Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Politika ekonomio de rentuloj: La teorio pri valoro kaj profito de la Austria skolo
Politika ekonomio de rentuloj: La teorio pri valoro kaj profito de la Austria skolo
Politika ekonomio de rentuloj: La teorio pri valoro kaj profito de la Austria skolo
Ebook562 pages4 hours

Politika ekonomio de rentuloj: La teorio pri valoro kaj profito de la Austria skolo

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Nikolao Ivanoviĉ Buĥarin (1888-1938) - rusa revoluciulo, sovetia politika, ŝtata kaj partia

aganto, membro de la Centra Komitato de la bolŝevista partio kaj de ties politika buroo, akademiano de la Akademio de Sciencoj de la USSR. Li estis unu el la gvidantaj ekonomikistoj-teoriistoj de la partio. En 1919-1920 li fariĝis membro de la Plenu

LanguageEsperanto
Release dateDec 19, 2020
ISBN9782369602637
Politika ekonomio de rentuloj: La teorio pri valoro kaj profito de la Austria skolo

Related to Politika ekonomio de rentuloj

Related ebooks

Reviews for Politika ekonomio de rentuloj

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Politika ekonomio de rentuloj - Nikolao Buĥarin

    N. Buĥarin

    Politika ekonomio de rentuloj

    La teorio pri valoro kaj profito de la aŭstra skolo

    Tradukis el la rusa Jurij Finkel

    Nikolao I. Buĥarin

    Politika ekonomio de rentuloj. La teorio pri valoro kaj profito de la aŭstra skolo

    Tradukis el la rusa Jurij Finkel

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    2020

    ISBN

    Tiu ĉi libro de N. I. Buĥarin (1888–1938), verkita en 1914 kaj kompletigita en 1919, estas probable la plej bona sistema kritiko el marksisma pozicio de la teorio de marĝena utileco, kiu ĝis nun restas fundamento de la burĝa ekonomiko. Tial la libro konservas sian aktualecon ankaŭ nun, post pli ol cent jaroj de sia publikiĝo.

    Enhavtabelo

    Antaŭparolo

    Enkonduko: Burĝa politika ekonomio post Markso

    Ĉapitro I: Metodologiaj fundamentoj de la teorio de marĝena utileco kaj de marksismo

    1. Objektivismo kaj subjektivismo en politika ekonomio

    2. Historia kaj nehistoria vidpunktoj

    3. Vidpunkto de produktado kaj vidpunkto de konsumado

    4. Resumo

    Ĉapitro II: La teorio pri valoro

    1. Signifo de la problemo de valoro

    2. Valoro subjektiva kaj objektiva. Difinoj

    3. Utileco kaj valoro (subjektiva)

    4. Grandeco de valoro. Unuo de takso

    Ĉapitro III: La teorio pri valoro (daŭrigo)

    1. Instruo pri substitua utilo

    2. Grandeco de marĝena utilo kaj kvanto de bonaĵoj

    3. Grandeco de valoro de bonaĵoj ĉe diversaj uzmanieroj. Subjektiva ŝanĝvaloro. Mono

    4. Valoro de komplementaj bonaĵoj (la teorio de imputo)

    5. Valoro de produktivaj bonaĵoj. Produktadkosto

    6. Resumo

    Ĉapitro IV: La teorio pri profito

    1. Graveco de problemo de distribuo. Starigo de la demando

    2. Nocio de kapitalo. «Kapitalo» kaj «profito» en «socialisma ŝtato»

    3. Ĝenerala karakterizo de kapitalisma produktada procezo; kreado de profito

    Ĉapitro V: La teorio pri profito (daŭrigo)

    1. Du kialoj de supertakso de nunaj bonaĵoj: a) malsama rilatumo inter bezonoj kaj rimedoj de ilia kontentigo en malsama tempo; b) sistema subtakso de estontaj bonaĵoj

    2. Tria kialo de supertakso de nunaj bonaĵoj: ilia teĥnika supereco

    3. «La vivtena fonduso» (der Subsistenzfonds). Postulo pri nunaj bonaĵoj kaj ilia oferto. Kreiĝo de la profito

    Konkludo

    Apendico: Teoria akordigismo (La teorio pri valoro de s-ro Tugan-Baranovskij)

    I. «Formulo» de s-ro Tugan

    II. La «logiko» de Tugan

    III. La ĉefa eraro de s-ro Tugan

    Antaŭparolo

    La proponata laboraĵo estis finita aŭtune de 1914, tio estas komence de la granda mondmilito, kaj la planita antaŭparolo estis datita per aŭgusto — septembro de tiu jaro.

