Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Venko de Hitlero signifas militon kontraŭ la USSR; La 4-a Internacio kaj la USSR; La stalina burokrataro kaj la Kirov-murdo
Venko de Hitlero signifas militon kontraŭ la USSR; La 4-a Internacio kaj la USSR; La stalina burokrataro kaj la Kirov-murdo
Venko de Hitlero signifas militon kontraŭ la USSR; La 4-a Internacio kaj la USSR; La stalina burokrataro kaj la Kirov-murdo
Ebook154 pages1 hour

Venko de Hitlero signifas militon kontraŭ la USSR; La 4-a Internacio kaj la USSR; La stalina burokrataro kaj la Kirov-murdo

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Tiuj ĉi tekstoj de Trocko inter 1931 (kiam li prave konkludis, ke venko de Hitlero – kiu efektive okazis apenaŭ du jarojn poste – signifus militon kontraŭ la USSR, sed mal­prave ankoraŭ supozis, ke la germanaj komunistoj batalus kontraŭ Hitlero kaze de lia enpotenciĝo) tra 1934 (kiam li klari­gas la neceson krei 4-an

LanguageEsperanto
Release dateSep 29, 2019
ISBN9782369602026
Venko de Hitlero signifas militon kontraŭ la USSR; La 4-a Internacio kaj la USSR; La stalina burokrataro kaj la Kirov-murdo

Related to Venko de Hitlero signifas militon kontraŭ la USSR; La 4-a Internacio kaj la USSR; La stalina burokrataro kaj la Kirov-murdo

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Reviews for Venko de Hitlero signifas militon kontraŭ la USSR; La 4-a Internacio kaj la USSR; La stalina burokrataro kaj la Kirov-murdo

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Venko de Hitlero signifas militon kontraŭ la USSR; La 4-a Internacio kaj la USSR; La stalina burokrataro kaj la Kirov-murdo - Leo Trocko

    Venko de Hitlero signifas militon kontraŭ la USSR

    1931-12-28¹

    Aktuale ekzistas du malkutime disaj fokusoj de la monda politiko, la unua troviĝas sur la linio Mukde-Pekino² , la alia sur la linio Berlino-Munkeno. Ĉiu el tiuj ĉi infektejoj kapablas perturbi la normalan iradon de la okazaĵoj sur nia planedo por jaroj aŭ jardekoj. Intertempe la diplomatoj kaj la oficialaj politikistoj sekvas sian ĉiutagan agadon, kvazaŭ ne okazus io aparta. Precize tiel ili faris ja en 1912, dum la Balkan-milito, kiu estis la antaŭludo al la milito de 1914.

    Oni nomas tion prave struta politiko, ĉe kio oni mistaksas saĝan birdon. La bela rezolucio de la Ligo de la popoloj pri la manĉura demando³ – eĉ taksate en la kadro de la historio de la eŭropa diplomatio – estas dokumento de senekzempla nekapablo; neniu struto, kiu respektas sin, metus sian nomon sub tio. Tia blindeco (en multaj kazoj tio estas tute evidente malvolo vidi) al tio, kio prepariĝas en la Ekstrem-Oriento, parte klarigeblas pro la fakto, ke la okazaĵoj tie evoluas relative malrapide. La Oriento, kvankam ĝi vekiĝas al nova vivo, estas ankoraŭ tre malproksima de la usona, kaj eĉ de la eŭropa rapido.

    Germanujo estas afero malfacila. La Eŭropo en Versajlo balkanigita trafis en sakstraton. Tiu senelireco aperas en Germanujo en koncentrita formo, en la politika formo de la nacisocialismo. En la lingvo de la socialpsiĥologio tiu politika tendenco priskribeblas kiel epidemia histerio de malespero de la mezaj tavoloj. Mi pensas ĉi tie pri la ruinigitaj etkomercistoj, metiistoj kaj kampuloj, ankaŭ pri partoj de la senlabora proletaro, pri la oficistoj kaj pri la eksaj oficiroj de la granda milito, kiuj ankoraŭ portas siajn distingaĵojn, sed jam ne ricevas salajron, pri la dungitoj de la intertempe fermitaj oficejoj, pri la librotenistoj de la bankrotaj bankoj, pri la senokupataj inĝenieroj, pri la ĵurnalistoj sen salajro kaj sen perspektivo, pri la kuracistoj, kies klientoj ja ankoraŭ malsanas, sed ne scias kiel pagi.

