Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Ilia moralo kaj la nia; Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj; Pri la teroro; La usona pacismo; Arto kaj revolucio
Ilia moralo kaj la nia; Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj; Pri la teroro; La usona pacismo; Arto kaj revolucio
Ilia moralo kaj la nia; Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj; Pri la teroro; La usona pacismo; Arto kaj revolucio
Ebook147 pages1 hour

Ilia moralo kaj la nia; Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj; Pri la teroro; La usona pacismo; Arto kaj revolucio

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Tiu ĉi broŝuro entenas la tekstojn de Leo Trocko: Ilia moralo kaj la nia (kun la subtitoloj "Moralaj elŝviigoj", "Marksisma senmoraleco kaj eternaj veroj", "«La celo pravigas la rimedojn»", "Jezuitismo kaj utilismo", "«Moralpreskriboj devigaj por ĉiuj»", "La krizo de

LanguageEsperanto
Release dateDec 10, 2017
ISBN9782369601159
Ilia moralo kaj la nia; Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj; Pri la teroro; La usona pacismo; Arto kaj revolucio

Related to Ilia moralo kaj la nia; Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj; Pri la teroro; La usona pacismo; Arto kaj revolucio

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Reviews for Ilia moralo kaj la nia; Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj; Pri la teroro; La usona pacismo; Arto kaj revolucio

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Ilia moralo kaj la nia; Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj; Pri la teroro; La usona pacismo; Arto kaj revolucio - Leo Trocko

    Ilia moralo kaj la nia

    Moralaj elŝvitigoj

    En epoko de la venka reakcio la sinjoroj demokratoj, socialdemokratoj, anarĥiistoj kaj ceteraj reprezentantoj de la „maldekstra tendaro komencas eligi la duoblon de sia kutima kvanto da moralaj elŝvitigoj, kiel homoj, kiuj pro timo ŝvitas duoble forte. Tiuj moralistoj, per tio ke ili nove aliskribas la dek ordonojn de la montoprediko, turnas sin ne tiom al la venka reakcio kiom al tiuj revoluciuloj, kiuj suferas ties persekutadon kaj kiuj per siaj „ekscesoj kaj „senmoralaj principoj „provokas la reakcion kaj donas al ĝi ĝian moralan pravigon. Krome ili preskribas simplan, sed sekuran rimedon por eviti la reakcion: ni nur strebu morale renovigi nin mem. Senpagaj specimenoj de morala perfekteco estas disdonataj de ĉiuj partoprenantaj redaktejoj al interesatoj.

    La klasa bazo de tiu malĝusta kaj bombasta prediko estas la etburĝa intelektularo. La politika bazo: ties senpoveco kaj konfuziĝo vide al la proksimiĝanta reakcio. La psiĥa bazo: ĝia strebado superi la propran malplivalorecon farante maskofeston per la barbo de la profeto.

    La preferata metodo de la moralpredikanta filistro konsistas en identigo de la konduto de la reakcio kun tiu de la revolucio. Ĉe tio li sukcesas nur apogante sin sur formalaj analogoj. Por li, carismo kaj bolŝevismo estas ĝemeloj. Li same malkovras, ke faŝismo kaj komunismo estas ĝemeloj. Li kunportas inventaron el komunaj trajtoj de katolikismo – aŭ pli precize de jezuitismo – kaj bolŝevismo. Hitlero kaj Mussolini, kiuj siavice uzas la saman metodon, malkaŝas ke liberalismo, demokratio kaj bolŝevismo estas nur diversaj aperformoj de unu sama malbono. La opinio, ke stalinismo kaj trockismo „esence estas unu sama afero, ĝuas nun la komunan konsenton de liberaluloj, demokratoj, piaj katolikoj, idealistoj, pragmatistoj kaj anarĥiistoj. La stalinistoj ne kapablas aliĝi al tiu „popolfronto nur ĉar ili hazarde okupiĝas pri ekstermado de la trockistoj.

    Por tiuj analogoj kaj similecoj estas karakterize, ke ĉe ilia aplikado oni komplete ignoras la materian bazon de la diversaj tendencoj, t.e. ties klasan naturon kaj per tio ilian objektivan historian rolon. Anstataŭe oni prenas ian ajn eksteran kaj duarangan aperformon kiel deirpunkton por taksado kaj prijuĝado de la diversaj tendencoj, kaj tio plej ofte ĝian rilaton al ia ajn abstrakta principo, kiu por la respektiva kritikanto posedas apartan profesian valoron. Ekzemple framasonoj, darvinistoj, marksistoj kaj anarĥiistoj por la roma papo estas ĝemeloj, ĉar ili ĉiuj di-ofende neas la senmakulan koncipiĝon. Por Hitlero liberalismo kaj marksismo estas ĝemeloj, ĉar ili ne volas aŭdi pri „sango kaj honoro. Por demokrato, faŝismo kaj bolŝevismo estas ĝemeloj, ĉar ili ne submetiĝas al la ĝenerala voĉdonrajto. Kaj tiel plu. Nedubeble la supre menciitaj tendencoj havas kelkajn komunajn trajtojn. Sed la kerno de la afero troviĝas en tio, ke la evoluo de la homaro elĉerpiĝas nek en „sango kaj honoro, nek en la dogmo de la senmakula koncipiĝo. La historia procezo unuavice esprimas la klasbatalon; krome diversaj klasoj en la nomo de diversaj celoj en certaj momentoj aplikas samajn rimedojn. En la esenco tute ne povas esti alie. Kontraŭbatalantaj armeoj estas ĉiam pli aŭ malpli simetriaj; se ne ekzistus io komuna en iliaj batalmetodoj, tiam ili ne povus fari reciprokajn batojn.

