Ne ekzistas verdaj steloj. (60 mikronoveloj en Esperanto, kun suplemento)
By Liven Dek
5/5
()
About this ebook
Mondial prezentas en ĉi tiu volumo 60 originale en Esperanto verkitajn mikronovelojn kaj unu suplementan novelon de la Esperanta aŭtoro Liven Dek (Miguel Gutiérrez Adúriz). --
"Mallongecon ĉiam oportune valorigis la poetoj. Epokoj, kiam eposo regnis, postlasis ankaŭ epigramojn... Venis prozpoemoj, fine naskiĝis mikronoveloj. Liven Dek citas, omaĝas, parodias iujn majstrojn de la ĝenro... Sed la mikronoveloj kiujn vi trovos en la sekvaj paĝoj ne estas stilekzerco en la sulko de tradicio..." (Giulio Cappa en la antaŭparolo) --
Al la plej konataj verkoj de Liven Dek apartenas noveloj en "Ekstremoj" (kun Jorge Camacho, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves, 1997) kaj poemoj en "Ibere libere" (kun la samaj aŭtoroj, 1993). Liven Dek eldonas i.a. la scienc-fikcian serion "Sferoj" kaj kontribuis al ĝi, same kiel al pluraj aliaj literaturaj revuoj. Li krome verkis Esperanto-kurson kaj vortarojn kaj tradukis el la hispana.
Related to Ne ekzistas verdaj steloj. (60 mikronoveloj en Esperanto, kun suplemento)
Related ebooks
Demian (Romano tradukita al Esperanto) Rating: 4 out of 5 stars4/5Skabio (Originala romano en Esperanto) Rating: 3 out of 5 stars3/5Pro kio? Krimromano en Esperanto Rating: 3 out of 5 stars3/5Cent jaroj da soleco (Mondliteraturo en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsMarina ĉe la limo (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsMalamu vin, unu la alian (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsMemoraĵoj de kampara knabo Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa vorto kaj la vento (Originala novelaro en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsEl ombro de l' tempo (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsSidarto (Romantraduko al Esperanto - Siddharta) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsBelarta rikolto 2018 (Premiitaj tekstoj de la Belartaj Konkursoj 2018 de UEA) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsSesdek ok (Originala romano en Esperanto) Rating: 3 out of 5 stars3/5La vundo (Traduko de noveloj al Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsPri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto) Rating: 5 out of 5 stars5/5Bestoj en nia domo Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsTAO de la vojaĝanto: Dek ses ĉinaj legendoj kaj infanrakontoj Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa Mortula Shipo: Historio de usona maristo Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsMarina (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsBeletra Almanako 2 (BA2): Rubrikoj Originalaj prozo kaj poezio en Esperanto Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsSecesio (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsBelarta rikolto 2016. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsMarvirinstrato: Originalaj noveloj en Esperanto (Esperanto Edition) Rating: 4 out of 5 stars4/5Tri Noveloj Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsBelarta rikolto 2014. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsKavaliro en tigra felo Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsKiel Traduku Esperanten Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsKelkaj Rakontoj de Hemingway Rating: 5 out of 5 stars5/5Sendependaj homoj (romantraduko en Esperanto) Rating: 5 out of 5 stars5/5Lingua, Politica, Cultura. Serta Gratulatoria in Honorem Renato Corsetti Rating: 0 out of 5 stars0 ratings
Reviews for Ne ekzistas verdaj steloj. (60 mikronoveloj en Esperanto, kun suplemento)
1 rating0 reviews
Book preview
Ne ekzistas verdaj steloj. (60 mikronoveloj en Esperanto, kun suplemento) - Liven Dek
Ne ekzistas verdaj steloj
(60 mikronoveloj kun suplemento)
de
Liven Dek
Mondial
Copyright
Mondial
Novjorko
Ne ekzistas verdaj steloj
de Liven Dek
(60 mikronoveloj kun suplemento)
Kun antaŭparolo de Giulio Cappa
Kopirajto:
© 2012 Liven Dek kaj Mondial
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Published at Smashwords.
La kovrilo montras foton de Svena Dun.
Grafikaĵoj en la interno: María Zocato
ISBN 9781595692351 (libro / paperback)
ISBN 9781123296921 (eBook / bitlibro)
Library of Congress Control Number: 2012932358
www.librejo.com
Antaŭparolo
Vi facilanime asertas, ke la elekto mallonge verki, koncize pensi, rapide agi originas de hasta epoko, en kiu oni ne plu disponas tempon por atenti aferojn. Male, ju pli paĝdikas libro, des pli flue devis kuri skribilo sur papero, fingroj sur klavaro.
Ne supraĵe supozu, ke ajnan el tiuj ĉi mikronoveloj la aŭtoro produktis per bagatela duminuta strebo. Iujn li stufis dek aŭ dudek jarojn, por aliaj preskaŭ necesis lia tuta vivodaŭro. De kelkaj, jam klaraj en sia menso, li ellaboris aŭ atendis dum monatoj kontentigan formon.
Jen via tempo, la tempo de leganto. Tiu hipnota veziko, en kiu vi luliĝas kiam vi legas plurcentpaĝan romanon, ne ĉiam kondukas vin al pli viveca sento de la mondo. Eĉ de la plej valoraj legmaratonoj foje restas al vi nur citaĵo, kies subite fulman verecon la romanisto konstruis per paĝdekoj kaj paĝdekoj da preparaj aludoj kaj sugestoj. Kaj nun, nuda inter siaj citiloj, ĝi aspektas, konfesu, senĉarme.
Mallongecon ĉiam oportune valorigis la poetoj. Epokoj, kiam eposo regnis, postlasis ankaŭ epigramojn. Tiam nek la interreto, nek porteblaj telefonoj, nek 140-bajta mesaĝado provizis verkistojn kaj legantojn per ekskuzo pri nesufiĉa koncentriĝemo.
Venis prozpoemoj, fine naskiĝis mikronoveloj. Liven Dek citas, omaĝas, parodias iujn majstrojn de la ĝenro – Fénéon, Borges, Monterroso. Sed la mikronoveloj kiujn vi trovos en la sekvaj paĝoj ne estas stilekzerco en la sulko de tradicio. Sentu ilin kiel fendetojn tra la sekreto de homo: lumo lukumo parfumo kareso melodio elvenas renkonti vian propran sekreton.
Giulio Cappa
img1.jpgCirklo
Konfuzita kaj senhelpa ĵusnaskito, vi ploras en la teneraj brakoj de via patrino. Nur eta paŭzo, kaj jen... vi denove ploras kiam viaj brakoj —ĉu same teneraj?—lule brakumas ŝian agonion.
Ne ekzistas verdaj steloj¹
Li deliris:
—Mi ne timas la morton, ĉar mi daŭre vidos vin.
Ŝi ploris, kaj, per sia mano, ame karesis lian frunton.
—Mi fariĝos stelo—li plu deliris.
—Stelo—ŝi ripetis.
—Mi fariĝos stelo—li insistis,—por vaĉe gardi vian dormon ĉiunokte.
—Stelo...—denove ŝi ripetis konfuzita.
—Kaj mi povos vidi vin, kiam vi aperos ĉe la fenestro.
"Stelo. Kiel mi povus rekoni vin inter tiom da