    Hitlero rifuzis respondi al demandoj pri sia internpolitika programo, ĉar ĉe tio, laŭ li, temas pri militaj sekretoj. Li eĉ ne pensas, diras li, transdoni la sekreton de siaj savaj metodoj al siaj politikaj kontraŭuloj. Tio ne estas tre patriota, sed ruza. En la realo Hitlero ne havas sekreton. Sed ni ne okupiĝu ĉi tie pri lia interna politiko. En la sfero de la ekstera politiko lia pozicio ŝajnas unuavide esti iomete pli klara. En siaj artikoloj kaj paroladoj Hitlero deklaras la militon al la versajla packontrakto, kies produkto li estas mem. Lia specialaĵo estas agresaj insultoj kontraŭ Francujo. Sed en la realo Hitlero, se li enpotenciĝus, fariĝus ĉefa apogilo de Versajlo kaj helpanto de la franca imperiismo.

    Tiuj ĉi asertoj povas soni paradokse. Sed ili rezultas neeviteble el la logiko de la eŭropa kaj internacia situacio, se oni analizas ĝin ĝuste, t.e. se la analizo deiras el la bazaj fortoj de la politiko kaj ne de vanta babilado, de gestoj kaj de alia demagogia fatraso.

    Hitlero bezonos aliancanojn

    La germanaj faŝistoj deklaras, ke la marksismo kaj Versajlo estas iliaj du malamikoj. Per marksistoj ili celas du germanajn partiojn – la komunistojn kaj la socialdemokrataron – kaj unu ŝtaton – la Sovetunion. Sub Versajlo ili komprenas Francujon kaj Pollandon. Por kompreni, kian internacian rolon nacisocialisma Germanujo ludus, oni devas mallonge esplori tiujn ĉi elementojn en ilia interefikado.

    La itala sperto sufiĉe klarigis la rilatojn inter faŝismo kaj marksismo. Ĝis la opereta marŝo al Romo la programo de Musolino ne estis malpli radikala kaj mistika ol tiu de Hitlero. En la praktiko ĝi rapide fariĝis la programo de batalo kontraŭ la revoluciaj kaj opoziciaj fortoj. Same kiel ĝia itala modelo ankaŭ la germana nacisocialismo povas akiri la potencon nur post disbato de la laboristaj organizaĵoj. Tio tamen ne simplas. Inter si kaj la potenco, kiun ili avidas, la nacisocialistoj trafos sur la internan militon. Eĉ se Hitlero sukcesus akiri parlamentan plimulton sur paca vojo – kiun oni povas trankvile ekskludi el la serio da eblecoj – li tamen, por starigi la faŝisman regadon, starus antaŭ la sama neceso tordi la kolon al la Komunista Partio, al la socialdemokrataro kaj al la sindikatoj. Kaj tio estas pli malfacila ol longa kaj komplika ĥirurgia interveno. Hitlero scias tion mem tre bone. Kaj pro tio li ankaŭ tute ne pensas ligi siajn politikajn planojn kun la malcerta sorto de parlamentismo.

    Dum Hitlero plenforte asertas sian laŭleĝemon, li atendas favoran momenton por ekbati rapide kaj precize. Ĉu tio sukcesos al li? Tio ne estas tasko facila, sed estus nepardonebla facilanimeco konsideri sukceson de Hitlero ekskludita. Sur kia ajn vojo Hitlero venus al la potenco – ĉu tra la malfermita pordo aŭ per enrompiĝo – la faŝismigo de Germanujo ĉiukaze kaŭzos gravan internpolitikan konflikton. Tio neeviteble por konsiderinda periodo paralizus la fortojn de la lando kaj devigus Hitleron serĉi en la najbaraj landoj ne venĝon, sed aliancanojn kaj protektantojn. Nia analizo devas deiri de tiu ĉi fundamenta ideo.

