Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

La Princo ĉe la hunoj (Originala romano en Esperanto)
La Princo ĉe la hunoj (Originala romano en Esperanto)
La Princo ĉe la hunoj (Originala romano en Esperanto)
Ebook773 pages22 hours

La Princo ĉe la hunoj (Originala romano en Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

620-paĝa originale verkita, historia romano pri la vivo, kulturo, moroj de la hunoj en la 3-a jarcento aK. --

La maljuna reĝo de Wei devigas sian filon Chan, la ĉefkomandanton de la armeoj de Wei, al akcepto de senespera fronta batalo. Post la malvenko, la princo Chan fuĝas kun sia huna kavalerio en Chu-landon. Post malvenko en Chu, en ~223, la kavalerio de la Princo daŭrigas la rezistadon en Yan, kiu falas post unujara batalado. Du jarojn poste la tuta Ĉinio apartenas al la Qin. --

La princo Chan sin kaŝas, dum sep jaroj, en taoisma monakejo meze de neatingeblaj montaroj. Sed fariĝi taoisma saĝulo ne estis lia destino; li ne kapablas submetiĝi al la malamata Qin. Li decidas forlasi la ĉinan teron kaj komenci novan vivon ĉe la hunoj. --

La Princo ĉe la hunoj” estas la rakonto pri la huniĝo de ĉina aristokrato, pri malfacila adaptiĝo de talenta individuo al alia civilizo, al aliaj homoj, moroj, gustoj kaj odoroj... --

Zilah, Eugène de. ... Vera nomo : Eugène Éltető de Zilah. Denaske hungaro kun franca nacieco. Naskiĝis ... la 3-an de januaro 1939 ... En 1956 ... trovas novan hejmon en Francio ... studadis matematikon kaj sciencojn ... doktoriĝis pri filozofio, magistriĝis pri sanskrita komparfilozofio kaj licenciĝis pri arthistorio. Verkoj libroformaj: Komentoj pri ‘Diskurso pri la metodo’ (1985), Vivi sur barko (1994), Kaj kiu pravas (2002).

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateAug 25, 2013
ISBN9781123066746
La Princo ĉe la hunoj (Originala romano en Esperanto)

Related to La Princo ĉe la hunoj (Originala romano en Esperanto)

Related ebooks

Related categories

Reviews for La Princo ĉe la hunoj (Originala romano en Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    La Princo ĉe la hunoj (Originala romano en Esperanto) - Eugene de Zilah

    cover.jpg

    La Princo ĉe la hunoj

    by Eugène de Zilah

    Romano

    Serio Originala Literaturo

    Enhavo

    Kopirajto

    1: Stranga rajdisto

    2. Sekreto de Ozike

    3. Nigra stalono

    4. Huna Imperio

    5. Frakasi la vazon

    6. Bopatro Kund

    7. Bandestro Baltu

    8. Venko en la dezerto

    9. Orĥano

    10. Misio por Baltu

    11. Rondejo de la Diino

    12: Frostaj intrigoj

    13. Venko, venko, venko

    Personoj

    Glosaro

    Kopirajto

    Eldonejo: Mondial (Novjorko)

    Serio Originala Literaturo

    Eugène de Zilah: La Princo ĉe la hunoj

    © 2011 Mondial kaj Eugène de Zilah

    Kovrilo: © Patricia Sarica

    Published at Smashwords.

    ISBN 9781595691880 (paperback)

    ISBN 9781595692405 (ePub)

    Library of Congress Control Number: 2011925244

    www.librejo.com

    Dediĉo kaj danko

    al Lena

    amore amoris tui facio istud*

    2010.09.10.

    Mi kore dankas al mia edzino Madeleine de Zilah,

    kaj al miaj amikoj Christian Declerck,

    Elda Doerfler, Sen Rodin kaj Júlia Sigmond,

    pro iliaj valoregaj helpo kaj konsiloj.

    STRANGA RAJDISTO

    ĉapitro 1-a

    Super la stepo nebulas brila polvo. La viddistanco ne superas tri sagpafojn. Tri ledvestitaj rajdistoj duondorme trotetas al oriento, laŭlonge de la malprecizaj limoj de la Yan-a lando. Skolta triopo huna en rutina misio: unu oficiro kun du batalistoj. Ili stufiĝas jam de tri semajnoj en siaj ledaj kirasoj, kaj pasos aliaj kvin semajnoj antaŭ ol ili retrovos siajn tendojn, bestojn kaj virinojn. Ĝis nun nenio raportinda. Sed nun, jen io: dekstre, tie kie la ĉielo tuŝas la brulan ebenon. Ĉiuj tri ekvidas, preskaŭ samtempe, kozon moviĝantan. Ne necesas komando. La senĉesa trejnado ekde infanaĝo, pli elĉerpiga ol milito, faras el ĉiu huno aŭtomaton. Ili ekgalopas. La grupestro rekte al la celobjekto, la du aliaj dekstren kaj maldekstren, ventumile. Kvazaŭ sinkrone tri manparoj elingigas tri pafarkojn, tri dekstraj manoj, super tri ŝultroj, kontrolas ĉu la taŭgaj sagoj estas atingeblaj en la sagujo kaj poste tuŝas la tenilojn de la batalhakiloj, dekstre, de la sabroj, maldekstre, kaj de la ponardoj en la zonoj. Poste la dekstraj manoj reprenas la bridojn. La okuloj fosas la horizonton: ĉu io alia, ĉu polvokolono de rajdistaro, ĉu ekbrilo de armiloj? Nenio malkvietiga tamen. La kozo ĉe la horizonto grandiĝas, fariĝas rajdisto, rajdisto flave vestita, rajdisto ĉine armita, rajdisto ĉina. La ĉino ne ŝanĝas direkton nek rapidon nek sintenon. Li povus forfuĝi se li volus. Lia granda ĉevalo tion ebligus. Li eĉ ne kontrolas siajn armilojn. Entute li kondutas kiel altrangulo kontenta renkonti amikan patrolon. Dek paŝojn de la patrolestro li haltigas sian ĉevalon. La malgranda huna ĉevalo faras ankoraŭ du paŝojn kaj ankaŭ ĝi ekhaltas.

    «Saluton, huna patrolestro! Mi estas princo Chan Wei,» li diris per voĉo profunda kun papilia prononco ĉina, sed en la huna lingvo.

    «Saluton princo Ĉan Wei! Mi estas dekestro Udan filo de Hunsin. Kien rajdas kaj kial veturas la princa moŝto sola, sen akompanantaro kaj sen antaŭkurantoj? Ĉu tio ĉi decas?» respondis ĝentile la patrolestro.

    «Ci pravas, dekestro Udan, ĉi tio ja ne decas, sed mi fuĝas antaŭ malamikoj kiuj venkis mian patran moŝton, la reĝon de Wei. Mi volas renkonti tumanestron Kadar el la ĝonga popolo, kiun mi konas.»

    «Hu!» senvole ekkriis Udan. «Ĉu la ĉefestron de la ĝongoj? Ĉu via moŝto vere konas lin, mi volas diri: persone konas la ĉefestran moŝton?»

    Ĉan malfacile bridis rideton. Li bone sciis, ke por huno ne ekzistas en la mondo altrangulo kiu egalus hunan ĉefestron. Li do respondis serioze, cetere la patrolestron ne premis malĝentila scivolemo, li devis raporti pri ĉiuj fremduloj envenintaj la hunajn paŝtejojn.

    «Jes, persone, Udan filo de Hunsin. Mi estis en lia trejnoskadro, kiam mi estis ostaĝo ĉe reĝo Guviŝka. Ĉu ci bonvolas min konduki ĉe lin?»

    «Ne, mi ne rajtas. Mia misio ne estas finita. La tendaro de la ĉefestro estas tre malproksime, ĝi estas je …» Udan ekkonsciis, ke li troparolas, «… je multaj tagoj da rajdado.»

    Ĉan sciis, ke ne utilas demandi kiom da, do li provis alimaniere.

    «Ĉu ci povas montri al mi la direkton de proksima tendaro kie mi povus trovi provizaĵojn kaj dungi sekvantaron? Poste, mi rajdos norden, kaj trovos ĉefestron Kadar. Mi parolos al li pri ci, dekestro.»

    Udan ne sciis ĉu la lasta frazo estis minaco aŭ afablaĵo. Ĉiumaniere, li ne rajtis lasi pluiri la fremdulon sola, ĉu amiko de la ĉefestro, ĉu ne. Ankaŭ ne estas kialo lin buĉi: li kondutas honeste kaj eble ne mensogas. Oni vidos. Post kvin, maksimume sep tagoj da rajdado orienten, oni povas atingi la tendaron de tribestro Beke. Li decidos pri la ĉina princo … ĉu princo aŭ ne princo … Se li estas nur iu komercisto, aŭ spiono, tiam … do li eltrovos. Lia rigardo grave esploris Ĉanon kiu pacience atendis respondon.

    «La princa moŝto ne povas rajdi sen akompanantaro,» komencis Udan hezite-pripense, «estus tro danĝere. Bonvolu rajdi kun ni … Ni trovos iun tendaron kie estas provianto. Ĉu la moŝto tute elĉerpis la sian?»

    «Bedaŭrinde jes. Jam antaŭ tri tagoj,» respondis ĝenate Ĉan, kaj la soifo, vidante la dikajn felsakojn de la hunoj, ekŝajnis al li apenaŭ elportebla. Sed li ne povis prestiĝoperde almozi de subuloj por kelkaj gutoj da akvo. La hunoj nenion admiris pli ol la memregadon. Ili estis popolo simpla ĉe kiuj manĝi unu buŝplenon, trinki unu guton pli ol necese, malhonorigis viron. Nu, la senbremsa diboĉado post gajnita batalo estas alia afero. Udan komencis kredi, ke la ĉino vere estis edukita en huna trejnoskadro. Li deĉevaliĝis, alproksimiĝis al la princo kaj ĝentile klinante la kapon li diris la ritan frazon:

    «Fremdulo, se ni estas indaj, akceptu nian modestan gastigon!»

    Ĉan konis la respondon. Li levis la dekstran manon, turnis ĝian polmon al Udan:

    «Kiu donas, havas, la ĉielo ĉion vidas, la fulmo lin evitas.»

