Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

La serioza ludo
La serioza ludo
La serioza ludo
Ebook249 pages3 hours

La serioza ludo

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Romantaduko al Esperanto de Sten Johansson. "La serioza ludo" estas romano pri la amo inter Arvid kaj Lydia. Ili rompas la regantajn regulojn pri moralo kaj estas tamen kaptitaj kaj dependaj de tiu moralo. La temo malantaŭ ĉi amrakonto estas la homaj vivkondiĉoj kaj la sociaj moroj.

Söderberg ofte traktas moralajn dilemojn, kiuj unuavide povas ŝajni intime ligitaj al certaj epoko kaj klaso, sed efektive tuŝas nin ĉiujn. Lia sincereco kaj manko de hipokrito kaŭzis al li gravajn problemojn: li estis klasita kiel "deloganto de l' junularo" kaj kiel blasfemanto.

Hodiaŭ ni scias, ke la amo inter Arvid kaj Lydia estas grandparte inspirita de vera amafero inter Hjalmar Söderberg kaj Maria von Platen (vidu la foton sur la kovrilo) dum la jaroj 1902-1906. Tiu amafero inspiris lian priskribon de la virino en tri el liaj ĉefverkoj, "Doktoro Glas" (1905), la dramo "Gertrud" (1906) kaj "La serioza ludo" (1912). Sed, kiel diras Arvid en la romano, "eĉ al verkisto ne eblas fari literaturon el sia amo, dum ankoraŭ restas fajrero da vivo en ĝi. Supozeble ĝi devas unue morti, antaŭ ol li povas balzami ĝin." (Sten Johansson)

Hjalmar Söderberg (1869-1941) estis renoma sveda aŭtoro. Li verkis kvar romanojn, tri dramojn kaj multajn novelojn, artikolojn kaj aliajn verkojn. Ili estas tradukitaj en multajn lingvojn kaj kelkaj estas filmigitaj. "La serioza ludo" aperis kiel filmo eĉ trifoje: en 1945 kaj 1977 – kaj nun denove en 2016."

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateDec 25, 2016
ISBN9781595693341
La serioza ludo
Author

Hjalmar Söderberg

Hjalmar Söderberg (1869-1941) – wybitny szwedzki pisarz i tłumacz. Zadebiutował w 1895 r. powieścią „Zabłąkania” (Förvillelser). W 1898 roku wydał zbiorek „Opowiastki” (Historietter), zapewniając sobie miano mistrza małych form prozatorskich. Trzy jego następne powieści, „Młodość Martina Bircka” (Martin Bircks ungdom, 1901), „Doktor Glas” (Doktor Glas, 1905) i „Niebłahe igraszki” (Den allvarsamma leken, 1912), okazały się kamieniami milowymi w historii literatury szwedzkiej. W późniejszym okresie swojej twórczości zajął się tematyką religioznawczą, w tym nurcie mieści się powieść „Jezus Barabasz” (Jesus Barabbas, 1928). Od dwóch dekad coraz chętniej tłumaczony na świecie ze względu na piękny język i wciąż aktualną tematykę swoich utworów. Wszystkie wymienione tytuły ukazały się po polsku.

Related to La serioza ludo

Related ebooks

Related categories

Reviews for La serioza ludo

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    La serioza ludo - Hjalmar Söderberg

    cover.jpg

    Interna Titolo

    img1.jpg

    Copyright / Kopirajto

    Hjalmar Söderberg:

    La serioza ludo

    Titolo de la sveda originalo:

    Den allvarsamma leken (1912)

    © Sten Johansson kaj Mondial, 2016

    Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

    Published at Smashwords

    Kovrilo: Mondial

    Sur la kovrila foto: Maria von Platen.

    Fonto: Hjalmar-Söderberg-arkivo

    de la Gotenburga universitata biblioteko.

    ISBN 9781595693235 (paperback)

    ISBN 9781595693341 (ePub)

    Library of Congress Control Number: 2016907666

    www.librejo.com

    I

    – – – Mi ne eltenas la penson, ke iu atendadas min ...

