Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? (1935): Laborista ŝtato, Termidoro kaj bonapartismo. Historia-teoria esploraĵo (1932/35)
Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? (1935): Laborista ŝtato, Termidoro kaj bonapartismo. Historia-teoria esploraĵo (1932/35)
Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? (1935): Laborista ŝtato, Termidoro kaj bonapartismo. Historia-teoria esploraĵo (1932/35)
Ebook299 pages2 hours

Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? (1935): Laborista ŝtato, Termidoro kaj bonapartismo. Historia-teoria esploraĵo (1932/35)

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Du tekstoj, kiuj malsame karakterizas la reĝimon de la USSR sub Stalino. La unua de Lanti, la iniciatinto de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), el anarĥiisma vidpunkto; la dua de Leo Trocko, el marksisma vidpunkto.

LanguageEsperanto
Release dateJul 29, 2019
ISBN9782369601920
Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? (1935): Laborista ŝtato, Termidoro kaj bonapartismo. Historia-teoria esploraĵo (1932/35)

Related to Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? (1935)

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Reviews for Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? (1935)

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? (1935) - Eŭgeno Lanti

    E. Lanti kaj M. Ivon

    Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio? (1935)

    Laŭ la eldono Biblioteko de herezulo n-ro 1

    Kun notoj de Jurij Finkel kaj Vilhelmo Lutermano

    Leo Trocko

    Laborista ŝtato, Termidoro kaj bonapartismo. Historia-teoria esploraĵo (1932/35) 

    Embres-et-Castelmaure

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    2019

    ISBN 978-2-36960-192-0

    (= MAS-libro n-ro 228)

    Epub-versio

    Enhavtabelo

    Du analizoj. Pri tiu ĉi libro

    E. Lanti kaj M. Ivon: Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?

    Antaŭparolo

    1. Kio estas socialismo?

    2. Novaj klasoj: oligarĥio, patriciaro …

    3. La vivkondiĉoj de la sovetiaj proletoj

    4. Kiel la novspecaj oligarĥoj kaj patricioj traktas laboristojn

    5. Granda mistifikado: la balotoj

    6. Ruĝa militismo

    7. Nova religio, nova mistiko

    8. Kio konstruiĝas en Sovetio?

    Biografietoj

    Eŭgeno Lanti

    Futerfas laŭ Vikipedio

    Futerfas laŭ la retpaĝo de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

    Rimarkoj pri tiu ĉi reeldono de Lanti kaj M. Ivon: Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?

    Ŝanĝoj

    Leo Trocko: Laborista ŝtato, Termidoro kaj bonapartismo. Historia-teoria esploraĵo

    Antaŭparolo (1932)

    La antaŭa disputo pri la „Termidoro"

    La reala signifo de la Termidoro

    La Termidoro estis ago de la reakcio sur la socia fundamento de la revolucio

    La marksisma pritakso de la USSR

    Diktatoreco de la proletaro kaj diktatoreco de la burokrataro

    La historia analogo estas ekzamenenda kaj korektenda

    Termidoranoj kaj bonapartistoj

    Diversaj funkcioj de la burĝa kaj de la laborista ŝtato

    La enkreskado de la burokrata centrismo en la bonapartismon

    Konkludoj

    Postparolo

    Redaktaj notoj

    La Monda Asembleo Socia (MAS) kaj ĝiaj libroj

    Du analizoj. Pri tiu ĉi libro

    Jen du tekstoj samepokaj, kiuj ambaŭ analizas la saman fenomenon: la en Sovetio post la morto de Lenino regantan sociordon, do la stalinismon. Ambaŭ severe kritikas ĝin, Lanti anarĥiisme inspirite kaj Trocko marksisme.

    Iuj certe demandos sin, kial elfosi el la profundo de la historio tekstojn pri aferoj pasintaj, kiuj ŝajne havas jam nenian rilaton kun niaj aktualaj problemoj, ĉu en la regionoj de la eksa Sovetio, ĉu aliloke en la mondo.