    Je tiuj vortoj la du aliaj hunoj ankaŭ deĉevaliĝis kaj helpis Ĉanon agi same. Tiu ĉi brave luktis kontraŭ svenado kaj provis kiel eble plej digne ekkaŭri ĉe la norda rando de la ledpeco kiun Udan sternis sur la magran sunbruligitan herbon. Kiam Udan etendis al li la felsakon, li ĝin prenis malrapide kaj tenis ĝin antaŭ la brusto kaj ĝentile demandis:

    «Ĉu mi rajtas koni la honorindajn nomojn de miaj du aliaj gastigantoj?»

    Se la sunbrulo ne estus ĝin kaŝinta, oni povintus vidi la ruĝiĝon pro ĝojo sur la vizaĝoj de la du batalistoj.

    «Tiu ĉi estas Okĉe filo de Zolta kaj li estas Tibar filo de Akar,» faris la prezenton Udan.

    «Dekestro Udan, kaj vi Okĉe kaj Tibar, estu dankitaj,» prononcis Ĉan kaj poste trinkis tri glutojn kaj redonis la felsakon al Udan.

    «Trinku ankoraŭ, estas sufiĉe.»

    «Mi ne volas vin senigi je akvo.»

    «Hodiaŭ vespere ni trovos akvon,» diris Tibar kaj aliris sian ĉevalon, revenis kun sia felsako, ĝin etendis al Ĉan. «Bonvolu trinki ankaŭ el la mia, por min honori!» Ĉan trinkis du glutojn. Ankaŭ Okĉe alportis sian akvujon:

    «Bonvolu, moŝto!»

    Ĉan trinkis ankaŭ du glutojn, pli grandajn ol la antaŭaj, rimarkis amuzite Udan.

    Poste ili manĝis, silente, bone maĉante, lamenetojn de sekigita viando kaj manplenon da rostitaj grenoj. Udan leviĝis kaj iris apud la ĉevalon de Ĉan, prenis la malplenan felsakon kaj verŝis en ĝin akvon el la sia. Tibar kaj Okĉe tuj imitis lin.

    «Nun ni iru trovi ombron por dormi!» ekŝercis Udan. Ĉiuj komprenis: temis pri rajdado ĝis noktiĝo kiu ja donos la deziratan ombron. La ĉevaloj obeeme ektrotis denove. Ankaŭ ili manĝis, dum manĝis la mastroj, herbon kiu alportas samtempe manĝon kaj trinkon. Iom antaŭ noktiĝo ili travadis rivereton. Ili elseliĝis sur la alia bordo, lasis trinki la ĉevalojn, ili mem trinkis, malplenigis la felsakojn, replenigis ilin per freŝa akvo kaj plurajdis. Kiam la suno sinkis en ruĝa konfuzo aŭgurante venton kaj la nokto ekposedis la stepon, la rajdantoj haltis, senseligis tri ĉevalojn kaj piedligis ilin por ke ili ne forvagu dum la nokto. Udan disdonis la vaĉojn: Okĉe havis la unuan, Tibar la duan kaj li mem la lastan. Ĉan proponis sin por unu vaĉo, sed Udan ĝentile rifuzis. Post iom da manĝo kaj trinko, Okĉe enseliĝis por sia vaĉo, kaj la tri aliaj metis la kapojn sur la selojn kaj tuj endormiĝis.

    Ĉan vekiĝis pro pisemo iom antaŭ sunleviĝo. Udan vaĉis en la selo de sia ĉevalo kiu stare dormis, ĉevalkutime. Ĉan eksidis. Udan tuj vekis sian ĉevalon kaj geste salutis. Ĉan resendis la saluton, ekstaris kaj, turnante la dorson al la kampadejo, faciligis sin. Jam de ok tagoj li ne vidis arbon, ian veran arbon kiu donas ombron, malantaŭ kiu eblas sin kaŝi. Baldaŭ ili ĉiuj enseliĝis kaj pluis la rajdado. Ĉan nun havis akvon kaj po unufoje en tago li akceptis la nutraĵon donacitan de la hunoj. La unuan kaj la duan tagon ili rajdis preskaŭ senparole. Nur la matenaj salutoj kaj «ĉu ci fartas bone»-oj. La trian tagon, vekiĝante, Ĉan ekvidis grupeton da sovaĝaj kaproj trankvile paŝtiĝantaj kap-al-tere, nur granda virkapro gardostaris kun levita kapo, sed ĝi rigardis alidirekten. Ventetis de la kaproj. Ĉan elprenis per malrapidegaj gestoj sian grandan pafarkon el ĝia ingo. Turnis malrapide la kapon al la vaĉanta Udan kiu lin jam saltoprete gvatis. Kiam iliaj rigardoj renkontiĝis, li gestis, malrapide glitigante la manon super la grundo, al la bestoj. Udan komprenis kaj rigardis al la kaproj preskaŭ sen movi la kapon. Li ankaŭ komprenis ke la predo estas tro malproksime, kaj senmove rigardis Ĉanon kiu entreprenis paciencan rampadon, tenante sian pafarkon kaj unu sagon en la maldekstra mano. Ĉan rampadis ĉirkaŭ ducent paŝojn, leviĝis kaj samtempe streĉis sian arkon tiel malrapidege kiel malfermiĝas ŝoso. La granda virkapro eksaltis tuj kiam ĝi ekaŭdis la longan la-on de la kordo, sed momenteron poste ĝin trafis akra doloro sub la dekstra skapolo. Udan elpuŝis sovaĝan krion kaj lanĉis sian ĉevalon en galopon por kuratingi la vunditan beston. Tibar kaj Okĉe salte ekstaris kaj gapis post lin. Sed estis tago de bonŝanco. Longa postkurado ne endis. La kapro falis post kelkaj ĥaosaj kursaltoj. Kiam Udan atingis ĝin, ĝi jam estis morta. Nur lastaj agoniaj spasmoj movis ĝiajn gambojn. La huno tranĉis ĝian kolan arterion kaj plenigis sian kaskon per varma ruĝa sango elspiranta parfumon de la plej bona matenmanĝo kiu ekzistas. Li flaris longe la delican odoron, sed ne trinkis. Li portis la kaskon al Ĉan. Nun li estis konvinkita, ke tiu ĉi estas vera altrangulo. Eĉ huna centestro ne povintus pli lerte fari! Ĉan danke akceptis la kaskon kaj longaglute eltrinkis la kvaronon. Udan, Tibar kaj laste Okĉe malplenigis ĝin. Kaj la langoj malnodiĝis. Ho! La memoraĵoj pri pasintaj ĉasoj, predoj, perfortoj kaj priraboj! Ĉu ekzistas pli alta ĝojo en la mondo ol buĉi siajn malamikojn kaj perforti iliajn inojn? Nur pro tio valoras vivi!

    Udan, finmaĉinte grandan pecon de hepato, la sangon forviŝinte de sia buŝo per maniko de la ledtuniko tajlorita de lia kvara edzino, komencis rakonti kiel li akiris ŝin.

    «Ŝi estas ĉina,» aldonis li kun pardonpeta mieno al Ĉan, kiu reagis per forgesto, por ne interrompi. «Ŝi jam donis al mi du infanojn: unu knabinon kaj unu knabon. Bonvene estis havi knabinon. Ĝis ŝia alveno, de tri edzinoj mi havis nur kvin knabojn. Nun mi havas kvin edzinojn, dekdu ĉevalojn, sep filojn, du filinojn, kvin veturĉarojn, dek bovojn, dekkvin bovinojn, dekdu gesklavojn kaj mi ankaŭ havas kaprojn, ŝafojn kaj hundojn, sed nur sinjorino Zita, mia granda damo, scias kiom da. Mi partoprenis kvar militirojn, el ĉiuj mi reportis, laŭrajte, po unu virinon kaptitan propramane. Neniu el ili estas maljuna, nek malsana. Nur la kvina edzino ne donis ĝis nun infanon, malgraŭ ke sinjorino Zita min puŝas en ŝian tendon ĉiufoje mi rehejmiĝas.» Li grandanime ekridis. Kaj rimarkinte, ke la fremda altrangulo, kiu de okdek paŝoj kapablas faligi virkapron per ununura pafo, atente sekvas liajn parolojn, li daŭrigis:

    «Estas perlo, mia ĉefedzino. Mi havis ŝin, tute normale, kiam mi estis deksesjara kaj ĵus elvenis la trejnoskadron. Mi estis bona huno, sed mi havis ankoraŭ nenion, nur mian ĉevalon kaj miajn armilojn ricevitajn de mia sinjoro. Sed vi scias kio?» Okĉe kaj Tibar gestis nee. «Fraŭlino Zita, ian vesperon, sin ĵetis ĉe la piedojn de sia patra moŝto, kaj petegis, ke li donu ŝin al mi. La tagon poste, la centestra moŝto – jes, la patro de mia ĉefedzino estas centestro,» aldonis li fiere, por la informo de Ĉan, la aliaj ja sciis, «do … la centestra moŝto min vokis – min Udanon, ne mian patran moŝton, rimarku, kaj diris:

    Ĉu ci volas tiun ĉi senhontulinon? Mi respondis dece:

    Mi devas demandi al mia patra moŝto kaj …

    Ne al cia patra moŝto mi volas doni la senvalorulinon, sed al ci, se ci volas ŝin por ĉefedzino. Eĉ se mi ne scias ĉu tiu ĉi kapablas esti ĉef-io-ajn. Nu, cia respondo…?

    Sed centestra moŝto, mi havas nur mian ĉevalon kaj …

    Mi donos ŝin al ci kontraŭ du bovoj. Kaj ci donos la bovojn kiam ci havos ilin. Ŝi estos dotita normale per kuiriloj, tapiŝoj, tendo kaj ĉaro, la senhontulino. Mi eĉ pruntedonos al ŝi du bovojn por la ĉaro kaj tri kaprinojn por la lakto kaj kelkajn gravedajn ŝafinojn, alimaniere la pigrulino nenion faros dum la tuta tago, nur sin ŝminkaĉos kvazaŭ ĉinino. Nepras, ke ci sciu, ke la maldeca estaĵo petis min ŝi mem, ke mi donacu ŝin al ci, bona huno, sed tro juna por ŝi. Tiele, mi volas, ke jam la unuan tagon ci tradraŝu ŝin, por ke ŝi komprenu kio estas viro. Se ne, ŝi manĝos kaĉon sur cia ventro.

