Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Pri la rusa revolucio
Pri la rusa revolucio
Pri la rusa revolucio
Ebook92 pages47 minutes

Pri la rusa revolucio

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Rozo Luksemburgo, la gvidantino (kun Karlo Libkneĥto) de la maldekstraj germanaj socialdemokratoj kaj posta kunfondintino de la Komunista Partio de Germanujo (KPD), analizas ĉi tie la Oktobran Revolucion de la bolŝevistoj gvidataj de Lenino kaj Trocko.

LanguageEsperanto
Release dateMay 26, 2018
ISBN9782369601449
Pri la rusa revolucio

Related to Pri la rusa revolucio

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Related categories

Reviews for Pri la rusa revolucio

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Pri la rusa revolucio - Rozo Luksemburgo

    ¹ La grandega amplekso, kiun la revolucio en Ruslando alprenis, la profunda efiko, per kiu ĝi skuis ĉiajn klasajn rilatojn, malvolvis ĉiujn sociajn kaj ekonomiajn problemojn, konsekvence antaŭenpaŝis de la unua stadio de la burĝa respubliko ‒ ĉe kio la faligo de la carismo restis nur mallonga epizodo, preskaŭ bagatelo ‒, ĉio ĉi klare montras, ke la liberigo de Ruslando ne estas la faro de la milito kaj de la milita malvenko de la carismo, ne la merito de la „germanaj bajonetoj en germanaj pugnoj, kiel la „Nova tempo sub la redaktado de Kaŭcko

    ² en la ĉefartikolo promesis, sed ke ĝi havis profundajn radikojn en la propra lando kaj estis interne komplete matura. La militaventuro de la germana imperiismo sub la ideologia ŝildo de la germana socialdemokrataro ne alkondukis la revolucion en Ruslando, sed nur por iomete da tempo, komence ‒ post sia unua kreskanta ŝtorma tajdo en la jaroj de 1911 ĝis 1913 ‒ interrompita kaj poste ‒ post ĝia eksplodo ‒ kreis al ĝi la plej malfacilajn, plej malnormalajn kondiĉojn.

    Sed tiu okazaĵo por ĉiu pensanta observanto estas ankaŭ frapanta pruvo kontraŭ la doktrina teorio, kiun Kaŭcko kundividas kun la partio de la registara socialdemokrataro, laŭ kiu Ruslando kiel ekonomie postrestinta, precipe kampkultura lando ankoraŭ ne maturas por la socia revolucio kaj por diktatoreco de la proletaro. Tiu teorio, kiu konsideras por Ruslando nur burĝan revolucion ebla ‒ el tiu opinio rezultas tiam ankaŭ la taktiko de la koalicio de la socialistoj en Ruslando kun la burĝa liberalismo ‒, estas samtempe tiu de la oportunisma alo en la rusa laborista movado, la tiel nomataj menŝevistoj

    ³ sub la elprovita gvidado de Akselrod kaj Dan

    ⁴ . Ambaŭ: la rusaj same kiel la germanaj oportunistoj en tiu ĉi principa kompreno de la rusa revolucio, el kiu la poziciiĝo pri la detalaj demandoj rezultas per si mem, komplete kongruas kun la germanaj registaraj socialistoj: laŭ la opinio de ĉiuj tri la rusa revolucio devintus halti ĉe tiu stadio, kiun la militado de la germana imperiismo laŭ la mito de la germana socialdemokrataro metas al si kiel noblan taskon: ĉe la faligo de la carismo. Se ĝi transpaŝis tion, tio estas, laŭ tiu doktrino, simpla eraro de la radikala alo de la rusa laborista movado, la bolŝevistoj, kaj ĉiuj malagrablaĵoj, kiuj trafis la revolucion en ĝia plua irado, ĉiuj perturboj, al kiuj ĝi viktimiĝis, prezentiĝas simple kiel rezulto de tiu fatala eraro. Teorie tiu doktrino, kiu de la Stampfer-a

    ⁵ „Antaŭen same kiel de Kaŭcko estas rekomendata kiel frukto de „marksisma pensado, kondukas al la origina „marksisma" malkovro, ke la socialisma transformego estas nacia, por tiel diri hejma afero de ĉiu moderna ŝtato por si. En la nebulo de la abstrakta skemo homo kiel Kaŭcko kompreneble scias tre detale pentri la mondhistoriajn interrilatojn de la kapitalo, kiuj el ĉiuj modernaj landoj faras interrilatantan organismon. Tamen, la revolucio de Ruslando ‒ frukto de la internacia evoluo kaj de la kampkultura demando ‒ tute ne solveblas ene de la baroj de la burĝa socio.

    Praktike tiu teorio havas la tendencon deturni la respondecon de la internacia, unuavice de la germana proletaro, pri la historio de la rusa revolucio, nei la internaciajn interrilatojn de tiu revolucio. La evoluo de la milito kaj de la rusa revolucio pruvis ne la nematurecon de Ruslando, sed la nematurecon de la germana proletaro por plenumi la historiajn taskojn, kaj tute klare emfazi tion estas la unua tasko de kritika observado de la rusa revolucio. La revolucio de Ruslando estis en siaj sortoj komplete dependa de la internaciaj okazaĵoj. La fakto, ke la bolŝevistoj bazis sian politikon komplete sur la mondrevolucion de la proletaro, estas ĝuste la plej brila atesto, de la aŭdaca koncepto de ilia politiko. En tio videblas la giganta salto, kiun la kapitalisma evoluo faris en la lasta jardeko. La revolucio 1905-1907 trovis nur malfortan eĥon en Eŭropo. Pro tio ĝi devis resti komenca ĉapitro. Daŭrigo kaj solvo estis ligitaj kun la eŭropa evoluo.

    Klaras, ke ne senkritika apologieco,

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1