Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Sagao de Egil (Traduko al Esperanto)
Sagao de Egil (Traduko al Esperanto)
Sagao de Egil (Traduko al Esperanto)
Ebook326 pages7 hours

Sagao de Egil (Traduko al Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

SAGAO EL ISLANDO: “Sagao de Egil" prezentas grandiozan kaj neforgeseblan homon, vikingon, kiu estas egalulo de reĝoj je volforto kaj sagaco kaj supera al ĉiuj kiel batalisto kaj poeto. Li estas senindulga al tiuj, kiuj lin ofendas, kruda, okaze preskaŭ malhomeca, sed tiu krudeco estas mildigita per la humuro de la aŭtoro. Mondial prezentas la islandan sagaon en elstara traduko de Baldur Ragnarsson. Egil Skalla-Grimsson estas historia persono (ĉ. 910 ĝis ĉ. 990) kaj same la ĉefaj eventoj rakontitaj en lia sagao estas plej probable historiaj. La sagaoj ĝenerale havas historiajn kernojn, kiujn la aŭtoroj dramigis per konkretaj detaloj. -- "Sagao de Egil" apartenas al la kvardek t.n. Sagaoj de Islandanoj. Ilia temo estas personoj kaj eventoj ekde la ekloĝiĝa tempo de Islando en la lasta triono de la 9-a jarcento ĝis la unuaj du jardekoj de la 10-a jarcento. Kelkaj el la sagaoj rakontas pri la vivo de poetoj. El tiuj, "Sagao de Egil" estas la plej granda.

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateAug 6, 2013
ISBN9781123022230
Sagao de Egil (Traduko al Esperanto)
Author

Baldur Ragnarsson

Baldur Ragnarsson estas unu el la plej konataj au'toroj kaj tradukistoj de la Esperanto-movado. Li estas Islandano.

Related to Sagao de Egil (Traduko al Esperanto)

Related ebooks

Related categories

Reviews for Sagao de Egil (Traduko al Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Sagao de Egil (Traduko al Esperanto) - Baldur Ragnarsson

    cover.jpg

    Sagao de Egil

    Baldur Ragnarsson

    tradukis el la islanda lingvo

    Kopirajto

    Mondial

    Nov-Jorko

    Sagao de Egil

    Tradukis: Baldur Ragnarsson

    © 2013 Mondial (por tiu ĉi epub-eldono)

    Published at Smashwords.

    ISBN de la libro-eldono: 9781595691897

    ISBN de la bitlibro-eldono: 9781123022230 (eBook)

