Vojaĝo interne de mia ĉambro
By Samuel Meyer and Xavier de Maistre
3.5/5
()
Related to Vojaĝo interne de mia ĉambro
Related ebooks
La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsSkabio (Originala romano en Esperanto) Rating: 3 out of 5 stars3/5Libazar' kaj Tero (Originala romano en Esperanto) Rating: 1 out of 5 stars1/5Ne eblas aplaŭdi unumane (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa nepo de Marina (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsSidarto (Romantraduko al Esperanto - Siddharta) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsThe Esperantist, Vol. 1, No. 12 Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsSecesio (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsAntologio de Originala Esperanto-Prozo (Beletra Almanako 1 - 10) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsDemian (Romano tradukita al Esperanto) Rating: 4 out of 5 stars4/5Nuntempaj Rakontoj Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsVivo de Zamenhof Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsSendependaj homoj (romantraduko en Esperanto) Rating: 5 out of 5 stars5/5Karlo Facila Legolibro por la Lernado de Esperanto Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsEn Rusujo per Esperanto Rating: 5 out of 5 stars5/5La vorto kaj la vento (Originala novelaro en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsMalamu vin, unu la alian (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa Princo ĉe la hunoj (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa Mortula Shipo: Historio de usona maristo Rating: 2 out of 5 stars2/5Belarta rikolto 2016. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLaŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de La Revuo Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsCent jaroj da soleco (Mondliteraturo en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsĈu vi kuiras kore? Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsKrimeo estas nia. Reveno de la imperio (Originala nefikcia rakonto en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsBelarta rikolto 2013. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio Rating: 5 out of 5 stars5/5El ombro de l' tempo (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsIdoj de la imperio. La rusoj en Baltio Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsSesdek ok (Originala romano en Esperanto) Rating: 3 out of 5 stars3/5La malamiko de Putin. Aleksej Navalnij kaj liaj apogantoj. (Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsMarina (Originala romano en Esperanto) Rating: 0 out of 5 stars0 ratings
Reviews for Vojaĝo interne de mia ĉambro
61 ratings4 reviews
- Rating: 3 out of 5 stars3/5
Dec 8, 2021
How to journey around the world and not leave your room. My favorite chapters dealt with mindfulness and his library. - Rating: 4 out of 5 stars4/5
May 17, 2012
This delightful little book is a mock-travel memoir filled with philosophical musings and wandering tangents. The author decides that he will undertake a journey around his bedroom – good, he notes, as it is free, safe and effortless. De Maistre was actually under house arrest for dueling – he doesn’t mention this in the book, but does say that circumstances made him take the trip earlier than he planned. He proceeds around his room, describing how it looks and the furnishings. However, these musings tend to go off on tangents, as his thoughts wander to women he loves, his faithful dog Rosine and his loyal servant as well as art and music, literature, society, friendship and death. The most notable philosophical tangent in this one is his dialogue between the body and the soul – he calls the former ‘the beast’. There were a number of comic gems and relatable writing – where he describes how out for a walk the beast keeps going though the soul is off elsewhere so he ends up somewhere unplanned. I’ve done this both walking and driving. There are a number of clever metafictional bits a la Tristram Shandy – he even references that work.The other section is a journey around another room of his at night. A hard-to-reach window plays a major role in this journey and the author thinks about nature and the stars and also has an adventure with a neighbor of his. It is more of the same, but I was happy to have the same. - Rating: 5 out of 5 stars5/5
Aug 3, 2014
This is a masterpiece one should read at least once in his/her lifetime. The humourous remarks, the way we are brought to travel with the author in the confinements of his room, his soliloquies within his soul, they all bear witness to mankind's ineffable capabilities of imagination. - Rating: 1 out of 5 stars1/5
Feb 14, 2010
I don't get it. This book was apparently a great seller when it first came out back in the 18th century, and people found it profound or something. I only find it silly and self-indulgent. If it had not been less than 70 pages long (I only read the first book, not the second nocturnal one) I could not have finished it. I can certainly understand why someone, confined to their room for over a month in the days before internet and television, would write something like this to pass the time. But why PUBLISH it? More to the point, why READ it?Unless there's something I'm completely missing -- and there must be, I guess I'm just not the type of person for this book -- this was only a waste of paper and a waste of my time.
