Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Antaŭ nova mondmilito (1937) Instruoj de Hispanujo: la lasta averto (1937) La ĝemelaj steloj Hitlero-Stalino (1939)
Antaŭ nova mondmilito (1937) Instruoj de Hispanujo: la lasta averto (1937) La ĝemelaj steloj Hitlero-Stalino (1939)
Antaŭ nova mondmilito (1937) Instruoj de Hispanujo: la lasta averto (1937) La ĝemelaj steloj Hitlero-Stalino (1939)
Ebook151 pages1 hour

Antaŭ nova mondmilito (1937) Instruoj de Hispanujo: la lasta averto (1937) La ĝemelaj steloj Hitlero-Stalino (1939)

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Leo Trocko, analizante la internacian situacion, konkludas pri la venonta mondmilio. Li analizas la internan militon de Hispanujo kaj tiras el tio la instruojn por la tutmonda laboristaro. Fine li komparas Hitleron kaj Stalinon.

LanguageEsperanto
Release dateNov 27, 2017
ISBN9782369601166
Antaŭ nova mondmilito (1937) Instruoj de Hispanujo: la lasta averto (1937) La ĝemelaj steloj Hitlero-Stalino (1939)

Related to Antaŭ nova mondmilito (1937) Instruoj de Hispanujo

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Reviews for Antaŭ nova mondmilito (1937) Instruoj de Hispanujo

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Antaŭ nova mondmilito (1937) Instruoj de Hispanujo - Leo Trocko

    Antaŭ nova mondmilito

    verkita en aŭgusto de 1937

    Tradukita el la franca de Devant une nouvelle guerre mondiale, en la retejo de Matière et Révolution:

    http://www.matierevolution.org/spip.php?rubrique43/Devant une nouvelle guerre mondiale

    Ĉiutage la gazetoj priserĉas la horizonton por trovi tie flamojn kaj fumon. Nu, se oni volus nombri la estiĝejojn de eventualaj militoj, necesus kompleta manlibro de geografio. Tamen, la inernaciaj antagonismoj estas tiom kompleksaj kaj tiom malklaraj, ke neniu povos kun certeco diri, pri kio la milito eksplodos nek kiel la militantoj grupiĝos. Okazos bataloj, sed kiu batalos kontraŭ kiu, tion neniu scias. (…)

    Antaŭ ne tre longe, ĉiunuancaj pacistoj kredis aŭ ŝajnigis kredi, ke helpe de la Ligo de la nacioj, de paradaj kongresoj, de referendumoj kaj de aliaj surscenigoj (kiuj plejparte estis financataj de la USSR-buĝeto) oni povis forteni novan militon. Kio restas el tiuj iluzioj? El sep grandaj potenclandoj, tri – Usono, Japanujo, Germanujo – troviĝas ekster la Ligo de la nacioj, kaj la kvara, Italujo, detruas ĝin deinterne. (…)

    Ĉu tamen oni ne povas atendi, ke la rezistado al la militdanĝero venas desube, de la laboristaj amasoj, en formo de ĝeneralaj strikoj, de ribeloj, de revolucioj? Teorie tio ne maleblas. Tamen, se oni ne prenas siajn dezirojn aŭ siajn timojn kiel realaĵojn, tiam oni devas rekoni, ke tiu perspektivo estas malmulte verŝajna. La laborantaj amasoj de la tuta mondo hodiaŭ troviĝas sub la jugo de la teruraj malvenkoj, kiujn ili suferis en Italujo, en Pollando, en Ĉinujo, en Germanujo, en Aŭstrujo, en Hispanujo, certamezure en Francujo kaj en pluraj malgrandaj landoj. La malnovaj Internacioj, ĉu la dua, la tria aŭ la Internacia sindikata federacio, estas dense ligitaj kun la demokratiaj registaroj kaj partoprenas en la preparo de la milito „kontraŭ la faŝismo". Estas vere, ke en Germanujo, Italujo, Japanujo la socialdemokratoj same kiel la komunistoj estas defetistoj; sed tio signifas, ke ili kontraŭbatalas la militon nur en la landoj kie ili havas nenian influon. Por leviĝi kontraŭ la militismo, la amasoj devus antaŭe rifuzi la kuratorecon de la oficialaj Internacioj. Tiu problemo ne estas facila. Ĝi solveblas nek en unu tago nek en unu monato. Ĉiukaze, hodiaŭ la politika vekiĝo de la proletaro fariĝas pli malrapide ol la preparo de kroma milito.

