Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Ĉinlando, Vjetnamujo, Kubo, Ĉilio ... Vojoj de socialismo
Ĉinlando, Vjetnamujo, Kubo, Ĉilio ... Vojoj de socialismo
Ĉinlando, Vjetnamujo, Kubo, Ĉilio ... Vojoj de socialismo
Ebook271 pages3 hours

Ĉinlando, Vjetnamujo, Kubo, Ĉilio ... Vojoj de socialismo

By Div.

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

"Ni kalkulis pri tio - eble estus pli bone diri: Ni supozis, sen sufiĉe kalkuli -, ke per rektaj ordonoj de la proletara ŝtato ni povas komunisme reguligi la ŝtatan produktadon kaj la ŝtatan distribuadon de la produktoj en etkampula lando. La vivo montris nian eraron. Necesas serio da transiraj ŝtupoj: ŝtatkapitalismon kaj socialismon, por prepa

LanguageEsperanto
Release dateJun 11, 2021
ISBN9782369602750
Ĉinlando, Vjetnamujo, Kubo, Ĉilio ... Vojoj de socialismo

Related to Ĉinlando, Vjetnamujo, Kubo, Ĉilio ... Vojoj de socialismo

Related ebooks

Reviews for Ĉinlando, Vjetnamujo, Kubo, Ĉilio ... Vojoj de socialismo

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Ĉinlando, Vjetnamujo, Kubo, Ĉilio ... Vojoj de socialismo - Div.

    Div.

    Ĉinlando, Vjetnamujo, Kubo, Ĉilio …

    Vojoj de socialismo

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    Div.

    Ĉinlando, Vjetnamujo, Kubo, Ĉilio …

    Vojoj de socialismo

    Tradukitaj de Minosun, Norberto Díaz Guevara kaj Vilhelmo Lutermano

    Embres-et-Castelmaure

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    2021

    Epub-versio

    ISBN 978-2-36960-275-0

    (= MAS-libro n-ro 267)

    Klaus Wagener: La longa batalo por postkapitalisma socio

    Pri la ŝancoj de socialisma renaskiĝo en la historia kaj aktuala politika-strategia kunteksto

    La korona krizo senkompate malkaŝis la nekapablon de la novliberale gvidata kapitalismo kaj de ĝia politika personaro kontentigi la fundamentajn bezonojn de la homo. Eĉ se en Germanujo pro la deprimantaj politikaj kondiĉoj tio ne estas tiom videbla: La novliberala ofensivo post 40 jaroj, en kiuj ĝi povis atingi tutmondan hegemonion, troviĝas en profunda ekzistograva krizo. La nekapablo ĝuste de la novliberalaj pioniraj ŝtatoj ĝuste pritaksi kaj kontraŭagi la pandemion videbligis la strukturajn misproporciojn kaj misevoluojn de la novliberala kontraŭreformo kaj krome kondukas ĝin al absurdaj ekscesoj kiel la senretena riĉiĝo de la riĉeguloj kaj la malriĉiĝo de milionoj da civitanoj. La novliberala plivaloriga metodo pruviĝis katastrofa misevoluo kaj en la iam plej riĉaj regnoj de la mondo kaŭzis tian ĥaoson, kian oni ne kredis ebla. La pruvo, antaŭe farita nur teorie, estas delonge farita ankaŭ empirie. Kun centmiloj da – eviteblaj – mortintoj pro la Kovid-19, ruiniĝintaj ekonomioj, maldeca riĉiĝo de riĉuloj, meze de la bankrotoj kaj malriĉiĝo, pro senlaboreco, pro ĉesigo de loĝkontraktoj kaj elpeloj el loĝejoj, la novliberala ofensivo sufiĉe pruvis sian maltaŭ­gecon kiel soci-ekonomia principo. La neceso pensadi pri  socio t ranse  de  la kapitalismo,  pri racia  soci-ekonomia

    koncepto bazita sur racio, demokratio, rajtegaleco kaj harmo­nio kun la ĉirkaŭanta biosfero, estas per manoj palpebla.