Book preview
Vojaĝo interne de mia ĉambro - Samuel Meyer
The Project Gutenberg EBook of Vojaĝo interne de mia ĉambro by Xavier de Maistre
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org/license
Title: Vojaĝo interne de mia ĉambro
Author: Xavier de Maistre
Release Date: May 12, 2008 [Ebook #25539]
Language: Esperanto
***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK VOJAĜO INTERNE DE MIA ĈAMBRO***
Vojaĝo interne de mia ĉambro
by Xavier de Maistre
Edition 1, (May 12, 2008)
Ilustraĵo: Kolekto Esperanta: Aprobita de D-o Zamenhof
LIBREJO HACHETTE KAJ Ko, PARIS
Tutmonda Jarlibro Esperantista
1906
ENHAVANTA LA
Adresaron de Dro ZAMENHOF
Tiu ĉi jarlibro eldoniĝas ĉiujare dum Aprilo. Ĝi entenas: pli ol 30.000 adresojn de Esperantistoj de l’ tuta mondo, plenan sciigon pri la propagandaj Societoj, pri la libroj, la gazetoj, la ĉiuspecaj eldonaĵoj en Esperanto.
LA REVUO
Internacia monata literatura gazeto
Redaktata kun la konstanta kunlaborado de
Dro L. L. ZAMENHOF
Aŭtoro de la lingvo
kaj de eminentaj Esperantistoj de ĉiuj landoj.
Ĝi estas pure literatura kaj enhavas: novelojn, poeziojn, komediojn, dramojn, seriozajn studojn pri historio, geografio, statistiko; popolmorojn k. c., kronikon kaj bibliografion.
48 paĝoj, gda in-8o, da plej bona teksto ĉiumonate!
La 1a numero aperis la 1an de Septembro 1906.
JARA ABONO
Francujo Fr. 6
Ceteraj landoj Fr. 7
UNU NUMERO: 50 centimoj
Oni abonas ankaŭ ĉe ĉiuj firmoj montritaj sur la apuda paĝo. Ĉiu jaro de La Revuo komenciĝas la 1an de Septembro.
BILDAROJ
Teksto en Esperanto—25 malsamaj numeroj
Tiuj bildaroj kvankam skribitaj por infanoj, taŭgas perfekte por la novaj adeptoj. Per ili la profesoroj povas rapide kutimigi la lernantojn paroli esperante. Ili utilas ankaŭ por la propagando.
Prezo, Serio
da 25 numeroj
326-07.—Coulommiers. Imp.
Paul BRODARD
.—P4-07.
XAVIER DE MAISTRE
Vojaĝo
interne de mia ĉambro
TRADUKITA DE
SAM. MEYER
TRIA ELDONO
PARIS
LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79
1907
[p. 1]
VOJAĜO
INTERNE DE MIA ĈAMBRO
ĈAPITRO UNUA.
Kiel glore estas malfermi novan vojon kaj subite aperi en la mondon scienculan tenante en la mano libron de eltrovoj, kiel en la spaco ekbrilegas neatendita kometo!
Ne, mi ne plu konservos mian libron « in petto » (en mi mem); jen ĝi estas, sinjoroj, legu. Mi entreprenis kaj plenumis kvardek-du-tagan vojaĝon interne de mia ĉambro. La interesaj observoj faritaj kaj la senĉesa plezuro sentita dum la vojiro donis al mi la deziron publikigi ĝin; la certeco esti utila decidigis min al tio. Mia koro sentas neesprimeblan kontentiĝon, kiam mi pensas pri la nekalkulebla nombro da malfeliĉuloj, al kiuj mi liveras rimedon certan kontraŭ la enuo kaj kvietigilon por la doloroj, kiujn ili suferas. La plezuro, kiun oni trovas vojaĝante en sia ĉambro, estas ŝirmata kontraŭ la malkvieta ĵaluzo de la homoj; ĝi estas sendependa de la riĉeco.