    Min delonge okupadis la ideo doni sisteman kritikon de la teoria ekonomiko de la moderna burĝaro. Tiucele mi ekloĝis en Vieno, post kiam mi havis bonŝancon eskapi el la ekzilo, kaj komencis aŭskulti Böhm-Bawerk-on, nun forpasintan, en la viena universitato. En la biblioteko de la viena universitato mi devis studi ĉefe la literaturon de la aŭstraj teoriistoj. Tamen fini la laboron en Vieno mi ne sukcesis, ĉar la aŭstra registaro metis min en fortikaĵon antaŭ la milito, kaj la manuskripto estis zorge ekzamenata de la gardistoj. En Svislando, kien mi estis ekzilita, la biblioteko de la universitato de Laŭzano donis al mi ŝancon labori surloke pri la «laŭzana skolo» (Walras) kaj pri malnovaj ekonomikistoj, spurante radikojn de la teorio de marĝena utileco. Samtie mi komencis studi ankaŭ brit-usonajn ekonomikistojn. Politika laboro poste transĵetis min en Svedion, kie la stokholma «Reĝa Biblioteko», kaj ankaŭ la speciala ekonomika biblioteko de la Supera Lernejo pri Komerco, permesis al mi daŭrigi mian laboron pri la studo de la plej nova burĝa ekonomiko. Aresto kaj deportado al Norvegio sidigis min en la bibliotekon de la Nobel-Instituto en Kristianio, kaj poste, post mia translokiĝo en Usonon, mi pli detale — denove surloke — ekkonis usonan ekonomikan literaturon en la «Publika Biblioteko» de Novjorko.

    La manuskripto troviĝis longe en nekonata loko en Kristianio, kaj nur danke al energia serĉado de mia amiko, norvega komunisto Arvid G. Hansen, ĝi estis trovita kaj alportita en februaro 1919 al Soveta Rusio. Nun mi inkludas en ĝin nur kelkajn rimarkojn kaj notojn, kiuj ĉefe rilatas al la brit-usona skolo kaj al eldonaĵoj de la lastaj jaroj ĝenerale.

    Jen la ekstera «historio» de tiu ĉi verko.

    Koncerne la esencon de la afero, ĝi resumiĝas jene. Ĝis nun en la marksisma tendaro kritiko de la plej novaj burĝaj ekonomikistoj reduktiĝis precipe al du specoj de kritiko: aŭ ĝi estis nur sociologia kritiko, aŭ pure metodologia kritiko. Oni konstatis, ekzemple, ke donita teoria sistemo rilatas al certa klasa psiĥologio, kaj per tio la afero estis finita. Aŭ oni montris, ke iuj metodologiaj bazoj, aliro al la demando estas malĝustaj, kaj tial detala kritiko pri la «interna» flanko de la sistemo estis konsiderata nenecesa.

    Kompreneble, se pensi, ke nur la klasa teorio de la proletaro povas esti objektive ĝusta, tiam nura senmaskigo de burĝa naturo de donita teorio, strikte dirante, sufiĉas por malakcepti tiun teorion. Esence tio estas vero. Ĉar marksismo pretendas ĝeneralan validecon ĝuste tial, ke ĝi estas teoria konstruo de la plej progresema klaso, kies kognaj «pretendoj» estas multe pli aŭdacaj ol la konservativa, kaj sekve limigita pensado de la regantaj klasoj de la kapitalisma socio. Tamen estas klare, ke en la lukto de la ideologioj ĉi tiu vero estu elmontrita ĝuste per ekzemplo de logika kritiko de sistemoj, malamikaj al ni. Do ilia sociologia karakterizo tute ne liberigas nin de nia devo batali ankaŭ en la kampo de pure logika kritiko.

    La samon necesas diri ankaŭ pri kritiko de metodo. Kompreneble, montro de malĝusteco de deiraj metodologiaj fundamentoj renversas la tutan teorian konstruon. Sed la lukto de la ideologioj postulas, ke malĝusteco de metodo estu demonstrita sur malĝusteco de apartaj konkludoj de la sistemo, do aŭ sur ĝia interna nekonsekvenco, aŭ sur ĝia nesufiĉeco, «organika» nekapablo kovri kelkajn fenomenojn, gravajn por la donita fako.

