Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Knock aŭ La triumfo de la medicino
Knock aŭ La triumfo de la medicino
Knock aŭ La triumfo de la medicino
Ebook124 pages1 hour

Knock aŭ La triumfo de la medicino

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Kiam Jules Romains [ĵil romén], en la jaro 1923, en sia teatraĵo Knock aŭ La triumfo de la medi­cino, kreis sian figuron Knock, li montris sin sensacie profeta!

La aktualeco de la jaro 2020 kaj ĝia tutmonda epidemio, kaj la problemoj, kiujn tiu ĉi estigis, intense memoriĝas, kiam oni legas tiun ĉi teatra­ĵon.

<
LanguageEsperanto
Release dateAug 5, 2020
ISBN9782369602477
Knock aŭ La triumfo de la medicino

Related to Knock aŭ La triumfo de la medicino

Related ebooks

Reviews for Knock aŭ La triumfo de la medicino

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Knock aŭ La triumfo de la medicino - Jules Romains

    Laŭ la Enciklopedio de Esperanto

    Knock, aŭ La Triumfo de Medicino. Komedio en tri aktoj, verkis Jules Romains, el la franca trad. Corret, 1932, 80 p., ludita dum la 24-a UK

    ¹ . „Temas pri malnovmoda kaj pri modernega kuracistoj; ili trompas unu la alian, sed la nova, Knock, sukcesas disvastigante la principon, ke Bonfarta homo estas nenio alia ol malsanulo, kiu ne scias sin tia. La traduko estas tute klasika, ortodoksa."

    ² (G. S., ,E', 1932, p 165.)

    Jules Romains: Knock, aŭ La triumfo de la medicino

    Personoj:

    Knock

    Doktoro Parpalaid (Parpale’).

    Mousket (Muske’).

    Bernard (Bernar’).

    La urba tamburisto

    Unua vilaĝano

    Dua vilaĝano

    Scipio

    Johano

    Sinjorino Parpalaid (Parpale’).

    Sinjorino Remy (Remi’).

    La sinjorino nigre vestita

    La sinjorino viole vestita

    La servantino

    Voĉo de Marinjo, en la kuliso

    Noto de la tradukinto

    Kutime en Francujo (en la epoko de Jules Romain 1885-1972, la teatraĵon li verkis en 1923 – noto de RP), kuracisto ĉesiganta en iu urbo sian praktikadon vendas al sia posteulo sian klientaron. – Departemento, kantono, komunumo estas administraciaj dividoj de teritorio, pli kaj pli malgrandaj.

    KNOCK

    AŬ LA TRIUMFO DE MEDICINO

    AKTO UNUA

    La agado okazas en aŭ ĉirkaŭ tre malnova aŭtomobilo, tipo 1900 1902. Grandega veturujo

    ³ (duobla-faetono

    ⁴ malfrue rearanĝita kiel kvazaŭ-torpedo, per poste almetitaj ferladoj). Grandaj kupraĵoj. Malgranda motorkovrilo en formo de pied-varmigilo. Dum parto de la akto la aŭtomobilo translokiĝas. Oni ekveturas de loko apud malgranda fervoja stacidomo kaj poste sin levas sur monta vojo.

    SCENO UNIKA

    Knock, D-ro Parpalaid, S-ino Parpalaid, Johano

    D-RO PARPALAID: Ĉu ĉiuj viaj pakaĵoj estas tie ĉi, kara kolego?

    KNOCK: Ĉiuj, doktoro Parpalaid.

    LA DOKTORO: Johano trovos por ili lokon apud si. Facile ni triope sidos en la malantaŭa parto de la veturilo. Tiel vasta estas la interno, tiel komfortaj la lev-seĝetoj! Ha! tio ne estas trajto de la nuna malvasta konstruo.

    KNOCK, al Johano, kiam li enmetas keston.

    Speciale zorgu pri tiu ĉi kesto. Kelkajn aparatojn mi enmetis, kiuj estas rompeblaj. (Johano komencas la amasigadon de la pakaĵoj de Knock.)

    S-INO PARPALAID Tiun ĉi torpedon mi longe bedaŭrus, se ni estus tiel stultaj vendi (Knock rigardas surprize la veturilon.)

    LA DOKTORO Ĝi ja estas efektive torpedo kun la bonaĵoj de la malnova duobla faetono.

    KNOCK Jes jes. (la tuta antaŭa sidejo malaperas jam sub la amaso.)

