Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Platformo de la dek tri kaj aliaj tekstoj pri la reala situacio en Sovetio en la jaro 1927
Platformo de la dek tri kaj aliaj tekstoj pri la reala situacio en Sovetio en la jaro 1927
Platformo de la dek tri kaj aliaj tekstoj pri la reala situacio en Sovetio en la jaro 1927
Ebook443 pages4 hours

Platformo de la dek tri kaj aliaj tekstoj pri la reala situacio en Sovetio en la jaro 1927

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

La dokumento, kiun la maldekstra opozicio prezentis en 1927 al la 15-a kogreso de la KPSU(b) kiel alternativon al la stalinismo. Kromaj tekstoj, de Leo Trocko kaj de aliaj, pri la reala situacio en la USSR en la jaro 1927.

LanguageEsperanto
Release dateSep 29, 2019
ISBN9782369601944
Platformo de la dek tri kaj aliaj tekstoj pri la reala situacio en Sovetio en la jaro 1927

Related to Platformo de la dek tri kaj aliaj tekstoj pri la reala situacio en Sovetio en la jaro 1927

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Related categories

Reviews for Platformo de la dek tri kaj aliaj tekstoj pri la reala situacio en Sovetio en la jaro 1927

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Platformo de la dek tri kaj aliaj tekstoj pri la reala situacio en Sovetio en la jaro 1927 - Leo Trocko

    Leo Trocko: La timo antaŭ nia programo

    Mia defendo antaŭ la Centra Komitato

    Mia postulo senprokraste okazigi la esplorojn pri la Vrangela oficiro kaj pri la armea konspiro, estis voĉdone rifuzita. Mi antaŭ ĉio levis la demandon, kial, kiel kaj per kiu la partio estis trompita, kiam oni rakontis al ĝi, ke la komunistoj ligitaj kun la opozicio partoprenas en kontraŭrevolucia organizaĵo. Por nun refoje montri tion, kion vi komprenas sub diskuto, vi decidis forstreki el la raporto mian mallongan paroladon pri la malvera vrangela oficiro – tio signifas kaŝi ĝin antaŭ la partio. Buĥarin, surbaze de tiuj dokumentoj de la G.P.U, de la politika polico, kiuj havas absolute neniajn rilatojn kun la konfiskita presmaŝino nek kun la opozicio, donacis al ni la fantazian bildon de termidora konspiro.¹ Sed tio, kion ni volas, ne estas la stultaj fantazioj de Buĥarin, sed faktoj. Ne ekzistas faktoj. Pro tio la enĵeto de ĉiuj ĉi demandoj en la diskuton pri la opozicio estis nur truko. Viaj malrespekto kaj malsincero atingis la ŝtupon de krima perfido. Ĉiuj dokumentoj laŭtlegitaj de Menŝinskij senambigue pledas kontraŭ la aktualan politikan kurson – oni bezonas nur prilumi ilin per marksisma analizo. Sed por tio mi ne havas tempon. Mi povas nur levi la esencan demandon: Kiel kaj kial la aktuale reganta grupo pensis ke necesas trompi la partion per tio, ke ĝi deklaris agenton de la G.P.U. kiel vrangelan oficiron kaj elŝiris tiujn rompitajn pecojn de ne finita esplorado el la kunteksto, por maltrankviligi la partion per la falsa novaĵo de ligo de la opoziciuloj kun kontraŭrevolucia organizaĵo? De kie venas ĉio ĉi? Kien tio kondukos? Nur tiu ĉi demando havas politikan gravecon. Ĉio cetera koncernas nin nur en dua aŭ en deka vico.