    La germanaj laboristoj en la batalo kontraŭ la faŝismo kompreneble serĉos kaj trovos la subtenon de la Sovetunio. Ĉu sub tiaj cirkonstancoj eblas imagi eĉ nur por momento, ke la hitlera registaro riskus armitan konflikton kun Francujo aŭ Pollando? Inter la proletaro de faŝisma Germanujo kaj la Sovetunio staras Pilsudski. Al Hitlero okupiĝanta pri faŝismigo de Germanujo la helpo aŭ almenaŭ la favora neŭtraleco de Pilsudski estus senfine pli valora ol la forigo de la pola koridoro. Kiom malgrava tiu demando – kaj eĉ la demando de la germanaj limoj entute – aperos al Hitlero, ekde kiam li devas fari sian tenacan batalon por konkero kaj konservado de la potenco!

    Pilsudski estus por Hitlero ponto al amikeco kun Francujo, se ne en la realo aliaj pontoj troviĝas pli proksimaj. Eĉ nun en la franca gazetaro – kvankam nur en duarangaj gazetoj – ekzistas voĉoj, kiuj diras: Estas tempo por orientiĝi al Hitlero. La oficiala gazetaro, gvidata de Le Temps, kompreneble alprenas malamikan pozicion al la nacisocialismo, sed ne, ĉar la mastroj de la sortoj en la nuntempa Francujo konsiderus la militajn gestojn de Hitlero seriozaj, sed ĉar ili timas la solan vojon, sur kiu Hitlero povas akiri la potencon, la vojon de interna milito, kies rezulton neniu povas antaŭdiri. Ĉu lia politiko de dekstra ŝtatrenverso ne povas okazigi maldekstran revolucion? Jen kio maltrankviligas la regantajn rondojn en Francujo – cetere tute prave.

    Sed unu afero klaras: se Hitlero superus ĉiujn malhelpojn kaj enpotenciĝus, tiam, por havi liberan manon en la propra lando, devus komenci fidel-ĵuron al Versajlo. Neniu ĉe la Quai d'Orsay⁴ dubas pri tio. Eĉ pli, oni scias tie precize, ke armea diktatoreco de Hitlero en Germanujo starigita por daŭro fariĝus senkompare pli stabila elemento de la franca hegemonio en Eŭropo ol la nuna germana regadformo, kies matematika formulo konsistas el nuraj nekonatoj.

    La milito estus neevitebla

    Estus tute infaneca imagi, ke la regantaj rondoj de Francujo embarasiĝus, se ili devus aperi kiel protektantoj de faŝisma Germanujo. Francujo protektas Pollandon, Rumanujon kaj Jugoslavujon – tri landojn regatajn de armeaj diktatorecoj. Tio tute ne estas hazardo. La nuna hegemonio de Francujo en Eŭropo rezultas el tio, ke Francujo fariĝis la sola heredanto de la venko komune elbatalita kun Usono kaj Britujo. (Mi ne mencias ĉi tie Ruslandon, ĉar ĝi ne partoprenis en la venko, kvankam ĝi alportis por ĝi la plej grandajn oferojn de homaj vivoj.) El la manoj de la plej potenca alianco de la mondpotencoj, kiujn la historio konas, Francujo ricevis heredaĵon, kiun ĝi ne volas cedi, kvankam ĝi estas tro peza por ĝiaj mallarĝaj ŝultroj. La teritorio de Francujo, ĝia loĝantaro, ĝiaj produktadfortoj, ĝia nacia enspezo – ĉio ĉi evidente troviĝas en nenia proporcio al la konservado de ĝia hegemonio. La balkanigo de Eŭropo, la akriĝo de la kontraŭecoj, la batalo kontraŭ la malarmado, la subteno al armeaj diktatorecoj – jen metodoj, kiuj necesas por konservi la francan hegemonion.

    La granda divido de la germana popolo estas en la sistemo de la franca hegemonio same necesa ĉenero kiel la fantastaj polaj limoj kun sia fama koridoro⁵ . En la

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1