Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

La Sankta Biblio
La Sankta Biblio
La Sankta Biblio
Ebook3,777 pages45 hours

La Sankta Biblio

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

LA Sankta Biblio
Paralela Esperanta-Ĉina Biblio

Malnova kaj Nova Testamentoj
Esperantigitaj el la originalaj lingvoj
《圣经》世汉对照版
编排双语对照 王崇芳
制作epub格式 毛自富

LanguageEsperanto
PublisherMao Zifu
Release dateMar 17, 2017
ISBN9781370276899
La Sankta Biblio
Author

Mao Zifu

Mao Zifu, Anteo esperantisto http://eo.wikipedia.org/wiki/Mao_Zifu

Read more from Mao Zifu

Related to La Sankta Biblio

Reviews for La Sankta Biblio

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    La Sankta Biblio - Mao Zifu

    LA MALNOVA TESTAMENTO

    EL LA HEBREA ORIGINALO ESPERANTIGIS

    LAZARO LUDOVIKO ZAMENHOF

    Genezo

    Gn-01:01 En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 起初神创造天地。

    Gn-01:02 Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. 地是空虚混沌。渊面黑暗。神的灵运行在水面上。

    Gn-01:03 Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. 神说,要有光,就有了光。

    Gn-01:04 Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. 神看光是好的,就把光暗分开了。

    Gn-01:05 Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago. 神称光为昼,称暗为夜。有晚上,有早晨,这是头一日。

    Gn-01:06 Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. 神说,诸水之间要有空气,将水分为上下。

    Gn-01:07 Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. 神就造出空气,将空气以下的水,空气以上的水分开了。事就这样成了。

    Gn-01:08 Kaj Dio nomis la firmaĵon Ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago. 神称空气为天。有晚上,有早晨,是第二日。

    Gn-01:09 Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. 神说,天下的水要聚在一处,使旱地露出来。事就这样成了。

    Gn-01:10 Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 神称旱地为地,称水的聚处为海。神看着是好的。

    Gn-01:11 Kaj Dio diris: Kreskigu la tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktarbon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. 神说,地要发生青草,和结种子的菜蔬,并结果子的树木,各从其类,果子都包着核。事就这样成了。

    Gn-01:12 Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 于是地发生了青草,和结种子的菜蔬,各从其类,并结果子的树木,各从其类,果子都包着核。神看着是好的。

    Gn-01:13 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago. 有晚上,有早晨,是第三日。

    Gn-01:14 Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn, kaj jarojn; 神说,天上要有光体,可以分昼夜,作记号,定节令,日子,年岁。

    Gn-01:15 kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. 并要发光在天空,普照在地上。事就这样成了。

    Gn-01:16 Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn. 于是神造了两个大光,大的管昼,小的管夜。又造众星。

    Gn-01:17 Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, 就把这些光摆列在天空,普照在地上。

    Gn-01:18 kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 管理昼夜,分别明暗。神看着是好的。

    Gn-01:19 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago. 有晚上,有早晨,是第四日。

    Gn-01:20 Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. 神说,水要多多滋生有生命的物,要有雀鸟飞在地面以上,天空之中。

    Gn-01:21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 神就造出大鱼和水中所滋生各样有生命的动物,各从其类。又造出各样飞鸟,各从其类。神看着是好的。

    Gn-01:22 Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. 神就赐福给这一切,说,滋生繁多,充满海中的水。雀鸟也要多生在地上。

    Gn-01:23 Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago. 有晚上,有早晨,是第五日。

    Gn-01:24 Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. 神说,地要生出活物来,各从其类。牲畜,昆虫,野兽,各从其类。事就这样成了。

    Gn-01:25 Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 于是神造出野兽,各从其类。牲畜,各从其类。地上一切昆虫,各从其类。神看着是好的。

    Gn-01:26 Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. 神说,我们要照着我们的形像,按着我们的样式造人,使他们管理海里的鱼,空中的鸟,地上的牲畜,和全地,并地上所爬的一切昆虫。

    Gn-01:27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. 神就照着自己的形像造人,乃是照着他的形像造男造女。

    Gn-01:28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj en la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. 神就赐福给他们,又对他们说,要生养众多,遍满地面,治理这地。也要管理海里的鱼,空中的鸟,和地上各样行动的活物。

    Gn-01:29 Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo. 神说,看哪,我将遍地上一切结种子的菜蔬和一切树上所结有核的果子,全赐给你们作食物。

    Gn-01:30 Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel. 至于地上的走兽和空中的飞鸟,并各样爬在地上有生命的物,我将青草赐给它们作食物。事就这样成了。

    Gn-01:31 Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago. 神看着一切所造的都甚好。有晚上,有早晨,是第六日。

    Gn-02:01 Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. 天地万物都造齐了。

    Gn-02:02 Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. 到第七日,神造物的工已经完毕,就在第七日歇了他一切的工,安息了。

    Gn-02:03 Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante. 神赐福给第七日,定为圣日,因为在这日神歇了他一切创造的工,就安息了。

    Gn-02:04 Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon. 创造天地的来历,在耶和华神造天地的日子,乃是这样。

    Gn-02:05 Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. 野地还没有草木,田间的菜蔬还没有长起来,因为耶和华神还没有降雨在地上,也没有人耕地。

    Gn-02:06 Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero. 但有雾气从地上腾,滋润遍地。

    Gn-02:07 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo. 耶和华神用地上的尘土造人,将生气吹在他鼻孔里,他就成了有灵的活人,名叫亚当。

    Gn-02:08 Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis. 耶和华神在东方的伊甸立了一个园子,把所造的人安置在那里。

    Gn-02:09 Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono. 耶和华神使各样的树从地里长出来,可以悦人的眼目,其上的果子好作食物。园子当中又有生命树和分别善恶的树。

    Gn-02:10 Kaj rivero eliras el Eden, por akvoprovizi la ĝardenon, kaj de tie ĝi dividiĝas kaj fariĝas kvar ĉefpartoj. 有河从伊甸流出来,滋润那园子,从那里分为四道。

    Gn-02:11 La nomo de unu estas Piŝon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Ĥavila, kie estas la oro. 第一道名叫比逊,就是环绕哈腓拉全地的。在那里有金子,

    Gn-02:12 Kaj la oro de tiu lando estas bona; tie troviĝas bedelio kaj la ŝtono onikso. 并且那地的金子是好的。在那里又有珍珠和红玛瑙。

    Gn-02:13 Kaj la nomo de la dua rivero estas Giĥon; ĝi estas tiu, kiu ĉirkaŭas la tutan landon Etiopujo. 第二道河名叫基训,就是环绕古实全地的。

    Gn-02:14 Kaj la nomo de la tria rivero estas Ĥidekel; ĝi estas tiu, kiu fluas antaŭ Asirio. Kaj la kvara rivero estas Eŭfrato. 第三道河名叫希底结,流在亚述的东边。第四道河就是伯拉河。

    Gn-02:15 Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. 耶和华神将那人安置在伊甸园,使他修理看守。

    Gn-02:16 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 耶和华神吩咐他说,园中各样树上的果子,你可以随意吃。

    Gn-02:17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos. 只是分别善恶树上的果子,你不可吃,因为你吃的日子必定死。

    Gn-02:18 Kaj Dio la Eternulo diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li. 耶和华神说,那人独居不好,我要为他造一个配偶帮助他。

    Gn-02:19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo. 耶和华神用土所造成的野地各样走兽和空中各样飞鸟都带到那人面前,看他叫什么。那人怎样叫各样的活物,那就是它的名字。

    Gn-02:20 Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne troviĝis helpanto simila al li. 那人便给一切牲畜和空中飞鸟,野地走兽都起了名。只是那人没有遇见配偶帮助他。

    Gn-02:21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno. 耶和华神使他沉睡,他就睡了。于是取下他的一条肋骨,又把肉合起来。

    Gn-02:22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo. 耶和华神就用那人身上所取的肋骨,造成一个女人,领她到那人跟前。

    Gn-02:23 Kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita. 那人说,这是我骨中的骨,肉中的肉,可以称她为女人,因为她是从男人身上取出来的。

    Gn-02:24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili estos unu karno. 因此,人要离开父母与妻子连合,二人成为一体。

    Gn-02:25 Kaj ili ambaŭ estis nudaj, la homo kaj lia edzino, kaj ili ne hontis. 当时夫妻二人赤身露体,并不羞耻。

    Gn-03:01 Kaj la serpento estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino: Ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno? 耶和华神所造的,惟有蛇比田野一切的活物更狡猾。蛇对女人说,神岂是真说,不许你们吃园中所有树上的果子吗?

    Gn-03:02 Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn de la arboj de la ĝardeno ni povas manĝi; 女人对蛇说,园中树上的果子,我们可以吃,

    Gn-03:03 sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu. 惟有园当中那棵树上的果子,神曾说,你们不可吃,也不可摸,免得你们死。

    Gn-03:04 Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; 蛇对女人说,你们不一定死,

    Gn-03:05 sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi manĝos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon. 因为神知道,你们吃的日子眼睛就明亮了,你们便如神能知道善恶。

    Gn-03:06 Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis. 于是女人见那棵树的果子好作食物,也悦人的眼目,且是可喜爱的,能使人有智慧,就摘下果子来吃了。又给她丈夫,她丈夫也吃了。

    Gn-03:07 Kaj malfermiĝis la okuloj de ili ambaŭ, kaj ili sciiĝis, ke ili estas nudaj; kaj ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonaĵojn. 他们二人的眼睛就明亮了,才知道自己是赤身露体,便拿无花果树的叶子,为自己编作裙子。

    Gn-03:08 Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno. 天起了凉风,耶和华神在园中行走。那人和他妻子听见神的声音,就藏在园里的树木中,躲避耶和华神的面。

    Gn-03:09 Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? 耶和华神呼唤那人,对他说,你在哪里。

    Gn-03:10 Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min. 他说,我在园中听见你的声音,我就害怕。因为我赤身露体,我便藏了。

    Gn-03:11 Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? ĉu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi? 耶和华说,谁告诉你赤身露体呢?莫非你吃了我吩咐你不可吃的那树上的果子吗?

