Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Operaco "Bonan novan jaron"
Operaco "Bonan novan jaron"
Operaco "Bonan novan jaron"
Ebook260 pages3 hours

Operaco "Bonan novan jaron"

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Jurij Pavloviĉ German (1910–1967) estis klasikulo de la rusa sovetia
literaturo. Li distingiĝis, unuflanke, per honesteco kaj sincereco, kaj
aliflanke, per skrupula atento al detaloj de ĉiutaga vivo. Li multe laboris
ankaŭ en kinarto kiel scenaristo.

Tiu ĉi novelo estis unu el liaj lastaj verkoj. Ĝi rakontas pri ope

LanguageEsperanto
Release dateMar 13, 2018
ISBN9782369601210
Operaco "Bonan novan jaron"

Related to Operaco "Bonan novan jaron"

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Related categories

Reviews for Operaco "Bonan novan jaron"

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Operaco "Bonan novan jaron" - Jurij German

    ¹

    En la materialoj de la afero mankas informoj pri tio, ĉu estis distingitaj laŭmerite la kuraĝaj partizanoj Kuznecov V. G., Miŝenskij A., Tarasov, ilia sperta kaj firma gvidanto Pjatkin G. I., modestaj patriotinoj-skoltinoj Jevdokimova, Smelova, Orlova kaj G., kies veraj nomoj ne estis trovitaj, fine, Lazarev Aleksandro Ivanoviĉ, kiu enmetis tutan sian animon, plenan de amo al la Patrujo, en plenumon de la gravega tasko kaj poste pereis, farante kun grupo de kuraĝuloj sabotaĵon en la malfronto de la kontraŭulo sur la fervojlinio Pskovo — Karamiŝevo.

    El oficiala dokumento

    Ĉapitro unua

    Johann Gottlieb Binhof en la komenco de la konversacio malbone konsciis, eĉ sian nomon li rememoris ne sen peno. Tamen, li ne estis vundita, kaj la partizana doktoro Znamenskij eĉ plej malgrandan kontuzon en li ne rimarkis, sed nur klarigis el scienca vidpunkto, ke okazis tia traŭmato al la frico² — pro la neantaŭvidita kaj neatendita kapto fare de la partizanoj. Kaj se diri pli simple, la germano estas tre timigita, pensas, ke oni tuj lin pafmortigos.

    — Inga, traduku al li, — ordonis ĉefleŭtenanto Lokotkov al sia kolera kaj elturmentita de longa batalo tradukistino Ŝanina, — traduku pri nia humaneco rilate de militkaptitoj...

    Ŝanina diris kiel necesis, sed per tia tono, ke la suboficiro, malbone konscianta la situacion, tute perdis kuraĝon kaj komencis balbuti ian sensencaĵon, petante indulgon al siaj malgrandaĝaj infanoj, kiujn minacas amara orfeco.

    — Pri kio li parolas? — demandis Lokotkov.

    Inga klarigis mallonge.

    — Bone nutrita, — kun suspiro notis Lokotkov. — Kaj en lia tornistro — ĉu vi rimarkis, Ŝanina? — estas lardo fumaĵita, brando, kokino rostita, kukumoj en papero. Diligenta popolo.

    Binhof vere estis bone nutrita germano, somere de la kvardek dua jaro tiaj ankoraŭ konserviĝis plej multe. Kaj aspektis li, kiel tio nomiĝas, «bonstata» soldato: la botoj estis frotpurigitaj ĝis spegula brilo, la uniformo estis alĝustigita al la figuro, la cetera ekipaĵo estis novega. Tia ulo devus kriegi «Sieg heil» kaj pafadi el la mitraleto ĉien ajn, sed jen li trafis en kaptitecon kaj ploras lamente, disfrotante la larmojn sur la dikaj efelidhavaj vangoj.

