Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Kien Ĉinio?: Dek-du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunkoj
Kien Ĉinio?: Dek-du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunkoj
Kien Ĉinio?: Dek-du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunkoj
Ebook190 pages2 hours

Kien Ĉinio?: Dek-du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunkoj

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

La ekonomio de Ĉinujo kreskegis en la lastaj jardekoj kaj, spite al la tutmonda krizo pro la koronvirso en 2020, ĝi ree kreskas, kvankam malpli, i.a. pro la tendenco en multaj landoj bremsi aŭ inversigi la ekonomian tutmondiĝon, pro kio Ĉinujo nun orientas al pli forta disvolvado de sia interna ekonomio, strebante al miksita sistemo de produktad

LanguageEsperanto
Release dateSep 26, 2020
ISBN9782369602545
Kien Ĉinio?: Dek-du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunkoj

Related to Kien Ĉinio?

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Reviews for Kien Ĉinio?

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Kien Ĉinio? - Vilhelmo Lutermano

    Kien Ĉinio?

    Dek-du analizoj

    el diversaj landoj kaj vidpunktoj

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    Kien Ĉinio?

    Dek-du analizoj

    el diversaj landoj kaj vidpunktoj

    Elektitaj kaj tradukitaj de Vilhelmo Lutermano

    Embres-et-Castelmaure

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    2-a eldono

    Epub-versio

    2020

    ISBN 978-2-36960-254-5

    (= MAS-libro n-ro 16,21)

    Tekstoj el „Monda Asembleo Socia (MAS),

    elgermanigitaj el „Marxistische Blätter"

    kaj „Le Monde diplomatique en Esperanto",

    unue publikigitaj rete ĉe

    http://mas-eo.org

    kaj

    http://eo.mondediplo.com

    Unua libroforma eldono en 2009

    sub la ISBN 978-918300-06-9

    Antaŭparolo

    Ne estas la agitadoj kaj perturboj de 2008 en kaj pri Tibeto ‒ kies tempa programado, kelkajn monatojn antaŭ la Olimpiaj Ludoj en Pekino, ne estis hazardo ‒ kiuj donas al la demando pri la perspektiv­oj de la lando, en kiu vivas pli ol kvinono de la monda loĝantaro, plej grandan aktualecon. En la lastaj tri jardekoj, kun la komenco de la „politiko de malfermo", la ĉina ekonomio registris kreskokvotojn de jare proksimume 10 elcentoj. Varoj produktitaj en Ĉinio estas hodiaŭ en ĉiuj merkatoj de la mondo; samtempe la entute kreskinta aĉetpovo de la ĉina loĝantaro faras Ĉinion unu el la plej interesaj vendmerkat­oj por la eksportindustrio de la kapitalismaj metropoloj.

    Sed ekonomia kresko kaj socia progreso ja ne iras nepre man-en-mane. Ne nur disidentoj dorlotataj de la okcidenta propagando, ankaŭ gvidantaj reprezentantoj de la Komunista Partio de Ĉinio montras sin en zorgo pri la kreskanta abismo inter malriĉuloj kaj riĉuloj, pri la ĝis nun apenaŭ solvita diferenco inter urbo kaj kampa­ro, inter oriento kaj okcidento, pri la dramecaj ekologiaj damaĝoj kaj pri multaj kromaj problemoj kiuj estas almenaŭ parte akompanaj fenomenoj de la viglega ekonomia leviĝo.

    Tamen, la fakto ke tiuj problemoj elparoleblas kaj diskuteblas en la lando mem ‒ kion atestas ne nur la tri kontribuaĵoj el la plumo de ĉinaj sciencistoj, enprenitaj en tiu ĉi libro, sed ankaŭ multaj gazetoj en la angla el la PR Ĉinio ‒, esperigas nin, ke la verdikto de Manfred Szameitat „Sukcesa, sed ne socialisma" ne estos la lasta vorto pri la vojo de tiu giganta lando. Sed ŝajnas al ni necese konatigi liajn argu­mentojn, same kiel tiujn de Theodor Bergmann kaj Rolf Berthold, kiuj venas al tute mala konkludo, aŭ la tre nuancitan analizon de la ĉinsciencisto Helmut Peters.¹

    La unua kaj la lasta tekstoj de tiu ĉi kolektaĵo estas prenitaj el Le Monde diplomatique en Esperanto. Dum enkonduke François Jullien analizas filozofie la diferencon de la eŭropa kaj ĉina pensado, la cete­raj tekstoj prezentas precipe la ekonomian kaj soci-politikan evoluon de Ĉinio.

