Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Respondo al V. I. Zasuliĉ
Respondo al V. I. Zasuliĉ
Respondo al V. I. Zasuliĉ
Ebook245 pages1 hour

Respondo al V. I. Zasuliĉ

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Karlo Markso respondas al V. I. Zasuliĉ al ŝia demando pri la pritakso de la rusa kampula komunumo (artelo); Klaus Gietinger riproĉas al la rusaj bolŝevistoj (same al Lenino kaj Trocko kiel al Stalino) ke ili ne konis tiun tekston kaj pro tio agadis mise kaj kondukis la USSR al la konata stalina katastrofo; Teksto de Frederiko Engelso el la jaro

LanguageEsperanto
Release dateAug 8, 2019
ISBN9782369601838
Respondo al V. I. Zasuliĉ

Read more from Karlo Markso

Related to Respondo al V. I. Zasuliĉ

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Reviews for Respondo al V. I. Zasuliĉ

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Respondo al V. I. Zasuliĉ - Karlo Markso

    Klaus Gietinger: La miskompreno

    Pri la popolvolano Markso, la amo de la bolŝevistoj je la kamparo kaj pri la origina socialisma akumulado

    1.

    Ĝentile la popolvolanino¹ (narodniki ) Vera Ivanovna Zasuliĉ skribis la 16-an de Februaro 1881 leteron al tiu, kiu estis supozata tion scii:

    „Lastatempe ni ofte aŭdis diri, ke la vilaĝa komunumo estas arĥaa² formo, kiun la historio […] kondamnis al pereo. Tiuj, kiuj profetas tion, nomas sin viaj disĉiploj, ‘marksistoj’ […]. Vi komprenas do, Civitano, kiom Via opinio pri tiu demando interesas nin kaj kiom grandan servon Vi farus al ni, se Vi prezentus Viajn opiniojn pri la ebla sorto de nia vilaĝa komunumo kaj pri la teorio de la historia neceso, ke ĉiuj landoj de la mondo trairas ĉiujn fazojn de la kapitalisma produktado."

    Nu, la „civitano" respondis ne facilanime. Li redaktis entute kvar leterojn al la zorganta virino.

    En tiu, kiun li elsendis, li parolas pri „miskompreno koncerne mian tiel nomatan teorion", ĉar:

    „La ‘historia neeviteblo’ de tiu movado estas do eksplicite limigita al la landoj de okcidenta Eŭropo kaj „la analizo donita en 'La kapitalo’ entenas do nenian pruvon ‒ nek por nek kontraŭ la vivkapablo de la vilaĝa komunumo, sed la speciala studado, kiun mi faris pri tio kaj por kiu mi akiris materialon el originaj fontoj, konvinkis min pri tio, ke tiu vilaĝa komunumo estas la bastiono de la socia renaskiĝo de Ruslando. […] Mi havas la honoron, kara Civitanino, Via tre sindonema Karlo Markso.³

    Do, „miskompreno", kaj kun sekvoj de granda atingo.

    Cetere Markso povas tute ne imagi, ke oni povis miskompreni lin, ĉar en la dua malneto tekstas: „La rusaj ‘marksistoj’, pri kiuj vi parolas, estas tute nekonataj al mi." Kiel li povus koni ilin, ĉar Lenino estis en tiu momento 11-jara, Trocko⁴ 2-jara, Stalino same kaj Rozo Luksemburgo⁵ 10-jara. Kaj ĉiuj estas viktimoj de tiu miskompreno. Markso mem ne estas senkulpa pri ĝi. Ĉar, kiel pruvo ke li ne inkludas Ruslandon en la teorion de la origina akumulado, li referencas la (postan) francan eldonon de La kapitalo, en kiu tekstas, ke tio ĝustas por „ĉiuj landoj de Okcidenteŭropo". En la germana eldono tiu limigo mankas.⁶

    Sed kvankam Trocko konis s-inon Zasuliĉ ankoraŭ el sia tempo kiel menŝevisto, ŝajnas ke la kono de tiu ŝia letero kaj la respondo de Markso ne atingis la bolŝevistojn. Sed eble ili havis entute tro teĥnikan komprenon de tio, kion Markso nomis „produktadrimedoj". Eble la bolŝevistoj estis ankaŭ urbanoj, industrifetiĉistoj kun nenia kompreno por vilaĝoj kaj la plebe praa viv- kaj produktad-maniero.

    Kiam ili, la 25-an de Oktobro 1917, apoge sur larĝa amasmovado, transprenis la potencon en Ruslando, ili tamen sciis, ke ili rilatas kun lando, en kiu vivis preskaŭ 80 elcentoj da kampuloj kaj maksimume 15 elcentoj da proletoj.