    — Bone, — diris Ivano Jegoroviĉ, — tio tedis. Traduku al li, Ŝanina, ke ni aŭ parolos pri la afero, aŭ nian humanecon ni lasos por post la venko. Kaj traduku kun esprimo de la sentoj, ja vi kvazaŭ dormas stare.

    Inga volvis por si memfaritan cigaredon, plenigis ĝin per terura nigra tabakaĉo, eligis el la malgrandaj truoj de la kuspita roza nazeto du egretojn da acida fumo kaj ekparolis en sia bonega, klasika germana lingvo. Ŝia parolado estis longa kaj terura, tia longa kaj terura, ke la germano sukcesis unue ektimi preskaŭ ĝis plena konsciperdo, sed poste tute rekonsciiĝis kaj kun ekstrema klareco komprenis, ke lia vivo dependas nur de li mem kaj de lia utileco al tiuj du homoj — al la knabino kun sulkita frunteto kaj al la rusa Ivano, kiu rigardas tra la frakasita fenestro de la duone forbruligita kabano al siaj rusaj senlimaj kampoj kaj arbaroj.

    — Ho jes! — ekkriis li patose, ankoraŭ ne finaŭskultinte Inga-n. — Jes, mi diros ĉion, mi multon scias, mi havas diversajn gravajn informojn...

    Ĉe la rando de la vilaĝo, kiun hodiaŭ okupis la partizanoj, batis mitralaj pafserioj, Johann Gottlieb Binhof por momento vigliĝis, sed tuj komprenis, ke tia liberiĝo el kaptiteco okazas nur en kino, kaj ekhastis montri sin al siaj kunparolantoj tiom utila por ili, ke tiuj, se ili foriros sub premo de superantaj kontraŭulaj fortoj, ne pafmortigu lin, sed forkonduku vivan kaj sanan kun si por ilia milita utilo kaj por lia vivsavo eĉ al Uralo, eĉ al Siberio.

    La mitraloj ĉesis krakadi, Inga finfumis sian memfaritan cigaredon, kaj Lokotkov elprenis krajonon kaj germanan trofean kalendaron kaj komencis enskribi tion, kion estis rakontanta la eksa suboficiro de la imperia armeo Johann Gottlieb Binhof, en la pasinteco instruktoro pri la eksploda metio en spion-sabotistaj lernejoj.

    En tiu malvarmeta septembra tago de la kvardek dua jaro la estro de la speciala fako de la partizana brigado Lokotkov unuafoje eksciis pri germanaj spionaj lernejoj, lokitaj en Rakveri, en Assori, en Peĉki proksime de la Pskova lago, aŭdis la nomojn de ties estroj kaj vicestroj, eksciis la nomon de sia rekta kontraŭulo — majoro Krauss, eksciis, ke la sabotistoj kaj spionoj estas penetrigataj en la Ruĝan Armeon el Pskovo nepre tra la spionlernejo numero 104, kaj komprenis, ke ĝuste la estroj de la spion-sabotistaj lernejoj scias tion, kion deziras scii li, ĉefleŭtenanto Lokotkov, kaj ke estus bone subite fari senekzemple aŭdacan, neaŭditan operacon: ŝteli tian estraĉon kaj liveri al Moskvo.

    Pro la penso mem pri ŝtelo de granda kaj multon scianta SS-ano al Lokotkov iĝis varmege, li eĉ skoldis sin pri tiaspecaj absurdaj revoj, sed malgraŭ tuta ŝajna absurdeco de tiaj revoj Ivano Jegoroviĉ ne trovis en si fortojn tute liberiĝi de ili — nek hodiaŭ, nek morgaŭ, nek post ankoraŭ granda kvanto da tempo, konversaciante kun la vere multe scianta suboficiro kaj enskribante liajn atestojn.