    www.librejo.com

    www.bitlibroj.com

    Table Of Contents

    Antaŭvortoj

    1. Kveld-Ulf

    2. Pri Olvir kaj Solveig

    3. Harald la Vila

    4. Pri la konkeroj de reĝo Harald

    5. Harald sendas mesaĝon al Kveld-Ulf

    6. Interparolo de Torolf kaj Kveld-Ulf

    7. Pri Bjorgolf kaj Hildirid

    8. Torolf venas al reĝo Harald

    9. Batalo en Hafursfjordo. Torolf edziĝas.

    10. Torolf en Finmarko

    11. Torolf invitas reĝon Harald

    12. Kalumnio de la Hildirididoj

    13. Torgils Gjallandi

    14. Dua vojaĝo de Torolf al Finmarko

    15. Kreskas kalumnioj

    Later years

    16. Torolf renkontas la reĝon

    17. Aktivaĵoj de Torolf

    18. Torgils returnas el Anglujo

    19. Rabmilita ekspedicio de Torolf

    20. Edziĝo de Skalla-Grim

    21. Komploto kontraŭ Torolf

    22. Faligo de Torolf

    23. Mortigo de la Hildirididoj

    24. Kveld-Ulf funebras la morton de Torolf

    25. Skalla-Grim vizitas reĝon Harald

    26. Harald kaj la filoj de Guttorm

    27. Venĝo de Kveld-Ulf kaj lia morto

    28. La setlado de Skalla-Grim

    29. Pri la laboroj de Skalla-Grim

    30. Yngvar venas al Islando

    31. Pri la infanoj de Skalla-Grim

    32. La forkapto de Tora

    33. Bjorn iras al Islando

    34. Riproĉo de Skalla-Grim al Bjorn

    35. Asgerd naskita. Torolf iras eksterlanden.

    36. Erik Sang-Hakilo

    37. Vikinga ekspedicio de Erik. Lia edziĝo.

    38. Donaco de Erik

    39. Geir edziĝas al Torun

    40. Pri pilkludoj. Egil iras eksterlanden.

    41. Egil kaj Arinbjorn

    42. Gefianĉiĝo de Torolf kaj Asgerd

    43. Vojaĝo de Olvir kaj Egil

    44. Egil mortigas Bard

    45. Eskapo de Egil

    46. Vikinga ekspedicio al Kurlando

    47. Atako kontraŭ Lund

    48. Egil pasigas la vintron ĉe Arinbjorn

    49. Mortigo de Torvald kaj venĝo de Egil

    50. En Anglujo ĉe reĝo Adelstan

    51. Pri reĝo Olaf kaj jarloj

    52. Kolektiĝo de armeo

    53. Pri batalo

    54. Pli pri batalo. Falo de Torolf.

    55. Egil enterigas sian fraton

    56. Edziĝo de Egil

    57. Egil faligas Berg-Onund

    58. Morto de Skalla-Grim

    59. Egil veturas al Anglujo

    60. Egil savas sian kapon

    61. Rekompenco por Egil

    62. Egil iras al Norvegujo

    63. Verdikto de reĝo Hakon

    64. Egil faligas Ljoton

    65. Egil faligas Atli la Malaltan en duelo

    66. Egil iras al Islando

    67. Egil reiras al Norvegujo

    68. Egil kaj la mono de Ljoto

    69. Vikinga ekspedicio al Frislando

    70. Vojaĝo al Vermalando

    71. Drinkado ĉe Armod la Barbo

    72. Vizito de Egil al Torfinn

    73. Egil venas al Alf

    74. Egil vizitas la jarlon

    75. Batalo en la arbaro

    76. Egil reiras al Islando

    77. La sklavoj de Ketil Gufa

    78. Egil verkas poemon post siaj filoj

    79. La familio de Egil

    80. Malpaco pro paŝtado

    81. Torstein mortigas Trondon

    82. Verdikto de Egil

    83. Embusko kontraŭ Torstein

    84. Torstein forpelas Steinar el la distrikto

    85. La morto de Egil

    86. La ostoj de Egil

    87. La homoj de la Marĉoj

    Listo de personaj nomoj

    Kronologio

    Antaŭvortoj

    Sagao de Egil (isl. Egils saga Skalla-Grímssonar, Sagao de Egil, filo de Skalla-Grim) apartenas al la t.n. Sagaoj de Islandanoj (isl. Íslendingasögur). La vorto sagao devenas el la islanda vorto saga (plur. sögur), kiu signifas prozan rakonton aŭ historion ĝenerale, el la verbo segja, diri, rakonti. Tiuj sagaoj, entute 40, estis verkataj en la 13-a jarcento de nekonataj aŭtoroj. Ilia temo estas personoj kaj eventoj ekde la ekloĝiĝa tempo de Islando en la lasta triono de la 9-a jarcento ĝis la unuaj du jardekoj de la 10-a jarcento. Neniu originala manuskripto de la sagaoj konserviĝis, sed plej multaj troviĝas en manuskriptoj de la 14-a kaj 15-a jarcentoj.

    Kelkaj el la sagaoj rakontas pri la vivo de poetoj. El tiuj Sagao de Egil estas la plej granda. Ĝi estas unu el la sagaoj, kiuj konserviĝis en la grava kodekso Möðruvallabók – Libro de Möðruvellir (nomo de islanda bieno), el la mezo de la 14-a jarcento. Surbaze de stilistikaj esploroj fakuloj estas pli-malpli unuanimaj pri tio, ke ĝia aŭtoro estas Snorri Sturluson, la fama islanda verkisto kaj historiisto mezepoka (1179-1241), verkinto de la mitologia Edda kaj Heimskringla, la historioj de la antikvaj norvegaj reĝoj.