    Sed unue, sufiĉe multaj nuntempaj esperantistoj sentas sin en la tradicio, iuj de Lanti, aliaj de Trocko, kaj ree aliaj en la tradicio de la stalinismo mem (kvankam tiuj ĝenerale akre rifuzas tiun terminon). Tiusence la temo kaj la analizoj do por ili ĉiuj pli aŭ malpli rekte tuŝas ilian propran historion.

    Due temas pri la bazo de la klarigo, kial la USSR kune kun ĉiuj eŭropaj socioj nomantaj sin reale ekzistanta socialismo fine kolapsis. En la dua de tiuj ĉi tekstoj tiu sorto estas eĉ elvokita kiel unu el la finaj rezultoj de tiu stalinisma procezo. Kun la escepto de la teroro, tiu socio ĝis sia fino konservis esence la trajtojn, kiujn ambaŭ aŭtoroj siamaniere priskribas pri la 1930-aj jaroj.

    Kaj fine, la novaj progresemaj movadoj, en kiuj anarĥiistoj, marksistoj kaj eĉ stalinistoj partoprenas, kvankam ĉiuj tri kun sufiĉe modesta, se ne marĝena rolo, ne povas eviti starigi al si bildon pri la estonta socio, laŭ kiu ili konceptas kaj planas la venontajn paŝojn, deirante de la aktuala situacio. Analizo de la unuaj sukcesoj kaj ankaŭ de la terura degenero de la granda movado, kiu havis sian unuan sukceson en la Oktobra Revolucio¹ , povas servi kiel instruo por estontece eviti similan sorton.

    Dum la teksto de Lanti siatempe ja atingis verŝajne relative multajn membrojn de SAT, la teksto de Trocko ne aperis en Esperanto kaj restis, same kiel liaj ceteraj verkoj, al la esperantistaro tiutempe ĝis antaŭ nelonge ne konata. Ilia kunmeto en unu broŝuron ebligas kompari iliajn respektive fortajn kaj malfortajn flankojn.

    Havano, en Julio de 2019,

    Vilhelmo Lutermano

    E. Lanti kaj M. Ivon: Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?

    Kompleta venko de socialisma revolucio estas neebla en unu sola lando; ĝi postulas almenaŭ la aktivan kunhelpon de kelkaj evoluintaj landoj, inter kiuj ne troviĝas Ruslando.

    Lenino, 1919, ĉe la Kongreso de la Sovetoj

    Laŭ sia naturo, la socialismo ne trudiĝas, ne enkondukeblas per ukazoj.²

    Rozo Luksemburgo

    Vico ĉe la Lenin-maŭzoleo en Moskvo

    Ĉia kristano sopiras viziti la sanktan tombon de Jesuo Kristo; islamanoj … (Oni legu la paĝojn 56 kaj 134 …)

    Antaŭparolo

    Jam de dek ok jaroj la bolŝevista partio rusa tenas en siaj manoj la regadon super sesono de la mondo. La sovetia regno nun rilatas oficiale kaj normale kun ĉiuj grandaj ŝtatoj kapitalismaj. Por starigi en Sovetio modernan industrion, helpadis multaj miloj da inĝenieroj kaj teĥnikistoj el diversaj landoj. El Anglujo, Germanujo, Francujo, Usono kaj aliaj landoj venis abunde maŝinoj kaj aparatoj. Kaj post la akcepto de la sovetia regno en la Ligon de Nacioj, neniu el la plej kredemaj entuziasmuloj povas plu serioze aserti, ke ĉiuj kapitalismaj ŝtatoj pretas tuj ataki kaj subpremi la landon „regatan de laboristoj kaj kampuloj, la landon, kie oni „konstruas socialismon.³