    El tio ni venas al la konkludo, ke marksismo donu detalan kritikon de la plej novaj teorioj, kiu inkludus kaj sociologian kritikon, kaj kritikon de la metodo, kaj kritikon de la tuta sistemo en ĉiuj ties branĉoj. Tiel metis la demandon ankaŭ Markso rilate al la burĝa politika ekonomio (kp. liajn «Theorien über den Mehrwert» [«Teorioj pri plusvaloro» (germ.)]).

    Dum marksistoj kutime limigadis sin nur al sociologia kaj metodologia kritiko de la «aŭstra» teorio, ties burĝaj kontraŭuloj povis kritiki ĝin ĉefe el la vidpunkto de malĝusteco de apartaj konkludoj. Nur R. Stolzmann, preskaŭ sola, provis doni ĝuste detalan kritikon kontraŭ Böhm-Bawerk. Kaj kiom iuj el la bazaj tezoj de tiu aŭtoro havas teorian parencecon kun marksismo, tiom troviĝis ankaŭ simileco en la kritiko kontraŭ la «aŭstroj». Mi opiniis necesa noti ĉi tiun koincidon eĉ en tiuj kazoj, kiam mi alvenis al la samaj konkludoj kiel Stolzman antaŭ ol mi ekkonis liajn verkojn. Tamen, ĉe ĉiuj meritoj de Stolzmann, li apogas sin sur tute malĝusta rigardo al la socio kiel al «celita kreaĵo» («Zweckgebilde»). Kaj ne senkaŭze unu tre sprita adepto de la aŭstra teorio, kiu tre profundigis ĝin kaj akrigis ĉiujn ĝiajn trajtojn, R. Liefmann, defendas sin kontraŭ Stolzmann, atakante ĝuste lian teleologion. Tiu teleologia vidpunkto, kune kun klare esprimitaj apologiaj notoj, malebligas al Stolzmann meti la kritikan analizon de la aŭstroj en taŭgan teorian kadron. Tian laboron povas plenumi nur marksistoj, kaj provo de ĝi estas la presata eseo.

    La elekto mem de la objekto de kritiko ne bezonas longajn klarigojn. Ĝenerale oni agnoskas, ke la plej potenca malamiko de marksismo estas ĝuste la aŭstra teorio.

    Povas ŝajni stranga, ke mi kuraĝas publikigi tiun ĉi verkon dum la intercivitana milito, bolanta en Eŭropo. Tamen marksistoj neniam promesis ĉesigi teorian laboron eĉ meze de la plej brutalaj klasbataloj, se nur estas simple fizika ebleco por tio. Multe pli serioza obĵeto estus, ke estas absurde analizi kapitalisman teorion, se kaj ĝia objekto kaj ĝia subjekto nun mortas en la flamo de la komunisma revolucio. Sed eĉ tia rezonado estus malĝusta, ĉar kompreni la kapitalisman sistemon ege gravas por kompreni aktualaĵojn. Kaj kiom kritiko de burĝa teorio malfermas vojon al tia kompreno, tiom konserviĝas ankaŭ ĝia kogna valoro.

    Mi diros nur kelkajn pliajn vortojn pri la maniero de prezento. Mi penis esti kiel eble plej mallonga, kaj tio eble klarigas ĝian relativan malfacilecon. Aliflanke, mi enkondukis multajn citaĵojn kiel de la aŭstroj mem, tiel de la matematikistoj, la brit-usonanoj, ks. En niaj marksismaj rondoj estas granda antaŭjuĝo kontraŭ tia maniero, kiel kontraŭ paradema, specifa «dokteco». Tamen mi pensis, ke necesas doni ĉi tie ioman historian kaj literaturan komenton, kiu preterpase enkondukus legantojn en la literaturon de la fako kaj permesus al ili orientiĝi en ĝi, almenaŭ proksimume. Kaj koni siajn malamikojn tute ne estas riproĉinde, des pli ke ni konas ilin ekstreme malmulte. Krome, la notoj mallonge enhavas paralelan kaj sisteman kritikon de aliaj branĉoj de la burĝa teoria penso.