    Al multaj demandoj, kiuj supozeble stariĝas antaŭ la legantoj, tiu ĉi libro ankoraŭ ne donas respondon, ne nur ĉar la reago de Ĉinio al la nuna monda financa kaj ekonomia krizo, kiu meritus apartan kon­sideron, ankoraŭ ne estas plene videbla kaj ĝiaj rezultoj montriĝos nur post certa tempo, sed ankaŭ ĉar diversaj aliaj aspektoj de la evo­luo de tiu lando daŭre atendas analizojn en nia lingvo, por estonta dua volumo.

    Tamen, por konatiĝi kun pli mallongaj gazetartikoloj kiuj analizas apartajn aspektojn de la ĉina politiko, mi resendas al Le Monde dip­lomatique en Esperanto ‒ http://eo.mondediplo.com ‒ ĉe kiu vi trovas aron da artikoloj pri Ĉinio, se sur la akceptopaĝo vi alklakas la butonon „Temoj kaj tie, fine de la diversaj landoj, „Ĉinio.

    Bonan legadon tie kaj ĉie tie!

    Vilhelmo Lutermano,

    Pedro Betancourt, Kubo, en majo 2009.

    ¹Ĝis ĉi tie, la teksto de la antaŭparolo estas adaptita elgermanigo de tiu farita de la redaktejo de la Marxistische Blätter, kiun ni cetere dankas pro la permeso de tradukado kaj publikigo de ĝiaj tekstoj, kiuj estas la plej granda parto de tiu ĉi libro.

    François JULLIEN: Ĉinscienco en sakstrato ‒ Ĉinio en la spegulo de Okcidento

    Ĉu oni iam ĉesos balanciĝi, pri Ĉinio, inter fascino kaj timo aŭ forĵeto? La kondiĉoj por kompreni tiun landon ankoraŭ ne ekzistas, almenaŭ se oni deziras eliri el la kategorioj sur ĝi projekciataj el la Okcidento. Kaj certe iel respondecas pri tio la „ĉinologio. Tro ofte ĝi postrestis la ideomoviĝojn, produktante konon nur erudician, monografiecan, do ne naskante demandojn; tial, ĝi lasis lokon por amasego da amaskomunikaj paroladoj pri la lando, foje rande de „ĉinofrenezo, kiuj miksas magazindirojn pri la „persona disvol­vado" kun ekstazo antaŭ la plej eta ideogram-kaligrafiaĵo, aŭ la konkerorevojn de entreprenestroj armitaj per la traktaĵo de Sun Zi¹ kaj la receptoj de feng shui.

    Ĉu eblos eliri tiun sakstraton? La demando estas des pli urĝa, ke Ĉinio videble estas ree sur la monda scenejo. Se oni deziras samtem­pe ne esti enŝlosita en erudicio kaj ne cedi al la delogo de pure ideo­logiaj paroladoj, ne estas alia solvo ol laborigi kune la filozofian sindemandadon kaj la ĉinsciencan metion. Sed tio prudente, pacience, ĉar, post kiam oni lasis la banalaĵojn kaj la efektojn, la demandoj fariĝas malfacilaj, kiel tiu, studata ĉi tie, pri la nunaj signifoj kaj limoj de la okcidenteciĝo de Ĉinio.