    Lydia kutime naĝis sola.

    Ŝi plej ŝatis fari tiel, kaj en ĉi tiu somero ŝi cetere havis neniun, kun kiu naĝi. Kaj ne necesis timi: ŝia patro sidis sur la apuda monteto pentr­ante sian motivon el la marbordo kaj zorgante, ke neniu fremd­ulo tro alproksimiĝu.

    Ŝi eniris la akvon, ĝis ĝi atingis iom super ŝia talio. Jen ŝi restis staranta kun levitaj brakoj kaj manoj plektitaj malantaŭ la nuko, ĝis la rondoj sur la akvosurfaco viŝiĝis, dum ŝi spegulis siajn dek ok jarojn en la maro.

    Poste ŝi klinis sin antaŭen kaj eknaĝis super la smeralde klara profundo. Ŝi ĝuis senti, ke la akvo portas ŝin – ŝi sentis sin tre malpeza. Ŝi naĝis kviete kaj silente. Hodiaŭ ŝi ne vidis perkojn; alie ŝi kutimis kelkfoje iom ludi kun ili. Unufoje ŝi permane preskaŭ kaptis unu, tiel ke ĝia dorsa naĝilo pikis ŝin.

    Reveninte surteren, ŝi rapide viŝis la korpon per bantuko kaj lasis sin plene sekiĝi en la suno kaj la facila somera brizo. Poste ŝi etendiĝis sur ebena stranda roko, kiun ondoj poluris glata. Unue ŝi kuŝiĝis surventre lasante la sunon radii sur la dorson. Ŝia korpo jam estis tute bruna – same bruna kiel la vizaĝo.

    Kaj ŝi lasis la pensojn flugi. Ŝi pensis, ke baldaŭ estos manĝo. Oni prezentos frititan ŝinkon kaj spinacon. Kaj tio ja estas bongusta – sed neeviteble la ĉefmanĝo tamen estas la plej enua tempo de la tago. La patro ne diras multajn vortojn, kaj la frato Otto sidas silenta kaj bruska. Cetere li havas siajn ĉagrenojn, Otto. Ĉi-lande la inĝeniera profesio estas ege malvasta, kaj aŭtune li vojaĝos al Ameriko. La sola persono, kiu kutime babilas ĉetable, estas Filip. Sed li neniam diras ion, kion ŝi emas aŭskulti – temas preskaŭ nur pri normigaj verdiktoj kaj juristaj trukoj kaj promocioj kaj similaj stultaĵoj, kiuj povus interesi neniun homon. Ŝajne li parolas nur por ke iu diru ion. Kaj dume liaj miopaj okuloj serĉadas la plej bonajn pecojn surplade.

    Kaj tamen ŝi ja ege amas la patron kaj la fratojn. Kiel strange – ke povas esti tiel enue sidi ĉe manĝotablo kun siaj proksimuloj, kiujn ŝi ege amas – – –

    Ŝi turnis sin surdorsen kaj kuŝis kun la manoj subnuke gapante supren en la bluon.

    Kaj ŝi pensis: blua ĉielo, blankaj nuboj. Bluo kaj blanko – bluo kaj blanko – – – Mi havas bluan robon kun blanka punto. Ĝi estas mia plej bela robo, sed tamen ne pro tio mi tre amas ĝin. Estas pro alia kialo. Ĉar ĝi estas la robo, kiun mi surhavis tiufoje.

    Tiufoje.

    Kaj ŝi plu pensis: Ĉu li amas min? Jes, jes. Certe ja.

    Sed ĉu li amas min vere – vere –?

    Ŝi memoris unufoje antaŭ ne tre longe – iuvespere ili sidis solaj en la siringa laŭbo. Subite li provis aŭdacan kareson, kiu ektimigis ŝin. Sed evidente li mem tuj komprenis, ke li ekiris laŭ malĝusta vojo, ĉar li prenis ŝian manon, la manon per kiu ŝi protektis sin, kaj kisis ĝin kvazaŭ por diri: pardonu.