    Mi opinias necesa esprimi ĉi tie dankon al mia amiko, Jurij Leonidoviĉ Pjatakov, kun kiu ni plurfoje pridiskutis kune diversajn demandojn pri teoria ekonomiko, kaj kies valorajn indikojn mi ĉiam konsideris.

    La libro estas dediĉita al kamarado N. L.

    N. Buĥarin.

    Moskvo, fino de februaro 1919

    Enkonduko:

    Burĝa politika ekonomio post Markso

    1. La historia skolo en Germanio. Sociologia karakterizo de la historio de la skolo. Ĝia logika karakterizo. 2. La aŭstra skolo. Sociologia karakterizo de la aŭstra skolo. Ĝia mallonga historia karakterizo. 3. La brit-usona skolo. 4. La antaŭuloj de la «aŭstroj»

    Pasis jam tridek jaroj post kiam la «fajraj okuloj» de la granda pensulo de la 19-a jarcento, kies ideoj servas kiel levilo de la monda proleta movado, fermiĝis por ĉiam, kaj intertempe la tuta ekonomia evoluo dum la pasintaj jardekoj — furioza koncentriĝo kaj centralizo de kapitalo, delokiĝo de malgranda produktado eĉ en la plej perditaj anguloj, apero de potencaj «industriaj reĝoj» kronitaj per ora krono unuflanke, kresko de la proletara armeo, «per la meĥanismo de la kapitalisma produktadprocezo mem instruata, unuigata kaj organizata»¹ — aliflanke, ĉio ĉi en giganta skalo konfirmas ĝustecon de la teoria sistemo de Markso, kiu starigis kiel sian celon «senvualigi la ekonomian moviĝleĝon de la moderna kapitalisma socio». La prognozo, kiu unue estis donita en la «Komunista Manifesto», kaj poste, en sia plena kaj disvolvita formo, en «La kapitalo», estis brile pravigita jam je naŭ dekonoj. Unu el la plej gravaj partoj de ĉi tiu antaŭdiro — la teorio de koncentriĝo — nun fariĝis ordinara, eniris sciencan uzon kiel ĝenerale akceptita vero. Efektive, ĝi estas kutime surtabligata sub alia teoria saŭco, kaj ĝi perdas tiun harmonion, kiu distingas la teorion de Markso; sed tiu «ekonomia romantikismo», kiu vidis en ĝi nur fantazion de utopiulo, finfine perdis sian grundon, kiam lastatempe la tendencoj, malkaŝitaj kaj klarigitaj de Markso, eksplodis per tia ŝtorma impeto kaj en tia grandioza skalo, ke nur blinduloj ne povis rimarki la venkan marŝon de la grandskala produktado. Se iuj bonvolemaj homoj en akciaj kompanioj vidis nur «demokratiigon de kapitalo» kaj en sia sentimentaleco konsideris ilin garantio de socia paco kaj ĉies bonfarto (kaj tiaj homoj, bedaŭrinde, estis ankaŭ en la vicoj de la proleta movado), tiam la «ekonomia materialo» hodiaŭ plej malmilde detruas tiun ĉi filistran idilion, transformante la akcian kapitalon en potencan instrumenton de manpleno da uzurpantoj, kiuj senkompate subpremas ĉian strebon antaŭen flanke de la «kvara stato». Jam tio sola montras, kia grava kogna ilo estas la teoria konstruaĵo de Markso. Sed eĉ tiuj fenomenoj de kapitalisma evoluo, kiuj aperis sur la scenejo nur nun, povas esti komprenataj nur surbaze de la marksa analizo². Formiĝo de potencaj entreprenaj organizaĵoj, sindikatoj kaj trustoj, apero de bankaj organizaĵoj senprecedencaj laŭ sia grandeco, penetro de la banka kapitalo en la industrian kaj hegemonio de la «financa kapitalo» en la tuta ekonomia kaj politika vivo de la evoluintaj kapitalismaj landoj — ĉio ĉi estas nur plikomplikiĝo de la tendencoj de disvolviĝo, analizitaj de Markso. La regado de la financa kapitalo nur multoble plirapidigas movadon de la koncentra ŝraŭbo kaj transformas la produktadon en la socialigitan produktadon, maturan por transiro sub socian regadon. Vere, antaŭ nelonge burĝaj sciencistoj proklamadis, ke industriaj organizoj ĉesigos la anarkion de produktado