Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

La Oktobra Revolucio -- ĝia signifo; Intervjuo: Alan Woods pri la Rusa Revolucio
La Oktobra Revolucio -- ĝia signifo; Intervjuo: Alan Woods pri la Rusa Revolucio
La Oktobra Revolucio -- ĝia signifo; Intervjuo: Alan Woods pri la Rusa Revolucio
Ebook137 pages1 hour

La Oktobra Revolucio -- ĝia signifo; Intervjuo: Alan Woods pri la Rusa Revolucio

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

La unua teksto estas klarigo de la trockisto Alan Woods pri la signifo de la Oktobra Revolucio en 1917. La dua teksto estas intervjuo, en kiu Alan Woods respondas al interesaj  demandoj pri la Oktobra Revolucio, pri la posta stalinismo kaj pri la rolo de Trocko.

LanguageEsperanto
Release dateOct 8, 2019
ISBN9782369602040
La Oktobra Revolucio -- ĝia signifo; Intervjuo: Alan Woods pri la Rusa Revolucio

Related to La Oktobra Revolucio -- ĝia signifo; Intervjuo

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Related categories

Reviews for La Oktobra Revolucio -- ĝia signifo; Intervjuo

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    La Oktobra Revolucio -- ĝia signifo; Intervjuo - Allan Woods

    ¹ – la laboristoj prenis la potencon en siajn manojn kaj komencis la gigantan taskon de la socialisma rekonstruado de la socio.

    Nun, antaŭ tiu granda datreveno, la amasoj de la estinta Sovetunio alfrontas la fantomon de la kapitalisma kontraŭre-volucio. Meze de plej teruraj scenoj de ekonomia kaj socia ĥaoso, ĉiuj obskuraj fortoj, kiuj estis baritaj de la revolucia inundo, ree surfaciĝas. La privata proprieto, la spekulado, la ortodoksa eklezio, la rasismo, la naciismo, la pogromoj, la prostituado, la senlaboreco kaj la malegaleco, reaperas kvazaŭ svarmo de groteskaj kaj venenaj insektoj el sub ŝtono.

    Kaj tio estas aplaŭdata de la okcidentaj komunikiloj kiel „nova matenruĝo. La personoj kapablaj identigi tiujn monstra-ĵojn kiel „progreson hezitas antaŭ nenio. Nenia mensogo estas por ili tro granda, nenia distordo tro fia. Kaj la lavango da mensogoj jam komencis ruliĝi.

    Por pravigi la kapitalisman sistemon necesas nigrigi la nomon de socialismo, kaj speciale de scienca socialismo, esprimita en la ideoj de Markso, Engelso, Lenino kaj Trocko. Antaŭ ĉio necesas montri, ke la revolucio estas io malbona, kio reprezentas hororan devojiĝon de la „normoj" de la paca socia evoluo kaj kiu neeviteble finiĝas en katastrofo.

    Antaŭ nelonge ni festis la 200-an datrevenon de la franca revolucio. Kvankam temis pri burĝa revolucio, kvankam ĝi okazis antaŭ du jarcentoj, tamen la dominanta klaso de Francujo kaj de aliloke ne povis deteni sin nigrigi la memoron de 1789-1793. Eĉ tempe tiom malproksima okazaĵo estis malagrabla memoro por la riĉuloj kaj potenculoj pri tio, kio okazas, kiam certa sociekonomia sistemo atingas siajn limojn. Ili eĉ proponas ŝanĝi la akrajn vortojn de „La Marseljezo".

    Tamen la revolucioj okazas, kaj ne hazarde. Revolucio fariĝas neevitebla, kiam aparta formo de socio konfliktiĝas kun la disvolvado de la produktivaj fortoj, kiuj estas la bazo de la tuta homa progreso.

    Unu el la plej grandaj libroj de la 20-a jarcento estas la Historio de la Rusa Revolucio de Leo Trocko. Tiu monumenta studaĵo de la eventoj de 1917 estis neniam egaligita. Ĝi estas elstara ekzemplo de uzado de la metodo de la historia materi-ismo por prilumi la procezojn tiaj kaj kiel ili okazas en la socio. La eventoj kiuj kondukis al la Oktobro estas ne nur rakontataj, sed klarigataj en maniero, kiu havas multe pli larĝan validon kaj aplikadon ol la nura historia sperto de la rusa Revolucio.

    Provante diskrediti la Oktobran Revolucion, la dominanta klaso, per siaj dungitaj agentoj en la universitatoj, diligente kulturis la miton, ke la bolŝevista revolucio estis nenio alia ol „ŝtatrenverso" organizita de Lenino kaj de manpleno da kon-spirantoj.

