Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Inter imperiismo kaj revolucio: La bazoj de la revolucio ĉe la unuopa ekzemplo de Kartvelujo
Inter imperiismo kaj revolucio: La bazoj de la revolucio ĉe la unuopa ekzemplo de Kartvelujo
Inter imperiismo kaj revolucio: La bazoj de la revolucio ĉe la unuopa ekzemplo de Kartvelujo
Ebook282 pages3 hours

Inter imperiismo kaj revolucio: La bazoj de la revolucio ĉe la unuopa ekzemplo de Kartvelujo

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Tiu ĉi verko pri la sendependa Kartvelujo de la socialdemokrata reĝimo estas jam la tria eldonita de MAS pri tiu temo. La unua, de Eric Lee: La eksperimento. La forgesi­ta revolucio de Kartvelujo 1918-1921 (MAS-libro n-ro 200), estis kritika respon­do al la teksto de tiu ĉi libro de Tr

LanguageEsperanto
Release dateSep 21, 2019
ISBN9782369602002
Inter imperiismo kaj revolucio: La bazoj de la revolucio ĉe la unuopa ekzemplo de Kartvelujo

Related to Inter imperiismo kaj revolucio

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Related categories

Reviews for Inter imperiismo kaj revolucio

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Inter imperiismo kaj revolucio - Leo Trocko

    Dediĉo

    Memore al Stepan Ŝaŭmjan, Aleksej Ĝaparidze kaj al la 24 ceteraj komunistoj el Bakuo,

    sen enketo nek tribunalo sur la dezerta fervojlinio inter la transkaspiaj stacioj Pereval kaj Aĥĉa Kuima

    mortigitaj la 20-an de Septembro 1918

    fare de la ĉefo de la angla¹ armea misio en Aĥŝabad, Teag Jones, kun scio kaj aprobo de la ceteraj anglaj instancoj en Transkaŭkazo kaj speciale de la komandanto de la britaj trupoj en Transkaŭkazo, generalmajoro Tompson;

    memore al

    la laboristoj, kiuj dum la mitingo en la Aleksandra Ĝardeno en Tbiliso fare de la menŝevista registaro la 10-an de Februaro 1918 estis mortpafitaj;

    memore al

    centoj kaj miloj de transkaŭkazaj komunistoj, kiuj en la batalo por la sovetpotenco pereis, mortpafitaj, pendumitaj, ĝismorte torturitaj

    fare de la demokratia koalicia registaro de Transkaŭkazo,

    fare de la menŝevista registaro de la demokratia Kartvelujo,

    fare de la trupoj de la sultano, de la aliancano de la transkaŭkaza demokratio,

    fare de la trupoj de la Hohencolo² , la protektanto de la menŝevisma Kartvelujo,

    fare de la britaj trupoj, kiuj estis enmarŝintaj por komuna batalo kun la menŝevistoj kontraŭ la komunistoj de Kartvelujo,

    fare de la blankgvardianoj de Denikin kaj Vrangel, sub rekta kaj malrekta kunagado de la kartvelaj menŝevistoj;

    memore al

    la revoluciaj gvidantoj de la kampulaj ribeloj de Osetujo, Abĥazujo, Adŝarujo, Gurujo, Mingrelio k.a., mortpafitaj fare de la menŝevista registaro de Kartvelujo,

    tiu ĉi libro estas dediĉita de la aŭtoro,

    verkita por senmaskigi mensogon, kalumnion kaj incitadon,

    kiuj en densaj nuboj ekiras el la tendaro de la subpremantoj, ekspluatistoj, imperiistoj, rabistoj, murdistoj kaj de iliaj politikaj solduloj kaj libervolaj lakeoj.

    Pri la dua eldono (28-an de Oktobro 1922)

    La angla kaj germana eldonoj de mia libreto pri Kartvelujo kaŭzis al mi respondojn de s-ro N. Ĵordania³ , kondiĉe ke mi opinias necesa respondi al ĝi. Sed por tio mi ne vidas la neceson. Mia libreto estas verkita surbaze de materialo, kiu estas nerefutebla, ĉar ĝi estas ĉerpita precipe el menŝevistaj fontoj. Koncerne tiun ĉi vidpunkton, el kiu mi pritraktis la faktan materialon, okaze de la kazuistaj ekzercoj de la gvidanto de la kartvelaj menŝevistoj, ĝi ne bezonas novan argumentadon.