    Johann Gottlieb Binhof en la arbara partizana kampadejo sufiĉe baldaŭ ellernis ĉiutagajn vortojn, kiel «Hitler — kaput», per kio konkeris la mirinde pardonemajn rusajn korojn, kaj kiam la partizanoj buĉadis brutojn por nutrado, li instruis ilin fari sangokolbason — li iam laboris kiel kuiristo, kaj krome, li scipovis tondi, eĉ per tre rusta tondilo, per kio li same trovis ioman popularecon inter la partizana junularo, ankoraŭ pensanta pri sia aspekto. Tamen, liberan tempon la rufa frico havis nemulte, ĉar Ivano Jegoroviĉ kun li okupiĝadis dum tre longe, fojfoje eĉ po dek horoj tage, esplorante, certe, ne la plej ordinaran personecon de Johann Gottlieb, sed lian eksan profesion, el kiu li estis eksigita pro sia inklino al drinkado kaj babilado kaj pro la «komunikemo» de la karaktero — mallonge dirante, pro la ecoj de la naturo, malkongruaj kun instruado en tiaj institucioj, kiel spion-sabotistaj lernejoj.

    Aviadilo el la Ĉeflando longe ne venadis, la brigado sidis en la arbaro, inter marĉoj, verŝiĝadis kontinuaj, seninterrompaj pluvoj, partizanoj foriradis militi malproksime de sia ĉefa bazo, kaj okazis tiel, ke Ivano Jegoroviĉ dum pli ol tri monatoj okupiĝadis kun la eksa suboficiro pri ĉiuj detaloj de la vivo, lernado kaj eĉ moroj de la faŝistaj spionaj lernejoj. Nun, en malfrua aŭtuno, li parkere memoris la nomojn de la instruistoj, la fakojn, la lecionan sistemon, sciis la drinkantajn kaj nedrinkantajn estrojn kaj vicestrojn, sciis kaj ne povis, kompreneble, reteni siajn pensojn nur sur tio, ke liaj scioj utilos iam por la alta estraro, dum lia afero estas virkoka: li kokeriku, kaj ne gravas, ĉu poste mateniĝos...

    En la tagoj li konversaciadis, kaj en la noktoj li pripensadis, taksadis kaj eĉ skemetojn desegnadis, tuj, certe, forbruligante ilin en fajro kaj skoldante siajn knabecajn agojn kun ĵuroj ne plu okupiĝi pri bagateloj. Sed venadis griza, marĉa mateno, li vokadis la koleran Inga-n kaj ree okupiĝadis kun la suboficiro, rekontrolante la hieraŭajn kaj antaŭajn informojn kaj mirante pri precizeco de la suboficira memoro...

    Kaj ju pli proksime iris la tempo al la komenco de la kvardek tria jaro, des pli precize desegniĝis al Lokotkov lia danĝera, simpla kaj samtempe tiel nekredeble malfacila plano. Kaj des pli li laciĝadis de variantoj de sia plano kaj de tio, ke li kutimiĝis kalkuli tiel, ke laŭeble ne perdi eĉ unu homon, sendepende de tio, kiom ajn profita imagiĝis al li lia elpensaĵo...

    Kaj kiam la germano estis finfine transsendita al la Ĉeflando, Ivano Jegoroviĉ estis tute kaptita de sia ideo kaj eĉ kun Johann Gottlieb li adiaŭis kvankam ne tre rafinite, sed, ĉiuokaze, tiel, ke la eksa suboficiro ekkriis:

    — Rus Ivan — bone, Hitler — kaput!

    La aviadilo ekmuĝis kaj foriris en la malsekan ĉielon, kaj Lokotkov direktis sin en sia ĉiama civila aspekto al vilaĝoj por ekscii novaĵojn kaj sendi iun en tiujn lokojn, kiuj nun tiel interesis lin: en Assori-n, en Peĉki-n. Ĉio ĉi estis kaj malfacila, kaj klopodiga, kaj ĉefe — neniu postulis de Lokotkov tiun laboron kaj nenian tian taskon li, kompreneble, ricevis, sed tia estis lia karaktero: eĉ en lia juna aĝo fari ne tion, kion oni postulas, sed kion ordonas la koro kaj la menso. Kaj fari spite al ajnaj personaj malfacilaĵoj.