    Interveno de la amasoj

    En la realo, kiel Trocko klarigas, la esenco de revolucio estas la rekta interveno de la amasoj en la politikon kaj en la ĉiutagan agadon de la socio. Dum la „normalaj periodoj la plej multaj homoj kontentiĝas lasante la mastrumadon de la socio en la manoj de la „fakuloj – la parlamentanoj, konsilistoj, advokatoj, ĵurnalistoj, gvidantoj, sindikatuloj, universitataj profesoroj kaj tiel plu.

    Dum periodo, kiu povas esti de jaroj aŭ eĉ de jardekoj, la socio povas ŝajni en ia „ekvilibro". Tio estas aparte certa en longa periodo de kapitalisma ekonomia kresko, kiel tiu, kiu daŭris preskaŭ kvar jardekojn post la fino de la Dua Mondmi-lito.

    En tiaj periodoj, la ideoj de la marksismo ne estas facile akceptataj aŭ nur aŭskultataj, ĉar ili ŝajne kontraŭas la „fakt-ojn. Male, la iluzioj de la reformistaj laboristaj gvidantoj pri malrapida, laŭgrada kaj evolua ŝanĝo – „hodiaŭ pli bone ol hieraŭ, kaj morgaŭ pli bone ol hodiaŭ – allogas ĝeneralan aŭskultantaron.

    Tamen, sub la ŝajne trankvila surfaco, fortaj fluoj akumuli-ĝas. Okazas laŭgrada akumulado de malkontento kaj frustriĝo en la amasoj, kreskanta malagrabla sento en la mezaj tavoloj de la socio. Tiu sento aparte sentiĝas de la intelektuloj kaj la studentoj, kiuj estas sentema barometro por la ŝanĝiĝoj de la etoso en la socio.

    En brile ilustra frazo, Trocko mencias la „molekulan proce-zon de la revolucio", kiu seninterrompe evoluas en la menso de la laboristoj. Tamen, ĉar tiu procezo estas laŭgrada kaj ne tuŝas la ĝeneralan politikan fizionomion de la socio, ĝi ne estas rimarkata de la homoj, escepte de la marksistoj.

    Same, la grundo ŝajnas al ni solida kaj firma sub niaj piedoj („roke firma, kiel diras rekantaĵo). Sed la geologio instruas al ni, ke la rokoj ne estas absolute stabilaj, kaj ke la tero konstante ŝanĝiĝas sub niaj piedoj. La kontinentoj estas en moviĝo kaj en konstanta „milito, unu koliziante kontraŭ alia. Ĉar la geologian ŝanĝon oni ne mezuras laŭ jaroj nek eĉ jarcentoj, sed per eonoj

    ² , la kontinentaj ŝanĝiĝoj restas ne atentataj, escepte por la faku-loj. Sed la faldolinioj akumuliĝas, sub neimageblaj premoj, kiuj eventuale eksplodas en tertremoj.

    Militoj kaj revolucioj

    Ekzistas similaj faldolinioj en ĉiuj socioj. La okaza eksplodo de militoj kaj de revolucioj obeas proksimume al la samaj leĝoj kiel tertremoj, kaj ankaŭ estas neeviteblaj. La neevitebla momento alvenas, kiam la amaso de la popolo decidas, ke „la aferoj ne povas tiel plu daŭri". La rompo okazas, kiam la plimulto moviĝas por preni siajn vivojn kaj sian destinon en siajn proprajn manojn. Tio, kaj nenio pli, estas la precipa signifo de revolucio.

    Por la bonstata intelektulo, revolucio estas aberacio, „mons-tro, devojiĝo de la normo. La socio portempe fariĝas „frene-za, ĝis kiam eventuale la „ordo" estas restarigita. Por tia psiĥologio, la plej kontentiga mensa bildo de revolucio estas tiu de blinda grego, kiu subite ektimis aŭ, eĉ pli bone, de konspiro fare de demagogoj.

    En la realo, la psiĥaj ŝanĝoj, kiuj okazas kun ekstrema bruskeco en ĉia ajn revolucio, ne estas hazardaj, sed radikas en la tuta antaŭa periodo.

    La homa menso ĝenerale ne estas revolucia, sed konserva-tiva. Dum la vivkondiĉoj estas ĝenerale akcepteblaj, la homoj emas akcepti la ekzistantan staton de la aferoj en la socio. La konscio tendencas esti multe malantaŭ la ŝanĝoj okazantaj en la objektiva mondo de la ekonomio kaj de la socio.

    Nur lastinstance, kiam jam ne estas alternativo, la plimulto elektas decidan rompon

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1