    Sagao de Egil dividiĝas en du partojn. La tridek unuaj ĉapitroj rakontas pri parencoj de Egil, pri lia avo Kveld-Ulf, grandbienulo en la regiono de la Fjordoj en Okcidenta Norvegujo, kaj pri liaj filoj Skalla-Grim kaj Torolf. En tiu tempo, ĉ. 880 kaj poste, reĝo Harald la Belhara akiras por si regadon super tuta Norvegujo. Estas rakontite pri la rilatoj de Kveld-Ulf kaj liaj filoj kun la reĝo kaj sekvantaj konfliktoj, kiuj atingas klimakson per la faligo de Torolf en batalo kontraŭ reĝo Harald. Sekvas venĝo kaj elmigro de la familio de Kveld-Ulf al Islando, kies loĝiĝo estas tiam ekiĝanta post eltrovo de la lando fare de skandinavaj vikingoj malfrue en la 9-a jarcento.

    Tiu unua parto de la sagao estas necesa preparo por la ĉefa parto, kiu rakontas la eventoriĉan vivon de la vikingo kaj poeto Egil. La leganto estas detale informita pri la vasta bientero, kiun proprigas al si Skalla-Grim, patro de Egil, en la nova lando, kaj pri lia familio, pri lia plej aĝa filo Torolf kaj pri la pli juna Egil. La karaktero de Egil estas evidenta jam en lia knabaĝo. Kiam li havis tri jarojn, li estis tiel granda kaj forta kiel aliaj knaboj ses- aŭ sepjaraj; li estis parolema kaj trafe lerta pri vortoj kaj malfacile traktebla en sportaj ludoj kun aliaj knaboj. Forteco, lerteco pri vortoj, memfido, malcedemo kaj kuraĝo – ĉio atestas karakteron kaj temperamenton de estonta vikingo kaj poeto. Jam kiel juna knabo li venĝas sian malvenkon en pilkludo per mortiga frapo de hakilo kontraŭ sian oponanton kaj verkas siajn unuajn versaĵojn. Pro la tiutempaj cirkonstancoj kaj tiaj temperamento kaj vortarta kapablo tiu knabo estas destinita al la eventoplena vivo de granda vikingo kaj granda poeto.

    Egil Skalla-Grimsson estas historia persono (naskita ĉ. 910, mortinta ĉ. 990) kaj same la ĉefaj eventoj rakontitaj en lia sagao estas plej probable historiaj. Ĉu ili okazis precize tiel, kiel estas rakontite, estas alia afero. La sagaoj ĝenerale havas historiajn kernojn, kiujn la aŭtoroj dramigis per konkretaj detaloj kaj rektaj paroloj de personoj. Rektaj paroloj estas ankaŭ multe uzataj en diversaj interrilatoj de personoj ekster gravaj eventoj. Neniam estas raportite pri pensoj de personoj, la aŭtoroj estas observantoj, ne ĉiosciantoj.

    Ĉiuj sagaoj enhavas versaĵojn, kiuj komentas iujn okazaĵojn, tamen neegale; tie plej elstaras la sagaoj pri poetoj, kaj plej eminente Sagao de Egil. Ĝi enhavas 60 unuopajn versaĵojn aŭ strofojn kaj tri longajn poemojn, ĉiuj de Egil krom tri unuopaj versaĵoj de lia patro Skalla-Grim kaj unu de lia avo Kveld-Ulf. Estas demando, kiel povis konserviĝi tiuj versaĵoj kaj poemoj dum du ĝis tri jarcentoj antaŭ la skriba verkado de la sagao. Eble iuj estis skribitaj antaŭe, sed plej probable ili konserviĝis en memoro de homoj kaj transdoniĝis laŭ la buŝa tradicio, kiu estis tre vivanta en Islando antaŭ la ekiĝo de skribado frue en la 12-a jarcento. La famo de Egil kiel poeto kontribuis al tiu konservado. Ankaŭ la striktaj formoj de versado regantaj en la antikva poezio certe subtenis la memoron.

