Leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto
By Karlo Markso
()
About this ebook
La leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto, nepra konsekvenco de la kapitalisma produktadmaniero kaj valora rimedo por kompreni la evoluon de la kapitalisma ekonomio, estas tamen vigle diskutata kaj disputata ne nur de burĝaj ekonomikistoj, sed ankaŭ de marksistoj mem.
Tiu ĉi teksto estas proks
Read more from Karlo Markso
Tezoj pri Fojerbaĥo, Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa tiel nomata fragmento pri maŝinoj Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsKontribuaĵo al la kritiko de la politika ekonomio: Antaŭparolo kaj Enkonduko Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsMarkso hodiaŭ: Nerefuteblaj citaĵoj Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsKritiko de la Gotaa Programo: Kun antaŭparolo de Frederiko Engelso kaj la letero al Bracke Rating: 0 out of 5 stars0 ratings
Related to Leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto
Titles in the series (56)
La evoluo de la socialismo de utopio al scienco Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsSkarlataj veloj. La ora ĉeno. Kuranta sur ondoj. Mallongaj rakontoj Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsTais el Ateno Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsKien Ĉinio?: Dek-du analizoj el diversaj landoj kaj vidpunkoj Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa nebulozo de Andromedo: Sciencfikcia romano Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsKiel Israelo elpelis la palestinanojn 1947-1949: Jen kion malkaŝas la novaj israelaj historiistoj Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa mondo brilanta. La vojo nenien. Cent verstoj laŭ rivero Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa Horo de Bovo: Sciencfikcia romano Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsOperaco "Bonan novan jaron" Rating: 0 out of 5 stars0 ratings"Сталинизм": Исследование происхождения, сущности и результатов Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa krizo de la socialdemokrataro ("Junius"-broŝuro): Kun Lenino: Pri la Junius-broŝuro Rating: 0 out of 5 stars0 ratings"La kapitalo" kompakte: Kun recenzo de Lucas Zeise Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsNia Ameriko: Eseo Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsTAO de la vojaĝanto: Dek ses ĉinaj legendoj kaj infanrakontoj Rating: 0 out of 5 stars0 ratings"Сталинизм": Исследование происхождения, сущности и результатов Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsPri la rusa revolucio Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLiriko Rating: 0 out of 5 stars0 ratings1917 La instruoj de la Oktobro: (1924) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLa nevo de mafio / El sobrino de la mafia: Televida scenaro / Audiovisual Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsElektitaj versaĵoj Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsKavaliro en tigra felo Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsAntaŭ nova mondmilito (1937) Instruoj de Hispanujo: la lasta averto (1937) La ĝemelaj steloj Hitlero-Stalino (1939) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsLetero al la friponoj de islamofobio kiuj kaŝhelpas rasistojn Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsJida gramatiko Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsSalajro, prezo kaj profito: Kun Thomas Kuczynski: Markso popularigas Markson. Enkonduko en Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsHistoria vortaro de Esperanto: Berlina komentario pri la Fundamento de Esperanto, volumo 12 Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsMia misio en Kaŭkazio: Memoraĵoj pri la Kartvela Respubliko en 1918 Rating: 0 out of 5 stars0 ratings
Reviews for Leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto
0 ratings0 reviews
Book preview
Leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto - Karlo Markso
Karlo Markso: Leĝo de la tendenca falo de la profitkvoto
(= La kapitalo, tria volumo, tria sekcio, dektria ĉapitro)
La leĝo kiel tia
Ĉe donitaj salajro kaj labortago, varia kapitalo¹ , ekz-e de 100, prezentas certan nombron de movataj laboristoj; ĝi estas la indikilo de tiu ĉi nombro. Ekz-e 100 stp² estu la salajro por 100 laboristoj, ni diru: por unu semajno. Se tiuj ĉi 100 laboristoj liveras tiom da necesa laboro kiom da pluslaboro³ , ili do ĉiutage laboras same multan tempon por si mem, t.e. por la reproduktado de sia salajro, kiom por la kapitalisto, t.e. por la produktado de plusvaloro, tiam ilia tuta valorprodukto estus = 200 stp kaj la plusprodukto de ili produktata estus 100 stp. La kvoto de la plusvaloro p/v estus 100%,⁴ Tiu ĉi kvoto de plusvaloro tamen, kiel ni vidis,⁵ esprimiĝas en tre diversaj profitkvotoj⁶ , laŭ la diversa amplekso de la konstanta kapitalo k kaj per tio de la ĉiomkapitalo C, ĉar la profitkvoto = p/K. Se la plusvalor-kvoto estas 100%:
Se k = 50, v = 100, tiam pr' estas = 100/150 = 66²/3%.
