Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto)
Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto)
Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto)
Ebook315 pages4 hours

Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto)

Rating: 5 out of 5 stars

5/5

()

Read preview

About this ebook

SERIO ORIENTO-OKCIDENTO n-ro 49
Mondliteraturo en Esperanto

Tradukis: Gerrit Berveling.
Kun enkonduko de Probal Dasgupta.

Traduko de atentokapta, historia kaj psikologia romano al Esperanto.

Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas... priskribas interrilatojn de fami­lianoj en Hago, Nederlando, kiuj estas hantataj de kruelaj eventoj okazintaj multajn jardekojn antaŭe en fora azia kolonio de Nederlando... La leganto konatiĝos, paĝon post paĝo, kun pli kaj pli da membroj de la granda familio de pluraj generacioj, kaj kun iliaj memoroj pri la terura "aĵo", kiu okazis antaŭ 60 jaroj, kaj pri kiu ĉiu esperas, ke ĝi finfine (for)pasu, kune kun la du plej maljunaj familianoj...

Louis Couperus (1863-1923) estas unu el la plej gravaj figuroj de la Neder­landa literaturo. Kiel infano li pasigis plurajn jarojn en Nederlanda kolonio, la hodiaŭa Indonezio, kio influis kelkajn el liaj verkoj, inklude ĉi romanon.

En la dua duono de la 20a jarcento, pri pluraj el la roma­noj de Couperus oni faris ĉu televidseriojn ĉu kino-filmojn. En 1994-96 oni aperigis tutan serion de 50 binditaj volumoj kun lia plena verkaro.
La tradukinto Gerrit Berveling estas konata Esperanta tradukisto kaj aŭtoro. Li jam tradukis du verkojn de Couperus: Fatalo (VoKo, 2008) kaj Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj (Universala Esperanto-Asocio, 2008), krome grandan nombron da aliaj verkoj, ofte bibliaj, el pluraj lingvoj. Aldone, li verkis ori­ginalajn poem­arojn (debutante per la multe aplau'data Tri 'stas tro, Fonto, 1988) kaj plu­rajn prozaĵojn.--- La libro havas antaŭparolon de Probal Dasgupta kaj enkondukon de Berveling.

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateNov 19, 2013
ISBN9781595692740
Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto)
Author

Louis Couperus

Louis Marie Anne Couperus (geboren am 10. Juni 1863 in Den Haag; gestorben am 16. Juli 1923 in De Steeg) war ein niederländischer Autor. Er war das jüngste von elf Kindern von Jonkvrouwe Catharina Geertruida Reynst und Dr. John Ricus Couperus, pensionierter Gerichtsrat an den beiden Hohen Gerichtshöfen im damaligen Niederländisch-Indien (Indonesien). Louis Couperus verbrachte den Großteil seines Lebens im Ausland, als Schulkind in Batavia, als Erwachsener auf seinen ausgedehnten Reisen in Skandinavien, England, Deutschland, Frankreich, Spanien, Niederländisch-Indien, Japan und vor allem in dem von ihm so geliebten Italien, das ihn überaus faszinierte. Am 9. September 1891 heiratete er Elisabeth Wilhelmina Johanna Baud. Den Ausbruch des Ersten Weltkrieges feierte er als Erlösung aus Erstarrtheit. Infolge des Krieges kehrte er 1915 nach Den Haag zurück, wo ihm von seinen Freunden ein Haus in De Steeg angeboten wurde, das er jedoch nur für kurze Zeit bewohnte. Er starb dort am 16. Juli 1923, wenige Wochen nach seinem 60. Geburtstag, vermutlich an einer Lungenfellentzündung und einer Blutvergiftung. Die stattliche Reihe der historischen und psychologischen Romane, Erzählungen, Reiseberichte, Essays, Feuilletons und Gedichte, die Couperus hinterließ, zeugen von einer erstaunlichen Vielfalt und nicht zuletzt von einem außergewöhnlich arbeitsamen Schriftsteller. Für sein literarisches Werk erhielt er 1897 den Offiziersorden von Oranien-Nassau und 1923, an seinem 60. Geburtstag, den Orden des Niederländischen Löwen. Ein großer Teil seiner Romane und Novellen spielt in den Kreisen des Haager Großbürgertum, dem Umfeld also, in dem Couperus aufwuchs. Andere Werke beschäftigen sich mit dem Orient, insbesondere (aber nicht ausschließlich) mit Niederländisch-Indien. Sein Werk wird oft der Stilgattung des Impressionismus zugerechnet.

Related to Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto)

Related ebooks

Related categories

Reviews for Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto)

Rating: 5 out of 5 stars
5/5

1 rating0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Pri maljunuloj, la ajhoj kiuj pasas... (Serio Oriento-Okcidento, roman-traduko al Esperanto) - Louis Couperus

    cover.jpg

    Titolpaĝo

    img1.jpg

    Copyright

    KOPIRAJTO

    Mondial

    Nov-Jorko

    Louis Couperus:

    Pri maljunuloj, la aĵoj kiuj pasas...