    Ĉiu proleto, ĉiu ekspluatato certe havas grandan intereson ekscii precize kaj sufiĉe detale pri la stato de la laboristoj en Sovetio. Tiucele, ĉu do ili simple akceptu bonkrede la oficialajn informojn, kiujn publikigas abunde organoj pli aŭ malpli subvenciataj de la sovetia registaro? Ĉu ili blinde fidu al la raportoj de delegitoj, kiuj iris dum kelkaj semajnoj viziti turiste Sovetion kaj kiuj restis tie ĉiam sub la gvidado kaj observado de oficialaj buŝtradukistoj? Ĉu konsideri kiel vere valoran la ateston de famuloj kiel Herjo (Herriot), Ŭels (Wells) kaj aliaj, kies aŭtoritato por laboristoj estas tre nefidinda? Tiuj aŭtoroj ja verkis dikajn librojn; sed post nur kelkmonata restado en lando, kies lingvon ili ne konas, kaj rilatinte preskaŭ ekskluzive kun oficialaj rondoj. Ĉu en tiaj kondiĉoj enketantoj povas akiri ĝustan komprenon kaj prezenti al si realan bildon pri la situacio de la kampuloj kaj laboristoj sovetiaj?

    Al la supraj demandoj mi senhezite respondas: Ne! Laboristoj sekve devas ekkoni pri sia reciproka situacio per senperaj interrilatoj. Esperanto kaj SAT donis al mi tiun eblon. Dum pli ol dek jaroj mi korespondadis kun multaj sovetiaj gek-oj⁴ , al kiuj mi faris precizajn demandojn. La respondojn ricevitajn mi kontrolis unuj per la aliaj. Tian metodon mi plie rekomendis al aliaj k-doj, havantaj korespondantojn en Sovetio, kaj petis, ke ili komuniku al mi siajn informojn.

    La afero fariĝis tia, ke dum la lastaj du jaroj estis pli kaj pli malfacile ricevi respondojn al precizaj demandoj. Oni ja devas scii pri la ekzisto de cenzuro, kiu zorge kontrolas ĉiun leteron kaj fariĝis pli kaj pli severa. Tial la korespondantoj aŭ tute ne respondis aŭ ŝablonis per informoj, similaj al tiuj, kiujn oni povas legi ĉiutage en la ortodoksaj gaztetoj komunistaj.

    Pli kaj pli mi do suspektis pri la vereco de oficialaj informoj, kiam mi havis la okazon buŝe interparoli kun kelkaj de mi konataj personoj tute fidindaj, kiaj vivis dum pluraj jaroj en Sovetio, tie laboris kaj ĉiam restis en intima kontakto kun laboristoj kaj kampuloj. Tiuj personoj iris tien plenaj je entuziasmo kaj pretaj dediĉi siajn fortojn al la konstruado de soci-ordo en kiu la tuta popolo vivus libere kaj bonstate. Ili revenis, antaŭ ne tre longa tempo, tute elreviĝintaj.

    Sekve de mia perletera enketo kaj de tiuj interparoloj, mi do povis akiri firman konvinkon, ke la proletaro neniel devas imiti kaj admiri tion, kio nun stariĝas en Sovetio. Plie mi sentis la devon diskonti la rezulton de mia longa, diversrimeda kaj tute objektiva enketo.

    Mi scias, ke granda parto el la laboristaro estas tre scivola pri la vivkondiĉoj de siaj laborfratoj en Sovetio. Malgraŭ la granda blufo, multkoste organizita de la stalina oligarĥio, duboj atakas multajn pripensemajn homojn. Sed por ekscii la veron kaj akiri firman konvinkon, mankas al ili la necesaj rimedoj. Ĉi tiu modesta verko ne havas alian celon kaj pretendon ol helpi al la verserĉantoj en ilia esplorado per meto antaŭ iliajn okulojn de la rezulto de mia propra sperto.

    Por pentri bildon sufiĉe viva; por doni al ĉi tiu verketo agrablan, ne tedan karakteron; por igi ĝian enhavon facile asimilebla, mi alprenis la formon de la diskutantoj, respondas nepre al faktoj, al la realaĵo. Nenio estas elpensita. Nur la formon mi prilaboris kaj aranĝis.