    Tiu serĉado estas malnova. La sklavaj ribeloj en la antik­veco, la religie stampitaj vivprojektoj kaj elsavaj fantazioj de la mezepoko estis reagoj al la frua brutala praktiko de eks­pluatado kaj subpremado, kaj la same brutalaj reagoj de la regantoj al tio de tiam kunstampis la historion kiel formon de klasbatalo. De klasbatalo, kiu tiutempe ankoraŭ ne malfermis veran perspektivon por la subpremataj klasoj. Kun la elfor­miĝo de la kapitalismo estiĝis ankaŭ la moderna proletaro, la duoble liberaj dunglaboristoj, pri kiuj Karlo Markso en la Komunista Manifesto diras, ke ili estas la viroj, kiuj uzas la armilojn kiuj al la burĝaro alportos la morton.¹ Ĉi tie por la unua fojo malfermiĝas la perspektivo, kiu per la emancipiĝo de la proletaro povas atingi ankaŭ la emancipiĝon de la homaro. De tiam la pensoj de la proletaraj revoluciuloj okupiĝas pri la demando, kiel tiu homara tasko plej bone realigegeblu.

    La historia procezo konstante ŝanĝis la kondiĉojn kaj antaŭkondiĉojn, sub kiuj alternativo al la kapitalismo realig­eblus, same kiel ankaŭ la kapitalismon mem. La kapitalismo spite al sia krizeco – ĝia unua cikla krizo okazis jam en la jaro 1825 – pruviĝis esti multe pli stabila ol la klasikaj teoriuloj de la komunismo pensis. Same la ideo pri tio, kiel alternativo povus aspekto, per la socia praktiko, la provo-kaj-eraro de la diversaj provoj de regado, spertis tre gran­dajn modifojn. Se oni rigardas la fazon de la historia trudiĝo de la kapitalismaj rilatoj de produktado kaj de socio, de la norditala-sudfranca frua komerca kapitalismo de la 12-a ĝis 13-a jarcento, ĝis la Franca Revolucio kaj la germana fondo de la Imperio en la 18-a respektive 19-a jarcento, tio estis longa, kontraŭeca vojo kun multaj malprogresoj kaj formŝanĝoj. Sole la franca burĝaro bezonis tutan revoluci­an ciklon por trovi iom stabilan formon. Same la provoj konstrui postkapitalisman, racie humanan socion, ekde la provoj de la fruaj utopiaj socialistoj, la ĉielsturmantoj de la Pariza Komunumo, tra la modifoj de la Ruĝa Oktobro ĝis la akraj direktoŝanĝoj de la ĉina provo de socialismo, subiĝis al gravaj ŝanĝoj. La ideo dum certa tempo flegata pri valida socialisma ortodokseco estas nek teorie pravig­ebla per la klasikuloj nek apogata de la praktiko. La formoj kaj ankaŭ la sukceso-ŝancoj de la postkapitalismaj soci-projektoj estis ĉiam ankaŭ funkcio de la geostrategiaj fortrilatoj.

    Antaŭkondiĉoj por alternativoj

    El historia vidpunkto la laborista movado kaj ĝia streb­ado al postkapitalisma, socialisma socio sen ekspluatado estas fenomeno juna. La imagoj flegataj antaŭ ĉio en la 3-a Internacio, ke oni finfine trovis validan formon, kiu nun devas esti konsekvence realigata, estas ja politike kaj ideolo­gie kompreneblaj kiel stabiligaj elementoj en la daŭre sieĝata situacio kaj en la akra ekonomia malsupereco, sed ili konsi­derinde kondukis al la sinteno de rigidiĝo, kiuj malebligis fleksiĝeman reagadon al la supreniro de la usona imperiismo al tutmonde dominanta potenco precipe en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. En tutmondigita mondo oni povas konsideri sufiĉe certa, ke unuaranga antaŭkondiĉo por sukceso-ŝancoj de provo konstrui socialismon estas tutmonde konsiderinda grando de la socia produktado kaj de la loĝantaro, aliro al la strategiaj resursoj, la kapablo regi la mondvaste pintajn teĥnikojn kaj la por sekureco necesan armad-teĥnikon. Por la projekto mem, la konkero kaj defendo de la politika potenco, same kiel la grado de sociigo de la produktadrimedoj kaj la stirado kaj kontrolado de la produktado restas decidaj kriteri­oj ankaŭ por estontaj provoj.