    Jes, ŝi pensis, certe li amas min vere.

    Kaj ŝi plu pensis: Mi amas lin. Mi amas lin.

    Ŝi pensis tiel forte, ke ŝiaj lipoj moviĝis laŭ ŝia penso kaj la penso iĝis flustro: mi amas lin.

    Bluo kaj blanko – bluo kaj blanko – – – Kaj akvoplaŭdo – plaŭdo – plaŭdo –

    Subite ŝi ekpensis pri tio, ke ŝi nur en ĉi tiu somero malkovris, kiel agrable estas bani sin sola. Ŝi scivolis, kiel tio povas esti. Sed ja estas agrable. Cetere, kiam knabinoj banas sin kune, ili ĉiam devas krii kaj ridi kaj brui. Sed estas multe pli agrable restadi sola kaj tute silenta, nur aŭskultante la plaŭdadon de akvo kontraŭ la plataj rokoj.

    Sed vestante sin, ŝi zumis al si kanton:

    Dum vi apudos min,

    pastro demandos vin,

    ĉu vi min amos dum

    tuta la viv’

    La vortojn ŝi tamen ne kantis, sed nur zumis la melodion.

    La artisto Stille jam de pratempo ĉiusomere luis la saman ruĝe farbitan fiŝistan dometon fore en la insularo. Li pentris pinojn. Siatempe oni diradis pri li, ke li malkovris la insularan pinon, same kiel Edvard Bergh* malkovris la mezsvedan betulboskon. Li preferis kapti siajn pinojn en suno post pluvo, kiam la trunkoj brilis pro humido en la sunlumo. Sed li bezonis nek pluvadon nek sunbrilon por pentri ilin tiel: li sciis tion parkere. Li ankaŭ ne malestimis lasi vesperan sunon bruli en ruĝaj rebriloj de la maldika, helruĝa ŝelo ĉe la arbopinto kaj en la osteca, tordita branĉaro. Iam en la 1860-aj jaroj li ricevis medalon en Parizo. Lia plej fama pino pendis en la galerio de Luxembourg, kaj ankaŭ en la sveda Nacia muzeo li havis kelkajn. Nun – fine de la 1890-aj – li jam sufiĉe preterpasis sian sesdekan jaron kaj kun la paso de jaroj li iom malavancis en la kreskanta konkurado. Sed li laboris persiste kaj diligente, kiel li faris dum sia tuta peniga vivo, kaj li ankaŭ komprenis kiel vendi siajn pinojn.

    Pentri ne estas malfacila arto, li kutime diradis, tiun mi regis antaŭ kvardek jaroj same bone kiel hodiaŭ. Sed vendi, tio estas arto, kiun oni lernas nur post longa tempo.

    La sekreto estis sufiĉe simpla: li vendis malmultekoste. Kaj tiel li vivtenis sin sufiĉe bone kun edzino kaj tri infanoj, farante sian devon al dio kaj homoj. Nun li estis vidvo de kelkaj jaroj. Malalta, tendena kaj osteca kaj kun pecoj da freŝa, ruĝeca haŭto videbla jen kaj jen tra la muskeca barbo, li mem similis maljunan insularan pinon.

    Pentrado estis lia profesio; sed lia amo estis muziko. Iam li amuziĝis konstruante violonojn, revante, ke li trovos forgesitajn sekretojn pri violonfarado. Tio estis antaŭ longe. Sed li ankoraŭ volonte kun pipo en buŝangulo frotadis sian violonon dum dancado de la insulanoj en sabataj vesperoj.

    Kaj li ĝuis, kiam li povis kanti duan bason en kvartetoj. Tial li estis bonhumora ĉe la manĝotablo de ĉi tiu tago.

    Ĉi-vespere estos kantado, li diris. La barono telefonis, ke li venos kun Stjärnblom kaj Lovén.

