Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Libazar' kaj Tero (Originala romano en Esperanto)
Libazar' kaj Tero (Originala romano en Esperanto)
Libazar' kaj Tero (Originala romano en Esperanto)
Ebook579 pages8 hours

Libazar' kaj Tero (Originala romano en Esperanto)

Rating: 1 out of 5 stars

1/5

()

Read preview

About this ebook

Sciencfikcia romano, verkita originale en Esperanto, de du el niaj elstaraj verkistoj, Julia Sigmond kaj Sen Rodin:

Libazar' estas ĝemela planedo de Tero en Galaksio PU-44422. Ĝi estas sam­tempe la sola insulo de tiu planedo, ĉirkaŭ kiu etendiĝas nur oceano. Ĝi dividiĝas en kvar Kantonojn: Nigraburgo, Taŭlagopo, Matagino (kuniĝintaj en la Libazara Federacio), kaj Vanavaro.

Tero kaj Libazar' dife­rencas unu de la alia i.a. laŭ kutimoj, leĝoj, teknologiaj kaj psikaj kapabloj. La fantazi­plena romano ne nur pentras la vivojn de grupoj da teranoj kaj da libazar­anoj kaj sekvas iliajn aventurojn dum dramecaj eventoj en iliaj viv­cir­kon­stancoj, sed ankaŭ konektas ambaŭ planedojn en surpriza maniero...

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateNov 17, 2013
ISBN9781595692726
Libazar' kaj Tero (Originala romano en Esperanto)

Related to Libazar' kaj Tero (Originala romano en Esperanto)

Related ebooks

Reviews for Libazar' kaj Tero (Originala romano en Esperanto)

Rating: 1 out of 5 stars
1/5

1 rating1 review

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

  • Rating: 1 out of 5 stars
    1/5
    estas tre ĝena ke scribd ne permesas vidi la finon de la libro pro la softvaraĉo

Book preview

Libazar' kaj Tero (Originala romano en Esperanto) - Sen Rodin

cover.jpg

Libazar' kaj Tero

img1.jpg

Copyright

Kopirajto

Mondial

Nov-Jorko

Published with Smashwords.

Serio Originala Literaturo

Julia Sigmond – Sen Rodin:

Libazar’ kaj Tero

kvarmana sonato dutonala

Romano verkita en Esperanto.

© Julia Sigmond, Sen Rodin kaj Mondial 2013

Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

Kovrilo: Mondial

ISBN: 9781595692665

www.librejo.com

Ni dediĉas ĉi libron al la ĉiutempaj mondaj

viktimoj de egoismo, fanatikismo, malamo,

krueleco.            Julia Sigmond, Sen Rodin

La geaŭtoroj elkore dankas

la kontrol-leginton, Rob Moerbeek,

kiu sprite-trafe nomis tiun ĉi

libron la gelibro.

ĈAPITRO 1

(Libazar’)(1)

Kie oni diskutas pri kvadratoj, fabeloj kaj poligonaj militoj.

Najvo diskrete frapetis la pordon de la kvadrata pensejo tiel titoliĝis la studejo de Magistro Jobo en Kasteleto Dekvadratis.

– Bonvolu eniri – diris afable la Magistro, jam kompreninte de kiu alvenas tiu frapeto.

Najvo eniris, riverencis kunigante la polmojn, eksidis sur pufon antaŭ la Joba skribotablo.

– Pardonu min, Magistro Jobo ...

– … nomu min simple paĉjo, ni ja adoptis cin kiel filon.

– Bone paĉjo. Mi dezirus scii ion pri tiu kvadrato, pri kiu ofte parolas al mi via estiminda edzino Kamira ...

– Nome, cia panjo! Ho ja karulo, mi atendis tiun demandon. Ne zorgu pri tio. Kamira kredas je la kvadrato, kaj punkto. Se Eluana estus portinta cin al alia Kantono, ci aŭdus paroli pri trianguloj, kvinanguloj, eĉ sepanguloj. Tia estas Libazar’, mia kara. En ĉiu el niaj kvar Kantonoj oni kredas je diferenca poligono.

– Sed ... paĉjo, via edzino volus konvinki min, ke la luno estas kvadrata, kaj mi ne povas kredi je tio.

– Nek mi povas, karulo. Sed, kion fari, pro bona paco konsentu. Kiel faras mi. Alie la tuta tago fuŝiĝus pro senutilaj diskutoj. Hodiaŭ tiuj kredoj neniun damaĝas.

– Sed paĉjo, ŝi plu insistas …

– Kaj ci plu ridetu. Ŝi trankviliĝos.

– Magistro ... nome paĉjo, mi frekventas la Papirusejon, legis multajn rulaĵojn, sed nenion trovis pri tio.

– Memkompreneble! Ĉiuj rulaĵoj koncernantaj poligonojn troviĝas en la Kvadrata Legejo, en la profunda duanivela kelo. La tekstoj de la Papirusejo evitas ĉian aludon pri poligonoj, por eviti la revekiĝon de la antikvaj disputoj, kiuj preskaŭ findetruis Libazaron.

– Permesu paĉjo, kiel estas eble, ke Damo, nome panjo, kredas je similaj fabeloj? Ŝi ja estas inteligenta kaj klera kvorino …

– Ŝi kredas sincere al iuj fabeloj. Aliaj kredas same sincere je aliaj fabeloj. Se tio damaĝas neniun, oni plene rajtas kredi al la preferata fabelo. En aliaj Kantonoj oni kredas ne al Kvadrato, sed al la Triangulo, al la Kvinangulo, eĉ al Cirklo (kvankam ĉi-lasta ŝajnas vere iom tro bizara fabelo … ). Sed, finkalkule, ĉiu fabelo estas fabelo, kaj ĉiu valoras nek pli nek malpli ol la aliaj. Mi supozas, ke eĉ en cia planedo okazas io simila, ĉu ne?

– Ho jes, paĉjo! Ĉe ni tiuj fabeloj nomiĝas kredoj. Ili estas sennombraj. Ĉiu asertas nur mia kredo estas la vera kaj klopodas konvinki la aliajn. Ho Paĉjo, vi ne povas imagi!

– Karulo, mi bonege povas imagi, ĉar en Libazar’ dum jarcentoj kaj jarmiloj okazis la samo. Dum la jaroj de 3750 ĝis 3800(2) okazis la tiel nomataj Poligonaj Militoj kiuj trenis Libazaron preskaŭ ĝis la suicido pro la intensa venenado de la insulo. Tiam oni ja uzis kemiajn kaj atomajn armilojn, kiuj mortigis amase la kvorojn kaj ĉiujn aliajn speciojn, kaj igis neviveblaj tutajn regionojn. Bonŝance, pro la aktivado de la disĉiploj de Kan la Unua, oni kapablis halti. Kaj poste, en 3813, pro la agado de Kan la Dua, oni sukcesis redakti la Traktaton de Nigraburgo, kiu inaŭguris la Pacan Eraon, en kiu ni hodiaŭ ankoraŭ vivas sen armiloj, sen militoj.

– Sed, paĉjo, kiel oni solvis la problemon pri la fabeloj?

– Ho, tre simple. Oni dekretis, ke ĉiu libazarano povas kredi al sia fabelo aŭ eĉ vivi sen fabeloj. Sed neniu rajtas aserti, ke lia fabelo estas la sola vera, kaj neniu rajtas trudi sian fabelon al aliaj civitanoj.