    Iradi kvankam en civila vesto kaj kun dece fabrikita «aŭsvajso» — pasporto — estis okupiĝo ne nur ne dolĉa, sed eĉ ĉiusekunde ekstreme danĝera. Tamen Ivano Jegoroviĉ iradis, kaj ne nur pro la afero, sed ankaŭ tial, ke la popolo sur la provizore okupaciitaj teritorioj devis ĉiam scii, ke la teritorio estas okupaciita de la malamiko nur provizore, ke ĉi tie, same kiel sur la tuta sovetia tero, niaj homoj ne malaperis, sed batalas, ke, spite al la kriuloj el la hitlera RLA kaj spite al la germanaj mensogaj agitistoj, la partizanoj ne nur ne estas neniigitaj, sed eĉ fortiĝas, kaj ke necesas helpi al ili, eĉ kiam estas malfacile: ja estas milito!

    Tiam Lokotkov similis aspekte al juna instruisto, aŭ agronomo, aŭ zooteĥnikisto. Tia li vizitadis siajn homojn — trankvila, nehastema, solida, iom eĉ ne konforma al la aĝo. Li scipovis vidi atente, scipovis en troa glorado diveni perfidon, en morna homo scipovis vidi la nian, en fidela viglulo li divenadis malfortan hipokritulon. Tiel iom post iom kreiĝis por li propraj kadroj, tiel li ekkonadis tiujn, kiuj helpos en malfacila minuto, kaj tiujn, kiuj nur al la regulaj armeaj trupoj eliros kiel partizanaj porbatalantoj kaj helpantoj. Li ĉe neniu restadis por nokto, por okaze de malfeliĉo ne embarasigi familian homon, li scipovis komenci konversacion de malproksime — de vetero, de la tero, de bovino, forkondukita de la okupaciantoj, scipovis kvazaŭ senintence, eĉ de la plej malkuraĝa homo, ekscii pri traveturintaj hieraŭ nokte fricoj — ĉu sur «dajmleroj»³ ili veturis aŭ ne, ĉu estis kun ili staba buso aŭ ne estis, ĉu pasis ĉi tie en la pasinta semajno lumĵetilistoj aŭ veturis ĉirkaŭire tra Luĵki.

    Estas delonge sciate: kio homoj iĝas dum ektimo, tio ili estas efektive. La ĉefleŭtenanto de ŝtatsekureco Lokotkov «dum ektimo» neniom ŝanĝiĝadis kaj estadis sama, kiel, ekzemple, dum raziĝo, tio estas — serioza, atenta kaj koncentrita, sed neniom hastema, por, esprimante figure, ne tranĉi sin.

    Al ajnaj danĝeroj kaj ŝercoj de la milito Ivano Jegoroviĉ en la priskribata tempo kutimiĝis, ellernis elteni neatenditajn malfeliĉojn, scipovis esti kiel kun subuloj, tiel ankaŭ kun grandaj estroj egale trankvila kaj pri ĉiu afero, kompreneble de li esplorita, havis sian firman opinion, kiu ne estu konfuzata kun obstino, treege malestimata de li.