    Serio Oriento-Okcidento, n-ro 49

    Sub aŭspicioj de UEA en Konsulta Partnereco kun Unesko

    El la Nederlanda tradukis Gerrit Berveling. Kun antaŭparolo de Probal Dasgupta.

    Origina titolo: Van oude menschen, de dingen, die voorbij gaan…

    Verkita sept-dec 1904; aperis felietone 1905; libroforme 1906.

    Dum la vivo de Louis Couperus reeldono ne aperis. Angla traduko en 1918.

    © Gerrit Berveling kaj Mondial, 2013

    Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

    Published with Smashwords

    Foto sur la kovrilfronto: La t.n. Alta Ponto el 1844, kiu kondukas de la Mauritskanalo al la Nassau-aleo en Hago. Fotis: Gerrit Berveling.

    ISBN 9781595692610 (libro, fortike bindita)

    ISBN 9781595692627 (libro, kartonita)

    ISBN 9781595692740 (elektronika libro)

    www.librejo.com

    Enhavo

    Probal Dasgupta: Antaŭparolo

    Gerrit Berveling: Louis Marie Anne Couperus

    Familio de la Maljunuloj

    Pri maljunuloj, la aĵoj kiuj pasas...

    Unua parto

    Dua parto

    Glosoj

    Antaŭparolo

    Kiam nia Asocio lanĉis la Serion Oriento-Okcidento, la movado sin orientis al la ebleco de baldaŭa ĝenerala lanĉo de Esperanto kiel oficiala monda lingvo. La gvidantoj tezis, ke la rivaleco inter la grandaj lingvoj, kiujn oficialigis Unuiĝintaj Nacioj, akute kreskos. La kostoj de la senĉesaj tradukado kaj interpretado neelteneble frustros la homojn. Relative baldaŭ la racio devigos la sistemon de la oficiala internacia komunikado adopti la solan kosto-reduktan solvon – Esperanton. Objektive ŝatos ĝin la scienculoj kaj burokratoj; pro ĝia kongrueco kun la bezono heredigi la kulturan riĉon de la homaro, subjektive ŝatos ĝin la kulturuloj.

    Laŭ tiu optimisma pensado pri la perspektivoj, nia provizora malplimulto, kiu aktive proponas la Esperantan solvon, laboras vice de multe pli granda publiko ekprenonta posedon de ĉiesa lingvo. Ni do havas la devon interalie rapidpaŝe krei interkulturan klasikaĵaron tradukitan en tiun racie adoptotan lingvon. Tia biblioteko tuj helpos konvinki ŝlosilajn mastrumantojn de la komunika trafiko pri la valoro de nia solvo. Krome, por garantii kulturon pacan kaj neniam plu mondmilitontan, Unesko prave lanĉas tagordon de edukado universale-homa. Ĉiuj edukejoj en la mondo instalos la uneskan rekomprenon de la lernindaĵoj. Sub tiu hela ĉielo, nia nun kreata interkultura biblioteko baldaŭ servos kiel unu fonto de la teksta pano, kiu nutros la unuan vere tutmondan eduksistemon en la homa historio.

    La prismo, tra kiu ni hodiaŭ rerigardas la ekkonstruon de ĉi tiu libroserio, evidente ne identas al la vidmaniero de ĝiaj arkitektoj. Kion pensis la partoprenintoj en tiu procezo? Mi persone konis Lakshmiswar Sinha, kies traduknovelaro Malsata Ŝtono aperinta okaze de la centjariĝo de Robindronath Tagor (la aŭtoro de ĝia bengala originalo), hazardis fariĝi la unua volumo de la Serio Oriento-Okcidento. Sed Sinha diris al mi, ke oni ne elektis ĝin tia. La detalojn raportas Vilho Setälä en sia ‘Postprezento’ al Kalevala:

    "La 29-an de julio 1957 la Ĝenerala Direktoro de UNESKO turnis sin al ĉiuj organizaĵoj en konsultaj rilatoj kun la peto, ke ili kontribuu [al la] Granda Projekto pri la Reciproka Aprezado de la Orientaj kaj Okcidentaj Kulturaj valoroj.

    Post pritrakto […] estas decidita eldono de ‘Serio Oriento-Okcidento, sub Aŭspicioj de Universala Esperanto-Asocio, en Konsultaj Rilatoj kun UNESKO’. La traduko de Kalevala estis jam tiam preta, kaj estis intenco eldoni ĝin kiel unuan verkon en la serio. Manko de rimedoj por presado tamen necesigis monkolekton […] kaj tial Kalevala [en 1964] aperas nur kiel la kvara volumo en la serio" (p. 361).