    Preskaŭ ĉiuj unuopaj versaĵoj en Sagao de Egil estis verkitaj laŭ la versreguloj de la antikva formo dróttkvætt. Tiu vorto estas kunmetita el drótt, korteganaro, kaj kvætt, el la verbo kveða, verki aŭ eldiri poemon. La nomo devenas el la kutimo verki laŭdajn poemojn pri la norvegaj reĝoj, kion islandaj poetoj praktikis kiel metion ekde la 10-a ĝis la 13-a jarcento. Tiujn poemojn ili prezentis al la reĝoj en ĉeesto de la korteganaro. La versformo estis ankaŭ ĝenerale uzata por komenti okazaĵojn kaj eventojn en la sagaoj. Unuopa versaĵo laŭ la dróttkvætt konsistas el 8 versoj, ĉiu verso havas ĝenerale 6 silabojn kun alternaj pezaj kaj malpezaj akcentoj. Aliteracio kunligas la versojn, kiuj ne havas finajn rimojn, sed versoj 2, 4 kaj 6 enhavas internajn duonrimojn ĉe akcentitaj silaboj kaj la ceteraj internan plenrimojn.

    La formo tamen ne estas la ĉefa karakterizaĵo de la dróttkvætt, sed la uzado de poeziaj vortoj kaj metaforaj kunmetaĵoj kaj komplika sintakso. Abundas substantivoj, kiuj estas uzataj nur en poezia lingvo kaj la t.n. keningoj (isl. kenningar, sing. kenning), revortigoj de substantivoj, ofte kun metafora senco, kiel ekzemple sverðbrjótur, rompanto de glavoj, t.e. batalisto, hræva dögg, roso de kadavroj, t.e. sango. La fleksiriĉa islanda lingvo ebligas tre liberan vortordon, ekzemple tre ofte versaĵo estas komencita per frazo, kiun dividas nova frazo, kaj la unua frazo estas finita du aŭ tri versojn poste. Ne eblas traduki tiajn apartaĵojn de versaĵoj laŭ la dróttkvætt, oni devas kontentiĝi pri pli-malpli fidela traduko de la enhavo kaj samtempe klopodi transdoni la akcentan ritmon. Ofte necesas apartaj klarigoj aŭ notoj. En mia traduko de la versaĵoj de Egil mi provis tiel transdoni la sencan enhavon en akceptebla formo.

    La tri grandaj poemoj de Egil estas alispecaj. La unua, en ĉap. 60, estas verkita per mallongaj versoj kun du ĉefakcentoj kaj versfinaj rimoj, kio estis unika en la antikva islanda poezio. Per tiu poemo, laŭdpoemo pri reĝo Erik Sanghakilo, Egil savis sin de morto, tial ĝi estas kutime nomita Höfuðlausn, Kaposavo. Keningoj estas malmultaj kaj la sintakso malkomplika. La dua longa poemo, en ĉap. 78, havas formon similan al tiu de la Edda-poemoj, senrimajn 8 versojn kun du ĉefakcentoj. Tiu poemo, kiun Egil verkis post la morto de siaj du junaj filoj, estas unika en la pranorda literaturo pro la esprimado de personaj sentoj, malĝojo kaj malespero. La poemo estas elstara ekzemplo pri la forto de poezio supervenki personajn afliktojn. La tria longa poemo, ankaŭ en ĉap. 78, estas laŭdpoemo de Egil pri sia amiko Arinbjorn, forme simila al la antaŭa poemo. La tri longaj poemoj de Egil estas ĝenerale pli facile tradukeblaj ol la unuopaj versaĵoj, la lingvo estas pli ordinara kaj la sinstakso malpli komplika.