    Iri ambaŭpiede

    Ni memoru, ke ne Ĉinio elektis renkonti Okcidenton; Okcidento ja venis al ĝi, dufoje: en la deksesa, kaj en la deknaŭa jarcento. La unua renkontiĝo okazis pli malpli milde, pere de la misiistoj, kiuj planis facile evangelizi la loĝantojn, kiel ili estis ĵus farintaj ĉe la amerikaj indianoj, sed baldaŭ seniluziiĝis. La dua renkontiĝo male okazis ne per misiistoj, sed per kanonoj, nur pro ekonomiaj kialoj ligitaj al opiokomerco. En tiu drama kunteksto Ĉinio ja devis urĝe ‒ kaj dolore ‒ „prunti" de Eŭropo, do lerni el ĝi sur la ekonomiaj, teĥnikaj, sciencaj terenoj, kie la Okcidento superis.

    Necesas reveni al tiuj historiaj fundamentoj, ĉar la nuna potenco­kresko de Ĉinio emas kaŝi al ni tiun unuan traŭmon. Sed estas ĝi, kiu ankoraŭ nun kaŝe organizas la rilatojn de la lando kun la cetera mon­do. La lando estis ja plurfoje konkerita antaŭ la 19-a jarcento, sed far nomadaj popoloj, de la ĉirkaŭaĵo, kaj kiuj volonte lasis sin civilizi, do „ĉinigi". Sed, fronte al la eŭropaj popoloj, Ĉinio troviĝis, la unuan fojon en sia historio, antaŭ konkerantoj, kiuj ne nur venkis ĝin, sed ankaŭ trudis al ĝi sian civilizon. El tio fontis la granda demando, formulita en la plej malbona momento de ĝia dependeco, komence de la 20-a jarcento: kiel kuratingi kaj preterpasi Okcidenton? Tio estigis aron da transdonoj kaj adaptoj de la okcidentaj modeloj, unuavice en la scienca kaj politika sferoj.

    Kiel statas tiu okcidenteciga procezo? Ĉinio nun estas finanta sian kuratingon, kaj komencas la preterpason. Sed kiel artikiĝas tiu prunto de Okcidento kun tio, kio kompare ŝajnas esti la ĉina „tradicio" (mi ja aŭdacas tiun vorton, spite al Michel Foucault², ĉar tradicio percep­tiĝas ĝuste elekstere. Al mi ŝajnas, ke Ĉinio hodiaŭ lerte kunvivigas ambaŭ, aŭ pli ĝuste tenas unu malantaŭ kaj ĉe ombro de la alia: ĝi „iras per ambaŭ piedoj, laŭ la vorto de la prezidanto Mao Zedong, tio estas antaŭenigi la okcidentan piedon apogante sin sur la alia. Pro tio nun konstateblas kunekzistado kaj kunmetiĝo: ekzistas ekzemple, du medicinoj, la ĉina kaj la okcidenta (du kuirartoj, ktp …). Eblas elekti operacion (per okcidenta kirurgio) aŭ elekti la akupunkturan, aŭ perplantan kuracadojn. Same, en universitatoj estas departementoj pri okcidenta filozofio, apud departementoj pri ĉina pensarto. Kvazaŭ duobla „klavaro iom post iom instaliĝus en la mensoj.

    Oni ofte aŭdas, ke la ĉinoj jam mastrumas ĉion kiel ni, ĉar ili planas kiel ni, modeligas kiel ni, ktp. Mi tion volonte koncedas. Sed tio ne devas forgesigi, ke, plene uzante la riĉofontojn kiujn proponas niaj koherecoj, ili ankaŭ rezervas al si eblecon reveni al tiuj, kiujn ili teksis antaŭ jarmiloj. Tiel ili havas nun tiun grandegan avantaĝon, strategian, povi kruci tiujn resursojn.

