Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Artikoloj
Artikoloj
Artikoloj
Ebook211 pages1 hour

Artikoloj

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Tiu ĉi malgranda artikolaro de V. I. Lenin prezentas okaze de lia 150-jariĝo kelkajn el liaj mallongaj, sed famaj artikoloj.

Karlo Markso (mallonga biografia skizo kun resumo de marksismo): prisk

LanguageEsperanto
Release dateMay 23, 2020
ISBN9782369602323
Artikoloj

Related to Artikoloj

Related ebooks

Reviews for Artikoloj

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Artikoloj - Vladimir Iljiĉ Lenin

    Karlo Markso

    (mallonga biografia skizo kun resumo de marksismo)¹

    Antaŭparolo

    Tiu ĉi artikolo pri Karlo Markso, aperanta nun per aparta depreso, estis skribita de mi en la 1913-a (kiom mi memoras) jaro por la Enciklopedia vortaro de Granat. En la fino de la artikolo estis aldonita sufiĉe detala bibliografio de literaturo pri Markso, precipe de eksterlanda. Tio en la nuna eldonaĵo estas ellasita. Poste la redakcio de la vortaro siaflanke pro cenzuraj konsideroj elĵetis la finon de la artikolo pri Markso, dediĉitan al resumo de lia revolucia taktiko. Bedaŭrinde, mi malhavas eblon reprodukti ĉi tie tiun finon, ĉar la malnetaĵo restis ie en miaj paperoj en Krakovo aŭ en Svisio² . Mi memoras nur, ke en tiu fino de la artikolo mi indikis, interalie, tiun lokon el letero de Markso al Engelso de la 16-a de aprilo 1856, kie Markso skribis: «La tuta afero en Germanio dependos de ebleco subteni la proletan revolucion per siaspeca dua eldono de la kamparana milito. Tiam la afero estos bonega». Jen kion ne komprenis ekde la 1905-a jaro niaj menŝevistoj, degenerintaj nun ĝis plena perfido kontraŭ socialismo, ĝis transiro sur la flankon de la burĝaro.

    N. Lenin

    Moskvo, la 14-an de majo 1918

    Markso Karlo naskiĝis la 5-an de majo 1818 en urbo Treviro (Rejna Prusio). Lia patro estis advokato, judo, en 1824 akceptinta protestantismon. La familio estis bonhava, kultura, sed ne revolucia. Fininte gimnazion en Treviro, Markso studentiĝis al universitato, unue en Bonno, poste en Berlino, studis jurajn sciencojn, sed plej multe historion kaj filozofion. Li finis la kurson en 1841, prezentinte universitatan disertaĵon pri la filozofio de Epikuro. Laŭ siaj opinioj Markso estis tiam ankoraŭ hegelano-ideisto. En Berlino li estis proksima al la rondeto de «maldekstraj hegelanoj» (Bruno Bauer k. a.), kiuj strebis fari el la filozofio de Hegelo ateismajn kaj revoluciajn konkludojn.