    La fakto, ke bengalo antaŭparolanta en 2012 havas finnan ĝeneralan direktoron kiel UEA-kolegon, kvazaŭ reeĥe al Setälä kaj Sinha, estas koincido. Tamen ne estas hazarde, ke homoj el malgrandaj lingvokomunumoj intense dediĉas sin al Esperanto kaj reliefas en nia beletro. Nur iom post iom nia kultura memkonscio reliefigas la rolon de la malgrandaj lingvanaroj en tiu konversacio inter malplimultoj, kiu karakterizas nin. Tiu reliefigado ankoraŭ ne tuŝis la temon de la serio Oriento-Okcidento. Se mi ne eraras, neniu ĝis nun, lige kun nia partopreno en la Unesko-agado, demandis: Kiamaniere nia konversacio inter malplimultoj konceptu sian kontrapunktecon al tiu mesaĝo de Unesko, kiun citis Setälä?

    Unesko jam denaske instalis tagordon regatan de la gustoj – legaj kaj ignoraj – kiujn trudas la france kaj angle parolantaj elitoj. Ni esperantistoj en publikaj forumoj esprimadis opozicion al tiuj hegemonio-apogaj agordoj de Unesko. Sed per kia kultura laborado ni konkretigu niajn malsamajn celojn? Ĉu por pliintensigi la intercivilizan dialogon ni redifinu la koncepton mem de klasikeco por la Serio Oriento-Okcidento? Ni deklaradas, ke la malgrandaj lingvoj aperu egale apud la grandaj lingvoj, por ke la Esperanta biblioteko aspektu reliefe ekvilibra – ĉu tio vere sufiĉas?

    Unu respondon al tiaj demandoj liveras Zamenhof, kiu en sia bulonja parolado retorikis pri homoj kun homoj. Malpli konata ĉe ni estas la meksika aŭtoro Octavio Paz, kiu diris: La meksiklandano ne volas esti indiĝeno nek hispano. Nek volas li deveni de ili. Li neas ilin. Kaj li ne jesas sin mem kiel miksrasulon sed kiel abstraktaĵon: li estas homo. Li iĝas filo de la nenio. Li komenciĝas en si mem (ĉi tiun esperantigon fare de Ramón Morales mi trovis sur la retpaĝo http://laverdalacerteto.blogspot.in/2012/10/octavio-paz-la-filoj-de-la-malinceo.html en novembro 2012.)

    Tiaj teksteroj perceptigas al ni, ke homogenema, nacianiga lernejado ne vartas tiun senton de homeco, kiun dolore akiris iu persone suferinta kiel limzonano, kiel hibridulo, kiel membro de viktimigita kategorio. Pursangema nacio funkciigas tipan pedagogion per ŝablonaj klasikaĵoj, kiuj instruas prifieri sangan, monan, cerban triumfon de la propraj ni kontraŭ la fremdaj ili. Evidente tiaj verkoj ne helpos homon, kiu deziras plenkreski al egalema planedaneco. Kie do la Serio Oriento-Okcidento serĉu edukilojn al homeco por starigi bibliotekon indan je iu varianto de la uneskaj celoj? Kian alternativon nia konversacio inter malplimultoj konkrete kreu por efike opozicii al la agordoj, kiuj ŝoforas la interŝtatajn organizaĵojn en la UN-familio?

    Se nin inspiros la epopeo Poemo de Utnoa de Abel Montagut, ni nin instalos en tendoj simile al liaj senperfortaj herooj, anstataŭ plani okupi la kastelojn de liaj ograj ŝtatoj. Forme dirite, tia programo instigas traduki laŭeble simple; jam Vilho Setälä, farinte tiun elekton, kuraĝ[is] rekomendi la legadon de Kalevala […] ankaŭ kiel lingvan ekzercon por ne tre progresinta esperantano (p. 360) – ekzemplo, kiun mi sekvis en la redono de Klera edzino (Pizo: Edistudio, 1994, Serio Oriento-Okcidento 29).{1} Kion tamen pri la enhavo de tia tagordo?

    La dinamiko inter la venkantaj kaj venkataj etnoj – la imperiadoj, sklaviĝoj, liberiĝoj – ne estas nia areno: ne al glavo sangon soifanta/ ĝi la homan tiras familion, eĉ ne al la glavoj de naciliberigantoj en la sudaj landoj. Ni ne iras kun la glava verko Orientismo de Edward Said enmane, kiam ni peresperante legas Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas… de Louis Couperus. Ni ne serĉas tie pruvojn pri la malemo de Couperus forigi el sia spirito ĉian kunlaboremon kun la nederlanda koloniismo – estus strange legi tiametode verkiston persone formitan ĝuste de la imperiisma medio. Sur tendence elektitaj teksteroj iu ajn lernejano povus bazi eseon, kiu denuncus la kredon de Couperus, ke la orientana kaj okcidentana esencoj kondamnas la orientanon al eterna postrestinteco kaj la eŭropanon al sava progreso. Sed la programo de malkastela tendumado invitas nin iri al libroj en tiu ĉi serio ne por verki manifestojn, sed por tendumi apud la teksto kaj legi, kio tie manifestiĝas.

