Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Socialismo kaj komunismo: Alberto Ejnŝtejno: Kial socialismo? Frederiko Engelso: Principoj de komunismo; Klaro Cetkino: La laborista regado; Jean Jaurès: La respublika politiko kaj la socialismo
Socialismo kaj komunismo: Alberto Ejnŝtejno: Kial socialismo? Frederiko Engelso: Principoj de komunismo; Klaro Cetkino: La laborista regado; Jean Jaurès: La respublika politiko kaj la socialismo
Socialismo kaj komunismo: Alberto Ejnŝtejno: Kial socialismo? Frederiko Engelso: Principoj de komunismo; Klaro Cetkino: La laborista regado; Jean Jaurès: La respublika politiko kaj la socialismo
Ebook116 pages1 hour

Socialismo kaj komunismo: Alberto Ejnŝtejno: Kial socialismo? Frederiko Engelso: Principoj de komunismo; Klaro Cetkino: La laborista regado; Jean Jaurès: La respublika politiko kaj la socialismo

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Kvar eminentuloj esprimas sin pri la neceso alstrebi socialisma kaj komunisman socion kaj pri ties principoj. Tri el ili -- Frederiko Engelso (kiu kunverkis kun Karlo Markso multajn verkojn), Klara Cetkino (kiu agadis en la socialista movado interlie por la rajtoj de la virino) kaj Jean Jaurès, la franca socialisto batalanta por la paco k

LanguageEsperanto
Release dateJun 19, 2018
ISBN9782369601517
Socialismo kaj komunismo: Alberto Ejnŝtejno: Kial socialismo? Frederiko Engelso: Principoj de komunismo; Klaro Cetkino: La laborista regado; Jean Jaurès: La respublika politiko kaj la socialismo

Related to Socialismo kaj komunismo

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Reviews for Socialismo kaj komunismo

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Socialismo kaj komunismo - Alberto Ejnŝtejno

    Alberto Ejnŝtejno: Kial socialismo?

    Ĉu iu ne sperta pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj devas opinii pri socialismo? Pro diversaj kialoj mi kredas, ke jes.

    Permesu al mi unue konsideri la aferon el scienca vidpunkto. Povas ŝajni, ke ne estas esencaj metodologiaj diferencoj inter astronomio kaj ekonomio: la sciencistoj en ambaŭ kampoj klopodas por trovi ĝenerale akceptatajn leĝojn por difinita grupo de fenomenoj, por interkonekti tiujn ĉi fenomenojn kiel eble plej kompreneble. Sed envere tiuj ĉi metodologiaj diferencoj ekzistas. La malkovro de ĝeneralaj leĝoj en la ekonomia kampo estas malfacila, ĉar la observado de ekonomiaj fenomenoj estas ofte influata de multaj faktoroj, kiuj estas malfacile aparte takseblaj. Krome, la sperto akumulita de la komenco de la tiel nomata civilizita periodo de la homa historio – kiel estas bone konate – estis influita kaj limigita grandparte pro kaŭzoj ne nepre ekonomiaj en sia origino. Ekzemple, la plimulto el la grandaj ŝtatoj de la historio naskiĝis pro konkero. La konkerantaj popoloj establis sin, leĝe kaj ekonomie kiel la privilegiita klaso de la konkerita lando. Ili certigis por si mem la monopolon de la proprieto de la tero, kaj nomumis pastraron inter siaj propraj homoj. La pastroj, per la dominado de la edukado, faris la klasdividon de la socio konstanta institucio kaj kreis valorsistemon, per kiu la homoj de tiam estis, grandparte ne konscie, programitaj en la socio.

    Tamen, la historia kutimo estas, kiel oni diras, hieraŭa; nenie ni vere forlasis tion, kion Thorstein Veblen nomis „la preda fazo" de la homa evoluo. La konstateblaj ekonomiaj faktoj apartenas al tiu fazo, kaj krome la leĝoj, kiujn ni povas elpreni de ili, ne estas aplikeblaj al aliaj fazoj. La ekonomia scienco en sia nuna stato povas malmulte lumigi la socialistan socion de la estonteco, ĉar la vera celo de la socialismo estas ĝuste progresi kaj iri preter la preda fazo de la homa evoluo.

    Due, la socialismo iras la vojon al etika-socia celo. La scienco, tamen, ne povas fiksi celojn kaj des malpli trudi ilin en la homojn; la scienco povas disponigi la rimedojn, per kiuj atingi iujn celojn. Tamen, la celoj en si mem estas fiksitaj de homoj kun alta etika idearo kaj – se tiuj ĉi celoj ne estas malfortaj, sed gravaj kaj fortaj – ili estas akceptataj kaj disvolvataj de multaj homoj, kiuj duonkonscie fiksas la malrapidan evoluon de la socio.

