Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Liriko
Liriko
Liriko
Ebook230 pages49 minutes

Liriko

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Federiko García Lorca [federíko garsía lórka], naskita en 1898 kaj murdita en 1936 de hispanaj faŝistoj, provizis la mondliteraturon per aparte belaj kaj insistaj impresoj trafluataj de lia hejma Andaluzio.

Ĉi t

LanguageEsperanto
Release dateOct 24, 2018
ISBN9782369601630
Liriko

Related to Liriko

Titles in the series (4)

View More

Related ebooks

Related categories

Reviews for Liriko

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Liriko - Federico García Lorca

    Antaŭparolo [de la Komisiono pri internaciaj ligoj]

    Federico García Lorca² (1898-1936), homo de universala talento – poeto, dramverkisto, pentristo, artisto –, malavare disdonacis siajn verkojn; tio estis lia maniero vivi. Li ne volonte publikigis siajn lirikaĵojn, sed tre volonte deklamis ilin, ĉar deklami la versojn estas kvazaŭ donaci ilin. Kaj kie ajn Lorca aperis, per sia ĉeesto li ĉiam konfirmis belecon de la homaj interrilatoj. La beleco estis por li la plej ampleksa kaj grava mezurilo. Foje, kiam liaj amikoj moketis lian provincanan afablecon rilate al homoj fremdaj kaj eble dubindaj, li mallaŭte respondis: Ja afableco estas tiom bela!. Belecon li scipovis trovi ĉie – en la versoj de Góngora³ kaj en la kantoj de paŝtistoj. Kiel trezoron li alportis por siaj amikoj hazarde ekaŭditan verson el infana kanteto, kie oni nomis la citronon morta oranĝo, – ĝi estis por li plej supera el tio, kion li postulis de la poezia bildo: metaforo, havanta en si etan miton. Aŭ sonintan kiel revoko de lia propra voĉo fragmenton el la hejma andaluza kanto:

    Levis sin la nigraj

    rokoj en la maro,

    kaj sur ili mia amo sidis

    kaj kalkulis larmojn.

     La ĉefa belo por Lorca – kaj tio aparte malkovriĝis en lia dramverkado – estis la homoj de lia lando. Li amis Hispanion per amo postulema kaj ĉasta.

    Mocarto⁴ de la hispana poezio, li paŝis laŭ la tero facile kaj ĝoje. En memoro de la samtempanoj li restis junulo. Ĝis la lastaj tagoj en lia figuro konserviĝis io nekapteble studenta, kaj ja unika oficiala posteno, kiun li okupis dum sia vivo, estis la direktoro de studenta teatro La Barraca.

     La verkaro de Federico García Lorca estas tre malofta ekzemplo de kreo de integra poezia mondo. Ekzistas grandaj poetoj, kiuj pli komplete kaj pli riĉe revokis al ĉiu movo de la naturo kaj homa vivo, ĉiun fojon trovante novan kaj ĝustan sonon. La mondo de Lorca estas alia. En ĝi mankas tia diverseco, sed forestas ankaŭ fragmenteco, ĝi estas logike finfarita kaj obea al same striktaj internaj leĝoj kiel la leĝoj de la naturo; ĝi estas la libera kaj strangefika logiko de fabelo. Kreitaĵo de la homa spirito, tiu mondo baziĝas sur tiel vera kaj profunda scio, ke ĝi estas reala kaj sentebla por ni. Ni scias, kiel en tiu mondo odoras floroj kaj fluas riveroj, kiel amas kaj mortas en ĝi la homoj. La bela kaj libera homa pasio leviĝas kaj triumfas super la perforto, la riveroj priploras falintojn kaj la luna obskuro de l' legendo mildigas la akrajn kaj timigajn trajtojn de morto. Tia unueco de elementoj, konsistigantaj poezian mondon, atestas pri la plej supera krea povo.

    Kiel ekzemplo de tia unueco povas servi poemlibro de Lorca Romancero gitano (Romancaro cigana) – grandioza nokta panoramo, magia spegulo, en kiu reflektiĝas la bela kaj trista vizaĝo de Andaluzio, de la hispania sudo.

     La romanco estas unu el la plej propraj formoj de la hispana poezio, antaŭ ĉio de la poezio popola. La romancoj estas popolbaladoj pri reĝoj kaj maŭroj, pri amo kaj morto, kavaliroj kaj paŝtistoj. Ili vivas ĝis nun; ankaŭ nun oni povas aŭdi en la vilaĝa placo, kiel, ludante, la infanoj kantas pri la malfeliĉa reĝo Rodrigo, kiu perdis Hispanion. La hispanaj poetoj, grandaj kaj malgrandaj, plurfoje turnis sin al la romanco, sed nur Lorca vere novigis ĝiajn antikvajn formojn. Li kreis sian, tute novan tipon de romanco, ŝanĝinte tradician rakontan manieron per alloga dinamika ago, kie bizare kunplektiĝas ĉio reala kaj sorĉa, ordinara kaj fabela.

     Jam en la titolo mem Romancero gitano kaŝiĝas la sama trista ironio, kiun oni vidas en la kavalira titolo Don Quijote de La Mancha⁵ . En Romancero gitano estas nek reĝoj, nek kavaliroj, nek malnovaj mitoj, kaj, se oni atente rigardas, tra bilda plektaĵo estas facile distingeblaj realaj trajtoj de la andaluzaj vilaĝoj. Ĝi estas aŭtentika vivo, sed levita per la genio de Lorca ĝis poeziaj altaĵoj de la legendo.

     Pluraj romancoj estas ligitaj kun nomo de Antonio Torres el la fama en Andaluzio cigana familio Camborio. Ekzistas versio, ke

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1