    Ne estas surprize, ŝoke, aŭ kondamninde, se multaj legantoj venas al la tekstoj de la Serio Oriento-Okcidento katenite al siaj fonoj orientaj aŭ okcidentaj. Necesas konscia fortostreĉo por legi ilin kiel nura homo. Tiun fortostreĉon certe helpus eventualaj klopodoj kompreni, kiel iu Zamenhof au iu Paz atingis la kapablon vidi sin kiel senplie homan; sed mi invitas vin koncentriĝe rigardi nian nunan aŭtoron. Ni demandu do: kian senton de estado inter homoj, ne katenendaj al etnaj esencoj, inspiris ĉe nia nederlandano Louis Marie Anne Couperus la fakto, menciita en la enkonduko de lia tradukinto Gerrit Berveling, ke li parton de sia junaĝo […] pasigis sur la insulo Javo?

    Por elliberigi nian homecon el la rasismo kaj aliaj esencismoj, ni eble povas objektigi la evidentajn esencismojn de la verkistoj de lia tempo. Hantas lian romanon ne nur orientaj aŭ okcidentaj esencoj, sed ankaŭ specifkulturaj esencoj ene de Eŭropo. Couperus pentras italecon en Italujo, nederlandecon en Nederlando, korelacion inter klimatoj kaj homtipkultivadoj kiam oni vojaĝas de nordaj al sudaj latitudoj, kaj invitas nin trempi nin en la diverseco de tiuj esencoj, kiujn lia epoko rigardis kiel rasajn. Per tiu invito li komprenigas, ke la homo povas objektigi siajn esencojn, rigardi ilin tra prismo, kaj tiamaniere senkrie, sen deklaracioj, sen manifestoj, elveni el la katenoj de tiuj rasaj esencoj.

    Neniu sukcesos kredigi al mi, ke la leganto-amika, travidebliga traduko de Gerrit Berveling nenion ŝuldas al tiu ekumena tagordo, kiun evidentigas la listo de liaj tradukitaĵoj. Al ni, kiuj havas la feliĉon persone koni lin, ĝi evidentas eĉ sen tiu listo. Mi tamen substreku, ke, lasante en formo neasimilita al Esperanto sufiĉe diversajn fremdlingverojn, nia ekumena tradukanto implicite egaligas la indoneziajn vortojn al la italaj kaj francaj. En la ĵusa alineo, aludante al io, kio ‘hantas’ la romanon, mi preskaŭ ekmalkaŝis ion esencan pri la intrigo, kaj tia malkaŝo tute detruus vian legan sperton. Mi devos bridi min, malfermi la pordon de tiu ĉi vere memorinda romano, kaj bonvenigi vin al la sperto de la UEA-biblioteko Oriento-Okcidento, kiun la Esperanta kolektivo eldonas sub diversaj markoj, per diversaj valutoj, kaj sub plej diversaj pluvoj. Fekunde pluvu sur vian legadon, estimataj legantoj.

    Probal Dasgupta, prezidanto

    Universala Esperanto-Asocio

    Louis Marie Anne Couperus

    1863-1923

    Louis Couperus naskiĝis en Hago el Holanda-India{2} familio. La familio tiutempe sin konsideris kiel devenan de pastoro, kiu meze de la 16-a jc pro religiaj kvereloj fuĝis el Frislando al Skotlando. Poste montriĝis ke tio baziĝas je eraraj identigoj de personoj. La India branĉo devenas de certa Abraham Couperus kiu en 1775 iris al Malako, kie li riĉiĝis. Li fariĝis guberniestro. Post kelkaj generacioj, kelkaj pli bonfartaj, aliaj malpli feliĉaj, Johan Ricus Couperus, la posta patro de nia Louis Couperus, estis edukita en Holando{3}, dum la adopta patro oficis kiel rezidento de Surabajo. Johan Ricus doktoriĝis pri juro en Leiden, kaj jam relative juna iĝis kortumano ĉe la Alta Militista Kortumo en Nederlanda Indio. En 1860 li rehejmiĝis pro la sanstato de sia edzino, la patrino de Louis. Li ekloĝis en Hago, kaj du jarojn poste 46-jara li pensiiĝis.

    La familio en 1860 havis tri filojn kaj kvar filinojn; baldaŭ mortis unu el la fratinoj. Ankaŭ du poste naskitaj fratinoj mortis junaj. Kaj kiam en 1863 sekvis nova filo, li ricevis la nomojn de la tri mortintaj fratinoj, en vira variaĵo: Louis Marie Anne... Liaj fratoj tiam aĝis 14, 10 kaj 5 jarojn, la fratinoj 15, 12 kaj 7.