    Do mi diris, ke mi estas tre honorata kaj mi alkondukos la paron de bovoj tuj kiam mi povos. Mia patra moŝto Hunsin terure ekkoleris kiam mi raportis pri la afero kaj petis lian permeson. Li blekis kvazaŭ seksarda virbovo:

    Kion tiu ĉi centestro opinias pri ci? Kies filo do ci estas? Se mi premas cian nazon elfluos lakto! Li faras kvazaŭ mi ne estus kapabla pagi ian ajn inon por mia filo! Tiu … kiel ŝi nomiĝas … Zita, valoras almenaŭ 15 bovojn. Mi volis pli bonan por ci, sed nur post du jaroj, ci virinpisiganto! Ci ne vidas, ke ŝi estas tro juna por esti ĉefedzino. Ĉu almenaŭ felti ŝi kapablas? Unu katido kiu apenaŭ havas la okulojn apertaj, jen kio ŝi estas!

    Kaj tiel li furiozis dum longa tempo, sed mi ne tro timis, ĉar malantaŭ li, mi vidis mian patrinan moŝton, ĉefedzinon Giza, rideti kaj kontente froti al si la manojn. Fine mia patra moŝto iom kvietiĝis kaj min demandis:

    Ĉu ci volas ŝin?

    Ho! jes, patra moŝto, mi balbutis.

    Ĉu ci jam vidis ŝin?

    Jes, plurfoje, laste kiam mi ekhavis mian premion por lancoĵetado, ĉiam kiam estas iu festo. Ŝi montris al mi tapiŝon kiun ŝi faris mem …

    Nu do bone, ĝuste tion mi pensis. Foriru nun, ci havos cian kokinon.

    La tagon poste li kondukis dudek bovojn kaj kvar ĉevalojn kun seloj al la patro de fraŭlino Zita, kaj petis ŝin por mi. La centestra moŝto diris, ke la afero jam estas aranĝita kontraŭ nur du bovoj. Mia sinjoro respondis, ke li ne povus akcepti por bofilino fraŭlinon kiu valorus nur du bovojn. Tiam mia bopatra moŝto prenis lin en siajn brakojn:

    Estos kiel ci volas, kunpatro! Ni faros feston kiun oni memoros ankoraŭ post cent jaroj, li diris.»

    Udan mienis kontente, karesis sian ventron:

    «Post tia diboĉo mi estas tro peza por mia ĉevalo.»

    «Do, ci portu ĝin!» hahais Tibar.

    «Ĉu ci batis ŝin antaŭ la unua nokto?» demandis Ĉan.

    «Jes ja …» ridis Udan, «ŝi volis, ŝi diris, ke mi devas honori la volon de ŝia patra moŝto. Do ni eliris el la tendo, mi ŝin kuŝigis sur miajn genuojn kaj manplate sur la postaĵon … Ju pli mole mi frapis, des pli forte ŝi kriis. La tuta tendaro aŭdis ŝin. Poste ni reiris en la tendon kaj … ho viroj! Post dek lunoj ŝi donis al mi mian unuan filon. Neniam mi havis kialon bati ŝin denove. Foje mi batas la aliajn, kiam ŝi min petas … nur por ke ili respektu la ĉefedzinon, ja devas regi ordo en la tendaro … ĉu ne?»

    Ridoj akompanis la spritaĵojn de Udan, sed la du aliaj hunoj pli kaj pli ofte rigardis al la altiĝanta suno, al la kadavro de la virkapro, al la ĉevaloj. Fine Okĉe kuraĝis:

    «Ĉu ni rajtas distranĉi ĝin?» kaj algestis la ĉielon kie jam spiralis kelkaj kadavrovoruloj altiritaj per oni ne scias kia mirakla instinkto.

    Ĉan ĝentile alrigardis Udanon. Ĉi tie ja li komandas.

    «La predo estas via, moŝto. Kion ni faru? Plej bone estus senhaŭtigi ĝin, fari el ĝia karno lamenojn kiuj sekiĝos sur la selo, kaj ni lasus la ostaron al la birdoj.»

    «Tre saĝe,» konsentis Ĉan. «Ĉu ĝi sufiĉos por fini la vojaĝon?»

    Udan kaŝe ekgvatis lin: la fremdulo estas tro scivolema. Kial li ne fidas pri siaj gvidantoj? Nokte li povus pafi la vaĉanton, tranĉi la gorĝon de la du dormantoj kaj foriri kun la ĉevaloj. Sed kial li farus tion? Ĉu por informi la ĉinojn kie kuŝas la tendaro de Beke? Tiel, se ni supozas, ke li ne estas fuĝanto, kiel li diras. Li tro lertas por esti fuĝanto. Kiel scii ĉu li estas spiono? Iom krude li metis rektan demandon:

    «Kie estas la ĉinoj?» La vundita ekmieno de Ĉan tuj bedaŭrigis la brutalan demandon, li provis ĝin mildigi: «Mi volas diri, tiuj kiuj persekutas vian moŝton.»

    «Ci ne fidas pri mi, Udan filo de Hunsin. Nu, prave, ci ne konas min. Do vidu ĉu mi fidas pri ci: mi ne supozas, ke oni min persekutas. Neniu scias, ke mi ne fuĝis en la montojn kun mia patro kaj la tuta reĝa familio. Sed se tamen oni min postsekvis, neniu povas scii, ke jam de tri tagoj mi rajdas orienten kun vi. Oni min serĉus norden.» Li ĉirkaŭrigardis kaj mallaŭtigis sian voĉon.

    «Min okupas afero pli grava. Temas pri milita sekreto. Ci devas silenti pri ĝi, paroli al neniu pri ĝi. Se mi mortus aŭ kaptiĝus, ci devas ĉevalmortige rajdi al ĉefestro Kadar kaj raporti al li precize miajn vortojn:

    Tricent-mil-homa ĉina armeo, komandate de generalo Meng Tian progresas en tri kolonoj al Ordoŝ. La qin -oj decidis la okupadon de la tuta dekstra bordo de la Suda Riverego. Ili havas kun si kvar tumanojn da jueĉi-rajdistoj. Mi havas ankaŭ aliajn aferojn raportindajn al ĉefestro Kadar, kiun ci ne povas kompreni. Pro tio mi volas rapidi, pro tio mi volas scii, kiam ni alvenos ĉe tribestro Beke. Mi ne estas malamiko de hunoj, honorinda filo de Hunsin. Mia vivo kaj estonto dependas de hunoj. Nun ci portas la gravan sekreton kun mi. En la dusako sur mia selo estas fasko de skribaĵoj, ankaŭ tiun portu al ĉefestro Kadar, okaze de malfeliĉo. Ĉu nun ci fidas pri mi, filo de Hunsin?»

    «Kompreneble, moŝto,» balbutis Udan ŝtelrigardante al la du aliaj, kaj li senpeziĝis pensante, ke ili estas tro malproksime por aŭdi ion el la konversacio. Li ne ŝatis admonojn, sed tiu ĉi … kia honoro! Tricent-mil ĉinoj, nu, bone … eble. Sed kvar tumanoj da jueĉioj estus gravega afero. Ĉu la jueĉioj povus havi kvar tumanojn? Jam unu estus katastrofo kun la nenombrebla ĉina infanterio. «Se ni ne perdas tempon,» diris li hezite, «ni povus esti en la tendaro de tribestro Beke post du tagoj.» Kaj ĝene-hezite li aldonas: «Mi ne devus diri tion al via moŝto, sed, pardonu min, moŝto, la tribestro estas … ne estas … tute bona huno. Li jam akceptis donacojn de la … aliaj. Mi fidas pri ci, moŝto. Certe mi fidas … sed la tempoj estas malfacilaj, pardonu!»

    «Nenio pardoninda,» respondis pacige Ĉan. Li estis kontenta: tiu ĉi jam ne mortigos lin, almenaŭ ne tuj. La du aliaj nenion faras sen ordono. «Ĉu ni iru urĝi la virojn?»

    «Ili jam preskaŭ finis … La moŝto certe volas la felon …»

    «Ne. Ĝi estu cia. Bonvolu akcepti ĝin. Pruvo de mia estimo.»

    Udan akceptis danke la felon. Oni neniam havas sufiĉe da felo. La hunoj, viroj, inoj, idoj, ĉiuj estis vestitaj per ledo farita el feloj. La kaproledo estis tre estimata de virinoj. Oni povas ĝin kolorigi ruĝa. Kiel aspektus viro vestita per ruĝa kaproledo? Tiaĵo ne povas ekzisti! Kvankam la silka tuniko de tiu ĉino estas eĉ pli ridinda ol ruĝa kaproledo. Kun floroj broditaj, kaj birdoj … Li tamen estas ia batalanto, oni divenas la kirason sub la ŝtofo … kaj vidu kiel li pafas … Nu, li estas ĉino, li rajtas ĉini … ĉu ne? Sed li mem, Udan, kion li devas nun fari? La kozo kiun la ĉino kaŝas en si estas vere tre grava, se ĝi estas vera. Kvankam kvar tumanoj da jueĉioj ne povas ekzisti. Ĉefestro Kadar regas, diris la bopatro, super ses tumanoj kaj li estas la plej potenca sinjoro en la mondo. Kaj la jueĉioj estas rabiaj hundoj … danĝeraj kun tio. Kion iam rakontis la patro pri ili … ke ili persekutis lian patrolon dum tri semajnoj. Kaj hunoj kuris antaŭ ili … Hu!

    «Ni rajdu, viroj! La afero estas urĝa.»

    «Kio estas do tiom urĝa?» demandis Okĉe. Ĉiam scivolema, tiu ĉi.

    «Ne cia afero! Mi diris urĝa, do urĝa,» albojis lin Udan.

    Okĉe fiksis la lastajn lamenojn de kapraĵo sur la selojn kaj enseliĝis.

    «Preta, ĉefo.»

