Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Ses trovnoveloj (Proz-traduko el la bengala al Esperanto)
Ses trovnoveloj (Proz-traduko el la bengala al Esperanto)
Ses trovnoveloj (Proz-traduko el la bengala al Esperanto)
Ebook157 pages2 hours

Ses trovnoveloj (Proz-traduko el la bengala al Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Tiu ĉi volumo kunmetas sesopon da noveloj verkitaj de Manashi Dasgupta (1928-2010), konata al la Esperanta legantaro kiel la aŭtoro de Dormanta Hejmaro. Ŝi apartenis al komunumo de inte­lekt­uloj en Bengallando kiuj post la sendependiĝo en 1947 klopod­adis teni antaŭ la socio spegulon kaj kune agadi por konstrui pli justan kaj humanan medion...

En sia beletra verkado Dasgupta sin turnis interalie al la detekt­iva fikcio. Ŝi ja uzas en ĉi tiuj noveloj la ilaron de tiu ĝenro, kiun tamen ŝi remuldas en neatendita direkto. La protagonisto estas ĵurnalisto; fandi en ŝia figuro la ĵurnalistan identecon kun la de­tektiva estigas interplektiĝon de du malsamaj ĝenroj. La rezulto estas verkoformo unika en la novel­arto.

La kerno, kompreneble, rilatas al mistero kiun oni deĉif­ras. La de­tek­tiva fikcio estas unu ĝenro en kiu plej sukcesas teks­toj kon­­tur­iĝantaj laŭ komune konata ŝablono kaj premantaj kuti­majn formajn klavojn. La nuna aŭtoro, kvankam ŝi uzas iujn el la formulaj ŝabloneroj, okupacias la ĝenron kiel aŭtorino. Ŝi tamen ne kontraŭmetas ian esence inan detektivan fikcion kon­traŭ esence virisman, sed uzas la spacon por kontesti kaj reagordi demandojn pri seksaneco en stilo ege memkonscia kaj sin­pri­trakta.

(Subha Chakraborty Dasgupta en sia Antaŭparolo)

LanguageEsperanto
PublisherMondial
Release dateDec 4, 2023
ISBN9781595694669
Ses trovnoveloj (Proz-traduko el la bengala al Esperanto)

Related to Ses trovnoveloj (Proz-traduko el la bengala al Esperanto)

Related ebooks

Related categories

Reviews for Ses trovnoveloj (Proz-traduko el la bengala al Esperanto)

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Ses trovnoveloj (Proz-traduko el la bengala al Esperanto) - Manashi Dasgupta

    Kovrilo

    cover.jpg

    Copyright – Kopirajto

    Mondial

    Novjorko

    Manashi Dasgupta:

    Ses trovnoveloj

    Tradukis Probal Daŝgupto

    © 2023 Probal Daŝgupto kaj Mondial 

    Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

    En decembro 2023, ĉi tiun novelaron aperigis kiel bengallingvan

    libron la eldonejo Barnik, situanta en la urbo Bardhaman.

    Titolo: Ŝomitar ĉhåkka (শমিতার ছক্কা).

    Kovrilo: Mondial

    ISBN 9781595694607 (Print edition)

    ISBN 9781595694669 (ePub edition – Published with Smashwords)

    www.esperantoliteraturo.com

    Titolpaĝo

    img1.jpg

    Prefaco de la tradukinto

    Klarigon pri la nekutima vorto ‘trovnoveloj’ en la titolo ne vere rajtas porti la librofinaj glosoj, ĉu ne. Temas pri tio ke la protagonisto de tiuj ĉi noveloj havas amfibian metion: ŝi estas samtempe detektivo kaj ĵurnalisto. Nia aŭtoro kutimis zorge elekti titolojn por siaj tekstoj. Senplie nomi la libron detektiva novelaro sendube ne kontentigus ŝin, kaj nomi la tekstojn ‘krimnoveloj’ ŝi rifuzus pro kialoj evidentiĝontaj en la rakontoj mem. Mi tial alvenis al la solvo ‘trovnoveloj’; ĝi estas milde aliteracia, simile al ‘krimromanoj’.