    Louis kreskis kvazaŭ sol-infano inter pliaĝuloj. Ludi ekstere kun aliaj ne estis eble – ja ne dece. Ankaŭ la familioj, kun kiuj oni amike interrilatis, havis infanojn pli aĝajn. Liaj ludoj precipe estis en imagado.

    En 1872 la familio reiris al Indio; estis tie problemoj koncerne iliajn posedaĵojn. Unu el la fratinoj jam estis edziniĝinta, do restis en Hago. Oni ekloĝis en Batavio, nuna Jakarto. Louis eklernis medion malpli fermitan ol li konis en la Haga ĉirkaŭo. Precipe ravis lin la abunda naturo.

    Tie li ekkonis sian kuzinon Elisabeth Baud. Ankaŭ lia patro nun ekhavis pli da tempo okupiĝi pri li. En 1878 ili rehejmiĝis al Hago; la tri fratoj intertempe en Indio komencis sian oficistan karieron, la fratinoj trovis edzon…

    En Hago Louis iris al H.B.S.{4}; en 1880 kaj ’81 li fiaskis pri la 4-a klaso. Ĵus 18-jara li forlasis la lernejon. La patro private ekinstruis lin pri la Latina.

    Nur unu instruisto el H.B.S. komprenis lian talenton pri lingvo kaj literaturo, Jan ten Brink. De li Louis lernis kio estas prozodio, estetiko, literaturhistorio k.s.

    Louis decidis dediĉi sin plene al literaturo. Li vaste legis: Zola, Ouida, Vondel, Byron, Ovidio, Cervantes, Flaubert ktp... sed la majstro por li nepre estis Émile Zola.

     Li ekstudis pri la Nederlanda; 5 jarojn li estis lernanto de Ten Brink. Tiu montris ne nur literaturon sed ankaŭ koherojn kaj reciprokajn influojn. Nuntempe ni dirus, ke li instruis pri kompara literaturoscienco. Samepoke Louis komencis verki siajn unuajn poemojn. En 1884 aperis lia poemaro Een lent van Vaerzen (Ĉeno da versoj). La reago ĝenerale estis, ke jen tre eksmoda, ne travivata sed nur konstruita poezio ktp. Louis desapontiĝis.

    En sia sento de spleno li ekverkis humuran romanon, kiu efektive fariĝis tute serioza kaj ankoraŭ klasika verko: Eline Vere. Unue ĝi aperis felietone en Haga taggazeto. Ĝi tiel famiĝis, ke la homoj renkontiĝante interparolis: Ĉu vi jam scias, ke Eline fariĝis malsana? Ĉu vi jam legis, ke ŝi fuĝis el Hago? Ĉu vi jam legis …?

    En unu momento (1889) Louis Couperus fariĝis klasika Nederlanda aŭtoro.

    Ni iom ĝenerale reiru al la Nederlanda literaturo en pli larĝa kadro: ĝia komenciĝo kaŝiĝas en malklareco de la Mezepoko. La unuaj fragmentoj kiuj postrestas, ofte ne estas tre imponaj. La Nederlanda lingvo estas kvazaŭ superkonstruaĵo super pluraj lokaj literaturaj dialektoj: minimume la Flandra, la Limburga, la Holanda… El frua periodo famiĝis Beatrijs{5}, Reinardo Vulpo{6}, Hadewijch{7} ktp. En la Renesanca periodo famiĝis P.C. Hooft, Vondel, k.a.

    Enkonduke al la Nederlanda Antologio verkis superrigardon Willem Verloren van Themaat pri pluraj epokoj kaj aŭtoroj. En la 19-a jc la lingvo estis kvazaŭ katenita en kliŝaj formoj, kiuj decidis kiel oni rajtas esprimi sin. La lingvuzado tre rigidiĝis. Plurajn esprimojn oni lernis ne uzi, ĉar ili estis konsiderataj ne decajtro popularaj, tro vulgaraj.

    En 1860 aperis Max Havelaar aŭ la kafaŭkcioj de la Nederlanda Komerckompanio de Multatuli – la unua vere moderna romano, ankaŭ lingve noviga. Iom poste Jacques Perk verkis sonetojn por sia Mathilde, en 1882 aperis lia sonetociklo, kiun oni konsideras komenco-punkto de la por nia lando revolucie noviga Movado de l’ 80-oj. Ties ĉefaj reprezentantoj estas Willem Kloos, Hélène Swarth, Albert Verwey, Frederik van Eeden, Lodewijk van Deyssel kaj Herman Gorter. Por Esperantistoj eble nur Gorter estas (iomete) konata, pro kelkaj fragmentaj tradukaĵoj – ekzemple la komenco de lia epopeo Majo, kiun tradukis Kálmán Kalocsay.