    Ĉan remetis en la sagujon la sagon kiun Tibar zorge elfosis el inter la ripoj de la kapro. Ĝia pinto ne malakriĝis, ĝi ne tuŝis oston, ĝi restis bona. Ili rajdis ĝis vesperiĝo, sen ripozigi la bestojn. Ili sufiĉe paŝtiĝis dum la matena ‘diboĉo’. Udan rajdis apud Ĉan kaj subtenis konversacion tiel riĉan kiel bona huno povas. La longaj silentoj tamen ne ĝenis Ĉanon. Li atentis ĉion kion diris Udan, respondis bonvole, sed ne paroligis lin. La vento, seka kaj varma, fortiĝis. Iom-post-iome la herbejo densiĝis, fariĝis gresejo. Aperis tie kaj tie kelkaj sekaj derompitaj dornarbetaĵoj kiuj bule ruliĝis kun la vento. Eble ĉi-vespere oni povus fari fajron per ili. Udan ridetis interne. Kiel la ĉino miros kiam li elprenos la bronzan kaldroneton el sia dusako! Ne multaj posedas tiaĵon. Li trovis ĝin en la domo de la kvina edzino dum la lasta rabatako. Estis eĉ forĝisto en la urbo de la kvina edzino. Se tiu stulta Okĉe ne estus buĉinta lin, nure ĉar li iom defendis oni-ne-scias-kion per sia martelo, nun li estus sklavo en la vilaĝo kiun posedis la tribo ĉe la montopiedo, kaj li povus fandi aliajn kaldronojn. Eble eĉ piedingojn. Li rigardis al Ĉan: ankaŭ li rajdas kiel ĉino, sen piedingoj. Sed la jueĉioj rajdas kun piedingoj, ili, la bastardoj. Pro tio ili estas danĝeraj. Sen piedingo oni ne povas levi sian postaĵon super la selon, ne povas doni grandan lancobaton aŭ fendi la kranion de kuŝanta homo per hakilo. Oni eĉ ne povas bone celi galopante. Nek retroturniĝi. La ĉinoj povas lerte rajdi, sufiĉas rigardi ĉi tiun laŭdiran princon, sed ne kapablas batali rajdante. Pro tio ili dungas jueĉiojn. Eĉ hunojn kia Beke! … Okĉe estas stulta kaj impertinenta. La ordonoj estis tamen klaraj: neniam buĉi virinojn, forĝistojn, lignistojn kaj potistojn. Okĉe diras, ke li ne sciis, ke li estas forĝisto. Envere, Udan mem sciis tion nur jarojn poste, kiam la kvina edzino diris tion al li. Nu, li povintus tamen vidi, ke li havas martelon.

    Denove vesperiĝis. Ankaŭ tiu ĉi tago finiĝis. La matena manĝegado jam estis nur bona memoraĵo, dume la ventroj denove gargarbruis pro malsato. Kiam Udan komandis halton, iom antaŭ krepuskiĝo, neniu protestis. Kaj kiam Udan komencis kolekti sekajn herbotufojn kaj arbetaĵojn, ĉiuj komprenis kaj imitis lin. La suno ankoraŭ ne estis sub la horizonto, kiam Udan elprenis el sia dusako la fajrilon kaj batis sparkojn el la siliko. Baldaŭ kvar okulparoj respegulis kvazaŭ trance la ekdancantajn flamojn. Udan elprenis la kaldroneton kun movoj de oficanta ŝamano kaj ĝuis la admiran rideton de la princo. Tiu ĉi serĉis en sia dusako kaj revenis apud la fajron kun ligna tabuleto, paperfolio, peniko, tre malgranda porcelana inkujo kaj inkoŝtono. Per sia tranĉilo li skrapis la inkoŝtonon super la inkujo kaj aldonis kelkajn gutojn da akvo. Eksidis apud sia selo, metis la tabuleton sur siajn genuojn, trempis la penikon en la inkujon kaj komencis skribi. La tri hunoj okupiĝis pri la manĝo, ŝajnigis ne rigardi lin, sed ne perdis eĉ la plej etan el liaj gestoj.

    La supo estis vera delico. Udan havis eĉ pinĉoprenon da salo. Ili havis bovlojn: la hunoj el ligno, la princo el arĝento. Aldone, la ĉino havis bastonetojn per kiuj li puŝis en sian buŝon la viandopecojn, kion vidante eĉ Okĉe konvinkiĝis, ke li estas vera altrangulo. Post la manĝo ili laŭte ruktadis, kiel decas, kaj komencis babili. Pli precize: foje parolante samtempe ĉiuj tri, ili submetis Ĉanon al vera hajloŝtormo de demandoj.

    Nun sciante, ĉar ili mem vidis tion, ke Ĉan scipovas skribi per peniko sur paperon, ili provis informiĝi pri la magia arto de la skribado. Ŝajne oni povas skribi ĉion kion oni povas diri. Estus mirinde … ĉu ne? Hunoj neniam skribas. Almenaŭ ne tiuj kiuj estas malpli ol dekestroj. Sed ankaŭ la honorinda bopatro de Udan, kiu ja estas centestro – kiel jam menciite – ne povoscias skribi. Nu, bone, ŝamanoj kaj armeaj intendantoj gravuradas runojn sur bastonetojn, ĉar ili devas. Foje kuriero ne povas enkapigi ĉion, ĉar la afero urĝas, tiam li rajdas kun tri-kvar bastonetoj en la dusako. Kaj se li mortas, iu ajn povas ekscii la mesaĝon. Ĉu ne bedaŭrinde? Kaj kial skribi la eventojn, kiel faras ĉinoj? Por memori? Oni ne memoros ion kio ne estas memorinda nur pro tio, ke ĝi estas skribita. Rigardu la rakontistojn! Ili scias ĉiujn legendojn, ĉiujn memorindaĵojn, sed ili ne scipovas skribi kaj legi. Kiam oni bele rakontas, ci ĉeestas la dirataĵojn. Kiam ci legas, ci devas serĉi en cia memoro la runojn, aŭ la ĉinajn desegnaĵojn kaj ci ne kapablas ĝui la historion. Oni povas lerni ion nur de vivanta majstro, nenion de skribaĵo. Ĉu oni povus ellerni la rajdoarton el skribaĵoj? Aŭ la noktan rajdadon? Oni apenaŭ vidas nokte, kiel oni legus la runojn?

    Ĉan ridetis interne, tamen li aŭskultadis atente la demandojn kaj provis respondi.

    «Oni devas noti ĉiujn eventojn de la vivo, ĉiujn inventojn, ĉiujn erarojn, ĉiujn sukcesojn, por ke niaj infanoj instruiĝu per niaj spertoj,» li eksplikis.

    «Mi ne vidas la avantaĝojn de la afero,» konkludis fine Udan, «ĉar se niaj infanoj perdus sian tempon lernadi dum jardeko la skribarton, ili ne povus instruiĝi en la trejnoskadroj, kio postulas ĉiujn momentojn de ĉiuj tagoj dum sep jaroj, de okjaraĝo ĝis la dekkvina. Kaj kiam ili rajdus en la batalon, post ilia dekkvinjariĝo, ili estus tuj buĉitaj de la malamiko kaj iliaj kadavroj ne bezonus la spertojn de la prapatroj. Estas la instruistoj de la trejnoskadroj kiuj transdonas la spertojn de niaj prapatroj al niaj infanoj. Mi vidas ankaŭ alian malavantaĝon: kiam la spertoj kaj scioj estas skribitaj, ne plu estas majstro kiu vidas ĉu la disĉiplo estas inda kaj matura je tia aŭ alia scio, kaj iu ajn fiulo povus ellerni sciojn, kiujn li uzus por si mem persone, por pliriĉiĝi eĉ malutilante al sia tuta tribo. Sed mi povas erari,» aldonis li, «mi estas nur simpla batalisto kaj bona huno. Sed, princa moŝto, tio, kion mi scias, estas ke morgaŭ ni devas forrajdi frumatene. Kaj tiel,» li leviĝis, «Tibar prenu la unuan vaĉon, Okĉe, la duan, kaj mi vekiĝos por la lasta. Ni iru dormi!»

    Udan ordonis, ke ili malproksimiĝu de la fajro je ĉirkaŭ cent paŝoj kaj pretigu siajn selarojn por rapida selado. Kaj, evidente, ĉiuj obeis. Efektis al Ĉan, ke Udan kondutas kvazaŭ li skoltus sur malamika tereno.

    Sed Ĉan ne falis en la dormon kiel kutime. Li amis la hunojn iel senkiale, abrupte, preskaŭ instinkte. Ĉi-vespere, dum Udan ŝutadis vortojn, subite flagris en lia cerbo, ke ilia destino identas al la lia. Ankaŭ ili malaperos kiel la reĝlando de lia patro, ĉar ankaŭ ili ne komprenas, ke pri la iro de la mondo decidos sklavaj amasoj, tiuj kiuj produktas kaldronetojn, potojn kaj remparojn, tiuj kiuj ne volas esti saĝuloj, nek batalistoj, kiuj volas nur ĉiapreze pluigi siajn sklavajn vivojn. Ĉar sklaveco estas pli facila, ol memstareco. Por resti memstara oni devas esti pli forta ol la aliaj. Jam de jarcentoj la hunoj klopodas esti pli fortaj, ol iliaj najbaroj. Ili ĉion oferas al tiu ĉi idealo de la forto. Por ili nur gravas esti venkantoj en la tuj venonta batalo. Pro tio ili estas blindaj al saĝoj kaj religioj. Saĝon bezonas tiuj kiuj ankoraŭ ne scias kien ili volas iri. La hunoj ne havas dubojn. Ili estas nomadaj brutobredistoj, kaj nun, por resti tiaj, ili devas bredadi ankaŭ sin mem kvazaŭ brutojn. La celo de ilia vivo fariĝis akiri inojn kaj gravedigi tiujn ĉi por ke ili nasku pli da knaboj por la trejnoskadroj. Kaj tiu ĉi kolektiva vivcelo renkontas la evidenton, kiun portas en si ĉiu vivanto: oni vivas por reproduktiĝi. La kolektivo postulas, ke ĉiu estiminda huno havu kvar-kvin inojn, sed, eĉ tiel, ne naskiĝas ene de la tribo pli da knaboj, ol knabinoj; sekve, oni devas trovi por ĉiu huno po tri-kvar novajn inojn ekster la tribo. Do rabekspedicioj kaj predomilitoj estas neeviteblaj, kvankam ili fariĝas pli kaj pli malfacilaj. La predo nun repafas. Se la hunaj triboj ne sukcesas unuiĝi, ili estos balaitaj de la surfaco de la tero. Se ili ne volas … se ili volas … volus … mia patro volis unuiĝon … Mi devus preni huninon por edzino … kiu volus … Li duonsonĝis du-tri virinojn ne tro dece vestitajn … kaj la kapon de sia frato sur paliso … li ridetis … Fine li endormiĝis.