Se k = 100, v = 100, tiam pr' estas = 100/200 = 50%.
Se k = 200, v = 100, tiam pr' estas = 100/300 = 33¹/3%.
Se k = 300, v = 100, tiam pr' estas = 100/400 = 25%.
Se k = 400, v = 100, tiam pr' estas = 100/500 = 20%.
La sama kvoto de plusvaloro, ĉe senŝanĝa ekspluat-grado de la laboro, tiel esprimiĝus en falanta⁷ profitkvoto, ĉar kun ĝia materia amplekso, kvankam ne en sama proporcio, kreskas ankaŭ la valoramplekso de la konstanta kaj per tio de la tuta kapitalo.
Se oni nun krome supozas, ke tiu ĉi laŭgrada ŝanĝo en la konsisto de la kapitalo okazas ne nur en unuopaj produktad-sferoj, sed pli aŭ malpli en ĉiuj aŭ almenaŭ en la decidaj produktad-sferoj, do ke ĝi entenas ŝanĝojn en la mezuma organa konsisto⁸ de la ĉiomkapitalo apartenanta al socio, tiam tiu iom-post-ioma kreskado de la konstanta kapitalo, en proporcio al la varia, devas nepre rezultigi laŭgradan falon en la ĝenerala profitkvoto dum senŝanĝa kvoto de la plusvaloro aŭ dum senŝanĝa grado de ekspluatado de la laboro fare de la kapitalo. Sed nun montriĝis, kiel leĝo de la kapitalisma produktadmaniero, ke kun ĝia evoluo okazas relativa malaltiĝo de la varia kapitalo proporcie al la konstanta kapitalo kaj per tio en la proporcio al la movata ĉiomkapitalo. Tio signifas nur, ke la sama nombro de laboristoj, la sama kvanto de laborforto, disponigata de varia kapitalo de donita valoramplekso, sekve de la produktadmetodoj evoluantaj ene de la kapitalisma produktado movas, prilaboras, produktive konsumas ĉiam kreskantan mason da laborrimedoj, da maŝinaro kaj da ĉia fiksa kapitalo, da krud- kaj help-materialo en la sama tempo − pro tio ankaŭ konstantan kapitalon de ĉiam kreskanta valoramplekso. Tiu progresanta relativa malaltiĝo de la varia kapitalo proporcie al la konstanta kaj pro tio al la ĉiomkapitalo estas identa kun la konstante kreskanta pli alta organa konsisto de la socia kapitalo en ĝia mezumo. Ĝi same estas nur alia esprimo por la progresanta evoluo de la socia produktivo⁹ de la laboro, kiu montriĝas ĝuste en tio, ke per la kreskanta aplikado de maŝinaro kaj entute de fiksa kapitalo pli da krud- kaj help-materialoj de la sama kvanto de laboristoj en la sama tempo, t.e. per malpli da laboro estas transformataj en produktojn. Al tiu ĉi kreskanta valoramplekso de la konstanta kapitalo − kvankam ĝi nur malproksime prezentas la kreskado en la reala maso de la uzvaloroj, el kiuj la konstanta kapitalo materie konsistas − rilatas kreskanta malplivalorigo de la produkto. Ĉiu individua produkto, konsiderata je si mem, entenas malpli grandan sumon de laboro ol sur malpli altaj ŝtupoj de produktado, kie la por laboro elspezita kapitalo estas en senkompare pli alta proporcio al tiu elspezita en produktadrimedojn. La komence montrita