Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

La historio de ekonomika pensado (fakliteraturo en Esperanto)
La historio de ekonomika pensado (fakliteraturo en Esperanto)
La historio de ekonomika pensado (fakliteraturo en Esperanto)
Ebook129 pages1 hour

La historio de ekonomika pensado (fakliteraturo en Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Traduko de grava faka verko al Esperanto: La historio de ekonomika pensado vere komencighis, kiam la homo ekfaris ekonomiajn decidojn. Skribaj dokumentoj pri tio ekzistas nur de iom pli ol 2000 jaroj. Nia libro donas klare strukturitan, koncizan superrigardon pri la evoluo de ekonomikaj ideoj kaj skoloj de la Helena epoko ghis la nuntempo - de la verkoj de Platono kaj Aristotelo, tra la mezepoka skolastika pensado kaj la posta merkantilismo, ghis la pli modernaj, multaj ekonomikaj skoloj elkreskintaj unu el la alia au' oponantaj unu kontrau' la alia. --- "Per Adam Smith establighis la moderna ekonomiko. Nunaj neo­klasikuloj havas multajn ecojn komunajn kun Smith, precipe la ideon, ke chio estas interdependa en la ekonomio. Paralele kun la klasikismo kaj la neoklasikismo, konkuraj skoloj evoluis, kiel la historia skolo kaj la marksismo en la 19-a jarcento, la insti­tuci­ismo, la kejnsismo kaj la monetarismo en la 20-a jarcento." (Bo Sandelin). --- Bo Sandelin estas emerita profesoro pri ekonomiko che la universitato de Gotenburgo, Svedio.

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateFeb 14, 2015
ISBN9781595692962
La historio de ekonomika pensado (fakliteraturo en Esperanto)

Related to La historio de ekonomika pensado (fakliteraturo en Esperanto)

Related ebooks

Reviews for La historio de ekonomika pensado (fakliteraturo en Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    La historio de ekonomika pensado (fakliteraturo en Esperanto) - Bo Sandelin

    cover.jpgimg1.jpg

    Copyright

    Mondial

    New York

    Bo Sandelin:

    La historio de ekonomika pensado

    © Mondial 2015 (por tiu ĉi elektronika eldono en Esperanto)

    Kovrilo: Mondial

    Kun kontribuoj de Richard Wundrak kaj Hans-Michael Trautwein.

    ISBN: 9781595692641 (paperback version)

    Published with Smashwords.

    ISBN: 9781595692962 (electronic version)

    www.librejo.com

    Enhavo

    Antaŭparolo

    1. La plej malnovaj fontoj

    La helena epoko

      Labordivido kaj specialiĝo

      Interŝanĝo, mono kaj interezo

      Valoroj kaj prezoj

    La Biblio

    La skolastikuloj

    Pli da moralo ol analizo

    2. La merkantilismo

    Unuiga sistemo

    Potenco kaj prospero

    Protektismo

    La mono

    3. La fiziokratismo

    Natura ordo

    Nur agrikulturo povas doni pozitivan netan rezulton

      Tableau économique

    4. La klasikuloj

    Adam Smith

      La ecoj de la homo

      La divido de laboro – bona kaj malbona

      La natura libereco kaj la nevidebla mano

      La neperfekta libereco

      Kion la ŝtato faru kaj ne faru?

      La teorio pri la valoro

      La disdivido de la produktorezulto

    La sekvantoj de Smith

      Jean-Baptiste Say

      Thomas Robert Malthus

      David Ricardo

      John Stuart Mill

    5. Socialisma kaj marksisma politika ekonomio

    La frua aŭ utopia socialismo

    Anglaj aŭ rikardoaj socialistoj

    La ŝtatsocialismo

    Marx kaj la politika ekonomio

      La teorio pri la valoro

      La reproduktado kaj la krizoj

      La homo kaj la naturo

      Friedrich Engels

    La marksisma ekonomio de la Dua Internacio

    La politika ekonomio de la socialismo

    La kaŝita marksismo

    Anarkisocialismo kaj anarkikomunismo

    6. La historia skolo

    La antaŭuloj de la historia skolo

      La romantika skolo

      Friedrich List

    La frua historia skolo aŭ la akademia historiismo

    La malfrua historia skolo

    La historia skolo ekster Germanio

    La socialjura skolo – finakordo de la historia skolo

    7. La neoklasikuloj

    La avangardo

      von Thünen, germana agrikulturmarĝenisto

      Cournot

      Gossen, germana utilmaksimumiganto

      Kial nur avangardo?