    Sagao de Egil Skalla-Grimsson prezentas grandiozan kaj neforgeseblan homon, kiu estas egalulo de reĝoj je volforto kaj sagaco kaj supera al ĉiuj kiel batalisto kaj poeto. Li estas vikingo, senindulga al tiuj, kiuj lin ofendas, kruda, okaze preskaŭ malhomeca, sed tiu krudeco estas mildigita per la humuro de la aŭtoro. La sagao estas unuflanke aventureca distraĵo kaj la ĉefpersono Egil impresas ofte komika en la proza parto; aliflanke ĝi estas pensige serioza, kiam parolas la poeto, tie tragika signifo estas enplektita en lian vivon. Egil trovas sian morton ne sur batalkampo, kiel indas al vikingo, sed mortas en alta aĝo sur sia lito en prizorgo de sia vicfilino. Li perdas multon sur sia vivovojo, profunde suferas pro mortoj de karuloj kaj ne kapablas esprimi siajn sentojn al la virino, kiun li amas. Tamen li havas firmajn emociajn ligojn al sia edzino, filino kaj vicfilino, kaj lia poemo post siaj filoj atestas lian profundan ĉagrenon pro ilia morto. Neniu el la sagaoj pri poetoj estas tiel varieca kaj profunde informa pri la valoroj regantaj en la sagaa periodo kiel Sagao de Egil Skalla-Grimsson, kaj neniu poeto en tiuj sagaoj havas tian personecan grandecon kiel Egil, kaj neniu estas tiel memorinde priskribita.

    Du el la islandaj sagaoj jam aperis en pleno en Esperanto en mia traduko: Sagao de Njal – Njáls saga (Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2003) kaj Rakonto pri Hrafnkel, pastro de Frey – Hrafnkels saga Freysgoða (Eldona Societo Esperanto, Malmö, 1964, en la kolekto Islandaj pravoĉoj). Per la nuna eldono fare de Mondial de Sagao de Egil Skalla-Grimsson kaj de la mitologia Edda de Snorri Sturluson, fare de la sama eldonejo, prezento de la antikva islanda literaturo en la internacia lingvo estas pozitive komparebla kun tiu en plej multaj aliaj lingvoj.

    Baldur Ragnarsson

    1. Kveld-Ulf

    Estis homo nomita Ulf, filo de Bjalfi kaj Hallbera, filino de Ulf la Sentima. Ŝi estis fratino de Hallbjorn Duontrolo*en Hrafnista*, patro de Ketil Hoko. Ulf estis homo tiom grandstatura kaj forta, ke neniu lin egalis. Kiam li estis juna, li militiris kun vikingoj. Kun li en kompanio estis homo nomita Berdlu-Kari,homo nobla kaj elstara je kuraĝo kaj forteco; li estis berserko*. Li kaj UIf tenis komunaj siajn profitojn kaj estis inter ili plej kara amikeco. Kiam ili forlasis la vikingan vivon, Kari iris kiel riĉa homo al sia bieno en Berdla*.

    Kari havis tri infanojn; nomiĝis Eyvind Lambi lia filo, alia Olvir Hnufa; lia filino nomiĝis Salbjorg. Ŝi estis virino tre bela kaj de energia karaktero. Ulf ekhavis ŝin kiel edzinon. Tiam ankaŭ li iris al sia bieno*. Ulf estis homo riĉa, kaj de bientero kaj de moveblaj posedaĵoj. Li havis aŭtoritaton de vasalo*, same kiel liaj prapatroj, kaj kreskis liaj bonhavaĵoj.

    Estas dirite, ke Ulf estis tre zorgema pri bienaj aferoj. Estis lia kutimo leviĝi frue en la mateno por atenti pri la taskoj de siaj terlaboristoj kaj forĝistoj, kaj por observi siajn brutaron kaj agrojn; iafoje li parolis kun homoj, kiuj volis lin konsulti. Pri ĉio li sciis doni bonajn konsilojn, ĉar li estis homo sagaca. Sed je ĉiu tago, kiam pasis ĝis vespero, li fariĝis mishumora, tiel ke malmultaj povis paroli kun li. Li estis homo frudormema. Estis onidiro, ke li posedis fortecon superhoman. Li estis nomita Kveld-Ulf*.

    Kveld-Ulf kaj lia edzino havis du filojn; nomiĝis Torolf la pli aĝa, sed Grim la pli juna. Kiam ili elkreskis, ili estis ambaŭ homoj grandaj kaj fortaj, same kiel estis ilia patro. Torolf estis plej bela kaj noblaspekta inter homoj. Li similis al siaj parencoj de la patrina linio, gaja je festenoj, vigla je temperamento, entuziasma kaj fervora en ĉiuj aferoj; li estis ŝatata de ĉiuj homoj. Grim estis homo malhela kaj malbela, simila al sia patro aspekte kaj temperamente; li estis lerta pri ligno kaj fero kaj fariĝis elstara forĝisto; dum vintroj li ofte iris sur fiŝboato por kapti haringojn kaj kun li multaj bienlaboristoj.