    Sed per la malvenko de la Ruĝa Oktobro ankaŭ klariĝis, ke la konkeron kaj certigo de la politika potenco kaj la kapablon realigi alternativan, socialisman sociprojekton, en la fazo de la kapitalisma imperiismo oni devas kompreni kiel historian, tutmondan projekton, kiu kapablas disponigi same la politikan-strategian unuecon kiel ankaŭ la sufiĉan militforton kaj la necesan ekonomian potencon por esti kapabla forigi la akrajn atakojn de la imperiismaj fortoj. Koncize dirite, la kapablo trudi novajn kondiĉojn de produk­tado kaj de socio fariĝis demando de tutmonda potenco. Tio, kion jam la burĝaj revolucioj montris en kontinenta skalo, tion la imperiismaj ĉefpotencoj demonstras kun sia ĉefa potenco, la usona imperiismo, nun en tutmonda skalo.

    Malnova klaso de regantoj ne abdikas libervole. La batalo por trudi social-ekonomian, socian defion okazas ĉiukampe: milite, ekonomie, teĥnologie, propagande kaj politike-ideologie-kulture. Tio okazis ĉe la Ruĝa Oktobro kaj tio ekde la jaro 2011 evoluas en la batalo de la imperio kontraŭ la Eŭrop-azia Kunlaborado, speciale kontraŭ la PR Ĉinujo en la saman direkton. Ĉe tio ambaŭ bataloj konsistigas, kvankam kontraŭecan, ja historian unuecon. Sen la Sovetunio kaj ĝia 74-jara tenaca luktado kontraŭ ekspluatado kaj imperiismo la hodiaŭa pozicio de la Eŭrop-azia Kunlaborado kaj speciale de la PR Ĉinujo ne estas imagebla.

    La sieĝata fortikaĵo

    Tiu ĉi potencbatalo kun la mortanta malnovo konside­rinde stampas la elformiĝantan novon, la estontan, nove formiĝantan socion. La ruslanda interna milito, la neniiga milito de la hitlera faŝismo, la Malvarma Milito de la usona imperiismo helpis la evoluon de radikala armeigo de la KPSU kaj de la socio de la Sovetunio, kiu ĉe ĉia sia funkciado en la rektaj militaj situacioj fariĝis ankaŭ la bazo por la krimoj en la stalina erao kaj same malebligis la urĝe necesajn modifojn de la produktad- kaj propriet-rilatoj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La Sovetunio estis nek sur la vojo al komunismo, kiel Nikita Ĥruŝĉovo kredis, nek estis Disvolvita Socialisma Socio. La Ruĝa Oktobro estis devigata grandparte resti sur la nivelo de la milita kaj sieĝata stato, de la diktatoreco de la proletaro. Jam en la Dua Mondmilito la anglaj kaj usonaj gvidantoj disvolvis la koncepton de masiva atomfrapo kontraŭ la Sovetunio. Tiu "Doomsday-koncepto, kiel la planoj por SIOP 62" (Single Intergrated Operational Plan) montras, ĝis la komenco de la 1960-aj jaroj estis disvolvita al monstraj dimensioj. SIOP 62 planis la uzadon de 3.200 atomaj eksplodaĵoj kun eksplod­forto de 7.847 megatunoj kontraŭ la socialismaj ŝtatoj. Tiu minaco, antaŭenigata per la kolektiva forto de la tutmonda imperiismo, postulis tiom gigantan defend-klopodadon, ke ne eblis samtempe atingi tiun civilan produktad-kapablon, tiun krizan mason sufiĉan por povi konkeri la gvidan pozicion ĉe la disvolvado de la sociaj produktadfortoj. Tiu armeigita socialismo – kaj tio estis la celo de la imperia ĉirkaŭdigado – ne povis atingi tiun staton de tutmonda hegemonio, kiun atingi la kapitalismo de la eŭropa-nordamerika ekspansio por kelka tempo sukcesis. Tamen necesas konscii, ke la sukcesa respondo de la Sovetunio al la atommilitaj planoj de la usona imperiismo malebligis ne nur militon, sed, kiel oni hodiaŭ scias, la ekstermadon de la tuta homaro en atoma vintro.