    La barono posedis etan bienon oblikve trans la golfo kaj estis la plej proksima najbaro, se kalkuli nur sinjorojn. La bakalaŭro Stjärnblom kaj la notario Lovén estis liaj gastoj.

    Lydia subite stariĝis por prizorgi ion en la kuirejo. Ŝi sentis siajn vangojn varmegaj.

    Mi ne kunkantos, plendis Filip.

    Do ne faru, grumblis la patro.

    La afero estis, ke la kvarteto havis etan difekton: troviĝis du unuaj tenoroj. La maljuna Stille ankoraŭ estis fidinda dua baso. La barono asertis, ke li povas kanti iun ajn voĉon same brile mizere, sed decidiĝis pri unua baso. Stjärnblom kantis duan tenoron. Sed la honoro kaj respondeco de unua tenoro estis dividita inter Filip kaj Lovén. La tenoro de Filip estis eta kaj malfortika kaj pura; nedubeble lirika. Aliflanke Lovén havis grandegan tenoron, en kies majesta tona ondado Filip neeviteble dronis. Laŭdire oni iam proponis al li engaĝon ĉe la Operejo. Malgraŭ tio Filip kun fiero sentis sin ne malhavebla, se temis pri iom subtilaj aferoj, ĉar lia rivalo posedis nur du talentojn: forte kaj fortege. Krome la notario Lovén havis malamikon en sia pasia kantista temperamento: kiam la emocio ekregis lin, li kantis false aŭ lia voĉo rompiĝis.

    Otto rompis la silenton ĉe la tablo.

    Ba, li diris, vi ĉiuokaze kunkantos. Mi neniam aŭdis pri tenoro, kiu kapablas fermi la faŭkon, kiam li aŭdas aliajn kanti.

    Vi ja povas kanti tion, kio konvenas al via voĉo, intervenis la patro.

    Filip iom paŭte kirlis sian spinacon. Li pensis, ke li eble lasos sin persvadi al kantado de Kial vi tiel foras*, eble ankaŭ de Fulma glimo*. Li memoris la lastan fojon, kiam ili kantis Kial vi tiel foras. Lovén ektondris, sed subite la barono interrompis, klakante per la agordforko kontraŭ la punĉa pleto por diri: "Fermu la faŭkon, Lovén, kaj lasu al Filip kanti ĉi tion, ĉar tion li kapablas!" Kaj li memoris kiel larmige delikate kaj bele li kantis tiufoje.

    Lydia reprenis sian lokon ĉe la tablo.

    Mi devis demandi, per kio ni povos regali ĉi-vespere, ŝi diris. Estos la ŝinko denove, kaj haringoj freŝaj kaj peklitaj, terpomoj kaj la perkoj de Otto. Jen ĉio, kio troviĝas.

    Kaj brando kaj biero kaj arakpunĉo kaj konjako, kompletigis Otto.

    Nu, kion oni plu bezonas, diris la maljuna Stille. Jen mirindaj donacoj de dio, la tuto.

    La aŭgusta suno jam proksimiĝis al subiro, kiam la eta velboato de la barono ekaperis trans la terpinto. La vento jam kvietiĝis. La veloj pendis malstreĉite, kaj oni ekprenis la remilojn. Kiam la boato proksimiĝis al la varfo, oni malhisis la velojn, la remanto senmovigis la remilojn, la barono donis tonon per la agordforko, kaj dum hulo el la granda akvovasto lulis la boaton, la tri viroj en ĝi ekkantis triopon de Bellman*:

    Ondoj kvietas jam,

    flustras nun Eolo,

    dum sonas tonornam’

    de nia mandolo.

    Mar’ en sereno,

    Luno friske lumas.

    Siring’, jasmeno

    ĉion jam parfumas.

    Orverda papili’

    buntas sur florfoli’,

    tuj el tero rampos verm’,

    tuj el tero rampos verm’.

    La kanto sonoris pure kaj bele super la akvo. Du maljunaj fiŝistoj, kiuj sidis en fiŝujboato* enakvigante hokfadenon, ripozis de sia laboro aŭskultante.