Ĉu estas ja homo tiel mizera, tiel forlasita, ke li ne havas rifuĝejon, kie li povas izoli sin kaj kaŝi sin antaŭ la tuta mondo? En tio ĉi konsistas ĉiuj preparoj por la vojaĝo.
Mi estas certa, ke ĉiu homo saĝa alprenos mian sistemon, kiaj ajn estas liaj karaktero kaj temperamento; ĉu li estas avara aŭ malavara, riĉa aŭ malriĉa, juna aŭ maljuna, naskiĝinta en la tropika terzono aŭ proksime de la poluso, [p. 2] li povos vojaĝi kiel mi; per unu vorto, en la grandega familio de homoj sin movantaj kiel formikoj sur la supraĵo de la tero, ne estas unu (mi parolas pri la homoj loĝantaj en ĉambro), ne estas unu, kiu, leginte mian libron, povos rifuzi sian aprobon al la nova vojaĝmaniero, kiun mi enkondukas en la mondon.
ĈAPITRO II
Mi povus komenci la laŭdon de mia vojaĝo, dirante, ke ĝi nenion elspezigis al mi; ĉi-tio meritas la atenton. Jen ĝi estas tuj aprobata, aplaŭdata de la malriĉetaj personoj; ankoraŭ pli certan sukceson ĝi havos ĉe alia klaso de homoj, pro tiu sama kaŭzo, ke ĝi nenion kostas—Ĉe kiuj do? He! ĉu vi demandas pri tio? ĉe la riĉuloj! Cetere kiel utila por la malsanuloj estos tiu vojaĝmaniero! Ili ne bezonos timi la malkonstantecon de la aero kaj de la sezonoj.—Koncerne la timulojn, ili estos ŝirmataj kontraŭ la rabistoj: ili renkontos nek profundaĵojn, nek truegojn. Miloj da personoj, kiuj antaŭ mi ne kuraĝis, aliaj, kiuj ne povis, aliaj, fine, kiuj ne ekpensis vojaĝi, tuj decidos fari tion laŭ mia ekzemplo. Ĉu eĉ la plej apatia persono ŝanceliĝus por ekvojiri kun mi al plezuro elspezigonta al ĝi nek monon, nek penon?—Kuraĝe do! ni ekiru!—Sekvu min, vi ĉiuj, kiujn trompo de amatino, senfideleco de amiko, detenas en via loĝejo, malproksime de la malgrandanimeco kaj perfideco de la homoj. Min sekvu ĉiuj malfeliĉuloj, malsanuloj kaj malkontentuloj de la universo!—Leviĝu amase ĉiuj maldiligentuloj!—Kaj vi, kiuj en via animo agitas malgajajn projektojn de aliformiĝo, aŭ de izoliĝo, pro ia malfidelaĵo; vi, kiuj en buduaro forlasas je ĉiam la mondon, amindaj unuvesperaj ermitoj, venu ankaŭ: kredu al mi, forlasu tiujn ideojn malgajajn; vi perdas momenton por la plezuro [p. 3] kaj ne gajnas momenton por la saĝeco; bonvolu akompani min en mia vojaĝo; ni irados per malgrandaj tagvojoj ridante en la vojiro, kiel vojaĝantoj, kiuj vidis Romon kaj Parizon; neniu kontraŭaĵo povos nin haltigi kaj gaje obeante nian fantazion, ni sekvos ĝin ĉien, kien plaĉos al ĝi konduki nin.
ĈAPITRO III
Estas en la mondo tiom da personoj sciemaj!—Mi estas certa, ke oni dezirus ekscii, kial mia vojaĝo interne de mia ĉambro daŭris kvardek du tagojn anstataŭ kvardek tri aŭ ian alian tempon; sed kiel mi sciigus tion al la leganto, ne sciante mem ĝin?
Ĉio, kion mi povas certigi, estas ke, se la verko estas, laŭ ies opinio, tro longa, ne estis eble al mi fari ĝin malpli longa; lasante aparte ĉiun aŭtoran malmodestecon, mi estus kontentiĝinta kun unu ĉapitro. Mi havis, estas vere, en mia ĉambro ĉiun eblan plezuron kaj agrablon; sed, ho ve! mi ne estis libera por
