Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

La krizo de la socialdemokrataro ("Junius"-broŝuro): Kun Lenino: Pri la Junius-broŝuro
La krizo de la socialdemokrataro ("Junius"-broŝuro): Kun Lenino: Pri la Junius-broŝuro
La krizo de la socialdemokrataro ("Junius"-broŝuro): Kun Lenino: Pri la Junius-broŝuro
Ebook306 pages3 hours

La krizo de la socialdemokrataro ("Junius"-broŝuro): Kun Lenino: Pri la Junius-broŝuro

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Rozo Luksemburgo, la gvidantino (kun Karlo Libkneĥto) de la maldekstraj germanaj socialdemokratoj kaj posta kunfondinto de la Komunista Partio de Germanujo (KPD), analizas ĉi tie, en la jaro 2016, do meze de la Unua Mondmilito, ties kaŭzojn kaj la fatalan decidon de la socialdemokratoj subteni tiun militon.

Tiu ĉi teksto estas la historia

LanguageEsperanto
Release dateJun 17, 2018
ISBN9782369601500
La krizo de la socialdemokrataro ("Junius"-broŝuro): Kun Lenino: Pri la Junius-broŝuro

Related to La krizo de la socialdemokrataro ("Junius"-broŝuro)

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Reviews for La krizo de la socialdemokrataro ("Junius"-broŝuro)

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    La krizo de la socialdemokrataro ("Junius"-broŝuro) - Rozo Luksemburgo

    Rozo Luksemburgo: La krizo de la socialdemokrataro

    Enkonduke

    La 2-an de Januaro 1916

    La sekva teksto estas verkita en Aprilo de la lasta jaro. Eksteraj cirkonstancoj malebligis tiam ĝian publikigon.

    Ĝia nuna eldono estas ŝuldata al la cirkonstanco, ke la laborista klaso, ju pli la mondmilito furiozas, de malpli rajtas perdi el la okuloj siajn pelfortojn.

    La verko aperas tute senŝanĝe, por ebligi al la leganto ekzameni, kiom la historia-materiisma metodo scias kapti la iradon de la evoluo.

    Per tio, ke ĝi kritike dissolvas la legendon de la germana defendmilito kaj malkaŝas la germanan regadon de Turkujo kiel la veran celon de imperiisma atakmilito, ĝi antaŭdiris tion, kio poste konfirmiĝis tagon post tago pli kaj hodiaŭ, kiam la mondmilito trovis sian pezocentron en la Oriento, estas videbla antaŭ la okuloj de la tuta mondo.

    1. Ĉu socialismon aŭ barbarecon?

    La scenejo ĝisfunde ŝanĝiĝis. La sessemajna marŝo al Parizo elkreskis al monda dramo; la amasbuĉado fariĝis lacige unutona ĉiutaga afero, sen porti la aferon antaŭen aŭ malantaŭen. La burĝa ŝtat-arto sidas en la falilo, kaptita en la propra kaptilfero; la spiritoj kiujn oni vokis, oni jam ne povas forteni.

    Ĉesis la ebrio. Ĉesis la patriota bruo sur la stratoj, la ĉaso al oraj aŭtomobiloj, la falsaj telegramoj, kiuj pelis unu la alian, la putoj venenitaj per ĥoleraj baciloj, la rusaj studentoj, kiuj sur ĉiu fervoja ponto de Berlino ĵetis bombojn, la francoj flugantaj tra Nurenbergo, la strataj ekscesoj de la spionflaranta publiko, la ondanta hompremiĝo en la kafejoj, kie surdiga muziko kaj patriotaj kantoj plej alte ondadis; tutaj urbaj loĝantaroj transformiĝis en fiplebon, pretan denunci, mistrakti virinojn, kriegi hura kaj mem per sovaĝaj onidiroj deliriĝi; etoso de rita murdado, atmosfero de Kiŝinevo¹ , en kiu la policisto ĉe la stratangulo estis la sola reprezentanto de homa digno.

    La reĝisorado ĉesis. La germanaj kleruloj, la "ŝanceliĝantaj lemuroj² ", estas de longa tempo forfajfitaj. La marŝkolonoj de rezervistoj ne estas plu akompanataj de laŭta jubilado de la postkurantaj virgulinoj, ili jam ne salutas la popolon el la vagonaj fenestroj kun ĝoja rideto; ili trotas silente, kun sia kartono enmane, tra la stratoj, en kiuj la publiko kun mishumoraj vizaĝoj sekvas siajn ĉiutagajn aferojn.