kaj forigos la krizojn. Sed ve! La kapitalisma organismo plu periode konvulsias, kaj nur tute naivaj homoj povas paroli pri ebleco de resanigo helpe de la «rozoleo» de reformismaj flikaĵoj. La historia misio de la burĝaro, kiu jam «ĉirkaŭkuris» la tutan terglobon, finiĝas. Alproksimiĝas periodo de plej vastaj agoj de la proletaro, kies lukto jam eliras el la naci-ŝtataj limoj, prenante pli kaj pli la formon de amasa premo al la regantaj klasoj kaj proksimiĝante al realigo de la fina celo de la movado. Kaj ne estas malproksima tiu tempo, kiam realiĝos la ĉefa antaŭdiro de la teorio de Markso kaj «sonos la fina horo de la kapitalisma privata proprieto»... Tamen kiom ajn konvinke diras ĉiuj ĉi tiuj faktoj pri ĝusteco de la marksisma koncepto, ĝia sukceso inter oficialaj sciencistoj ne nur ne kreskas, sed rapide reduktiĝas al nulo. Se pli frue en postiĝintaj landoj (ekzemple en Rusio, parte en Italio) eĉ universitataj profesoroj ne estis kontraŭ flirto kun Markso, farante, kompreneble, siajn proprajn «korektojn» kaj «korektetojn», tiam nun la tuta kurso de la socia vivo, akriĝo de klasaj kontraŭdiroj kaj unuiĝo de ĉiuj nuancoj de la burĝa penso kontraŭ la ideologio de la proletaro elĵetas tiajn «interajn tipojn» el cirkulado kaj anstataŭ ili metas «pure eŭropan», «modernan» scienciston en teoria surtuto de prusa, aŭstra aŭ (pli moda) brit-usona ŝablono³. La burĝaro sukcesis kontraŭstarigi du ĉefajn fluojn de ekonomia penso al la ŝtala sistemo de Karlo Markso: ni celas la tiel nomatan «historian skolon» (Rosher, Hildebrand, Knies, Schmoller, K. Bücher, ktp.) kaj la tre disvastigitan lastatempe instruon de la «aŭstra skolo» (Karl Menger, Böhm-Bawerk, Wieser). Ambaŭ tiuj fluoj markas bankroton de la politika ekonomio de la burĝaro. Sed tiu ĉi bankroto esprimiĝas en du poluse kontraŭaj formoj. Nome, dum en la unua fluo la bankroto de la burĝa abstrakta teorio esprimiĝis en negativa pozicio rilate al ajna tia teorio ĝenerale, la dua fluo, male, provis konstrui ĝuste tian teorion, sed kondukis nur al kelkaj nekutime lerte elpensitaj «ŝajnaj klarigoj», kiuj fiaskas antaŭ ĉio ĝuste en tiuj demandoj, kie la teorio de Markso montriĝis la plej forta, nome en la demandoj de dinamiko de la moderna kapitalisma socio. Kiel oni scias, la ekonomikistoj de la klasika skolo strebis trovi formulon de la plej ĝeneralaj, t. e. «abstraktaj» leĝoj de la ekonomia vivo, kaj tia elstara ĝia reprezentanto, kiel Ricardo, donis mirindajn ekzemplojn de abstrakta dedukta esplorado. Male, la «historia skolo» aperis kiel reago kontraŭ «kosmopolitismo» kaj «eternismo» (Knies) de la klasikuloj⁴. Ĉi tiu distingo havis profundajn soci-ekonomiajn radikojn. La teorio de la klasikuloj, kun ties predikado de libera komerco, estis, malgraŭ sia «kosmopolitismo», tre «nacia»: ĝi estis necesa teoria produkto de la brita industrio. Britio, kiu pro kelkaj cirkonstancoj akiris ekskluzivan superregadon en la monda merkato, ne timis ies konkurencon, ne bezonis iajn «artefaritajn», do leĝdonajn rimedojn por venki aliajn rivalojn; la brita industrio do ne havis kialon apelacii al la «vere britaj» evolukondiĉoj por pravigi ajnajn doganajn barojn; la teoriistoj de la brita burĝaro do ne devis koncentriĝi sur specifaj ecoj de la brita kapitalismo: malgraŭ tio, ke ili estis esprimantoj de interesoj de la brita kapitalo, ili parolis pri la leĝoj de la ekonomia vivo ĝenerale. Ekonomia disvolviĝo sur la kontinento de Eŭropo kaj en Ameriko prezentis tute alian bildon⁵. Kompare kun Britio, Germanio, la lulilo