Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

La sangovenĝaj serpentoj: Romano
La sangovenĝaj serpentoj: Romano
La sangovenĝaj serpentoj: Romano
Ebook156 pages1 hour

La sangovenĝaj serpentoj: Romano

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Tiu ĉi estas la unua romano de la aŭtoro (el 12 entute), verkita en la jaro 1958. Kvankam ankoraŭ sufiĉe juna, Adem Demaĉi demonstris sian fortan karakteron kaj patriotan kaj humanistan vizion akirante la subtenon de la plimulto de albanoj loĝintaj en la eksa komunisma Jugoslavio (en Kosovo, Makedonio, Montenegro kaj Suda Serbio). Lia me

LanguageEsperanto
Release dateJul 28, 2019
ISBN9782369601890
La sangovenĝaj serpentoj: Romano

Related to La sangovenĝaj serpentoj

Titles in the series (56)

View More

Related ebooks

Reviews for La sangovenĝaj serpentoj

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    La sangovenĝaj serpentoj - Adem Demaçi

    Bardhyl Selimi: Antaŭparolo

    Romano kiu startigis revolucian vojon de verkisto

    La romano Sangovenĝaj serpentoj apartenas al la unua krea fazo de la verkisto Adem Demaĉi, kiu finiĝas per ties unua enprizoniĝo, nome la 19-an de novemrbo 1958, estante nur 22 jara

    ¹ .

    Apogate de Esad Mekuli, la ĉefredaktisto de la albanlingva revuo Jeta e Re (Nova vivo) aperigita en Priŝtino (Kosovo), Adem verkis dekojn da tre interesaj rakontoj pri la vivo de simplaj popolanoj kaj ties aspiroj. Jen la titoloj de kelkaj el tiuj rakontoj: Braveco; Manfarado en la bazaro; Ŝupurigisto; Kiam Dio forgesas; Nostalgianta virino; Kunfrotaĵo; La tero moviĝas ne nur ĉirkaŭ sia akso; Ezopo …

    Oni konstatas ke la verkisto ne sekvis la oficialan linion en la beletro. Ĉiuj rakontoj estis mallongaj, sed tre pezaj je ideoj kaj aludoj. La aŭtoro bone scias pri kio li skribas, ĉar li kredas ke per tio li igos siajn legantojn moviĝi, ĉar li ne povas konformiĝi al la sociaj malbonoj. En liaj rakontoj ni trovas homon kiu serĉas aŭtoron.

    ² Ĉar tie oni traktas la sociajn dolorojn, morojn kaj strebojn, sentojn kaj komunajn kredojn de albanoj. Ni trovas homon, sed ankaŭ la veran artiston.

    Ankaŭ la romano Sangovenĝaj serpentoj estis unue publikigita kiel feliotono en la revuo Jeta e Re, kaj poste kiel aparta libro. Ĝi havis ĝis nun naŭ eldonojn, se ni ne mencias la fotokopiaĵojn sennombrajn, dum la tempo, kiam Adem suferis la politikan malliberecon.

    Kial tiom multe da eldonoj kaj fotokopiadoj?

    Unue, la verkisto estis politika persekutato, juĝita trifoje kaj kondamnita je relative multe da jaroj en malliberejo, ĉar li postulis la unuiĝon de Kosovo kun Albanio kaj fondis tiucele organizaĵon por realigi tion, unuafoje post finiĝo de la Dua Mondmilito. Mem la romano envorte konsideriĝis kiel verko de ideologo, apostolo de libero kaj sendependeco de Kosovo, kaj estis same artisma verkaĵo kun eterna valoro.

    Due, pro la temo pritraktita en la romano, tiu de sangovenĝo, tre inspira ankaŭ por la ceteraj albanaj verkistoj antaŭ li kaj post li. Same de fremdaj verkistoj, ankoraŭ nuntempe en prozo, dramo kaj kinematografio. Sed Adem Demaĉi traktas tiun temon malsame ol aliaj verkistoj. Estante nekonformisma civitano, li aperas ankaŭ kiel nekonformisma verkisto. Li ne rigardas la fenomenon de sangovenĝo kiel ion hereditan de popolo, kio neeviteble devas regi la animon, ne kiel nekuraceblan kaj fatalan. Li ne solvas problemon kiel fremda observanto aŭ loka fatalisto. Ne, li observas, travivas kaj solvas la konflikton de sangovenĝo kiel profetema verkisto, je misio nacia kaj sekve misio en spirita verkado. Li ne skribas por veki kaj kontentigi la scivolemon, kiel aliaj. Li skribas por veki personan kaj komunan konscion.

