Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

MIA FAKO ESTAS MORTIGI: Kiel la bolsonarismo konkeris Brazilon
MIA FAKO ESTAS MORTIGI: Kiel la bolsonarismo konkeris Brazilon
MIA FAKO ESTAS MORTIGI: Kiel la bolsonarismo konkeris Brazilon
Ebook129 pages1 hour

MIA FAKO ESTAS MORTIGI: Kiel la bolsonarismo konkeris Brazilon

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook


Kiel bolsonarismo akaparis Brazilon?

Kial milionoj da brazilanoj voĉdonis favore al Bolsonaro, homo kiu dum jardekoj malestimis demokratiajn valorojn, homrajtojn kaj minorigitajn homgrupojn?

Tiu ĉi verko estas kolekto de artikoloj publikigitaj de Henry Bugalho en la revuo Carta Capital kaj gazeto Folha de São

LanguageEsperanto
Release dateMar 14, 2021
ISBN9782369602736
MIA FAKO ESTAS MORTIGI: Kiel la bolsonarismo konkeris Brazilon

Related to MIA FAKO ESTAS MORTIGI

Related ebooks

Reviews for MIA FAKO ESTAS MORTIGI

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    MIA FAKO ESTAS MORTIGI - Henry Bugalho

    Henry Bugalho

    MIA FAKO ESTAS MORTIGI

    Kiel la bolsonarismo konkeris Brazilon

    Al Denise kaj Phillipe, grandaj ĝojoj de mia vivo.

    Henry Bugalho

    MIA FAKO ESTAS MORTIGI

    Kiel la bolsonarismo konkeris Brazilon

    Monda Asocio Socia (MAS)

    Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

    Henry Bugalho

    MIA FAKO ESTAS MORTIGI

    Kiel la bolsonarismo konkeris Brazilon

    Tradukita el la portugala de Fernando Pita

    Reviziita de James Rezende Piton

    kaj de Vilhelmo Lutermano

    Embres-et-Castelmaure

    Monda AsembleoSocia (MAS)

    Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

    2021

    ISBN 978-2-36960-272-9

    (= MAS-libro n-ro 265)

    Fernando Pita: Antaŭparolo al la Esperantlingva eldono

    Ĉiam kiam mi ekbabilas kun esperantistaj amikoj el eksterlando – kaj feliĉe mi nemalmultajn havas – ajnamo­mente venas la demando, nevariebla kaj neŝanĝita: Kiel povis Brazilo baloti por iu kiel Bolsonaro? La demando, indas diri, estas farita ne nur de maldekstruloj; homoj konataj kiel fervoraj apogantoj de kapitalismo kaj de libera merkato al mi demandas la samon.

    Vere, tiujn, kiuj faras tiun demandon, oni povas dividi en du grupojn: tiujn, kiuj ne kutimas atenti pri politikaj aferoj, sed kiuj, kiam oni paroladis pri Brazilo, havis en sia memoro bildon pri gaja lando, amuza kaj en kiu eĉ ne estis trajtoj de politikaj ekstremismoj.

    Kaj same estas tiuj, kiuj memoras la jarojn kiam Brazilo aperis kiel ascendanta¹ lando en ekonomia kampo kaj kun juna sed solidigita demokratio. Kaj tiuj homoj vidis en tio signojn de politika praktiko, kiuj sciis valorigi la prizorgo­ŝtaton, kies misaplikado, en diversaj aliaj landoj, estis generinta sinsekvajn politikajn kaj ekonomiajn krizojn.

    Tiuj homoj, kiuj ĝenerale ekscias pri la ekzisto de Bolso­naro kaŭze de la internacia ŝanceliĝo pro la sistemigita detruo de la amazonia praarbaro kaj de la indiĝenaj triboj tie vivantaj, estas ankoraŭ pli hororigitaj kiam ili ekkonas la ideojn defenditajn kaj agojn faritajn de Bolsonaro. Ili gapas ne nur pro lia politika sinteno, sed, ankoraŭ pli, pro la grandega nombro da apogantoj, kiuj arde defendas lin kaj liajn starpunktojn. Homoj, kiuj apenaŭ kredas, ke iu, precipe deputito, povis, laŭlonge de preskaŭ 30 jaroj, paroli ĉiajn frenezaĵojn, kiuj faris lin konata; kaj, eĉ plej grave, ke li ne estis arestita pro tio.