    Ĉu enkonduki novan subkategorion de noveloj aspektas al vi drasta paŝo, tro esperantisteca? Manashi Dasgupta ja estis esperantisto. Krome, dum sia tuta vivo, ŝi malemis akcepti la kutimajn klasifikojn sur iu ajn tereno. Ekzemple, iam ŝi diris, en letero pri ies naskiĝtago, Kiam vi trafas aĝon kun prima cifero, ekz. tridek sep, pensu ke ĝi estas nedividebla. Pasigu do tiun tagon en soleco. En la aliaj jaroj, kiam vi atingas ciferon divideblan, entuziasme dividu la naskiĝtagon kun aliaj! Temis pri retorika gesto, kiu tamen estis tipa pri ŝia pensmaniero, serĉanta elirvojojn el la banalaj ŝablonoj. Alian fojon ŝi diris, tute serioze, ke la versio de inismo je kiu ŝi kredas ne estas nura sindikatismo de plenkreskaj virinoj kampanjantaj por siaj rajtoj. Ŝi kredis ke virinoj havas la respondecon agadi por la rajtoj ankaŭ de handikapuloj, de infanoj, de aliaj kiuj akute bezonas porbatalantojn aŭ aliancanojn. Tamen, en la praktiko ŝi agadis kun inismaj organizaĵoj surbaze de iliaj efektivaj agordoj elektitaj de la plimulto. Ŝi ne gurdadis la propran apartan vidpunkton, nek provis insiste varbi aliajn. Simile, en siaj noveloj kaj romanoj ŝi liveris al siaj legantoj ion kies formato laŭeble konformu al iliaj atendoj.

    Teme de viaj atendoj, estimata leganto, mi kredas helpi vin per la decido rompi la kronologian vicordon de la noveloj en unu loko. Laŭ la eventa sinsekvo, la novelo Ĉu vi garnituris arkane? devus esti la unua en la vico. Sed ĝi koncernas demandojn pri la geedziĝa rito kaj tial estas farĉita per kulturaj aludoj. Estas pli facile por fremdaj legantoj komenci ĉe rakontoj ne bezonantaj penan deĉifradon. Post kutimiĝo al la etoso tra kvin rakontoj, ili ĝuos fine de la felietono la revenon al kronologie pli frua ero en la serio. Traduko en Esperanton ja estu tajlorita al la atendeblaj preferoj de alikulturaj legantoj!

    Pro la sama kialo, mi disponigas apud la glosoj ankaŭ klarigojn detale dirantajn kiu estas kiu inter la bokuzoj kaj bogeonkloj de la protagonistino Ŝomita, kiuj estas ŝlosilaj figuroj en la rakontoj. Manke de tia helpilo, miaj komplezemaj antaŭlegantoj Sten Johansson kaj Věra Barandovská-Frank devis multe fortostreĉi por navigi tra la mencioj de Juna Onjo k.s. Mi kore dankas ilin pro tio ke ili detektis tiun problemon kaj trovis en mia trovnovelara manuskripto plurajn cimojn kaj esprimojn stumbligajn al alifona leganto.

    Unu lastan komenton, se vi permesas. Manashi Dasgupta tre malofte aperigis la samajn rolulojn en pli ol unu fikcia teksto. Vi trovas ĉi-volume ses novelojn kiuj sekvas parton de la vivciklo de unu paro, sed kiujn malfacilas legi kiel ĉapitrojn en ia ‘trovromano’. Tio ĉi estas unika en ŝia verkaro. Dum ŝi vivis, mi kaj aliaj ofte interparolis kun ŝi pri la romanoj; ekzemple, ŝi elektis por mi Dormanta Hejmaro kiel la romanon prioritate esperantigindan. Sed pri ŝiaj noveloj neniam temis en niaj konversacioj. Mi riskas kunmeti ĝuste tiujn ĉi novelojn kaj prezenti ilin kiel unuopaĵon. Se mi eraras, bonvolu min kulpigi.

    Mi estas tre danka al Subha Chakraborty Dasgupta, emerita profesorino de la kompara literaturo, kiu afable konsentis verki antaŭparolon por ĉi tiu novelsesopo. Malgraŭ la nomero kiun ŝi

    havas komune kun la aŭtoro, ne ekzistas parenceco; ŝi nur konetis mian patrinon kiel samurbanon, sampejzaĝanon, kun kiu ŝi renkontiĝadis en seminarioj. La fikciaĵojn de Manashi ŝi legis ĉefe pro la metia specialiĝo: Subha fake okupiĝas ĉefe pri la fikcio. Subha lernis Esperanton post la emeritiĝo; la nivelo de ŝia lingvoscio sufiĉas por povi taksi la kvaliton de la tradukoj; sed la antaŭparolon ŝi verkis angle, kaj mi esperantigis. De iuj mistifikemaj kolegoj en Esperantujo mi lernis la arton kaŝi tiajn informojn en nekutima loko – ekzemple, en la finaj vortoj de prefaco. Pardonu ĉi tiun privatan ŝerceton, kies celtabuloj verŝajne eĉ ne legos la libron!

