Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Ujguroj por ĉesigi la falsnovaĵojn
Ujguroj por ĉesigi la falsnovaĵojn
Ujguroj por ĉesigi la falsnovaĵojn
Ebook97 pages1 hour

Ujguroj por ĉesigi la falsnovaĵojn

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

La aŭtoro, kiu dufoje vojaĝis en Xinjiang, immalmuntas la inventon de la ujgura "genocido". Li montras, kiuj estas ĝiaj prozelitoj kaj ties ligoj kun la CIA.

Li montras al ni la mensogojn, la manipulitajn fotojn, la falsajn atestojn. Bazante sin sur la deklaroj de la Unuiĝinta Naciaro, de respondeculoj de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj s

LanguageEsperanto
Release dateJun 26, 2021
ISBN9782369602972
Ujguroj por ĉesigi la falsnovaĵojn

Related to Ujguroj por ĉesigi la falsnovaĵojn

Related ebooks

Reviews for Ujguroj por ĉesigi la falsnovaĵojn

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Ujguroj por ĉesigi la falsnovaĵojn - Maxime VIVAS

    Singarda antaŭparto

    Por legi senapriore tion, kio sekvos, necesas esti rimarkinta, ke la aŭtoro de artikolo, de filmo, de libro, kiu rakontas al ni pri lia vojaĝo al Novjorko aŭ en la Grandan Kanjonon de Kolorado, neniam devas unue distanciĝi de la popolekstermo de la ruĝhaŭt­uloj aŭ de la masakroj faritaj de la usona armeo en Vjetnamujo, en Afganujo, en Irako aŭ en multaj aliaj lokoj (kiuj ne mankas).

    Sekve, devus esti ebla skribi pri Xinjiang sen esti devigata distanciĝi de la kulturrevolucio, de Mao, de la personkulto, sen ĵuri ke la aŭtoro ne vidas modelon en la ĉina politika, ekonomia, komunikila, polica, jura sistemo, kies importadon al Francujo li dezirus.

    Sed envere tamen necesas tuj distanciĝi, alie la risko estas granda esti atakata pri ia etikedo, pri supozata politika vasaleco, kio ŝparus al la ĉin-fobiuloj kontraŭargumenti pri la bazo, pri la faktoj.

    Kompreni mian metodon

    Por tiuj, kiuj ne konas min, mia nomo estas Maxime Vivas, mi estis literatura rekomendisto de la organizaĵo Attac, mi aŭtoras dudek librojn, el kiuj du estis premiitaj kaj eldonitaj en Usono kaj Ĉinujo. Vi povas trovi miajn librojn tradukitajn en ses lingvojn. Mi estas krome radio-animanto en Tuluzo kaj administranto de la alternativa informa retejo legrandsoir.info.

    Tiu ĉi libro naskiĝis el konstato: tiu de misinformado fare de multnombraj francaj komunikiloj pri Xinjiang, la aŭtonoma regiono de Ĉinlando. Por kompreni tiun misinformadon, mi vojaĝis dufoje al Xinjiang, kaj mi pretendas ĉi tie demonstri, ke la popolekstermo de la ujguroj estas invento. Mi montros, kiuj estas ĝiaj prozelitoj kaj iliaj ligoj kun la CIA. Laŭvice mi donas ekzemplojn pri la monstraj falsnovaĵoj, pri la mensogoj, pri trukitaj fotoj, pri falsaj atestoj.

    Por kontraŭdiri la mirrakontistojn, mi apogas min sur deklaroj de la Unuiĝin ta Naciaro (UN) kaj pri surloka enketo de la Monda Banko. Mi asertas, kun pintaj personoj de la MOS kaj ĥirurgiistoj de multaj landoj, ke la trudataj deprenoj de organoj ne ekzistas, escepte en la kapoj de tiuj, kiuj faras akran kontraŭĉinan politikan batalon pri la projekto de la Nova silkovojo.

    Xinjiang ne estas la Eŭropo sub nazia boto: denuncoj, ostaĝoj, detruado de kultejoj, arestoj, deportadoj, koncentrejoj, torturoj, kripligoj, seksperfortoj, malaperigoj, ekzekutadoj, forbruladoj, popolekstermo.

    La ujgura loĝantaro, kiu en kvardek jaroj pli ol duobliĝis, daŭre kreskas pli rapide dum la popolekstermo ol tiuj de la ceteraj ĉinaj regionoj.

    La politiko de Pekino pri Xinjiang baziĝas sur racia veto: malkreskigi la malriĉecon, faciligi la komunan vivon, subteni la edukadon. La malplimultoj de Xinjiang ĝuas helpojn por krei komercajn firmaojn kaj entreprenojn, pozitivan diskriminacion (apriore donitajn punktojn por aliri la plej prestiĝajn universitatojn de Pekino). La celo de la ĉina registaro estas simpla: Xinjiang estas elŝirenda el siaj postresteco kaj malriĉeco kun aktiva helpo de la ujguroj. Kun religio tenata en ĝiaj religiaj limoj, Xinjiang paciĝos kaj fariĝos regiono sen problemoj, tamen sen ke iu ajn rezignu pri sia lingvo, sia kulturo, siaj kredoj aŭ nekredoj.

    Samtempe, danke al senkompata luktado kontraŭ la tri plagoj (fundamentismo, separismo, terorismo), tiu ĉi regiono ne fariĝos sendependa Kaliflando, kie la leĝo de la respubliko cedus al la ŝario.

    Al ĉiuj ĵurnalistoj, kiuj eble forgesis ĝin, mi volonte memorigas pri la ĉarto de Munĥeno.