    Ĵordania nomas nin imperiistoj sub revolucia masko. Sed la sama Ĵordania deklaris: Mi preferas la imperiistojn de la Okcidento al la fanatikuloj de la Oriento. – kaj kiam? Tiam, kiam la imperiistoj de la Okcidentoj el ĉiuj flankoj premis nin. Ĉe tiu direkto de la politikaj gustoj kompletigo de la teoria polemiko per armita politiko estis neevitebla. La iniciaton por tio transprenis Kartvelujo. La sekvoj estas konataj.⁴ Kaj ni preferas la senpovan Ĵordania – kvankam li kulpigis nin je imperiismo – al tiu Ĵordania, kiu kiel prezidanto de Kartvelujo malfermis la pordon al la imperiistoj de la Okcidento, por procedi kontraŭ ni, la fanatikuloj de la Oriento.

    Moskvo, la 28-an de Oktobro 1922.

    L. Trocko

    Enkonduko

    Disde la dato fiksita por la konferenco en Ĝenovo disigas nin – en la momento, kiam tiuj ĉi linioj estas skribataj – malpli ol tri semajnoj. Kiom da tempo disigas nin de la konferenco mem, tion scias evidente ankoraŭ neniu. La diplomatia batalo pri la konferenco estas plej dense ligita kun la politika agitado pri la soveta Ruslando. Inter la diplomatio de la burĝaro kaj ĝia socialdemokrataro la labordivido envere restas: la diplomatio faras oficialajn intrigojn, la socialdemokrataro mobilizas la publikan opinion kontraŭ la respubliko de la laboristoj kaj kampuloj.

    Kion volas la diplomatio? Surmeti al la revolucia Ruslando kiom eble plej pezan tributon; devigi ĝin pagi kiom eble plej da kompensaĵoj; kiom eble plej larĝe etendi la limojn de la privata posedo sur la soveta teritorio; doni kiom eble plej da privilegioj al la eksterlandaj kaj rusaj financuloj, industriuloj kaj uzuristoj super la rusaj laboristoj kaj kampuloj. Tio, kio antaŭe servis kiel masko por tiuj postuloj – demokratio, "rajto, libereco" – tion la burĝaro hodiaŭ forŝovis, kiel la komercisto ĵetas flanken la pakpaperon de peco da ŝtofo, kiam li devas montri sian varon, marĉandi kaj mezuri ĝin laŭ arŝinoj⁶ .

    Sed en la burĝa socio nenio perdiĝas. La papera ŝelo, nomata rajto, transiras en la disponeblon de la socialdemokrataro; tio estas ilia varo, ĝi komercas per ĝi. La Dua Internacio⁷ – kaj kio estas dirita pri ĝi, tio validas ankaŭ por ĝia ombro, kiun ĝi maldekstren ĵetas en formo de la Du-kaj-duona Internacio – ĉiaforte klopodas por pruvi al la laboristoj, ke, ĉar la soveta registaro ne plenumas rajton kaj demokration, la laborantaj amasoj de Ruslando ne meritas subtenon en sia batalo kontraŭ la mondaj uzuristoj.

    Nian malobservon je rajto kaj demokratio ni plej forte montris, kiel konate, en la Oktobra Revolucio. Ĝuste tiu estas ja nia prapeko. Dum la unuaj jaroj la burĝaro provis elsarki la socialisman revolucion per la glavo. Nun ĝi limigas sin praktiki al ĝi esencajn kapitalismajn plibonigojn. La batalo temas pri ties amplekso.

    Sed la Dua Internacio ŝatus uzi la konferencon en Ĝenovo por restarigi rajton kaj demokration. Oni emus opinii, ke el tio devus sekvi tute preciza programo: ne enlasi en Germanujon la uzurpan, diktatorecan, terorisman registaron de la sovetoj, sed igi tien la demokratajn relikvojn de la Konstituciiga Asembleo. Sed tia pritrakto de la demando estus tro ridinda kaj ankaŭ kruciĝus kun la praktikaj paŝoj de la burĝaro. La Dua Internacio ankaŭ plej malmulte pretendas je la rolo de freneza kavaliro de la demokratio. Ĝi estas nur ties Sanĉo Pansa. Ĝi ne kuraĝas levi la demandon en ĝia plena amplekso. Ĝi ŝatus nur tiri el ĝi iometan utilon.

