Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Nia Ameriko: Eseo
Nia Ameriko: Eseo
Nia Ameriko: Eseo
Ebook45 pages34 minutes

Nia Ameriko: Eseo

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

«Nia Ameriko», zenita teksto de José Martí, pub­lik­igita unuafoje en La Revista Ilustrada de Nueva York 1891-01-01 kaj samjare, 1891-01-30 en El Par­tido Liberal de Mek­siko, estas unu el la tri grandaj kaj kulminaj pecoj de la verko de Martí, aperigitaj dum la preparado kaj fon

LanguageEsperanto
Release dateDec 2, 2015
ISBN9782369600411
Nia Ameriko: Eseo

Related to Nia Ameriko

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Related categories

Reviews for Nia Ameriko

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Nia Ameriko - José Martí

    José Martí

    Nia Ameriko

    José Martí

    Nia Ameriko

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    José Martí

    Nia Ameriko

    Tradukita el la hispana de Orlando E. Raola

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    2015

    ISBN 978-2-36960-040-4

    ISBN 978-2-3696004-1-1 (e-book)

    Kopirajto ĉe Orlando E. Raola 2015

    Enhavo

    Enkonduko

    Nia Ameriko

    La Monda Asembleo Socia (MAS)

    Enkonduko

    «Nia Ameriko», zenita teksto de José Martí, publikigita unuafoje en La Revista Ilustrada de Nueva York 1891-0101 kaj samjare, 1891-01-30 en El Partido Liberal de Meksiko, estas unu el la tri grandaj kaj kulminaj pecoj de la verko de Martí, aperigitaj dum la preparado kaj fondiĝo de la Kuba Revolucia Partio. La du ceteraj estas Versos Sencillos, trezorujo de lia plej alta saĝo, kaj la parolado eldirita 1891-11-26 en la kuba liceo de Tampa («Kun ĉiuj kaj por ĉiesa bono»), kiu entenas la etikajn kaj politikajn principojn de la estonta respubliko.

    Post tiu «angoriga vintro» de la Unua Internacia Amerika Konferenco, okazinta en Vaŝingtono, kie Hispanameriko devis alfronti la fiajn manovrojn de la «timinda aglo», Martí sukcesis distanciĝi (kaj eventuale tio ankaŭ rilatis al la poetika apogeo) por vidi kaj difini tute precize, kiel en vivanta mapo, la fundamentajn problemojn de nia Ameriko; problemoj, kies historiajn radikojn li estis majstre ekzameninta en la parolado «Patrino Ameriko»; problemoj, kiuj esence konserviĝas ĝis nun, drame intensigitaj, en la kadro de la tiel nomata Tria Mondo, fare de la kreskanta avareco, fanfaronado kaj agresemo de la usona imperiismo.

    Eble la metafora lingvaĵo, kiu speciale koncentras la historian kaj socian realon sur tiu ĉi paĝoj, tro impresos la pupilojn de kiuj ne kutimas al la tipe Martí-a kunfandado de politika analizo kaj poezia esprimo. Tial, ni trovis utila, antaŭ kelkaj jaroj, resumi la konceptajn gvidliniojn de «Nia Ameriko», kompreneble ne por simpligi ĝian legadon, sed por fari ĝin pli senembarasa kaj fruktodona. Tiu estis la celo de la tiam publikigita «Skemo», aperinta en Aperigita hispane en Temas Martianos. Segunda serie, Havano, 1982. Tamen, cele al ĝisfunda komprenebleco, estos eĉ pli utilaj la notoj, kiuj akompanas la nunan eldonon, okaze de la centjariĝo de tiu ĉi dokumento frape aktuala: analizo, diagnozo, alarmsonorado kiun la tempo faris nun tumultsonorado, formulado de la ununuraj principoj por savi la sendependecon, integrecon kaj justan kaj kreivan alvokiĝon de «la nova Ameriko».

    Cintio Vitier

    Nia Ameriko

    Kredas la vanta vilaĝano la tuta mondo sian vilaĝon, kaj sufiĉas ke li restu vilaĝestro, aŭ ke tio ĝenu la rivalon lian fianĉinon forpreninta, aŭ ke plidikiĝu lia ŝparmonujo, por ke li taksu bona la universalan ordon, ignorante la gigantojn kun botoj sepmejlaj, kiuj povas lin perbote treti, kaj la kometojn, kiuj interbatalas sur la ĉielo kaj dormante trairas la aeron englutante mondojn. Kio restas vilaĝeca en Ameriko, devas vekiĝi. La nunaj tempoj ne estas por kuŝi kun dormoĉapo, sed kun kapkuseno el armiloj, kiel la viroj de Juan de Castellanos¹: la armiloj de

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1