    Sed unue du vortoj pri la t.n. trockismo. Ĉiu oportunisto provas kovri sian honton per tiu vorto. La falsad-fabriko laboras tage kaj nokte en du skipoj por fabriki trockismon. Mi skribis antaŭ longa tempo leteron al la Buroo pri partihistorio. Ĝi entenis pli ol kvindek citaĵojn kaj dokumentojn, kiuj konviktis la nun regantan teorian kaj historian skolon je falsado, distordo kaj kaŝado de faktoj kaj de dokumentoj kaj je falsado de Lenino – ĉio por la plej bona sukceso de la t.n. batalo kontraŭ la trockismo. Mi postulis, ke mia letero estus submetota al la membroj de la plenkunsido. Tio ne okazis, kvankam mia letero konsistis preskaŭ ekskluzive el dokumentoj kaj citaĵoj. Mi sendos ĝin al la diskutfolio de la Pravda, kvankam mi kredas, ke ili tie same kaŝos ĝin antaŭ la partio, ĉar la faktoj kaj dokumentoj, kiujn mi almetas, estas tro neniigaj por la stalina skolo.

    En nia junia deklaro de la pasinta jaro ni antaŭdiris kun kompleta precizo ĉiujn ŝtupojn, per kiuj la detruado de la leninisma partigvidado trairos, kaj ankaŭ ĝian portempan anstataŭigon per stalinistaj gvidantoj. Mi diras, tra anstataŭigo portempa, ĉar ju pli da venkoj la aktuale reganta grupo gajnos, des pli ĝi malfortiĝos. Al nia julia antaŭdiro de la pasinta jaro ni povas nun aldoni la jenan konkludon: La aktuala venko de Stalino en la organizaĵo sekvigos ĝian politikan fiaskon. Tiu ĉi estas tute neevitebla; kaj ĝi tuj komenciĝos – ĝuste pro la efikoj de la stalina reĝimo. Estos la fundamenta tasko de la opozicio atenti pri tio, ke la sekvoj de la pereiga politiko de la nuna gvidantaro alportu kiom eble malmultajn perdojn al nia partio kaj al ĝia ligiteco kun la amasoj.

    Ili volas forigi nin el la Centra Komitato. Ni koncedas, ke tiu paŝo tute kongruas kun la nuna politiko sur la aktuala ŝtupo de ĝia disvolvado aŭ pli ĝuste de ĝia pereo. Tiu reganta grupo, kiu elpelas el nia partio centojn kaj milojn da ĝiaj plej bonaj membroj, ĝiajn plej firmajn laboristajn bolŝevistojn – tiu burokrata kliko, kiu kuraĝas ekskludi tiajn kamaradojn kiajn Mraĥkovskij, Serebrjakov, Preobraĵenskij, Ŝarov kaj Sarkis, kamaradojn, kiuj povus sole krei parti-sekretariejon, senfine pli influriĉan, pli efikan, pli leninisman ol la nuna sekretariejo – tiu ĉi Stalin-Buĥarin-kliko, kiu en la sekreta malliberejo de la G.P.U. tenas malliberaj sindonemajn kaj mirindajn virojn kiel Neĉajev, Stikhold, Vasiljev, Ŝmid, Fiŝelev kaj multajn aliajn –, tiu grupo de oficistoj, kiuj per perforto, per sufokado de ĉia partia pensado, per ruinigo de la proletara avangardo ne nur en Ruslando, sed en la tuta mondo tenas en siaj pintaj pozicioj – tiu ĉi ĝisoste oportunisma klano, ĉe kies vosto en ĉi-lastaj jaroj marŝas Ĉjang Kaj-ŝek, Feng Juŝang, Van Tin-vej, Purcell, Hicks, Ben Tillett, la Kuusin-oj, la Ŝmeral-oj, la Pepper-oj, la Heinz-Neumann-oj, la Rafies-oj, la Martinov-oj, la Kondratjev-oj kaj Ustrjalov-oj –, tiu klano ne povas elteni nian ĉeeston en la Centra Komitato, eĉ nur monaton antaŭ la parti-kongreso. Tion ni komprenas.

    Malrespekto kaj malsincero iras man-en-mane kun malkuraĝo. Ili kaŝis nian programon – aŭ pli ĝuste, ili provis ĝin kaŝi. Kion signifas timo antaŭ programo? Ĉiu scias tion: timo antaŭ programo estas timo antaŭ la amasoj.

