Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Mia misio en Kaŭkazio: Memoraĵoj pri la Kartvela Respubliko en 1918
Mia misio en Kaŭkazio: Memoraĵoj pri la Kartvela Respubliko en 1918
Mia misio en Kaŭkazio: Memoraĵoj pri la Kartvela Respubliko en 1918
Ebook132 pages1 hour

Mia misio en Kaŭkazio: Memoraĵoj pri la Kartvela Respubliko en 1918

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

La nobela generalo de la germana imperio, en la jaro 1918, estis sendita en la Kartvelan Respublikon por tie starigi defendkapablan armeon. Li rakontas siajn spertojn jardekojn poste surbaze de siaj tiamaj taglibraj notoj.

LanguageEsperanto
Release dateMay 22, 2018
ISBN9782369601418
Mia misio en Kaŭkazio: Memoraĵoj pri la Kartvela Respubliko en 1918

Related to Mia misio en Kaŭkazio

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Related categories

Reviews for Mia misio en Kaŭkazio

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Mia misio en Kaŭkazio - Frederiko Kress von Kressenstein

    ¹

    Frederiko Barono Kress von Kressenstein

    Munĥeno

    ² 13, la 12-an de Oktobro 1943

    Al la direktejo de la armea arĥivo

    Munĥeno 22

    Hofgartenstrasse

    Dum la verkado de miaj memoraĵoj, destinitaj nur por la familio kaj ne por publikigo, mi surpaperigis ankaŭ prezentadon de mia misio en Kaŭkazio en la jaro 1918. Mia skribaĵo bazas sin sur taglibraj notoj kaj pro tio rajtas pretendi, ke la indikoj, kiujn ĝi enhavas, estas ĝustaj.

    Miascie ankoraŭ ne ekzistas elĉerpa kaj tute ĝusta prezentado de la rilatoj de Germanujo al la kaŭkazaj ŝtatoj dum la unua mondmilito. Sub tiaj cirkonstancoj eble taŭgas akcepti mian en kopio apudmetitan traktaĵon kiel fontmaterialon en la dosieraro de la armea arĥivo.

    Se la armea arĥivo ne interesiĝas pri mia raporto, kiu tute ne pretendas esti scienca laboraĵo, tiam mi petas bonvole resendi ĝin al mia supre menciita adreso.

    Frederiko von Kreß

    (subskribo)

    Generalo de artilerio Frederiko Barono von Kress

    Mia misio en Kaŭkazio

    LA 4-AN DE MAJO 1918 mi estis komandita al la SAG

    ³ , anstataŭante la generalon von Hartz, kiu devis transpreni korpuson. La 10-an de majo en Avesnes la generalo Bartenwerffer, la ĉefo de la sekcio politiko en la Granda Ĉefstabo venigis min. Li informis min en ĝeneralaj trajtoj pri la tiama situacio en Kaŭkazio kaj aldonis, ke la SAG kaj la Oficejo pri Eksteraj Rilatoj intencas sendi germanan reprezentanton kaj kelkajn germanajn trupojn en Kaŭkazion. Tasko de tiu misio estas starigi ordon kaj sekurecon en Kaŭkazio, malebligi al la turkoj, kontraŭe al la packontrakto de Bresto-Litovsko ekposedi kaŭkazian teritorion, kaj fine fari la riĉajn rezervojn de la kaŭkaza regiono je petrolo, manganerco, kupro ktp uzebla por la militado de la centraj potencoj. Li diris, ke la generalo Ludendorff demandas, ĉu mi pretas transpreni tiun mision.

    Mi petis mallongan tempon por pripensi. Kvankam tiu tasko ne kongruis kun miaj ideoj kaj esperoj, kiujn mi havis pri mia militista kariero, mi decidis akcepti ĝin. Ne nur mia militista sentado kontraŭis rifuzi proponitan taskon, mi krome sentis min altgrade nekontentigita pri mia situacio esti uzata sur la okcidenta militscenejo kiel spektanto kaj reprezentato de la milita plenrajtigito. Mi ankaŭ sciis,ke la generalo von Hellingrath, la tiama bavara militministro, intencis nomumi min milita plenrajtigito kaj mi tute ne ĝojis pri tiu perspektivo. Dum paca tempo mi volonte alprenus tian pozicion, sed ne dummilite. La demando, ĉu mi volas transpreni la mision en Kaŭkazio, estis krome enpakita en formo por mi iom flata, ke jam pro tio mi ne povintus rifuzi. Nur pro mia maljuna patrino mi havis rezervojn. Mi sciis, ke ŝi suferus, se mi denove por nedifinita tempo estus malproksima de ŝi kaj de la hejmlando, sed aliflanke mi estis konvinkita, ke ŝia profunda fido en Dio kaj ŝia patriotismo helpos al ŝi senkontraŭdire alporti tiun oferon. Mi ankaŭ ne eraris pri ŝi.