    Pri si mem, aŭ pri sia aŭtoritato, aŭ pri tio, ke tiu ĉi opinio estas lia persona opinio, Lokotkov neniam meditis, sed pensis nur pri la afero, kiu estis taskita al li, en la senco, ke tiu afero moviĝu kiel eble plej rapide, taŭge, utile kaj, ĉefe, saĝe. Tiun lastan nocion — «saĝe» — la ĉefleŭtenanto fojfoje eksplikadis al homoj, ligitaj kun li per la milita laboro, dezirante enbati kaj en la tro vervajn junajn cerbojn, kaj en la tro malvarmigitajn de la jaroj kapojn sian sobran kaj bonan kalkulon, sian certecon pri forto de homa spirito, sian malestimon al ajna vantaĵo, al troaj vortoj kaj al deklamado, al kiu multaj, kiel oni scias, ekde infanaĝo inklinas. Estante aferema homo, Lokotkov ĝenerale ajnan patoson, bombastajn vorterupciojn, sorĉformulojn kaj ekkriojn tute ne toleris, li estis simpla, atingebla, ne faradis misteran, «operacan» vizaĝon kaj malpermesadis al siaj subuloj fari tion, sed ankaŭ babili pri siaj operacaj aferoj, same kiel pri aferoj de sia operaca grupo, li ne opiniis ebla, ĝis tia grado, ke kelkaj novuloj en la partizana brigado ne sciis, pri kio ĝuste okupiĝas Ivano Jegoroviĉ, opiniante lin staba laboranto, el tiaj, kiujn tute eblas fidi en batalo kaj sub kies komando eblas iri al plenumo de plej aŭdaca tasko. «Aroganta» tasko, kiel oni esprimadis en la brigado.

    Kaj da aŭdaco Lokotkov havis nekredeble abunde.

    Tiuj, kiuj servis kun li delonge, memoris, ekzemple, tian okazon: en la partizana regimento (tiam la brigado ankoraŭ ne ekzistis, sed ekzistis nur regimento) akumuliĝis multaj vunditoj, kaj akiri kuraciston ili neniel sukcesadis, kaj tute mankis ajnaj medikamentoj.

    Tiam Lokotkov «ŝtelis» en Porĥov doktoron.

    La doktoro disponis kaj medikamentojn, tiel necesajn al la partizanoj, kaj instrumentojn, kaj pansaĵojn, sed foriri en la arbaron li ne kuraĝis, timante pri la sorto de la edzino kaj de la malgrandaĝaj, grave malsanaj infanoj. Preni sian tutan familion en la regimenton li ne povis, kaj lasi ilin al la faŝistoj signifis destini la familion al terura ekzekuto.

    Ivano Jegoroviĉ, kantetante kaj fajfetante, meditis dum multaj horoj, poste konversaciis kun kurieroj kaj ĝenerale kun homoj, konantaj la Pskovajn cirkonstancojn, poste desegnadis skemetojn kaj planetojn, tuj kutime ilin forbruligante, kaj poste faris decidon, kiun li plenumis en la sekva tagnokto. Trovinte terure kripligitan kadavron (tiutempe trovi tian korpon ne konsistigis specialajn malfacilaĵojn), Lokotkov provizis la mortulon per la aŭtentikaj dokumentoj de doktoro Paŭlo Petroviĉ Znamenskij, alivestis la mortulon al la jako kaj la botoj de la doktoro, ŝarĝis du ĉaregojn per la medicina mastrumaĵo, ordonis al Paŭlo Petroviĉ «ne konfuziĝi» kaj forveturigis lin en sian partizanan hospitalon. Lia edzino Znamenskaja kun peno, sed diligente ploris iom super la fremda mortulo, pafmortigita de la germanoj kaj de la samaj germanoj entombigita kun milita honoro, elaŭskultis faŝistajn kondolencojn kaj en la malriĉa funebra vestaĵo revenis al plenumado de siaj oficaj devoj. Zoja Stepanovna estis medicina flegistino kaj poste regule provizadis la hospitalon de sia «forpasinta» edzo per germanaj kuraciloj kaj pansaĵoj. Kaj kun la doktoro Ivano Jegoroviĉ tre amikiĝis kaj en libera tempo ŝatis konversacii kun li pri tiu proksima estonteco, kiam oni inventos maŝineton, anstataŭantan la koron, aŭ aparaton, anstataŭantan la kapon kun la cerbo. La doktoro en tiuj demandoj estis granda optimisto kaj asertadis, ke ne pasos eĉ tri jarcentoj, kiam la homaro atingos praktikan senmortecon. Sed Ivano Jegoroviĉ balancadis la kapon kaj diradis, ke tricent jaroj «estas tro granda tempo kaj la sciencistoj prefere iomete akcelu»...