    Ĉarto de Munĥeno

    Tiu ĉi deklaro estas redaktita kaj aprobita en Munĥeno, la 24-an kaj 25-an de Novembro 1971. Ĝi estas adoptita poste de la Inter­nacia Federacio de Ĵurnalistoj (FIĴ), de la Internacia Organizaĵo de Ĵurnalistoj (IOĴ) kaj de la plej multaj ĵurnalistaj sindikatoj de Eŭropo.

    Antaŭparto

    La rajto je informado, je libera esprimiĝo kaj je kritiko estas unu el la fundamentaj liberecoj de ĉiu homa estulo. De tiu ĉi publika rajto koni la faktojn kaj la opiniojn devenas ĉiuj devoj kaj rajtoj de la ĵurnalistoj.

    La respondeco de la ĵurnalistoj al la publiko rangas antaŭ ĉia cetera respondeco, speciale konsidere iliajn dungistojn kaj la publikajn potencojn.

    La misio de informado necese entenas limojn, kiujn la ĵurnalis­toj mem sponte trudas al si. Tio estas la celo de la deklaro de la devoj ĉi tie formulita. Sed tiuj ĉi devoj povas esti efike respektataj en la praktikado de la ĵurnalisma profesio nur se la konkretaj kondiĉoj de sendependeco kaj de profesia digno estas realigitaj. Tio estas la celo de la sekva deklaro de la rajtoj.

    Deklaro de la devoj

    La esencaj devoj de la ĵurnalisto en la esplorado, redaktado kaj komentado de la eventoj estas:

    Respekti la veron, kiaj ajn konsekvencoj povas esti por li mem, pro la rajto de la publiko koni la veron.

    Defendi la liberecon de la informado, de la komentado kaj de la kritikado.

    Publikigi nur la informojn kies origino estas konata aŭ alikaze akompani ilin per necesaj rezervoj; ne preterlasi la esencajn informojn kaj ne ŝanĝi la tekstojn kaj dokumen­tojn.

    Ne uzi mallojalajn metodojn por akiri informojn, fotojn kaj dokumentojn.

    Devontigi sin respekti la privatan vivon de la personoj.

    Korekti ĉian publikigitan informon kiu montriĝas malĝus­ta.

    Gardi la profesian sekreton kaj ne disvastigi la fonton de la informoj akiritaj konfidence.

    Malpermesi al si plagiaton, kalumnion, fifamigon kaj senbazajn akuzojn, kaj ankaŭ ricevi ian ajn avantaĝon pro la publikigado aŭ pro preterlaso de informo.

    Neniam konfuzi la metion de ĵurnalisto kun tiu de reklam­isto aŭ propagandisto; akcepti nenian instrukcion, ĉu rektan aŭ malrektan, de anoncistoj.

    Rifuzi ĉian premon kaj akcepti redaktan direktivon nur de la redaktejaj respondeculoj. Ĉiu ĵurnalisto inda je tiu ĉi nomo devontigas sin strikte observi la principojn ĉi-supre eldiritajn. Dum li agnoskas la validan juron en ĉiu lando, la ĵurnalisto je profesia honoro akceptas nur la jurisdikcion de siaj samranguloj, ekskluzive de ĉia registara aŭ alia enmik­siĝo.

    Deklaro de la rajtoj

    La ĵurnalistoj postulas liberan aliron al ĉiaj informfontoj kaj la rajton libere enketi pri ĉiuj faktoj, kiuj kondiĉas la publikan vivon. La sekreto de publikaj aŭ privataj aferoj ĉi-kaze povas esti argumento kontraŭ la ĵurnalisto nur esceptokaze kaj pro motivoj klare esprimitaj.

    La ĵurnalisto havas la rajton rifuzi ĉian subordiĝon, kiu estus kontraŭa al la ĝenerala linio de la informorgano por kiu li kunlaboras, tia kia ĝi estas skribita en lia dungo­kontrakto, same kiel ĉian subordiĝon, kiu ne estus klare implicita en tiu ĝenerala linio.

    La ĵurnalisto ne povas esti devigata plenumi profesian agon aŭ esprimi opinion, kiu estus kontraŭa al lia konvin­ko aŭ al lia konscienco.

    La redakta grupo devas esti nepre informata pri ĉia grava decido, kiu tuŝas la vivon de la entrepreno. Ĝi devas esti almenaŭ konsultata, antaŭ ĉi definitiva decido, pri ĉia dispozicio, kiu interesas la konsiston de la redaktejo: dungo, maldungo, delokado kaj rangaltigo de ĵurnalistoj.

    Konsidere lian funkcion kaj liajn respondecojn, la ĵurna­listo havas la rajton ĝui la kolektivajn konvenciojn, sed ankaŭ je persona kontrakto, kiu certigas la materian kaj moralan sekurecon de lia laboro kaj je pago konforma al lia socia rolo kaj sufiĉa por garantii lian ekonomian sendependecon.

    Enkonduko

    Ĉi tie mi liveras al vi kolekton de ĉio, kion mi povis trovi en la gazetaro kaj en la sociaj retoj pri Xinjiang:

    "La ujguraj lingvo, literaturo, kulturo, kutimoj, religio estas elradikigataj, dum oni aranĝas trudatajn geedzigojn inter ujguroj kaj han-ĉinoj (la plimulta etno en Ĉinujo: pli ol 90 elcentoj de la loĝantaro). Oni povas malliberiĝi pro rifuzo manĝi porkaĵon, trinki alkoholon, saluti oficialulon. Miloj, centmiloj, miliono, du milionoj, eĉ tri milionoj, (laŭ Radio Free Asia) da ujguroj estas malliberigitaj en dekoj, centoj, miloj da

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1