Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Parolado okaze de la centjariĝo de la ĈKP
Parolado okaze de la centjariĝo de la ĈKP
Parolado okaze de la centjariĝo de la ĈKP
Ebook57 pages51 minutes

Parolado okaze de la centjariĝo de la ĈKP

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Jen la kompleta teksto de la parolado, kiun la prezidanto de la Ĉina Komunista Partio, XI Jinping, faris okaze de la centjariĝo de tiu mirinda partio, kiu enkorpigas la plej gravajn kontraŭdirojn de nia epoko, - epoko, kiu - malgraŭ ĉio - ja estas daŭre tiu de mondskala transikro el kapitalismo al socialismo.


La dua teksto esta

LanguageEsperanto
Release dateJul 17, 2021
ISBN9782369603016
Parolado okaze de la centjariĝo de la ĈKP

Related to Parolado okaze de la centjariĝo de la ĈKP

Related ebooks

Reviews for Parolado okaze de la centjariĝo de la ĈKP

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Parolado okaze de la centjariĝo de la ĈKP - Jinping XI

    XI Jinping

    Parolado okaze de la centjariĝo de la

    Ĉina Komunista Partio (intervjuo)

    CHENG Enfu

    Kvincent jaroj da socialismo el ĉina vidpunkto

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    XI Jinping

    Parolado okaze de la centjariĝo de la Ĉina Komunista Partio

    CHENG Enfu

    Kvincent jaroj da socialismo el ĉina vidpunkto (intervjuo)

    Tradukitaj el franca resp. germana traduko

    de Vilhelmo Lutermano

    Embres-et-Castelmaure

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    2021

    Epub-versio

    ISBN 978-2-36960-301-6

    (= MAS-libro n-ro 278)

    XI Jingping: Parolado okaze de la centjariĝo de la ĈKP

    XI Jinping: Parolado okaze de la centjariĝo de la Ĉina Komunista Partio, Ĵaŭdon, la 1-an de Julio 2021, en la placo Tien’anmen en Pekino

    Kamaradoj kaj amikoj,

    Hodiaŭ, la unua de Julio, estas grava kaj solena tago en la historio de la Ĉina Komunista Partio kaj de la ĉina nacio. Ni kunvenis ĉi tie por solene celebri kun la tuta Partio kaj nia tuta pluretna popolo la centjariĝon de la Ĉina Komunista Partio, por prezenti al ni la gloran vojon de la Partio fine de jarcenta batalo, kaj por rigardi la brilajn perspektivojn de la granda renoviĝo de la ĉina nacio.

    Nome de la Centra Komitato mi volas unue diri varmajn gratulojn de festado al ĉiuj membroj de la Ĉina Komunista Partio.

    Nome de la Partio kaj de la ĉina popolo, mi solene deklaras ĉi tie ke, danke al la senlacaj klopodoj faritaj de la tuta Partio kaj de nia tuta pluretna popolo, ni realigis la celon de la unuaj cent jaroj: ni komplete finkonstruis sur la vasta Ĉinlando la socion de meza bonstato kaj por la unua fojo en ĝia historio ni ĉesigis la absolutan malriĉecon. Nun, kun radianta ardo, ni daŭrigos la marŝon, kiu devas konduki nin al realigo de la celo de la duaj cent jaroj: konstrui ĉiuflanke grandan socialisman landon. Gloron al la ĉina nacio, gloron al la ĉina popolo kaj gloron al la Ĉina Komunista Partio!

    Kamaradoj kaj amikoj,

    La ĉina nacio estas granda nacio. En la fluo de sia historio, kvinoble miljara, ĝi alportis senpereajn kontribuaĵojn al la progre­so de la homa civilizacio. Post la opi-milito en 1840, Ĉinlando iom post iom falis en la staton de duonkolonia kaj duonfeodisma socio kaj suferis pli grandajn detruojn ol iam ajn antaŭe. Nia patrujo estis humiligata, nia popolo subigita al grandaj suferoj kaj nia civilizacio dronigita en mallumon. De tiam, realigi la grandan nacian renoviĝon fariĝis la plej granda revo de ĉiuj ĉinoj kaj de la tuta ĉina nacio.

    Por savi la nacion el la danĝero, la ĉina popolo batalis akre, la voĉo de homoj plena de idealo leviĝis ĉie; la movado de la Taiping, la reformista movado de 1898, la boksisto-movado kaj la revolucio de 1911 eksplodis unu post la alia, diversaj planoj de nacia bonstato estis proponitaj, sed ĉiuj ĉi klopodoj fiaskis. Ĉinujo urĝe bezonis novan pensadon kapablan gvidi la movadojn por nacia bonstato kaj por nova organizado, kiu povu kunigi ĉiujn revoluciajn fortojn.

    La salvoj de la Oktobra Revolucio alportis al Ĉinujo la marksis­mon-leninismon. Danke al la eksterordinara vekiĝo de la popolo kaj de la nacio kaj al la alianco de la marksismo-leninismo kun la laborista movado, estiĝis la Ĉina Komunista Partio. Tio estis even­to kun grandega atingo: la orientado kaj la procezo de disvolvado de la ĉina nacio post la moderna epoko, la estonteco kaj la sorto de la ĉinoj kaj de la ĉina nacio, kiel ankaŭ la formo kaj la direkto de la monda evoluo estis de tio radikale ŝanĝitaj.

    Ekde sia fondiĝo la Ĉina Komunista Partio deklaris sian enga­ĝiĝon kaj kiel sian mision agadi por la feliĉo de la ĉina popolo kaj por la renoviĝo de la ĉina nacio. De jarcento, ĉiuj bataloj, ĉiuj oferoj kaj ĉiuj iniciatoj de la popolo gvidata de la Partio resumeb­las en unu solan temon: realigi la grandan renoviĝon de la ĉina nacio.

    – Por realigi la grandan renoviĝon de la ĉina nacio, la Ĉina Komunista Partio unuigis ĉirkaŭ si la ĉinan popolon kaj kondukis ĝin en akraj kaj sangaj bataloj kaj fine atingis la grandan sukceson de la revolucio de nova demokratio.

    Ni sinsekve faris la Ekspedi­cion de la Nordo, la Revolucian Kamparan Militon, la militon de Rezistado kontraŭ la japana agreso, renversis la tri grandajn montojn de la imperiismo, de la feodismo kaj de la burokrata kapitalismo; fondis la Popolrespublikon Ĉinujo, kie la popolo fariĝis la mastro de la lando; kaj realigis la nacian sendependecon

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1