– Sed paĉjo, ĉu ne estus pli simple malpermesi ĉiujn fabelojn?

– Ne karulo, tion oni ne povas fari. Ĉiu rajtas flegi sian fabelon kaj kredi al ĝi. La fabeloj estas artverkoj, ili stimulas la fantazion, favoras la kreadon de artverkoj poeziaj, pentraj, skulptaj, muzikaj. Ĉiu el ni flegas siajn fabelojn. Ne moku cian panjon, ĉar ŝi kredas al la Kvadrato. Tiam ci devus moki ankaŭ min, ĉar mi kredas, ekzemple, ke la Pacilo estas la solvo de ĉiu socia problemo, kaj ankaŭ cin, ĉar ci mem vivas en fabelo. Kredu al mi karulo: la fabeloj estas ĉarmaj, se ili ne pretendas esti la solaj pravaj fabeloj kaj iĝi devigaj.

Tiumomente eta regolo kun gracia stara vosteto demetiĝis sur la balkono de la aperta fenestro. Najvo, ŝatanto de birdoj, distriĝis:

– Ho kiel bela regolo, mi ne sciis, ke ili vivas ankaŭ tie ĉi!

– Ne estas regolo, sed troglodito. De cia Tero la silanverinoj(3) enportis ilin, kiel multajn aliajn birdojn kaj plantojn – diris Magistro Jobo kun certa fiero.

– Ĉu vere? de la Tero? kial?

– Ba, vidu, Tero kaj Libazar’ estas ĝemelaj planedoj, kiel diras niaj astronomoj. Ili havas samajn elementojn, atmosferon, akvon ... Ankaŭ la dominantaj gentoj estas similaj. Laŭ la silanverinoj Tero estas pli bela ol Libazar’, kaj la homoj pli belaj ol la kvoroj, kvankam pri tio mi dubas. Envere la silanverinoj estas feminoj, do pli spertaj ol mi, masklo. Ili ege ŝatas Teron, multaj eĉ setlas tie. Eluana mem, kiel ci bone scias. Ofte ili portas ĉi tien etaĵojn de tiu mondo: semojn, birdojn, ŝtonojn ... foje eĉ hometojn ... kiel cin.

Subite Najvo komprenis kial en la vasta ĝardeno de la Kasteleto troviĝas, kune kun multaj nekonataj plantoj, ankaŭ pluraj arboj tute familiecaj por li: kverkoj, fagoj, platanoj, ileksoj, larikoj, kaŝtanujoj, aceroj, plorsalikoj, karobarboj kaj eĉ multaj kakinokoj kaj zizifoj, pri kies fruktoj li estas tre frandema. Li pense dankis la silanverinojn, kiuj enportis de Tero tiujn frandaĵojn.

Sed la regolo aŭ troglodito per subita svingiĝo plonĝis aeren, malaperis, kaj la du maskloj revenis al siaj seriozaj temoj. Magistro Jobo alprenis mienon de antikva saĝulo, kio ne tre konvenis al li. Pro tio li ofte karesis sian grizan barbeton intencante akiri pli solenan mienon.

– Ho jes, karulo, mi devus pli konstante instrui cin pri la Libazara historio. Vidu, dum jarmiloj ni libazaranoj buĉadis unuj la aliajn pro potencovolo. Ĉiu kredis esti la plej merita, pretendis domini la aliajn kaj trudi al ili siajn ideojn. Komence oni batalis per ŝtonoj kaj bastonoj, la damaĝoj estis etaj. Sed laŭgrade la armiloj plipotenciĝis, ĝis minacado de la vivo mem sur la planedo. La masakroj atingis kulminon dum la kvindekjaraj Poligonaj Militoj, kiuj puŝis la kvoraron ĝis la rando de la abismo. Tiam la kvoroj fine komprenis la situacion kaj haltis. En 3813, naskiĝis nia Pac-erao sen militoj, sen sklavlaboro, sen disputoj. Ĉefe danke al la genia invento de la Saĝulo, Kan la Unua.

– Ĉu la Pacilo?

– Ĝuste tio. Mi vidas, ke ci jam komencas orientiĝi en cia nova mondo.

– Jes, sed paĉjo, mi ankoraŭ ne sukcesas bone kompreni kelkajn aferojn. Kiel eblas, ke la kvoroj, tiel inteligentaj, kredas je tiaj aferoj, kiel kvadratoj kaj trianguloj, kiel diaĵoj, kaj eĉ buĉis sin reciproke pro tiaj fantaziaĵoj?

– Karulo, kiel mi jam diris, ĉiu havas siajn fabelojn, eĉ mi kaj ci. Ekzistas du specoj de fabeloj. La unua tipo incitas al supereco, malamo, dominemo. La dua tipo al justeco, egaleco, frateco. Preferinde oni lernu de la duaj. Eluana multon rakontis al ni pri cia planedo Tero. Laŭ ŝi, vi homoj ne estas malpli inteligentaj ol ni kvoroj. Tamen ŝajnas, ke vi estas iom pli junaj kaj primitivaj ol ni. Vi ankoraŭ sekvas la unuan tipon de fabeloj. Tial vi plu buĉadas vin reciproke, kiel ni antaŭ la Nigraburga Traktato.

Najvo subite memoris la lecionojn pri historio en la lernejo de Panormito, lia denaska tera urbo: senĉesa sinsekvo de militoj, masakroj, kruelaĵoj pro dominemo inter potenculoj kaj trudemo de la respektivaj diaĵoj ... Li ekhontis pri siaj kritikoj kontraŭ la kvoraro. Tie ĉi ekzistas la Pacilo, kiu nun ŝajnas al li stultaĵo, tamen armiloj malaperis. Restis nur la vipiloj, ridindaj bagateloj kompare kun la atombombo. Li pardonpetis de sia paĉjo.

– Je cia sano, karulo. Mi bedaŭras, ke ĝis nun mi malmulte zorgis pri ci. Mi devus pli multe instrui cin. Vidu, mi estas tre okupita pri dentoj ... kaj sincere dirite mi estas iom pigra, tre ŝatas legadi ... Sed mi konsilas al ci: plu frekventu la Papirusejon. Tie ci trovos detalajn informojn pri la historio de Libazar, ĝiaj gentoj, kutimoj, reguloj. Kaj se ci scivolemas pri poligonoj, descendu al la duanivela kelo kaj ci trovos centojn da antikvaj rulaĵoj kaj volumoj ... sed pardonu min karulo: iu vokas min de la ambulatorio. Mi devas lasi cin, ve, certe atendas min dentborado ...

Tion dirinte la Magistro suspirante eniris tra pordeto en la dentistan ambulatorion, kaj Najvo eliris en la malluman koridoron, meditante pri la paroloj de la bona paĉjo.

ĈAPITRO 2

(Tero)

Kie prezentiĝas TOFO, la renoma Teksista Frataro

kaj ĝiaj saĝaj gvidantoj.