    La okan de Septembro ni anoncis al vi, ke spite al ĉiaj kontraŭaj dekretoj ni konatigos nian programon al la partio. Ni komencis tion, kaj ni ankaŭ finfaros tion. La kamaradoj Mraĥkovskij, Fiŝelev kaj ĉiuj ceteraj, kiuj presis kaj disdonis nian programon, ili agis kaj daŭre agas en plena solidareco kun ni. Kiel opoziciaj membroj de la Centra Komitato kaj de la Centra Kontrolkomisiono² en politika rilato same kiel por la organizaĵo ni transprenas la plenan respondecon pri ilia agado.

    La malrespekto kaj la malsincero, pri kiuj Lenino skribis, estas jam ne trajtoj de certa personeco. Ili estas karakteraj trajtoj de la reganta grupo, same en ĝia vera politiko kiel en ĝia gvidado de la organizaĵo. Jam temas ne plu pri la demando de eksteraj kondutformoj. La esenca eco de nia aktuala gvidado estas la kredo je la ĉiopoveco de perfortaj metodoj – ankaŭ kontraŭ la propra partio. El la Oktobra Revolucio la partio heredis fortan sistemon de perfortaj disponoj, sen kiuj diktatoreco de la proletaro ne penseblas. La fokuso de tiu diktatoreco estis la Centra Komitato de nia partio. Tempe de Lenino – ĉe lenina Centra Komitato – la organiza sistemo de la partio estis submetita al internacie direktita, revolucia klas-politiko. Estas vere, ke Stalino ekde la unua tago de sia elektiĝo kiel ĝenerala sekretario instigis zorgon al Lenino. „Tiu kuiristo servos al ni pipran pladon!" diris Lenino al intimaj kamaradoj tempe de la deka kongreso. Sed sub la gvidado de Lenino, sub lenina stabo en la politika buroo, la ĝenerala sekretario ludis relative subordigitan rolon. La situacio komencis ŝanĝiĝi ekde la horo kiam Lenino malsaniĝis. La elektado de gvidantoj fare de la sekretariejo, la ekokupado de gravaj funkcioj per stalinistoj, fariĝis aparta afero, kiu jam neniel rilatis kun la vidpunktoj de nia politiko. Jen la kialo, pro kiu Lenino konsidere la eblecon de sia forpaso donis al la partio sian lastan konsilon: Forigu Stalinon, li kondukus la partion al dissplitiĝo kaj al ruiniĝo.

    La partio ne eksciis ĝustatempe pri tiu konsilo, elkribrita burokrataro retenis lian leteron. La sekvojn de tio ni vidas nun en ĝia tuta grando. La reganta grupo kredas, ke per perfortaj rimedoj ĝi povas atingi ĉion. Tio estas profunda eraro. Perforto povas ludi gigantan rolon en revolucio, sed nur sub unu kondiĉo – se ĝi restas submetita al sincera klas-politiko. La apliko de perforto de la bolŝevistoj kontraŭ la burĝaro, kontraŭ la menŝevistoj, kontraŭ la socialrevoluciuloj, tiel kiel ĝi okazis sub certaj historiaj kondiĉoj, kondukis al gigantaj rezultoj. La perfortaĵoj de Kerenski kaj de Ceretelli kontraŭ la bolŝevistoj nur rapidigis la kolapson de la kompromisisma reĝimo. Sed la nun reganta grupo uzas ekziladon, arestadon kaj labor-malpermeson kiel rimedojn de subpremado kaj de timigado kontraŭ sia propra partio. La laborista membro timas elparoli siajn pensojn en sia propra loka organizaĵo. Li timas voĉdoni laŭ sia konscienco. Nia partio, laŭdire la plej alta esprimo de la diktatoreco de la proletaro, estas terurata de diktatoreco de la burokrataro. Sed per tio, ke vi teruras la partion, vi malpliigas vian kapablon timigi la malamikojn de la proletaro.