    La provo je socialismo de la 3-a Internacio pereis. Ĝi estis sieĝata fortikaĵo en malamika, materie klare supera ĉirkaŭa­ĵo. Tio estis klara al la bolŝevistoj jam komence de la 1920-aj jaroj, kiam la postmilitaj revolucioj en Okcident-Eŭropo ne okazis.² La logo de la Ruĝa Oktobro en la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj kaj per la venko de la Ruĝa Armeo kontraŭ la germana faŝismo refoje klare kreskis, sed la dufoje detruita Sovetunio, pro la atoma minaco luktante por sia simpla transvivado, por la okcidenta laborista klaso de la New-Deal-erao ne estis vera alterna­tivo. La kontraŭkomunismaj fortoj en la okcidenta laborista movado povis kaj daŭre ĝis hodiaŭ povas kon­servi sian dominantan pozicion. La gvida pozicio ĉe la disvolvado de la tutsocia produktadforto troviĝis daŭre ĉe la kapitalsmaj ŝtatoj. Ankaŭ la sukcesoj de la socialistaj kaj komunistaj fortoj en la tria mondo neniom ŝanĝis tiun strategian baz-strukturon. La novaj kolonie sendepen­daj ŝtatoj ĝenerale estis altgrade dependaj de financa kaj alia subteno, kaj – kun malmulta esceptoj – apenaŭ kapab­lis liveri iom grandan, memstaran industrian kaj teĥnikan kontribuon al la socialisma kaj komunisma mondmovado. Eĉ dum la plej bonaj tempoj, meze de la 1970-aj jaroj, la suma MEP de la usona imperio kaj de Okcidenteŭropo estis proksimume kvaroble pli alta ol tiu de ĉiuj ŝtatoj de la Varsovia Traktato. Ĉar grandega parto de la ekonomiaj klopodoj devis elspeziĝi por la defendo, la vivnivelo restis malalta. La Ruĝa Oktobro, spite al ĉiaj strategiaj sukcesoj, pro la internacia fortrilato restis devigata stagni sur ŝtupo apenaŭ pli alta super tiu de batalo por transvivi, en la diktatoreco de la proletaro. Spite al ĉiaj atingoj en la milita teĥnologio ĝi ne povis disvolviĝi kiel disvolva pioniro de la produktadfortoj.

    La interna disfalo de la sola montpotenco

    Sed la venko super la Ruĝa Okobro ne lasis netuŝita la imperion, la okcidentan kapitalismon entute. La novlibe­rala kontraŭreformo kaj la imperia trostreĉiĝo tro enŝuldigis la okcidentajn sociojn, eluzis ilian infrastrukturon kaj lasis ilin interne disiĝi. En la koronvirusa krizo la imperio donas la malutopian bildon de socio disfalanta en stratbataloj, kres­kanta malriĉeco, bankrotoj kaj senlaboreco unuflanke kaj maldeca riĉeco aliflanke. Anstataŭ, kiel la Sovetunio, esti alfrontitaj al la konstru-etoso de la erao New Deal kaj Bretton Woods, la ĉinaj komunistoj nun estas alfrontitaj al la kreskanta novliberala pereo. En la militoj de la Tutmonda Kontraŭterora Milito (Global War on Terror) kaj en la grandaj krizoj de la 21-a jarcento la imperio jam delonge perdis sian hegemonion. Ĝia ekonomia malforteco, ĝia industria forvendado, necesigis politikon de akra protektis­mo, politikon de potenc-demonstrado kaj de militminaco, de rabo, de malkaŝa ĉantaĝo kaj de senbremsa inflacio de la valutoj. La koruptado jam delonge atingis ankaŭ la super­grandan, tute tro kostan militmaŝinon. Vaŝingtono fariĝis speco de tutmonda mafia centro.