    Post la fino de la universitata kurso Markso transloĝiĝis al Bonno, kalkulante iĝi profesoro. Tamen la reakcia politiko de la registaro, kiu en 1832 senigis je la katedro Ludovikon Fojerbaĥon, en 1836 ree rifuzis enlasi lin en la universitaton, kaj en 1841 forprenis rajton prelegi en Bonno de juna profesoro Bruno Bauer, igis Markson rezigni la sciencan karieron. Evoluo de ideoj de la maldekstra hegelismo en Germanio iris tiutempe antaŭen tre rapide. Ludoviko Fojerbaĥo speciale ekde 1836 komencas kritiki teologion kaj turniĝi al materiismo, kiu tute venkas ĉe li en 1841 («La esenco de kristanismo»); en 1843 aperis liaj «Ĉefaj principoj de la estonta filozofio». «Oni devas esti mem spertinta la liberigan efikon» de tiuj libroj — skribis Engelso poste pri tiuj ĉi verkoj de Fojerbaĥo. «Ni» (t. e. la maldekstraj hegelanoj, inklude Markson) «ĉiuj estis tuj fojerbaĥanoj»³ . Tiutempe rejnaj radikalaj burĝoj, havintaj tuŝpunktojn kun la maldekstraj hegelanoj, fondis en Kolonjo opozician gazeton: «Rejnan Ĵurnalon» (ĝi komencis aperadi ekde la 1-a de januaro 1842). Markso kaj Bruno Bauer estis invititaj kiel ĉefaj kunlaborantoj, kaj en oktobro 1842 Markso iĝis la ĉefredaktoro kaj transloĝiĝis el Bonno al Kolonjo. Revoluci-demokratia direkto de la ĵurnalo ĉe la redaktoreco de Markso iĝadis ĉiam pli klara, kaj la registaro unue submetis la ĵurnalon al duobla kaj triobla cenzuro, kaj poste decidis entute fermi ĝin la 1-an de januaro 1843. Markso devis forlasi la redaktorecon antaŭ tiu dato, tamen lia foriro ne savis la ĵurnalon, kaj ĝi estis fermita en marto 1843. El la plej grandaj artikoloj de Markso en la «Rejna Ĵurnalo» Engelso notas, aldone al la indikitaj sube (vd. Bibliografion), ankoraŭ artikolon pri stato de kamparanoj-vinfaristoj en la valo de Mozelo. La ĵurnala laboro montris al Markso, ke li nesufiĉe konas la politikan ekonomion, kaj li komencis diligente studi ĝin.

    En 1843 Markso edziĝis en Kreuznach al Jenny von Westphalen, amikino de la infaneco, kun kiu li fianĉiĝis ankoraŭ kiam li estis studento. Lia edzino apartenis al prusa reakcia nobela familio. Ŝia pli aĝa frato estis ministro pri internaj aferoj en Prusio dum unu el la plej reakciaj epokoj, en 1850–1858. Aŭtune de 1843 Markso venis al Parizo por eldoni eksterlande, kune kun Arnold Ruge (1802–1880; maldekstra hegelano, en 1825–1830 en prizono, post 1848 elmigrulo; post 1866–1870 bismarkano), radikalan revuon. Aperis nur la unua kajero de tiu revuo «German-Franca Jargazeto». Ĝi ĉesis aperi pro malfacilaĵoj de kaŝa disvastigo en Germanio kaj pro malkonsentoj kun Ruge. En siaj artikoloj en tiu ĉi revuo Markso elpaŝas jam kiel revoluciulo, proklamanta «senkompatan kritikon de ĉio ekzistanta» kaj speciale «kritikon per armilo»⁴ , apelacianta al la amasoj kaj al la proletaro.

    En septembro 1844 en Parizon por kelkaj tagoj venis Frederiko Engelso, iĝinta ekde tiam la plej proksima amiko de Markso. Ili duope plej fervore partoprenis la tiaman bolantan vivon de revoluciaj grupoj de Parizo (specialan signifon tiam havis instruo de Prudono, kun kiu Markso decide kvitiĝis en sia «Mizero de la filozofio», 1847) kaj ellaboris en akra batalo kontraŭ diversaj instruoj de la etburĝa socialismo la teorion kaj taktikon de revolucia proleta socialismo aŭ komunismo (marksismo). Vd. verkojn de Markso de tiu epoko, 1844–1848, sube, ĉe la Bibliografio. En 1845 pro insisto de la prusia registaro Markso, kiel danĝera revoluciulo, estis ekzilita el Parizo. Li transloĝiĝis al Bruselo. Printempe de 1847 Markso kaj Engelso aliĝis al kaŝa propaganda socio: «Ligo de komunistoj», grave partoprenis la II-an kongreson de tiu ligo (novembro 1847, Londono) kaj, laŭ ties komisio, kunmetis la aperintan en februaro 1848 faman «Manifeston de la Komunista partio». En tiu verko kun genia klareco kaj brilo estas priskribita nova mondrigardo, konsekvenca materiismo, ĉirkaŭprenanta ankaŭ la terenon de la socia vivo, dialektiko, kiel la plej ĉiuflanka kaj profunda instruo pri evoluo, la teorio pri klasbatalo kaj pri la mondhistoria revolucia rolo de la proletaro — la kreanto de nova, komunisma socio.