    Sed gvidantaro de organizaĵo ne havas vivon sendependan de aliuloj. En la parti-gvidantaro esprimiĝas la tuta politika kurso de la partio. Tiu ĉi politika kurso en la lastaj jaroj ŝanceliĝis ien kaj tien – ĝia klasa koro kaj ĝia pelforto ŝanceliĝis de maldekstre dekstren , de la proletoj al la etburĝoj, de la nelerninta laboristo al la specialisto, de la ordinara partimembro al la funkciulo, de la kamplaboristo kaj etkampulo al la kulako, al la riĉa kampulo, de la ŝanghaja laboristo al Ĉjang Kaj-Ĉek, de la ĉinaj kampuloj al la etburĝaj generaloj, de la anglaj proletoj al Purcell, Hicks kaj al la ĝenerala komitato – kaj tiel senfine plu. En tio kuŝas la esenco de la stalinismo.

    Unuavide ja ŝajnas, kvazaŭ la stalina kurso estus komplete venka. La Stalin-partio ŝajnas disdoni siajn vipofrapojn maldekstren (en Moskvo kaj Leningrado) kaj ankaŭ dekstren (en la norda Kaŭkazo). Sed en la realo la tuta politiko de tiu centrisma partio progresas eĉ sub frapado de du vipoj – unu vipo de dekstre kaj unu vipo de maldekstre. Tiu ĉi burokrata, centrisma partio, kiu estas sen ajna klasa bazo, ŝanceliĝas inter du klasaj linioj kun la plano transŝteliĝi de la proletara al la etburĝa kurso. Sed ĝi faras tion ne en rekta linio, sed en akraj zigzagaj ŝanceliĝoj. Ni spertis multajn el tiuj zigzagaj movoj en la pasinteco. Aparte akra kaj okulfrapa estis la ampleksigo de la elektorajtoj sub la premo de la kulako, de la riĉaj kampuloj (vipofrapo dedekstre) kaj poste la nuligo de tiu dekreto sub la premo de la opozicio (vipofrapo demaldekstre). Ni vidis multajn el tiuj zigzagaj moviĝoj en la laborista leĝaro, la salajropolitiko, la impostpolitiko, en la politiko kontraŭ la privata proprieto ktp. Sed entute la kurso senĉese deviis dekstren. La plej juna manifesto estas nerefutebla zigzaga moviĝo maldekstren. Sed ni eĉ ne por momento fermos la okulojn al la fakto, ke tiuj zigzagadoj eĉ ne iomete ŝanĝas la ĝeneralan politikan kurson kaj ke ĝi en la realo – kaj tio en plej proksima estonteco – rapidigos la deviadon de la reganta centro al la dekstro.

    La nuna kriado pri „pli forta atako al la kulakoj, al la prosperaj kampuloj – al la samaj kulakoj, al kiuj ili hieraŭ kriis: „Riĉiĝu! – ne povas ŝanĝi la ĝeneralan direkton. Ankaŭ ĉiujaraj jubileaj promesoj por la sephora labortago ne povas ŝanĝi ĝin. La politika direkto de la aktuala gvidado estas determinata ne de unuopaj gestoj, sed de la sekvantaro, kiun tiu ĉi gvidado en sia batalo kontraŭ la opozicio kolektis ĉirkaŭ si. Pro la stalinisma sistemo, pro la stalinisma regado, nun la fortoj, kiuj subpremis la proletan pioniron, la burokrato, la ekspluatisto de laboristoj, la administranto, la industria afergvidanto, la nova privatkapitalisto, la privilegiita intelektularo en urbo kaj kamparo – ĉiuj ĉi elementoj, kiuj komencas montri al la laborulo kiel modelon la kulakon, la riĉiĝintan kampulon, kaj kiuj diras: „Ne forgesu, nun jam ne estas 1918, amiko."

    Decida estas ne la maldekstren direktita gesto, sed la fundamenta politika kurso. La elekto de viaj kolegoj decidas. La gvidanta stabo decidas. La socia kunularo. Vi ne povas subpremi la voĉon de la laboristo kaj samtempe ataki la kulakon. Tiuj du aferoj estas ne akordigeblaj. Via konstanta strebado maldekstren, ekde kiam oni volas realigi ĝin, trafos sur necedema opozicio en la vicoj de via propra plimulto. Diri hodiaŭ: „Riĉiĝu! kaj morgaŭ „For la kulakon!, tio por homoj kiel Buĥarin estas tre facila. Li trempas sian plumon kaj jam estas farite. Li havas nenion por perdi. Sed la kulako, la aferista entreprenisto, la potenca burokrato, la specialisto – tiuj vidas tion alie. Tiuj uloj ne aprezas subitajn malfidelaĵojn kaj jarfestojn. Sed ili scios diri sian vorton.