    La Movadon de l’ 80-oj karakterizas interalie la tezo, ke literaturo estas farata l’ art pour l’ art – la arto nur pro la arto; literatura impresionismo, kiu ofte kondukas al intensa beligado de vortkombinoj, de sonefikoj, de serĉataj kombinoj ne kutimaj. Estetiko pli gravis ol mesaĝa enhavo. Laŭ Kloos, poezio estu la plej individua esprimo de l’ plej individua emocio. Komuna kun romantikismo estas ilia serĉado de individueco, ribelemo, amo al la naturo. – En 1895 la movado kverelante jam disfalis. Van Eeden evoluis al grandioza romanverkisto; Gorter fariĝis Marksisto kaj ekverkis politike inspiritan epopeon Pajno.

    Ke en tia literatura klimato la poezio de Couperus ne trafis bonvenigan reagon, estas kompreneble. Ankaŭ poste Couperus iris sian propran vojon, diste de la oficialaj literaturaj tendencoj.

    En 1890 post vojaĝo al Norvegujo aperis lia romano Fatalo (Noodlot){8}. Sekvis tuta serio da verkoj.

    Se diri iom simplige: Couperus verkis poezion, romanojn, novelojn kaj aliajn prozajn tekstojn. Entute 50 volumojn.

    Lia poezio ĝenerale ne estas alte taksata. Ĝi estas forme tre tradicia, se ne diri tro. Eble nur lia eta nekompletigita romano Endymion en formo de ciklo da 54 sonetoj estas iom speciala.

    Grava estas la fakto, ke li profunde sin sentis fremda en ĉi mondo; li estis altirata de viroj, ankaŭ sekse, sed tiuepoke tio ĉi ne estis rekonata temo. Tial li devis ĝin teni kaŝita. Tamen en pluraj liaj verkoj rimarkeblas ekzemple, ke li ege detale-tenere priskribas inajn emociojn, ke ofte li montras intereson nekutiman por personoj, kiuj iel riske sintenis koncerne seksan orientiĝon – ekzemple jam en sia Fatalo ĵus menciita, sed pli senkaŝe en De berg van licht (La Luma Monto) pri imperiestro Heliogabalo. Ni scias pri pluraj personoj en lia intima amikec-rondo, sed kutime la temon li mem iom ŝerce kaŝis sub leĝere humuraj noveletoj pri mia amiko Jan, kiu klare estas pseŭdonimo.

    Li edziĝis al kuzino, kiun delonge li jam konis, Elisabeth Baud, kiu havis la avantaĝon, ke ŝi devenis de la sama alta socia tavolo kiel lia propra familio. Tiutempe la diversaj socioj ankoraŭ estis tre tavolece ordigitaj{9}.

    Kune multajn jarojn ili loĝis eksterlande, parte por ne tro implikiĝi en la Hagaj klaĉado-rondoj – li nomis en sia grandioza (mi dirus: genia) romano-ciklo ties anojn la etaj animoj –, kaj probable ankaŭ ĉar la vivado en Nice ekzemple estis malpli elspeziga ol en la propra Haga medio.

    Couperus multrilate estis moderna aŭtoro: li traktis plurajn tiutempe novajn temojn: feminismon, ekzemple, kaj la movadon por universala paco, iom kaŝite eble en liaj reĝo-romanoj en idealigita fantazia mediteranea mondo. Samtempe li verkis tutan serion da romanoj kaj noveloj precipe en la dekadencema mondo de la Romianoj, periodo pri kiu li estis konvinkita, ke pere de reenkarniĝo li devenis el ĝi. Kaj la ĉefaj roluloj de la Renesanco ankaŭ plurfoje kaj tre verve renkontiĝas ĉe li.

    Krome li estis unu el la plej unuaj aŭtoroj nialingveje, kiu ĉiutage verkis propran rubrikon en taggazeto – poste kolektante ties tekstojn en dikaj libroj kiel Van en over mijzelf en anderen...

    Je certa momento lia eldonisto tre malavare ebligis al li, ke kun la edzino li iru al Nederlanda Indio kaj al Japanujo por de tie ĵurnalisme raporti pri siaj spertoj. Tio kiel kromefikon liveris ankaŭ bukedon da brilaj Japanaj Legendoj.

    Per siaj ĉiutagaj pecetoj li fariĝis tre populara; foje Couperus eĉ faris por la tiama Nederlanda libroeldona merkato revolucian proponon: li proponis al sia eldonisto aperigi poŝlibretojn kun elekto el la gazetaj pecetoj, sur tre simpla papero en malmultekosta prizorgado. Liapropone la homoj povus legi ilin eĉ en la trajno kaj postlegade forĵeti aŭ fordonaci ilin... Tiun proponon eldonisto L.J.Veen trovis neakceptebla por la honoro de serioza aŭtoro. Daŭris do ankoraŭ pli ol duonjarcenton antaŭ ol la poŝlibroj fariĝis kutimaj nialingveje.