    La slogano de la batalo por eta demokratia utilo estas aktuale Kartvelujo. La soveta ŝanĝego okazis tie antaŭ nur jaro. En Kartvelujo la partio de la Dua Internacio havis la potencon en siaj manoj. La menŝevisma respubliko konstante ŝanceliĝis inter imperiismo kaj proletara revolucio, per tio ke ĝi serĉis protekton ĉe la unua aŭ subtenis ĝin kontraŭ la lasta. Sed en tio konsistas ankaŭ la rolo de la tuta Dua Internacio. La menŝevisma Kartvelujo devis pagi siajn rilatojn kun la kontraŭrevolucio per sia propra pereo. Sed la sama sorto minacas neeviteble ankaŭ la Duan Internacion. Ne mirige, ke la batalo de la internacia socialdemokrataro por la demokratia Kartvelujo akiris simbolan karakteron!

    Sed favore al la pretendoj de la kartvelaj menŝevistoj la plej inventemaj kapoj de la Dua Internacio ne kapablis starigi eĉ nur unu argumenton, kiu ne estus jam uzita de la defendantoj de la demokratiaj rajtoj, de homoj kiel Miljukov, Kerenski, Ĉernov, Martov. En tio ne ekzistas principa diferenco. La socialdemokratoj prezentas nin nun etformate tiel, kiel la unuiĝinta gazetaro de la imperiismo antaŭe prezentis nin grandformate. Ne malfacilas konvinkiĝi pri tio, se oni enmanigas al si la decidon de la plenumkomitato de la Dua Internacio koncerne Kartvelujon.

    La teksto de la decido meritas atenton. La stilo estas karakteriza ne nur por homo, sed ankaŭ por partio. Ni aŭdu nun, en kia politika stilo la Dua Internacio parolas kun la proletara revolucio:

    I. La teritorio de Kartvelujo estis ekokupata de la trupoj de la moskva registaro, kiu en Kartvelujo vivtenas potencon, kiu estas malamata de ĝia loĝantaro, kaj ĝi aperas en la okuloj de la tutmonda proletaro kiel la sola persono respondeca pri la neniigo de la kartvela respubliko kaj pri la terorisma reĝimo starigita en tiu lando.

    Ĉu la tutmonda reakcia gazetaro dum kvar jaroj ne asertis la samon pri la soveta federacio kiel tutaĵo? Ĉu ĝi ne parolis pri tio, ke la potenco de la sovetoj estas malamata de la loĝantaro de Ruslando kaj ke ĝi vivtenas sin nur per la armea-terorisma reĝimo? Ĉu tiam ni ne tenis Petrogradon kaj Moskvon helpe de latvaj, ĉinaj, germanaj kaj baŝkiraj regimentoj? Ĉu tiam Moskvo ne disvastigis perforte la sovetpotencon en Ukrainujo, en Siberio, ĉe Dono, en la Kuban-distrikto, en Azerbajĝano? Se nun la Dua Internacio ripetas laŭvorte la samajn frazojn de la ularo, kiun ni batale repuŝis – ĉu tio eble ŝanĝas ĝian naturon?

    II. La respondeco de la moskva registaro post la antaŭnelongaj okazaĵoj en Kartvelujo ankoraŭ duobliĝis, sed speciale post la proteststrikoj, kiuj estis organizitaj de la laboristoj (?) kaj estis perforte subpremitaj, same kiel tio fariĝas de reakciaj registaroj.