    Ĉi tiu broŝuro aperas kun la nomo de Ivon kiel kunverkinto, tial ke tiu persono ja liveris al mi grandan parton de la materialo kaj kontrolis la ceteran, post mia kribrado kaj ordigo; tial ke lia sincera kaj kompetenta atesto ke ĉiuj kapitalismaj ŝtatoj pretas tuj ataki kaj subpremi la landon „regatan de estas la plej valora el ĉiuj, kiujn mi ricevis. Per tia aranĝo mi volis, ke la leganto eksciu, ke mi mem ne produktis la tutan enhavon de ĉi tiu verketo.

    Junio 1935

    E. Lanti

    1. Kio estas socialismo?

    Futer, Ruper kaj Iver estis kunvenintaj por pridiskuti la demandon: „Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?" Ili celis kompari siajn ideojn, interŝanĝi sciigojn pri faktoj kaj tiel provi akiri ĝustan komprenon kaj klaran bildon pri la tiea situacio. Per kelkaj vortoj ni prezentu al la leganto la tri diskutantojn.

    Futer⁵ estis kompartiano⁶ ekde la fondiĝo de la Kominterno⁷ ĝis la jaro 1928. Li fervore defendis la politikon de Lenino, Trocko kaj aliaj eminentaj gvidantoj de la Revolucio. Tamen, tiu partiano ĉiam rilatis al ĉio kritike; lian spiritostaton karakterizas la metoda dubo, rekomendita de Kartezio.⁸

    Fervora leganto de ortodoksaj komunistaj gazetoj, Ruper estas entuziasma admiranto de Stalino kaj de la bolŝevista politiko. Kvankam li neniam aliĝis la kompartion, tamen li estas ĝia plej fanatika defendanto.Tia tipo svarmas en la revolucia movado.

    Iver estas teĥnikisto, kiu pesas kaj mezuras ĉion kaj ne facile lasas sin entiri en la retojn de sistemo aŭ de doktrino. Li vivis kaj laboradis dum multaj jaroj en Sovetio, bone konas la rusan lingvon kaj travojaĝis diversdirekte la tutan grandan teritorion, de Moskvo al Vladivostoko, de Leningrado al Bakuo k. c. Li posedas tre akutan observkapablon kaj estas bone informita pri la situacio en la USSR.

    Estus senutile por nia celo skizi la fizionomion de niaj diskutantoj. Ni do tuj donu al ili la parolon.

    ***

    Futer: Por ke nia diskutado estu laŭcela kaj utila, necesas unue interkonsenti pri la signifo de la termino, kiu estas la ĉefa objekto de la priparolota demando. Mi proponas al vi jenan difinon pri socialismo: sociordo en kiu ne ekzistus⁹ ekspluatado de homoj super aliaj homoj; en kiu ĉiu laborulo ricevus la tutan valoron de sia laboro, t.e. ke neniom da plusvaloro transirus al la dispono de klaso aŭ kategorio da privilegiuloj; sociordo en kiu ĉiuj homoj povus libere malvolvi ĉiujn siajn poveblojn, havus la rajton eldiri tute malkaŝe kaj senĝene sian opinion pri ĉio kaj ĉiuj kaj la eblon diskonigi siajn pensojn; sociordo senklasa kaj justa, en kiu homoj, ĉiuj homoj, povus akiri konscion pri sia propra digno. Unuvorte, socialismo estus la efektiviĝo de la devizo, kiu hipokrite kuŝas sur la fronto de ŝtataj monumentoj kaj konstruaĵoj en Francujo: Libereco, Egaleco kaj Frateco.

    Ruper: Tia difino estas idealisma, ne marksisma kaj sekve senvalora. Socialismo estas socio, kiun regas la laborista klaso. Ĉu la proletaro regas aŭ ne en Sovetio? Jen la demando! …

    Iver: Laŭ mi, tute ne gravas via malkonsento pri la difino. Estas ja, bedaŭrinde, tre facile pruvi per faktoj, ke la situacio en la USSR tute ne respondas al via difino, Futer, nek al la via, Ruper.