    Ŝajnis al li, ke li ankoraŭ ne vere dormis, kiam la mano de Tibar sur lia buŝo lin vekis. La nokto estis nigra, la lunarko, ankoraŭ ruĝeta, tute ne lumigis ĝin. Eĉ Tibaron li ne vidis, li rekonis lian odoron ŝvite-fumaĵan, poste lian voĉon sufloran:

    «Oni venas … prenu la pafarkon … silentu!»

    Udan kaj Okĉe jam estis vekitaj. Nun eĉ Ĉan aŭdis la surdan bruon de alproksimiĝantaj ĉevaloj. Feliĉe la fajro jam estis komplete morta, sed oni povis ankoraŭ flari ĝin sub ĝia vento. Udan preskaŭ senbrue alvenis kun du ĉevaloj, la sia kaj tiu de Ĉan. Ĉan volis seli sian beston, sed Udan komprenigis al li, pli per pantomimo, ol per vortoj, ke li staru preta kun sia pafarko, dum Okĉe selos lian ĉevalon. Plumbe pasis la tempo. La hufobruoj ĉesis proksime de ilia hieraŭa fajro. Kelkaj vortoj en nekonata lingvo. Du aŭ tri diversaj voĉoj. Hufobruoj denove. Ĉifoje malproksimiĝantaj. Norden.

    «Manĉuroj,» sufloris Udan en la orelon de Ĉan. «Skoltoj de manĉura razio, eble. Ni ne restu ĉi tie!» Ili surĉevaliĝis. Ili rajdis dum tempo de duonvaĉo, facile mezurita per la moviĝo de la lunarko. Restis ĉirkaŭ duonvaĉo ĝis la matenruĝo. Udan decidis, ke oni dormu. Ankaŭ la aliaj estis dormemaj. Okĉe kaj Tibar jam vaĉis. Ili do klinis siajn kapojn surbrusten kaj tuj endormiĝis. Iliaj ĉevaloj senmoviĝis kaj ankaŭ ili endormiĝis. Dum noktorajdado la hunoj neniam elseliĝas por dormi dum mallonga tempo.

    «Ĉu la moŝto kutimas dormi en selo?» demandis Udan.

    «Ĉu mi kutimas … ne, sed mi povas. Sed ĝuste nun mi ne estas dormema. Mi povas vaĉi, se ci fidas pri mi. Mi ne endormiĝos, nek tranĉos cian gorĝon.»

    Udan estis tentata. Li ja bone dormus duonvaĉon. Lia kapo estis peza, kvazaŭ li estus ebria.

    «Bone,» li diris, «mi dormetos iomete, se via moŝto ne estas dormema.» Li klinis sian kapon kaj ne aŭdis la respondon de Ĉan. Lin vekis la unuaj sunradioj. Li rigardis al Ĉan, kiu okulumis al li, kaj tuj klinis la kapon por ke la aliaj kredu, ke li ankoraŭ dormas. Ankaŭ Tibar malfermis la okulojn. Li deseliĝis kaj malproksimiĝis por fari siajn necesaĵojn. Udan lasis Okĉen dormi ĝis kiam Tibar finis sian aferon kaj komandis ekrajdon.

    *

    Estis jam matura posttagmezo, kiam Udan, levante la manon, haltigis la grupon. Li rigardis fikse nord-orienten.

    «Rajdistoj,» li diris. Ĉan vidis nur la grizaverdan stepon.

    «Jes, hunoj,» diris Tibar tenante la manon viziere antaŭ la frunto. Tiam Ĉan, streĉinte la okulojn, sukcesis distingi tri aŭ kvar nigrajn punktetojn, ne pli grandajn ol muŝfekaĵoj, ĉe la horizonto.

    «Tri aŭ kvar,» li diris, kontenta pri si mem.

    «Kvar hunaj rajdistoj, plejprobable el la Beke-tribo,» resumis trankvile Udan, kaj li mansignis por reirigi la grupon. Tiam li ekhavis lastmomentan inspiron, aŭ simple li alvenis la finon de siaj pripensadoj, ĉiel, li sin turnis komandvoĉe al siaj du batalistoj:

    «Aŭskultu bone! Ni estas la akompanantaro de la honorinda moŝto Ĉan Wei, laŭ ordono de tribestro Urga. Ni akompanas la ĉinan moŝton ien.»

    Okĉe kaj Tibar algapis lin kvazaŭ hundo ventroparolanton. Kaj Okĉe, kiu ĉiam devas scii pli ol li rajtas, sarkasme demandis:

    «Kien do? Se ni akompanas iun, ni devas almenaŭ scii kien ni iras. Ĉu?»

    «Nur mi konas la ordonojn. Komprenite?» alraŭkis lin Udan.

    «Tio ĉi ja veras,» ridaĉis Okĉe. Udan volintus travipi lian muzelon, sed ne havis la tempon, la Beke-uloj alproksimiĝis rapide, tiel li ignoris la impertinenton kaj pluparolis al Tibar:

    «Tibar, kun cia panjo ci parolas ĉine, ĉu ne. Ci tradukos ĉinen ĉion kion ili diros, por la moŝto!»

    «Mi ne scias ĉu mi povas ĉion traduki …»

    «Ne gravas, la moŝto komprenos.»

    Ĉan komprenis kaj diris ĉine ion al Udan kiu sin turnis al Tibar:

    «Kion li diris?»

    «Li diris: tre saĝa plano.»

    Ĉan daŭrigis ĉine. Tibar tradukis:

    «Li diras: kiu estas la honorinda tribestro Urga, kiu degnas min protekti?»

    «Li estas nia tribestro, li estas tre maljuna, eble centjara, kaj tre saĝa, kaj bona amiko de ĉefestro Kadar. Ni forlasis lian tendaron antaŭ unu lundaŭro. Se li konus vian moŝton, li certe vin protektus.»

    Tiam, fine, ankaŭ Okĉe ekkomprenis:

    «Do la honorinda ĉino ne parolas hune … ĉu?»

    «Eble li parolas, sed ci nenion scias pri tio,» klarigis al li servoprete Tibar.

    «Sed mi ne komprenas do kial …»

    «Fermu la faŭkon!» alkrudis lin Udan. «Tibar, rajdu apud lia moŝto!»

    *

    La patrolo haltis je dek paŝoj de ili, la patrolestro deĉevaliĝis. Udan agis same. La ritaro de la prezentiĝoj komenciĝis. La juna patrolestro aŭskultis kun respekto Udanon. Kiam li sciis ĉion kion li devis scii, li ordonis al unu el siaj rajdistoj, junulo apenaŭ viraĝa, raporti al la tribestra moŝto Beke pri la vizitantoj petantaj gastigon de li. La kuriero forgalopis, kaj, ĉar neniu dubis pri la respondo de tribestro Beke – hunoj ja neniam forpelas vojaĝantojn – ĉiuj ekrajdis promenpaŝe al la tendaro. Ili jam atingis la disajn ŝirmejojn de paŝtistoj, kiuj ĉirkaŭas la tendaron, kiam la juna kuriero, lastjarulo de trejnoskadro, revenis kun la respondo de tribestro Beke, kiu, li diris, bonvenigas la gastojn kaj petas ilin distriĝi kaj ripozi en la gastotendo dum la venonta nokto; li akceptos ilin morgaŭ matene. Ĝis tiam la gastoj rajtas iri ĝis la rivero por sin bani, sed ili estas petataj ne vagadi en la tendaro. La Beke-rajdistoj regrupiĝis kape de la kolono por montri la vojon, Ĉan kaj lia akompanantaro postiris. Ĉiuj eksilentis. La Beke-uloj ŝajnis ĝenataj: tia malvarma akcepto ne estis kutima. Udan alrigardis Ĉan-on komplice. Ĉan mordetis siajn lipojn. Tibar kaj Okĉe ŝajnigis sin flegmaj, sed Okĉe senkonscie ekpalpis la tenilon de sia batalhakilo. Ili enrajdis la tendaron paŝe, en duopa kolono.

    La somera tendaro de la Beke-tribo estis vastega. Ĉan metis multajn mirajn kaj flatajn demandojn al Tibar, ja, pro la proksimeco de Ĉinio, multe da hunoj ĉi tie havis ĉinajn patrinojn. Milo da feltkovritaj tendoj estis dissemitaj sur ambaŭ bordoj de facile travadebla rivero larĝa je pli ol 50 ulnoj. Akra odoro de fumo kaj de tanataj feloj ŝvebis en la aero. En la tendarego hierarkie organizita, ĉiu familio havis propran tendovilaĝon apartan, kun propraj tendoj kaj ĉaroj. Hundoj alkuris el tiuj tendaretoj, bojante kvazaŭ demonoj, kaj atinginte la kolonon, ili kontentiĝis pigre akompani la rajdantojn, svingante la vostojn. La ĉarovico, kiu remparis je ĉiu tendareto, lasis larĝan enirejon fronte al la estra tendo, en kiu loĝis la familiĉefo kaj lia unua edzino, la ‘granda damo’. Duoncirkle, malantaŭ la estra tendo, staris la tendoj de la ‘junaj damoj’, en kiuj loĝis la aliaj edzinoj kun siaj infanoj: knabinoj ĝis edziniĝo kaj knaboj ĝis okjariĝo. La pli aĝaj knaboj loĝis en grandaj kolektivaj tendoj ĉe la limo de la triba tendaro; ili ja devis protekti la tendaron dum foresto de la batalistoj; tio ĉi estis parto grava, foje pereiga, de ilia trejnado. La plenkreskaj filoj, tio estas tiuj kiuj estas pli ol dekkvinjaraj kaj edzoj, havis siajn tendojn, pli-malpli same aranĝitajn kiel tiu de la familiĉefo, interne de la ringo formita de grandaj kvarradaj ĉaroj, tiel ke ĉiu parto de la familio estu kiel eble plej proksime de siaj ĉaroj. Dum migrado la ĉaroj, tirataj de bovoj, transportis kaj ŝirmis la membrojn kaj la havaĵojn de la familio. Ekster la ĉarringo staris la tendoj kaj tendaĉoj, ofte simplaj ŝirmejoj el branĉoj, de la sklavoj de la familio. En la tendareto de la tribestro troviĝis unu tendego por ŝirmi la kunvenojn de la konsilistoj de la tribo. Inter la tendaretoj, la tendaro havis stratojn kaj placojn. La ‘ĉefplaco’, antaŭ la tendareto de la tribestro, estis sufiĉe vasta por kunigi la tutan loĝantaron de la tendaro. Tie okazis la voĉdonadoj, la foiroj, la konkursoj, la festoj kaj la ekspozicioj de predoj post sukcesaj razioj.