    Nescia kampulo aŭ etvendisto, kiu komprenas nek la originon nek la sencon de la batalo inter proletaro kaj burĝaro, kiam li malkovras ke li troviĝas inter la du fajroj, rigardos ambaŭ militantajn tendarojn kun la sama malamo.

    Kaj kiuj estas ĉiuj ĉi demokrataj moralistoj? Ideologiistoj de la interaj tavoloj, kiuj trafis inter la du fajrojn, aŭ kiuj timas tiun sorton. Nekompreno al la grandaj historiaj movadoj, akriĝinta konservativa mensostato, memkontenta limiteco kaj plej primitiva politika malkuraĝo distingas la profetojn de tiu tipo. Pli ol ĉion alian la moralisto deziras, ke la historio lasu lin trankvila kun liaj libretoj, revuetoj, abonaĵoj, lia popola saĝo kaj liaj moralaj notkajeroj. Sed la historio ne lasas lin trankvila. Ĝi puŝas lin jen maldekstre kaj jen dekstre. Estas klare: revolucio kaj reakcio, carismo kaj bolŝevismo, komunismo, stalinismo kaj trockismo – ĉio ĉi estas ĝemeloj. Kiu ajn dubas pri tio, tiu pripalpu la simetriajn tuberojn ĉe la dekstra same kiel ĉe la maldekstra kraniduono de niaj moralistoj.

    Marksisma senmoraleco kaj eternaj veroj

    La plej populara kaj plej impresa el la akuzoj kontraŭ la bolŝevista „senmoraleco baziĝas sur la tiel nomata jezuita maksimo de la bolŝevismo: „La celo pravigas la rimedojn. De tie ne malproksimas ĝis la venonta konkludo: ĉar la trockistoj, same kiel ĉiuj bolŝevistoj (aŭ marksistoj) ne agnoskas la principojn de la moralo, sekve ne ekzistas „principa" diferenco inter trockismo kaj stalinismo. Kio estis pruvenda.

    Komplete vulgara kaj cinika usona monatgazeto okazigis enketon pri la moralfilozofio de la bolŝevismo. La enketo, kiel kutime, devis samtempe servi la celojn de la etiko kiel tiujn de la reklamo. La neimitebla H.G. Wells, kies granda imagpovo estas superata nur de lia homera memkontento, ne hezitis solidariĝi kun la reakciaj snoboj de la Common Sense. En tio, ĉio estis en ordo. Sed eĉ tiuj partoprenantoj, kiuj opiniis necesa defendi la bolŝevismon, en la plej multaj kazoj ne faris tion sen timemaj pretekstoj (Eastman). La principoj de la marksismoj kompreneble estas malbonaj, sed inter la bolŝevistoj tamen ekzistas valoraj homoj. Vere, tiaj „amikoj" estas pli danĝeraj ol malamikoj.

    Se ni povus decidi preni serioze la sinjorojn senmaskigistojn, tiam ni devus unuavice demandi ilin: Kiuj estas viaj propraj moralaj principoj? Jen demando, al kiu ni verŝajne ne ricevos respondon. Ni supozu por momento, ke nek personaj nek sociaj celoj povas pravigi la rimedojn. Tiam evidente necesas serĉi kriteriojn ekster la historia socio kaj ekster la celoj, kiujn ĝi dum sia evoluado metas al si. Sed kie? Se ne sur la Tero, tiam en la ĉielo. La pastroj jam delonge malkovris certegajn moralkriteriojn en la dia revelacio. Ĉi-mondaj pastretoj parolas pri eternaj diaj veroj sen mencii ties originon. Sed ni havas la rajton konkludi: ĉar tiuj veroj estas eternaj, ili nepre ekzistis ne nur antaŭ la apero de la duonsimia duonhomo surtere, sed eĉ antaŭ la estiĝo de la sunsistemo. De kie ili do venis? La teorio de la eterna moralo tute ne povas ekzisti sen dio.

    Se la moralistoj de la anglosaksa skolo ne limigas sin al la raciisma utilismo, la etiko de la burĝa librotenado, ili ĉiuj aperas kiel la konsciaj aŭ nekonsciaj disĉiploj de la grafo Shaftesbury, kiu – komence de la 18-a jarcento! – deduktis la moralajn juĝojn el aparta „morala senso, kiu laŭ lia supozo estis unufoje por ĉiam donita al la homo. Moralo super la klasoj neeviteble kondukas al agnosko de aparta substanco, de „morala senso aŭ „konscienco, al agnosko de io absoluta, kio estas nenio alia ol la filozofie malkuraĝa sinonimo por dio. Se ni rigardas la moralon sendepende de la „celoj, t.e. de la socio, tiam lastanalize, egale ĉu ni deduktas ĝin el „eternaj veroj aŭ el la „homa naturo, ĝi pruviĝas kiel formo de „naturteologio". la ĉielo restas la sola firma pozicio por militaj operacioj kontraŭ la dialektika materiismo.

    Fine de la deknaŭa jarcento en Ruslando estiĝis tuta skolo de „marksistoj" (Struve, Berdjajev, Bulgakov k.a.), kiuj deziris kompletigi la marksisman instruon per memsufiĉa, t.e. super la klasoj staranta morala principo. Tiuj homoj kompreneble komencis per Kantio kaj la kategoria imperativo¹ . Sed kie ili finis? Struve estas hodiaŭ eksministro de la barono Vrangel kaj fidela filo de la eklezio; Bulgakov estas ortodoksa pastro; Berdjajev interpretas la Apokalipson² en diversaj lingvoj. Tiaj unuavide surprizaj transformiĝoj tute ne klarigeblas per la „slava animo" – Struve

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1