    Tiu politiko de pafpreta pistolo, de la konstantaj militoj per kreditkarto antaŭ la fono de elrabado praktikata de altgrade parazita financekonomio, ne estas daŭrigebla. La kapablo de la imperio kontraŭstari al sociaj ŝanĝoj en la fazo de la pereado senteble malaltiĝas spite al sia milita agado. La etendo de la MAGA-koncepto refortigi Usonon ({"Make America Great Again"}) al la propraj aliancanoj tre malcertigis precipe la eŭropajn vasalojn. Same kiel la interna kunteniĝo erodas ankaŭ la internacia subteno al la imperio. La imperiaj aparatoj de komunikado kaj propa­gando grandparte transiris al senretena belpentrado de la propra situacio kaj al absurda demonigo kaj herezigo de la kontraŭaj politikistoj kaj ŝtatestroj. Deviantaj opini-espri­madoj estas ĉiam pli forte cenzurataj. Aldoniĝas: Kun la pereo de la Ruĝa Oktobro pereis ankaŭ la reformista, akre kontraŭkomunista parto de la laborista movado. La reformismo entute malgraviĝis kaj kun sia forlaso de la social-ekonomia integrado kaj de la socialŝovinismo en la novliberala fazo grandparte perdiĝis la organizita apogo de la imperiismo en la laborista movado. Kun la malebligo de ĉia kritiko pereas ankaŭ la lastaj eblecoj de la malnova reĝimo koncepti kaj realigi internajn reformojn kaj nov­kreadojn.

    De la kontraŭsovetia aliancano ĝis la kreskego de la tutmondigo

    La gvidantaro de la Popolrespubliko kerne sekvis la sovetian modelon nur tiom longe, kiom necesis por atingi stabilecon de la potenco. Jam fine de la 1950-aj jaroj okazis gravaj opinidiferencoj. Kiam poste la volismaj konceptoj de la Granda salto antaŭen fiaskis, la gvidantaro ĉirkaŭ Mao komence de la 1970-aj jaroj faris ankaŭ strategian ŝanĝon, for de la internacia solidareco de la 3-a Internacio al fakta alianco kun la usona imperio. Tiu kompliceco daŭris trans la malvenko de la Ruĝa Oktobro. Post 1991 flanke de la usona imperiismo tamen jam ne motivata de la kontraŭsovetismo, sed nun de la novliberala tutmondigo por certigi la "Share-Holder Value) aŭ, pli ĝuste, la maksimuman profiton. Tiu fazo komenciĝis malmultajn jarojn, post la ŝanĝo, en 1978 de Deng Xiaoping, for de la Kvar modernigoj de Mao. Tiu fazo de la ĉina konstruado per la finance pelata kunlaborado daŭris ĝis 2011. Poste okazis ankaŭ oficiale la strategia novorientiĝo de la imperio al la Pacifika Jarcento kaj al la Grandpotenca Konkurado (Great Power Competition").

    Post la venko super la Sovetunio la teoriuloj de la imperio kredis esti ĉe la fino de la historio. Ili planis por Nova Usona Jarcento (PNAC). Tia defio por la sola mondpoten­co ŝajnis unika. Ĉinlando estis konsiderata kiel malmulte grava, la ĉina gvidantaro akceptis la mondpotencan pozicion de la imperio kaj estis preta por kunlaboradi. Ĝi malfermis la landon por la okcidenta financkapitalo, kiu avidis je maksi­muma profito. Kun la daŭro, tiel la konvinko de la okci­dentaj strategiistoj, la ekonomia bazo, la okcidenta kaj ĉina monopolkapitalo revoluciigos la socialisman superstrukturon. Estis tiu imperia orgojlo, kiu malfermis al Ĉinlando kiel ekonomia kreskegulo la ŝancon de vera ĉina industria revolucio. Ekstreme kontraŭeca procezo, ĉe kiu samtempe konsiderinda parto de la ĉina ekonomio devis esti disponigata al la kapitalisma ekspluatado kaj edukado al profito. La Komunista Paratio (KP) de Ĉinujo por tiu supreniro akceptis grandegajn sociajn kaj politikajn kostojn, la partio ne nur akceptis grandajn kvantojn de eksterlanda kapitalo, sed ankaŭ la akumuladon de privata ĉina kapitalo en dimensioj de miliardoj da dolaroj kaj lasis estigi el socio de ja malriĉuloj, sed egaluloj, socion de socia malegaleco.

