Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

1917 - cent jaroj, cent mesaĝoj: Historiografiaj pozicioj pril la Oktobra Revolucio
1917 - cent jaroj, cent mesaĝoj: Historiografiaj pozicioj pril la Oktobra Revolucio
1917 - cent jaroj, cent mesaĝoj: Historiografiaj pozicioj pril la Oktobra Revolucio
Ebook157 pages1 hour

1917 - cent jaroj, cent mesaĝoj: Historiografiaj pozicioj pril la Oktobra Revolucio

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

La aŭtoro parolas pri la plej diversaj prezentadoj en la historiografio pri la Oktobra Revolucio en Rslando en la jaro 1917. Li mem estas hungara historiisto organizita en la siallanda komunista movado.

LanguageEsperanto
Release dateDec 3, 2018
ISBN9782369601708
1917 - cent jaroj, cent mesaĝoj: Historiografiaj pozicioj pril la Oktobra Revolucio

Related to 1917 - cent jaroj, cent mesaĝoj

Titles in the series (4)

View More

Related ebooks

Reviews for 1917 - cent jaroj, cent mesaĝoj

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    1917 - cent jaroj, cent mesaĝoj - Tomaso Kraŭso

    Tomaso Kraŭso

    (Tamás Krausz)

    1917

    cent jaroj, cent mesaĝoj

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    Tomaso Kraŭso

    (Tamaś Krausz)

    1917 – cent jaroj, cent mesaĝoj

    Elhungarigis Johano Petik

    Embres-et-Castelmaure

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    2018

    ISBN 978-2-36960-170-8

    (= MAS-libro n-ro 217)

    La teksto aperis hungare en la revuo

    Eszmélet Alapítvány

    ĉefredaktisto: Krausz Tamás

    ISSN 0865-23-39

    Enhavtabelo

    1. Ĉe la limo de histori-verkado kaj memorpolitiko

    2. La origino de la revolucio

    La „rusa specialaĵo"

    La revolucia heredaĵo

    3. La propreco de la revolucio

    Ĉu Lenino puĉisto?

    La bolŝevistoj

    La ribeluloj

    4. La blankgvardia diktatoreco kaj „demokratia" kontraŭrevolucio

    5. La revolucio sur pesilo – finceloj kaj ebloj

    Ŝtatsocialismo kontraŭ memrega socialismo

    Kio restis el la revolucio?

    Kelkaj biografietoj

    Pjotr Andrejeviĉ Arŝinov

    Paul Avrich

    Nikolaj Berdjajev

    Isaak Deutscher

    William Henry Chamberlin

    Roj Aleksandroviĉ Medvjedjev

    Pavel Nikolajeviĉ Miljukov

    Richard Pipes

    Miĥail Nikolajeviĉ Pokrovskij

    Miĥail Nikolajeviĉ Pokrovskij (ruse Михаил Николаевич Покровский, 1868-1932) estis rusa marksisto kaj historiisto.

    Notoj de la redaktinto

    La Monda Asembleo Socia (MAS) kaj ĝiaj libroj

    "Goeto diris okaze de sia konversacio kun Eckermann [ékerman], ke por iĝi granda homo, oni devas ricevi grandan heredaĵon; tiel heredis Napoleono la grandan revolucion francan, Lutero la malklarigon de la popolo fare de pastroj. Ni ĉiuj heredis revolucion pli grandiozan ol kia la franca revolucio estis kaj malpli grandan malklerecon ol kia la epokon de Lutero karakerizis. Ni tamen tro detalumas per vitraj perloj, eĉ ne suspektante, ke ni sidas sur kesto plena de veraj perloj."

    Viktor Arslanov

    1. Ĉe la limo de histori-verkado kaj memorpolitiko

    La malbona historiisto estas plej saĝa. Li postokaze gajnas la militojn aŭ simple subpremas la revoluciojn. Li volas postokaze decidi, kiel devintus persono historie aginta aŭ popolklaso agi tempe de revolucio, por respondi al … Nu, al kio? La malbona historiisto miras aŭ koleras pri kial ne agis bolŝevistoj, ni diru, simile al liberaluloj, aŭ fojfoje liberaluloj simile al bolŝevistoj, ĉar alie Ruslando certe jam estus la lando promesita de la dio, aŭ „la Okcidento estus kuratingita".

    Ni, evidente, naivaj ne estu. Skribi pri historio de revolucio senpasie ne eblas, sur la barikadon antaŭ aŭ post nelonge grimpas eĉ la plej senpasia historiisto. Tio ĉi estas empiria fakto, kiun pruvas literaturo bibliotekon pleniganta.