    La neoklasika trarompo

      Jevons, angla utilkalkulanto

      Carl Menger

      Léon Walras

      Kial neoklasika trarompo

    La dua generacio de neoklasikuloj

    Nekompleta konkurenco, kresko kaj kapitaldisputo

    Ludoteoria defio

    8. Kejnsismo kaj monetarismo

    John Maynard Keynes

    Monetarismo

    Novaj versioj de mona makroekonomiko

    9. Heterodokseco kaj ŝanĝiĝo

    Heterodoksaj skoloj

      Instituciismo

      La neoaŭstra skolo

      Postkejnsismo kaj neorikardoismo

    Teorioj pri la evoluo de teorioj

      Sciencaj revolucioj

      La scienca esplorprogramo de Lakatos

      McCloskey pri la retoriko de la ekonomiko

    La sama en la tuta mondo?

    Antaŭparolo

    Demandoj pri la valoro, mono, interŝanĝo, interezo kaj labordivido estis pridiskutataj jam de Platono kaj Aristotelo. La historio de ekonomika pensado komenciĝas per prezentado de la ekonomiaj ideoj de tiuj filozofoj kaj de la similaj ideoj en la Biblio.

    Kun la kresko de la komerco kun eksterlando tiu heterogena skolo, kiun oni nomas la merkantilismo, fariĝis domina. Tiun defiis en la 18-a jarcento la liberalaj ideoj, kiuj estis la fundamento de la francaj fiziokratoj kaj precipe la klasikaj britaj ekonomikistoj kun Adam Smith.

    Per Smith establiĝis la moderna ekonomiko. Nunaj neoklasikuloj havas multajn ecojn komunajn kun Smith, precipe la ideon, ke ĉio estas interdependa en la ekonomio. Paralele kun la klasikismo kaj la neoklasikismo, konkuraj skoloj evoluis, kiel la historia skolo kaj la marksismo en la 19-a jarcento, la instituciismo, la kejnsismo kaj la monetarismo en la 20-a jarcento.

    La historio de ekonomika pensado priskribas diversajn ekonomikajn skolojn kaj montras, kiel ili elkreskis unu el la alia aŭ unu oponante kontraŭ la alia. La libro estas malgranda. Ne eblas en tiom limigita spaco doni kompletan bildon. Gvidis nin nia subjektiva opinio pri graveco, kiam ni elektis kion inkludi kaj kion ellasi. Kelkfoje ni lasis unu individuon reprezenti skolon kaj intence donis maljuste malgrandan spacon al aliaj reprezentantoj. Por ebligi superrigardon ni uzis la tradician grupigon laŭ skoloj, kvankam tia grupigo ĉiam implicas trosimpligon kaj estas kontestebla.

    Nomoj de personoj origine skribitaj per latinaj literoj ne estas esperantigitaj. Unu kaŭzo estas, ke ekzemple tiu, kiu volas serĉi libron de iu aŭtoro en biblioteko, devas uzi tiun nomformon, kiu estas skribita sur la libro. Tamen, se ne temas pri pura nomo sed pri vorto derivita el la nomo, ni uzis esperantigitan formon. Do, estas Marx sed marksismo, kaj Keynes sed kejnsa kaj kejnsismo.

    Kvar svedaj (Det ekonomiska tänkandets historia) kaj du anglaj (A Short History of Economic Thought) iom pli longaj versioj de la eldonejoj SNS kaj Routledge antaŭis la esperantoeldonon.

    Bo Sandelin estas emerita profesoro pri ekonomiko ĉe la universitato de Gotenburgo, Svedio, kaj verkis la ĉapitrojn 1-4, 7 kaj 9. Hans-Michael Trautwein estas profesoro pri internacia ekonomiko ĉe la Carl von Ossietzky-universitato en Oldenburg, Germanio, kaj verkis la ĉapitron 8. Richard Wundrak estas emerita profesoro de la universitato de Greifswald, Germanio, kaj verkis la ĉapitrojn 5 kaj 6. Bo Sandelin esperantigis la tekston.

    1 – La plej malnovaj fontoj

    Dum sia tuta historio la homo faris ekonomiajn decidojn. La vorto ekonomio devenas de la greka vorto oikonomia, kiu signifas mastrumadon aŭ administradon. Ekonomiaj problemoj – ekzemple, kiel distribui diversajn laborojn inter la membroj de grupo, aŭ kiom da provizo da nutraĵoj estu konsumita hodiaŭ kaj kiom morgaŭ – sekvis la homon tra epokoj.

    Skribaj dokumentoj pri homa ekonomia pensado ekzistas nur por mallonga periodo de iom pli ol 2000 jaroj. Same kiel en multaj aliaj okazoj, oni povus komenci resumon de la historio de ekonomika pensado per jam la antikvaj grekoj....