    Por pravigi sian militisman kaj ŝovinisman politikon, la Dua kaj la Tria Internacioj disvastigas la ideon, ke nova milito havus la taskon defendi la liberecon kaj la civilizecon kontraŭ la faŝistaj agresantoj. Ke estus, unuflanke, la „pacemaj landoj kun ĉepinte la grandaj demokratioj de la malnova kaj de la nova mondoj, kaj, aliflanke, Germanujo, Italujo, Aŭstrujo, Hungarujo, Pollando kaj Japanujo. Tia klasigo vekas dubon, eĉ el pure formala vidpunkto. Jugoslavujo estas ne malpli „faŝista ŝtato ol Hungarujo, kaj Rumanujo ne estas pli proksima al la demokratio ol Pollando. La armea diktatoreco dominas ne nur en Japanujo, sed ankaŭ en Ĉinujo. La politika reĝimo de Stalino pli kaj pli proksimiĝas al la reĝimo de Hitlero. En Francujo, la faŝismo povas forbalai la demokration eĉ antaŭ ol la milito eksplodas: la registaroj de la „popolfronto" ĉiukaze faras ĉion eblan por faciligi tiun anstataŭon. Kiel oni vidas, en la nuna mondsistemo ne facilas distingi la lupojn disde la ŝafidoj!

    Koncerne la batalon de la „demokratioj kontraŭ la faŝismo, anstataŭ voli diveni la estontecon oni prefere rigardu, kio okazas sur la ibera duoninsulo. Unue, la demokratioj submetis la laŭleĝan registaron de Hispanujo al blokado, por ne liveri „motivon por interveno de Italujo kaj de Germanujo. Sed kiam Mussolini kaj Hitlero fajfis pri motivo, la „demokratioj – en la intereso de la „paco – urĝe kapitulacis antaŭ ilia interveno. Hispanujo brulas kaj sangas. Dume, la reprezentantoj de la demokratioj amuziĝas per diskutado de la plej bonaj rimedoj … por daŭrigi la neintervenon. La registaro de Moskvo per radikala gestumado vane klopodas por kaŝi sian partoprenon en la hontinda kaj krima politiko, kiu faciligis la taskon de la generalo Franko kaj fortigis la ĝeneralajn poziciojn de la faŝismo. (…)

    La klasigo de la ŝtatoj, kiujn ni supre menciis, havas certe sian historian sencon, sed tiu senco tute ne estas tiu, kiun la tro facilaj pacistaj skribaĵoj donas al ĝi … Antaŭ ĉio, al la faŝismo aŭ al aliaj formoj de diktatoreco venis la landoj, kies internaj kontraŭecoj atingis la plej altan akrecon; la landoj sen krudmaterialoj kaj sen sufiĉa vendebleco en la mondmerkato (Germanujo, Italujo, Japanujo); la landoj, kiuj suferis malvenkon (Germanujo, Hungarujo, Aŭstrujo); fine la landoj, kie la krizo de la kapitalisma sistemo graviĝis pro la antaŭkapitalismaj restaĵoj (Japanujo, Pollando, Rumanujo, Hungarujo). (…)

    Ĉio indikas, ke la venonta krizo ege superos la krizon de 1929 kaj de la sekvaj jaroj. En tiuj kondiĉoj la politiko de pasiva atendado fariĝos malebla … La nova krizo brutale prezentos ĉiujn problemojn kaj trudas al la regantoj decidajn disponojn, kiuj povas esti nur disponoj de malespero.

    Tiel la milito povos eksplodi en la tri aŭ kvar venontaj jaroj, do ĝuste en la momento, kiam la finatingo de la armadaj programoj devus „certigi la pacon". Kompreneble, ni nomas tiun tempo-indikon nur kun la celo de ĝenerala orientiĝo. La politikaj okazaĵoj povas proksimigi aŭ prokrasti la momenton de la eksplodo. Sed ĝi fariĝis fatala pro la evoluo de la ekonomio, de la sociaj antagonismoj, kaj same de la armadoj. (…)

    Nia diagnozo povas ŝajni malluma. Pri tio ne kulpas ni, se, sur nia paletro, ni trovis nenian rozon nek bluon. Ni provis tiri niajn konkludojn el la realo kaj ne el niaj deziroj. La maljuna Spinozo prave instruis: nek plori nek ridi, sed kompreni.

    Instruoj de Hispanujo: la lasta averto. 17-an de decembro 1937

    Bulteno de la Opozicio, n-ro 62-63, februaro 1938, p. 7-14. Tiu ĉi studaĵo estis finita la 17-an de decembro kaj sendita la 24-an de Trocko al siaj usonaj kamaradoj. Ĝi aperis en januaro aŭ februaro en la internacia trockista gazetaro (La Lutte ouvrière, 27-an de januaro kaj 3-an de februaro 1938), poste en formo de broŝuro.

    Menŝevistoj kaj bolŝevistoj en Hispanujo

    La militaj operacioj en Abesinio [Etiopio] kaj la Ekstremoriento estas zorge studataj de ĉiuj militaj ĉefstaboj, kiuj preparas la estontan grandan militon. La bataloj de la hispana proletaro, tiuj anoncoj de la estonta internacia revolucio, estas studendaj ne malpli zorgeme de la ĉefstaboj revoluciaj; nur tiel la proksimiĝantaj eventoj ne surprizos nin nepreparite.¹

    Tri koncepto alfrontiĝis, kun malegalaj fortoj, en la kampo nomata respublika: la menŝevismo, la bolŝevismo, la anarĥiismo. La burĝaj respublikanaj partioj siavice havis nek sendependajn ideojn nek politikan gravecon, kaj ili povis teni sin

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1