    Kamarado Tomskij, la sindikata gvidanto, kiu troviĝas en pli aĉa situacio ol iu ajn alia, esprimis sin en tre forta opozicio kontraŭ la plej nova ŝanĝo dekstren. Tomskij havas senton pri tio, kion la laboristoj en la sindikatoj demandos al li. Li estos tiu, kiu devos respondi. Morgaŭ la laboristo postulos de Tomskij, ke li fine haltigu tiun dekstran deviadon kaj ke li engaĝiĝu por la maldekstra kurso anoncita en la manifesto. Tio ĉi estas la kaŭzo de la neevitebla batalo interne de la reganta bloko. En nia dekstra alo ekzistas tendenco al la flanko de la industriaj entreprenistoj kaj alia al la flanko de la sindikatoj. Dum certa tempo ili kunlaboras, kiel ofte okazis en la historio de la laborista movado. Sed tiu ĉi jubilea manifesto por movo maldekstren enigas kejlon inter la entreprenistoj kaj la sindikatistoj. La profesia burokrato, kiu inter tiuj du ŝanceliĝas alen kaj reen, perdos ilian subtenon.

    Tiu ĉi jubilea manifesto unuflanke estas tute senduba kaj solena agnosko, ke la opinioj de la opozicio pri ĉiuj profundaj problemoj de nia urba kaj kampara vivo estas la ĝustaj. Aliflanke ĝi estas politika memrefuto de la reganta partio, konfeso de sia propra bankroto. Ĝi estas konfeso en vortoj de homoj, kiuj ne kapablas montri ion ajn da faroj. Tiu ĉi jubilea manifesto ne haltigos la politikan kolapson de la aktuala kurso, sed rapidigos ĝin.

    La reĝimo de subpremado de la partio neeviteble fontas el la tuta politiko de tiu ĝi gvidantaro. Malantaŭ la dorso de la ekstremaj burokratoj staras la vekiĝanta interna burĝaro, malantaŭ ties dorso la monda burĝaro. Ĉiuj ĉi fortoj premas la proletan pioniron kaj malebligas lin levi sian kapon aŭ malfermi sian buŝon. Ju pli la politiko de la Centra Komitato devias de la vojo de la proletara klaso, des pli ĝi estas devigata trudi tiun politikon al la proleto per metodoj de perforto. Tio estas la baza kaŭzo de la aktuala ne eltenebla situacio en la parti-gvidado.

    Kiam la homoj kiel Martinov, Ŝmeral, Rafies kaj Pepper ludas la gvidadon en la ĉina revolucio, kaj Mraĥkovskij, Serebrjakov, Preobraĵenskij, Ŝarov kaj Sarkis estas elpelataj el la partio, ĉar ili presas kaj disvastigas bolŝevisman programon por la venonta kongreso, tiam tiuj faktoj havas ne nur internpolitikan gravecon. Ili estas ĝenerala esprimo por la malkreskanta klasbatala karaktero de nia politiko. La mondburĝaro kaj la interna burĝaro – tiu ĉi kompreneble ne en tiom senhonta mezuro – komune premas kontraŭ la diktatoreco de la proletaro kaj kontraŭ ties proletaj pioniroj, kaj necesas alfronti tiun ĉi duoblan premon. Sed tiuj elementoj en la laborista klaso kaj en la partio, kiuj la unuaj sentis tiun proksimiĝantan danĝeron kaj parolis pri ĝi – la vere revoluciaj, decidemaj, longvidaj kaj nefleksiĝemaj pioniroj de la laborista klaso – ili hodiaŭ estigas la vicojn de la opozicio. Tiuj vicoj pleniĝas, same en nia partio kiel en la tuta Internacio. Faktoj kaj okazaĵoj kun giganta graveco firmigas la pozicion, kiun ni estas alprenintaj. Viaj premadoj fortigas niajn vicojn, ili havigas al ni la plejbonulojn el la „malnovuloj de la partio, ili „ŝtaligas la junulojn kaj kolektas la verajn bolŝevistojn inter ili ĉirkaŭ la opozicio. La opoziciuloj, kiujn vi eligis el la partio, envere estas la plej bonaj partimembroj. Sed la aliaj, la farantoj de la ekskludado kaj de la arestoj – eĉ se ili tion ne scias kaj ne komprenas – estas nur la instrumentoj, per kiuj la alia klaso repuŝas la proletaron. Per tio, ke la reganta grupo provas tiri nian programon tra la koto, ĝi nur plenumas la socian ordonon de Ustrjalov kaj de la reviviĝanta eta kaj meza burĝaro. Kontraste al la formortanta malnova elmigrula burĝaro, Ustrjalov, la efika, longvida politikisto de la nova burĝaro, ne strebas al kontraŭrevolucio nek al iaj ajn tumultoj. Li ne intencas transsalti ŝtupojn. La venonta ŝtupo por Ustrjalov estas la stalina kurso. Ustrjalov tute malkaŝe vetas je la ludo de Stalino. Ustrjalov postulas de Stalino, ke li forigu la opozicion, kaj per tio, ke Stalino ekskludas kaj arestas la opozicion kaj kulpigas ĝin je termidora konspiro kaj je armea komploto kun vrangela oficiro, li plenumas la ordonojn de Ustrjalov.