    La amaso de kampuloj vivis en la de Markso tiom laŭdata vilaĝa komunumo (obŝina). Temas pri alidistribua komunumo, kiu periode disdonis la komunan grundon al la unuopaj mastrumejoj. La kampulaj familiaj entreprenoj private alproprigis al si la produkton, kiun ili estis ellaborintaj, kaj decidis pri la plusoj.

    Lenino sciis, ke li bezonis la kampulojn, almenaŭ ĝis kiam la „soveta potenco" estis firmigita. Do li rezignis pri la postulo en la partiprogramo de tuja ŝtatigo de la granda grundproprieto. „Ni komprenis", diris li en julio 1918 en la 4- a Tutruslanda Sovetkongreso, „ke maleblas tuj realigi la ŝtatigon."⁷ Li cedis al la postulo de la Maldekstraj Socialrevoluciuloj (MSR) kaj disdividis, ‘sociigis’ grundon resp. provis postfare laŭleĝigi la ‘sovaĝan’ akaparon de grundo fare de la kampuloj.

    Tamen li ne forlasis la celon de estonta kolektivigo, t.e. de centre desupre gvidata kampkulturo.

    La MSR vidis la „kompensan grund-uzadon" kaj la kampulan famili-entreprenon kiel bazon por estonta kolektiva kamplaboro. Ili eliris de tio, ke la Rusa Kampara Komunumo alportos al la kamparanoj komunecan konscion. Ili kredis, ke la kampuloj per tio el propra sperto pretiĝos por kolektiva kampkulturo. La demando, ĉu tio povus sukcesi, estas vana, ĉar tio ne proviĝis.

    Kaj kiel Markso opiniis pri tio? Tiu estis, pro sia „specialaj studoj", konvinkita, ke

    „la komuna proprieto je grundo donas al ĝi (al la vilaĝa komunumo, K.G.) „la naturan bazon de kolektiva alproprigo, kaj ĝia historia medio, la samtempeco kun la kapitalisma produktado, donas al ĝi tute pretaj la materiajn kondiĉojn de grandskale organizita kolektiva laboro […]. Ĝi povas iom post iom anstataŭigi la parcelecan kampkulturon per kombinita kaj maŝine funkcianta kampkulturo, al kiu la fizikaj ecoj de la rusa grundo vere invitas.

    La komunumo tiel „fariĝus la senpera elirpunkto de la ekonomia sistemo, al kiu la moderna socio tendencas, kaj komencus novan vivon sen komenci per sia sinmortigo." Markso do eliras de tio, ke en Ruslando la periodo de origina akumulado, ligita kun malriĉigo kaj elradikigo de la kampuloj transsalteblas kaj ke eblas rekte transiri al kolektivismo. Kaj li proponas:

    „Oni devus simple anstataŭigi la administran distrikton ‒ registara institucio ‒ per kampula asembleo, kiun la komunumoj mem elektus kaj kiu servus kiel ekonomia kaj administra organo de iliaj interesoj."

    Tio estis ne nur ‘sindikatismo’, sed tutsimple la programo de la MSR! Efektive la ekstrema malriĉiĝo de la etkampuloj, malgraŭ progresanta kapitalismo en la carisma Ruslando, male al la antaŭdiroj de la bolŝevistoj, ne okazis.

    La koncepto de Lenino estis alia. Li ne havis komprenon por la kompensanta grunduzado kaj nomis ĝin „sensencaĵo, ne sciante, ke li per tio kondamnis ankaŭ la tiurilatajn opiniojn de Markso kiel sensencaĵon kaj lin mem, kiel la MSR, kiel „etburĝon.

    Lenino kaj la „jesuita Trocko (Luksemburgo 1911) male, estis ege fascinitaj de la prusa militarismo kaj de ties „grandioza organiza laboro dum la mondmilito, nomata „militsocialismo".

    La kaŭzo kuŝas en tio, ke la forta centraligo de la industrio (inkluzive de ĉiaj despotaj disponoj) kreita de la germanoj, estis de la bolŝevistoj komprenata kiel „pozitiva" produktadforto. Trocko:

    „Por la enkonduko de la kontrolado de la produktado kaj por la disdivido la proletaro havis tre valorajn modelojn en Okcidenteŭropo, precipe en la tiel nomata ‘militsocialismo’ de Germanujo."