    Gn-03:12 Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis. 那人说,你所赐给我,与我同居的女人,她把那树上的果子给我,我就吃了。

    Gn-03:13 Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis. 耶和华神对女人说,你作的是什么事呢?女人说,那蛇引诱我,我就吃了。

    Gn-03:14 Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: Ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo. 耶和华神对蛇说,你既作了这事,就必受咒诅,比一切的牲畜野兽更甚。你必用肚子行走,终身吃土。

    Gn-03:15 Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon. 我又要叫你和女人彼此为仇。你的后裔和女人的后裔也彼此为仇。女人的后裔要伤你的头,你要伤他的脚跟。

    Gn-03:16 Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi. 又对女人说,我必多多加增你怀胎的苦楚,你生产儿女必多受苦楚。你必恋慕你丈夫,你丈夫必管辖你。

    Gn-03:17 Kaj al Adam li diris: Ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo. 又对亚当说,你既听从妻子的话,吃了我所吩咐你不可吃的那树上的果子,地必为你的缘故受咒诅。你必终身劳苦,才能从地里得吃的。

    Gn-03:18 Kaj dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi, kaj vi manĝados herbojn de la kampo. 地必给你长出荆棘和蒺藜来,你也要吃田间的菜蔬。

    Gn-03:19 En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo. 你必汗流满面才得糊口,直到你归了土,因为你是从土而出的。你本是尘土,仍要归于尘土。

    Gn-03:20 Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj. 亚当给他妻子起名叫夏娃,因为她是众生之母。

    Gn-03:21 Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin. 耶和华神为亚当和他妻子用皮子作衣服给他们穿。

    Gn-03:22 Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne. 耶和华神说,那人已经与我们相似,能知道善恶。现在恐怕他伸手又摘生命树的果子吃,就永远活着。

    Gn-03:23 Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena ĝardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita. 耶和华神便打发他出伊甸园去,耕种他所自出之土。

    Gn-03:24 Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo. 于是把他赶出去了。又在伊甸园的东边安设基路伯和四面转动发火焰的剑,要把守生命树的道路。

    Gn-04:01 Kaj Adam ekkonis Evan, sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Kainon; kaj ŝi diris: Mi akiris homon de la Eternulo. 有一日,那人和他妻子夏娃同房。夏娃就怀孕,生了该隐(就是得的意思),便说,耶和华使我得了一个男子。

    Gn-04:02 Kaj plue ŝi naskis lian fraton Habel. Kaj Habel fariĝis ŝafpaŝtisto, kaj Kain fariĝis terlaboristo. 又生了该隐的兄弟亚伯。亚伯是牧羊的,该隐是种地的。

    Gn-04:03 Kaj post ia tempo fariĝis, ke Kain alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo. 有一日,该隐拿地里的出产为供物献给耶和华。

    Gn-04:04 Kaj Habel ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon; 亚伯也将他羊群中头生的和羊的脂油献上。耶和华看中了亚伯和他的供物,

    Gn-04:05 sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis. 只是看不中该隐和他的供物。该隐就大大地发怒,变了脸色。

    Gn-04:06 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kial vi koleras? kaj kial kliniĝis via vizaĝo? 耶和华对该隐说,你为什么发怒呢?你为什么变了脸色呢?

    Gn-04:07 Ja se vi agos bone, vi estos forta; sed se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo, kaj vin ĝi aspiros, sed vi regu super ĝi. 你若行得好,岂不蒙悦纳,你若行得不好,罪就伏在门前。它必恋慕你,你却要制伏它。

    Gn-04:08 Kaj Kain parolis kun sia frato Habel; kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin. 该隐与他兄弟亚伯说话,二人正在田间。该隐起来打他兄弟亚伯,把他杀了。

    Gn-04:09 Kaj la Eternulo diris al Kain: Kie estas via frato Habel? Kaj tiu diris: Mi ne scias; ĉu mi estas gardisto de mia frato? 耶和华对该隐说,你兄弟亚伯在哪里?他说,我不知道,我岂是看守我兄弟的吗?

    Gn-04:10 Kaj Li diris: Kion vi faris? la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero. 耶和华说,你作了什么事呢?你兄弟的血,有声音从地里向我哀告。

    Gn-04:11 Kaj nun estu malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano. 地开了口,从你手里接受你兄弟的血。现在你必从这地受咒诅。

    Gn-04:12 Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton; vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero. 你种地,地不再给你效力。你必流离飘荡在地上。

    Gn-04:13 Kaj Kain diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti. 该隐对耶和华说,我的刑罚太重,过于我所能当的。

    Gn-04:14 Jen Vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min. 你如今赶逐我离开这地,以致不见你面。我必流离飘荡在地上,凡遇见我的必杀我。

    Gn-04:15 Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos. 耶和华对他说,凡杀该隐的,必遭报七倍。耶和华就给该隐立一个记号,免得人遇见他就杀他。

    Gn-04:16 Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden. 于是该隐离开耶和华的面,去住在伊甸东边挪得之地。

    Gn-04:17 Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis Ĥanoĥon. Kaj li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ la nomo de sia filo: Ĥanoĥ. 该隐与妻子同房,他妻子就怀孕,生了以诺。该隐建造了一座城,就按着他儿子的名,将那城叫作以诺。

    Gn-04:18 Kaj al Ĥanoĥ naskiĝis Irad, kaj al Irad naskiĝis Meĥujael, kaj al Meĥujael naskiĝis Metuŝael, kaj al Metuŝael naskiĝis Lemeĥ. 以诺生以拿。以拿生米户雅利。米户雅利生玛土撒利。玛土撒利生拉麦。

    Gn-04:19 Kaj Lemeĥ prenis al si du edzinojn: unu havis la nomon Ada, kaj la dua havis la nomon Cila. 拉麦娶了两个妻,一个名叫亚大,一个名叫洗拉。

    Gn-04:20 Kaj Ada naskis Jabalon; li estis la patro de tiuj, kiuj loĝas en tendoj kaj paŝtas brutojn. 亚大生雅八。雅八就是住帐棚,牧养牲畜之人的祖师。

    Gn-04:21 Kaj la nomo de lia frato estis Jubal; li estis la patro de ĉiuj, kiuj ludas harpon kaj fluton. 雅八的兄弟名叫犹八。他是一切弹琴吹箫之人的祖师。

    Gn-04:22 Cila ankaŭ naskis Tubal-Kainon, forĝanton de diversaj majstraĵoj el kupro kaj fero. Kaj la fratino de Tubal-Kain estis Naama. 洗拉又生了土八该隐。他是打造各样铜铁利器的(或作是铜匠铁匠的祖师)。土八该隐的妹子是拿玛。

    Gn-04:23 Kaj Lemeĥ diris al siaj edzinoj Ada kaj Cila: Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ, Atentu mian parolon! Ĉar viron mi mortigis por vundo al mi Kaj junulon por tubero al mi; 拉麦对他两个妻子说,亚大,洗拉,听我的声音。拉麦的妻子,细听我的话语,壮年人伤我,我把他杀了。少年人损我,我把他害了。(或作我杀壮士却伤自己,我害幼童却损本身)

    Gn-04:24 Se sepoble estos venĝite por Kain, Por Lemeĥ estos sepdek-sepoble. 若杀该隐,遭报七倍。杀拉麦,必遭报七十七倍。

    Gn-04:25 Kaj denove Adam ekkonis sian edzinon, kaj ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Set: Ĉar Dio metis al mi alian semon anstataŭ Habel, kiun mortigis Kain. 亚当又与妻子同房,她就生了一个儿子,起名叫塞特,意思说,神另给我立了一个儿子代替亚伯,因为该隐杀了他。

    Gn-04:26 Kaj al Set ankoraŭ naskiĝis filo, kaj li donis al li la nomon Enoŝ. Tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo. 塞特也生了一个儿子,起名叫以挪士。那时候,人才求告耶和华的名。

    Gn-04:Atentu mian parolon!Gn-04:Aŭskultu mian voĉon, edzinoj de Lemeĥ,Gn-04:Ĉar viron mi mortigis por vundo al miGn-04:Kaj junulon por tubero al mi;Gn-04:Por Lemeĥ estos sepdek-sepoble.

    Gn-05:01 Jen estas la libro de naskoj de Adam. Kiam Dio kreis la homon, Li faris lin laŭ la bildo de Dio; 亚当的后代记在下面。当神造人的日子,是照着自己的样式造的。

    Gn-05:02 kiel viron kaj virinon Li kreis ilin, kaj Li benis ilin kaj donis al ili la nomon Homo en la tago de ilia naskiĝo. 并且造男造女。在他们被造的日子,神赐福给他们,称他们为人。

    Gn-05:03 Kaj Adam vivis cent tridek jarojn, kaj al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco, kaj li donis al li la nomon Set. 亚当活到一百三十岁,生了一个儿子,形像样式和自己相似,就给他起名叫塞特。

    Gn-05:04 Kaj Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 亚当生塞特之后,又在世八百年,并且生儿养女。

    Gn-05:05 Kaj la tuta vivo, kiun travivis Adam, estis naŭcent tridek jaroj, kaj li mortis. 亚当共活了九百三十岁就死了。

    Gn-05:06 Kaj Set vivis cent kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Enoŝ. 塞特活到一百零五岁,生了以挪士。

    Gn-05:07 Kaj Set vivis, post kiam naskiĝis al li Enoŝ, okcent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 塞特生以挪士之后,又活了八百零七年,并且生儿养女。

    Gn-05:08 Kaj la tuta vivo de Set estis naŭcent dek du jaroj, kaj li mortis. 塞特共活了九百一十二岁就死了。

    Gn-05:09 Kaj Enoŝ vivis naŭdek jarojn, kaj naskiĝis al li Kenan. 以挪士活到九十岁,生了该南。

    Gn-05:10 Kaj Enoŝ vivis, post kiam naskiĝis al li Kenan, okcent dek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 以挪士生该南之后,又活了八百一十五年,并且生儿养女。

    Gn-05:11 Kaj la tuta vivo de Enoŝ estis naŭcent kvin jaroj, kaj li mortis. 以挪士共活了九百零五岁就死了。

    Gn-05:12 Kaj Kenan vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Mahalalel. 该南活到七十岁,生了玛勒列。

    Gn-05:13 Kaj Kenan vivis, post kiam naskiĝis al li Mahalalel, okcent kvardek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 该南生玛勒列之后,又活了八百四十年,并且生儿养女。