    Antaŭparolo

    Tiu ĉi volumo kunmetas sesopon da noveloj verkitaj de Manashi Dasgupta (1928-2010), konata al la Esperanta legantaro kiel la aŭtoro de Dormanta Hejmaro. Ŝi apartenis al komunumo de intelektuloj en Bengallando kiuj post la sendependiĝo en 1947 klopodadis teni antaŭ la socio spegulon kaj kune agadi por konstrui pli justan kaj humanan medion. Sur unu tereno de tia agado, kiel aŭtoro de noveloj kaj romanoj, ŝi konkrete esploris la socian dinamikon de difinita privilegia klaso kiu, post la malcertecoj kaj traŭmatoj de la jaroj tuj post la sendependiĝo, ĵus ekdisponis la rimedojn por atingi tian vivnivelon ke eblu iugrade memstara ekzisto plus iuj elementoj de lukso kaj de akompana malnaiveco en la konduto kaj la konversacia stilpaletro. Alie dirite, la aŭtoro esploris ekaperantan metropolan modernecon, ĝiajn manifestiĝon kaj efektivon en la vivoj de konkretaj personoj. Disponante pro sia trejniĝo la fakajn ilarojn de la filozofio kaj la psikologio, ŝi elektis kiel prioritaton la senkompromisan konfrontiĝadon kun la vero.

    Pro tiu ŝia prioritato, estas tute nature ke en sia beletra verkado Dasgupta sin turnis interalie al la detektiva fikcio kiel laborkadro. Ŝi ja uzas en ĉi tiuj noveloj la ilaron de tiu ĝenro, kiun tamen ŝi remuldas en neatendita direkto, per propraj petoleroj. La protagonisto estas ĵurnalisto; fandi en ŝia figuro la ĵurnalistan identecon kun la detektiva estigas interplektiĝon de du malsamaj ĝenroj. La rezulto estas verkoformo unika en la novelarto, precipe unika sur la tereno kiun oni nomas jen krimnoveloj, jen detektivnoveloj, depende de la lando. La kerno, kompreneble, rilatas al mistero kiun oni deĉifras. Oni foje asertas ke ĉiu beletra teksto reagordas sian ĝenron; por iuj popularaj ĝenroj, tamen, tiu tezo ja ne validas. La detektiva fikcio estas unu ĝenro en kiu plej sukcesas tekstoj konturiĝantaj laŭ komune konata ŝablono kaj premantaj kutimajn formajn klavojn. La nuna aŭtoro, kvankam ŝi uzas iujn el la formulaj ŝabloneroj, okupacias la ĝenron kiel aŭtorino. Ŝi tamen ne kontraŭmetas ian esence inan detektivan fikcion kontraŭ esence virisman, sed uzas la spacon por kontesti kaj reagordi demandojn pri seksaneco en stilo ege memkonscia kaj sinpritrakta.

    La klasika detektiva fikcio estas agordita ĉirkaŭ la elementoj logiko, agado, rezonado, perforto kaj krimo. En la ĉi-kolektaj noveloj ja ne troviĝas brutalaj krimoj – la detektivo ricevas mendojn ne por solvi misterojn ligitajn al maŝitaj nodiĝoj pro murdo kaj komplotoj, pro grandaj ŝteloj aŭ hororaj eventoj, sed por prilumi misterajn cirkonstancojn kiuj estigis ondetiĝojn sur la supraĵo de la socia ŝtofo. La hiperracion kaj erudician, diserigan analizemon tipajn en la klasika detektiva fikcio ĉi tie anstataŭas malnaiva logiko kaj ofte ege intuicia pensado; la konvencian egoismon de la detektivo ŝajnanta posedi eksterordinaran cerban kapablon anstataŭas kvieta konvinkiĝo ke oni ja sukcesos se oni plenkore deziras solvi iun misteron. Temas pri la volforto, ne pri superhomaj povoj. Cetere, la ĵurnalisto-detektivo estas emocie vundiĝkapabla.