    Postaj aŭtoroj, kiel la skolastikuloj en la 13-a jarcento kaj Adam Smith kaj aliaj klasikuloj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, legis la antikvajn aŭtorojn. Ili transigis kelkajn ideojn, kiujn transprenis nia generacio, kaj ili forĵetis aliajn. Sekve, estas motivite, ke ni komencu en la jarcentoj antaŭ Kristo.

    La helena epoko

    Plurajn ankoraŭ aktualajn ekonomikajn konceptojn kaj principojn ni trovas ĉe antikvaj aŭtoroj kiel Platono (427-347 a.K.), Aristotelo (384-322 a.K.) kaj Ksenofono (ĉ. 428-354 a.K.) Ili skribas pri, inter alie, labordivido kaj specialiĝo, mono, interŝanĝo, valoro, egoismo, privata administrado kaj publika administrado. Ni vidu, kiel ili traktis kelkajn el tiuj demandoj.

    Labordivido kaj specialiĝo

    En la dialogo Ŝtato Platono priskribas, kiel socio disvolviĝas kun rigora labordivido, kiu kondukas al pli granda efikeco. Ni vidu:

    "– Ŝtato, mi komencis, estiĝas ĉar neniu homo sola sufiĉas. Ĉiu bezonas aliajn. Aŭ ĉu vi povas imagi alian kaŭzon, ke ŝtato estiĝas?

    – Ne.

    – Ĉar ni do bezonas multe, kaj ĉar ni estas helpataj, jen de unu, jen de alia, por kontentigi la diversajn bezonojn, ni kunigas multajn amikojn kaj helpantojn en unu loko, kaj tiun lokon ni nomas ŝtato. Ĉu ne?

    – Certe jes.

    – Unu prenas de la alia aŭ donas al la alia – nur ĉar li kredas, ke li gajnos el tio.

    – Jes certe.

    – Bone, mi diris. Ni nun imagu ŝtaton de la komenco. Estas verŝajne la bezono, kiu kreas ĝin.

    – Certe.

    – Sed la unua kaj plej granda el ĉiuj bezonoj estas la akiro de nutraĵoj por la vivtenado.

    – Jes, absolute.

    – Kaj due venas la bezono de loĝejo, trie de vestaĵoj k.s.

    – Tiel estas.

    – Sed nun diru al mi: Kiel la ŝtato plenumu tiujn grandajn postulojn? Ni povas supozi, ke unu persono fariĝas terkulturisto, alia domkonstruisto kaj tria teksisto, ĉu ne? Kaj eble ni aldonu ŝuiston kaj ankoraŭ iun, kiu alimaniere zorgu pri la korpaj bezonoj?

    – Jes, certe.

    – Do, la ŝtato devas konsisti el minimume kvar aŭ kvin personoj?

    – Evidente.

    – Ni daŭrigu! Ĉu ĉiu el tiuj tiel laboru, ke ĉiuj povu ĝui la frukton de lia laboro? Ĉu, ekzemple, la sola terkulturisto provizu ĉiujn kvar per nutraĵoj kaj pro tio uzu kvaroble pli da tempo kaj kvaroble pli da peno, por ke la nutraĵoj sufiĉu por kvar? Aŭ ĉu li ne zorgu pri la aliaj, sed nur uzu kvaronon de la tempo por havigi kvaronon de la nutraĵo kaj, anstataŭe, uzu la restantajn tri kvaronojn de la tempo por havigi al si loĝejon, vestaĵojn kaj ŝuojn, por ke li ne ĝenu sin pensante pri la aliaj, sed zorgu nur pri si mem?

    Adeimanto respondis: – La unua kazo probable estas pli ĝusta.

    – Ne estas, je Zeŭso, mirige. Ĉar kiam vi diras ĉi tion, mi ekpensas, ke neniu el ni estas denaske simila al alia. Ni ĉiuj havas malsamajn talentojn kaj taŭgas por malsamaj laboroj, ĉu ne?

    – Jes.

    – Nun diru al mi – kiam laboro estas pli bone farata: kiam unu persono okupiĝas pri multaj profesioj aŭ kiam ĉiu praktikas nur la sian?

    – Kiam ĉiu praktikas nur la sian.

    – Estas ja ankaŭ klare, ke laboro perdiĝas, se ĝi ne estas farata ĝustatempe, ĉu ne?

    – Evidente.

    – Ĉar ne la laboro atendu la laboriston, mi pensas; la laboristo ne konsideru la laboron flanka afero, sed plenumu ĝin ĝustatempe.

    – Tio estas necesa.

    – Tiel la tempo sufiĉas por multe pli, kaj la

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1