    La rezulto de tio estas ĉie videbla en la internaciaj rilatoj. Ni rigardu la kazon de eŭropa entrepreno, kiu devas intertrakti komercan kontrakton. Ĉio povas bone komenci. Des pli bone, ke la eŭropaj respondeculoj troviĝas fronte al ĉinaj similuloj, kiuj studis kiel ili en Politeĥnika Altlernejo de Parizo aŭ en Stanford-univer­sitato (Kalifornio); kiuj samkiel ili perfekte parolas angle; kiuj samkiel ili scias modeligi, ktp … Tamen, dum ĉio ŝajnas iri glate laŭ tiu „mezdialekto", kio estas la angla lingvo ekonomi-jura de la komerco, oni ekkonscias, foje tro malfrue, ke io alia diskrete komenciĝis, dumvoje ekekspluatiĝas, kaj kondukas al iompostioma transformiĝo de la situacio (aŭ pli precize de tio kion mi nomis la situaci-potencialo), al situaci-plifirmigo unuflanke, kaj al malstabi­ligo aliflanke, kiuj finfine konfuzas.

    La ĉinoj bone vivas sian dukulturecon, kaj eĉ komprenis kiom ĝi povas favori ilin. Aferoj rapide evoluas. Troviĝas en la librejoj multaj libroj pri la „ĉina spirito", kaj ne malofte oni aŭdas, ke „Finfine, estas via okcidenta logiko, sed ekzistas ankaŭ alia pensado, la nia", tiel firmiĝas la paraleliĝo, kaj do la distanco inter Ĉinio kaj Eŭropo. Antaŭ dek jaroj, ekzistis ankoraŭ implica interkonsento pri la neceso submetiĝi al okcidenta kulturo. Sed ĉu hodiaŭ? Alia parolo disvastiĝ­as: „Viaj eŭropaj normoj, aŭdas ni, estas nun la pasinteco …".

    Multaj ĉinoj konsideras, ke la eŭropa granda momento nun pasis. Ĉar tiu momento ricevis sian fekundecon de certaj kresko-kondiĉoj, kiuj nun ne ekzistas plu. Tiel Ĉinio estas fariĝanta, nehaltigeble, per sia senbrua transformiĝo, unu el la novaj granduloj de la mondo. Des pli ke ĝi neniel provos entrudiĝi pretendeme, tiel ke oni facile kontraŭus. Ne, ĝi faras tion siamaniere, do laŭ maniero diluita, disa, iompostioma, ŝajne malforta. El ĉina vidpunkto, la mondo ja finfine nur retrovas sian normalan evoluon. Ni estas nur ĉe la fino de longa historia parentezo, markita de la troakceliĝo de la eŭropa kulturo, kaj venis la momento retrovi la antaŭan historifluon.

    Ni ne forgesu ke Ĉinio ĝis la 14-a ‒ 15-a jarcentoj, estis same ‒ aŭ pli ‒ disvolvita teĥnike ol Eŭropo (tion atestas la ŝipoj, la pulvo, la presado, ktp …). Joseph Needha³ montris, ke ankoraŭ en la 16-a jarcento la eŭropaj inĝenieroj-matematikistoj kiel Leonardo da Vinci, havis similulojn en Ĉinio. Sed male, ne ekzistis, ne povis ekzisti la „modeligo" kiun ni heredis el la grekoj (Arkimedo), kiu disvolviĝis kun Galileo, kaj kiu igis matematikon ne plu nur aro da operaciaj proceduroj, kiaj ekzistis ankaŭ en Ĉinio, sed ideala lingvo en kiu Dio verkis la mondon, kaj kiu ekde tiam ebligis al ni transformi ĝin.

    Kompreneble tiu lando neniam estis „senmova (nur kiam oni rigardas de malproksime, aĵoj aspektas senmovaj). Ĝi senĉese trans­formiĝis. „Transformi (hua) estas eĉ la ĉefvorto de ĝia pensado. Sed sendube Ĉinio ne konsekris tiom, kiom en Okcidento, la statuson de evento kaj de la abrupta ŝanĝiĝo, kiun ĝi alportas: la Kristo-evento, aŭ la Galileo-evento. Rigardataj el Ĉinio, ĉu tiuj eventoj ne estas cetere monstraj entrudiĝoj, specoj de civilizaciaj devojiĝoj? Rilate al tio la ĉina traŭmo bone kompreniĝas: nia lasta civilizacia devojiĝo (la moderna scienco kaj ĝiaj teĥnikaj aplikoj) ja estis tiom monstra, ke fronte al ĝi Ĉinio ne povis rezisti. Ĝi devis cedi.