    2. Novaj klasoj: oligarĥio, patriciaro …

    Iver: Neniu kontraŭdiras, ke en la komenca tempo de la revolucio la sovetia laboristaro efektive pli aŭ malpli regadis pere de sovetoj kaj sindikatoj. Sed tre baldaŭ la bolŝevista partio artifike sukcesis kapti la tutan estradon super la lando pere de starigo de ĉeloj en ĉiuj organizaĵoj. Jam delonge la sindikatoj, kooperativoj kaj sovetoj havas fakte – ne formale – nenian influon en la decidoj. Per la ĉela organizado la partio konsistigas la ŝtataparaton, kiun oni nomas „diktatoreco de la proletaro", sed kiu fakte estas drasta subpremado super la amaso fare de nova kreiĝanta klaso.

    Tia regadsistemo estas io tute nova en la historio. Iuj nomas la novan superan regantan klason: oligarĥio, kaj la suban, ankaŭ regantan: patriciaro, kompare al tio, kio jam ekzistis en la antikva tempo. Sed ni ne disputu pri vortoj. Kio gravas, tio estas la realaĵo mem, kiun ili reprezentas. Necesas esti vivinta en Sovetio, ne kiel burokrato en la kancelarioj de la Kominterno, sed kiel laborulo en la fabrikoj kaj laborejoj, por kompreni ĝuste, kion signifas tie por simpla laboristo la vorto partiano. Prezentu al vi la rolon de submastroj kaj spionoj en iu granda kapitalista fabriko kaj vi iomete komprenos, kiel la sovetia proletaro rilatas al partianoj: ĝi havas senton de timo kaj de malamo. Ekzistas tamen eta diferenco: en demokratie kapitalista reĝimo la laboristo sentas sin libera, kiam li transpaŝas la sojlon de la fabriko por reveni hejmen. En Sovetio la spionado de la partianoj okazas ĉie: en la fabriko, en la kunvenejo kaj eĉ en la hejmo.

    Se vi scias, ke ekzistas proksimume du milionoj kaj duono da partianoj, kompare kun cent sepdek milionoj da loĝantoj, tiam mi lasas al vi la zorgon decidi, ĉu tiu regado de malplimulto super grandega plimulto povas prave esti nomata „diktatoreco de la proletaro".

    Ruper: Sed vi forgesas aŭ prisilentas, ke la bolŝevista partio reprezentas la verajn interesojn de la proletaro, ke ĝi estas ĝia plej konscia parto kaj pro tio havas la fidon de la amaso. La Partio, fondita de Lenino, konsistigas la eliton de la laboristaro, kaj estas netolereble aŭdi tian kalumniadon pri organizaĵo, kiu sukcese gvidis la revolucion …

    Futer: Neniu neas la grandajn meritojn kaj kvalitojn de Lenino, de Trocko …

    Ruper: Ha! ne parolu pri Trocko, tiu perfidulo …

    Futer: … kaj aliaj eminentaj gvidantoj de la Oktobra Revolucio. Sed, de tiam, dek ok jaroj pasis, Lenino mortis kaj fariĝis sanktulo, kies kadavro estas adorata sur la Ruĝa Placo en Moskvo kaj kies portretoj anstataŭas la carajn ikonojn en la hejmoj de la novaj kreduloj; tiu „perfidulo", Trocko, estas en ekzilo kaj la prezidinto de la Kominterno, Zinovjev, sidas en malliberejo kun miloj da malnovaj, malpli famaj bolŝevistoj; la demando sekve estas esplori la nunan staton de la bolŝevista partio, ĝian nunan agadon kaj ne la rolon, kiun ĝi ludis en la komenca tempo.

    Oni ne malatentu la lecionojn de la historio: tro ofte jam okazis, ke revolucia, liberiga movado fariĝis reakcia kaj subprema, post kiam ĝiaj gvidantoj konkeris la superregadon. La katakomba kristanismo tute ne similis la mezepokan, inkvizician katolikismon, nek la nuntempan; la franca revolucio de la jaroj 1789-93 baldaŭ aliiĝis en bonapartismon kaj militismon. Aliajn ekzemplojn oni povus mencii.

    El la du milionoj kaj duono da anoj,

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1