Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Bestoj en nia domo
Bestoj en nia domo
Bestoj en nia domo
Ebook86 pages45 minutes

Bestoj en nia domo

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

La aŭtorino Zdravka Metz, devena el Kroatujo kaj vivanta kun sia edzo en Kebekio (Kanado), rakontas al infanoj siajn spertojn pri diversaj bestoj, kiuj hazarde aŭ intence troviĝis en sia domo. Ĉiu rakonto estas provizita per desegnaĵo farita de Sarah Dorion, kiu ankaŭ desegnis la kovrilon.

La libro aperis jam en Kebeko en du eldonoj, 1999

LanguageEsperanto
Release dateMar 12, 2019
ISBN9782369601753
Bestoj en nia domo

Related to Bestoj en nia domo

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Reviews for Bestoj en nia domo

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Bestoj en nia domo - Zdravka Metz

    Mark Fettes: Antaŭparolo

    Inter la jam grandeta porinfana literaturo en Esperanto, tiu ĉi libro estas pionira. Oni sentas, kvazaŭ la aŭtorino sidus apud ni, verve rakontante al aro de aŭskultantaj infanoj. Siajn rakontojn kaj sian lingvaĵon teksis la vivo mem. Mi skribis: la vivo, ĉar en ilia senĝena flueco troviĝas io universala. Kelkaj detaloj eble impresos ekzotike al alilandanoj, kiel konstruado de neĝa domo, sed la fadeno de ĉiu rakonto estos verŝajne rekonebla por iu ajn familio.

    Ĝuste por familioj Zdravka verkas: Esperanto-familioj, kiuj jam sterniĝas en maldensa reto trans ĉiujn kontinentojn. Ŝin helpas en tiu celo la freŝa rigardo de enmigrinto, kiu dividas kun infanoj kaj eksterlandanoj la kapablon surpriziĝi pri ĉiutagaĵoj. Sentiĝas ĉiulinie ankaŭ ŝia zorgemo pri homoj, pri bestoj, kaj pri la naturo ĝenerale. Tiaj ecoj certe elvokos profundan simpation ĉe ŝiaj samlingvanoj multlande, same kiel la humuro, kiu gaje riveretas tra ĉiuj aventuretoj.

    Lastatempe kreskas, iom post iom, komuna familia kulturo en Esperanto, interalie per la elektronika diskutejo DENASK-L, kaj la diversaj iniciatoj de Rondo Familia de UEA. La nuna libro montras novan stadion en tiu disvolviĝo: la ekeston de vera indiĝena literaturo, en kiu Esperanto-familioj rolas kiel fono, temo kaj precipa legantaro. Se nun pri Montreal legos Moskvo, Manaŭso, Melburno kaj Makao, ĉu ne eblas revi pri reciproka rakontado? Infanoj kaj gepatroj do legu la jenan verkon ankaŭ kiel inviton. La librobreto de Dado kaj Mimi jam rezervis spacon por vi!

    Mark Fettes

    Otavo-Montrealo, novembro 1999

    Kelkaj vortoj de la eldonisto (de la unua eldono)

    Ni fieras subteni la eldonon de Bestoj en nia domo okaze de la 30-jara esperantisteco de Zdravka Metz.

    ¹ De kiam Zdravka esperantistiĝis, ŝi ĉiam ŝatis agadi kun junaj infanoj. Ŝi parolis ankaŭ esperanton denaske al niaj du infanoj same kiel la kroatan kaj la francan lingvojn.

    La Esperanto-Societo Kebeka fondiĝis en 1982. Kelkaj dudekjaruloj tuj transprenis ĝian gvidadon tiel ke ESK fariĝis intergeneracia asocio, kiu allogis kaj pli aĝajn kaj pli junajn esperantistojn. Fenomeno iel aparta, ĉar plej ofte la Esperanto-movado estas dividita laŭ aĝgrupoj. ESK ĉiam bonevenigis la ne-esperantistajn familianojn de esperantistoj. Nuntempe, la gvidantoj de la kebekia movado estas tridek- kaj kvardek-jaruloj kaj multaj el ili havas junajn infanojn. Eble, subkonscie, Zdravka verkis tiun ĉi libron por ili!

    La esperanta literaturo porinfana ne estas samriĉa kiel la poezia aŭ romana literaturoj. Estas necese havi multajn porinfanajn librojn, ĉar iliaj interesoj evoluas rapide … same kiel ili cetere.

    Bestoj en nia domo estis originale verkata en Esperanto iom post iom dum la pasintaj jaroj. Ĝi prezentas simplajn, sed interesplenajn rakontojn … kiuj vere okazis inter 1982 kaj 1999.

    Ni esperas, ke vi ĝuos legi kaj relegi ilin al infanoj aŭ simple por via propra plezuro!

    Normand Fleury, prezidanto de

    Esperanto-Societo Kebekia

    En Montrealo, novembro 1999

    Postnoto: Invitu viajn infanojn kolorigi la bildojn.

    Tiel, tiu ĉi libro ankaŭ fariĝos parte ilia kreaĵo!

    TAGO KUN SCIURO

    Tiu ĉi tago komenciĝas sune kaj kun tute blua ĉielo. Cetere, ĝi estas kiel ĉiu alia printempa tago. Sur la tablo en la kuirejo estas korbeto por fruktoj. Matene, en ĝi estas du pomoj. Nur horon poste, mi rimarkas ekmanĝitan pomon. Videblas spuroj de etaj dentoj. Mi konkludas, ke temas pri muso, kiu kaŝiĝas endome. Tio ja ne estas maloftaĵo, kiam la domo troviĝas en arbaro. Miajn rimarkojn mi rakontas al Nof, mia amiko, kiu nun estas eniranta. Ni sidas apud la tablo kaj parolas.

    Subite, Nof diras montrante per fingro – Vidu!

    Mi pensas – jen tiu fripono, tiu eta muso. Sed, mi vidas etan sciuron kaj mia humoro tute ŝanĝiĝas. Neniam antaŭe mi vidis sciuron tiel apude.

    Ni alproksimiĝas, sed ĝi tuj forkuras en najbaran ĉambron. Ni vokas ĝin. Ĝi timas kaj saltadas proksime de fenestro kvazaŭ freneza ĉar eliri ne eblas. Mi proponas doni kukeron, sed Nof konas pli

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1