    Trie, pro artisma kialo. Memkompreneble. Ekde la unuaj paĝoj de la romano de 22-jarulo oni malkovras eksterordinaran talenton de verkisto, fajnan observanton, kiu konas la socion en kies sino li vivas, konanta la homon, vivon, tradicion de sia popolo, pensanta profunde pri ties estonteco. Atestaĵo por tio estas la protagonistoj de la romano, je diversaj aĝoj, diversaj virtoj kaj malvirtoj, diversaj sortoj, diversaj celoj kaj idealoj. Estas ili apartaj protagonistoj, tipigitaj de aŭtoro kun vere eksterordinara talento por la tempo kiam li skribis.

    Cetere, atestaĵo estas ankaŭ la lingvaĵo kaj stilo de Adem Demaĉi. Malmultaj estas verkistoj, kiuj en siaj prozoj povas uzi tiel ĝuste, tiel potence, tiel figurece je stilo tiel kolora la kreivan vorton kiel Adem en Sangovenĝaj Serpentoj kaj ne nur tie.

    La suno kisis la horizontojn de okcidento kaj per siaj lastaj lumaj kuglaĵoj ĉasis la pinton de Maĉeglava.

    ³

    La ombro eligis mane, kvazaŭ per akvopipo, la fumon kaj, ankoraŭ ne malpleniginte tion, gapis per helbluaj okuloj transen de la seka torento.

    Kelkaj blankaj nubaj tromboj, kvazaŭ ridaĉis al la broganta suno.

    Mustafa absorbiĝis de scivolemo, tial lia buŝo fariĝis preĝo.

    Aldonendas la streĉiteco en la homaj interrilatoj, la riĉeco de meditado, tuta faktaro kaj scenaro.

    Krome, la romano estas verkita kaj eldonita en tempo, kiam en Albanio sendependa reĝis doktrino pri socialisma realismo, dum en Kosovo reĝis partia-ŝtata konformismo, ne nur en politiko, sed ankaŭ en la verkado.

    ⁴ Adem Demaĉi kiel intelektulo kaj verkisto estas neanto de socialisma realismo kaj de partia ŝtata konformismo. La ideologo, apostolo, venonta arĥitekto de la sendependa Kosovo, li estas iniciatanto de la noveco, libero en kreado kaj esprimado en la spirita albana verkado en tempo kiam ne estis facile pensi kaj skribi libere, nek por tiu libero.

    Tamen la romano Sangovenĝaj serpentoj estas specifa, tre originala, matura, metafora (laŭ estetika strukturo), ĉar ene de ĝia teksto ne ekzistas ekstera signo (mencio, nomumo) pri la tempo de Rankoviĉo

    ⁵ , kiam ĝi verkiĝis.

    La jaro de apero (1958) signas plej pezan situacion por albanoj post la Dua Mondmilito. Ĝi spegulis artisme, psiĥologie kaj filozofie la tempon mem.

    Ne al tiuj bravuloj levantaj la kriman fingron, sed al tiuj viroj, kiuj etendas la manon de repaciĝo – estas maksimo sur la unua paĝo de la libro.

    Tiu penso-akso de la romano, tiu estetika filozofemo aŭ enkonduka ideo, gvidanta, plej multe konvenas al Mustafa, similanta al la aŭtoro mem, antaŭavertas, ke oni parolos pri tempo, kiam ekzistis bravuloj de krimo, kiuj en ĉi tiu verko neiĝas kaj luktiĝas artisme, same viroj etendantaj la manon de repaciĝo kiu en la romano aprezatas kiel parto de la solvo aŭ kiel konstruiĝo de ĝenerala bono, aŭ kiel kontraŭstariĝo al sanga lavango (artisma figuro, inter plej centraj en la romano) de tiu freneza tempo, por kies negacio oni instalas en la romano liberigan ideon, kio tiujn levantaj kriman fingron ŝanĝos spirite, eligos ilin el ilia nuksoŝelo (alia centra beletra figuro en la romano); dum tiuj veraj viroj sin direktu kaj orientigu ankaŭ aliulojn kontraŭ la ĉefkrimulo, okupacianto de la patrujo, kiu en la romano signiĝas alegorie kiel Turkio, sed la leganto subkomprenas ĝin kiel Serbion, kiel ĉefan ĉeneron de la tiama Socialisma Popola Federacio de Jugoslavio.