    LA DOKTORO Vidu kiel facile iel trovas lokon viaj valizoj! Johano tute ne estos ĝenata. Eĉ estas bedaŭrinde, ke pli multajn vi ne havas. Pli bone vi konstatus la oportunecon de mia veturilo.

    KNOCK Ĉu malproksima estas la urbeto Saint-Maurice?

    LA DOKTORO Dek unu kilometrojn. Rimarku, ke tiu malproksimeco de la fervojo estas bonega por la fideleco de la klientaro. Malsanuloj ne faras al vi la malagrablan ŝercon viziti kuraciston de la departementa ĉefurbo.

    KNOCK Ĉu do ne ekzistas publika veturilo?

    LA DOKTORO Tia plorinda veturilaĉo, ke ĝi instigas piediri.

    S-INO PARPALAID Tie ĉi estas preskaŭ neeble ne posedi aŭtomobilon.

    LA DOKTORO Precipe en nia profesio. (Knock staras ĝentile kaj senesprime.)

    JOHANO, al la doktoro. Ĉu mi ekfunkciigu la motoron?

    LA DOKTORO Jes komencu la ekfunkciigadon, mia amiko. (Johano entreprenas multopan klopodadon: malfermon de la motora kovrilo, malŝraŭbon de la sparkiloj, enŝprucigon de petrol-benzino, ktp)

    S-INO PARPALAID, al Knock. Laŭlone de la vojo la pejzaĝo estas plaĉega. La konata verkistino Zenaïde Fleuriot priskribis ĝin en unu el siaj plej belaj romanoj, kies titolon mi jam forgesis.

    (Ŝi eniras la veturilon. Al sia edzo.) Vi sidiĝos sur la lev-seĝeton, ĉu ne? Doktoro Knock sidos apud mi, por bone ĝui la vidaĵon. (Knock sidiĝas maldekstre de S-ino Parpalaid.)

    LA DOKTORO Sufiĉe vasta estas la loko, por ke tri personoj komforte sidu sur la malantaŭa sidejo. Sed necese estas, ke oni povu oportune disetendi sin, kiam oni konsideras panoramon. (Li proksimiĝas al Johano.) Ĉio bona? Finita la enŝprucigo? En ambaŭ cilindrojn? Ĉu vi ne forgesis iom viŝi la sparkilojn? Tio estus singarda post dek-unu-kilometra veturado. Zorge vindu la karburatoron. Pli taŭgus malnova silkajo, ol tia ĉifono. (Revenante posten.) Bone! bonege! (Li eniras la veturilon.) Mi sidiĝas, pardonu, kara kolego sur tiun ĉi larĝan lev-seĝeton, kiu, pli ĝuste, estas faldebla apogseĝo.

    S-INO PARPALAID La vojo senĉese supreniĝas ĝis Saint-Maurice. Piede, kun ĉiuj pakaĵoj, terura estus la irado. En aŭtomobilo ĝi estas rava plezuro.

    LA DOKTORO Iam, kara kolego, okazadis, ke mi ekflirtis kun poezia muzo. Dek-kvar-versan soneton mi verkis pri la naturaj mirindaĵoj, kiuj nun sin prezentos al ni. Al la diablo, se mi ĝin ankoraŭ memoras. «Profundoj de valoj paŝtistai restejoj …» (Johano senfine turnas la manturnilon.)

    S-INO PARPALAID Alberto, de kelkaj jaroj vi obstine diras «Profundoj». En la unua tempo estis «Abismoj de valoj».

    LA DOKTORO Prave! prave! (Oni ekaŭdas eksplodon.) Aŭskultu, kara kolego, kiel bone ekfunkcias la motoro. Apenaŭ kelkajn turnojn, por enpumpi gason, kaj jen !  eksplodo, alia jen! jen! Ni ekveturas. (Johano sidiĝas. La veturilo ekmoviĝas. La pejzaĝo iom post iom disvolviĝas.)

    LA DOKTORO, post kelka silento.

    Kredu al mi, kara posteulo! (li amike ekbatetas Knockon) Vi ja de nun estas mia posteulo! Profite vi negocis. Jes, mia klientaro jam fariĝis via. Eĉ se iu paciento sur la vojo rekonos min malgraŭ la rapideco de nia veturado kaj petos helpon de mia arto, mi cedos la lokon, dirante: «Vi eraras, sinjoro. Jen estas la urba kuracisto.» (Li monfras Knockon.) Kaj nur tiam mi elŝovos min el mia loko (Pafado de

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1