    En la sobra etoso de la pala tago sonas alia ĥoro: la raŭka kriego de la vulturoj kaj hienoj de la batalkampo. Dekmiloj da tendaj toloj laŭ preskribo garantiitaj! 100.000 kilogramoj da lardo, kakaopulvoro, kafo-surogato, nur per kontanta mono, tuj liverebla! Grenadoj, torniloj, kartoĉopoŝoj, edzperado por vidvinoj de la falintoj, ledaj zonoj, perado de armeaj liveradoj – nur seriozaj ofertoj! La kanonnutraĵo, transportita en Aŭgusto, en Septembro, kun patriotaj sentoj, putras en Belgujo, en la Vogezoj, en Mazurujo en mortinto-kampoj, sur kiuj la profito potence kreskas. Necesas rapide endomigi la rikolton. Trans la oceanoj streĉas sin avidaj manoj por kuna akaparado.

    La komerco prosperas sur ruinoj. Urboj fariĝas amasoj da ruinaĵoj, vilaĝoj tombejoj, landoj dezertoj, loĝantaroj almozpetantoj, preĝejoj ĉevalejoj; popoljuro, ŝtatkontraktoj, aliancoj, plej sanktaj vortoj, plej altaj aŭtoritatoj dispecigitaj; ĉiu difavora suvereno denuncas sian kuzon de la kontraŭa flanko kiel stultulon kaj promesrompulon, ĉiu diplomato la kolegon de la alia partio kiel fatalon de la propra popolo kaj elmetas lin al ĝenerala malestimo; kaj malsat-tumultoj en Venecio, en Lisbono, en Moskvo, en Singapuro, kaj pesto en Ruslando, kaj mizero kaj malespero ĉie.

    Perfortita, senhonorigita, paŝanta en sango, kotoplene – tiel staras la burĝa socio, tia ĝi estas. Ne kiam ĝi, lekita kaj bonmore, ŝajnigas kulturon, filozofion kaj etikon, ordon, pacon kaj jurŝtaton – kiel ŝiranta bestio, kiel infera festo de anarĥio, kiel pest-odoro por kulturo kaj homaro –, tiel ĝi montras sin en sia vera, nuda formo.

    Meze en tiu infero okazis mondhistoria katastrofo: la kapitulaco de la internacia socialdemokrataro. Trompiĝi pri tio, vuali ĝin, estus la plej malsaĝa, la plej fatala afero kiu povus okazi al la proletaro. … la demokrato (tio signifas: la revolucia etburĝo), diras Markso,

    eliras el la plej hontinda malvenko same senmakule kiel li eniris ĝin, kun la nove akirita konvinko, ke li devas venki, ne ke li mem kaj lia partio devas forlasi la malnovan starpunkton, sed inverse, ke la kondiĉoj devas maturiĝi renkonte al li.³

    La moderna proletaro eliras alie el historiaj provaĵoj. Gigantaj kiel ĝiaj taskoj estas ankaŭ ĝiaj eraroj. Nenia antaŭmarkita skemo valida unufoje por ĉiam montras al ĝi la vojojn, laŭ kiuj ĝi paŝu. La historia sperto estas ĝia sola instruisto, ĝia dorna vojo de memliberigo estas pavimita ne nur per senmezuraj suferoj, sed ankaŭ per sennombraj eraroj. La celo de ĝia vojaĝo, ĝia liberiĝo, dependas de tio, ĉu la proletaro scias lerni el la propraj eraroj. Memkritiko, senkompata, kruela memkritiko, kiu iras ĝis la fundo de la aferoj, estas vivnecesa aero kaj vivnecesa lumo de la proletara movado. La falo de la socialista proletaro en la nuna mondmilito estas senprecedenca, estas malfeliĉo por la homaro. La socialismo estus perdita nur se la internacia proletaro ne mezurus la profundon de tiu ĉi falo kaj ne volus lerni el ĝi.

    Pridemandata estas nun la tuta lasta kvardekkvinjara sekcio en la evoluo de la moderna laborista movado. Tio, kion ni travivas, estas la kritiko, la suma streko kaj la sumo sub la kalkulo de nia laboro farita dum preskaŭ duona jarcento. La tombo de la Pariza Komunumo⁴ fermis la unuan fazon de la eŭropa laborista movado kaj la unuan Internacion. Ekde tiam komenciĝis nova fazo. Anstataŭ la spontaj revolucioj, ribeloj, barikadaj bataloj, post kiuj la proletaro ĉiufoje refalis en sian pasivan staton, komenciĝis la sistema ĉiutaga batalo, la uzado de la burĝa parlamentismo, la amasa organizado, la kunigo de la ekonomia kun la politika batalo kaj de la socialisma idealo kun la obstina defendado de la plej proksimaj tagaj interesoj. Por la unua fojo al la afero de la proletaro kaj de ĝia emancipiĝo lumis la gvidstelo de severa scienca instruo. Anstataŭ la sektoj, skoloj, utopioj, propre elkovitaj eksperimentoj en ĉiu lando estiĝis unueca internacia teoria bazo, kiu englutis landojn kvazaŭ liniojn en unu volumon. La marksisma ekkono donis kompason en la manon de la laborista klaso de la tuta mondo, por orientiĝi en la tumulto de la tagaj okazaĵoj, por direkti la batal-taktikon de ĉiu horo laŭ la senŝanĝa fina celo.