    La gastotendo, je kelkaj ulnoj de la rivero, staris ĉe la norda limo de la tendaro, ĉirkaŭita de tri kolektivaj tendoj de trejnatoj ĝin protektantaj. Sur la alia bordo de la rivero oni povis vidi dekon da junaj rajdistoj patrolantaj. Plotono de deko da rajdistoj estis ĝuste travadanta la flavaĉan akvon por plifortigi la gardistaron.

    Antaŭ la gastotendo atendis ilin la estro de la trejnoskadroj, maljuna batalisto, kiu lasis sian dekstran brakon kaj unu okulon ie sur la batalkampoj. Lia afableco iom malstreĉis la etoson. Li kapoklinis al Ĉan, sed parolis al Tibar, la interpretisto, haltante post ĉiuj frazoj, lasante, sen malpacienciĝi, la tempon por la ĉinigo.

    «Mi estas Ŝuta filo de Timur … mi estas la komandanto de la trejnado de junuloj … kun centestra grado … mi bedaŭras, ke … la ĝuste ĉimomentaj gravaj zorgoj de la tribestra moŝto … trudis al mia negrava persono … la taskon akcepti la honorindan moŝton ĉinan … amikon de la de ĉiuj altestimata tribestro Urga …» Neniu malico estis en lia bela basa voĉo. Ĉan, tra Tibar, lin dankis kaj alirinte sian ĉevalon, li elprenis el la dusako ponardon kun orumita tenilo, kaj ĉinis al Tibar:

    «Diru al li … honorinda centestro! Mi estas kortuŝita … Nenio valoras la honoron esti akceptita de milsperta batalisto … kaj por pruvi mian dankemon … mi petas cin akcepti ĉi tiun armilon … forĝitan de junana artisto (Tibar tradukis: forĝisto) … el Baktrio … por esti uzata per maldekstra mano … ĝia klingo estas el fero trieĝa … per ĝi ci povas trapiki ian ajn kirason … ci devas ĝin grasoŝmiri ofte, se ne, ĝi rustos kaj ne restos blua … estu ĝi cia … pro danko kaj amikeco.»

    La maljuna batalisto kripla ne povis kredi al siaj oreloj, al sia ununura okulo, kiu enhavis suspektan brilon, kvazaŭ ĝi larmus. Li ne kuraĝis etendi sian ununuran brakon por kapti la miraklaĵon kaj tuj provi ĝin je ia malnova kirasopeco. Li glutis sian salivon, trudis kvieton al sia voĉo kaj respondis:

    «Potenca moŝto … je tia donaco estas indaj nur tribestroj aŭ reĝoj … ne decas, ke mi ĝin akceptu … mi timas, ke tiu ĉi donaco estis destinita al tribestro Beke …»

    Ĉan interrompis lin:

    «Ne timu tion … Ĝi estis destinita al la unua huna batalisto kiu min honorigos per sia amikeco … tiu batalisto devas esti sperta, maljuna kaj saĝa, kiel ci estas … nu, prenu ĝin … mi diris: ĝi estas cia … Se ci ne akceptas ĝin …. mi ĵetos ĝin en la riveron …»

    Post traduko de tio ĉi, Ŝuta filo de Timur ne plu povis heziti, li prenis la ponardon kaj elingigis ĝin. Li ne rigardis la artaĵan tenilon kiu perfekte kuŝis sur lia polmo, lia rigardo ame kovis nur la klingon. Ĝi estis perfekta. Li flaris ĝin kaj enspiris la riĉan parfumon de ranca graso kiu protektis la trezoron. Li ĉirkaŭrigardis kaj gustumis la beatan admiron en la rigardoj de la ĉirkaŭstarantaj junuloj. Hu! Ili nun scias kiom valoras ilia majstro. Li albojis ilin, kiel decas ke komandu ĉefo:

    «Kion vi prigapas, nenifaruloj? Zorgu pri la ĉevaloj! Vi du! Zorgu pri la seloj! Forprenu la viandaĵon kaj portu ĝin al damo Gora, ŝi anstataŭigu ĝin per preta! Vi! kuru al la granda damo kaj diru al ŝi, ke mi ordonas, ke ŝi pretigu festomanĝon por kvar gastoj.»

    Kiam la junuloj diskuris, li turnis sin denove al Ĉan:

    «Kion la moŝto deziras de mi? … Ĉion kion mi rajtas, mi faros …»

    Ĉan afable klinis la kapon al li:

    «Mi deziras nur cian amikecon …» Ŝuta ne kredis tion: oni ne donas tiel grandvaloran donacon kontraŭ nur amikeco.

    «Jes, moŝto, vi havas mian amikecon … sed via moŝto certe deziras aliajn servojn …»

    «Nu, se ci volas, helpu min havi provizojn por dumonata kampanjo kaj du fortajn ĉevalojn por porti ilin. Sed, amiko, mi ne volas donacojn, mi povas pagi …»

    «Per kio pagos via moŝto?»

    «Per kio ci volas: ĉina mono, nobla metalo kaj perloj …»

    «Tiam nenia problemo. Morgaŭ ni trovos ĉion kion via moŝto volas … Sed nun mi lasas la moŝton puriĝi kaj ripozi. Post sunsubiro mi revenos por konduki la moŝton kaj liajn batalistojn en mian modestan kvartalon por bona manĝo kaj abunda trinkado.»

    Udan dankis centestron Ŝuta nome de la triopo kaj ne forgesis lin informi pri la grava fakto – kiun eble li ankoraŭ ne sciis – ke la patro de lia granda damo estas ankaŭ centestro.

    Fine Ĉan kaj liaj tri kunuloj povis ripozi. Ŝuta filo de Timur rajdis al sia kvartalo, sentante kontraŭ la ventro la mirindan donacon kiu trovis sian lokon en lia zono, kvazaŭ ĝi estintus ĉiam tie. Ĉu la ĉino lin koruptis? Tute ne! Li ridis en sia koro. Li estis kun tribestro Beke, kiam alvenis la kuriero de la patrolo. La kuriero raportis, ke iu ĉina altrangulo, protektata de tri batalistoj de tribestro Urga, petas gastigon. Tribestro Beke iom enmemiĝis antaŭ ol doni sian respondon, kiu perpleksigis Ŝuta’n. Post la foriro de la kuriero, la tribestro ordonis, ke akceptu la ĉinon li, Ŝuta.

    «Sed tio estos insulto al tribestro Urga,» li protestis. Tiam tribestro Beke klarigis al li la aferon. Li parolis senkolere:

    «Ŝuta, aŭskultu! Urga sendas al mi ian ĉinan transfuĝinton, kiu konas la hunojn negocantajn kun ĉinoj pri paco kaj amikeco, pri ‘hekin ’ kiel ili nomas tion. Nu, se tiu ĉino min rekonas, Kadar elprofitos la okazon por nin submeti, kaj meti mian kapon sur pinton de lanco. Al Kadar ni ne povas rezisti, ci bone scias. Do, la ĉino ne devas min vidi. Faru kiel ci povas! Kovru lin per donacoj, sed li iru for!»

    Ŝuta sugestis, ke la ĉino povus esti likvidita, ekster la kampo … nu, eble … de iu manĉura razio … tia ja ekzistas.

    «Ne stultu! Se protektato de Urga mortas sur nia teritorio, Motun, filo de Kadar, alvenos kun kvin milopoj morgaŭ! La preteksto estus eĉ pli bona, ol la ‘hekin ’. Ne! Nenio fia okazu al tiuj bastardoj, nek ĉe ni nek pro ni. Ci komprenis? Ci respondecas pri ili. Mielu ilin, kisu ilin, ofertu cian postaĵon al ili … sed … ili forbugriĝu!»

    Nu bone, pensis gaje Ŝuta, ili foriros. La tribestra moŝto pagos al mi la bankedojn, la provizojn, la du ĉevalojn, ĉion. Kaj ankaŭ la ĉina moŝto pripagos la tuton. Kaj mi havas mian ponardon. Hu! Foje la vivo estas bela!

    Alveninte al sia tendo, li vidis sian junanan sklavon, Trikliton, zorge labori super ĉina arbalesto: li volas fari el ĝi iaspecan pafarkon manipuleblan per unu mano. Li ŝatis tiun knabon.

    «He! Triklito! Venu!» Li eltiris el sia zono la ponardon kaj altenis ĝin al la metiisto:

    «Kion ci opinias pri ĉi tio?» Triklito ekzamenis la armilon longe kaj atente:

    «Mirinda, Mastro, mirinda. Mi neniam supozis, ke oni trovas tiaĵojn ĉi tie.»

    «Diru, ci-kiu-ĉion-scias, kie estas Baktrio?»

    «Okcidenten, mastro. Rajdu dum du jaroj al la kuŝanta suno, kaj la mastra moŝto estos en Baktrio.»

    «Nu, ĝi estas iom tro malproksime. Sed ne zorgu, tagon ni rajdos ankaŭ tien.» Kaj li ride remetis la ponardon en sian zonon. Li rektigis la dorson, glatigis siajn grizajn lipharojn. Nun li klarigos al la granda damo, kiu pagos la festenon.