    Kiam Torolf estis dudekjara li preparis sin por militiri laŭ kutimo de vikingoj. Kveld-UIf donis al li longŝipon*. Por tiu vojaĝo anoncis sin ankaŭ la filoj de Berdlu-Kari, Eyvind kaj Olvir. Ili havis kun si multajn batalistojn kaj alian longŝipon, kaj iris ili ĉiuj en la somero por vikinge militiri kaj kaptis ili multajn valoraĵojn por divido inter si. Dum kelkaj someroj ili tiel vikingis, sed restis hejme dum la vintroj kun siaj patroj. Torolf portis hejmen multajn belajn objektojn kaj donis al siaj patro kaj patrino; estis en tiu tempo bonaj eblecoj por sinriĉigo kaj honoriga famo. Kveld-Ulf estis tiam homo jam maljuna, sed liaj filoj estis homoj jam elkreskintaj ĝis plena virvalido.

    Notoj: Duontrolo, (probable) de samea deveno. – Hrafnista, insulo antaŭ Namvala distrikto, okcidenta Norvegujo. – berserko, homo freneze furioza en batalo. – Berdla, bieno sur insuleto antaŭ la provinco de la Fjordoj, okcidenta Norvegujo. – li iris al sia bieno. Ne estas menciite en la sagao, kie estis tiu bieno de Ulf, sed estas klare, ke ĝi estis en la Fjordoj-provinco. – vasalo, ĉi tie komisiito de la provinca reĝo por gardi landon kaj leĝon. – Kveld-Ulf, Vespero-Lupo, isl. kveld, vespero, úlfr,lupo. – longŝipo, vikinga militŝipo, longa kun alta steveno kaj malaltaj flankoj.

    2. Pri Olvir kaj Solveig

    En tiu tempo regis super la provinco de la Fjordoj* homo nomita Audbjorn. Hroald nomiĝis unu el liaj jarloj*, sed Torir la filo de la jarlo. Atli la Maldika estis alia jarlo; li loĝis en Gaular*; liaj infanoj estis Hallstein, Holmstein, Herstein kaj Solveig la Bela.

    Estis en iu aŭtuno, ke granda nombro da homoj kolektiĝis ĉe Gaular por aŭtuna oferfesto. Tiam Olvir Hnufa vidis Solveig kaj enamiĝis al ŝi. Poste li ŝin svatis, sed la jarlo opiniis, ke estas tro granda diferenco de rango inter ili kaj ne volis ŝin edzinigi. Olvir verkis pri ŝi multajn ampoemojn; tiom pezis sur li lia pensado pri Solveig, ke li forlasis la vikingan karieron; sed Torolf kaj Eyvind Lambi daŭrigis tiam la vikingan vivon.

    Notoj: la Fjordoj, provinco en okcidenta Norvegujo. En tiu tempo Norvegujo estis dividita en multajn malgrandajn regnojn, kie regis homoj kun titolo de reĝo. – jarlo, titolo de reĝa administranto, guberniestro. – Gaular, distrikto en Fjalir-provinco, okcidenta Norvegujo; ankaŭ nomo de tiea loko de kulto kaj oferoj al la paganaj dioj.