    En certa maniero estas la distanco aŭ eĉ la pozicio kontraŭ la Sovetunio kaj la fakta partnereco kun la usona imperiismo, kiu ebligis al Ĉinujo grandparte ne ĝenate antaŭenigi sian industrian konstruadon. La historia dialektiko tamen (retro)transformis tiun portempe kontraŭ­sovetian komplicecon en ekzistogravan konkurenc-rilaton, ĉe kiu Usono klopodas por konservado de sia supereco. Ekde kiam Ĉiang Kaj-ĉeko akaparis la gvidon de la Guomintango, la KP de Ĉinujo estis la sola forto, kiu povis realigi la nacian liberigon de Ĉinujo, la ĉesigon de la jarcento de humiliĝo post la opi-militoj. La restarigo de la nacia suvereneco, de la jarmilojn daŭra grando de Ĉinlando kontraŭ imperia subpremado fare de Japanujo kaj de la Okcidento estis dekomence dense ligita kun la proletara revolucio. Kun la imperia grandpotenca konkurado tiu ĉi situacio certamaniere revenis en nova kvalito.

    Nova ekonomia politiko 4.0

    Tamen Ĉinujo en la lastaj 30 jaroj ege ŝanĝiĝis. Ĝia preteco je eksperimento, je provo kaj eraro, kiu en la fruaj jaroj estigis la katastrofojn de la granda salto antaŭen kaj de la kulturrevolucio, per speco de Nova ekonomia politiko 4.0 kvazaŭ pafis la postrestintan kampkulturan landon en la modernecon. Ĉinujo liberigis 700 milionojn da homoj el la malriĉeco kaj kapablas plani kaj realigi gigantan projekton de infrastrukturo, la Novan Silkostrat-iniciaton (Belt-and-Road-Iniciaton (BRI).

    La popolrespubliko ekde 1978 evoluis al industria kerno, al la industria laborejo de la mondo, kiu en gravaj sektoroj klare superas la usonan industrion. Jam antaŭ la apero de la koronvirusa pandemio la tendenco de la industriaj centroj moviĝi for de Nordameriko kaj de Eŭropo al la orientaziaj ŝtatoj alprenis historiajn dimensiojn. La ĉina teĥnologia disvolvado, kiel montras la ekzemploj de Huawei, ZTE kaj ByteDance (TikTok), en esencaj kampoj almenaŭ atingis la nivelon de la usona imperio. En la jaro 2018 Ĉinujo superis Usonon kiel plej granda komerca nacio. Sole Ĉinujo produk­tas tiom da industriaj produktoj kiel Usono, Germanujo, Francujo, Italujo kaj Britujo kune. Kune kun Japanujo, Sudkoreujo kaj Barato la azia industria centro produktas 1,5-oble pli ol la okcidentaj ĉefaj ŝtatoj. Sekve al la koronvirusa krizo, laŭ ĉio ĝis nun videbla, tiu proporcio plu evoluos favore al Orientazio. La Okcidento, la eŭropa-nordamerika dominado, jam ne validas pri la disvolvado de la tutsociaj produktadfortoj. Estas certe nur demando de la tempo, ĝis kiam la industria gvidado de Orientazio montriĝos en samproporcia politika, ekonomia kaj milita forto.

    Ĉinlando, alie ol la Sovetunio, sukcesis atingi samni­velecon kun la nun tamen pereanta, novliberale senindu­striiĝinta kaj tro enŝuldiĝinta imperio. Ĝi povis akumuli la teĥnologion kaj la decidan krizan mason, kiu malfaci­ligos al la imperio sukcese realigi bremsad-strategion kontraŭ Ĉinujo sen malutili sin mem plej multe.