    *

    Dume, Ĉan kaj liaj kunuloj, aranĝis sin en la gastotendo. Ili ne estis malkomforte. La tendo estis ronda kaj granda. Ĉan paŝis dekdufoje por atingi ĝian kontraŭan vandon el vimenaĵo. La tegmento estis el kunkudritaj bovofeloj. Meze staris fosto alta kiu trais la centran truon larĝan je du ulnoj. Ekstere, super la tendo, iaspeca granda ombrelo, pli granda ol la truo, estis fiksita sur la centran foston tiamaniere, ke oni povis ĝin altigi kaj malaltigi. Okaze de pluvo, oni simple malaltigis tiun ĉi tegmenteton, kaj la interno de la tendo restis seka. Tiam, kompreneble, oni konservis interne la fumon de la fajrejo sub la tegmentotruo. Sed somere: nek fajro, nek fumo. Eĉ la ŝafo- kaj kaprofeloj de la planko ne haladzis malplaĉe. Du sklavinoj, junaj kaj afablaj, lavis iliajn piedojn antaŭ eniro; ili atendis ekstere por akompani la gastojn en la riveron por kompleta striglado. Ĉan volis konservi sian koksotukon, sed la sklavinoj ride forprenis ĝin, kaj tralavis la princon kvazaŭ bebon. Post la bano ili dormis ĝis la alveno de Ŝuta kun honorgvardio de dek junaj rajdistoj.

    La festomanĝo ĉe Ŝuta estis tre abunda. Apenaŭ restis kelkaj pecoj el la du kaproj buĉitaj laŭ ordono de la granda damo. Mirigis Ĉanon, ke la ses edzinoj de Ŝuta – la sesa estis apenaŭ 15-jara kaj tre videble graveda – ĉeestis la bankedon kaj tre libere alparolis la gastojn. Tio ĉi ne estis kutima en Ĉinio. Sed vidante kiel senĝene Okĉe, kaj eĉ Udan kaj Tibar, respondas al ili, ankaŭ li malstreĉiĝis, kaj respondadis – kiel eblis tra perado – per ŝercoj al ŝercoj. Kiam la granda damo de Ŝuta demandis kiom da edzinoj havas Ĉan, kaj tiu ĉi respondis, ke li ankoraŭ ne havas edzinon, sed nur ok litulinojn oficialajn (kiel do tiuj ĉi statas nun, pensis Ĉan malgaje) kaj kelkajn sklavinojn sufiĉe lertajn, la tria edzino, Gora, ekkriis:

    «Sed tio ĉi estas maldece,» tiel impertinente, ke Tibar ne kuraĝis traduki, kaj estiĝis ĝena silento. Ŝuta albojis ŝin:

    «Ci ja volas tradraŝon, ĉu?» kaj Ĉan konservis sian rideton, kiel iu kiu ne komprenis.

    «Kial ci ne tradukas, Tibar?» Tibar tradukis.

    «Kial do estus maldece, sinjorino? Ankaŭ hunoj havas plurajn edzinojn.»

    «Ne estas maldece havi plurajn virinojn,» respondis Gora kiu videble ne tro timis la promesitan tradraŝon, «kio ŝajnas al mi maldeca – sed pardonu, mi estas nur stulta virino – ke via moŝto havas litulinojn, sen havi edzinojn, precipe unuan edzinon, ‘grandan damon’ kiel ni diras, por disciplini ilin. Se ne estas unua edzino, kiel la litulinoj povus bone konduti? Via moŝto eĉ ne povas scii, kiam ili gravediĝas, kiu estas la patro de iliaj infanoj. Pli grave, via moŝto ne povas scii, ĉu ili elfaris siajn taskojn kaj ĉu ili bone mastrumas la parton de la havaĵoj komisiitaj al ili .»

    «Nu, miaj litkunulinoj vivas en domo, kie ili rajtas akcepti nur virinojn; ili ne havas aliajn taskojn, ol sin beligi, kaj mia patrina moŝto kontrolas ilian konduton.»

    «Terure!» ekkriis la virinoj kaj komencis viglan diskutadon inter si. Tibar tradukis nur la konkludon de la granda damo:

    «Via moŝto estas ankoraŭ tre juna. Iam li scios kiaj estas virinoj.»

    Ĉan, tra Tibar, respondis afable:

    «Sinjorino unua edzino certe pravas. Povas esti, ke huninoj estas pli seriozaj ol ĉininoj. Kiam mi havos edzinon, ŝi estu huna.»

    Ĉiuj ekridis, Ŝuta pli forte ol la aliaj. Li provis interesiĝi pri la celo de la vojaĝo de Ĉan, sed Udan restis ĝentile evitema:

    «Mi havas ordonon konduki lin kien li volas iri.»

    Ŝuta, tra Tibar, alparolis Ĉan-on:

    «Ĉu mi rajtas scii la celon de la vojaĝo de via moŝto? Aŭ ĝi eble estas sekreta …»

    «Nenia sekreto. Mi iras norden, ĉe la nordajn limojn de Hunio, kaj tie mi renkontiĝos kun ŝamanoj por eklerni de ili la …» Tibar eksilentis kaj diris:

    «Nun la moŝto uzas vortojn kiujn mi neniam aŭdis,» kaj rediris la samon al Ĉan. Ĉan respondis longe. Tibar metis kelkajn demandojn, kaj ĉiufoje li ricevis longajn respondojn, kiuj ne produktis sparkon de kompreno en liaj okuloj. Fine, Tibar tradukis:

    «La moŝto volas renkontiĝi kun ŝamanoj kaj magiistoj por ellerni de ili kiel vidi tre malproksimen kun fermitaj okuloj … kaj kiel vojaĝi sen sia korpo … kaj kiel fari magiaĵojn … kiel renkontiĝi, en si mem, kun mortintoj … kaj trovi la hunan ‘dao ’-on, kion ajn povu signifi tiu ĉi vorto.» Kaj li aldonis, «mi ne povas traduki kozojn kiujn mi ne komprenas. Ju pli la moŝto eksplikas, des malpli mi komprenas. Ĉu la centestra moŝto komprenas ion el ĉio ĉi?»

    «Tute nenion, krom ke li volas rajdi norden,» respondis Ŝuta. «Demandu al li kiam li volas foriri.»

    «Kiel eble plej rapide, se la tribestra moŝto konsentas,» respondis Ĉan.

    *

    La tagon poste, post sunleviĝo, du sklavinoj alportis manĝaĵojn kun kruĉo da kumiso. Matenfine Ŝuta alvenis kaj mienis tre malfeliĉe:

    «Tribestro Beke devis forrajdi kun du centopoj, kaj vin salutas pere de mi. La moŝto deziras al vi bonan vojaĝon kaj esperas vin renkonti revenvoje.»

    «Ĉu manĉuroj …?» scivolis Udan.

    «Kiel vi scias?»

    «Ankaŭ ni renkontis kelkajn el ili, du tagojn antaŭ nia alveno,» kaj li rakontis la aventuron. «Ili iris norden.»

    Ŝuta ŝajnis perpleksa.

    «Min pardonu,» li diris kaj forrapidis. Iom poste ili vidis rajdiston galopi orienten. Tuj poste Ŝuta revenis:

    «Se la ĉina moŝto volas rapidi, ĉio estos preta ĉi-vespere. Ne utilas atendi la moŝton Beke; li ne revenos antaŭ pluraj tagoj.»

    «Se tiel, lia moŝto volonte daŭrigus sian vojaĝon morgaŭ matene,» anoncis Udan.

    «Nu, perfekte. Mi lasas vin al viaj preparoj. Vi rajtas iri ien ajn en la tendaro kaj aĉeti kion vi volas, la provianto estos donaco de la estra moŝto: tiuj estas la ordonoj de la ĉefo.»

    «Bonvolu lin danki, kiam li revenos.»

    «Mi faros tion kun plezuro. Nun mi devas iri al la trejnado. Se la moŝto min bezonas, sendu al mi unu el la junuloj kiujn mi sendos por vin helpi. Ĝis baldaŭ, dekestro Udan.»

    «Ĝis baldaŭ, centestra moŝto.»

    *

    Udan atendis, ke Ŝuta estu ekster voĉatingo kaj turnis sin al Ĉan silente, kaptante lian rigardon en kiu li perceptis la zorgojn. Jes, tiu ĉino estas lerta, li komprenas, eĉ iom tro rapide, pensis Udan. Kiam la aferoj troe glatas, pretiĝas faŭlo. Tibar kaj Okĉe ankaŭ senmoviĝis: kial do tiuj du gapas al mi kvazaŭ saltopretaj virkatoj, ĉu ne ĉio en ordo? Okĉe ne eltenis la silenton:

    «Ĉu mi rajtas demandi …?»

    «Ne!» kraĉis al li Udan. «Okupiĝu pri la pakaĵoj, vi! Nu eksaltu, rapidu! Ĉu jam finite …!» La du batalistoj obeis mienante kvazaŭ hundoj de kiuj oni forprenis oston.

    «Mi tuj iros aĉeti nepraĵojn kaj unu ĉevalon se via moŝto havas per kio …» daŭrigis Udan al Ĉan. Ĉan eltiris el sia maniko du orajn ringojn jam pretigitajn kaj aletendis ilin al Udan:

    «Jen, tio ĉi sufiĉos, aĉetu tri ĉevalojn kaj unu fortan sklavon viran!»

    «Sklavo estos malhelpo se li malbone rajdas; se bone, li estos danĝero …»

    Ĉan fermis la okulojn por pripensi iomete.

    «Jes … Aĉetu tamen tri ĉevalojn … kaj tri sagujojn kun ferpintaj sagoj kirasboraj … kaj tri dekduojn da longaj sagoj por mi … ankaŭ kirasborajn … se ci povas. Provu trovi piedingojn por mia selo, ferajn aŭ bronzajn. Marĉandadu iomete … pli nature tiel! … kaj tri felsakojn, sed ne plenigu ilin. Norde estas akvo … do poste. Kaj tri dorsoprotektajn plakojn por vi … por mi mem, mi havas.»

    «Via moŝto supozas ke ili nin akompanos, ĉu ne?»

    «Estas normale, ĉu ne? Ĝis la limoj de ilia teritorio. Eble plue … Tribestro Beke certe ne volas, ke io malbona okazu al ni en liaj kampoj.»

    «Poste … ne lia kulpo,» ridaĉis Udan. «Kio se mi sendus Okĉe’n antaŭen, ni diru: por anonci nian alvenon al tribestro Ĵolt …»

    «Ja, ili devas nin mortigi ĉiujn, se ili volas eviti problemojn kun la moŝto Urga kaj kun sinjoro Motun. Pli bone, ke ni ne restu kune … Bona ideo, sed ĉu ni havos permeson?»