    Sed ĉu ne restas iuj terenoj – almenaŭ politiko ‒ kie Ĉinio ankoraŭ tute ne finis cedi, tio signifas adapti niajn modelojn? Iuj riproĉis al mi mian „konstruon de la ĉina pensado, fronte al la eŭropa, kvazaŭ mi subtaksus aŭ, eĉ pli malbone, dronigus, la novajn ĉinajn aspirojn al demokratio kaj al libereco. Tial mi precizigos mian pozicion. Unue, kaj rilate al la metodologio, mi ne „konstruas ĉinan pensadon, sed strebas laborigi la distancon inter la ĉina pensado kaj la eŭropa pensado, cele montri iliajn respektivajn riĉaĵojn kaj igi ilin dialogi (ĉu cetere oni ne ĉiam pensas per distanciĝo, Aristotelo distanciĝas de Platono, Hegelo distanciĝas de Kanto, ktp.?). Kiam mi parolas pri la „ĉina pensado, mi ne faras el ĝi enton, sed, kiel filologo, mi ekiras el apartaj kaj historie ordigitaj tekstoj. La „ĉina pensado estas por mi tiu pensado esprimita en ĉina lingvo (kaj la greka pensado estas tiu esprimata en la greka).

    Simile, kiam mi uzas la imperiepokajn komentojn de tiuj tekstoj, tio ne signifas submetiĝo al la ideologio de tiu imperio, sed ĉar la komentado komenciĝis nur dum la imperio, ke do ekzistas nur impe­riaj komentoj, tial taŭgas konsideri ilin se oni volas eniri la ĉinan legadon de tiuj tekstoj – kaj ne projekcii sur ilin sian propran fantas­mon. Tio kompreneble ne malhelpas repreni poste sian pensolibere­con kaj denunci la ideologion, de kiu ili dependas (tion mi faras, aparte en Ĉirkaŭiro kaj Aliro. Signifo-strategioj en Ĉinio, en Grekio⁴.

    Aliflanke, kiel filozofo mi postulas rajton je koncepto (ĉu eblas filozofi sen la ilo koncepto?): tio neniel signifas neglekti Historion, ĝiajn streĉojn kaj kompleksecon, sed ankaŭ kondukas porti la demandadon sur la teorian kampon. Estas finfine du manieroj kon­cepti ĉinsciencon. Unu estas repreni senŝanĝe la rubrikojn, kiujn Ĉinio transdonis, kaj unuavice la tradician „vivo kaj verko de la grandaj aŭtoroj (hodiaŭ, Ĉuang ce [Zhuangzi] estas laŭmoda). La alia konsistas el aŭdaci ellabori teoriajn objektojn, utiligante la eksterec­on de Ĉinio rilate al Eŭropo (ekstereco aŭ „heterotopio, ‒ fakta nocio ‒, kaj ne „alieco ‒ konstruita nocio), kion mi nomas „ekster-rigarda, kaj konduki, helpe de tiu duobla lumo-fonto, al tio, kion mi nomis memreflektiĝo de la homeco.

    Tio, kion timas saĝulo

    Ni konsideru, ekzemple, la nocion libereco. De kie ĝi devenas en Okcidento, kiel politika postulo? Ĝi venas, kiel oni scias, de la grek­oj: ĝi estis unue pensita kiel tio, kion la grekaj civitoj perdus, se ili estus malvenkaj kontraŭ la invadanto, la granda reĝo (de la persoj). En tiuj bataloj ja konstruiĝis la nocio libereco (eleŭtheria): fronte al ekstera malamiko. Sed Ĉinio de la reĝlandoj ne troviĝis en la sama situacio kiel tiu de la Grekio de la civitoj: ĝi neniam devis kolektive batali por sia sendependeco. Nek ekzistas ĉe ĝiaj pensuloj la posta movado de internigo de tiu liberiĝo-postulo, kiu,

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1