Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

La de-teoriigo kaj de-liberaligo de la marksismo en Ĉinujo.
La de-teoriigo kaj de-liberaligo de la marksismo en Ĉinujo.
La de-teoriigo kaj de-liberaligo de la marksismo en Ĉinujo.
Ebook57 pages45 minutes

La de-teoriigo kaj de-liberaligo de la marksismo en Ĉinujo.

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Xu Changfu estas profesoro pri filozofio kaj doktoriga

profesoro ĉe la departemento pri filozofio, kaj la Instituto pri

marksisma filozofio kaj modernigo de Ĉinio ĉe la universita-

to Sun Yat-Sen, Kantono, Ĉinio. Li estas Direktoro de la

Centro por Praktika Filozofio en la Universitato Sun Yat-

Sen. Li estis Visitin

LanguageEsperanto
Release dateDec 2, 2020
ISBN9782369602712
La de-teoriigo kaj de-liberaligo de la marksismo en Ĉinujo.

Related to La de-teoriigo kaj de-liberaligo de la marksismo en Ĉinujo.

Related ebooks

Related categories

Reviews for La de-teoriigo kaj de-liberaligo de la marksismo en Ĉinujo.

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    La de-teoriigo kaj de-liberaligo de la marksismo en Ĉinujo. - Changfu XU

    Xu Changfu

    La de-teoriigo kaj

    de-liberaligo

    de la

    marksismo en  Ĉinujo

    Vilhelmo Lutermano: Ĉinlando kaj ĝia marksismo en historia evoluo

    The De-theorization

    and

    De-liberalization of Marxism

    in China

    Vilhelmo Lutermano: China and its Marxism in Historical Development

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    Xu Changfu

    La de-teoriigo kaj de-liberaligo

    de la marksismo en  Ĉinujo

    Tradukita el la angla al Esperanto de Vilhelmo Lutermano

    Vilhelmo Lutermano: Ĉinlando kaj ĝia marksismo en historia evoluo

    The De-theorization and

    De-liberalization of Marxism in China

    Tradukita el la ĉina al la angla de Liu Yu

    Vilhelmo Lutermano: China and its Marxism in Historical Development

    Embres-et-Castelmaure

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    2020

    Epub-versio

    ISBN 978-2-36960-271-2

    (= MAS-libro n-ro 265.1)

    Xu Changfu: La de-teoriigo kaj de-liberaligo de la marksismo en  Ĉinujo

    Lastatempe la ĉinigo de la marksismo fariĝis grava temo, ĉu en la politiko ĉu en la universitato. En tiuj diskutoj oni konsideras la ĉinigon pozitiva. Sub ĉi tiu cirkonstanco, ŝajnas necesa ankaŭ paroli pri ĝiaj negativaj aspektoj. Ĉi tiu artikolo provas elmontri kaj analizi du negativajn aspektojn de la ĉinigo de la marksismo – la de-teoriadon kaj la mal-liberaligon – kaj poste doni kelkajn konstruajn proponojn pri ĝi.

    1. La de-teoriigo de la marksismo en Ĉinujo

    Ni unue klarigu la senteoriigon de la marksismo en Ĉinio.

    En Filozofio kaj la krizo de la eŭropano, E. Edmund Husserl montras, ke la eŭropano havas  tiun apartan teorian sintenon, kiu intence suspendas ĉiujn praktikajn interesojn, alfrontas la aferon mem kaj pure celas objektivan scion pro ĝi mem. Mala estas la praktika sinteno en la Oriento, kiu konsideras ĉion nur el praktikaj interesoj. Komparante ilin, ni trovas, ke la teoria sinteno pli utilas por la praktiko ol inver­se, ĉar la teoria sinteno donas al la homoj la universalan sciencan racion. La eŭropa kredo estas, ke la praktikoj estu normigitaj per objektiva vero.¹ La eŭropa tradicio, pri kiu parolas Husserl, reale ekzistas, kvankam eble lia aserto estas troigita, kaj montras sin klare en la scienca esplorado de Karlo Markso.

    Karlo Markso estas konata pro sia aserto pri ŝanĝo de la mondo², kio ŝajne implicas, ke li ne havas la tiel nomatan teorian sintenon. Sed en tio, ke ĝi evitas praktikajn interesojn kaj simple strebas akiri sciojn, kaj en tio, ke ĝi insistas gvidi praktikon per teorio, la sinteno de Markso estas sendube firme teoria. Tion pruvas la sekva datumo.³

    Por refuti Wilhelm Weitling, kiu iam diris moke, ke la verkoj de Markso estas nur 'teorioj en biblioteko', Markso argumentas, ke simple estas trompa instigi la homojn sen doni al iliaj agoj fidindan, zorge studitan fundamenton.⁴ Bakunin ankaŭ kritikis Markson kiel manĝemulon je teorio, dorlotante sin per tiuj sensencaj teorioj.⁵ La diferenco inter Markso kaj ili estas, ke Markso havas la teorian sintenon kaj ili ne.

    Schumpeter priskribis la teorian sintenon de Markso jene:

    "Ĉi tiu senĉesa klopodado sin mem instrui kaj mastri ĉion mastrendan, iris iel por liberigi lin el antaŭjuĝoj kaj ekstersciencaj celoj, kvankam li certe laboris por kontroli difinitan vizion. Por lia potenca intelekto, la intereso pri la problemo kiel problemo estis plej grava malgraŭ li mem, kaj kiom ajn li eble fleksis la gravecon de siaj finaj rezultoj, dum la laboro li ĉefe zorgis por akrigi la analizajn ilojn disponigitajn de la scienco de lia tempo, kun solvado de logikaj malfacilaĵoj, kaj kun konstruado, sur la tiel akirita fundamento, de teorio kiu en naturo kaj intenco estis vere scienca kiaj ajn ĝiaj mankoj eble estis.

    Kompreneble, kio plej bone respondas al lia teoria sinte­no, certe estas liaj studoj mem. Kvankam li planis publikigi sian ekonomian laboron komence de 1851, por kio Engelso ofte urĝis lin, Markso rifuzis ekverki, se ekzistis libro, kiun li pensis grava, sed kiun li ankoraŭ ne legis.⁷ La unua parto de tiu libro (La kritiko de la politika ekonomio) estis finita kaj eldonita; kaj fine ok jarojn poste, la sekva parto, la unua volumo de La

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1