    Alia aŭdacaĵo de Lokotkov okazis tiel: dum taga restado en unu vilaĝeto de la Pskova regiono, okupaciita de la germanoj, Ivano Jegoroviĉ bone interkonsentis kun la vilaĝestro, ke tiu ekde la nuna tago laboros por la partizanoj. La vilaĝestro per ĉiuj ĵuroj ĵuris, ĉiujn vortojn diris — kaj necesajn kaj troajn, kaj ploris kortuŝite, kaj eĉ la manon al Lokotkov deziris kisi, sed tamen sukcesis kalkuli la partizanajn sledojn, ĉevalojn, mitralojn, mitraletojn — kiel oni diras, «la vivan forton kaj teĥnikon», kaj kun detala registro en la sino rajdis per malantaŭaj vojoj en la germanan komandejon, sed sur la vojo estis interkaptita de la knaboj de Lokotkov kaj persone de Ivano Jegoroviĉ kun du asizanoj estis juĝita laŭ la leĝoj de milita tempo. La vilaĝestro pri io ŝrikis kaj kalcitris, sed la registro estis registro, la adreso sur la koverto estis adreso, lasanta neniajn dubojn, kaj la vilaĝestro estis ekzekutita per pendumo sur telegrafa fosto sur forko de vintra vojo. Sub la pendumito estis alnajlita krucligna tabuleto kun klarigo de la kaŭzo de la ekzekuto, estis metitaj en la neĝo kvar minoj, por ke scivolemaj fricoj eksplodu, kiam ili komencos demeti de la fosto la mortinton, karan por iliaj koroj. La fricoj ne atendigis sin longe, ĉiuj pasaĝeroj de leĝera «opelo»⁴ eksplodis sur la minoj, kaj la restinta ŝoforo estis mortpafita. Poste Ivano Jegoroviĉ subminis ankaŭ la malvivajn oficirojn, kaj la ŝoforon aparte kaj la leĝeraŭton aparte. La partizanoj ankoraŭ atendis en la arbaro dum duondiurno, kaj ree estis eksplodoj en granda kvanto, kaj estis prenite nemalmulte da armilaro kaj municioj, sed tiam jam ili devis foriri, ĉar la fricoj ekmoviĝis al la vojforko «per la tuta amaso», kiel esprimiĝis skolto Saĉjo: al Lokotkov ekiris «tuta garnizono kun kirasitaj transportiloj».

    Estis ankoraŭ multaj legendaj okazoj, iam kompletigataj de arda fantazio de la partizana junularo, iam rakontataj en fabela, epika varianto, sed ĉiuj ja scias, ke oni «troigas» nur amatajn kaj speciale respektatajn estrojn, dum pri mezuloj kaj ŝtipkapuloj oni preferas silenti, kaj certe oni neniam kaj nenie ilin laŭdas. Kiel oni diras, tio kostus pli multe, speciale en la kondiĉoj de partizana milito.

    Laŭ sia kontraŭspiona specialeco de la ĈK⁵ Ivano Jegoroviĉ estis multe scianta kaj pensanta oficiro, ĉiam plena de kuraĝaj kaj samtempe precize kalkulitaj planoj, kaj ĝuste tial — planoj, plenumataj kun minimumaj perdoj.

    Ĉi tie necesas noti ankoraŭ la mirindan, eltroveman, kapteman kaj ampleksan menson de Ivano Jegoroviĉ, lian observemon kaj trankvilan diligentecon, kiu limis pedantecon, en

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1