    Gn-05:14 Kaj la tuta vivo de Kenan estis naŭcent dek jaroj, kaj li mortis. 该南共活了九百一十岁就死了。

    Gn-05:15 Kaj Mahalalel vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Jared. 玛勒列活到六十五岁,生了雅列。

    Gn-05:16 Kaj Mahalalel vivis, post kiam naskiĝis al li Jared, okcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 玛勒列生雅列之后,又活了八百三十年,并且生儿养女。

    Gn-05:17 Kaj la tuta vivo de Mahalalel estis okcent naŭdek kvin jaroj, kaj li mortis. 玛勒列共活了八百九十五岁就死了。

    Gn-05:18 Kaj Jared vivis cent sesdek du jarojn, kaj naskiĝis al li Ĥanoĥ. 雅列活到一百六十二岁,生了以诺。

    Gn-05:19 Kaj Jared vivis, post kiam naskiĝis al li Ĥanoĥ, okcent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 雅列生以诺之后,又活了八百年,并且生儿养女。

    Gn-05:20 Kaj la tuta vivo de Jared estis naŭcent sesdek du jaroj, kaj li mortis. 雅列共活了九百六十二岁就死了。

    Gn-05:21 Kaj Ĥanoĥ vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Metuŝelaĥ. 以诺活到六十五岁,生了玛土撒拉。

    Gn-05:22 Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio, post kiam naskiĝis al li Metuŝelaĥ, tricent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 以诺生玛土撒拉之后,与神同行三百年,并且生儿养女。

    Gn-05:23 Kaj la tuta vivo de Ĥanoĥ estis tricent sesdek kvin jaroj. 以诺共活了三百六十五岁。

    Gn-05:24 Kaj Ĥanoĥ iradis kun Dio; kaj li malaperis, ĉar Dio lin prenis. 以诺与神同行,神将他取去,他就不在世了。

    Gn-05:25 Kaj Metuŝelaĥ vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskiĝis al li Lemeĥ. 玛土撒拉活到一百八十七岁,生了拉麦。

    Gn-05:26 Kaj Metuŝelaĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Lemeĥ, sepcent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 玛土撒拉生拉麦之后,又活了七百八十二年,并且生儿养女。

    Gn-05:27 Kaj la tuta vivo de Metuŝelaĥ estis naŭcent sesdek naŭ jaroj, kaj li mortis. 玛土撒拉共活了九百六十九岁就死了。

    Gn-05:28 Kaj Lemeĥ vivis cent okdek du jarojn, kaj naskiĝis al li filo. 拉麦活到一百八十二岁,生了一个儿子,

    Gn-05:29 Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis. 给他起名叫挪亚,说,这个儿子必为我们的操作和手中的劳苦安慰我们。这操作劳苦是因为耶和华咒诅地。

    Gn-05:30 Kaj Lemeĥ vivis, post kiam naskiĝis al li Noa, kvincent naŭdek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 拉麦生挪亚之后,又活了五百九十五年,并且生儿养女。

    Gn-05:31 Kaj la tuta vivo de Lemeĥ estis sepcent sepdek sep jaroj, kaj li mortis. 拉麦共活了七百七十七岁就死了。

    Gn-05:32 Kaj Noa havis la aĝon de kvincent jaroj, kaj al Noa naskiĝis Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. 挪亚五百岁生了闪,含,雅弗。

    Gn-06:01 Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj, 当人在世上多起来,又生女儿的时候,

    Gn-06:02 tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis. 神的儿子们看见人的女子美貌,就随意挑选,娶来为妻。

    Gn-06:03 Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. 耶和华说,人既属乎血气,我的灵就不永远住在他里面。然而他的日子还可到一百二十年。

    Gn-06:04 Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo. 那时候有伟人在地上,后来神的儿子们和人的女子们交合生子,那就是上古英武有名的人。

    Gn-06:05 Kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en ĉiu tempo; 耶和华见人在地上罪恶很大,终日所思想的尽都是恶。

    Gn-06:06 tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro. 耶和华就后悔造人在地上,心中忧伤。

    Gn-06:07 Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis. 耶和华说,我要将所造的人和走兽,并昆虫,以及空中的飞鸟,都从地上除灭,因为我造他们后悔了。

    Gn-06:08 Sed Noa akiris plaĉon en la okuloj de la Eternulo. 惟有挪亚在耶和华眼前蒙恩。

    Gn-06:09 Jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun Dio Noa iradis. 挪亚的后代记在下面。挪亚是个义人,在当时的世代是个完全人。挪亚与神同行。

    Gn-06:10 Kaj naskiĝis al Noa tri filoj: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. 挪亚生了三个儿子,就是闪,含,雅弗。

    Gn-06:11 Kaj la tero malvirtiĝis antaŭ Dio, kaj la tero pleniĝis de maljustaĵoj. 世界在神面前败坏,地上满了强暴。

    Gn-06:12 Kaj Dio vidis la teron, ke ĝi malvirtiĝis, ĉar ĉiu karno malvirtigis sian vojon sur la tero. 神观看世界,见是败坏了。凡有血气的人,在地上都败坏了行为。

    Gn-06:13 Kaj Dio diris al Noa: La fino de ĉiu karno venis antaŭ Min, ĉar la tero pleniĝis de maljustaĵoj per ili, kaj jen Mi pereigos ilin kun la tero. 神就对挪亚说,凡有血气的人,他的尽头已经来到我面前。因为地上满了他们的强暴,我要把他们和地一并毁灭。

    Gn-06:14 Faru al vi arkeon el ligno gofera; apartaĵojn faru en la arkeo, kaj ŝmiru ĝin per peĉo interne kaj ekstere. 你要用歌斐木造一只方舟,分一间一间地造,里外抹上松香。

    Gn-06:15 Kaj faru ĝin tiamaniere: tricent ulnoj estu la longo de la arkeo, kvindek ulnoj ĝia larĝo, kaj tridek ulnoj ĝia alto. 方舟的造法乃是这样,要长三百肘,宽五十肘,高三十肘。

    Gn-06:16 Fenestron faru en la arkeo, supre, kun la alto de unu ulno, kaj la pordon de la arkeo vi faros en la flanko; malsupran spacon, duan spacon, kaj trian spacon faru en ĝi. 方舟上边要留透光处,高一肘。方舟的门要开在旁边。方舟要分上,中,下三层。

    Gn-06:17 Kaj jen Mi venigos akvan diluvon sur la teron, por ekstermi ĉiun karnon, kiu havas en si spiriton de vivo sub la ĉielo; ĉio, kio estas sur la tero, pereos. 看哪!我要使洪水泛滥在地上,毁灭天下。凡地上有血肉,有气息的活物,无一不死。

    Gn-06:18 Kaj Mi starigos Mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la arkeon, vi kaj viaj filoj kaj via edzino kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi. 我却要与你立约,你同你的妻,与儿子,儿妇,都要进入方舟。

    Gn-06:19 Kaj el ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi; virbesto kaj virinbesto ili estu. 凡有血肉的活物,每样两个,一公一母,你要带进方舟,好在你那里保全生命。

    Gn-06:20 El la birdoj laŭ iliaj specoj, kaj el la brutoj laŭ iliaj specoj, el ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj. 飞鸟各从其类,牲畜各从其类,地上的昆虫各从其类。每样两个,要到你那里,好保全生命。

    Gn-06:21 Kaj vi prenu al vi el ĉiuj manĝaĵoj, kiuj estas manĝataj, kaj kolektu al vi; kaj ĝi estu por vi kaj por ili por manĝi. 你要拿各样食物积蓄起来,好作你和它们的食物。

    Gn-06:22 Kaj Noa tion faris; ĉion, kiel Dio al li ordonis, tiel li faris. 挪亚就这样行。凡神所吩咐的,他都照样行了。

    Gn-07:01 Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, ĉar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaŭ Mi en ĉi tiu generacio. 耶和华对挪亚说,你和你的全家都要进入方舟,因为在这世代中,我见你在我面前是义人。

    Gn-07:02 El ĉiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj ĝian inon. 凡洁净的畜类,你要带七公七母。不洁净的畜类,你要带一公一母。

    Gn-07:03 Ankaŭ el la birdoj de la ĉielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero. 空中的飞鸟,也要带七公七母,可以留种,活在全地上。

    Gn-07:04 Ĉar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn Mi kreis. 因为再过七天,我要降雨在地上四十昼夜,把我所造的各种活物,都从地上除灭。

    Gn-07:05 Kaj Noa faris ĉion, kion la Eternulo al li ordonis. 挪亚就遵着耶和华所吩咐的行了。

    Gn-07:06 Kaj Noa havis la aĝon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron. 当洪水泛滥在地上的时候,挪亚整六百岁。

    Gn-07:07 Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo. 挪亚就同他的妻和儿子,儿妇,都进入方舟,躲避洪水。

    Gn-07:08 El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj sur la tero, 洁净的畜类和不洁净的畜类,飞鸟并地上一切的昆虫,

    Gn-07:09 po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa. 都是一对一对地,有公有母,到挪亚那里进入方舟,正如神所吩咐挪亚的。

    Gn-07:10 Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron. 过了那七天,洪水泛滥在地上。

    Gn-07:11 En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la ĉielo malfermiĝis. 当挪亚六百岁,二月十七日那一天,大渊的泉源都裂开了,天上的窗户也敞开了。

    Gn-07:12 Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj. 四十昼夜降大雨在地上。

    Gn-07:13 Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili; 正当那日,挪亚和他三个儿子闪,含,雅弗,并挪亚的妻子和三个儿妇,都进入方舟。

    Gn-07:14 ili, kaj ĉiuj bestoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj brutoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj, ĉiuj birdoj, ĉiuj flugilhavantoj. 他们和百兽,各从其类。一切牲畜,各从其类。爬在地上的昆虫,各从其类。一切禽鸟,各从其类。都进入方舟。

    Gn-07:15 Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el ĉiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo. 凡有血肉,有气息的活物,都一对一对地到挪亚那里,进入方舟。

    Gn-07:16 Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el ĉiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili. 凡有血肉进入方舟的,都是有公有母,正如神所吩咐挪亚的。耶和华就把他关在方舟里头。