serio do esprimas la realan tendencon de la kapitalisma produktado. Tiu ĉi kun la progresanta relativa malpliiĝo de la varia kapitalo kompare kun la konstanta produktas kreskante pli altan organan konsiston de la ĉiomkapitalo, kies rekta sekvo estas, ke la kvoto de la plusvaloro ĉe senŝanĝa kaj eĉ ĉe kreskanta ekspluat-grado de la laboro esprimas sin en konstante malaltiĝanta ĝenerala profitkvoto. (Plue montriĝos¹⁰ , kial tiu ĉi malaltiĝo aperas ne en tiu ĉi absoluta formo, sed pli en tendenco al progresanta falado.) La progresanta tendenco de la ĝenerala profitkvoto al falado do estas nur esprimo propra al la kapitalisma produktadmaniero por la progresanta evoluo de la socia produktadforto de la laboro¹¹ . Per tio ne estas dirite, ke la profitkvoto ne povas provizore fali ankaŭ pro aliaj kaŭzoj, sed per tio estas pruvite el la esenco de la kapitalisma produktadmaniero kiel memkomprenebla neceso, ke en sia progresado la ĝenerala mezuma kvoto de la plusvaloro devas esprimiĝi en falanta ĝenerala profitkvoto. Ĉar la kvanto de la aplikata vivanta laboro ĉiam malpliiĝas proporcie al la kvanto de la konkretigita laboro movata de ĝi, de la produktive konsumataj produktadrimedoj, tial ankaŭ tiu parto de la vivanta laboro, kiu estas ne pagata kaj konkretiĝas en plusvaloro, devas troviĝi en ĉiam malkreskanta proporcio al la valoramplekso de la aplikata ĉiomkapitalo. Sed tiu ĉi proporcio de la plusvalora kvanto al la valoro de la aplikata ĉiomkapitalo konsistigas la profitkvoton, kiu pro tio devas konstante faladi.
Kiom simpla la leĝo laŭ la ĝisnunaj prezentadoj aperas, tiom malpli ĉia ĝisnuna ekonomiko sukcesis ĝin malkovri, kiel oni vidos en posta sekcio.¹² Ĝi vidis la fenomenon kaj en kontraŭdiraj provoj klopodadis ĝin interpreti. Sed ĉe la granda graveco, kiun tiu ĉi leĝo havas por la kapitalisma produktado, oni povas diri, ke ĝi konsistigas la misteron, ĉirkaŭ kies solvado turniĝas la tuta politika ekonomio¹³ ekde Adam Smith en la diversaj provoj ĝin solvi, kaj ke la diferenco inter la diversaj skoloj ekde Adam Smith konsistas el la diversaj provoj ĝin solvi. Sed se oni aliflanke konsideras, ke la ĝisnuna politika ekonomio ja palpadis pri la diferenco inter konstanta kaj varia kapitalo, sed neniam kapablis klare formuli ĝin; ke ĝi prezentadis la plusvaloron neniam dise de la profito kaj la profiton neniam pure, en la diferenco de ĝiaj diversaj eroj memstarigitaj unuj kontraŭ la aliaj − ekz-e industria profito, komerca profito, interezo, grundrento −; ke ĝi neniam ĝisfunde analizis la diversecon en la organa konsisto de la kapitalo, pro tio same malmulte analizis la konsistiĝon de la ĝenerala profitkvoto − tiam la fakto, ke ĝi neniam sukcesis solvi tiun enigmon, ĉesas esti enigma.