    Tamen je tio, kio tuŝas min, la plej malbona fakto ne estas respondi la demandon, sed devi ankaŭ diri, ke rimarkinda parto de la brazila esperanta movado balotis por Bolsonaro kaj tute malkaŝe apogas lian regadon; sen vidi ajnan nekoherecon inter la esperantistaj idealoj kaj la ĝisosta defendado de registaro, kiu faciligas detruon de la tuta sistemo de socia protekto de la lando; kiu vaporigas rajtojn de laboristoj, kiu intencas privatigi la tutajn publikajn san- kaj eduk-sistemojn – por kiuj ĝi jam detranĉis grandan parton de la rimedoj al ili asignitaj de la parlamento –, kiu atakas la tutan kulturan industrion, kiu, laŭ li, detruendas, ĉar en ĝi svarmas maldekstruloj; kiu antaŭeniras sur individuaj kaj kolektivaj liberecoj sankciitaj en la Konsitucio kaj igitaj realaj per strebo de multaj brazilanoj, kiuj alfrontis la militistan diktatorecon, kiun Bolsonaro tiom gloras.

    Tiuj esperantistoj papage ripetas la malnovan paroladon, kiu diras, ke Esperanto estas tute neŭtrala rilate al politiko ktp.. Ili laŭvide forgesas – se ili ja scias – ke tiu estas la sama parolado, kiu portis milojn da esperantistoj, inkluzive de la zamenhofa familio, al la naziaj koncentrejoj kaj al stalinaj gulagoj; kiu igis, ke Franco [fránko] kaj Salazar malpermesu instruadon de la lingvo kaj eĉ arestu esperan­tistojn en siaj landoj. Ili same forgesas ke, de 1937 ĝis 1989, la rilato inter la ferkurtenaj registaroj kaj la espe­ranta movado estis ĉiam dubema: ĉu malpermesata, ĉu persekutata, ĉiam spionata kaj tolerata nur kiam ĝi povis esti uzata kiel propagandilo de la porsoveta reĝimo.

    Tio estas, koste de tre multaj perdoj kaj suferado, la esperantistoj el la pasinteco eklernis, ke, kiel ĉiu kultura movado, la esperantista pli bone ekfloras ne nur ene de socioj kie la homaj rajtoj estas sekurigataj, sed ankaŭ en tiuj, kie disvastigado de ideoj estas ne nur libera, sed garantiata. Kaj ĝuste pro tio, ekde 1948, esperantistoj, kiuj transvivis la Duan Mondmiliton, decidis, ke la tiel nomata neŭtraleco finiĝas ĉiam, kiam la homaj rajtoj suferas minacon.

    Sed ne pensu la leganto, ke brazilaj esperantistoj flirtas kun la senmaskita novfaŝismo de Bolsonaro. Vere, mia inklino estas pensi, ke la kaŭzo de tia flirtado estas ekstera al la esperanta movado en la lando; kvankam respegulo de alia studenda fenomeno: oni delonge scias, ke granda frakcio de brazilaj esperantistoj estas praktikantoj de la spiritisma doktrino starigita de la franco Allan Kardec; sed tio, kion oni malmulte sciis, estas kiom tia religio – kiu, kontraŭe al afrikdevenaj Umbando kaj Kandombleo, neniam estis sistema celo de atakoj kaj antaŭjuĝoj – estis infektita de la sama reakcia viruso kiu kontaĝis grandan aron de katolikoj kaj evangeliuloj: viruso kiu igas ilin fervoraj defendantoj kaj de anakroniaj moralo kaj de la plej kruelaj variantoj de kapitalismo; kiu, rilate al politikaj malplimultoj, igas ilin same defendi la plej rigorajn formojn de socia apartheid², el kiuj nia lando tiom strebas liberiĝi. Kontaĝitaj en sia religia universo, multaj el tiuj pacaj batalantoj rapide portis tiujn sintenojn en la Esperanto-movadon, kie tiuj epizodoj de ideologia netoleremo fariĝas ĉiutage pli ordinaraj.