    3. Harald la Vila

    Harald, filo de Halfdan la Nigra, prenis heredaĵon post sia patro en Vik* oriente; li faris solenan ĵuron, ke li ne tranĉigos al si la harojn, nek ilin kombos, ĝis kiam li estos fariĝinta la sola reganto super tuta Norvegujo. Li estis nomita Harald la Vila*. Poste li batalis kontraŭ tiuj provincaj reĝoj, kies regnoj estis plej proksimaj al la lia, kaj ilin venkis, kaj estas pri tio longaj rakontoj. Poste li konkeris Oplandojn*. De tie li iris norden al Trondheim* kaj tie faris multajn batalojn ĝis kiam li atingis regon super tiu tuta regiono. Poste li intencis iri norden al Namvalo*kontraŭ la fratoj Herlaug kaj Hrollaug, kiuj tiam estis reĝoj super Namvalo. Sed kiam la fratoj aŭdis pri lia intenco, Herlaug iris kun dek unu homoj en tombaltaĵon, kiun ili estis farigintaj por si dum tri vintroj; poste la tombaltaĵo estis fermita. Sed reĝo Hrollaug sin rulis el reĝa stato* kaj surprenis la rangon de jarlo kaj poste sin donis sub la regon de reĝo Harald kaj lasis al li sian regnon. Tiel reĝo Harald akiris Namvalon kaj Helgelandon* kaj tie instalis siajn homojn por administro.

    Post tio reĝo Harald foriris de Trondheim kun sia ŝiparo kaj iris suden al More*; tie li batalis kontraŭ reĝo Huntjof kaj havis venkon; falis tie Huntjof. Tiam reĝo Harald konkeris Nord-More kaj Romsvalon*. Sed Solvi Klofi, filo de Huntjof, eskapis, kaj iris al Sud-More al reĝo Arnvid kaj petis lian helpon kaj ĉi tiel parolis:

    Kvankam tiu malfeliĉo tiel okazis al ni ĉi-foje, ne pasos longa tempo ĝis okazos al vi la sama malfeliĉo, ĉar mi opinias, ke Harald baldaŭ alvenos ĉi tien, kiam li estos subiginta kaj subpreminta ĉiujn homojn laŭ sia deziro en Nord-More kaj Romsvalo. Tiam vi trovos vin fronte al la samaj elektebloj kiel ni antaŭe, defendi viajn propraĵojn kaj liberecon en kunligo kun tiuj homoj, kies helpon vi povos akiri, kaj volas mi proponi mian helpon kun miaj homoj kontraŭ tiu perforta furiozo; sed alie vi devos elekti la samon kiel faris la homoj de Namvalo, memvole submetiĝi kaj fariĝi sklavoj de Harald. Tion opiniis gloro mia patro, morti en reĝeco kun honoro, kaj ne fariĝi subulo de alia reĝo en sia maljunaĝo; mi opinias, ke tiel same pensas ankaŭ vi kaj tiuj aliaj, kiuj estas grandaj laŭ temperamento kaj fervoraj sin defendi.

    Pro tiaj instigaj paroloj reĝo Arnvid firme decidiĝis kolekti armeon por defendi sian regnon. Li kaj Solvi faris aliancon inter si kaj sendis mesaĝon al reĝo Audbjorn, kiu regis super la provinco de la Fjordoj, ke li venu kuniĝi kun ili. Sed kiam la mesaĝistoj venis al reĝo Audbjorn kaj transdiris al li tiujn vortojn, ĉi tiu konsultis siajn amikojn, kaj konsilis ili ĉiuj, ke li kolektu armeon kaj direktu ĝin al More, konforme al la mesaĝo. Reĝo Audbjorn pretigis militsagon* kaj ĝin portigis tra sia regno por voki al batalo; li sendis homojn al potenculoj por peti ilian alvenon.

    Kiam la mesaĝistoj venis al Kveld-Ulf kaj diris al li sian komision kaj tion, ke la reĝo volas, ke Kveld-Ulf venu al li kun ĉiuj siaj bienlaboristoj, tiam Kveld-Ulf respondis jene: Se estos atakataj la Fjordoj, li diris, la reĝo versajne opinias, ke mi havas la devon kuniĝi kun li, se li intencas defendi sian regnon. Sed mi opinias, ke ne estas mia afero de devo iri norden al More kaj tie batali por defendi ilian regnon. Kaj estu rapida pri mia respondo: Kiam vi revenos al via reĝo, vi diru, ke Kveld-Ulf restos hejme dum tiu militado, kaj li ne kolektos armeon kaj ne forlasos sian hejmon por batali kontraŭ Harald la Vila, ĉar mi opinias, ke li havas kun si abundon da bona fortuno, da kia havas eĉ ne unu manplenon nia reĝo.