    La rekta tasko, kiun Stalino metis al si, estas la dissplitigo de la partio, la forigo de la opozicio, la kutimigo de la partio je la metodo de ekzekutadoj. Faŝistaj bandoj de mokfajfistoj, pugnobatoj, ĵetado per libroj kaj per ŝtono, la malliberejaj kradoj – ĉi tie la stalina reĝimo por momento haltis sur sia vojo, sed la direkto estas desegnita. Kial la homoj kiel Jaroslavskij, Ŝvernik, Golŝĥokin kaj ceteraj akceptu sincerajn disputojn pri la registaraj statistikoj, se ili povas simple ĵeti pezan volumon de tiuj statistikoj al la kapo de opoziciulo? La stalinismo en tia ago trovas sian plej senrezervan esprimon kaj neniel hezitas uzi malnoblaĵojn. Kaj ni ripetas: Tiuj ĉi faŝistaj metodoj estas nur blinda kaj nekonscia plenumado de sociaj ordonoj de aliaj klasoj. La celo estas ekskludi la opoziciajn membrojn kaj laŭeble forigi ilin per ekzekutado. Jam eblas aŭdi voĉojn: „Ni ekskludos milojn kaj mortpafos cent, tiam ni havos paco en la partio. Tiuj estas voĉoj de mizeraj, timemaj kaj tamen ankaŭ diablece blindigitaj homoj. Tio estas la voĉo de Termidoro. La plej malbonaj elementoj, koruptitaj de la potenco, blindigitaj de burokratia malamo, ĉiaforte preparas la termidoron, la tagon de neniigo de la revolucio. Por tio ili bezonas du partiojn. Sed ĉiuj iliaj perfortaĵoj rompiĝos antaŭ la potenco de sincera politika kurso. En la sindonemo al tia kurso la revolucia kuraĝo de la opoziciaj vicoj firme kunstaros. Stalino ne kreos dua partiojn. Ni diras malkaŝe al la partio: La diktatoreco de la proletaro estas en danĝero. Kaj ni estas konvinkitaj, ke la partio en sia proletara kerno aŭdos kaj komprenos nin kaj ke ĝi alfrontos la danĝeron. La partio estas jam profunde emociita. Morgaŭ ĝi estos plej profunde emociita, Malantaŭ la malmultaj miloj da homoj en la realaj vicoj de la opozicio venas dua kaj tria vicoj da tiaj, kiuj simpatias kun la opozicio, kaj malantaŭ tiuj eĉ pli larĝa tavolo de laboristaj membroj, kiuj jam komencis aŭskulti nian voĉon kaj moviĝi direkte al nia flanko. Tiu procezo ne inversigeblas. La laboristoj, kiuj ne troviĝas en la partio, ne kredis iliajn mensogojn kaj kalumniojn. Sian pravan malkontenton pri la kreskado de la burokratio kaj de la subpremado la laborista klaso de Leningrado esprimis en sia manifestacio de la 17-a de Oktobro. La proletaro estas decide por la sovetpotenco, sed ĝi volas alian politikon, kaj ĝi nerezisteble trudos ĝin. Via sistemo estas senpotenca kontraŭ tio. Ju pli brutalaj estas viaj subpremaj disponoj, des pli fortiĝas la renomo de la opozicio en la okuloj de la simplaj partimembroj kaj de la laborista klaso