Teksista Frataro – TOFO – estas kooperativo de Ora Urbo en Distrikto Transarbara, renoma manufakturo kiu per antikvaj lignaj teksomaŝinoj ellaboras rafinitajn tapiŝojn kaj disvendas ilin. La profito utilas por asisti maljunulojn, malsanulojn, por havigi laktobovinojn al malriĉaj kamparaj familioj kaj por similaj sociaj aktivadoj. Sed la tofanoj estas ankaŭ muzikistoj, literaturistoj, teatroamantoj; iliaj interesoj estas vastaj kaj variaj. La interna organizo de la komunumo sekvas nekutimajn regulojn. La sola institucio, fakte sola fonto de aŭtoritato, estas la ĝenerala asembleo, normale okazanta ĉiun sabaton, sed ofte kunvokata ankaŭ en aliaj tagoj por pridiskuti specifajn urĝajn problemojn. La ĉefsidejo de TOFO situas en la periferio de Ora Urbo, ne malproksime de Rivero Somo. Ĝi konsistas el vasta komplekso el unu– aŭ du-etaĝaj konstruaĵoj, ampleksanta loĝejojn, laborejojn, lernejajn klasĉambrojn ĝis licea nivelo, sportejojn, naĝejon ktp. En granda salono ekipita per orgeno okazas la asembleoj, la koncertoj, la teatraĵoj.

La Frataron gvidas Direktorino Eluana, elektita pro siaj elstaraj sindonemo, agemo kaj organiz-talento. Iel stranga, bizara virino ŝi estas. De temp’ al tempo ŝi ferias dum longaj periodoj por atingi iajn rezervitajn landojn, pri kiuj malmultaj tofanoj scias ion precizan. En tiuj okazoj ŝin anstataŭas la orgenistino-sonĝistino Kleja, ŝia intima amikino. La Frataro ege ŝatas Eluanan kaj ŝian gvidadon, sed iom lamentas pro tiuj periodaj forestoj. Tamen, ĉar Kleja bonege plenumas la programitajn taskojn, la lamentoj limiĝas je grumbletoj.

Fakte krom Solono, la Direktorin-edzo, nur Kleja scias, ke Eluana estas envere Silanverino devenanta de Libazar’. La silanverinoj, dua gento de tiu fora mondo, disponas pri unu aŭ pluraj arkan-gazonoj, kien ili povas laŭplaĉe setli. Kelkaj el ili elektas Teron kiel sian preferatan kromloĝejon, kaj restas ĉe ni dum pli-malpli longaj periodoj, travestitaj kiel virinoj, kelkfoje eĉ dumvive. Danke al siaj korpa beleco kaj mensaj ecoj, ili inspiras intensan simpation en viroj, kiuj ofte dediĉas al ili poemojn, fantastajn novelojn, revigajn muzikojn kaj eĉ skulptaĵojn kun bizaraj titoloj: Krizantemo, Silanverino, Alica, Libela, Violalba, Blankaluna, Hirunda, Nives, Ipacja ks. Enamiĝintaj viroj kelfoje sukcesas akiri ilian konsenton. Tiel okazis al Eluana. Ŝi akceptis la amon de la pajnoŝalmisto(4) Solono, ano de TOFO, impona fortika viro ornamita per nigra kvadrata barbo, kiu similigas lin al asira saĝulo. Tiu barbo havas specialan econ: kiam la portanto ial nervoziĝas, ĝi jukas lian vizaĝon. La afero estas konata de ĉiuj tofanoj: kiam Solono pro iu motivo nervoziĝas, la tofanoj moke admonas lin nu, Solono, ĉu vin jukas la barbo? Cetere tio okazas malofte, ĉar Solono normale estas sinrega kvietulo.

Eluana kaj Solono loĝas en la aparta Direkteja Domo, kune kun la nigra virkato Bandito, kiu posedas la plej grandiozan katkapon iam ajn viditan en Transarbaro. La plej intensa vivplezuro de Bandito estas ronronadi kuŝante en la sino de sia mastrino Eluana. Dum siaj forestoj la Direktorino konfidas lin al Kleja, kun kies katino Vitalba li volonte amoras. Fakte ŝi jam akuŝis ses fojojn po kvar, kvin, eĉ ses katidoj. Tial en preskaŭ ĉiu familio de la Frataro troviĝas unu aŭ pluraj gefiloj de Bandito kaj Vitalba.

ĈAPITRO 3

(Libazar’)

Kie la legantoj povas virte korekti siajn konvinkojn

pri la rondeco de la luno.

Damo Kamira aliris la liton, kie Najvo beate dormis, knedmovis la manon kaj elsemis super la dormanto pluveton de eroj el flava papero. Kelkaj falis sur la lipojn, aliaj sur la okulojn, aliaj sur la vangojn de la dormanto.

Sub tia pluveto Najvo skuiĝis kaj duonmalfermis la okulojn.

– Puf puf, Damo Kamira, kio estas tio?

– Karulo, por ci mi ne estas Damo, sed panjo! Ni adoptis cin kiel filon, ci ja scias! Tiuj ĉi estas la sanktaj kvadratetoj, ili protektu cin! Hodiaŭ estas nia plej granda Festotago: oni celebras la kvincent-jaran datrevenon de la Traktato de Nigraburgo!

– Bone bone, panjo, sed puf puf, kion specialan havas tiu ĉi tago?

– Sed karulo, ĉu Jobo ne jam instruis cin? La Traktato metis finon al la Poligonaj Militoj kaj enkondukis la Sanktan Pacilon! Tiam estis fondita la Libazara Federacio, kaj komenciĝis la Paca Erao! Danke al tio ni de jarcentoj vivas en paco! Tiu ĉi datreveno estas la plej solena festotago de Libazar’. Ĉiuj Kantonoj festas kaj jubilas! Kaj mi profitos tiun ĉi specialan tagon por fine konvinki cin pri la Kvadrata Luno!

– Panjo, ankaŭ mi jubilas ... sed pardonu min, jam plurfoje mi diris al vi ... mi ne povas kredi ke la luno estas kvadrata ... Jam sur la Tero oni volis trudi al mi similajn fabelojn, kaj nun ... tiu ĉi kvadrata luno ... ne, dankon. Cetere, kion havas por fari la luno kun la Traktato de Nigraburgo?

Je tiuj vortoj Kamira levis la okulojn ĉielen, kaj laŭte alvokis: – PLUMBO! PLUMBO!

De la teraso envenis ĉambren koloso du metrojn alta kaj riverencis al Damo Kamira. Li estis kovrita per densa ursa felo kaj ŝajnis ĉiam ridetanta pro du longaj dentoj kiuj eliris de la buŝanguloj kaj similigis lin al fakoĉero. Paŝante li svingis enaere vipilon el osta tenilo kaj ŝamaj strietoj. La amema mieno kaj la solena aspekto de tiu giganto sume emanis bonecon: lin vidante oni sentis, ke sub lia kontrolo nenio malbona povus okazi. Fakte li estis la tokso(5) Plumbo, dungito de la familio Dekvadratis por garantii ordon kaj pacon en la Kasteleto.

– Plumbo, mi petas, apliku vipimon(6) al la knabo, sed leĝere. Ĉu en la banejo ĉio estas preta?

– Ĉio preta laŭ viaj ordonoj, Damo, kaj jen la vipimo.

ZIK siblis la vipilo, kaj apenaŭ tanĝis la ŝultron de Najvo, kiu nur pro boneduko elmetis ĝemeton: AJ!

– Bone, nun venu kun mi! – diris Kamira.

Ili eniris luksan banejon dotitan per ĉiaj necesaĵoj el neĝoblanka porcelano, inkluzive de granda bankuvo jam plenigita ĝisrande per kristalpura akvo. Granda promenbastono, apogita al la vando, estis mergita en la akvon.