    Brave, vokis la maljuna Stille de la varfo.

    Nu, tion vi ne faras malbone, Lovén, diris la barono, krom tiu ra-a-ampos verm’. Tiu parto pli konvenus al Filip. Sed bonan tagon al vi ĉiuj! Bonan tagon, friponeto, ĉu vi havas konjakon? Viskion ni kunportas. Bonan tagon, etulino bela, dolĉa, mmm – la barono akompanigis ĉiun ĝentilaĵon per kavalira fingrokiso – fraŭlino Lydia! Bonan tagon, knaboj!

    La barono Freutiger* estis sunbrunigita kaj ventmordita teatra rabisto kun nigra Nebukadnecara barbo. Al li ne restis multaj jaroj ĝis la kvindeka, sed li konservis sian junecon prenante la vivon leĝere. Malfeliĉoj kaj ĉagrenoj ne fiksiĝis sur li. Li tamen spertis multon, kaj li mem kutime diradis, ke unu inter la plej aĉaj diablaĵoj, kiujn li spertis, estis iufoje, kiam li estis pendumita pro ŝtelo de ĉevalo en Arizono. Kaj efektive li en sia junaĝo estis la fava ŝafo de sia familio, kaj li elprovis la ŝanĝiĝeman fortunon en multaj partoj de la mondo. Li sciis multajn artifikojn. Li eldonis kolekton da vojaĝpriskriboj, kies freŝa kaj aminda mensogado donis al li literaturan nomon, kaj li komponis valsojn, kiujn oni dancis en kortegaj baloj. Post kiam li ricevis heredaĵon antaŭ kelkaj jaroj, li aĉetis etan bienon en la insularo, kie li sub la insigno de terkulturado pasigis la tempon per ĉasado de marbirdoj kaj knabinoj. Sed li havis ankaŭ politikan intereson. En la lastaj elektoj li estis liberala kandidato al la parlamento kaj eble estus elektita, se li komprenus, kiom gravas esprimi pli klaran opinion pri la alkohola demando.

    En blindige blanka flanela kompleto kaj kun malnova pajloĉapelo senforma kaj malpura surkape, li saltis sur la varfon kaj kolektis ĉirkaŭ si la kvarteton. La dogana notario Lovén, impona viro, blonda kaj kun ruĝeta haŭto, graseta kaj iom pupe bela, stariĝis poze kaj prove elĵetis kelkajn altajn tonojn. La bakalaŭro Stjärnblom, larĝaŝultra juna vermlandano kun du timemaj, profundaj okuloj, preferis resti fone. Aliĝis la maljuna Stille kaj Filip, la barono donis tonon, kaj dum Hisi la kantistan flagon* oni marŝis supren al la Ruĝa dometo, kie glimis boteloj kaj glasoj inter la lupoloj grimpantaj sur la verandeto.

    Pli kaj pli krepuskis, kaj sur la pala norda ĉielo jam brilis Capella, la hela stelo de aŭgustaj vesperoj.

    Lydia staris ĉe la veranda parapeto. Dum pliparto de la vespero ŝi paŝadis inter la kuirejo kaj la verando zorgante pri kruĉoj – jen ŝia komuna nomo de boteloj kaj glasoj kaj ĉio apartenanta al la mastrumado. Ŝi estis sola pri la servado – Augusta, ilia maljuna servistino, kiun ili havis de dek du jaroj, siblis kiel varmega gladilo ĉiufoje kiam venis gastoj kaj pro principo ne montris sin.

    Kaj nun Lydia estis iom laca.