    Sed oni same ne rajtas pensi, ke temas pri ĉiuj: multe da brazilaj esperantistoj strebis, provante elmontri al siaj amikoj, ke la bolsonarisma parolado rekte kolizias kun la idealoj defenditaj de Zamenhof kaj aliaj. Oktobre de 2018, estis interrete disvastigita manifesto de brazilaj esperantistoj kontraŭ tiraneco kaj formoj de faŝismo, per kiu oni atentigis pri la danĝeroj, kiujn la elekto de Bolsonaro povus reprezenti por nia malgranda movado: ekde kreskado de netoleremo en brazila socio, ĝis ia persekutado, ĉar, kiel dirite, se la plej­multo de la brazilaj esperantistoj estas spiritistoj, kaj se la registaro Bolsonaro estas prioritate konstruita de radikalaj evangeliuloj, eble baldaŭ la du grupoj eniros en kolizian vojon. Sendube, por tiuj, kiuj amas falsnovaĵojn, estus bonege memori, ke Esperanto estas sekreta lingvo de spiritistoj, kaj ke ĝia ekzisto mem defias dian volon (ĉar estis Li kiu, ĉagrenita de simpla konstruado de certa turo, konfuzis la homajn lingvojn, ĉu ne?).

    Ili certe same memoros – Hitlero jam uzis tiun argumen­ton, sed, por disvastigantoj de malamo, tio pruvas, ke ĝi ja funkcias … – Esperanto estis lingvo inventita de judo celanta faciligi tutmondigon stimulata de judoj kaj framasonoj; pruvo el tio estas, ke eĉ la patro mem de George Soros verkis libron en Esperanto!

    La manifesto de la esperantistoj kontraŭ Bolsonaro ricevis 101 subskribojn.

    Tio, por mi, estis klara elmontro, kiel plejmulto el la brazilanoj estis influita de siaj sociaj, profesiaj kaj, specife, religiaj rondoj; kaj, eĉ se ne koheraj, ili fine falis en la reton (de falsnovaĵoj) kreitan de bolsonaristoj. Sekvo de tio estas la fakto, ke diversaj esperantaj grupoj kaj rondoj estas fenditaj, dividitaj inter tiuj, kiuj apogis Bolsonaron kaj tiuj, kiuj ne. Ĉio tio elmontras, kial libro kiel tiu ĉi en viaj manoj – verkita de Henry Bugalho – havu esperantan version. Unue, por ke ĝi montru, ke ne ĉiuj brazilaj esperantistoj samopinias kun tiu registaro. Due, por ke oni povu klarigi al la tutmonda esperantistaro, kiamaniere iu kiel Bolsonaro sukcesis konkeri la prezidantecon, je la espero ke, en aliaj landoj, oni povu eviti similaĵon.

    Ĉar oni jam klarigis la gravecon de la eldono en Espe­ranto, estas do necese prezenti al la esperanta legantaro la aŭtoron: la brazilano Henry Bugalho estas filozofo kaj fervora verkisto, aŭtoro de pli ol 20 titoloj pri la plej diversaj temoj. Civitano de tiu agoro³ de la Tria Jarmilo, tio estas, Interreto, per sia Jutuba kanalo li disvastigas kaj debatas siajn ideojn kiuj, hodiaŭ, preskaŭ ĉiam gravitas ĉirkaŭ la brazila problemaro aŭ filozofiaj demandoj. En tiu kampo, lia distingilo estas, ke lia pritraktado de la faktoj, preskaŭ ĉiam, estas la filozofia praktiko, ĉar li okupiĝas pri tio: elmontri kiel pensmaniero de certa filozofo povas esti aplikata al specifa situacio; inkluzive kiel respondo al ĝi. Aŭtoro ankaŭ de kolumno en ĵurnaloj kiel Folha de São Paulo kaj en revuoj kiel Carta Capital, li provas klarigi, al ties legantaroj, la fenomenon Bolsonaro, kaj la rezulto de tiu provado estas tiu ĉi libro, kies sinsekvaj tradukoj en naciaj lingvoj estas tiom furoraj kiom la originalo.

    Mi ankoraŭ devas mencii la grandan malavarecon kun kiu Henry Bugalho

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1