    «Ni jam havas, la centestro diris, ke ni rajtas iri kien ni volas.»

    «En la tendaro … li diris.»

    «Nu ja via moŝto restas en la tendaro, Okĉe ne estas grava persono … se la centestro grumblas, via moŝto nenion sciis pri tio, estas pro mia stulteco … kaj mi pardonpetos, se endas.»

    Ĉan kapjesis.

    «Ĉu ci certas, ke la Ĵolt-tribo estas norde?»

    Udan ŝultrolevis:

    «Kiu scias? Eble li estas norde … ankaŭ la centestro ne povas scii. Eble mi scias,» ridis Udan, «kaj li, ne.»

    «Okĉe iru do norden dum almenaŭ unu vaĉo. Nur poste li turniĝu okcidenten.»

    Udan algapis lin:

    «Kial okcidenten?»

    Ĉan komplice ridetis:

    «Ĉar ci volas min konduki ĉe tribestron Urga, ĝentile, se mi konsentas, per sklavrimeno, se mi kontraŭstaras … kaj volas sendi Okĉe’n al tribestro Urga por peti helpon, ĉu ne?»

    «Via moŝto estas saĝa kaj scias, ke mi ne rajtas agi alimaniere. Cetere, eble ĉefestro Kadar, aŭ lia filo, sinjoro Motun, estos ĉe la honorinda Urga, kiam ni alvenos,» balbutis Udan, ruĝa pro honto. Li sentis sin nuda antaŭ tiu ĉi ĉino. Ĉu sufiĉas ke iu konu la manieron desegni literojn, por ĉion diveni? Eble li vere estas magiisto, li ja scias multe pri ŝamanoj … Nu, tamen, estas pli facile tiel ĉi.

    «Okĉe rajdos norden post la adiaŭa festeno ĉe Ŝuta. Li trapasos la limojn de la paŝtejoj de Beke, kaj, unu vaĉon poste, li nin atendos. Pli bone, ke ni estu denove kvar batalistoj … mi diras kvar, ĉar se via moŝto volas piedingojn, tio signifas, ke ankaŭ via moŝto volas batali … okaze de renkontiĝo kun … manĉuroj, aŭ kiu ajn … volante malhelpi nian iron ĉe tribestron Urga. Estos longa rajdado, eble dudektaga, sed se ankaŭ via moŝto volas rajdi kun ni, ni ne bezonas helpon. Mi ne plu malfidas, mi ĵuras per la lazura ĉielo. Via moŝto povas fidi pri mi.»

    «Mi jam delonge fidas pri ci, filo de Hunsin.»

    *

    Ĉio okazis pli-malpli laŭ la konjektoj de Udan. Veras, ke centestro Ŝuta iom koleris eksciante pri la skolta misio de Okĉe (li sendis norden du skoltojn nur iom antaŭ la sunleviĝo) sed, estante maljuna batalisto, li ne povis negi, ke Udan agis saĝe. Rimarkinte la dorsoprotektilojn, li diris nenion, sed sendis antaŭen la akompanan dekopon, kaj li mem restis kun la gastoj, gaje babilante. En du tagoj, ili atingis la limojn, kie Ĉan donacis po unu kupromoneron al la dek junaj batalistoj kaj unu arĝentan al Ŝuta. Liaj du skoltoj atendantaj la grupon ĉe la limomontra rivereto, raportis ke la spuroj de Okĉe pluas norden, sed la rajdiston mem ili neniam ekvidis. Cetere, laŭ la spuroj, li rajdas du ĉevalojn, kaj iras rapide. Ĉan donacis po unu kupromoneron ankaŭ al la du skoltoj. Post ĝentilaj adiaŭoj, Ŝuta levis sian solsolan manon por ordoni reiron. La triopo de Ĉan daŭrigis norden kaj haltis nur longe post la sunsubiro. Dum la dua vaĉo, Okĉe revenis. Li estis laca, malsata kaj lakone raportis, ke nenion raportindan li vidis. Ili pasigis unu plian tagon surloke, ne por ripozi, ili ja ne estis lacaj, sed por certiĝi, ke neniu postsekvas ilin. La postan tagon ili ekrajdis okcidenten. La vojaĝo daŭris deknaŭ tagojn. La dudekan, antaŭ tagmezo, ili atingis la limojn de la tendaro de tribestro Urga. Gaja grupo de skoltoj ĉirkaŭis ilin. Udan prezentis Ĉan-on kun la plej granda respekto al sia samrangulo kiu tuj sendis kurieron al la tribestra moŝto. Ili jam estis interne de la kampadejo, kiam la kuriero revenis kun la ordono de tribestro Urga: la tribestra moŝto salutas la gaston kaj atendas lin kaj dekestron Udan en sia tendo. Udan elradiis feliĉon. Li permesis al Tibar kaj Okĉe kuri ĉe siajn familiojn kaj kondukis Ĉan-on ĉe sian estron. Tiu ĉi kaj kelkaj oficiroj atendis ilin sidante sub feltmarkezo muntita antaŭ la enirejo de la tribestra tendo. Ĉan nomis sin, resumis en kelkaj ĝentilaj vortoj la celon de sia aventuro kaj petis gastadon. Li ŝvitis, estis laca kaj naŭzita per sia propra odoro. Li povis sin lavi, lastfoje, antaŭ naŭ tagoj, en rivereto kiu apenaŭ havis akvon. Tribestro Urga, kiu komprenis lian ĝenon, lin salutis afable kaj proponis al li banon kaj ripozon en la gastotendo, dum la tempo necesa por aŭdi la raporton de dekestro Udan. Ĉan kontente jesis kaj transdonis sin al la zorgado de du ĉinaj sklavinoj. Kiam li estis lavita, razita kaj masaĝita unuela oficiro rekondukis lin en la tribestran tendon. La tribestro lin atendis staranta. Ĉan salutis lin denove per profunda kliniĝo ĉina. Rektiĝinte, nun freŝa kaj pura, lia scivola rigardo esploris la faman saĝulon de la hunoj.

    *

    Urga, filo de Ŝolt, estis bela maljunulo blankhara kaj blankbarba, kiu staris, rekta kiel lanco, antaŭ Ĉan, pli alta ol tiu ĉi je duonkapo. Lia griza rigardo maljuna estis ne malamika sed tranĉa kiel fera klingo. Ŝvebis en la tendo odoro acidaĉa de humidaj ledoj, aŭ eble de kumiso. Ĉan ne kuraĝis ekparoli unua. Io en la maljunulo timigis, trudis respekton, sed ankaŭ konfidon. Kiam li fine decidis paroli, Ĉan mire konstatis, ke lia voĉo ne tremetas maljune. Nu, ankaŭ juna ĝi ne estis. Ĝi tembris kvazaŭ tro seka ligna muzikilo.

    «Dekestro Udan raportis ĉion kion li scias pri ci, princo Ĉan Wei. Mi ne havas kialon cin malhelpi, ci rajtas pluvojaĝi al Tririveroj, kie tribestro Kadar paŝtadas siajn brutojn. Kial mi cin malhelpus? Mi konis cian sinjoron, la reĝon de Wei. Ci ne troe similas al li, ĉu ne? Sed eksidu, nu … tie, sur la kusenon!»

    «Ne decas, ke mi sidu, dum via moŝto staras …»

    «Ne zorgu pri tio! Mi ne volas sidi. Fakte, se mi sidas, mi bezonas poste du sklavojn por min starigi … kaj mi ne volas ke fremdulo vidu tion. Eĉ maljunulo rajtas foje koketi.»

    «Kial via moŝto ne uzas seĝon, mi volas diri: tronon, kiel mia patra moŝto?»

    «Ĉu li havis tian kutimon? Kiam mi renkontis lin, li havis kruron frakasitan kaj li kuŝis sur silkaj kusenoj kaj iu oficisto parolis anstataŭ li. Ni estis venkintoj, li estis venkito, tamen li ne degnis alparoli persone barbarojn.»

    «Li ne rajtis … pro la etiketo. Via moŝto min pardonu, tiu ĉi insulto certe okazis antaŭ mia naskiĝo. Tute veras, ke mia sinjoro lamis per la dekstra kruro, sed mi neniam sciis kial.»

    «Nu, li ne parolis, sed ni bone vidis lin. Se mi bone memoras li havis cikatron super la lipoj.»

    «Vi ne bone memoras, moŝto. Li ne havis cikatron sur la vizaĝo, sed, fakte, super la lipoj, du nevusojn … kiel do hune? … du belgrajnojn.»

    «Jes ja, bone. Ci estas reale filo de cia patro, do min aŭskultu! Ĝis Tririveroj la rajdado estas longa … kaj en la nunaj cirkonstancoj, eĉ danĝera por ĉino. Aliflanke, ni atendas sinjoron Motun ĉi tie. Li alvenos post kelkaj tagoj, restos kelkajn tagojn kaj poste reiros Tririverojn. Kun li, kompreneble, nenia danĝero. Mi opinias, ke estus pli saĝe, se ci restus kun ni ĝis lia alveno, kaj reirus kun li, kiam li rehejmiĝos. Kion ci diras pri tio?»

    «Mi agos laŭ la konsiloj de la estra moŝto kaj elkore dankas ilin.»

    «Do, ni atendu kune sinjoron Motun! Ĝis lia alveno, kaj eĉ poste se ci konsentas, estu nia gasto. Ĉi-vespere restu, se ci bonvolas, por partopreni en mia manĝo!»

    De tiam, Ĉan ĉiuvespere iris en la tendon de tribestro Urga, kaj iliaj konversacioj fariĝis pli-kaj-pli sinceraj. La kvinan tagon, la maljunulo, dum ŝajne kvieta babilado, ekkaptis la manon de Ĉan, fiksrigardis liajn okulojn kaj preskaŭ brutale lin demandis:

    «Envere, kion ci serĉas ĉi tie, princo Ĉan? La informoj strategiaj pri kiuj ci parolis al dekestro Udan, estas nur preteksto. Ni ja scias – kaj ci ja scias, ke ni scias – ke Meng Tian falos sur nian dorson tuj post la okupado de Ordoŝ’. Ni ankaŭ scias pri la jueĉioj. Pro ili Kadar retretis ĝis

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1