    Pro tio ni ne devas supertaksi la sciencon kaj la sciencajn metodojn, kiam temas pri homaj aferoj; ni ne devas akcepti, ke la spertuloj estas la nuraj, kiuj havas la rajton esprimi sin koncerne aferojn en rilato kun la organizado de la socio. Multaj voĉoj de antaŭ kelka tempo asertis, ke la homa socio travivas krizon, ke ĝia stabileco estas grave damaĝita. Trajto de tia situacio estas, ke la individuoj sentas sin indiferentaj kaj foje malamikaj al la grupo granda aŭ malgranda, al kiu ili apartenas. Por tion bildigi permesu al mi memori nun personan sperton. Laste mi diskutis kun inteligenta kaj klera homo pri alia ebla milito, kiu miaopinie grave endanĝerigos la homaron, kaj mi substrekis, ke nur supernacia organizaĵo kapablos protekti nin kontraŭ tiu danĝero. Mia vizitanto tre memrege kaj trankvile diris: „Kial vi tiom profunde kontraŭas la malaperon de la homaro?".

    Mi estas certa, ke nur unu jarcenton antaŭe neniu estus tiel simple dirinta tion. Tiu estas la diro de homo, kiu senutile penadis atingi internan ekvilibron, kaj kiu pli aŭ malpli perdis la esperon ĝin atingi. Ĝi estas la esprimo de la dolora soleco kaj izoliĝo, kiun multaj homoj suferas en la nuntempo. Kiu estas la kialo? Ĉu estas solvo?

    Estas facile fari tiujn ĉi demandojn, sed la respondo estas certe malfacila. Mi devas, tamen, kiel eble plej bone tion klopodi, kvankam mi estas tre konscia pri la fakto, ke niaj sentoj kaj klopodoj estas foje kontraŭdiraj kaj mallumaj, kaj ne povas esprimiĝi per facilaj kaj simplaj formuloj.

    La homo estas samtempe senakompana kaj socia estaĵo. Kiel izolita homo li klopodas protekti sian propran ekziston kaj tiun de la proksimuloj, por satigi siajn personajn dezirojn, kaj por evoluigi siajn naturajn kapablojn. Kiel socia estaĵo li klopodas atingi la rekonon kaj amikemon de la kunuloj por komune havi iliajn ĝuojn, por kontentigi ilin dum la doloro, kaj por plibonigi ilian vivkondiĉon. Nur la ekzisto de tiuj ĉi malsamaj kaj ofte kontraŭdiraj celoj – pro la speciala karaktero de la homo kaj la specifa kombino – fiksas la gradon, per kiu individuo povas atingi internan ekvilibron kaj povas kontribui al la bonstato de la socio. Estas tre eble, ke la relativa forto de tiuj ĉi du emoj estas ĉefe fiksita pro heredo. Tamen, la fine aperinta personeco estas grandparte fiksita de la etoso, kie homo troviĝas dum sia evoluo, de la strukturo de la socio, kie li kreskas, de la tradicio de tiu socio, kaj de lia taksado de la specifaj sintenoj. La abstrakta koncepto „socio signifas por la individua homo la finan sumon de liaj rektaj kaj ne rektaj rilatoj kun la samtempuloj kaj kun ĉiuj homoj de antaŭaj generacioj. La individuo povas pensi, senti, penadi kaj labori per si mem, sed li tiom dependas de la socio – en sia korpa, intelekta kaj emocia ekzisto –, ke estas neebla lin naski aŭ kompreni ekster la socio. La „socio disponigas al la homo nutraĵon, hejmon, laborilojn, lingvon, kaj la plimulton de lia pensado; lia vivo eblas pro la laboro kaj la faroj de la multaj milionoj da homoj en la estinteco kaj en la estanteco, kiuj anonime troviĝas en tiu mallonga vorto „socio".

    Evidentas, do, ke la dependeco de la individuo disde la socio estas klara fakto, ĝuste kiel en la okazo de la formikoj kaj de la abeloj. Tamen, kvankam la vivo de la formikoj kaj de la abeloj estas strikte fiksita laŭ la plej eta detalo, la heredaj instinktoj, la socia modelo kaj la interrilatoj de la homoj tre facile povas ŝanĝiĝi. La memoro, la kapablo kombini, la donaco de la parola komunikado ebligis progresojn inter la homoj, kiuj okazas pro biologiaj bezonoj. Tiaj progresoj manifestiĝas per tradicioj, institucioj kaj organizaĵoj; en la literaturo; en la sciencaj kaj inĝenieraj faroj; en la artaĵoj. Tio klarigas, ke iel

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1