    Gn-07:17 Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multiĝis la akvo kaj levis la arkeon, kaj ĝi estis alte super la tero. 洪水泛滥在地上四十天,水往上长,把方舟从地上漂起。

    Gn-07:18 Kaj la akvo fortiĝis sur la tero, kaj la arkeo naĝis sur la supraĵo de la akvo. 水势浩大,在地上大大地往上长,方舟在水面上漂来漂去。

    Gn-07:19 Kaj la akvo treege fortiĝis kaj tre multiĝis sur la tero; kaj kovriĝis ĉiuj altaj montoj, kiuj estas sub la ĉielo. 水势在地上极其浩大,天下的高山都淹没了。

    Gn-07:20 Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn. 水势比山高过十五肘,山岭都淹没了。

    Gn-07:21 Kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj. 凡在地上有血肉的动物,就是飞鸟,牲畜,走兽,和爬在地上的昆虫,以及所有的人都死了。

    Gn-07:22 Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis. 凡在旱地上,鼻孔有气息的生灵都死了。

    Gn-07:23 Kaj ekstermiĝis ĉiuj ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo. 凡地上各类的活物,连人带牲畜,昆虫,以及空中的飞鸟,都从地上除灭了,只留下挪亚和那些与他同在方舟里的。

    Gn-07:24 Kaj la akvo okupis la teron dum cent kvindek tagoj. 水势浩大,在地上共一百五十天。

    Gn-08:01 Kaj Dio rememoris Noan, kaj ĉiujn bestojn kaj ĉiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietiĝis. 神记念挪亚和挪亚方舟里的一切走兽牲畜。神叫风吹地,水势渐落。

    Gn-08:02 Kaj fermiĝis la fontoj de la abismo kaj la aperturoj de la ĉielo, kaj ĉesiĝis la pluvo el la ĉielo. 渊源和天上的窗户都闭塞了,天上的大雨也止住了。

    Gn-08:03 Kaj iom post iom reforiĝis la akvo de sur la tero, kaj la akvo komencis malmultiĝi post la paso de cent kvindek tagoj. 水从地上渐退。过了一百五十天,水就渐消。

    Gn-08:04 Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la monato, sur la montoj Ararat. 七月十七日,方舟停在亚拉腊山上。

    Gn-08:05 Kaj la akvo konstante malpliiĝadis ĝis la deka monato; en la unua tago de la deka monato montriĝis la suproj de la montoj. 水又渐消,到十月初一日,山顶都现出来了。

    Gn-08:06 Kaj post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris. 过了四十天,挪亚开了方舟的窗户,

    Gn-08:07 Kaj li ellasis korvon, kaj ĝi elflugis, forflugadis kaj revenadis, ĝis forsekiĝis la akvo sur la tero. 放出一只乌鸦去。那乌鸦飞来飞去,直到地上的水都干了。

    Gn-08:08 Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, ĉu jam malfortiĝis la akvo sur la tero. 他又放出一只鸽子去,要看看水从地上退了没有。

    Gn-08:09 Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj ĝi revenis al li en la arkeon, ĉar akvo estis sur la supraĵo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis ĝin al si en la arkeon. 但遍地上都是水,鸽子找不着落脚之地,就回到方舟挪亚那里,挪亚伸手把鸽子接进方舟来。

    Gn-08:10 Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj li denove ellasis la kolombon el la arkeo. 他又等了七天,再把鸽子从方舟放出去。

    Gn-08:11 Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen ĝi havis en sia buŝo deŝiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkiĝis, ke la akvo malfortiĝis sur la tero. 到了晚上,鸽子回到他那里,嘴里叼着一个新拧下来的橄榄叶子,挪亚就知道地上的水退了。

    Gn-08:12 Kaj li atendis ankoraŭ aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj ĉi tiu jam ne plu revenis al li. 他又等了七天,放出鸽子去,鸽子就不再回来了。

    Gn-08:13 Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekiĝis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekiĝis la supraĵo de la tero. 到挪亚六百零一岁,正月初一日,地上的水都干了。挪亚撤去方舟的盖观看,便见地面上干了。

    Gn-08:14 Kaj en la dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, la tero elsekiĝis. 到了二月二十七日,地就都干了。

    Gn-08:15 Kaj Dio diris al Noa jene: 神对挪亚说,

    Gn-08:16 Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi; 你和你的妻子,儿子,儿妇都可以出方舟。

    Gn-08:17 ĉiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el ĉiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili moviĝu sur la tero kaj fruktu kaj multiĝu sur la tero. 在你那里凡有血肉的活物,就是飞鸟,牲畜,和一切爬在地上的昆虫,都要带出来,叫它在地上多多滋生,大大兴旺。

    Gn-08:18 Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li. 于是挪亚和他的妻子,儿子,儿妇,都出来了。

    Gn-08:19 Ĉiuj bestoj, ĉiuj rampaĵoj, kaj ĉiuj birdoj, ĉio, kio moviĝas sur la tero, laŭ siaj familioj, eliris el la arkeo. 一切走兽,昆虫,飞鸟,和地上所有的动物,各从其类,也都出了方舟。

    Gn-08:20 Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el ĉiuj puraj brutoj kaj el ĉiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro. 挪亚为耶和华筑了一座坛,拿各类洁净的牲畜,飞鸟献在坛上为燔祭。

    Gn-08:21 Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, ĉar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu ĉion vivantan, kiel Mi faris. 耶和华闻那馨香之气,就心里说,我不再因人的缘故咒诅地(人从小时心里怀着恶念),也不再按着我才行的,灭各种的活物了。

    Gn-08:22 De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne ĉesiĝos. 地还存留的时候,稼穑,寒暑,冬夏,昼夜就永不停息了。

    Gn-09:01 Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron. 神赐福给挪亚和他的儿子,对他们说,你们要生养众多,遍满了地。

    Gn-09:02 Kaj ili timu vin kaj tremu antaŭ vi, ĉiuj bestoj de la tero kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo, ĉio, kio moviĝas sur la tero, kaj ĉiuj fiŝoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj. 凡地上的走兽和空中的飞鸟,都必惊恐,惧怕你们。连地上一切的昆虫并海里一切的鱼,都交付你们的手。

    Gn-09:03 Ĉio, kio moviĝas kaj vivas, servu al vi kiel manĝaĵo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi ĉion. 凡活着的动物,都可以作你们的食物。这一切我都赐给你们,如同菜蔬一样。

    Gn-09:04 Nur karnon kune kun ĝia animo, la sango, ne manĝu. 惟独肉带着血,那就是它的生命,你们不可吃。

    Gn-09:05 Ankaŭ vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de ĉiuj bestoj Mi ĝin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de ĉiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo. 流你们血,害你们命的,无论是兽,是人,我必讨他的罪,就是向各人的弟兄也是如此。

    Gn-09:06 Se iu verŝos sangon de homo, lia sango ankaŭ estos verŝita de homo; ĉar laŭ la bildo de Dio estas farita la homo. 凡流人血的,他的血也必被人所流。因为神造人是照自己的形像造的。

    Gn-09:07 Kaj vi fruktu kaj multiĝu, moviĝadu sur la tero kaj multiĝu sur ĝi. 你们要生养众多,在地上昌盛繁茂。

    Gn-09:08 Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene: 神晓谕挪亚和他的儿子说,

    Gn-09:09 Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi; 我与你们和你们的后裔立约,

    Gn-09:10 kaj kun ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el ĉiuj bestoj de la tero kun vi, el ĉiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun ĉiuj bestoj de la tero. 并与你们这里的一切活物,就是飞鸟,牲畜,走兽,凡从方舟里出来的活物立约。

    Gn-09:11 Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermiĝos plu ĉiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron. 我与你们立约,凡有血肉的,不再被洪水灭绝,也不再有洪水毁坏地了。

    Gn-09:12 Kaj Dio diris: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter ĉiu viva ekzistaĵo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj: 神说,我与你们并你们这里的各样活物所立的永约,是有记号的。

    Gn-09:13 Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj ĝi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero. 我把虹放在云彩中,这就可作我与地立约的记号了。

    Gn-09:14 Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montriĝos la arko en la nubo; 我使云彩盖地的时候,必有虹现在云彩中,

    Gn-09:15 kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kaj la akvo ne fariĝos plu diluvo, por pereigi ĉiun karnon. 我便记念我与你们和各样有血肉的活物所立的约,水就再不泛滥,毁坏一切有血肉的物了。

    Gn-09:16 Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi ĝin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj ĉiu viva ekzistaĵo el ĉiu karno, kiu estas sur la tero. 虹必现在云彩中,我看见,就要记念我与地上各样有血肉的活物所立的永约。

    Gn-09:17 Kaj Dio diris al Noa: Ĉi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj ĉiu karno, kiu estas sur la tero. 神对挪亚说,这就是我与地上一切有血肉之物立约的记号了。

    Gn-09:18 Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet; kaj Ĥam estis la patro de Kanaan. 出方舟挪亚的儿子就是闪,含,雅弗。含是迦南的父亲。

    Gn-09:19 Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta loĝantaro de la tero. 这是挪亚的三个儿子,他们的后裔分散在全地。

    Gn-09:20 Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberĝardenon. 挪亚作起农夫来,栽了一个葡萄园。

    Gn-09:21 Kaj li trinkis el la vino kaj ebriiĝis, kaj nudiĝis en sia tendo. 他喝了园中的酒便醉了,在帐棚里赤着身子。

    Gn-09:22 Kaj Ĥam, la patro de Kanaan, vidis la nudecon de sia patro, kaj li diris tion al siaj du fratoj ekstere. 迦南的父亲含,看见他父亲赤身,就到外边告诉他两个弟兄。

    Gn-09:23 Kaj Ŝem kaj Jafet prenis la veston kaj metis ĝin sur siajn ŝultrojn, kaj iris dorsdirekte kaj kovris la nudecon de sia patro; kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj malantaŭen, kaj la nudecon de sia patro ili ne vidis. 于是闪和雅弗,拿件衣服搭在肩上,倒退着进去,给他父亲盖上。他们背着脸就看不见父亲的赤身。

    Gn-09:24 Kaj Noa vekiĝis de sia ebrieco, kaj li sciiĝis, kiel agis kun li lia pli juna filo. 挪亚醒了酒,知道小儿子向他所作的事,