– Rigardu bone! – diris Kamira. – Kion ci vidas?

– Bo ... bankuvon plenan de akvo.

– Kaj ene de ĝi?

– Beee, ene troviĝas bastono.

– Rigardu ĝin atente: kia bastono?

– Eee ... ŝajne promenbastono de Magistro Jobo, nome ... de paĉjo...

– Prave. Kaj nun diru: ĉu ĝi estas rekta?

– Nu ... ne, tute rekta ĝi ne estas. Ĝi aspektas kunmetita el du pecoj, kiuj faras inter si angulon ...

– Ĉu ci certas pri tio? Ĉu ci bone vidas?

– Certe, jes, mi bonege vidas.

– Ĉu ci povus ĵuri je cia honoro, ke la du pecoj faras angulon?

– Ba ... jes ... se tio necesus ...

– Bone, nun vidu kiom eraras ciaj bonegaj okuloj!

Kamira elprenis de la akvo la bastonon kaj triumfe prezentis ĝin sub la nazon de Najvo. Nun la bastono aspektis unupeca kaj tute rekta.

Najvo rigardis perplekse.

– Kaj nun venu ĉi tien! – diris Kamira, proksimiĝante al la malfermita fenestro. La suno ankoraŭ ne leviĝis, meze de la ĉielo ankoraŭ tronis splenda tutronda luno.

– Kion ci vidas?

– La lunon!

– Ĉu ronda?

– Jes ja, ronda!

– Ĉu ci estas tutcerta, ke ĝi estas ronda? Ĉu ci vidas ĝin ronda same kiel ci vidis la bastonon kun angulo?

– Mmm, bee, mi ja vidas ĝin ronda, kiel mi vidis la bastonon kun angulo sed ... sed tie ne estas akvo ...

– Akvo ne estas, sed estas aliaj aeraj substancoj, kiujn ci ne konas, ĉu ne?

– Bo, jes ... povas esti.

– Kaj ĉu ne povas esti, ke tiuj substancoj igas cin vidi la lunon ronda, dum vere ĝi estas kvadrata; tute same kiel la akvo igis cin vidi la bastonon kun angulo, dum vere ĝi estas tute rekta?

– Eeee, jes povas esti ... sed kiel vi scias, ke ĝi vere estas kvadrata?

– Haaa! jen kien mi volis konduki cin! Karulo, mi scias kun absoluta certeco, ke ĝi estas kvadrata, ĉar tion asertas nia sankta Kvadrata Libro; ĉar tion konfirmas niaj kvadrataj sanktuloj, saĝuloj kaj martiroj; ĉar tion pruvas per sennombraj argumentoj nia Kvadrata Akademio; ĉar ĉiuj sanmensaj kvoroj de Nigraburgo scias, ke ĝi estas kvadrata. Ĉu tio sufiĉas al ci?

Najvo kuntiris la ŝultrojn kaj afektis ridetantan mienon. Envere li rimarkis, ke Plumbo, staranta en angulo kun la eterna rideto sur la dentoza muzelo, ritme svingetis enaere la vipilon kvazaŭ admone. Tial li decidis adopti la diplomatian sintenon konsilitan far la bona Jobo.

– Bone bone panjo, vi praaavas. Kiel mi vidis la bastonon malrekta, dum ĝi estas rekta, same mi vidas la lunon ronda, dum ĝi estas kvadrata – kaj li plifortigis sian rideton.

– Estu laŭdata la Granda Kvadrato. Ci malkovris la Veran Veron! Venu, ke mi brakumu cin, filo mia!

Sekvis brakumo, post kio Kamira jubilante elmetis ordonojn:

– Plumbo, veku la dormantojn, venu surterasen ĉiuj familianoj kaj la tuta servistaro, oni preparu matenmanĝon el kakinokoj kaj jujuboj kaj morusoj kaj verda teo kun zingibro: oni devas festi honore al nia adoptita filo, ĉar fine li eliris el sia mensa blindeco kaj vekiĝis je la lumo de la Kvadrata Vero. Estu laŭdo al nia Sankta Martiro, Kvadratulo la Unua, kiu volis donaci al ni tiun ĉi gracon 563 jarojn post sia martiriĝo!

ĈAPITRO 4

(Tero)

Kie Kleja serĉas vane malnovan kajeron, kaj pasigas blankan nokton.

Post peniga laborado Kleja, la orgenistino de la Teksista Frataro, enlitiĝis sed ne sukcesis endormiĝi. Ŝi nervoze turniĝis en la lito serĉante taŭgan pozicion, vane. Jen refoje sendorma nokto, aŭ blanka nokto kiel diras la knabinoj. En tiaj okazoj konvenas sin lasi gvidi far la Memoranta Penso. Ĝi gardas memorfotojn. Danke al ĝi Kleja posedas dikan mensan memoralbumon plenŝutitan de bildokartoj. Ofte iu bildo subite eklumiĝas en ŝia menso kvazaŭ fulmo.

Kleja ne havas sufiĉan liberan tempon por noti, nome eternigi skribe la sonĝojn-bildojn. Antaŭ jaroj ŝi komencis skribi ilin en kajereto, sed poste la ĉiutagaĵoj tiel akumuliĝis, ke la bona intenco interrompiĝis. Nun ŝi eĉ ne scias, kie kaŝiĝis tiu kajereto. Ĝi havis kvadratumitajn paĝojn. Sur kvadratetoj oni pli facile skribas kaj desegnas krokizojn. Komence ŝi foje montris la kajeron al aliuloj, sed ili mokis ŝin. Fakte tiuj desegnetoj similis al nenio. Ŝi nur instinkte skizis ilin laŭ interna sento, eĉ ŝi mem ne povus klarigi la signifon de tiuj hieroglifoj.

Subite ŝi eksopiris revidi la malnovajn paĝojn. Ŝi leviĝis kaj komencis serĉi. Ĉu eble tiu kajereto kaŝiĝas en la granda komodo? Ho ve, sed la 12 tirkestoj plenas je malorda fatraso. Iun tagon ŝia Dolĉapatrino demandis:

– Kiom longe ci kolektos rubojn?

Nun ŝi riproĉas al si mem: ne fatrasoj ili estas, nek ruboj, sed karaj memoraĵoj. Kaj tamen nun, serĉante la kajeron, ŝi devas konfesi: fakte multaj el tiuj objektoj iĝis nenivaloraj de iu ajn vidpunkto. Oni devus nepre forĵeti grandan parton el ili, liberiĝi, malpeziĝi, ordigi! Ĉu ŝi tuj komencu?

Ne, tuj ne eblas. Ŝi bone konas sin. Sen plano ŝi ne sukcesas realigi ion ajn. Fakte ĉiumatene, antaŭ ol ellitiĝi, ŝi ellaboras la ĉiutagan agadoplanon. Preskaŭ ĉiam ŝi sukcesas plenumi ĝin. Do pli bone reveni liten kaj lasi sin entute al la Memoranta Penso.

Vitalba, la amegata trikolora katino, iom knedis la plumonon kaj endormiĝis ronronante sur ŝia ventro. Tiel Kleja pasigis la blankan nokton sub tiu dolĉa pezo.

Je la sesa matene kikeriko de la korta virkoko anoncis la sunleviĝon. Kleja rapide planis la tagon. La kajero povas atendi. Pli urĝas viziti la najbaran ciganan familion. Tiuj vere bezonas helpon kaj periodan kontrolon, ĉefe pro la delikata mensa kondiĉo de Serĝeto, ilia 11-jara filo.