    Jes, la revolucia registaro de Kartvelujo perforte malebligis al la menŝevistaj pintoj de la fervoja burokrataro, al la oficistoj kaj blankaj oficiroj, kiuj jam ne havis tempon por fuĝo, saboti la laboristan kaj kampulan registaron. Okaze de tiuj reprezalioj Merrheim, sufiĉe konata mizera lakeo de la imperiismo en Francujo, skribas pri miloj da kartvelaj civitanoj, kiuj devis forlasi siajn loĝlokojn. Inter tiuj rifuĝantoj – ni citas laŭvorte – troviĝas giganta nombro da oficiroj, da eksaj funkciuloj de la respubliko kaj ĉiuj gvidantoj de la popolgvardio. Ĝuste tio estas la menŝevista aparato, kiu dum tri jaroj subpremadis la revoluciajn laboristojn kaj senĉese ribelantajn kartvelajn kampulojn kaj kiu post la faligo de la menŝevistoj restis volonte preta armilo de la restaŭraj provoj de la Entento⁸ . Ke la revolucia registaro de Kartvelujo draste reguligis la konton kun la sabotanta burokrataro, tion ni plene koncedas. Sed la samon ni faris sur la tuta revolucia teritorio. La starigo de la regado de la sovetoj en Petrogrado kaj Moskvo plej unue trafis sur la provo de fervojista striko gvidata de la menŝevisma-socialrevolucia fervoj-burokrataro. Apogante nin sur la laboristojn, ni eksplodigis tiun burokrataron, purigis ĝin kaj submetis ĝin al la potenco de la laboruloj. La reakcia ularo de la tuta mondo tiuokaze komencis kriegadon pri nia barbara terorismo. La sama lamentado estas nun ripetata laŭ la modelo de la reakcia ularo, sed koncerne Kartvelujon, de la socialdemokrataj gvidantoj. Kie tie do okazis ia ŝanĝo?

    Sed ĉu ne estas mirige, ke la socialdemokrataj gvidantoj entute povas movi sian langon por povi paroli pri perforta subpremado de la laboristaj strikoj kiel proced-metodo de reakciaj registaroj? Aŭ ĉu eble ni ne scias, kiu apartenas al la Dua Internacio? Noske kaj Ebert⁹ estas ĝiaj gvidaj membroj. Aŭ ĉu eble ili estas ekskluditaj? Kiom da laboristaj strikoj kaj ribeloj ili subpremis? Ĉu ili eble ne estas la ekzekutistoj de Rozo Luksemburgo kaj de Karlo Libkneĥto? Aŭ ĉu ne la socialdemokrato Hörsing¹⁰ , membro de la Dua Internacio, provokis la Martan movadon en Germanujo¹¹ por dronigi ĝin en sango? Kaj kiel statas pri la lastaj, la plej novaj disponoj de la socialdemokrato Ebert kontraŭ la fervojista striko en Germanujo?

    Aŭ ĉu eble la plenumkomitato en Londono ne vidas tion, kio okazas sur la kontinento? Sed tiukaze estu al ni permesata humile demandi al Henderson, ĉu li ne estis Sekreta Konsilisto de la Krono dum la paska ribelo en Irlando en la jaro 1916, kiam la reĝaj trupoj detruis Dublinon kaj mortpafis 15 irlandanojn, inter ili la socialiston Connolly¹² , kiu antaŭe jam estis vundita? Ĉu eble Vandervelde, la prezidinto de la Dua Internacio, la malgranda sekreta konsilisto de malgranda krono, ne instigis la rusajn socialistojn dum la milito repaciĝi kun la carismo, kiu ĝiskole paŝis en la sango de la laboristoj kaj kampuloj kaj baldaŭ en ĝi dronis? Ĉu ni devas pliigi la ekzemplojn? Vere, la defendo de la rajto je striko sidas al la gvidantoj de la Dua Internacio same bone kiel predikado de fidelo al Judaso Iŝarioto¹³ .

    III. En tiu momento, kiam la moskva registaro postulas sian agnoskon de la aliaj ŝtatoj, ĝi devus, se ĝi volas, ke ĝiaj propraj rajtoj estu observataj, kun la sama respekto konduti pri la rajtoj de aliaj popoloj kaj ne rompi la elementajn principojn, sur kiuj la interrilato inter civilizitaj popoloj devas baziĝi.

    La politika stilo estas tipo por la partio, por ĝia animo. La lasta punkto estas la plej alta atingo de la Dua Internacio. Se Sovetruslando volas atingi agnoskon (de kiu?), tiam ĝi devas kun la sama respekto (kia do?) konduti al la rajtoj de aliaj popoloj kaj ne – tion oni memoru – rompi la plej elementajn principojn, sur kiuj la interrilato inter civilizitaj popoloj devas (devas!) baziĝi.

    Kiu skribis tion? Ni dirus, ke tion skribis Longuet mem, se li ne estus transloĝiĝinta en la Internacian Numeron 2½. Eble skribis ĝin Vandervelde, la akrasenta juristo de la belga krono? Aŭ mister Henderson, inspirite de sia propra dimanĉ-prediko en la religia kunveno de la frataro? Aŭ eble Ebert en siaj senfaraj horoj? Estas eĉ necese konstati tion por la historio de la aŭtoro de la senkompara rezolucio. Kompreneble ni ne dubas, ke la spirito de la Dua Internacio laboris kolektive. Sed kiu estis la elektita kanalo, tra kiu la puso de tiu kolektiva pensaĵo trarompiĝis?

