Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Metaforoj Senapostrofaj
Metaforoj Senapostrofaj
Metaforoj Senapostrofaj
Ebook320 pages53 minutes

Metaforoj Senapostrofaj

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

poemaro en esperanto
de
mao zifu
dua, ampleksigita eldono
2015.05

LanguageEsperanto
PublisherMao Zifu
Release dateJun 11, 2015
ISBN9781311269065
Metaforoj Senapostrofaj
Author

Mao Zifu

Mao Zifu, Anteo esperantisto http://eo.wikipedia.org/wiki/Mao_Zifu

Read more from Mao Zifu

Related to Metaforoj Senapostrofaj

Related ebooks

Related categories

Reviews for Metaforoj Senapostrofaj

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Metaforoj Senapostrofaj - Mao Zifu

    mao zifu

    metaforoj senapostrofaj

    poemaro en esperanto

    verkis / aranĝis

    mao zifu

    dua, ampleksigita eldono

    2015.05

    ____________________________________

    Copyright 2015 Mao Zifu

    Published by Mao Zifu at Smashwords

    Smashwords Edition License Notes

    Tiu ĉi e-libro rajtas esti kopiita nur al la komputilo kaj/aŭ librolegilo de la aĉetinto. Transdoni la libron al aliaj estas kontraŭleĝe kaj malhoneste al la aŭtoro kaj/aŭ tradukinto kaj/aŭ aliaj kunlaborintoj, kiuj tiel ne estas rekompencataj pro sia krea laboro.

    ISBN: 9781311269065 (elektronika libro)

    dediĉo kaj danko

    al ĉiuj, kiuj amas aŭ malamas poezion kaj poetojn.

    2015-5-19

    Table of Contents

    titolo de la libro

    kopirajto

    dediĉo kaj danko

    poemaro

    metaforoj senapostrofaj

    blanko kaj nigro

    sur la terglobo, tiuj antipodoj

    ne povas samtempe kundividi

    la lumon de la ronda luno.

    budho kaj dio kunas en la koro

    de la ovo, aprezante koloran militon.

    sangon soifi aŭ ruĝumi lipojn

    fariĝas ĉiutaga amuzaĵo.

    la nigra parto prisondas murdistojn

    en sia ombro sub la suno brila,

    tenante torĉon kaj pistolon.

    sed la blanka siajn okulojn blindigas

    kaj prenas tagon por nokto,

    timante ke la muro ne kapablus

    rezisti al la buŝo kaj oreloj de surdamutuloj.

    en la du polusoj estas froste same.

    aŭtante katan monujon,

    tuneli la diametron volas ratoj,

    kiuj ne konscias ke la tubo liganta inferon

    kaj paradizon faras nivelon egala.

    migrado de arboj estas sinmortigo.

    do inertaj birdoj flugas en siaj okuloj

    kaj ĉiam atendas kokidojn naskiĝi

    el la centro de la tero -

    granda eksplodo novan kosmon rezultigu.

    2015.03.27

    aspiro al stepo

    geagloj faras akrobataĵon

    super la verdo ĵuse vekiĝinta,

    fendante tempon kaj koloron.

    la ludo memorigas al mi scenon

    pri milito en la nigra tendo.

    pluvo okazos post ŝvito kaj tondroj.

    la sagaj langoj luktas unu kontraŭ la alia.

    flagroj ekbruligas kafon kaj viskion.

    ĉevalo flugas ĉe rivero,

    portante fingrojn kaj pafilon.

    devio. ekipaĵoj falas en la akvon.

    fulmoj kirlas larmojn kun zefiro.

    tio estas marto juna.

    ebriaj herboj ne sin sentas jam vunditaj.

    sango kaj lakto miksiĝas en abismon,

    kie ne povas alveni

    birdoj kun flugiloj plumaj,

    krom okuloj de agloj.

    papilioj flaras sukojn.

    kia gluo, kiu ĉenas paron da spiritoj!

    tempo pli vastas ol la stepo.

    semoj destinaj radikas en graso.

    ŝafoj petolas inter fluantaj sezonoj,

    aŭskultante kaj eligas ŝrikojn de la agloj.

    la stepo pli vastas ol tempo.

    2015.03.28

    la vilaĝo

    tie mi vivis dek sep jarojn,

    akompanate de la kerosena lampo,

    kiu prilumis miajn infanecon

    kaj parton de juneco planta.

    tiuj montetoj, kampoj, lagoj kaj rivero

    vivis en miaj vejnoj kaj mi

    sur ili ploris, ridis kaj laboris.

    tiuj tagoj ne estis antikvaj.

    kiam mi foriris de la loko,

    tiam estis jam mil naŭcent deka jaro.

    tiam mi aĝis dek sep jarojn.

    tiam mi sciis parkere la pensojn,

    kiuj kreis paradizon,

    ni tamen ankoraŭ ĝuis nudajn piedojn en neĝo.

    malsato, malvarmo kaj en korpo kaj en la spirito.

    ni produktis rizon, tritikon, kotonon...

    la tero estas fekunda

    sed la rikolto iris savi lupojn maldankemajn.

    sen sufiĉe da graso sur la ostoj,

    decis ofte sonĝi karnon kaj viandon.

    ekster sonĝoj mi ne sciis kiel fari homojn.

    tagnokte kreskis porkoj, hundoj, kokoj...

    ili prosperis, manĝante kiel ni sed saĝe pli ol ni.

    ĉar ili kredis egalecon de la homoj kaj la bestoj.

    2015.03.28

    sunfloro

    semo fuĝis el la sako povra,

    eskapis de okuloj de gekokoj,

    de flaro de ratoj, de frosto de neĝo...

    printempe ŝoso kreskis el la fendo ĉe mureto

    ĉirkaŭ legomĝardeno pli granda ol polmo.

    ĝi eskapis de fingroj kaj ŝpato

    de sarkinto ne blinda,

    de dentoj de porkoj kaj de bovo...

    laŭ la sunluma fosto tra folioj arbaj

    grimpis ĝi sur la nanan mureton

    kaj superis tiun kaj ĉiujn legomojn.

    sunfloro, florsuno - fosilio de la lumo.

    la suno avataris en la korton de povrulo.

    varmo ridetas tradiurne.

    abelujo aŭ buŝoj de fonto?

    pentraĵo de infanoj priskribis fajrerojn.

    suferoj kaj danĝeroj brulis.

    jadaj grajnoj estis inkrustitaj

    en pufa vizaĝo, la vetero-atakita.

    la peza rikolto igis ĝin la kapon klini.

    la spino restis rekta, sed fragila.

    ekblovo de aŭtuna vento

    ĝin faligis. feliĉege en la sinon de la maljunulo.

    la semoj ŝveligis lian antaŭtukon.

    espero kiel steloj satigos la vintron.

    2015.03.29

    mortis maljunulino

    mortis maljunulino ne tro altaĝa.

    somere. sur la rizkampo.

    ŝi ne sentis froston. nek malsaton.

    sub la fajra suno ŝi surhavis

    veston kun dikaj flikaĵoj.

    ŝi mortis kun fasko da nutro en mano,

    kolektante spikojn delasitajn de siaj gefiloj.

    malsato post la morto jam ne

    eblos pro la kolektado.

    nek soifo. larmoj de la

    gefiloj donis al ŝi ankaŭ trinkon.

    ĝoja plorado emociis

    la lunon. pluveroj ekfalis

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1