ĈAPITRO 5

(Tero)

Kie oni konatiĝas kun simpatia cigana familio

kiu memkompreneble havas multajn problemojn.

Antaŭ du jaroj, je kelkcent metroj de la Fratara sidejo ekloĝis cigana familio en barako el ondolado kaj kartono. Ili estis ĵus forĵetitaj de cigana barakaro, neniigita laŭprograme far la buldozoj de la Pia Estraro. Por la familio tiu estis la kvina fuĝo pro similaj purigadoj. Tial la du plej aĝaj gefiloj povis frekventi nur sporade la elementan lernejon. Similaj situacioj estas normalaj en Ora Urbo. En ties periferio svarmas barakaroj de ciganoj, ĝenerale konsiderataj de la burĝaj filistroj malsupera gentaĉo el nenifaruloj, drinkemuloj, ŝtelistoj.

Jam TOFO interesiĝis pri la novaj najbaroj. Ekde ilia alveno Kleja kaj Eluana agadis ĉe la komunuma estraro por havigi al ili ‘popol-loĝejon’ je malalta lumono. Sed ili ne sukcesis. La ciganoj regule akiras la last-lastajn lokojn en la atendolistoj. Tiam la Frataro, je propono de Eluana, aĉetis antaŭkonstruitan ĉaledon el ligno, kaj ĝin ludonis al la familio je simbola ludono, po unu franko monate. Tie la ciganoj ekloĝis. Du infanoj estis akceptitaj en la loka elementa lernejo kaj la edzo en BB (Balaista Brigado). La edzino ricevis pohoran laboron kiel purigistino en oficejoj. Tiel la familio povis ekvivi iom pli digne.

Sed antaŭ jaro nova malfeliĉo trafis ilin. La plej aĝa filo Serĝeto, tiam frekventanta plensukcese la kvinan klason, falis sur la ŝtuparo de la lernejo kaj frapis la nukon kontraŭ la balustradon. La sekva cerbokomocio grave damaĝis lin. Ekde tiam liaj karaktero kaj sinteno difektiĝis. Li iĝis pigra, malfacile parolanta, malema plenumi ian ajn engaĝon, ofte trafata de subita dormemo. Tamen post kelkaj monatoj oni konstatis en li unikan, surprizan kapablon. Aŭskultinte ian ajn muzikpecon, li povis per sia voĉeto reprodukti ties melodion perfekte, sen erari unu solan noton. Tio okazis same tuj post la aŭskultado kiel post semajnoj.

La fenomeno altiris la atenton de kuracistoj kaj muzikistoj. Oni ne trovis precedenton en la historio de la medicino. Kompreneble Eluana, Kleja kaj Solono, ĉiuj muzikistoj, tre interesiĝis pri la afero. Tiom pli ĉar Serĝeto, normale duondormanta, kvazaŭ mense forestanta de la realo, ŝajne vekiĝas kaj vigliĝas nur vidante muzikilojn aŭ aŭskultante muzikludadon. Lia mieno montris ekstazan ĝuon, kiam Solono ludis la pajnoŝalmon antaŭ li. Eksterordinara estis lia sinteno, kiam oni portis lin sur la supran loĝion de la orgeno, en la Fratara salono, kaj Kleja ludis por li la Tokaton kaj Fugon en Re minora de Bach. La knabeto preskaŭ svenis pro la emocio, oni devis interrompi la ludadon kaj stimuli lin per kordialo.

Jen kial post la blanka nokto sen sonĝoj Kleja decidis rezigni la serĉadon de la kajero, kaj tuj viziti la ciganan familion.

Do ŝi tuj leviĝis, rapide sin vestis kaj zorgis pri Vitalba, kiu jam kaĵolis ŝin por ricevi freŝan akvon kaj manĝaĵon. Poste prenis la ombrelon, sen kiu ŝi neniam eliras – ja ĝi bonvenas kaj kontraŭ pluvo kaj kontraŭ suno – kunprenis ankaŭ papersaketon kun sep piroj, kaj ekmarŝis direkte al la cigana dometo.

Survoje Memoranta Penso prezentis al ŝi flaviĝintan dagerotipon, faritan okaze de la dua edziĝo de ŝia avo. Ŝia Dolĉapatro estis kvin-jara kiam mortis lia amegata patrino. Li estis la lasta el 12 gefiloj – ho ve, denove la numero 12, kiel la tirkestoj de la antikva komodo! Sed kiam la avo reedziĝis, el la dek du infanoj restis en vivo nur sep: kvar filinoj kaj tri filoj, el kiuj du jam adoltoj. Tiuj ĉi, tre elegante vestitaj, staris flank-ĉe-flanke malantaŭ la grupo. La pli aĝa estis inĝeniero, la alia ŝipoficiro. La kvar knabinoj, ĉiuj inter infaneco kaj adolesko, estis vestitaj laŭ malnova modo kun longaj jupoj kaj roboj ornamitaj per puntoj kaj falbaloj. La avo kaj la nebela, mezaĝa novedzino, sidis meze; apud ili sidis ankaŭ ŝia tre maljuna patrino. La plej juna fileto (la patro de Kleja), apogis sian kapeton kontraŭ la genuo de sia patro.

Tiel rigardante sian praparencaron, Kleja atingis la ciganan domon. Kiam ŝi eniris, la dommastrino Svilka ĝoje akceptis ŝin, kaj eĉ pli kontente alkuris Bojĉo, la fileto trijara. Li sciis, ke Kleja ĉiam alportas iun frandaĵon. Kun ĝojokrietoj li ricevis la pirojn kaj strikte brakumis ŝiajn krurojn. Nur Serĝeto ne moviĝis, li pigre somnolis en sia liteto. Svilka sidis apud li brodante ion kaj kantetante lulkanton, kiun Kleja ne konis. La dua filino, Lenke 8-jara, jam iris al la lernejo, la edzo Stojko deĵoris ĉe la Brigado.

La familio enigis en la dometon la malmultajn aferojn, kiujn ili povis savi de la buldozoj, kaj per la unua gajnita mono aĉetis kaj instalis en la restadejon unu etan blanka-nigran televidilon: Stojko tre fieris, ke ĝuste li, romao, posedas unu el la unuaj blanka-nigraj televidaparatetoj de Ora Urbo! Romaoj kaj Sintoj estas la du ĉefaj branĉoj de la cigana etno.

Ili ankaŭ enportis kelkajn apartajn kutimojn, pri kiuj Kleja miris. Ekzemple, apud la enirpordo staris sitelo kun akvo, de kiu pendis lada kruĉo. Se iu familiano soifis, li ĉerpis akvon per la kruĉo, trinkis de ĝi kaj poste reĵetis en la sitelon la restintan likvaĵon. Tio ŝokis la orgenistinon: en ŝia familio ĉiu havis sian glason, al li strikte rezervitan, neniu uzis eĉ hazarde la glason de aliulo.