    Parolante pri populareco, aŭtoro ne nur devas verki sed ankaŭ vendiĝi por gajni siajn enspezojn. Couperus komence estis sufiĉe populara ĉe granda publiko: lian Eline Vere oni ravite legadis. Ankaŭ pluraj el la sekvaj verkoj fariĝis relative popularaj, precipe liaj romanoj en la fantazia mediteranea mondo pri imperiestro, reĝoj, reĝinoj, princoj kaj princinoj. Same okazis al liaj fabel-mondaj Psyche kaj Fidessa, kiuj eĉ plurfoje devis esti reeldonitaj. Certe por la riĉaj Hagaj junulinoj, inter kiuj ili estis festataj.

    Sed Babel, stile komplika kaj enhave paganeca (kie li klare montris esti ne-kristano), kaj certe la paralela God en goden (Dio kaj Dioj) tute ne logis la publikon plu. La pastoroj komencis averti en siaj predikoj kontraŭ lia paganismo, kuntrenante implican kritikadon pri lia tro dandieca vivstilo. Ankaŭ la mirinde profundaj Boeken van de kleine zielen, pri kiuj mi jam aludis, en kiuj li portretis la etanimecon de la Hagaj altaj tavoloj, ne alportis al li grandan legantaron. Kvankam, kiom mi scias, la literatura kritiko estis tre pozitiva pri ili.

     Je certa momento li eĉ konsideris la eblon, ke entute li ĉesigu verki, minimume ne plu verku romanojn. Kostas tro da energio, da tempo; alportas ne sufiĉe da bonvola reago de la publiko. Portempe li precipe verkis novelojn kaj pecetojn por taggazetoj.

    Li estis fiera, ke li verki kapablas en tiom da malsamaj stiloj – ŝerce li diris, ke li disponas sur sia skribotablo pri tuta fasko da plumoj. Se oni ne scius, ke temas pri nur unu aŭtoro, oni povus supozi malantaŭ lia verkaro plurajn personojn. Unu lia romano – Het zwevende schaakbord (La ŝvebanta ŝaktabulo) pri la Mezepoka mito pri Walewijn – eĉ estas rekte verkita en fantazia formo kvazaŭ mezepokeca de la Nederlanda, kiu neniam reale ekzistis.

    Dum kelkaj jaroj li estis iom malpli populara ol antaŭe. La eldonisto L.J.Veen avertis lin, ke la vendoj malprosperas; tamen li restis fidele fervora por sia brila aŭtoro. Kaŭzis tiun malplian prosperon i.a. la fakto, ke pluraj liaj temoj por la tiutempe sufiĉe fermita etoso en kultura Nederlando estis tro fremdaj: dekadenco de la Romia Imperio, Renesancaj kortegoj, ne-kredo je la Kristanisma Dio, virina movado. Tamen kiam proksimiĝis lia 60-jariĝo, oni organizis grandan jubilean celebradon pri la nacie glorata aŭtoro: oni lanĉis eĉ monkolektadon por havigi al li specialan donacon – kio fariĝis propra domo en la vilaĝo De Steeg apud Rheden en la Nederlanda provinco Gelderland. Kvankam en siaj gazet-raportaĵoj pri la festado kaj la nova domo, ja eĉ pri la por li nova hejmbesto, la hundo, li sin montris tre ĝoja, persone mi tamen sufiĉe dubas pri lia sincero: kiel ja tiu ĉi tiel kosmopolita viro, kia intertempe delonge li jam estis, povus fariĝi feliĉa en tiel fora eta vilaĝo? Eĉ ne monaton poste li mortis pro malsano.

    En Nederlando lian heredaĵon oni kvazaŭ entombigis provizore inter la gravuloj, la granduloj de nia literaturo – konkrete tio signifas, ke ne multe oni plu aperigis novajn eldonojn de liaj verkoj. Estas bedaŭrinde ĝenerala kutimo nialande, ke aŭtorojn jam sufiĉe baldaŭ post la morto oni kvazaŭ forgesas{10}.

    En literaturaj lernolibroj tamen baldaŭ li tronis inter la ĉefaj gigantoj de nia literaturo entute, – kvazaŭ tute sola apud Multatuli el la tuj antaŭa generacio. En Belgujo tamen li fariĝis malpli konata, kiel je mia surprizo mi konstatis el recenzo de Petro De Smet. Tamen, depost la frua 20-a jarcento inter gvidantaj Nederlandaj aŭtoroj oni citas lin kiel minimume de Eŭropa nivelo. Certe, depost kiam en la dua duono de la ĵus pasinta jarcento pri pluraj el liaj romanoj oni faris ĉu televidseriojn{11} ĉu kino-filmojn, lia populareco ankaŭ inter la juna generacio kreskis. En la lernejo mi ofte spertis, ke lernantoj legas verkojn liajn, eĉ la komplikan Eline Vere. En 1994-96 oni eĉ aperigis ĉe L.J. Veen tutan serion de 50 binditaj volumoj kun lia plena verkaro, eĉ la ankoraŭ ne eldonitajn aŭ ne finverkitajn tekstojn. Krom tio daŭre plu aperas novaj reeldonoj de unuopaj verkoj, kaj studaĵoj pri la aŭtoro. Mi menciu nur H.W. van Tricht – Louis Couperus, een verkenning, 1965; Frédéric Bastet – Louis Couperus; een biografie, 1987; Gerard Reve – Het geheim van Louis Couperus, 1987.