    Portanto, defendanto kaj gardanto de tiu nova metodo estis la germana socialdemokrataro. La milito de 1870 kaj la malvenko de la Pariza Komunumo delokis la gravitocentron de la eŭropa laborista movado al Germanujo. Same kiel Francujo estis la klasika loko de la unua fazo de la eŭropa klasbatalo, kiel Parizo la pulsanta kaj sanganta koro de la eŭropa laborista klaso en tiu epoko, tiel nun la germana laboristaro fariĝis la avangardo de la dua fazo. Per sennombraj oferoj de senlaca etlaboro ĝi elkonstruis la plej fortan kaj ekzemplodonan organizaĵon, kreis la plej grandan gazetaron, enmondigis la plej efikajn klerigajn kaj klarigajn rimedojn, arigis ĉirkaŭ si la plej gigantajn amasojn de voĉdonantoj, atingis la plej multnombrajn parlamentajn reprezentaĵojn. La germana socialdemokrataro estis konsiderata la plej pura enkorpiĝo de la marksisma socialismo. Ĝi havis kaj pretendis apartan pozicion kiel instruisto kaj gvidanto de la dua Internacio. Frederiko Engelso skribis en la jaro 1895 en sia fama antaŭparolo al la marksa Klasbataloj en Francujo:

    Kio ajn povas okazi en aliaj landoj, la germana socialdemokrataro havas apartan pozicion kaj per tio almenaŭ en la plej proksima tempo ankaŭ apartan taskon. La du milionoj da voĉdonantoj, kiujn ĝi movas por voĉdoni, apud la junaj viroj kaj virinoj, kiuj staras kiel ne-voĉdonantoj malantaŭ ili, konsistigas la plej multnombran, plej kompaktan amason, la decidan «perfort-amason» de la internacia proletara armeo.

    La germana socialdemokrataro estis, kiel la Viena Laborista Gazeto [Wiener Arbeiterzeitung] skribis la 5-an de Aŭgusto 1914, la juvelo de la organizaĵo de la klaskonscia proletaro. En ĝiajn spurojn paŝis ĉiam pli fervore la franca, la itala kaj la belga socialdemokrataro, la laborista movado de Nederlando, de Skandinavio, de Svislando, de Usono. Sed la slavaj landoj, la rusoj, la balkanaj socialdemokratoj, rigardis ĝin kun senlima, preskaŭ senkritika admiro. En la dua Internacio la germana «perfort-amaso» ludis la decidan rolon. Dum la kongresoj, dum la kunsidoj de la Internacia Socialista Buroo, ĉiuj atendis la germanan opinion. Jes, ĝuste en la demandoj de batalo kontraŭ la militismo kaj milito la germana socialdemokrataro elpaŝis ĉiam decide. Por ni germanoj tio estas neakceptebla, regule sufiĉis por determini la orientiĝon de la Internacio. Kun blinda konfido ĝi sin donis al la gvidado de la admirata potenca germana socialdemokrataro: tiu estis la fiero de ĉiu socialisto kaj la hororo de la regantaj klasoj en aliaj landoj.

    Kaj kion ni spertis en Germanujo, kiam alvenis la granda historia provo? La plej profundan falon, la plej potencan kolapson. Nenie la organizaĵo de la proletaro estas tiom komplete jungita en la servon de la imperiismo, nenie la sieĝostato estas tolerata tiom senreziste, nenie la gazetaro tiom katenita, la publika opinio tiom strangolata, la ekonomia kaj politika klasbatalo tiom komplete forlasita kiel en Germanujo.