    Gn-09:25 Kaj li diris: Malbenita estu Kanaan; Sklavo de sklavoj li estu ĉe siaj fratoj. 就说,迦南当受咒诅,必给他弟兄作奴仆的奴仆。

    Gn-09:26 Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de Ŝem; Kaj Kanaan estu sklavo al ili; 又说,耶和华闪的神,是应当称颂的,愿迦南作闪的奴仆。

    Gn-09:27 Dio disvastigu Jafeton, Kaj li loĝu en la tendoj de Ŝem, Kaj Kanaan estu sklavo al ili. 愿神使雅弗扩张,使他住在闪的帐棚里,又愿迦南作他的奴仆。

    Gn-09:28 Kaj Noa vivis post la diluvo tricent kvindek jarojn. 洪水以后,挪亚又活了三百五十年。

    Gn-09:29 Kaj la tuta vivo de Noa estis naŭcent kvindek jaroj, kaj li mortis. 挪亚共活了九百五十岁就死了。

    Gn-10:01 Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. Kaj naskiĝis al ili filoj post la diluvo. 挪亚的儿子闪,含,雅弗的后代,记在下面。洪水以后,他们都生了儿子。

    Gn-10:02 La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Meŝeĥ kaj Tiras. 雅弗的儿子是歌篾,玛各,玛代,雅完,土巴,米设,提拉。

    Gn-10:03 Kaj la filoj de Gomer: Aŝkenaz kaj Rifat kaj Togarma. 歌篾的儿子是亚实基拿,利法,陀迦玛。

    Gn-10:04 Kaj la filoj de Javan: Eliŝa kaj Tarŝiŝ, Kitim kaj Dodanim. 雅完的儿子是以利沙,他施,基提,多单。

    Gn-10:05 De ĉi tiuj dissemiĝis la insuloj da popoloj en siaj landoj, ĉiu laŭ sia lingvo, laŭ siaj gentoj kaj nacioj. 这些人的后裔,将各国的地土,海岛,分开居住,各随各的方言,宗族立国。

    Gn-10:06 Kaj la filoj de Ĥam: Kuŝ kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan. 含的儿子是古实,麦西,弗,迦南。

    Gn-10:07 Kaj la filoj de Kuŝ: Seba kaj Ĥavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabteĥa; kaj la filoj de Raama; Ŝeba kaj Dedan. 古实的儿子是西巴,哈腓拉,撒弗他,拉玛,撒弗提迦。拉玛的儿子是示巴,底但。

    Gn-10:08 Kaj Kuŝ naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero. 古实又生宁录,他为世上英雄之首。

    Gn-10:09 Li estis potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo. 他在耶和华面前是个英勇的猎户,所以俗语说,像宁录在耶和华面前是个英勇的猎户。

    Gn-10:10 Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Ereĥ kaj Akad kaj Kalne en la lando Ŝinar. 他国的起头是巴别,以力,亚甲,甲尼,都在示拿地。

    Gn-10:11 El ĉi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Reĥobot kaj Kalaĥ, 他从那地出来往亚述去,建造尼尼微,利河伯,迦拉,

    Gn-10:12 kaj Resen inter Nineve kaj Kalaĥ (ĝi estis la granda urbo). 和尼尼微,迦拉中间的利鲜,这就是那大城。

    Gn-10:13 Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuĥidojn 麦西生路低人,亚拿米人,利哈比人,拿弗土希人,

    Gn-10:14 kaj la Patrusidojn kaj la Kasluĥidojn (de kiuj devenis la Filiŝtoj) kaj la Kaftoridojn. 帕斯鲁细人,迦斯路希人,迦斐托人。从迦斐托出来的有非利士人。

    Gn-10:15 Kaj de Kanaan naskiĝis Cidon, lia unuenaskito, kaj Ĥet, 迦南生长子西顿,又生赫

    Gn-10:16 kaj la Jebusidoj kaj la Amoridoj kaj la Girgaŝidoj 和耶布斯人,亚摩利人,革迦撒人,

    Gn-10:17 kaj la Ĥividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj 希未人,亚基人,西尼人,

    Gn-10:18 kaj la Arvadidoj kaj la Cemaridoj kaj la Ĥamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj disiĝis. 亚瓦底人,洗玛利人,哈马人,后来迦南的诸族分散了。

    Gn-10:19 Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon ĝis Gerar kaj Gaza, ĝis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim ĝis Laŝa. 迦南的境界是从西顿向基拉耳的路上,直到迦萨,又向所多玛,蛾摩拉,押玛,洗扁的路上,直到拉沙。

    Gn-10:20 Tio estas la filoj de Ĥam laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj kaj nacioj. 这就是含的后裔,各随他们的宗族,方言,所住的地土,邦国。

    Gn-10:21 Naskiĝis infanoj ankoraŭ al Ŝem, la patro de ĉiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet. 雅弗的哥哥闪,是希伯子孙之祖,他也生了儿子。

    Gn-10:22 La filoj de Ŝem: Elam kaj Aŝur kaj Arpaĥŝad kaj Lud kaj Aram. 闪的儿子是以拦,亚述,亚法撒,路德,亚兰。

    Gn-10:23 Kaj la filoj de Aram: Uc kaj Ĥul kaj Geter kaj Maŝ. 亚兰的儿子是乌斯,户勒,基帖,玛施。

    Gn-10:24 Kaj al Arpaĥŝad naskiĝis Ŝelaĥ, kaj al Ŝelaĥ naskiĝis Eber. 亚法撒生沙拉。沙拉生希伯。

    Gn-10:25 Kaj al Eber naskiĝis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, ĉar dum lia vivo dividiĝis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan. 希伯生了两个儿子,一个名叫法勒(法勒就是分的意思),因为那时人就分地居住。法勒的兄弟名叫约坍。

    Gn-10:26 Kaj al Joktan naskiĝis Almodad kaj Ŝelef kaj Ĥacarmavet kaj Jeraĥ 约坍生亚摩答,沙列,哈萨玛非,耶拉,

    Gn-10:27 kaj Hadoram kaj Uzal kaj Dikla 哈多兰,乌萨,德拉,

    Gn-10:28 kaj Obal kaj Abimael kaj Ŝeba 俄巴路,亚比玛利,示巴,

    Gn-10:29 kaj Ofir kaj Ĥavila kaj Jobab. Ĉiuj ĉi tiuj estis filoj de Joktan. 阿斐,哈腓拉,约巴,这都是约坍的儿子。

    Gn-10:30 Kaj ilia loĝloko estis de Meŝa ĝis Sefar, la orienta monto. 他们所住的地方,是从米沙直到西发东边的山。

    Gn-10:31 Tio estas la filoj de Ŝem laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laŭ siaj nacioj. 这就是闪的子孙,各随他们的宗族,方言,所住的地土,邦国。

    Gn-10:32 Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laŭ siaj generacioj, en siaj nacioj; kaj de ili disiĝis la popoloj sur la tero post la diluvo. 这些都是挪亚三个儿子的宗族,各随他们的支派立国。洪水以后,他们在地上分为邦国。

    Gn-11:01 Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 那时,天下人的口音,言语,都是一样。

    Gn-11:02 Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. 他们往东边迁移的时候,在示拿地遇见一片平原,就住在那里。

    Gn-11:03 Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. 他们彼此商量说,来吧,我们要作砖,把砖烧透了。他们就拿砖当石头,又拿石漆当灰泥。

    Gn-11:04 Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. 他们说,来吧,我们要建造一座城和一座塔,塔顶通天,为要传扬我们的名,免得我们分散在全地上。

    Gn-11:05 Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 耶和华降临,要看看世人所建造的城和塔。

    Gn-11:06 Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 耶和华说,看哪,他们成为一样的人民,都是一样的言语,如今既作起这事来,以后他们所要作的事就没有不成就的了。

    Gn-11:07 Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 我们下去,在那里变乱他们的口音,使他们的言语彼此不通。

    Gn-11:08 Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 于是,耶和华使他们从那里分散在全地上。他们就停工,不造那城了。

    Gn-11:09 Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero. 因为耶和华在那里变乱天下人的言语,使众人分散在全地上,所以那城名叫巴别(就是变乱的意思)。

    Gn-11:10 Jen estas la generaciaro de Ŝem: Ŝem havis la aĝon de cent jaroj, kaj naskiĝis al li Arpaĥŝad, du jarojn post la diluvo. 闪的后代记在下面。洪水以后二年,闪一百岁生了亚法撒。

    Gn-11:11 Kaj Ŝem vivis post la naskiĝo de Arpaĥŝad kvincent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 闪生亚法撒之后,又活了五百年,并且生儿养女。

    Gn-11:12 Kaj Arpaĥŝad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskiĝis al li Ŝelaĥ. 亚法撒活到三十五岁,生了沙拉。

    Gn-11:13 Kaj Arpaĥŝad vivis post la naskiĝo de Ŝelaĥ kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 亚法撒生沙拉之后,又活了四百零三年,并且生儿养女。

    Gn-11:14 Kaj Ŝelaĥ vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Eber. 沙拉活到三十岁,生了希伯。

    Gn-11:15 Kaj Ŝelaĥ vivis post la naskiĝo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 沙拉生希伯之后又活了四百零三年,并且生儿养女。

    Gn-11:16 Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskiĝis al li Peleg. 希伯活到三十四岁,生了法勒。

    Gn-11:17 Kaj Eber vivis post la naskiĝo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 希伯生法勒之后,又活了四百三十年,并且生儿养女。

    Gn-11:18 Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Reu. 法勒活到三十岁,生了拉吴。

    Gn-11:19 Kaj Peleg vivis post la naskiĝo de Reu ducent naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 法勒生拉吴之后,又活了二百零九年,并且生儿养女。

    Gn-11:20 Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskiĝis al li Serug. 拉吴活到三十二岁,生了西鹿。

    Gn-11:21 Kaj Reu vivis post la naskiĝo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 拉吴生西鹿之后,又活了二百零七年,并且生儿养女。

    Gn-11:22 Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskiĝis al li Naĥor. 西鹿活到三十岁,生了拿鹤。

    Gn-11:23 Kaj Serug vivis post la naskiĝo de Naĥor ducent jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 西鹿生拿鹤之后,又活了二百年,并且生儿养女。