Kleja eĉ ne demandis Svilkan kion mi faru, ĉar ŝi rimarkis ke la teleroj kaj manĝiloj ne estas lavitaj. Post la purigado en la oficejoj kaj la ordigado de la domo Svilka ne havis tempon por tion fari. Do Kleja aliris la lavkonkon kaj eklavis la manĝilaron malgraŭ la protestoj de la amikino. Dum ŝi lavis, ŝi plaĉe aŭskultis la tre belan nekonatan lulkanton. Nepre ŝi volis ĝin lerni. Post la lavado ŝi sidiĝis apud Svilka kaj informiĝis pri ŝia sanstato, sciante, ke ŝi estas refoje graveda. Ŝi fartis sufiĉe bone, malgraŭ la peza laboro kaj en la purigendaj oficejoj, kaj hejme. La edzo kiel eble helpas ŝin, sed la plimulto de la laboro estas ŝia tasko. Tamen ŝi estas trankvila, ĉiam ridetanta virino.

Kleja kun sankta envio rigardis ŝian jam ŝvelintan ventron. Ŝi neniam edziniĝis nek akuŝis. La infanoj ĉiam atendas de ŝi historietojn, kaj ŝi volonte plenumas la petojn kaj rakontas nekonatajn, novajn fabelojn de ŝi mem elpensitajn. Subite la Memoranta Penso prezentis freŝdatan scenon, kiu embarasis ŝin. Post unu fabelo, infano bruske demandis al siaj gepatroj: – Kial vi neniam rakontas al mi belajn fabelojn kiel Kleja?

Fine Svilka rakontis eventon, kiu tre impresis Klejan. La antaŭan tagon Serĝeto klare eldiris sencohavan frazon – kion malofte li faras:

– Panjo, mi volas lerni ludi muzikilon.

– Sensacie! – diris Kleja mirigite, – sed ĉu ci certas, ke li diris ĝuste tiujn vortojn?

– Ho, tute certe, mi eĉ tuj skribis ilin! – kaj ŝi montris folieton en kiu montriĝis la ses vortoj skribitaj per grandaj majusklaj literoj.

– Nepre oni devas atenti tion. Mi sciigos la aferon al Eluana. Eble ankaŭ Solono povos sugesti ion. Ĉu mi povas porti kun mi la folieton?

– Kompreneble. Kaj mi petas, provu elpensi, ĉu eblas iel kontentigi mian povran fileton.

Kleja salutis kaj rapidis hejmen.

ĈAPITRO 6

(Tero)

Kie oni sekvas sonĝon de Kleja kaj komprenas,

kial ŝi iĝis la Tofa Sibilo.

Reveninte al la Frataro, Kleja sin dediĉis al la dua programita agado: la serĉado de la fama kajero pri sonĝoj kaj bildoj. Nu, de kie mi komencu? ŝi pensis, kaj subite la Memoranta Penso prezentis al ŝi bildon pri la Dolĉapatrino diranta al ŝi:

– Se ion ajn vi serĉas, faru tion sisteme! Komencu de unu angulo de la ĉambro kaj esploru ĉion, absolute ĉion, centimetro post centimetro, eĉ tie, kie normale la serĉataĵo ne povus troviĝi.

Kaj ŝi memoris, ke en la familio oni amuziĝis kiam, serĉante ion per tiu sistemo, oni hazarde trovis aĵojn delonge perditajn, eĉ jam forgesitajn.

Do ŝi komencis ekde la plej funda anguleto de la lasta tirkesto de la antikva komodo. Kaj jen, post apenaŭ kvin minutoj, la unua eltrovaĵo estis ĝuste la sonĝo-kajero! Vere stranga koincido. Iu ena voĉo sugestis al Kleja, ke eble Eluana iel rilatas al tio.

Kleja scivoleme foliumis la kajeron, kiu aspektis maljuna, trivita, tamen kun enhavo ankoraŭ bone legebla.

Ho ve, nun ŝi bone memoras. En tiu fora pasinteco preskaŭ ĉiunokte ŝi havis sonĝojn, ofte longajn, detalajn historiojn kun multaj personoj, precizaj lokoj, komplikaj intrigoj. Iu konsilis, ke ŝi notu ilin tuj post la vekiĝo, ĉar la sonĝoj forviŝiĝas post nur kelkaj minutoj. Tiam ŝi havis pli multe da tempo, aŭ simple estis pli juna, tial ŝi fidele skribis kelkajn el tiuj vizioj.

Kelkfoje la sonĝoj pensigis Klejan. Eble la sonĝo estas la vera vivo kaj la vivo estas nur sonĝo de iu aliulo. Ho ve!

Sed se iam la sonĝanto vekiĝos, mi neniiĝos, ĉu? – pensis Kleja. Tiuj pensoj iomete teruris ŝin. Ne eblas!!! Tamen ...

Iafoje la sonĝoj estis tiel fortaj, vivaj, ke ŝi, vekiĝante, ekpensis: Ĉu nun mi ekzistas nur danke al ies sonĝo? SED KIU ESTAS TIU, KIU MIN SONĜAS?

Kleja provis trankviligi sin mem. Tiuj pensoj estas vere stultaj. Ja, kiam ŝi sonĝas, ŝi renkontiĝas kun multaj nekonataj homoj, ŝi iras al tute nekonataj lokoj. Pensante pri siaj plej ŝatataj sonĝoj, kiam – kiel birdo – ŝi flugante feliĉas en la aero, nu, tio certe devas esti nur sonĝo.

Ofte la sonĝoj estas tiel agrablaj, kiel nur sonĝoj povas esti! Sed ŝi nepre ne interŝanĝus sian veran vivon kun tiuj tre diversaj sonĝaj vivoj, kiuj, je la vekiĝo, rapide forviŝiĝas. Nur kelkaj restis dum jardekoj tiel neforgeseblaj, ke ŝi perfekte rememoras ilin eĉ nun.

Sonĝo, sonĝo, pluva vetero! – diris ĉiam onklino, kiam Kleja rakontis strangan sonĝon.

Nu, ŝi decidis: hodiaŭ vespere ŝi legos unu skribitan sonĝon anstataŭ la interesan romanon, kiun ŝi komencis legi antaŭ kelkaj tagoj.

En la tirkesto ŝi trovis ankaŭ tolsaketon. Kio enestas, ĉu? Scivoleme ŝi malfermis ĝin. Granda ĉielo! jen belega duonbrodita ruĝa-nigra tablotuko de bulgareska stilo! Kiu, kiam prilaboris ĝin? Ŝi tute ne memoris. Ĝi certe povas esti bela donaco por Eluana, kiu tre ŝatas tiajn fajnajn brodaĵojn. Tuj ŝi decidis, ke nepre ŝi devas finbrodi ĝin. Sufiĉos nur prilabori duonhoreton ĉiutage. Kaj ŝi tuj komencis. Laborante ŝi kantetis la melodion de la Svilka lulkanto.

Vespere ŝi enlitiĝis kaj fascinite legis antikvan eksterordinaran sonĝon.

"La pejzaĝo aspektis senviva, iele senkolora. Neniam mi vidis propraokule dezerton, sed ĝuste tia ĝi devas esti.

Ni marŝadis apud senakva riveret-fluejo. Vojo malnova, trivita, ne vidiĝis piedspuroj nek radosulkoj. Malproksimaj altaĵetoj senarbaj. Apud la vojo, sur la vasta nuda ebenaĵo eĉ ne unu arbusto, ne unu floro, eĉ ne herbero ... nenio, nenio. Ĉielo griza, sensuna, tamen duonluma. Perfekta silento regis la mondon. Neniu vivulo, neniu estaĵo. Eĉ niaj paŝoj estis sensonaj.