    La artisma realo de romano sugestas al ni, ke la plimulto de la loĝantaro ne bone konis la strukturon de sklaveco, kie estis instalita fratmortigo kaj sangovenĝo, sanga lavango, same aliaj antaŭjuĝoj, kiuj pli multe adaptiĝis al tempo de sklaveco ol kontraŭstaris ĝin. Tiel ankaŭ Sejdi kaj Abaz, kiuj en la romano estas homoj spirite puraj, ordinaraj albanoj, sed nepovantaj eliri mense kaj praktike el reto de fratmortigoj kaj sangovenĝoj, ĉar tio fariĝis jam tragedia normo neskribita, dominanta tiutempe.

    Ampleksite en la normo, kiun helpis okupacianto (vulpo, ĉar nevidebla, serpento, ĉar sin tenis per sanga lavango), estante rolantoj psiĥologie kaj maturece nesufiĉaj (preskaŭ identaj al mem homoj de tiu tempo), multaj murdoj fariĝas pro nenio: homoj intermortiĝas pro paŝtejeto, kaj la ĉeno de murdoj daŭras. (Jetulah de Rama kaj frato de Emin Maloku), filoj de Voci, intermortiĝis pro abio; filoj de Lizi intermilitis pro kokino; tiuj de Prapaŝtica nur pro peco da grundo.

    Tiuj familiaj tragedioj (kiuj estis ankaŭ parto de la tragedio de albanoj en la eksa Jugoslavio) scias kaj rakontas (per individuaj klopodoj por senigi sin je ĉi tiu serpentoj) eĉ por unu rolpersono en la romano. Estas tiu ĉi Sejdi Goĝufi, kiu kvankam esence bona viro, ne povas eskapi el sanga lavango, ĉar li volonte svatas sian filinon por la filo de viro, same forta, ordinara, Abaz Ĝuka.

    Sed la psiĥologio de nenio de alia rolanto, portanto de fadenoj de sanga lavango, Emin Maloku (pro kolero ĉar Sejdi ne enmanigis la filinon al sia filo) malfeliĉigas tri familiojn, eĉ ankaŭ ties kuzojn, ĉar tagon, kiam oni alportas vestaĵojn (tri tagojn antaŭ la geedziĝo de gefianĉoj), Mehmet, filo de Emin Maloku, eniras la ĉambron de Sejdi, preta por pafi, kiel perfortulo, rompas la ordon de kantado kaj de patriota babilado. Tie estis ankaŭ amiko de Sejdi, Abaz Ĝuka, kun pluraj aliaj viroj. Abaz ne toleras humiliĝon fare de Mehmet, estante eĉ antaŭ morto! Mehmet postulas ke Sejdi pretigu la filinon, ĉar tiel oni restarigos honoron kaj bravecon de la domo de Emin Maloku.

    Pro ne subigebla sinteno de Abaz, la perfortulo kun fusilo enmane, Mehmet, estas devigita lasi Abaz-on eliri el la ĉambron, kvankam li avertis lin ke, se li restus viva, certe li sangovenĝus pro tiu humiliĝo, kiun oni trudis al li, ne nur al ĉambro, dommastro, sed ankaŭ al li mem, al Abaz. Tuj post kiam Mehmet eliris, Abaz alkuras al la domo de sia bofilo, Hazir, alvokante lin por helpo kaj li, kune kun ses viroj armitaj (tri kun longaj fusiloj, unu kun hakilo, du kun adzoj) atakas la perfortinton de braveco de la okupita albana ĉambro, kaj kiam Sejdi Goĝufi, sub la tubo de pretpretaj fusiloj, danke al aranĝo de Emin Maloku estis alportanta braktenante filinon larmantan por liveri ŝin al postulanto, la longa fusilo pafas kaj mortigas perfortulon Mehmet kaj ties helpanton Halit.

    Tiam "la viroj en la ĉambro ege kolerigitaj, eksaltas surpiede kaj fulmrapide forkaptis ok

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1