de la «historia skolo», estis postiĝinta, plejparte terkultura lando; la kreskanta germana industrio plej senteme suferis pro la konkurenco de Britio; plej multe suferis pro ĝi la peza industrio de Germanio. Tiel, se la brita burĝaro ne bezonis emfazi naciajn apartaĵojn, la germana burĝaro devis atenti ilin speciale, por teorie bazi sur «originaleco», «specifeco» ktp. de la germana evoluo la saĝan politikon de «edukaj» impostoj. La teoria intereso fokusiĝis ĝuste sur klarigado de la historia specifeco kaj nacia limigiteco; en la teorio estis elektataj kaj emfazataj ĝuste tiuj ĉi aspektoj de la ekonomia vivo. El sociologia vidpunkto, la historia skolo estis ĝuste ideologia esprimo de la kresko de la germana burĝaro, kiu timis la britan konkurencon, postuladis protekton de la nacia industrio kaj tial streĉe emfazadis la «naciajn» kaj «historiajn» specifaĵojn de Germanio, kaj poste — ĝeneraligante — ankaŭ de aliaj landoj. Soci-genetike kaj la klasikuloj kaj la historia skolo estas «naciaj», ĉar ambaŭ fluoj estas produktoj de historie kaj teritorie limigita disvolviĝo; laŭ la logika vidpunkto, la klasikuloj estas «kosmopolitaj», la «historiuloj» estas «naciaj». Tiel, la germana protektismo iĝis lulilo de la historia skolo. En sia plua disvolviĝo, la historia skolo prezentis vicon da nuancoj, kaj ĝia plej grava branĉo, gvidata de Gustav Schmoller (la tiel nomata «jüngere historische» aŭ «historisch-ethische Schule» [«pli juna» aŭ «histori-etika skolo» (germ.)]⁶) prenis konservativ-agraran koloron. Idealigo de interaj produktadaj formoj, de speciale «patriarkecaj» rilatoj inter terposedantoj kaj terkultivantaj laboristoj, timo de la «ulcero de proletaro» kaj de la «ruĝa danĝero» perfidas ĉi tiujn «objektivajn» profesorojn kaj montras la sociajn radikojn de ilia «pura scienco»⁷. El tia sociologia karakterizo sekvas ankaŭ respektiva logika karakterizo de la historia skolo. El la logika vidpunkto, la «historiuloj» karakteriziĝas antaŭ ĉio per sia negativa pozicio rilate al abstrakta teorio. Ilia ĉefa humoro iĝis profunda abomeno al tiaj esploroj; eĉ ebleco mem de ĉi-lastaj estis pridubata, kaj foje rekte neata; la vorto «abstrakta» ricevis inter tiuspecaj sciencistoj signifon de «sensenca»; kelkiuj komencis skeptike rilati al la plej grava nocio de ĉia scienco — al la nocio de «leĝo», en la plej bona okazo akceptante nur tiel nomatajn «empiriajn leĝojn», kiujn malkovras histori-ekonomia kaj statistika esplorado⁸. Tiel eniris la scenejon malvasta empiriismo, timanta larĝajn ĝeneraligojn; ekstremaj reprezentantoj de la skolo proklamis sia slogano akumuladon de konkreta historia materialo, kaj ĝeneraligan teorian laboron proponis prokrasti por nedifinita estonteco. Jen kiel karakterizas la «pli junan generacion» de la historia skolo la agnoskita gvidanto de la historia skolo, G. Schmoller: «La diferenco inter la pli juna historia skolo kaj li (tio estas, Roscher. N. B.) estas en tio, ke ĝi strebas al malpli rapidaj ĝeneraligoj, ke ĝi sentas pli fortan bezonon transiri de kolektado de ĝeneralaj historiaj donitaĵoj al speciala studo pri apartaj epokoj, popoloj kaj ekonomiaj fenomenoj. Ĝi postulas ĉefe histori-ekonomiajn monografiojn; ĝi kun pli granda fervoro esploras antaŭ ĉio evoluon de unuopaj ekonomiaj institucioj, ol disvolviĝon de la tuta nacia ekonomio. Ĝi aliĝas al la strikta metodo de histori-jura esplorado, tamen strebas kompletigi librajn sciojn helpe de vojaĝoj kaj siaj propraj demandoj, kaj ankaŭ uzi donitaĵojn de filozofia kaj psiĥologia esplorado»⁹.