    Gn-11:24 Kaj Naĥor vivis dudek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li Teraĥ. 拿鹤活到二十九岁,生了他拉。

    Gn-11:25 Kaj Naĥor vivis post la naskiĝo de Teraĥ cent dek naŭ jarojn, kaj naskiĝis al li filoj kaj filinoj. 拿鹤生他拉之后,又活了一百一十九年,并且生儿养女。

    Gn-11:26 Kaj Teraĥ vivis sepdek jarojn, kaj naskiĝis al li Abram, Naĥor, kaj Haran. 他拉活到七十岁,生了亚伯兰,拿鹤,哈兰。

    Gn-11:27 Kaj jen estas la generaciaro de Teraĥ: al Teraĥ naskiĝis Abram, Naĥor, kaj Haran; kaj al Haran naskiĝis Lot. 他拉的后代,记在下面,他拉生亚伯兰,拿鹤,哈兰。哈兰生罗得。

    Gn-11:28 Kaj Haran mortis antaŭ sia patro Teraĥ en sia lando de naskiĝo, en Ur la Ĥaldea. 哈兰死在他的本地迦勒底的吾珥,在他父亲他拉之先。

    Gn-11:29 Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska. 亚伯兰,拿鹤各娶了妻。亚伯兰的妻子名叫撒莱。拿鹤的妻子名叫密迦,是哈兰的女儿。哈兰是密迦和亦迦的父亲。

    Gn-11:30 Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon. 撒莱不生育,没有孩子。

    Gn-11:31 Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie. 他拉带着他儿子,亚伯兰和他孙子,哈兰的儿子罗得,并他儿妇亚伯兰的妻子撒莱,出了迦勒底的吾珥,要往迦南地去。他们走到哈兰,就住在那里。

    Gn-11:32 Kaj Teraĥ atingis la aĝon de ducent kvin jaroj, kaj Teraĥ mortis en Ĥaran. 他拉共活了二百零五岁,就死在哈兰。

    Gn-12:01 Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi. 耶和华对亚伯兰说,你要离开本地,本族,父家,往我所要指示你的地去。

    Gn-12:02 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno. 我必叫你成为大国,我必赐福给你,叫你的名为大,你也要叫别人得福。

    Gn-12:03 Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de la tero. 为你祝福的,我必赐福与他。那咒诅你的,我必咒诅他,地上的万族都要因你得福。

    Gn-12:04 Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la aĝon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el Ĥaran. 亚伯兰就照着耶和华的吩咐去了。罗得也和他同去。亚伯兰出哈兰的时候,年七十五岁。

    Gn-12:05 Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en Ĥaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan. 亚伯兰将他妻子撒莱和侄儿罗得,连他们在哈兰所积蓄的财物,所得的人口,都带往迦南地去。他们就到了迦南地。

    Gn-12:06 Kaj Abram trapasis la landon ĝis la loko Ŝeĥem, ĝis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam loĝis en la lando. 亚伯兰经过那地,到了示剑地方,摩利橡树那里。那时迦南人住在那地。

    Gn-12:07 Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos ĉi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li. 耶和华向亚伯兰显现,说,我要把这地赐给你的后裔。亚伯兰就在那里为向他显现的耶和华筑了一座坛。

    Gn-12:08 Kaj de tie li transloĝiĝis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj aranĝis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj preĝadis al la Eternulo. 从那里他又迁到伯特利东边的山,支搭帐棚。西边是伯特利,东边是艾。他在那里又为耶和华筑了一座坛,求告耶和华的名。

    Gn-12:09 Kaj Abram iris pluen, ĉiam pluen al sudo. 后来亚伯兰又渐渐迁往南地去。

    Gn-12:10 Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie loĝi kelktempe, ĉar malfacila estis la malsato en la lando. 那地遭遇饥荒。因饥荒甚大,亚伯兰就下埃及去,要在那里暂居。

    Gn-12:11 Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta; 将近埃及,就对他妻子撒莱说,我知道你是容貌俊美的妇人。

    Gn-12:12 kaj kiam la Egiptoj vin vidos, ili diros: Tio estas lia edzino; kaj ili mortigos min, kaj vin ili lasos viva. 埃及人看见你必说,这是他的妻子,他们就要杀我,却叫你存活。

    Gn-12:13 Diru do, ke vi estas mia fratino, por ke al mi estu bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi. 求你说,你是我的妹子,使我因你得平安,我的命也因你存活。

    Gn-12:14 Kaj kiam Abram venis Egiptujon, la Egiptoj vidis, ke la virino estas tre bela; 及至亚伯兰到了埃及,埃及人看见那妇人极其美貌。

    Gn-12:15 kaj vidis ŝin la eminentuloj de Faraono, kaj ili laŭdis ŝin al Faraono; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono. 法老的臣宰看见了她,就在法老面前夸奖她。那妇人就被带进法老的宫去。

    Gn-12:16 Kaj al Abram estis bone pro ŝi, kaj li havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn. 法老因这妇人就厚待亚伯兰,亚伯兰得了许多牛,羊,骆驼,公驴,母驴,仆婢。

    Gn-12:17 Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj, la edzino de Abram. 耶和华因亚伯兰妻子撒莱的缘故,降大灾与法老和他的全家。

    Gn-12:18 Kaj Faraono alvokis Abramon, kaj diris: Kion vi faris al mi? kial vi ne diris al mi, ke ŝi estas via edzino? 法老就召了亚伯兰来,说,你这向我作的是什么事呢?为什么没有告诉我她是你的妻子?

    Gn-12:19 kial vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj mi prenis ŝin al mi kiel edzinon. Kaj nun jen estas via edzino; prenu ŝin kaj foriru. 为什么说她是你的妹子,以致我把她取来要作我的妻子?现在你的妻子在这里,可以带她走吧。

    Gn-12:20 Kaj Faraono ordonis pri li al homoj, kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon. 于是法老吩咐人将亚伯兰和他妻子,并他所有的都送走了。

    Gn-13:01 Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj ĉio, kio estis kun li, kaj kun li ankaŭ Lot, direktante sin al sudo. 亚伯兰带着他的妻子与罗得,并一切所有的,都从埃及上南地去。

    Gn-13:02 Kaj Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro. 亚伯兰的金,银,牲畜极多。

    Gn-13:03 Kaj li daŭrigis sian migradon de sudo ĝis Bet-El, ĝis la loko, kie antaŭe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj, 他从南地渐渐往伯特利去,到了伯特利和艾的中间,就是从前支搭帐棚的地方,

    Gn-13:04 al la loko de la altaro, kiun li tie faris antaŭe; kaj Abram tie preĝis al la Eternulo. 也是他起先筑坛的地方,他又在那里求告耶和华的名。

    Gn-13:05 Kaj ankaŭ Lot, kiu iris kun Abram, havis ŝafojn kaj bovojn kaj tendojn. 与亚伯兰同行的罗得也有牛群,羊群,帐棚。

    Gn-13:06 Kaj ne sufiĉis por ili la tero, ke ili loĝu kune, ĉar ilia havo estis granda kaj ili ne povis loĝi kune. 那地容不下他们,因为他们的财物甚多,使他们不能同居。

    Gn-13:07 Kaj estis malpaco inter la paŝtistoj de la brutaro de Abram kaj la paŝtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam loĝis en la lando. 当时,迦南人与比利洗人在那地居住。亚伯兰的牧人和罗得的牧人相争。

    Gn-13:08 Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj paŝtistoj kaj viaj paŝtistoj, ĉar ni estas fratoj. 亚伯兰就对罗得说,你我不可相争,你的牧人和我的牧人也不可相争,因为我们是骨肉(原文作弟兄)。

    Gn-13:09 La tuta tero estas ja antaŭ vi; apartiĝu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren. 遍地不都在你眼前吗?请你离开我,你向左,我就向右。你向右,我就向左。

    Gn-13:10 Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan, antaŭ ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel ĝardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, ĝis Coar. 罗得举目看见约旦河的全平原,直到琐珥,都是滋润的,那地在耶和华未灭所多玛,蛾摩拉以先如同耶和华的园子,也像埃及地。

    Gn-13:11 Kaj Lot elektis al si la tutan ĉirkaŭaĵon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartiĝis unu de la alia: 于是罗得选择约旦河的全平原,往东迁移。他们就彼此分离了。

    Gn-13:12 Abram enloĝiĝis en la lando Kanaana, kaj Lot enloĝiĝis en la urboj de la ĉirkaŭaĵo kaj starigis siajn tendojn ĝis Sodom. 亚伯兰住在迦南地,罗得住在平原的城邑,渐渐挪移帐棚,直到所多玛。

    Gn-13:13 Kaj la loĝantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraŭ la Eternulo. 所多玛人在耶和华面前罪大恶极。

    Gn-13:14 Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartiĝis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten; 罗得离别亚伯兰以后,耶和华对亚伯兰说,从你所在的地方,你举目向东西南北观看。

    Gn-13:15 ĉar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne. 凡你所看见的一切地,我都要赐给你和你的后裔,直到永远。

    Gn-13:16 Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaŭ vian idaron. 我也要使你的后裔如同地上的尘沙那样多,人若能数算地上的尘沙才能数算你的后裔。

    Gn-13:17 Leviĝu, trairu la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe, ĉar al vi Mi ĝin donos. 你起来,纵横走遍这地,因为我必把这地赐给你。

    Gn-13:18 Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj ekloĝis en la arbareto Mamre, kiu estas en Ĥebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo. 亚伯兰就搬了帐棚,来到希伯仑幔利的橡树那里居住,在那里为耶和华筑了一座坛。

    Gn-14:01 Kaj estis en la tempo de Amrafel, reĝo de Ŝinar, Arjoĥ, reĝo de Elasar, Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim; 当暗拉非作示拿王,亚略作以拉撒王,基大老玛作以拦王,提达作戈印王的时候,

    Gn-14:02 ili faris militon kontraŭ Bera, reĝo de Sodom, kaj Birŝa, reĝo de Gomora, Ŝinab, reĝo de Adma, kaj Ŝemeber, reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar. 他们都攻打所多玛王比拉,蛾摩拉王比沙,押玛王示纳,洗扁王善以别,和比拉王。比拉就是琐珥。

    Gn-14:03 Ĉiuj ĉi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro. 这五王都在西订谷会合。西订谷就是盐海。