    Kanto post kanto sonoris en la kvieta vespero, interrompitaj de etaj malkonsentoj inter la tenoroj, reakordigitaj ĉe la tintado de glasoj, plenaj je tri specoj de refreŝigaj alkoholaĵoj. Nun la kantistoj jam sidis en trankvila paco en la verando. Lydia rigardis eksteren en la griziĝantan krepuskon, ŝi aŭskultis la interparoladon de la viroj kaj tamen apenaŭ aŭdis ĝin, ŝiaj okuloj grandiĝis pro larmoj kaj subite ŝi sentis sian koron pezega. Ŝia amato ĉiam ŝajnis al ŝi tre fora, kiam ŝi vidis lin kun aliaj viroj. Kaj tamen li sidis tie apenaŭ tri paŝojn for de ŝi.

    Ŝi aŭdis la voĉon de la patro:

    Ĉu vi jam vizitis la ekspozicion, Freutiger?

    Estis la somero de la granda ekspozicio en 1897.

    Jes, hieraŭ mi faris rapidan viziton tie, estante enurbe. Kaj pro malnova kutimo – mi ja vidis almenaŭ cent kolosajn mondekspoziciojn – mi demandis tuj enveninte: kie estas la ventrodanco? Ekzistis neniu ventrodanco! Mi preskaŭ svenis. Tiam mi falis en la artekspozicion. Cetere, ĉu vi havas ion tie?

    Damne ne. Mi neniam ekspozicias. Mi vendas sen tio. Sed mi iris tien por spekti ĝin lastsemajne. Kaj sendube ja troviĝis aferoj por spekti. Estis dano, kiu pentris sunon*, kiun rigardi efektive ne eblis sen bruligi al si la okulojn. Lerte farite! Sed ne eblas koni kaj lerni ĉiujn modernajn diablaĵojn. Mi estas maljuna. Je via sano, Lovén! Vi nenion trinkas, Stjärnblom, je via sano! Iufoje en la okdekaj jaroj mi komencis senti min diable malmoderna kaj ekhavis emon adaptiĝi al la tempo. Sunbrilo ne plu estis moda, kaj oni komencis laciĝi de miaj pinoj. Tiam mi kunŝmiris bildon de ‘Kromdomaro en pluvaĉo’. Mi elpensis planon vendi ĝin al Fürstenberg* aŭ la muzeo de Gotenburgo. Sed la diablo min prenu: ĝi venis en la Nacian Muzeon, kaj jen ĝi ankoraŭ pendas. Tio jam kontentigis min, kaj mi revenis al mia malnova arto. Nu!

    Je via sano, friponeto! diris Freutiger. Vi kaj mi, ni jam ĝisvidis la fundon de la monda blagado. Lovén povas vidi nur la pinton, ĉar li estas tenoro. Kaj Stjärnblom estas tro juna. Junaj homoj vidas nur sin mem kaj rigardas nin pliaĝulojn kiel flankajn figurojn en la bildo. Ĉu ne, Arvid?

    Lydia eksaltis ĉe la nomo. Arvid ... Kiel iu alia aŭdacas nomi lin tiel?

    Je via sano! respondis Stjärnblom.

    Kuraĝon, knabo! pluis la barono. Ĉu vi sopire revas pri viaj hejmaj montoj en Vermlando?

    Tie ne troviĝas menciindaj montoj, diris Stjärnblom.

    Nu, kiel mi sciu tion, diris Freutiger. Mi jam estis ĉie, krom en Svedio. Kaj kun Vermlando mi neniam havis alian aferon ol tiun, ke mia avino en sia junaĝo enamiĝis al Geijer*. Sed li donis ŝin al kuk­olo. Okazis tiel, ke Geijer glitkuris kun mia avino sur Vermlanda lago – ĉu ne ekzistas lago nomita Fryken? Bone, do tio estis sur Fryken – iufoje en la komenco de la nuna jarcento. Ni diru en 1813, ĉar tiujare estis malvarma vintro. Nu, mia avino akcidente falsidiĝis sur la glacion, tiel ke Geijer ekvidis ŝiajn krurojn. Kaj ili estis multe pli dikaj kaj kompaktaj ol li imagis ilin. Jen kiel estingiĝis tiu flamo! Sed anstataŭe mia avo, kiu ne estis ridinda estetikulo sed uzinestro kaj praktika viro, prenis ŝin. Jen la kialo, ke mi nomiĝas Freutiger kaj ĝenerale ekzistas kaj sidas ĉi tie ĝuante la belecon de l’ naturo. Nu!