    Sed la germana socialdemokrataro estis ne nur la plej forta avangardo, ĝi estis la pensanta cerbo de la Internacio. Pro tio la analizo, la procezo de memkonsciiĝo devas komenci ĉe ĝi kaj ĉe ĝia falo. Ĝi havas la honoran devon antaŭpaŝi per la savo de la internacia socialismo, tio signifas per senkompata memkritiko. Neniu alia partio, neniu alia klaso de la burĝa socio rajtas montri al la tuta mondo la proprajn erarojn, la proprajn malfortaĵojn en klara spegulo de memkritiko, ĉar la spegulo reflektas al ĝi samtempe la historian barilon, antaŭ kiu ĝi staras, kaj la malantaŭ ĝi starantan historian fatalon. La laborista klaso rajtas ĉiam sentime rigardi en la vizaĝon de la vero, eĉ de la plej amara sinkulpigo, ĉar ĝia malforto estas nur devojiĝo, kaj la severa leĝo de la historio redonas al ĝi la forton, garantias al ĝi la finan venkon.

    La senkompata memkritiko estas ne nur la ekzistorajto, ĝi estas ankaŭ la plej supera devo de la laborista klaso. Niaborde ni kondukas la plej altajn trezorojn de la homaro, kiujn protekti la proletaro estis alvokita! Kaj dum la burĝa socio, perfortita kaj malhonorata pro la sanga orgio, plu alkuras sian fatalon, la internacia proletaro devas leviĝi kaj leviĝos kaj relevos la orajn trezoraĵojn, kiujn ĝi en la sovaĝa vortico de la mondmilito en momento de konfuzo kaj de malforto lasis teren fali.

    Unu afero certas: la mondmilito estas mond-ŝanĝo. Estas malsaĝa iluzio prezenti la aferojn tiel, ke ni bezonas nur transvivi la militon, same kiel la leporo sub la arbusto atendas la finon de la fulmotondro, por poste vigle refali en la malnovan troton. La mondmilito ŝanĝis la kondiĉojn de nia batalo kaj plej multe nin mem. Ne tiel, kvazaŭ la baza leĝo de la kapitalisma evoluo, la milito je vivo kaj morto inter kapitalo kaj laboro spertus nuanciĝon aŭ mildiĝon. Jam nun, meze en la milito, la maskoj falas, kaj la trajtoj, kiujn ni ĉiuj konas, ridaĉas al ni. Sed la rapido de la evoluo per la erupcio de la imperiisma vulkano ricevis potencan skuon, la akreco de la disputoj en la sino de la socio, la grando de la taskoj alte starantaj antaŭ la socialista proletaro rekte antaŭ ĝi – ili aperigas ĉion ĝisnunan en la historio de la laborista movado kvazaŭ mildan idilion.

    Historie tiu ĉi milito estis alvokita por potence antaŭenigi la aferon de la proletaro. Ĉe Markso, kiu per profeta rigardo malkovris multajn historiajn okazaĵojn en la sino de la estonteco, en la verko La klasbataloj en Francujo troviĝas la sekva interesa tekstero:

    En Francujo la etburĝo faras ion, kion normale devus fari la industria burĝo (batali por la parlamentaj rajtoj); la laboristo faras ion, kio normale estus la tasko de la etburĝo (batali por la demokratia respubliko); kaj la taskojn de la laboristo, kiu solvas ilin? Neniu. Ĝi estas en Francujo ne solvata, ĝi estas en Francujo proklamata. Ĝi estas nenie solvata ene de la naciaj vandoj. La klasa milito ene de la franca socio transformiĝas en mondmiliton, en kiu la nacioj alpaŝas unu kontraŭ la alia. La solvado, ĝi komenciĝos nur en la momento, kiam per la mondmilito la proletaro estas pelata al la pinto de tiu popolo, kiu regas la mondmerkaton, al la pinto de Anglujo. La revolucio, kiu ĉi tie ne trovas sian finon, sed sian organizan komencon, ne estas rapidspira revolucio. La nuna generacio similas al la judoj, kiujn Moseo gvidas tra la dezerto. Ĝi devas ne nur konkeri novan mondon, ĝi devas perei por doni spacon al tiuj homoj, kiuj estas kreskintaj por nova mondo.

    Tio estis skribita en la jaro 1850, en tempo, kiam Anglujo estis la sole kapitalisme evoluinta lando, la angla proletaro la plej bone organizita kaj per la ekonomia impeto de sia lando ŝajnis esti alvokita por gvidi la internacian laboristan klason. Legu anstataŭ Anglujo: Germanujon, kaj la vortoj de Markso estas genia antaŭsupozo de la nuna mondmilito. Tiu estis alvokita peli la germanan proletaron al la pinto de la popolo kaj per tio fari la organizan komencon de la granda internacia ĝenerala batalo inter laboro kaj kapitalo por la politika potenco en la ŝtato.