Tre lante ni marŝis. Paŝo post paŝo en surda silento. La tempopaso ne perceptiĝis. Ŝajne la paŝado daŭris deeterne. Mi ne memoris ĝian komencon.

Subite mi rimarkis, ke Li eĉ pli lante paŝas. Nur tiam mi alrigardis Lin.

Konsternite mi konstatis, ke Li estas mia malnova Amiko. Li estis tre maljuna kaj malforta. Mi eksentis, ke Li ne plu povas marŝi senhelpe. Mi brakumis Lin, kaj tiam mi ekvidis, ke proksimiĝas tre juna, tre bela virino. Mi ne sciis, kiu ŝi estas, sed iel sentis, ke ŝi apartenas al Li. Ŝia vizaĝo estis milda, ridetanta, radianta serenan trankvilon. Ŝi surhavis belegan, buntan vestaĵon okulfrapan sur la fono de senkolora pejzaĝo.

La marŝado longe pludaŭris. Komence mi subtenis Lin kaj sentis la pezon de Lia korpo, sed poste iom post iom Li pli kaj pli malpeziĝis.

La riverfluejo larĝiĝis, sed restis senakva. Ni marŝadis pli kaj pli lante. Mi ne sciis kien ni iras, min ne interesis la kialoj. Nature, memkompreneble ni iradis kune kaj mi helpis Lin.

En malproksimo mi vidis blankan ponton. Kiam ni alproksimiĝis mi rimarkis, ke ĝi ne estas kutima ponto. Grandega, blanka betulo kuŝis inter la du riverbordoj. La ŝelo de la betulo montris, ke ĝi ne estas senviva ligno, sed arbo vivanta. Mi rigardis ĝin pli atente kaj malkovris, ke ĝi fakte figuras homan vizaĝon. Jes, ĝi estas precize la vizaĝo de mia Amiko. Lante ni proksimiĝis al la kurioza ponto. Kiel ni povos transiri? Ĉu ni povos surtreti la strangan ponton, la vivan homan vizaĝon?

Tiumomente Li haltis. Mi sentis, ke Li jam estas tute senpeza, ekdefalanta.

Tre zorge mi tenis la senpezan korpon, ke Ĝi ne terenfalu. Ĝi estas jam maldika kiel papera folio, kiel silka membrano. La preskaŭ senmateria korpo jam tute kovris min, mia korpo ensorbis Ĝin. Ekkuŝante mi sentis, ke sub mi verdas freŝa herbaro.

Mi estis kontenta, feliĉa ke mi povis helpi Lin, samtempe mi sentis perfektan trankvilecon. Mi plenumis mian devon, mi atingis la finon de mia vojo."

Kun forta korbato Kleja ellegis la sonĝon. Kaj ŝi ekmemoris, ke tiam, kelkajn tagojn post tiu sonĝo, alvenis letero de ŝia kara Amiko. Li sciigis ŝin, ke li edziĝis al juna fraŭlino. Pasis ankoraŭ kelkaj semajnoj, alvenis letero de la juna vidvino: ŝi sciigis pri la morto de la Amiko. Antaŭ la enhospitaliĝo li estis skribinta du leterojn: unu al Kleja. Sed kiam tiu letero alvenis, la Amiko jam estis mortinta. Ekde tiam ŝi ne plu sonĝis pri li, sed forte kredis, ke li atingis ŝin sonĝe, por adiaŭi. Tiel la sonĝo de Kleja akiris sencon.

Tiel same okazas pri multaj sonĝoj de Kleja. Ĝuste pro tio, en la Teksista Frataro ŝi estas konata ne nur kiel orgenistino kaj vicdirektorino, sed ankaŭ kiel "la Sonĝistino".

Jes ja, Kleja konstante sonĝas, preskaŭ ĉiun nokton ŝi sonĝas! Multaj el tiuj sonĝoj – konigataj al la Frataro danke al Eluana aŭ Solono – estas la temo de senfinaj diskutoj, babiloj, komentoj far la Teksista Frataro. Foje ili estas tute fantaziaj, sen kunligoj kun la realo; alifoje ili prezentas aludojn pri okazantaj eventoj de Ora Urbo. Tial cent mensoj cerbumas, konjektas, hipotezas, por trovi sugestojn, konsilojn, aŭgurojn. Tiel, iom post iom, Kleja iĝis ia ‘Tofa Sibilo’(7) de la Frataro.

ĈAPITRO 7

(Tero)

Kie oni aŭskultas la salut-paroladon de Eluana

kaj ĉeestas ŝian forveturon al Libazar’.

Kiel ni jam vidis, silanverino Eluana akceptis la amon de homo Solono kaj edziniĝis al li. Sekve Solono, bonanima pacema ŝalmisto kun kvadrata barbo iĝis oficiale Direktorin-edzo. La Frataro lin estimis kaj iomete kompatis. Li devis elporti senrezerve kaj sengrumble la periodajn forestojn de Eluana: de temp’ al tempo ŝi ja devis reveni al sia naskiĝplanedo. Ŝi jam estis transportinta tien la Teran knabon Najvo-n por savi lin de certa morto. Solono ne povis sekvi Eluana-n dum ŝiaj forestoj. Li bone sciis, ke se oni provas iel enketi pri la forvojaĝoj de Silanverino, aŭ ŝin kontroli, certe ŝi malaperos definitive. Cetere la Frataro admiris la daŭran amon, kiu kunligis la geparon. Modela amo, ili komentis; kaj rara edzo, iu aldonis subvoĉe.

Okaze de la jubileo la Frataro kunvenis en la centra salono. Antaŭ la sidantaro staris eta podieto, sur kiu viciĝis la parolantoj. Sur ĝin Kleja soriris kaj malfermis la kunvenon legante poemeton de ŝi mem verkitan por la okazo:

ETERNECO

Eĉ se Ci ne estus

Mi inventus Cin

Kaj tiel Ci ekzistas por mi

Mi bezonas Cin

Ci estas por mi

La absoluta certeco

La unusence

Bela, bona kaj vera

La superĉio

Eĉ se Ci ne estus

Mi inventus Cin

Ĉar ne eblas vivi sen Ci

Ci estas ĉio por mi

La vero de la verecoj

La realo de la realaĵoj

Fabela tono de la muziko

Sankta ĉielarko de la koloroj

Ĉiela odoro de la mirindaj floroj

La velura kareso de la manoj

La varmego de la sufoka somero

La silento de la animfrostiĝo

Eĉ se Ci ne estus

Mi inventus Cin

Kaj tial Ci ekzistas por mi

Mi donacas Cin al ĉiuj

Ke Ci estu ne nur por mi

Sed por la tuta mondo

Granda feliĉo Ci estas por mi

Ja ne mi inventis Cin

De eterneco Ci ekzistas.

La sidantoj diskrete aplaŭdis, Kleja soriris al la orgen-loĝio kaj prenis lokon antaŭ la granda muzikilo. Sur la podieton suriris Eluana, kiu tiel parolis:

– Se mi pripensas la vorton ‘kvarmane’, realvenas al mia memoro tiu tempo, kiam Kleja instruis al mi la pianludadon. Ne ĉiam ni ludis la saman parton de muzikpeco. Foje mi ludis la ĉefan parton, foje ŝi. Ni ambaŭ vere tre ŝatis kvarmane ludi.

