Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

La flandra hundo: Nelo kaj Patraco
La flandra hundo: Nelo kaj Patraco
La flandra hundo: Nelo kaj Patraco
Ebook102 pages51 minutes

La flandra hundo: Nelo kaj Patraco

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

En la flandra provinco Antverpeno juna knabo kunvivas kun maljuna kadukulo kaj hundo en ekstrema malriĉeco, sed en reciproka amo. La historia montras la nekomprenon kaj egoísmon de la.ĉirkaŭa mondo kaj la - ĝismortan - firmecon de la amo inter la knabo kaj la hundo. 

LanguageEsperanto
Release dateDec 12, 2019
ISBN9782369602125
La flandra hundo: Nelo kaj Patraco

Related to La flandra hundo

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Related categories

Reviews for La flandra hundo

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    La flandra hundo - Ouida

    ¹ . La hundo Patraco, forta flandrulo, eniris la vivon en la vilaĝo Hobokeno. Ili estis kvazaŭ samaĝuloj. Preskaŭ ĉiujn vivmomentojn ili kune spertis; ambaŭ estis orfoj kaj senhavuloj. Maljunulo fariĝos ilia vicpatro kiu, kiel eble, iom zorgis pri ili. Tiel aspektis la paletro en la komenco de ilia alianco. Ĝi fariĝis la unua ĝermo de bela korinklino, kiu tagon post tago pli fortiĝis, ĝi kreskis dum ili kreskis; solida kaj nerompebla.

    Ilia domo, verdire kabanaĉo, troviĝis en la mezo de herbaroj, kiuj aspektis multspecan kovrilon, ĉe la rando de flandra domareto. Larĝa kanalo fluis inter la herbaroj, grenkampoj kaj dissemitaj vilaĝetoj. Por piede iri ekde Hobokeno al la urbo Antverpeno, oni bezonis iom pli ol horon.

    La vilaĝo konsistis el kelkaj kabanoj kaj kvar bienoj, ĉiuj kun buntkoloraj pordoj kaj fenestrokovriloj, la tuto kovrita per nigra-blankaj tegmentoj. La helblanke farbitaj muroj blindige reflektis la sunlumon. Meze de la vilaĝo, sur eta herbokovrita deklivo, tronis ventmuelilo. Iam ĝi farbiĝis skarlata ĉe la aloj, sed tio estis en ĝia junaĝo, ĉar jam forflugis multaj jaroj ekde tiu tempo, ĝi eĉ muelis tritikon por la soldatoj de Napoleono. Pli malfrue ĝi fariĝis flavruĝa ĝis bruna, tanita de la veteraj kaprioloj. La muelilo havis ankoraŭ alian gravan taskon, ja ĝi estis la gvidmarkilo en tiu ĉi ebena lando.

    La aloj turniĝas intermite; fuŝe-skue, kvazaŭ ĝiaj artikoj, pro la aĝo, fariĝus rigidaj kaj reŭmataj. Iom kaduka jes, tamen daŭre ĝi servis la tutan ĉirkaŭaĵon. Neniu el la tuta regiono irus ĉe alia muelisto, nek dimanĉe vizitus alian preĝejon. La eta preĝejo havis akran pintan turon kaj ununuran sonorilon; matene, tagmeze kaj vespere, fidele ĝi dissendis la iom tristan sonon por atentigi la horon de la preĝo. La karakteriza obstina kanto de la sonorilo estis la kutima karaktero de ĉiuj preĝejaj sonoriloj en la Malaltebenaj Landoj.

    Ene de aŭdodistanco de la malgranda melankolia sonorilo, Nelo kaj Patraco, preskaŭ ek de ilia naskiĝo, kune kreskis. Ili kune loĝis en la malgranda kabanaĉo rande de la vilaĝo. Malantaŭ tiu etendiĝas granda verda ebenaĵo de kreskantaj herboj kaj tritikoj, kvazaŭ sentajda neniam ŝanĝanta maro. Je la alia flanko en la nordorienta direkto klare montriĝas la turo de la antverpena katedralo.

    La kabanaĉo ne estis la posedaĵo de la ege malriĉa maljunulo sed de avara ŝuisto; la luanto estis sinjoro Jehano Daas. Jehano en sia junaĝo estis soldato, kiu memoris la militojn, kiuj piedpremis la landon kiel oksoj plugas la teron. La nura posedaĵo, kiun li konservis de sia militservo, estis la vundo kiu kripligis lin.

    Kiam Jehano fariĝis 80-jara, lia filino forpasis. Ŝi loĝis proksime de Stavelot

    ² en Ardenoj kaj postlasis al li sian dujaran filon. La malriĉulo apenaŭ kapablis prizorgi sin mem. Sen plendi li akceptis la gravan taskon kaj baldaŭ la infaneto fariĝis bonvena kaj kara. Eta Nelo – karesnomo por Nikolao – bone fartis kun li, la infano kun la maljunulo vivis kontentaj en la eta kabanaĉo.

    La malgranda loĝejo farita per koto tamen estis pura kaj blanka kiel konko, ĝi staris en la mezo de eta legomĝardeno en kiu kreskis diversaj legomoj, spicherboj kaj fruktoj.

    Ili estis malriĉaj, terure malriĉaj, ofte ili ne havis ion manĝeblan kaj enlitiĝis kun grumbla stomako. Unu tagon havi sufiĉe por manĝi, estus same kiel eniri la paradizon. Sed Jehano estis afabla kaj bona por Nelo, kaj la knabo estis bela, senkulpa, honesta kaj dolĉa. Ili kontentis kun iom da pano kun kelkaj brasikaj folioj. Ili ne petis pli de la tero aŭ ĉielo escepte, ke Patraco por ĉiam restu ĉe ili. Kion fari sen la afabla laborema hundo?

    Patraco estis ilia tuta bonhavo, ilia trezoro kaj grenskatolo, ilia ora kaj sorĉa bastono, ilia pangajnanto, ilia konfidenculo, ilia sola amiko kaj protektanto. Se Patraco mortus, ili certe sekvus lin. Patraco estas ilia: korpo, cerbo kapo, kruroj kaj manoj. Patraco estis ilia propra vivo, ilia propra animo.

    Ĉar Jehano estis ege maljuna kaj kripla kaj Nelo estis nur infaneto, Patraco, ilia hundo, estis ilia forto.

    Flandra hundo – flava felo, havas grandan kapon kaj fortajn krurojn kaj starantajn lup-orelojn. La krurojn iom kurbiĝemaj, la piedojn larĝaj, ĉar la pezega laboro de generacio al generacio forĝis muskolojn de lia speco. Patraco estis de raso kiu evoluis el raso kiu dum generacioj, jarcento post jarcento, laboregis en Flandrujo, sklavoj de la sklavoj, hundoj de la popolo, kreitaĵoj por koljungilo kaj portilo, kiuj dum vivo

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1