    Gn-14:04 Dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeliĝis. 他们已经事奉基大老玛十二年,到十三年就背叛了。

    Gn-14:05 Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la reĝoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Aŝterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en Ŝave-Kirjataim, 十四年,基大老玛和同盟的王都来在亚特律加宁,杀败了利乏音人,在哈麦杀败了苏西人,在沙微基列亭杀败了以米人,

    Gn-14:06 kaj la Ĥoridojn sur ilia monto Seir ĝis El- Paran, kiu estas ĉe la dezerto. 在何利人的西珥山杀败了何利人,一直杀到靠近旷野的伊勒巴兰。

    Gn-14:07 Kaj ili reiris kaj venis al En-Miŝpat, kiu estas Kadeŝ, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaŭ la Amoridojn, kiuj loĝis en Ĥacacon- Tamar. 他们回到安密巴,就是加低斯,杀败了亚玛力全地的人,以及住在哈洗逊他玛的亚摩利人。

    Gn-14:08 Kaj eliris la reĝo de Sodom kaj la reĝo de Gomora kaj la reĝo de Adma kaj la reĝo de Ceboim, kaj la reĝo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraŭ ili en la valo Sidim, 于是所多玛王,蛾摩拉王,押玛王,洗扁王,和比拉王(比拉就是琐珥)都出来,在西订谷摆阵,与他们交战,

    Gn-14:09 kontraŭ Kedorlaomer, reĝo de Elam, kaj Tidal, reĝo de Gojim, kaj Amrafel, reĝo de Ŝinar, kaj Arjoĥ, reĝo de Elasar; kvar reĝoj kontraŭ kvin. 就是与以拦王基大老玛,戈印王提达,示拿王暗拉非,以拉撒王亚略交战。乃是四王与五王交战。

    Gn-14:10 Kaj en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj; kaj la reĝoj de Sodom kaj Gomora forkuris kaj falis tien, kaj la restintoj kuris sur la monton. 西订谷有许多石漆坑。所多玛王和蛾摩拉王逃跑,有掉在坑里的,其余的人都往山上逃跑。

    Gn-14:11 Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan manĝeblaĵon, kaj foriris. 四王就把所多玛和蛾摩拉所有的财物,并一切的粮食都掳掠去了。

    Gn-14:12 Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, ĉar li loĝis en Sodom, kaj ili foriris. 又把亚伯兰的侄儿罗得和罗得的财物掳掠去了。当时罗得正住在所多玛。

    Gn-14:13 Kaj venis forsaviĝinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu loĝis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Eŝkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram. 有一个逃出来的人告诉希伯来人亚伯兰。亚伯兰正住在亚摩利人幔利的橡树那里。幔利和以实各并亚乃都是弟兄,曾与亚伯兰联盟。

    Gn-14:14 Kaj Abram aŭdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis ĝis Dan. 亚伯兰听见他侄儿(原文作弟兄)被掳去,就率领他家里生养的精练壮丁三百一十八人,直追到但,

    Gn-14:15 Kaj li dividis sin kontraŭ ili en la nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis ilin ĝis Ĥoba, kiu estas maldekstre de Damasko. 便在夜间,自己同仆人分队杀败敌人,又追到大马色左边的何把,

    Gn-14:16 Kaj li revenigis la tutan havon, kaj ankaŭ sian fraton Lot kaj lian havon li revenigis, kaj ankaŭ la virinojn kaj la popolon. 将被掳掠的一切财物夺回来,连他侄儿罗得和他的财物,以及妇女,人民也都夺回来。

    Gn-14:17 Kaj la reĝo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la reĝojn, kiuj estis kun li, en la valon Ŝave, kiu estas Valo de la Reĝo. 亚伯兰杀败基大老玛和与他同盟的王回来的时候,所多玛王出来,在沙微谷迎接他。沙微谷就是王谷。

    Gn-14:18 Kaj Melkicedek, reĝo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra. 又有撒冷王麦基洗德带着饼和酒出来迎接。他是至高神的祭司。

    Gn-14:19 Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero; 他为亚伯兰祝福,说,愿天地的主,至高的神赐福与亚伯兰。

    Gn-14:20 kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonaĵon el ĉio. 至高的神把敌人交在你手里,是应当称颂的。亚伯兰就把所得的拿出十分之一来,给麦基洗德。

    Gn-14:21 Kaj la reĝo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi. 所多玛王对亚伯兰说,你把人口给我,财物你自己拿去吧。

    Gn-14:22 Kaj Abram diris al la reĝo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la ĉielo kaj la tero, 亚伯兰对所多玛王说,我已经向天地的主至高的神耶和华起誓。

    Gn-14:23 ke eĉ fadenon aŭ rimenon de ŝuo mi ne prenos el ĉio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi riĉigis Abramon; 凡是你的东西,就是一根线,一根鞋带,我都不拿,免得你说,我使亚伯兰富足。

    Gn-14:24 escepto estos nur tio, kion manĝis la junuloj, kaj la parto de la homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Eŝkol, kaj Mamre; ili prenu sian parton. 只有仆人所吃的,并与我同行的亚乃,以实各,幔利所应得的分,可以任凭他们拿去。

    Gn-15:01 Post tiuj fariĝoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via ŝildo; via rekompenco estas tre granda. 这事以后,耶和华在异象中有话对亚伯兰说,亚伯兰,你不要惧怕,我是你的盾牌,必大大地赏赐你。

    Gn-15:02 Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko. 亚伯兰说,主耶和华阿,我既无子,你还赐我什么呢?并且要承受我家业的是大马色人以利以谢。

    Gn-15:03 Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto. 亚伯兰又说,你没有给我儿子。那生在我家中的人就是我的后嗣。

    Gn-15:04 Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: Ĉi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internaĵo, estos via heredanto. 耶和华又有话对他说,这人必不成为你的后嗣。你本身所生的才成为你的后嗣。

    Gn-15:05 Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la ĉielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro. 于是领他走到外边,说,你向天观看,数算众星,能数得过来吗?又对他说,你的后裔将要如此。

    Gn-15:06 Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. 亚伯兰信耶和华,耶和华就以此为他的义。

    Gn-15:07 Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la Ĥaldea, por doni al vi ĉi tiun landon kiel posedaĵon. 耶和华又对他说,我是耶和华,曾领你出了迦勒底的吾珥,为要将这地赐你为业。

    Gn-15:08 Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi ĝin posedos? 亚伯兰说,主耶和华阿,我怎能知道必得这地为业呢?

    Gn-15:09 Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj ŝafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon. 他说,你为我取一只三年的母牛,一只三年的母山羊,一只三年的公绵羊,一只斑鸠,一只雏鸽。

    Gn-15:10 Kaj li alportis al Li ĉion ĉi tion, kaj Li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia, sed la birdojn Li ne distranĉis. 亚伯兰就取了这些来,每样劈开,分成两半,一半对着一半地摆列,只有鸟没有劈开。

    Gn-15:11 Kaj la rabobirdoj malleviĝis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis. 有鸷鸟下来,落在那死畜的肉上,亚伯兰就把它吓飞了。

    Gn-15:12 Ĉe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin. 日头正落的时候,亚伯兰沉沉地睡了。忽然有惊人的大黑暗落在他身上。

    Gn-15:13 Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. 耶和华对亚伯兰说,你要的确知道,你的后裔必寄居别人的地,又服事那地的人。那地的人要苦待他们四百年。

    Gn-15:14 Tamen la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos; kaj poste ili eliros kun granda havo. 并且他们所要服事的那国,我要惩罚,后来他们必带着许多财物从那里出来。

    Gn-15:15 Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco. 但你要享大寿数,平平安安地归到你列祖那里,被人埋葬。

    Gn-15:16 Kaj en la kvara generacio ili revenos ĉi tien; ĉar la krimoj de la Amoridoj ankoraŭ ne atingis plenecon. 到了第四代,他们必回到此地,因为亚摩利人的罪孽还没有满盈。

    Gn-15:17 Kiam la suno subiris kaj fariĝis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distranĉitaĵoj. 日落天黑,不料有冒烟的炉并烧着的火把从那些肉块中经过。

    Gn-15:18 En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato: 当那日,耶和华与亚伯兰立约,说,我已赐给你的后裔,从埃及河直到伯拉大河之地,

    Gn-15:19 la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn 就是基尼人,基尼洗人,甲摩尼人,

    Gn-15:20 kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn 赫人,比利洗人,利乏音人,

    Gn-15:21 kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Jebusidojn. 亚摩利人,迦南人,革迦撒人,耶布斯人之地。

    Gn-16:01 Kaj Saraj, la edzino de Abram, ne naskis al li; sed ŝi havis sklavinon, Egiptinon, kies nomo estis Hagar. 亚伯兰的妻子撒莱不给他生儿女。撒莱有一个使女,名叫夏甲,是埃及人。

    Gn-16:02 Kaj Saraj diris al Abram: Jen la Eternulo ŝlosis min, ke mi ne nasku; eniru do al mia sklavino, eble mi havos infanojn per ŝi. Kaj Abram obeis la voĉon de Saraj. 撒莱对亚伯兰说,耶和华使我不能生育。求你和我的使女同房,或者我可以因她得孩子(得孩子原文作被建立)。亚伯兰听从了撒莱的话。

    Gn-16:03 Kaj Saraj, la edzino de Abram, prenis Hagaron la Egiptinon, sian sklavinon, kiam pasis dek jaroj de la tempo, kiam Abram ekloĝis en la lando Kanaana, kaj ŝi donis ŝin al sia edzo Abram kiel edzinon. 于是亚伯兰的妻子撒莱将使女埃及人夏甲给了丈夫为妾。那时亚伯兰在迦南已经住了十年。

    Gn-16:04 Kaj li venis al Hagar, kaj ŝi gravediĝis. Kaj ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, kaj tiam ŝia sinjorino senvaloriĝis en ŝiaj okuloj. 亚伯兰与夏甲同房,夏甲就怀了孕。她见自己有孕,就小看她的主母。