    Tia pozicio, fundamente malamika al la abstrakta metodo, plu donas tonon en Germanio ĝis hodiaŭ. Ankoraŭ tute antaŭ nelonge (en 1908) la sama G. Schmoller asertis, ke «wir stecken noch vielfach in der Vorbereitung und Materialsammlung» [«ni plu preparadas kaj kolektadas materialon» (germ.)]¹⁰.

    En ligo kun la postulo de konkreteco staras ankaŭ alia trajto de la «historia» fluo: nome, en ĝi la soci-ekonomia vivo tute ne apartiĝas disde aliaj aspektoj de la vivprocezo, speciale disde juro kaj moralo, kvankam tiu ĉi (teoria) apartigo estas insiste diktata de la celoj de kognado¹¹. Tia vidpunkto sekvas ĝuste el abomeno al abstraktado: efektive, ja la vivprocezo de homa socio estas unueca fluo, en la realo ekzistas nur unu historio, sed ne malsamaj historioj de ekonomio, historioj de juro, historioj de moralo, ktp. Nur scienca abstraktado distranĉas la unuecan vivon en partojn, artefarite apartigante diversajn vicojn de fenomenoj, grupigante ilin laŭ konataj karakterizaĵoj. Tial tiu, kiu protestas kontraŭ abstraktado, devas ankaŭ protesti kontraŭ apartigo de la ekonomia vivo el la jura kaj etika vivo. Tia vidpunkto estas kompreneble tute senbaza. Certe, estas vero, ke socia vivo estas unueco; sed oni ne forgesu ankaŭ tion, ke kognado ĝenerale ne eblas sen abstraktaĵoj; jam la nocio mem estas abstraktaĵo disde la «konkreta»; ajna priskribo same supozas certan elekton de fenomenoj laŭ kriterioj, ial opiniataj gravaj. Abstraktado estas do necesa eco de kogna agado; ĝi ĉesas esti allasebla tiam — kaj nur tiam, — kiam abstraktado de konkretaj trajtoj igas la abstraktadon tute malplena, tio estas senutila por kognado.

    Kognado postulas malkomponon de la unueca vivprocezo. Tiu estas tiom kompleksa, ke necesas malkomponi ĝin por studo en iujn apartajn vicojn de fenomenoj. Efektive, kio fariĝus el studo de ekonomia vivo, se ĝi inkludus, egale kun elementoj de ekonomia vivo, elementojn studatajn de filologio, nur tial ke la ekonomia vivo estas kreata de homoj, ligitaj inter si per lingvo? Estas klare, ke ĉiu donita scienco povas uzi rezultojn de la aliaj, ĉar ili kontribuas al kompreno de la propra objekto de la donita scienco, sed samtempe tiuj ĉi fremdaj elementoj mem devas esti konsiderataj el vidpunkto de ĝuste tiu ĉi scienco; ĉi tio estas nur iu helpa materialo — nenio pli.

    Tiel, faligi heterogenan materialon en unu miksamason ne faciligas, sed kontraŭe malfaciligas kognadon. Por fini ĉion, en studoj de la «historiuloj» de la lasta generacio, ilia «psychologisch-sittliche Betrachtung» [«psiĥologi-morala traktado» (germ.)] prenas formon de moralaj taksoj kaj edifoj. En la sciencon, kies tasko estas malkaŝi kaŭzajn rilatojn, invadas tute senrilata elemento de moralaj normoj (el tio sekvas la nomo mem de la skolo: «histori-etika»¹²).

    Rezulte de agado de la historia skolo aperis multegaj verkoj de priskriba kaj historia naturo: pri historio de prezoj, salajroj, kredito, mono, ktp.; sed ellaboro de teorio de prezo kaj valoro, de teorio de salajro, de teorio de moncirkulado ne antaŭeniris eĉ unu paŝon. Dume, estas klare al ĉiuj, ke tio estas du tute malsamaj aferoj: «Efektive, unu afero estas statistiko de prezoj en merkatoj de Hamburgo aŭ Londono dum la pasintaj tridek jaroj; alia — ĝenerala teorio pri valoro kaj prezo, kiu

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1