    La mesaĝistoj revenis al la reĝo Audbjorn kaj raportis al li pri la rezultoj de sia vojaĝo, sed Kveld-Ulf restis hejme ĉe sia bieno.

    Notoj: Vik, la regiono ambaŭflanke de Oslo-fjordo. – Harald la Vila (poste nomita la Belhara) reĝo de Norvegujo proks. 890 – 930. – Oplandoj, montara regiono meze de Sud-Norvegujo. – Trondheim, loko kaj regiono en nord-okcidenta Norvegujo. – Namvalo, valo inter Trondheim kaj Helgelando. – sin rulis el reĝa stato, en Heimskringla, historioj de la norvegaj reĝoj de Snorri Sturluson, ĉi tiu ago de Hrollaug estas pli detale priskribita: Reĝo Hrollaug suriris tiun tombaltaĵon, sur kiu la reĝoj kutimis sidi, kaj farigis tie por si altan sidlokon de reĝo kaj tie sidiĝis; tiam li igis sterni matracojn sur la piedan plankon, kie la jarloj kutimis sidi; poste li rulis sin el tiu sidloko kaj donis al si mem titolon de jarlo.Helgelando, provinco en Norda Norvegujo, norde de Namvalo. – More (Nord-More kaj Sud-More), provincoj en Okcidenta Norvegujo. – Romsvalo, valo inter Nord-More kaj Sud-More. – militsago, sagoforma ŝtipo, kiu estis sendita de unu farmbieno al alia por voki homojn al defendo de lando, kiam minacis atako de malamika armeo.

    4. Pri la konkeroj de reĝo Harald

    Reĝo Audbjorn iris kun sia armeo norden al More kaj tie renkontis reĝon Arnvid kaj Solvi Klofi, kaj havis ili kune grandan armeon. Reĝo Harald jam tiam revenis el la nordo kun sia armeo kaj kuntrafiĝis la du armeoj transflanke de la insulo Solskel*; estis granda batalo kaj falis multaj homoj el ambaŭ flankoj. Tie falis el la armeo de Harald du jarloj, Asgaut kaj Asbjorn, kaj du filoj de jarlo Hakon de Hladir*, Grjotgard kaj Herlaug, kaj multaj pliaj altranguloj; sed el la armeo de la du provincoj de More, la Norda kaj la Suda, falis reĝo Arnvid kaj reĝo Audbjorn. Sed Solvi Klofi fuĝeskapis kaj fariĝis poste granda vikingo kaj kaŭzis ofte grandajn malutilojn al la regno de reĝo Harald kaj estis nomita Solvi Klofi*. Post tio reĝo Harald konkeris Sud-More.

    Vemund, frato de reĝo Audbjorn, tenis la provincon de la Fjordoj kaj fariĝis reĝo super ĝi. Tio estis malfrue en la aŭtuno, kaj konsilis homoj al reĝo Harald, ke li ne iru suden trans Stad* en aŭtuna tago. Tiam reĝo Harald donis al jarlo Rognvald regopovon super ambaŭ, Norda kaj Suda More, kaj Romsvalo, kaj reiris norden al Trondheim kaj havis kun si grandan armeon.

    En tiu sama aŭtuno la filoj de Atli venis al la hejmo de Olvir Hnufa kaj volis lin mortigi. Ili havis kun si tiom multajn homojn, ke Olvir ne povis sin defendi kaj eskapis kure. Li tiam iris norden al More kaj tie trovis reĝon Harald, kaj faris ĵuron por lin servi kaj iris norden al Trondheim kun la reĝo en la aŭtuno. Li akiris amikan favoron ĉe la reĝo kaj estis kun li longtempe poste kaj fariĝis lia poeto.

    En tiu vintro jarlo Rognvald igis tiri sian ŝipon trans la istmon de Stad kaj ŝipiris internavoje* suden al la Fjordoj kaj igis spioni pri la irmovoj de reĝo Vemund. Li venis dum nokto al loko nomita Naustvalo*, kaj estis Vemund tie je festeno. Jarlo Rognvald atakis la domon kaj bruligis

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1