    Gn-16:05 Kaj Saraj diris al Abram: Vi estas maljusta kontraŭ mi; mi donis mian sklavinon en viajn brakojn, sed kiam ŝi vidis, ke ŝi gravediĝis, mi senvaloriĝis en ŝiaj okuloj; la Eternulo juĝu inter mi kaj vi. 撒莱对亚伯兰说,我因你受屈。我将我的使女放在你怀中,她见自己有了孕,就小看我。愿耶和华在你我中间判断。

    Gn-16:06 Kaj Abram diris al Saraj: Jen via sklavino estas en viaj manoj, faru kun ŝi ĉion, kio plaĉas al vi. Kaj Saraj komencis premi ŝin, kaj ŝi forkuris. 亚伯兰对撒莱说,使女在你手下,你可以随意待她。撒莱苦待她,她就从撒莱面前逃走了。

    Gn-16:07 Kaj trovis ŝin anĝelo de la Eternulo ĉe akva fonto en la dezerto, ĉe la fonto sur la vojo al Ŝur. 耶和华的使者在旷野书珥路上的水泉旁遇见她,

    Gn-16:08 Kaj li diris: Hagar, sklavino de Saraj, de kie vi venas kaj kien vi iras? Kaj ŝi diris: De Saraj, mia sinjorino, mi forkuras. 对她说,撒莱的使女夏甲,你从哪里来,要往哪里去。夏甲说,我从我的主母撒莱面前逃出来。

    Gn-16:09 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Reiru al via sinjorino, kaj humiliĝu sub ŝiaj manoj. 耶和华的使者对她说,你回到你主母那里,服在她手下。

    Gn-16:10 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Mi multigos vian idaron tiel, ke pro multeco oni ne povos ĝin kalkuli. 又说,我必使你的后裔极其繁多,甚至不可胜数。

    Gn-16:11 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al ŝi: Jen vi estas graveda, kaj vi naskos filon; kaj vi donos al li la nomon Iŝmael, ĉar la Eternulo aŭdis vian suferon. 并说,你如今怀孕要生一个儿子,可以给他起名叫以实玛利,因为耶和华听见了你的苦情。(以实玛利就是神听见的意思)

    Gn-16:12 Kaj li estos homo sovaĝa; lia mano estos kontraŭ ĉiuj, kaj la manoj de ĉiuj kontraŭ li, kaj li loĝos antaŭ ĉiuj siaj fratoj. 他为人必像野驴。他的手要攻打人,人的手也要攻打他。他必住在众弟兄的东边。

    Gn-16:13 Kaj la Eternulon, kiu parolis al ŝi, ŝi nomis: Dio-kiu-min-vidis; ĉar ŝi diris: Ĉi tie mi vidis Tiun, kiu min vidas; kaj ĉu mi poste vivas? 夏甲就称那对她说话的耶和华为看顾人的神。因而说,在这里我也看见那看顾我的吗?

    Gn-16:14 Tial oni nomis tiun puton puto de la Vivanto-Vidanto; ĝi estas inter Kadeŝ kaj Bered. 所以这井名叫庇耳拉海莱。这井正在加低斯和巴列中间。

    Gn-16:15 Kaj Hagar naskis al Abram filon; kaj Abram donis al sia filo, kiun naskis Hagar, la nomon Iŝmael. 后来夏甲给亚伯兰生了一个儿子。亚伯兰给他起名叫以实玛利。

    Gn-16:16 Kaj Abram havis la aĝon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Iŝmaelon al Abram. 夏甲给亚伯兰生以实玛利的时候,亚伯兰年八十六岁。

    Gn-17:01 Kiam Abram havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaŭ Mi kaj estu senpeka. 亚伯兰年九十九岁的时候,耶和华向他显现,对他说,我是全能的神。你当在我面前作完全人,

    Gn-17:02 Kaj Mi faros Mian interligon inter Mi kaj vi, kaj Mi multigos vin tre forte. 我就与你立约,使你的后裔极其繁多。

    Gn-17:03 Kaj Abram ĵetis sin vizaĝaltere, kaj Dio parolis al li, dirante: 亚伯兰俯伏在地。神又对他说,

    Gn-17:04 Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj. 我与你立约,你要作多国的父。

    Gn-17:05 Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, ĉar Mi faris vin patro de multe da popoloj. 从此以后,你的名不再叫亚伯兰,要叫亚伯拉罕,因为我已立你作多国的父。

    Gn-17:06 Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj reĝoj devenos de vi. 我必使你的后裔极其繁多。国度从你而立,君王从你而出。

    Gn-17:07 Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi. 我要与你并你世世代代的后裔坚立我的约,作永远的约,是要作你和你后裔的神。

    Gn-17:08 Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi loĝas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedaĵo, kaj Mi estos Dio por ili. 我要将你现在寄居的地,就是迦南全地,赐给你和你的后裔永远为业,我也必作他们的神。

    Gn-17:09 Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj. 神又对亚伯拉罕说,你和你的后裔,必世世代代遵守我的约。

    Gn-17:10 Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: ĉiu virseksulo ĉe vi estu cirkumcidata. 你们所有的男子,都要受割礼。这就是我与你,并你的后裔所立的约,是你们所当遵守的。

    Gn-17:11 Kaj cirkumcidu la karnon de via prepucio, kaj tio estu signo de interligo inter Mi kaj vi. 你们都要受割礼(受割礼原文作割阳皮。14 ,23 ,24 ,25节同),这是我与你们立约的证据。

    Gn-17:12 Kaj en la aĝo de ok tagoj estu cirkumcidata ĉe vi en viaj generacioj ĉiu virseksulo naskita en la domo aŭ aĉetita per mono ĉe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro. 你们世世代代的男子,无论是家里生的,是在你后裔之外用银子从外人买的,生下来第八日,都要受割礼。

    Gn-17:13 Cirkumcidata estu ĉiu naskita en via domo aŭ aĉetita per via mono, kaj Mia interligo estu sur via karno kiel interligo eterna. 你家里生的和你用银子买的,都必须受割礼。这样,我的约就立在你们肉体上作永远的约。

    Gn-17:14 Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermiĝos el sia popolo: Mian interligon ĝi rompis. 但不受割礼的男子,必从民中剪除,因他背了我的约。

    Gn-17:15 Kaj Dio diris al Abraham: Vian edzinon Saraj ne nomu Saraj, sed ŝia nomo estu Sara. 神又对亚伯拉罕说,你的妻子撒莱,不可再叫撒莱,她的名要叫撒拉。

    Gn-17:16 Kaj Mi benos ŝin, kaj Mi donos de ŝi al vi filon; kaj Mi benos ŝin, kaj de ŝi devenos popoloj, reĝoj de popoloj devenos de ŝi. 我必赐福给她,也要使你从她得一个儿子。我要赐福给她,她也要作多国之母。必有百姓的君王从她而出。

    Gn-17:17 Kaj Abraham ĵetis sin vizaĝaltere, kaj ekridis, kaj diris en sia koro: Ĉu de homo centjara fariĝos nasko, kaj ĉu Sara la naŭdekjara naskos? 亚伯拉罕就俯伏在地喜笑,心里说,一百岁的人还能得孩子吗?撒拉已经九十岁了,还能生养吗?

    Gn-17:18 Kaj Abraham diris al Dio: Ho, ke Iŝmael vivu antaŭ vi! 亚伯拉罕对神说,但愿以实玛利活在你面前。

    Gn-17:19 Kaj Dio diris: Efektive Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li. 神说,不然,你妻子撒拉要给你生一个儿子,你要给他起名叫以撒。我要与他坚定所立的约,作他后裔永远的约。

    Gn-17:20 Ankaŭ pri Iŝmael Mi aŭdis vin: jen Mi benis lin, kaj Mi fruktigos lin kaj Mi multigos lin tre forte; dek du princoj naskiĝos de li, kaj mi devenigos de li grandan popolon. 至于以实玛利,我也应允你,我必赐福给他,使他昌盛极其繁多,他必生十二个族长,我也要使他成为大国。

    Gn-17:21 Sed Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en ĉi tiu tempo en la venonta jaro. 到明年这时节,撒拉必给你生以撒,我要与他坚定所立的约。

    Gn-17:22 Kaj Li ĉesis paroli kun li, kaj Dio leviĝis for de Abraham. 神和亚伯拉罕说完了话,就离开他上升去了。

    Gn-17:23 Kaj Abraham prenis sian filon Iŝmael kaj ĉiujn naskitajn en lia domo kaj ĉiujn aĉetitajn per lia mono, ĉiun virseksulon el la homoj de la domo de Abraham, kaj li cirkumcidis la karnon de ilia prepucio en tiu sama tago, kiel diris al li Dio. 正当那日,亚伯拉罕遵着神的命,给他的儿子以实玛利和家里的一切男子,无论是在家里生的,是用银子买的,都行了割礼。

    Gn-17:24 Kaj Abraham havis la aĝon de naŭdek naŭ jaroj, kiam li cirkumcidis la karnon de sia prepucio. 亚伯拉罕受割礼的时候,年九十九岁。

    Gn-17:25 Kaj lia filo Iŝmael havis la aĝon de dek tri jaroj, kiam la karno de lia prepucio estis cirkumcidita. 他儿子以实玛利受割礼的时候,年十三岁。

    Gn-17:26 En tiu sama tago estis cirkumciditaj Abraham kaj lia filo Iŝmael; 正当那日,亚伯拉罕和他儿子以实玛利,一同受了割礼。

    Gn-17:27 kaj ĉiuj liaj domanoj, kiuj naskiĝis en la domo aŭ estis aĉetitaj per mono ĉe aligentulo, estis cirkumciditaj kune kun li. 家里所有的人,无论是在家里生的,是用银子从外人买的,也都一同受了割礼。

    Gn-18:01 Kaj aperis al li la Eternulo en la arbareto Mamre, kiam li sidis ĉe la pordo de la tendo dum la varmego de la tago. 耶和华在幔利橡树那里,向亚伯拉罕显现出来。那时正热,亚伯拉罕坐在帐棚门口,

    Gn-18:02 Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaŭ li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj kliniĝis antaŭ ili ĝis la tero. 举目观看,见有三个人在对面站着。他一见,就从帐棚门口跑去迎接他们,俯伏在地,

    Gn-18:03 Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon. 说,我主,我若在你眼前蒙恩,求你不要离开仆人往前去。

    Gn-18:04 Oni alportos iom da akvo, kaj

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1