    Sed ni revenu al la teksto. Por esti agnoskata de la burĝaj, imperiismaj, sklavtenantaj registaroj (temas ĝuste pri tiuj!), la sovet-registaro devas ne rompi la principojn kaj kun la sama respekto konduti al la rajtoj de aliaj popoloj. Kun kia … ja kia respekto?

    Dum kvar jaroj la imperiismaj registaroj provis faligi nin. Ili ne faligis nin. Ilia ekonomia situacio estas senespera. Ilia batalo unu kontraŭ la alia plej ekstreme akriĝis. Ili vidis sin devigataj ekrilati kun Sovetruslando pro ĝiaj krudmaterialoj, ĝia merkato kaj ĝiaj pagoj. Per tio, ke Lloyd George¹⁴ instigis al tio, li klarigis al Briand¹⁵ , ke la internacia moralo permesas interkompreniĝon ne nur kun la rabistoj de la oriento (Turkujo), sed ankaŭ kun la rabistoj de la nordo (Sovetruslando). Ni ne ofendiĝas pro la suka vorto de Lloyd George. En tiu ĉi demando ni tute akceptas lian nudkoran formulon. Ni eĉ konsideras ebla kaj necesa – ene de certaj limoj – interkompreniĝi ankaŭ kun la imperiistaj rabistoj same de la okcidento kiel ankaŭ de la oriento.

    Per tio, ke kompromiso trudas al ni devojn, ĝi samtempe devigu niajn malamikojn rezigni pri armitaj atakoj kontraŭ ni. Tio estas la bilanco de la kvarjara ne decidita batalado, tiom kiom ĝi provizore videblas. Kvankam ĝustas, ke ankaŭ la burĝaj registaroj postulas agnoskon de la elementaj principoj, sur kiuj la interrilato inter civilizitaj popoloj devas baziĝi. Sed tiuj principoj havas nenion komunan kun la demandoj de demokratio kaj de nacia memdeterminado. Oni postulas de ni en seka tono, ke ni agnosku la ŝuldojn, kiujn la carismo faris por subpremi la saman Kartvelujon, Finnlandon, Pollandon, ĉiujn randajn regionojn kaj la laborantajn amasojn de Grandruslando mem. Oni postulas de ni ankaŭ kompensaĵon de la perdoj de la privataj kapitalistoj, kiuj devis suferi sub la revolucio. Ne estas negebla, ke la proletara revolucio por la poŝoj kaj monujoj de kelkaj uloj estis perdiga, de tiuj uloj, kiuj konsideras sin mem la plej sankta el tiuj principoj, sur kiuj la interrilato inter la civilizitaj popoloj baziĝas. Pri tio oni parolos en Ĝenovo kaj aliloke. Sed pri kiaj principoj parolas la gvidantoj de la Dua Internacio? Ĉu eble pri la rabistaj principoj de la versajla packontrakto, kiuj provizore determinas la interrilatojn de la ŝtatoj, t.e. de la principoj de Clemenceau, de Lloyd George kaj de la Mikado? Aŭ ĉu ili parolas en sia ruze evitema lingvo pri tiuj principoj, sur kiuj la interrilato inter la popoloj ja devas baziĝi, sed ne baziĝas? Kial ili tiam metas tiujn kiel kondiĉon por nia akcepto en la honoran familion de la hodiaŭaj imperiismaj ŝtatoj? Aŭ ĉu ili volas, ke ni ankoraŭ hodiaŭ demetu la armilojn kaj cedu la lokon al la imperiismo, kaj ĉe tio deiras de konsideroj pri la demando, kiaj la interrilatoj de la popoloj estos morgaŭ? Sed ni ja faris tian provon antaŭ la vizaĝo de la tuta mondo. Dum la brest-litovskaj intertraktadoj ni malkaŝe faris nian malarmadon. Ĉu tio eble retenis la germanan militismon enrompiĝi en niajn limojn? Kaj ĉu tiam la germana socialdemokrataro, la apogo de la Dua Internacio, eble levis la flagon de ribelo? Ne, ĝi restis la registara partio de la Hohencoloj.

    En Kartvelujo regis la etburĝa

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1