    La noveloj ampleksas periodon de la fruaj milnaŭcent sepdekaj ĝis la naŭdekaj. En Bengallando, same kiel aliloke, la sepdekaj kaj la okdekaj estis tempo en kiu inismaj movadoj gajnis elanon kaj virinoj komencis konscie formuli sian opozicion al la patriarkismaj normoj regantaj la socion. Krome, ŝanĝiĝis ankaŭ la pozicio de la virinoj en la socio; promesoj pri konkreta egalrajtigo aperis surhorizonte. Manashi Dasgupta ne identigis sin kiel iniston, malgraŭ ŝiaj kernotrafaj analizoj de la bildigo de virinoj en la klasikaj barataj epopeoj kaj la hodiaŭaj legoj de tiuj tekstoj. Pluraj el la analizoj disponeblis en ŝiaj bengallingvaj esearoj Samaaj-Mon (La socio kaj la psiko, 1977) and Meyeder Bhumikaa o Bhaashyo (Virinoj: iliaj roloj kaj teoriaj interpretoj, 2003). Ŝia enpenetra rigardo senmaskigis malverojn kaj sociajn maljustojn. Ŝiaj ĉi tie prezentitaj noveloj sondas ne nure unuopajn misterojn, sed krome la pli larĝan deliktan fonon kiu instaliĝas en la klasaj formiĝoj en la socio interplekte kun la patriarkismaj povostrukturoj. La aperemaj, salonamaj altklasaj damoj ofte metiĝas sub ŝian kritikan lupeon. En sia bildigado de virino kiel detektivo, ŝi konscie reagas al tiuj sociaj ŝanĝiĝoj kiuj, kreinte certan spacon por la profesiulino, okazigis pluajn radikalajn aliiĝojn en la socia pozicio de la virinoj. Ŝomita Ĉoŭdhuri, la detektiva protagonisto en ĉiuj ĉi rakontoj, estas psike forta kaj sentema homo, memstara kaj inteligenta, kapabla prizorgi sin kaj veki la plejbonon en la homoj kun kiuj ŝi decidas rilati, malnaiva kaj sentima, kaj egala en la partnereco kun sia edzo. Ŝi estas virino en kiu la legantinoj de tiu epoko facile trovus rolmodelon. Sed ŝi ne estas superhomino, kaj tute ne ekzemplas la tipon plene hardita privata gvatulo kiun oni kutime renkontas en la detektiva fikcio. Ŝi estas malfortika kaj vundebla en sia privata vivo; tiu privata vivo okupas signifan spacon en la noveloj lige kun la rakonteroj ‘antaŭ la edziniĝo’ and ‘post la edziniĝo’ – temas pri ĉio kio komence altiris ŝin al tiu partnero, la unuaj tagoj de ilia geedzeco, la leĝera babilado de la edzo kiu brilas per spritaĵoj, sed kiu foje ankaŭ malkaŝas tion ke li ja ne estas esceptulo, sed apartenas al tiu sama socia medio kie oftas trompoj kaj mensogoj. Ŝomita mem ne estas bildigata kiel iu senmanka. Ŝi troege obsediĝas pri sia laboro, siaj ‘kazoj’, kaj almenaŭ en unu novelo el la frua fazo de ŝia kariero la edzo ne detektas ĉe ŝi eĉ ombreton de funebrado pro la forpaso de pentristo dum ŝi kiel freŝbakita ĵurnalisto ‘traktas’ tiun ‘rakonton’. La teksteroj kiuj traktas pri ŝia amora vivo kun la edzo plene malhavas la ŝablonajn romantikajn gestojn kaj estas akre cerbaj, kvankam la korpo neniam estas for de la vidkampo, kaj tio, denove, aldonas plian tavolon al la sperta enhavo de la noveloj. Ankaŭ en sia geedza vivo Ŝomita insiste kaj senkompromise alfrontas la veron. La rakontoj prezentataj de Dasgupta sin alplektas al demandoj levitaj de la moderneco en la sepdekaj kaj poste. Unu tia demando konsistigas la kernan nodon en la novelo ‘Enigmo propra’, en kiu ŝia edzo metas ŝin konfronte al ŝia situacio, al la fakto ke ŝi konstante kuras ĉien por solvi misterojn, trakti eventojn provizorajn kaj ne vere seriozajn; sed, li demandas, kion do ŝi postlasos kiam ŝi ne plu ekzistos? Li, dume, havas infanon pro sia dua edziĝo. En tiu novelo la detektivo mem, ŝia propra psiko, iĝas la areno por esplorado kiu montras lastan kurbon en la eventa sinsekvo. La misteroj en la ses noveloj kondukas nin en la labirintojn de la personecoj kun ĉiuj iliaj malsimplecoj, iliaj kaŝitaj pasioj kaj deziroj, iliaj multaj trompoj kaj iliaj provoj sukcesi, intensaj sed malfortikaj. Temas pri rakontoj de malkovroj pri la socio kaj pri si mem. Ĉar la detektiva fikcio okupiĝas pri la klera socitavolo, ĝi evidentigas la fakton ke la supraĵaj ĝentiladoj ŝirmas senskrupulajn, foje eĉ serioze malicajn intencojn; la ĝenro tiamaniere prezentas bildon de la civilizo kaj ĝiaj malkontentoj.

    Funkciante

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1