    La notario Lovén jam de kelka tempo montris videblajn signojn de maltrankvilo. Li tusis kaj grakis. Subite li stariĝis kaj ekkantis arion el Mignon*. Lia bela voĉo sonis plentone kaj kun iom pli delikata sonoro ol aliokaze: Ne povis kredi ŝi – naive kaj senkulpe – ke l’ ardo de dankem’ – ja baldaŭ iĝos am’ – – –

    Lydia jam subiris sur la sablejon malsupre de la verando kaj kolektadis foliojn de berberisa arbusto, ĉifante ilin inter la fingroj. Arvid Stjärnblom stariĝis kaj nun staris ĉe la veranda parapeto, kie ŝi ĵus staris. Lydia malrapide paŝis laŭ la ĝardena pado. Jam estis mallume inter la heĝoj. Ŝi haltis ĉe la enirejo de la siringa laŭbo. Ŝi aŭdis la voĉon de sinjoro Lovén: Ho printemp’, per via bunto farbu ŝiajn vangojn – kaj ko-oro vi – – –

    Bone, jen kompreneble la voĉo iomete rompiĝis ĉe la alta B bemola.

    Ŝi aŭdis paŝojn sur la sablo.

    Ŝi konis tiujn paŝojn. Ŝi sciis bone, kiu estas. Kaj ŝi kaŝis sin en la laŭbo.

    Mallaŭta voĉo:

    Lydia – – –?

    Miaŭ! sonis el la laŭbo.

    Sed ŝi tuj pentis kaj trovis stulte miaŭi kiel kato. Ŝi tute ne komprenis, kial ŝi faris tion. Kaj ŝi etendis la brakojn al li: Arvid – Arvid – – –

    Ili renkontiĝis en longa kiso.

    Kaj kiam la kiso ne povis daŭri plu, li diris mallaŭte:

    Ĉu vi iom ŝatas min?

    Ŝi kaŝis la kapon ĉe lia brusto, ne parolante.

    Post kelka tempo ŝi diris:

    Ĉu vi vidas tiun stelon?

    Jes.

    Ĉu ĝi estas la vespera stelo?

    Ne, tio ne eblas, li diris. La vespera stelo ĉi-sezone enlitiĝas kun la suno. Ŝajne estas Capella.

    Ĉu Capella? Kia bela nomo.

    Jes, ĝi estas bela. Sed ĝi signifas nur Kapro. Kaj kial tiu stelo nomiĝas Kapro, mi ne scias. Mi efektive scias nenion.

    Ili staris silentaj. De tre malproksime aŭdiĝis krekso.

    Li diris:

    Kiel povas esti, ke vi ŝatas min?

    Ŝi denove kaŝis la kapon ĉe lia brusto sen paroli.

    Ĉu vi ne trovis, ke Lovén ĵus kantis bele? li demandis.

    Vere bele, ŝi respondis. Li havas belan voĉon.

    Kaj ĉu ne Freutiger estis amuza?

    Certe. Estas amuze aŭskulti lin. Kaj cetere li ja ne estas malbonulo.

    Eĉ male ...

    Ili staris dense kune, balanciĝante kaj rigardante supren al la steloj.

    Tiam li diris:

    Sed la voĉo de Lovén rompiĝas pro vi, kiam la emocio venkas lin, kaj Freutiger mensogadas pro vi. Ili ambaŭ enamiĝis al vi. Nun vi jam scias tion. Por ke vi elektu.

    Li ekridis. Kaj tiam ŝi kisis lian frunton. Kaj post iom ŝi flustris, duone al si mem:

    Se tamen eblus ekscii, kio troviĝas tie interne ...

    Sendube troviĝas nenio mirinda, li respondis.

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1