    La unuan grandan, ĝis niaj tagoj eble plej signifan revolucio-historion klasikan verkis unu el la gvidantoj de la revolucio, Leo Trocko¹ , kun pasio tia, kun kia skribi sciis sole li. Ĝis niaj tempoj de li fojfoje „plagiatis" eĉ historiistoj ĉe la alia flanko. La verko de Pjotr Arsinov² , titolita Du oktobroj, aperinta en 1927, aŭ la fama libro de Paŭl Avrich³ estis pasia polemikaĵo, verkita el anarĥiista perspektivo. Pasieco karakterizis ankaŭ la unuajn, pure teoriajn resumojn, pritaksojn, kiel tiun de la marksista Georgo Lukaĉo⁴ aŭ de la religio-filozofo Nikolaj Berdjajev⁵ . La unuaj verkoj, rakontantaj la rusan revolucion kun granda erudicio ĝenerale originis el la plumo de porsovetaj aŭtoroj, marksistaj aŭ proksimaj al la marksismo. Kiu estus ne aŭdinta pri la duvoluma, grandioza entrepreno de William Henry Chamberlin⁶ , titolita The Russian Revolution 1917-1921 aŭ pri la relikvi-kolektaĵo de David King Carr, mortinta lastjare;  la historigrafiajn verkojn de Isaac Deutscher⁷ aŭ E J.Carr, markantajn epokŝanĝon kaj ĝis niaj tagoj alte taksatajn, trapenetris jam la pasio de historiaj esplorado, malkovrado.

    La revolucia (aŭ kontraŭ-revolucia) pasio, evidente, trapenetris ne sole la historian verkadon aŭ filozofion, sed ankaŭ la belartojn. Oni devas esti fakbarbaro por povi eviti la aŭtentajn „revolucio-historiojn, farantajn travivaĵojn el ekkonoj, saturitajn de artisma pasio. Mi aludas nur al kelkaj „enciklopedioj tiaj, kiel la „Silenta Don de Ŝolohov, „Kavalira armeo de Isaak Babel, la „Nuda jaro de Boris Pilnjak aŭ „Sangumita Rusio de Artjom Visjolij, „Ĉevengur de Platonov aŭ „Blanka Gvardio de Bulgakov, eventuale „Fer-inundo" de Serafimoviĉ, la verkoj de Maksim Gorkij, la poezio de Aleksandr Blok, Jesenjij aŭ Majakovskij⁸ , al filmartaĵoj de Ejzenŝtein aŭ Dziga Vertov, pentraĵoj de Ŝagal⁹ , Gonĉarova aŭ Petrov Vodkin.

    Sed sincera „klaspasio hejtas ankaŭ la kontraŭ-revoluciajn alirojn aŭ la interpretojn de la t.n. totalisma skolo, leviĝinta pli malfrue, en la jaroj de la malvarma milito. Tiuj ĉi spirito kaj tendenco sian kulminon atingis en la „novtotalisma verko de Richard Pipes¹⁰ , publikigita en 1990, kiun simile trapenetris la „pasio riveli", kun senpere politika motiviteco, kiu lin inspiris kaj helpis en la kontestado de ĉiuj baztezoj, metodoj kaj rezultoj de la ĝistiama t.n. reviziisma kaj marksisma historioverkado.

    La pasieco – kvankam Sovetunio ne ekzistas jam de kvarona jarcento – estas komprenebla, ĉar la historio de la grandaj revolucioj temas pri ŝanĝo kaj ŝanĝebleco de la mondo. Pasiojn eĉ niatempe inspiras precipe la rusa revolucio, ĉar ĝi deklaris militon kontraŭ la tuta mondo burĝa; „aktualigis la ofte cititan konkludon finan de Markso: „la horo de la kapitalisma privatproprieto batis. Tiun ĉi spiriton gardas ankaŭ la klasika afiŝo de V. Djenjin, titolita „La lasta horo el la jaro 1920-a. Siavice tion, ĉu „lastan horon la kapitalisma produktado havas aŭ ne, kontestis ankaŭ Lenino en sia polemiko kun Rozo Luksemburgo¹¹ , emfazante ke la „lasta horo" alvenos nur tiam, kiam tion anoncos la plej vastaj homamasoj, la laboristoj de la gvidantaj landoj – sekvante la rusan revolucion.

    Tio do, ke historiistoj troveblas ankaŭ en la historio de la rusa revolucio, nome en la frontaj vicoj de la batalantaj partioj, ŝuldeblas ne al hazardo. La gvidanto de liberaluloj, la ministro pri eksteraj aferoj de la Provizora Registaro, Pavel Miljukov¹² , profesie estis historiisto, lian „Historion de Rusio, la historion de la revolucio en ĝi oni turnadas eĉ niatempe, kiel sur la alia flanko la fondinto de la soveta histori-scienco, la bolŝevista revoluciulo Mihail Pokrovskij¹³ finstudis kiel studento pri historio en la Moskva Universitato, komence de la 20-a jc. Sed nia generacio tra la tuta orienta Eŭropo edukiĝis surbaze de la „feliĉhistorioj de la oficiala marksismo-leninismo de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiuj eĉ post la Stalina epoko estis plenaj je blankaj makuloj: oni ne menciis eĉ la nomon de multaj gvidintaj revoluciuloj, aŭ se tamen, tiam akompanate de malbenoj. La unuaj „ribelantoj en la 1970-aj jaroj ekbatalis ĝuste por forigi tiujn „blankajn makulojn, apogante sin sur originajn fontojn, krom la jam aluditaj historiistoj okcidentaj, unuavice al la verkoj de Aleksandr Rabinoviĉ¹⁴ . Ĉi tiuj verkoj, eĉ se en Moskvo ne, tiam ekz-e por oficialaj esploristoj en Budapeŝto estis alireblaj. Samtempe, estas malebla ne memorigi pri tiuj historiistoj sovetiaj, kiuj

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1