    Gerrit Berveling

    Familio de la Maljunuloj

    Avinjo Ottilie Dercksz, 97 jr, origina nomo Dillenhof

    servistino Anna kun kato

    1a edzo de Ottilie: De Laders, riĉe heredigis filinon Stefanie

    2a edzo de Ottilie: Dercks, mortinta

    kuracisto doktoro Roelofs, 88 jr

    babuo Ma-Boeten

    Avo Takma, eksa membro de la Konsilantaro de Indio, 93 jr

    servistino / kuzino – ‘onklino’ – Adèle Takma, kiu

    mastrumas

    hejmkuracisto Thielens

    Infanoj de Ottilie Dercksz:

    Stefanie De Laders, 77 jr, nenuptita

    servistino Klaartje – Klarinjo

    Anton Dercksz, 75 jr, nenuptita, eksa rezidento (vidis la murdon je lia patro)

    Harold Dercksz, 73 jr, vidvo de Freule (nobela fraŭlino) IJsselmonde

    Daan = Daniël Dercksz, en Indio, 70 jr + India edzino Floor

    Therèse (Dercksz) Van der Staff, en Parizo, 68 jr, fariĝis katolika

    Ottilie (Dercksz) > Pauws > Trevelley > Steyn de Weert, 60 jr = Linjo

    1a edzo de Ottilie: Pauws en Bruselo, 70-jr

    2a edzo de Ottilie: Trevelley en Londono

    3a edzo de Ottilie: Frans Steyn de Weert, ĵus 50 jr, leŭtenanto

    Infano de onklo Harold Dercksz:

    Ina (Dercksz), edzino de Jhr Leopold d’Herbourg

    Lili, edzino de Frits Van Wely, oficiro de l’ artilerio

    Stefano – Stefĉjo

    Antoinet – Antonjo

    Pol, studento

    Gus, gimnaziano

    Infanoj de Daan Dercksz:

    Marinus – administristo de sukerfabrikejo apud Tegal – kun ampleksa familio dise tra Javo

    Clara - nuptita

    Jeanne (Ĥaan) x rezidento de Ĥeribon

    Emile

    Dolf – juĝisto-oficisto, nenuptita

    Infano de Therèse (Dercksz) Van der Staff:

    Theo (laŭdire ne filo de la edzo)

    Infanoj de Ottilie (Dercksz) Steyn de Weert:

    Ottilie Pauws, 41 jr en Nice – kantistino

    Charles = Lot Pauws, 38 jr, loĝas ĉe la patrino Ottilie kaj Steyn x Elly Takma

    ŝiaj Anglaj infanoj:

    Mary Trevelley, edzino, nun en Indio, 35 jr

    John Trevelley, 32 jr

    Hugh Trevelley, 30 jr

    Notoj:

    La personoj en grasaj literoj en linioj iom enŝovitaj estas familianoj (infanoj) de la persono sub kiu ili lokiĝas en la listo; la negrase presitaj enŝovitaj nomoj ne estas familianoj, sed iel rilatas

    al la  persono sub kiu ili lokiĝas en la listo.

    x - nuptita al; Jhr – Jonkheer = junkro, nobela titolo

    Unua Parto

    _____________

    I

    La profunda basvoĉo de Steyn sonis tra la vestiblo.

    – Venu Jack, venu hundo, venu do kun la mastro! Ĉu vi venas!?

    La gaja bojado de la terhundo eĥis supren, kaj suben laŭ la ŝtuparo rapidis ĝia entuziasma hasto, kvazaŭ ĝi stumblus je la propraj piedoj.

    – Ho tiu voĉo de Steyn! siblis panjo Ottilie inter la dentoj, kaj ekkolere ŝi turnadis paĝojn en sia libro.

    Charles Pauws{12} kviete ŝin spektis, kun sia rideto, sia rideto pri panjo. Post la manĝo, antaŭ ol iri al Elly, li sidis ĉe la patrino kaj trinkis sian tason da kafo. Steyn eliris kun Jack; la vespera kvieto ebeniĝis tra la malgranda domo, kaj en la loĝoĉambro, senpersona kaj nehejmeca, susuris la gaso{13}. Charles Pauws rigardis la pintojn de siaj botetoj, kaj trovis, ke ili sidas bone.

    – Kien iris Steyn? demandis panjo, kaj ŝia voĉo siblis, malkviete.

    – Promenadi kun Jack, diris Charles Pauws; hejme oni nomis lin Lot; lia voĉo sonis softe kaj kvietige.

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1