Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Letero al la friponoj de islamofobio kiuj kaŝhelpas rasistojn
Letero al la friponoj de islamofobio kiuj kaŝhelpas rasistojn
Letero al la friponoj de islamofobio kiuj kaŝhelpas rasistojn
Ebook82 pages46 minutes

Letero al la friponoj de islamofobio kiuj kaŝhelpas rasistojn

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Ĉi-tiun tekston la aŭtoro - desegnisto ĉe la fama franca gazeto Charlie-Hebdo - finskribis la 5-an de Januaro 2015, du tagojn antaŭ la terorista atako de islamistaj teroristoj al Charlie-Hebdo, en kiu li perdis la vivon.

LanguageEsperanto
Release dateApr 5, 2018
ISBN9782369601388
Letero al la friponoj de islamofobio kiuj kaŝhelpas rasistojn

Related to Letero al la friponoj de islamofobio kiuj kaŝhelpas rasistojn

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Reviews for Letero al la friponoj de islamofobio kiuj kaŝhelpas rasistojn

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Letero al la friponoj de islamofobio kiuj kaŝhelpas rasistojn - Stéphane Charbonnier

    Ŝarb: Letero al la friponoj de islamofobio kiuj kaŝhelpas rasistojn

    Ĉi-tiun tekston la aŭtoro finskribis la 5-an de Januaro 2015, du tagojn antaŭ la terorista atako al Charlie-Hebdo, en kiu li perdis la vivon.

    Se vi opinias, ke kritiki religiojn estas esprimo de rasismo;

    Se vi opinias, ke islamo estas nomo de popolo;

    Se vi opinias, ke oni povas ridi pri ĉio, escepte pri tio, kio estas sankta al vi;

    Se vi opinias, ke neniigi blasfemantojn malfermos al vi la pordojn de l' paradizo;

    Se vi opinias, ke humuro ne povas kongrui al islamo;

    Se vi opinias, ke desegnaĵo estas pli danĝera ol usona sepavo

    ¹ ;

    Se vi opinias, ke islamanoj ne kapablas kompreni duagrade;

    Se vi opinias, ke maldekstraj ateuloj

    ² kaŝhelpas faŝistojn kaj ksenofobiulojn;

    Se vi opinias, ke ido de islamanaj gepatroj nepre estas islamano;

    Se vi opinias scii kiom estas da islamanoj en Francio,

    Se vi opinias, ke nepre indas klasifiki la civitanojn laŭ ilia religio;

    Se vi opinias, ke disvastigi la koncepton de islamofobio estas la plej bona maniero por defendi islamon;

    Se vi opinias, ke defendi islamon estas la plej bona maniero por defendi la islamanojn;

    Se vi kredas, ke en la Korano estas skribita malpermeso desegni la Profeton Mahometo;

    Se vi opinias, ke desegni ĝihadiston en ridinda situacio estas insulti islamon;

    Se vi opinias, ke la faŝistoj ĉefe celas islamon kiam ili frapas arabon;

    Se vi opinias, ke ĉiu komunumo devus havi sian propran kontraŭrasisman asocion;

    Se vi opinias, ke islamofobio estas simetria al antisemitismo;

    Precize al vi mi skribis ĉi tiun leteron, kaj mi deziras al vi bonan legadon.

    Rasismo pravigita fare de islamofobio

    Ne, vere, la vorto islamofobio tre maltaŭgas, se ĝi devas nomi la malamon de iuj mensmalsanuloj kontaŭ islamo. Ĝi ne nur maltaŭgas, sed eĉ danĝeras.

    Laŭ pure etimologia vidpunkto islamofobio estas timo pri la islama religio. Sed inventintoj, disvastigantoj kaj uzantoj de tiu vorto ĝin strange uzas por atentigi pri malamo celanta ĝiajn anojn, la islamanojn. Pli ĝuste islamanofobio, aŭ pli larĝe rasismo, devus ĝin anstataŭi, ĉu ne? Etimologie estus pli firma tiel. Do kial venkis la vorto islamofobio?

    Pro nescio, pro mallaboremo, pro erara penso ĉe iuj; sed ankaŭ ĉar multaj el tiuj, kiuj batalas kontraŭ islamofobio, agas tiel ne por defendi la islamanojn kiel individuojn, sed por defendi la religion de la profeto Mahometo.

    Rasismo ekzistas en ĉiuj landoj ekde la invento de la propeka kapro. Certe ĉiam estos rasismuloj. La solvo ne estas priserĉi ĉiujn spuretojn de rasismo tra la cerboj de ĉiuj civitanoj; nur necesas malebligi, ke la rasismuloj formulu siajn fetorajn pensaĵojn, klamu sian rajton esti rasismaj, esprimu sian malamegon.

    En Francio, la rasisma parolo grandskale estis liberigita de la prezidanto Nicolas Sarkozy per lia debato pri nacia identeco. Se la plej alta ŝtata aŭtoritato alparolas la stultulojn kaj la fiulojn, dirante: vi estas liberaj, profitu!, kion faras la stultuloj kaj la fiuloj, laŭ vi? Ili publike libere diras tion, kion ili ĝis tiam nur pro ebrio aŭdacis pro elrukti dum familiaj kunmanĝadoj. La rasisma parolo, kiun la asocioj, la politikistoj, la intelektuloj sukcesis premteni en spaco inter la buŝo de la ksenofobo kaj la pordo de lia kuirejo, nun eliris surstraten, invadis la amaskomunikilojn kaj iom pli ŝtopis la kanalojn de la sociaj retoj.

    Jes, rasismaj okazaĵoj pli egiĝas. Sed nur timeme uziĝas la vorto rasismo por raporti pri ili. Tiu vorto spertas rapidan anstataŭiĝon de islamofobio.

    Kiam vualita virino estas insultata kaj frapata, ĉar ŝi estas vestita laŭ islamana kutimo (la nekaptebla agresanto plej ofte aspektas kiel skinhedo laŭ la vidantoj), kontraŭislamofobiaj aktivuloj subtenas ŝin kiel reprezentanton de islamo. Ne ĉar ŝi estas civitanino, celata de faŝisto pro ŝiaj kredoj. Por ŝia defendanto plej gravas, ke oni ŝin atakis, ne kiel civitanino, kiu rajtas libere elekti siajn vestaĵojn, sed kiel islamanan virinon. La vera viktimo estas islamo. Dio estas

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1