    Kaj ĉu ni imagis alie la rolon de la laborista klaso en la mondmilito? Ni memoru, kiel ni kutimis priskribi la okazontaĵon ankoraŭ antaŭ nur malmulta tempo.

    "Tiam venas la katastrofo. Tiam en Eŭropo oni faras la grandan ĝeneralmarŝon, laŭ kiu 16 ĝis 18 milionoj da viroj, la floro de diversaj nacioj, ekipitaj per la plej bonaj murdiloj, kiel malamikoj unuj kontraŭ la aliaj marŝas al la batalkampo. Sed laŭ mia konvinko, malantaŭ la granda ĝeneralmarŝo staras la granda tumulto. Ĝi alvenos ne pro ni, ĝi venos pro Vi mem. Vi puŝas la aferojn ĝis ekstremo, Vi kondukas ĝin al katastrofo, Vi rikoltos, kion Vi semis. La krepusko de la dioj de la burĝa mondo estas alvenanta. Estu certa: ĝi estas alvenanta!"

    Tiel parolis la proparolanto de nia frakcio, Bebelo⁸ , en la Maroko-debato en la parlamento.

    La oficiala flugfolio de la partio Ĉu imperiismon aŭ socialismon?, kiu antaŭ kelkaj jaroj estis disvastigata en centmiloj da ekzempleroj, finiĝis per jenaj vortoj:

    "Tiel la batalo kontraŭ la imperiismo ĉiam pli elkreskas al decida batalo inter kapitalo kaj laboro. Militdanĝero, prezaltigoj kaj kapitalismo – Pacon, bonstaton por ĉiuj, socialismon! tiel la demando estas metita. La historio aliras grandajn decidojn. Senlace la proletaro devas labori pri sia mondhistoria tasko, fortigi la potencon de sia organizaĵo, la klarecon de sia ekkono. Tiam venu kio volas, ĉu ĝia forto sukcesos ŝpari al la homaro la terurajn hororaĵojn de mondmilito, aŭ ĉu la kapitalisma mondo ne povas entombiĝi en la historio alie ol ĝi naskiĝis, en sango kaj perforto: la historia horo trovos la laboristan klason preta, kaj esti preta estas ĉio."

    En la oficiala Manlibro por socialdemokrataj elektantoj de la jaro 1911, por la lasta parlament-elekto, sur p. 42 legeblas pri la atendata mondmilito:

    "Ĉu niaj regantoj kaj regantaj klasoj kredas rajti altrudi al la popoloj tiun monstraĵon? Ĉu ne kriego de hororo, de kolero, de indigno kaptos la popolojn kaj instigos ilin ĉesigi tiun murdadon?

    Ĉu ili ne demandos: Por kiu, por kio ĉio ĉi? Ĉu ni eble estas idiotoj por esti traktataj tiel aŭ por igi nin trakti tiel?

    Kiu trankvile pripensas la verŝajnecon de granda eŭropa milito, tiu povas veni al neniu alia konkludo ol al la ĉi tie citita.

    La venonta eŭropa milito fariĝos hazardludo tian, kian la mondo ankoraŭ ne vidis, laŭ ĉia taksado ĝi estos la lasta milito."¹⁰

    Per tia lingvo, per tiaj vortoj niaj nunaj parlamentaj delegitoj reklamis por atingi siajn 110 mandatojn.

    Kiam en la somero de la jaro 1911 la pantera salto al Agadiro¹¹ kaj la brua incitado de la germanaj imperiistoj plej proksimigis la danĝeron de eŭropa milito, internacia kunveno en Parizo¹² la 4-an de Aŭgusto adoptis jenan rezolucion:

    "La germanaj, hispanaj, anglaj, nederlandaj kaj francaj delegitoj de la laboristaj organizaĵoj deklaras esti pretaj kontraŭstari ĉian militdeklaron per ĉiaj disponeblaj rimedoj. Ĉiu reprezentata nacio transprenas la devon laŭ la decidoj de siaj naciaj kaj de la internaciaj kongresoj agi kontraŭ ĉiaj krimaj agadoj de la regantaj klasoj."

    Sed kiam en Novembro de 1912 la Internacia Kongreso en Bazelo kunvenis, kiam la longa marŝantaro de la laboristaj delegitoj alvenis ĉe la ĉefpreĝejo, tiam tremado pro la grando de la venonta sortograva horo kaj heroa decido trairis la bruston de ĉiuj ĉeestantoj.

    La sobra, skeptika Victor Adler elkriis:

    "Kamaradoj, plej gravas, ke ni ĉi tie estas ĉe la komuna fonto de Nia Forto,

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1