    Mi eĉ samtage deklaris al la generalo Bartenwerffer ke mi pretas transpreni la taskon, sed ke mi ankaŭ ŝatus prezenti kelkajn petojn. Mi konsideris necesa, ke la regna kanceliero grafo Hertling kaj la ŝtatsekretario von Kühlmann konsentu pri mia misio kaj ke mi dum la tempo de mia misio en Kaŭkazio estu submetita al la Oficejo pri Eksteraj Rilatoj. Por eviti similan apudecon kaj laboradon unu kontraŭ la alia de la germanaj oficejoj kaj instancoj kiel en Konstantinopolo kaj en Ukrainujo, mi krome konsideris necesa, ke ĉiuj en Kaŭkazio troviĝantaj germanaj organoj estu submetotaj al mi kaj ke nur tra mi rajtu raporti al siaj oficejoj en Germanujo. Fine mi ankoraŭ menciis, ke pro la juneca aĝo de la rusaj generaloj mia tasko fariĝus pli facila, se mi por la daŭro de mia misio en la Kaŭkazo estu avancigita al generalmajoro.

    La submetiĝon al la Ekstera Oficejo mi konsideris necesa ne nur pro la diplomatia karaktero de mia tasko – la generalo von Bartenwerffer opiniis: „Kial foje eĉ saĝulo ne laboru en la ekstera servo?" – sed precipe la tiamaj tre malbonaj rilatoj inter la SAG kaj la EO

    ⁴ igis min esperi fruktodonan agadon nur se la AA vidu min kiel sian reprezentanton. Kiam mi okaze demandis al Ludendorff, ĉu per pli vigla persona interrilato kun Kühlmann ne eblus okazigi plibonigon de la malagrablaj rilatoj inter la SAG kaj la EO, tiu opiniis: „Tio ne valoras. Ni parolas diversajn lingvojn kaj ne interkompreniĝas. La sinjoroj de la Ekstera Oficejo ne pensas germane."

    Ludendorff deklaris sin konsenta pri mia submeto al la EO, sed kun la rezervo, ke pri militaj aferoj mi devos ricevi instrukciojn rekte de la SAG. Al mia kontraŭargumento, ke el tiu duobla submetiĝo povus elkreski malfacilaĵoj, Ludendorff respondis: „Vi devas fidi al mia taktosento, ke mi ne konfliktigos vin kun viaj devoj kontraŭ la EO." Efektive el tiu duobla submetiĝo ne elkreskis malfacilaĵoj.

    Ludendorff konsentis al mia peto, ke ĉiuj en Kaŭkazio funkciantaj germanaj organoj estu submetitaj al mi. Mi ŝatus diri jam ĉi tie, ke li ne plenumis tiun aserton. La reprezentanto de la ĉefo de la sekcio III B (spionado kaj kontraŭspionado), majoro Hey, raportis al siaj taskantoj evitante mian personon, kaj daŭrigis tion, kiam mi protestis kontraŭ tio, referencante la liaflankan aserton de Ludendorff. Mi ne kapablas taksi, ĉu tiu rekta raportado al III B estis nepre necesa. Ĉiukaze pro tio estiĝis diversaj malkongruaĵoj, ĉar senrigarde la malperfektaĵojn troviĝantajn en la persono de la majoro Hey, li estis ne aŭ nur malĝuste informita pri multaj aferoj kaj laŭ tio raportis malvere kaj malĝuste.

    La 12-an de Majo vespere, je la 22:30, ni estis venigita al Ludendorff por iom pli longa interparolado. Li estis eksterkutime afabla kaj komunikema, refoje disvolvis al mi sian opinion pri la taskoj, kiujn mi devos solvi en Kaŭkazio, kaj ampleksigis ilin per tio, ke mi devos zorgi por ke la junaj kaŭkazaj ŝtatoj kiom eble plej baldaŭ starigu batalfortajn armeojn. Ne estus ekskludite, ke ni sukcesos elpeli la anglojn el Francujo, sed per tio ili ankoraŭ ne estus surgenuigitaj. Ne troviĝas ekster la kadro de ebleco, ke ni estos ankoraŭ devigotaj ataki la anglojn en Hindujo, kaj mia tasko estas, en Kaŭkazio krei la salttabulon por ĉiukaza posta ekspedicio kontraŭ Hindujo.

    En telegramo, kiun mi ricevis la 18-an de junio, Ludendorff poste refoje emfazis, ke la rapida organizado de kartvelia armeo estas mia plej grava tasko.

    La 13-an de Majo mi estis akceptita de la ŝtatsekretario pri eksteraj rilatoj, s-ro von Kühlmann. Li estis eksterordinare afabla, sed mi tamen havis la senton, ke li ne simpatiis kun la sendo de generalo kiel diplomatia reprezentanto. Sed la malakordaĵoj inter li kaj Ludendorff ŝajnas al mi devenaj nelaste el la fakto, ke li – kio estas komprenebla – ĉe sia politiko strebis krei realismajn kondiĉojn por la estonta packontrakto, dum Ludendorff – kio ankaŭ estas komprenebla-- bazis sian politikon sur la momentajn bezonojn kaj devojn de la militado. Kühlmann opiniis, ke ni nun en la milito nenion prenu, kion ni poste en la paco tamen ne povos konservi. Pro tio li interne kontraŭis la tutan orientan politikon de la SAG.

    Post kiam mi la 14-an ankoraŭ estis veturinta al Charleville, taskita de la militministro von Hellingrath, por instigi la germanan kronprincon malkvalifiki la komandantan generalon de la 1-a Bavara Armekorpuso Oskar von Xylander – misio, kiu komplete malsukcesis – mi la 15-an veturis Berlinon kaj tie alvenis la 16-an je la 8-a matene. Mi ekloĝis en la hotelo „Kaiserhof". La postaj dek du tagoj estis plenigitaj

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1