Ĉar la homo havas ne nur du manojn, sed ankaŭ du piedojn, mi pensas ankaŭ pri la vorto ‘kvarpiede’. Malofte mi orgenludas, neniam kvarmane. Se mi estus bona orgenistino, kia bedaŭrinde mi ne estas, mi ŝatus ne nur kvarmane, sed eĉ kvarpiede ludi tiun mirindan muzikilon. Kiu konas la orgenon, komprenas, pri kio mi parolas.

‘Kvarmane’! Belegan sencon havas tiu ĉi vorto. Ekzemple ĝi povas signifi: helpi unu la alian. Se ni ne povas ion fari, ni ja devas esti helpataj de alia homo. Feliĉaj estas tiuj homoj, kiuj kapablas ĉiam al ĉiuj donaci helpajn manojn. En mia tera vivo mi konis kelkajn tiajn homojn. Ili estis kaj restis por mi ekzemplodonaj: kvazaŭ ili ne povus uzi por si mem siajn proprajn manojn. Sincere konfesite, mi ĉiam deziris simili ilin, sed ne ĉiam mi sukcesas. La egoismo, ne ĉiam sana, malhelpas min, ke mi estu tia.

‘Kvarmane’ signifas ankaŭ ‘kune’, eĉ pli bela vorto. Kiel bele kunesti, kunvivi, kunĝoji, kunpensi, kunsenti! Ĝenerale kune ekzisti en ĉiuj cirkonstancoj. Tio signifas, ke vi havas veran Amikon, veran vivkunulon, ke vi formas unu ambaŭon forte dezirantan kuneston! Se vi jam trovis tian veran kunulon, atentu, ke vi ne perdu tian trezoron! Ne ĉiuj havas la bonŝancon renkontiĝi dumvive kun sia vera kunulo. Klopodu ĉiam gardi tiun kvarmanecon: vi estos vere feliĉaj nur dum vi ĝin posedos. Perdinte ĝin, vi povos nur memori: iam mi ludis kvarmane, iam mi vivis kaj feliĉis kvarmane ...

Tion dirinte, Eluana okulumis supren al la orgenloĝio. Tie la atendanta Kleja karesis la klavojn, susurnotoj elfluis de la sontuboj kaj la direktorino, akompanate de tiu harmonio, recitis al la Frataro la jenan poemon de la amata poeto Sándor Reményik:(8)

MI VOLAS

Mi volas ne esti grava por mi mem.

En la senfina mur’ mi estu briko,

Ŝtuparo, kiun aliul’ alsupru,

Plugilfero funde fosanta teron,

Sed spiko ne estas ĝia merito.

Mi estu vento disportanta semojn,

Sed petalojn neniam ĝi malfermas,

Kaj homoj sur kampo promenante

Prenu plezuron el la belaj floroj.

Mi estu tuko, kiu la larmojn viŝas,

Estu silento ĉiam trankviliga,

Eĉ ne scianta pri sia ekzisto.

Mano mi estu ĉiam karesanta.

Mi estu sonĝo sur cilioj lacaj,

Fatamorgano, kiu ne demandas

Ĉu oni ĝin atentas aŭ ignoras.

Fatamorgano sur la ebenaĵoj,

Ĝemo profunda el la nigra koro,

Ekde olda terglob’ ĝis alta ĉiel’.

Estu mi drato portanta mesaĝon,

Kaj oni ŝanĝu min se mi rompiĝas.

Estu mi floso sub multaj animoj,

Simpla boato krude konstruita,

Kiun portas maren grandaj riveroj.

Violon’ mi estu al etern’ ploranta

Ĝis la artisto demetos la arĉon.

En la salono regis spiroplena silento en kortuŝa etoso. Virinoj kaŝe viŝis larmojn. Kleja kliniĝis al la orelo de Solono, sia helpanto dum orgenludado:

– La plej trafa jubilea parolado de la lastaj jardekoj! Ci ne malgaju karulo, ŝi baldaŭ revenos.

– Nu jes, sed dume ... same ŝi mankos al mi, kaj eble ...

– ... ŝi portos mirindaĵojn el sia arkanejo, eble novajn muzikojn ... estu gaja!

Solono karesis sian jukantan barbon kaj eksilentis.

Eluana elglitis diskrete tra flanka pordeto kaj rapidpaŝe atingis sian loĝejon. En la salono la orgeno ektonis halelujan himnon kaj la Frataro ekbabilis antaŭ ol rehejmiĝi.

Dume silanverino Eluana finordigis kelkajn surmeblaĵojn en la kuirejo. Jam la antaŭan tagon ŝi konfidis al Kleja sian amatan Banditon, kiu senprokraste amindumis Vitalban. Nun ŝi laste ĉirkaŭrigardis la kuirejon, trinkis glason da akvo kaj apogis sian dorson al la norda muro. Tie ŝi staris dum minuto, spirante profunde, koncentriĝante en si mem kaj murmurante strangajn vortojn per lirla flustrado: "o flens, adelo golob, nolob vegi". Tiam ŝi kunigis la manojn super sia kapo kaj plenumis la ritan silanverinan sorhopon.(9) La kuirejon plenigis fulmobrilo en kiun la silanverino fandiĝis kaj malaperis, kaj restis nur mirta parfumo.

ĈAPITRO 8

(Libazar’)

Kie oni spektas la alvenon de Eluana sur la terason de Kasteleto Dekvadratis, kaj suferas la senfinajn lamentojn de Damo Kamira.

Jam de kelkaj lunoj Najvo loĝas en Libazar’, en la Kasteleto de familio Dekvadratis. Silanverino Eluana transportis lin de Tero, transdoninte al li per telepatia ekideo la libazaran muziklingvon. Familio Dekvadratis konsistas el Damo Kamira, intima amikino de Eluana, ŝia edzo Magistro Jobo, renoma dentboristo, ilia filino Gronda, la tokso domgardisto Plumbo, plus kelkaj servistoj: ĝardenisto, kuiristino, tandemisto kun edzino aranĝistino, ĉefĉambristino Kikerin’ – plus virkato, kvar katinoj, nenombreblaj katidoj.

En printempa mateno Damo Kamira aliris la liton kie dormis Najvo, vekis lin per delikata kiso surfrunten kaj aliris la vastan terason. Tie ŝi genuiĝis sur la gruzon, atente kontrolis sian brakhorloĝeton kaj ekrecitis la kutimajn litaniojn al la Kvadrata Luno. Ŝia susuro miksiĝis kun unuaj timidaj birdotriloj el la ĝardeno.

Najvo, ankoraŭ duondormema, triste konsciis, ke post nemulte li estos alvokita terasen por la ĉiutaga leciono pri la Kvadrata Luno. Diablo kaptu tiun lunon, spit al ĝi, fi fi! li sakris enmense ... sed li haltis, ĉar jen, subite, la Dama recitado interrompiĝis, tuj anstataŭigata de densa intensa flustrado: kis kis kis – kareeegaaa – kis kis kis – trezoro mia – kis kis – ho kiom mi atendis cin – kis – ci kara – ci karega – kis – kiom mi feliĉaaas ... kotopo.

Grandega Diego, revenis mia stelo Eluana! pensas Najvo saltante surlite. De tri lunoj li senpacience atendas ŝin: nur ŝi kapablas rompi la mortenuigan edukperiodon laŭ la libazara etiketo. Li vere jubilas! Tamen li ne tuj kuras terasen. Pli bone atendi, ke la

Enjoying the preview?
Page 1 of 1