Ni intence prezentas tiun ĉi leĝon antaŭ ol prezenti la disfalon de la profito en diversajn memstariĝintajn kategoriojn. La sendependeco de tiu ĉi prezentado pri la disfendiĝo de la profito en diversajn partojn, kiuj alfalas al diversaj kategorioj de personoj, jam anticipe pruvas la sendependecon de la leĝo en ĝia ĝeneraleco disde tiu fendiĝo kaj disde la reciprokaj rilatoj de la el tio fontantaj profit-kategorioj. La profito, pri kiu ni ĉi tie parolas, estas nur alia nomo por la plusvaloro mem, kiu estas nur prezentata en sia proporcio al la tuta kapitalo, anstataŭ en sia proporcio al la varia kapitalo, el kiu ĝi fontas. La falo de la profitkvoto do esprimas la falantan proporcion de la plusvaloro mem al la antaŭpagita ĉiomkapitalo kaj pro tio estas sendependa de ĉia ajn disdivido de tiu plusvaloro inter la diversaj kategorioj.
Oni vidis, ke sur ŝtupo de la kapitalisma evoluo, kie la konsisto de la kapitalo c : v estas kiel 50 : 100, kvoto de plusvaloro de 100 % esprimas sin en profitkvoto de 66²/3 %, kaj ke sur pli alta ŝtupo, kie c : v estas 400 : 100, la sama kvoto de plusvaloro esprimas sin en profitkvoto de nur 20 %. Tio, kio validas pri sinsekvaj evoluŝtupoj en unu lando, tio validas pri diversaj samtempe ekzistantaj evoluŝtupoj en diversaj landoj unu apud la alia. En la subevoluinta lando, kie la unua konsisto de la kapitalo estas la mezuma situacio, la ĝenerala profitkvoto estus 66²/3 %, en la lando de la dua, multe pli alta evoluŝtupo ĝi estus 20 %.
La diferenco de la du naciaj profitkvotoj povus malaperi kaj eĉ inversiĝi per tio, ke en la malpli evoluinta lando la laboro estus malpli produktiva, pro tio pli granda kvanto de laboro prezentiĝus en malpli granda kvanto de la sama varo, pli granda interŝanĝvaloro prezentiĝus en malpli granda uzvaloro, ke la laboristo devus uzi pli grandan parton de sia labortempo por reprodukti siajn proprajn ekzistad-rimedojn aŭ ties valoron, kaj malpli grandan parton por produktado de plusvaloro, do liverus malpli da plusvaloro, tiel ke la kvoto de plusvaloro estus pli malalta. Se ekz-e en la malpli evoluinta lando la laboristo laborus ²/3 de la labortago por si mem kaj ¹/3 por la kapitalisto, tiam sub la kondiĉo de la supra ekzemplo la sama laborforto estus pagata per 133¹/3 kaj liverus kromaĵon de nur 66²/3. Al la varia kapitalo de 133¹/3 rilatus konstanta kapitalo de 50. La plusvalor-kvoto do estus nun 133¹/3 : 66²/3 = 50 % kaj la profitkvoto 183¹/3 : 66²/3 aŭ proksimume 36¹/2 %.
Ĉar ĝis nun ni ankoraŭ ne esploris la diversajn partojn, en kiujn la profito disfendiĝas, ili por ni do ankoraŭ ne ekzistis, ni rimarkigu la sekvon nur por anticipe eviti miskomprenojn: Ĉe komparo de landoj de diversaj evoluŝtupoj − de tiaj de evoluinta kapitalisma produktado kaj de tiaj, kie la laboro ankoraŭ ne estas formale subigita al la kapitalo, kvankam la laboristo en la realo estas ekspluatata de la kapitalisto (ekz-e en Hindujo, kie la rioto¹⁴ laboras kiel memstara kampulo, lia produktado kiel tia do ankoraŭ ne estas formale subigita al la kapitalo, kvankam