Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

La doktrino de Karlo Markso kaj kelkaj aspektoj de la socialismo konstruado en la USSR
La doktrino de Karlo Markso kaj kelkaj aspektoj de la socialismo konstruado en la USSR
La doktrino de Karlo Markso kaj kelkaj aspektoj de la socialismo konstruado en la USSR
Ebook52 pages44 minutes

La doktrino de Karlo Markso kaj kelkaj aspektoj de la socialismo konstruado en la USSR

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Jurij N. Andropov estis tiu sovetia gvidanto, kiu post jaroj da restalismigo kaj da stagnado aliris la potencon kun klaraj ideoj kaj konkretaj pashoj por modernigi la landon. Kvankam lia mallonga vivo lasisal li nur tre malmulte da tempo, liaj elpashoj montris, ke la vojo de li irataestis promesplena kaj, se ghi estus daurigota, eble povintus sh

LanguageEsperanto
Release dateApr 30, 2021
ISBN9782369602774
La doktrino de Karlo Markso kaj kelkaj aspektoj de la socialismo konstruado en la USSR

Related to La doktrino de Karlo Markso kaj kelkaj aspektoj de la socialismo konstruado en la USSR

Related ebooks

Reviews for La doktrino de Karlo Markso kaj kelkaj aspektoj de la socialismo konstruado en la USSR

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    La doktrino de Karlo Markso kaj kelkaj aspektoj de la socialismo konstruado en la USSR - Jurij N. Andropov

    Jurij V. Andropov: La doktrino de Karlo Markso kaj kelkaj aspektoj de la socialisma konstruado en la USSR

    PASIS CENT JAROJ post la tago, kiam forpasis la homo nomata Karlo Markso. Tuta jarcento. La jarcento de dramecaj skuoj, de revoluciaj ŝtormoj, de radikalaj ŝanĝoj en la sortoj de la homaro. La jarcento, renversinta, disblovinta multajn filozofiajn konceptojn, sociajn teoriojn, politikajn doktrinojn. La jarcento de sinsekvaj venkoj de la marksismo, de ĝia kreskanta influo al la socia progreso.

    Ju pli pasas la tempo, des pli klara iĝas la esenco kaj la skaloj de la viva glorago de Markso.

    Dum jarmiloj homoj serĉis vojojn por justa rekonstruado de la socio, por liberiĝo el ekspluatado, perforto, materia kaj spirita mizero. Elstaraj pensuloj dediĉas sin por tiu serĉado. Generacio post generacio la batalantoj por la popola feliĉo oferis siajn vivojn en la nomo de tiu celo. Sed ĝuste en la titaneca agado de Markso la instruo de la granda sciencisto unuafoje unuiĝis kun la praktiko de abnegacia batalado de la gvidanto kaj organizanto de la amasa revolucia movado.

    Oni juste taksas Markson heredanto de ĉio plej bona, kio estis kreita de la klasika germana filozofio, de la angla politika ekonomio, de la franca utopia socialismo. Sed li, kritike prilaborinte iliajn atingojn, iris multe pli antaŭen. Ĉefe tial, ke li alprenis solvadon de la tasko, kiun li mem formulis, konvene por geniulo, profunde kaj simple: La filozofoj nur diversmaniere klarigis la mondon, sed la proble­mo estas tiu, ke necesas ĝin ŝanĝi. Kaj al la revolucia ŝanĝado de la mondo Markso dediĉis la tutan potencon de sia eksterordinara saĝo, sin mem tutplene.

    Unueco de la konsekvenca scienca teorio kaj de la revolu­cia praktiko estas karakteriza trajto de la marksismo. Kiel fenomeno, la scienca kreado de Markso ne povis disvolviĝi alie ol en nerompebla ligo kun la memstara eliro de la tiama ankoraŭ historie tute nova klaso – la proletaro – sur politikan arenon. Kaj al Markso fortunis ekvidi, kiel efektiviĝas, fariĝas la realo liaj propraj, diritaj ankoraŭ en la junaĝo aŭguraj vortoj: "Simile al tio, kiel la filozofio trovas en la proletaro sian materian ilon, tiel la proletaro trovas en la folozofio sian spiritan ilon …"

    La filozofio, kiun donis Markso al la laborista klaso, estas renverso en la historio de socia pensado. La homaro ne sciis pri si mem eĉ etan eron de tio, kion ĝi eksciis danke al la marksismo. La instruo de Markso, prezentita en la kohera unueco de la dialektika kaj historia materiismo, de la politika ekonomio, de la teorio de scienca komunismo, estis vera revolucio en la mondkoncepto kaj samtempe ĝi prilumis la vojon al la profundegaj sociaj revolucioj.

    Markso montris objektivajn, baze materiajn leĝojn de la historia progreso, malkovris ilin tie, kie antaŭe oni aŭ komprenis ĉion kiel ludon de blinda hazardo, kaj arbitron de unuopaj personoj, aŭ ŝajnigis kvazaŭ memesprimon de la mita universa spirito. Trans eksteraĵo, trans ŝajno, trans fenomeno li ekvidis la esencon. Li rivelis la misteron de la kapitalisma produktado, de la ekspluatado de laboro pere de kapitalo – montris, kiel estas kreata kaj de kiu estas alprop­rigata la plusvaloro.

    Al tiuj ĉi du grandegaj malkovroj de Markso – la materia kompreno de la historio kaj la teorio de plusvaloro – Frede­riko Engelso, lia elstara kunbatalanto kaj amiko, atribuis precipan signifon, kaj estas facile kompreni, kial. Ĝuste tiuj ĉi malkovroj ebligis transformi la socialismon el utopio en sciencon, prezenti sciencan komprenon de la klasa batalo. Ĝuste sur ilia bazo fariĝis ebla tio, kion V. I. Lenino taksis ĉefa en la doktrino de Markso, – evidentigo de la mond­historia rolo de la proletaro, kiel kreanto de la socialisma socio.

    Jes, Markso estas grandega sciencisto. Sed Markso estas ankaŭ grandega revoluciisto-praktikulo. Kaj oni povas nur miri pri tio, kiom li sukcesis fari por atingi la celojn, mon­tritajn de li mem.

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1