ĝenerale. Por ĉiu cento da opoziciuloj, kiujn vi elpuŝas el la partio, miloj da novaj envenos en ĝi. La ekskludita opoziciulo daŭre sentas sin partimembro kaj ankaŭ restas tia. Vi povas perforte elŝiri la partidokumenton el la mano de la bolŝevista leninisto. Vi povas portempe prirabi lin je liaj partiaj rajtoj. Sed li neniam rezignos pri siaj partiaj devoj. Kiam Janson en la kunsido de la Centra Kontrolkomisiono demandis al Mraĥkovskij, kion li farus, se oni ekskludus lin el la partio, kamarado Mraĥkovskij respondis: „Mi kaptos la stirilon kaj konservos la malnovan kurson. Ni staras ĉe la stirilo de la bolŝevismo, vi ne sukcesos forŝiri nin de ĝi. Ni ankaŭ daŭre tenos ĝin firme. Vi ne fortranĉos nin de la partio. Vi ne fortranĉos nin de la laborista klaso. Premadojn ni kutimas, ni ankaŭ kutimas batojn. Ni ne translasos la Oktobran Revolucion al la politiko de Stalino, kies tuta programo resumeblas en tiujn ĉi malmultajn vortojn: subpremado de la proletara kerno, fratiĝo kun la kompromisuloj de ĉiuj landoj, kapitulaco antaŭ la monda burĝaro. Vi ekskludas nin el la Centra Komitato, ĝuste monaton antaŭ la komenco de la partikongreso, kiun vi jam transformis en mizeran instrumenton de la Stalin-partio. La dekkvina kongreso ŝajne estos la plej alta triumfo de via burokratia sistemo. En la realo ĝi pruviĝos kiel signo de via kompleta politika fiasko. La venkoj de la Stalin-partio estas la venkoj de fremdaj klasaj potencoj super la proletaraj pioniroj. La malvenkoj de la partio gvidata de Stalino estas malvenkoj de la proletara diktatoreco. La partio jam sentas tion. Ni helpos ke tio estu plu komprenata. La programo de la opozicio kuŝas sur la tablo de la partio. Post la dekkvina kongreso la opozicio en la partio fariĝos senfine pli forta ol nun. La akuza listo de la laborista klaso kaj tiu de la partio ne kongruas kun la burokrata akuzolisto de Stalino. La proletaro pensas malrapide, sed ĝi pensas profunde. Nia programo rapidigos tiun procezon. La decido instance troviĝas en la vojo, kiun la politiko iras, ne en la pugnoj de la burokratoj. Ekskludu nin hodiaŭ el la Centra Komitato, kiel vi hieraŭ ekskludis Serebrjakov kaj Preobraĵenskij el la partio, kiel vi metis Fiŝelev kaj aliajn en malliberejon. Nia programo trovos sian vojon. La laboristoj de la tuta mondo en profunda zorgo demandos sin: „Pro kio je la deka datreveno de la Oktobra Revolucio ili fifamigas kaj arestas la plej bonajn batalantojn de tiuj tagoj? Kiu troviĝas malantaŭ tio? Kiu klaso? Ĉu eble la klaso, kiu en la Oktobro venkis? Aŭ ĉu la klaso, kiu malakrigas la Oktobran venkon kaj subfosas ĝin?