    Tio montriĝas aparte klare en la kazo de Huawei. Tiu altteĥnika konzerno spite al la masivaj usonaj sankcioj sukcesis produkti poŝtelefonon samnivelan kun tiuj de la usonaj gigantoj sen usonaj konstrupartoj, kaj ĝi kun klara distanco havas gvidan pozicion en la 5G-teĥnologio antaŭ la okcidenta konkurenco. La strategio de blokado, kiun la imperio senkonsidere trudas, havas por la ŝtatoj, kiuj en ĝi partoprenas, la malagrablan efikon ke ili per tio mem trafas en teĥnologian postrestecon. Ĉi tie, en kampo de alta teĥnologio, la sankci-strategio turniĝas kontraŭ la sankciantoj mem. La efiko de malkuplado, kiun ĝi kaŭzas, ja protektisme certigas al la usonaj konzernoj ekskluzivan merkaton en la Okcidento, sed samtempe ekskludas ilin ĉiam pli el la estonte eble pli grandaj aziaj merkatoj. Tiu protektismo estas signo de malforteco. Ĝi ne kreskigos la konkurenckapablon de la imperio. Male.

    Ĉu socialismo aŭ rekapitaligo?

    Ne estas sekreto, ke la ĉina sukceso grandparte baziĝas sur permeso de kapitalisma entreprenoj kaj sur investoj de eksterlanda, precipe usona financkapitalo. La malfermo de la lando por okcidenta kapitalo, kiu okazis post intensaj inter­konsiliĝoj kun la financ-institucioj de la Okcidento, la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj Monda Banko, post la Kvar modernigoj post 1978, estis temo de intensaj diskutoj kaj kritiko en ortodoksaj socialistaj kaj komunistaj rondoj. La logo de la popolrespubliko por etburĝaj-maldekstre radikalaj tendencoj en la Okcidento kaj en la Tria Mondo senteble malfortiĝis. Ne mirige, ĉar iom post iom grandskale milionoj da ĉinaj homoj estis submetitaj al ekspluatado fare de la okcidenta financkapitalo. La socia malegaleco kreskis rapide. La gini-koeficiento kreskis al pli ol 0,7 – komparebla kun la kapitalisma Francujo (ĉe gini=0 regas kompleta egaleco, ĉe gini=1 unu persono posedas ĉion). La unuaj ĉinaj dolar-milionuloj aperis. En 1990 per la ŝanhaja borso (Shanghai Stock Exchange) malfermiĝis simbolo de la spekulista kapitalismo ankaŭ en Ĉinujo. Tio estis, post la jaro de la ultramaldekstra politiko de la granda salto antaŭen kaj de la kulturrevolucio, vere drameca dekstr­iĝo. Ŝajnis, ke la ĉina gvidantaro al la politika proksimiĝo al Usono nun aldonis ankaŭ la ekonomian proksimiĝon al Wall Street. Ĉinlando, en 1979 per la milito kontraŭ la socialisma respubliko Vjetnamujo, ĝuste kvar jarojn post la usona agreso, jam komencis rapide perdi simpation, kaj eĉ pli, se oni konsideris la kialon de la milito: Vjetnamujo ĉesigis la murdan reĝimon de la "Ruĝaj Khmer en Kam­boĝo. La Khmer Rouge estis diplomatie kaj materiale subtenataj de Ĉinujo kaj Usono samtempe ĝis la fino de la 1990-aj jaroj, kio kompreneble ne malebligis al la okci­denta propagando-maŝino larmoriĉe funebri la viktimojn de la ŝtonepoka komunismo".

    Kiam en 1991 la Sovetunio kolapsis, la esperoj de la komunistoj kaj maldekstruloj estis malgrandaj, ke la popolrespublko povos plu porti la torĉon de la revolucio. La historia procezo tro evidente rapidis malantaŭen. Tio ŝajnis validi ankaŭ por Ĉinlando. La sekvaj 20 jaroj ŝajnis konfirmi tiun takson.

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1