Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Elektitaj versaĵoj
Elektitaj versaĵoj
Elektitaj versaĵoj
Ebook109 pages34 minutes

Elektitaj versaĵoj

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Kolekto de lermontovaj poemoj en tradukoj de Gusev, Bela Manto, Ĥoves, Lubjanovskij kaj aliaj. La unua eldono aperis en la jaro 1964 en Moskvo kaj estas jam delonge elĉerpita. La nuna eldono ĉe la Monda Asembleo Socia (MAS) korektis erarojn kaj aldonis informojn pri la diversaj tradukintoj kaj aldonis plurajn kromajn poemojn de Lermontov el last

LanguageEsperanto
Release dateMar 18, 2018
ISBN9782369601302
Elektitaj versaĵoj

Related to Elektitaj versaĵoj

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Related categories

Reviews for Elektitaj versaĵoj

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Elektitaj versaĵoj - Miĥail Lermontov

    Antaŭparolo

    Kaj Lermontov nun descendas al ni,

    Tretante montegon da tempoj.

    V. Majakovskij

    La popoloj de Soveta Unio, la tuta progresema homaro celebras ĉi-jare 150-jaran datrevenon post la naskiĝo de Miĥail Jurjeviĉ Lermontov, kiu okupas unu el la plej gravaj lokoj en la historio de kultura disvolviĝo de Rusujo. Lia nomo staras apud nomo de Puŝkin – poeto de monda signifo, la fondinto de la nova rusa literaturo.

    En la rusan klasikan literaturon Lermontov eniris kiel daŭriganto de la tradicioj de Puŝkin kaj la poetoj decembristoj¹ kaj samtempe kiel nova ĉenero en la ĉeno de progreso de la nacia kulturo.

    La tempo de Puŝkin kaj la tempo de Lermontov faras du malsamajn epokojn.

    La avangarda rusa socio antaŭ la ribelo de la decembristoj, post la venko de la rusa popolo en 1812² estis plena je esperoj pri libero, je kredo pri ebleco de liberiĝo el la feŭda jugo.

    Puŝkin, kiu dividis ideojn de la decembristoj, kredis, ke „ascendos ĝi – la stelo de feliĉo rava, vekiĝos el la dorm' Rusi'".

    Lermontov estas poeto de la postdecembrista epoko, la plej obskura en la historio de Rusujo. La avangarda socio, la popolo estis subpremataj per reakcio de caro Nikolao la 1-a.

    Daŭrigante la revoluciajn tradiciojn de la decembristoj, ĵetante en la vizaĝon al la regantaj rondoj kaj al la mondumo nobela „la feran verson, verŝitan per amaro kaj kolero", Lermontov samtempe montris en siaj verkoj la malfortajn flankojn de sia generacio, ties animan fridon, senkorecon, egoismon.

    Samtempe li pentris la bildojn de la vireca heroismo kaj anima forto, kaj pere de tiuj pozitivaj herooj vokis al la lukto por la feliĉo kaj libero.

    Lia pensado turnis sin al la popolo, al ties heroa pasinteco, kaj Belinskij³ ŝatis en Lermontov nome „poeton rusan, popolan en la plej alta kaj nobla senco de la vorto".

    La poeto havis mirindan kapablon akre senti la plej aktualajn problemojn de sia tempo. Tiu akrasento kaj antaŭvido pri la estonteco, kiel diris Belinskij „antaŭsento de la estontaj idealoj", – direktis lian poezian talenton al nova verkvojo.

    Lermontov estis vera filo de sia tempo, skribis Belinskij, kaj en ĉiuj liaj verkoj respeguliĝis karaktero de tiu epoko, plena je duboj kaj negativa rilato al la realeco kaj maltrankviliĝinta pri la sorto de la estonteco. La genia kritikisto penetreme kaj sagace difinis forton kaj grandecon de Lermontov, skribante pri li: „En la poezio de Lermontov ĉio brilas per siaj propraj farboj, ĉio spiras per originala kaj krea penso, ĉio konstruas novan, ĝis tiam neviditan mondon …"

    La „nova … nevidita mondo" en la verkaro de Lermontov estis difinita per la eksterordinara arta forto kaj vero, per kiuj la poeto spegulis la vivon de la tiutempa socio.

    Ĵetante la rigardon al la vivo kaj verkado de Lermontov, profundiĝante en la spiritan trajtaron de la granda poeto, ĉiu nevole meditas: kion ankoraŭ povus

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1