    Eĉ la plej postrestintaj laboristoj de ĉiuj landoj, incitataj de niaj premiĝoj, enmanigos nian programon en por mem trovi la veron pri viaj fiaj kalumnioj en la afero de la vrangela oficiro kaj de la armea komploto. Viaj persekutadoj, ekskludoj, arestoj faros nian programon la plej ŝatata, plej legata kaj plej aprezata dokumento de la laborista movado. Ekskludu nin. La venko de la opozicio – la venkon de la revolucia unueco de nia partio kaj de la komunista Internacio vi ne haltigos.

    Alfredo Kozingo: [Pri la Platformo de la Maldekstra Opozicio]

    Temas ĉi tie precipe pri la ampleksa dokumento de la Maldekstra Opozicio de la Centra Komitato de la KPSU(b).

    Alfredo Kozingo skribas pri ĝi:

    La ampleksa dokumento de la Maldekstra Opozicio estis ellaborita de serio da gvidaj funkciuloj de la KPR kun la intenco diskutigi ĝin dum la 15-a partikongreso en Decembro de 1927. Ĉar ĝi estis unue subskribita de 13 kamaradoj, ĝi estis nomata la Deklaro de la dek tri". En la formulado de la teksto gvide partoprenis: Trocko, Zinovjev, Kamenev, Pjatakov, Preobraĵenskij kaj Smilga. La fina redaktado estis farita de Trocko kaj Zinovjev.

    La politika buroo de la KPSU(b) la 8-an de Septembro 1927 per decido malpermesis la disvastigon de la dokumento kaj per tio rifuzis ĉian diskutadon en la partio, kio signifis la konscian rompon de la statuto. Pro tio la opozicio ne agnoskis la decidon kaj daŭre serĉis eblecon de ĝia presado. Kiam oni trovis presejon kaj tiu estis fininta la presadon, ankaŭ tiu presejo estis konfiskita kaj Preobraĵenskij kaj Serebrjakov – la du eksaj sekretarioj de la CK, kiuj estis organizintaj la presadon – estis tuj eksigitaj el la partio kaj arestitaj. Kompreneble ankaŭ tio estis kontraŭ la statutoj. Nur malmultaj ekzempleroj disvastiĝis.

    Germana eldono aperis en la jaro 1919 en Hellerau apud Dresdeno sub la erariga titolo La reala situacio en Ruslando, ĉe kio nur Trocko estis nomata kiel aŭtoro. Bedaŭrinde tiu traduko estis katastrofe miskvalita, ĉar la tradukinto estis intima nek kun la marksisma nek kun la politika kaj ekonomia terminaro, tiel ke la enhavo estis parte ege deformita. Ĉar rusa originalo evidente ne haveblis,³ la eldonisto de la kvinvoluma eldono (en la 1980-aj jaroj eldonita de la eldonejo Olle & Wolter "Die Linke Opposition in der Sowjetunion 1923-1928) [La Maldekstra Opozicio en la Sovetunio 1923-1928"] transprenis tiun tekston kaj pri tiu nur notis, ke la traduko estas tre malpreciza. […]

    La ampleksa dokumento konsistas el iom longa enkonduko, en kiu oni klarigas la intencon kaj la celon. Sekvas sekcioj kun kritika analizo de ĉiuj kampoj de la sovet-socio kaj de la politika linio – laŭ la aŭtoroj erara – de la gvidantoj sub Stalino; tiu linio estas en la danĝero maltrafi la celon de socialisma socio, se ne okazos korekto. La nomataj problemoj estu klarigotaj per ĝisfunda internpartia diskutado kaj, surbaze de la statuto, la aktuala partilinio estu ŝanĝota. […]"

    La kono de tiu ĉi dokumento estas nepre necesa por kompreni la pluan evoluon de la sovetia socio kun ĝiaj deformaĵoj kaj degeneroj kaj por pritaksi la pli profundajn kaŭzojn de ĝia pereo."

    Projekto de platformo de la bolŝevistoj-leninanoj (opozicio) al la 15-a kongreso de la KPSU(b) (La krizo de la partio kaj vojoj por superi ĝin)

    13 membroj de la CK kaj de la CKK de la politika buroo (CK KPSU(b)

    Muralov, Jevdokimov, Rakovskij, Pjatakov, Smilga, Zinovjev,

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1