    Kiam eksplodis la februara revolucio de 1848⁵ , Markso estis ekzilita el Belgio. Li revenis al Parizo, kaj el tie, post la marta revolucio⁶ , en Germanion, nome en Kolonjon. Tie aperadis ekde la 1-a de junio 1848 ĝis la 19-a de majo 1849 «Nova Rejna Ĵurnalo»; ties ĉefredaktoro estis Markso. La nova teorio estis brile konfirmita de la iro de la revoluciaj eventoj de 1848–1849, same kiel konfirmadis ĝin poste ĉiuj proletaj kaj demokratiaj movadoj de ĉiuj landoj de la mondo. La venkinta kontraŭrevolucio unue metis Markson al tribunalo (li estis malkondamnita la 9-an de februaro 1849), kaj poste ekzilis el Germanio (la 16-an de majo 1849). Markso iris unue al Parizo, estis ekzilita ankaŭ el tie post la manifestacio de la 13-a de junio 1849⁷ kaj forveturis en Londonon, kie li loĝis ĝis sia morto mem.

    Kondiĉoj de la elmigrula vivo, speciale klare montritaj en la korespondado inter Markso kaj Engelso (eld. en 1913)⁸ , estis ekstreme malfacilaj. Mizero rekte sufokadis Markson kaj lian familion; sen konstanta abnegacia financa subtenado de Engelso Markso ne nur ne povus fini «La kapitalon», sed eĉ neeviteble pereus sub premo de mizero. Krome, la dominantaj instruoj kaj ideaj fluoj de la etburĝa, ĝenerale neproleta socialismo devigadis Markson konstante senkompate batali, iam rebati la plej frenezajn kaj sovaĝajn personajn atakojn («Herr Vogt»)⁹ . Evitante elmigrulajn rondetojn, Markso en vico da prihistoriaj verkoj (vd. la Bibliografion) ellaboradis sian materiisman teorion, dediĉante precipe siajn fortojn al studado de la politika ekonomio. Tiun sciencon Markso revoluciis (vd. sube la Instruon de Markso) en siaj verkoj «Kontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio» (1859) kaj «La kapitalo» (vol. I, 1867).

    La epoko de vigliĝo de la demokratiaj movadoj en la fino de la 50-aj kaj en la 60-aj jaroj ree vokis Markson al praktika agado. En 1864 (la 28-an de septembro) estis fondita en Londono la fama I-a Internacio, la «Internacia laborista asocio». Markso estis la animo de tiu asocio, aŭtoro de ties unua «Alparolo»¹⁰ kaj de amaso da rezolucioj, deklaroj, manifestoj. Unuigante la laboristan movadon de diversaj landoj, penante direkti en fluejon de komuna agado diversajn formojn de la neproleta, antaŭmarksa socialismo (Mazzini, Prudono, Bakunin, brita liberala sindikatismo, lasalismaj balanciĝoj dekstren en Germanio k. t. p.), batalante kontraŭ la teorioj de ĉiuj ĉi sektoj kaj skoletoj, Markso estis elforĝanta unuecan taktikon de la proleta lukto de la laborista klaso en diversaj landoj. Post la falo de la Pariza Komunumo (1871), kiun tiel profunde, trafe, brile kaj efike, revolucie analizis Markso («La interna milito en Francio», 1871), kaj post la skismo de la Internacio fare de la bakuninanoj, ĝia ekzisto en Eŭropo iĝis neebla. Markso decidigis post la kongreso de

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1