    Fakte la koncentriĝo kaj centraliĝo en la kapitalisma industrio (akci-societoj, trustoj, karteloj) jam en la lasta triono de la 19-a jarcentoj faris grandajn progresojn (la samtempaj procezoj de malkoncentriĝo ankoraŭ ne estis tiel videblaj kiel hodiaŭ). Tio instigis Engelson en la fifama Kontraŭ-Duringo⁹ aserti: „Sur certa evoluŝtupo ankaŭ tiu formo jam ne sufiĉas: la oficiala reprezentanto de la kapitalisma socio, la ŝtato, devas transpreni la gvidon."

    Por Lenino kiel por Trocko konsekvence la ŝtatkapitalismo estis transira stadio al socialismo. Sed se la unua ankoraŭ ne ekzistis, kiel en Ruslando, oni devis artefarite estigi ĝin:

    „Tiom longe, kiom en Germanujo la revolucio ankoraŭ prokrastas sian ‘naskiĝon’, estas nia tasko lerni el la ŝtatkapitalismo de la germanoj, transpreni ĝin tutforte, timi neniajn diktatorecajn metodojn, […] sen ĉe tio timi la uzadon de barbaraj metodoj de batalo kontraŭ la barbareco."¹⁰

    Lige kun la en la jaro 1918 akcelata malgravigo de la konsilantaroj (la sovetoj) ‒ sur ĉiuj niveloj (armeo, fabriko, politiko) ‒ la bolŝevistoj provis tiel desupre enkonduki la komunismon. Oni forigis la elekton de la oficiroj, senpovigis la entrepren-komitatojn kaj revenis al la unuhoma gvidado, oni malebligis sindikatismajn provojn sociigi kaj organizi demalsupre la ekonomion tra Tutrusia Kongreso de Entrepren-Konsilantaroj, kaj oni ŝanĝis la sovetojn al faktaj aneksaĵoj de la Ruslanda Komunista Partio (RKP).

    Oni ĉiam denove pravigis tion per la minaco de la Blankaj Armeoj (kaj ilia teroro), kiuj ekde la somero 1918 de ĉiuj flankoj enpenetris, do per la interna milito (resp. per la avanco de la germanoj en Februaro 1918).

    Sed kial la bolŝevistoj post la fino de la interna milito aŭtune de 1920 tiam ne revenis al ia ajn formo de la antaŭe (provizore) tiel laŭdata „baz-demokratia diktatoreco de la proletaro („Ĉian potencon al la sovetoj)?

    Ĉar la amasoj, inkluzive de la urba proletaro, simple ankoraŭ ne estis sufiĉe evoluintaj:

    „La diktatoreco de la proletaro signifas laŭ sia plej interna esenco la rektan regadon de la revolucia antaŭtaĉmento, kiu apogas sin sur la pezaj amasoj kaj, se necese, devigas la postrestintan finaĵon orientiĝi laŭ la pinto."¹¹

    Lenino kaj Trocko estis tiu speco de marksistoj, kiujn Vera I. Zasuliĉ tiom timis kaj pri kiuj Markso laŭdire estis nenion aŭdinta.

    Al tiu aŭtokrateca politiko apartenis ankaŭ, uzi la grenmonopolon, enkondukitan de Kerenski, kiel rimedon por kontroli la kampulojn.

    La situacio de provizado rapide akriĝis en la jaro 1918. La lando, malfortiĝinta de milito kaj de interna milito, sed precipe la Ruĝa Armeo kaj la urboj urĝe bezonis nutraĵojn. Nu, la kampuloj estis ja favoraj al la revolucio, per kiu ili ja ricevis grundon, kvankam malpli ol atendite. Sed samtempe la plej efikaj kampkulturaj entreprenoj, la grandgrundaj entreprenoj, estis dispecigitaj per la disdivido de la grundo. La industrio estis en marasmo. La gigantaj burokrataj institucioj sen ajna desuba kontrolo, por gvidado de la ekonomio (Supera Popola Ekonomi-Konsilantaro) kaj por distribuado (Komisarejo por demandoj de provizado), kiuj kapablis nek starigi planon nek (senpage!) provizi la loĝantaron, donis al ĝi la finofaran baton. La inflacio (kiun la bolŝevistoj konscie pligravigis, ĉar oni volis ja forigi la monon!), eksplodis. La kampuloj ne ricevis ekvivalenton por siaj produktoj. La interŝanĝo kontraŭ industrivaroj ne funkciis, ĉar ili preskaŭ ne ekzistis.

    La bolŝevistoj nun puŝis la kontraŭdirojn ĝisekstreme.

    Anstataŭ logike liberigi la grenmonopolon kaj allasi merkaton

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1