Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Meditadoj El La Animo
Meditadoj El La Animo
Meditadoj El La Animo
Ebook212 pages1 hour

Meditadoj El La Animo

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Per ĉi tiu verko, la aŭtoro montras la transcendecon de Politiko, de Scienco, de Religio, de Ekonomiko, de Arto, de Sporto, fine de socia vivo. Li krome donas al ni interesajn kaj oportunajn citaĵojn de grandaj, tutmondaj personecoj, kiuj per siaj ekzemploj kontribuis por la evoluado de la Homaro.
LanguageEsperanto
PublisherBookBaby
Release dateJun 20, 2016
ISBN9781483577012
Meditadoj El La Animo

Read more from Paiva Netto

Related to Meditadoj El La Animo

Related ebooks

Reviews for Meditadoj El La Animo

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Meditadoj El La Animo - Paiva Netto

    PAIVA NETTO

    Meditadoj

    EL LA ANIMO

    Aŭtorrajto © 2013 de Paiva Netto

    Eldona produktado: Elevação-skipo

    Revizio: Elevação-skipo

    Tradukisto: Paulo Sergio Viana

    Kovrila foto: PhotoDisc

    Kovrilo kaj grafika arto: Alziro Braga

    La unua eldono de ĉi tiu verko en la portugala publikiĝis en 2003

    Cifereca eldono: Marto 2015

    Laŭleĝa depono en la Nacian Bibliotekon laŭ

    Leĝdekreto n-ro 1825 de la 20-a de decembro 1907.

    Internaciaj Registroj de Katalogado en Dokumento (CIP)

    (Câmara Brasileira do Livro, SP, Brazilo)

    Paiva Netto, 1941-

    Meditadoj el la Animo / Paiva Netto; [traduko: Paulo Sergio Viana] – San-Paŭlo : Elevação, 2011

    1. Animo 2. Espero 3. Legio de Bona Volo 4. Meditadoj 5. Paco 6. Spirita Vivo I. Titolo.

    Indikoj por sistema katalogado:

    1. Meditadoj el la Animo : Kristanismo 242

    ISBN 978-85-7513-204-3

    Ĉiuj rajtoj de ĉi tiu eldono estas rezervitaj al Eldonejo Elevação

    Av. Engenheiro Luiz Carlos Berrini, 1.748, cj. 2.512

    São Paulo/SP – Brasil [Brazilo]

    CEP 04571-000 – Tel.: (5511) 5505-2579

    Por pliaj informoj: esperanto@bonavolo.com

    Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo

    La Spirite Revolucia Plejalta Ordono de la Dia Majstro reprezentas la aparte valoran trajton de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kiu estas la fundamento de ĉiuj soci-edukaj agadoj kaj programoj en la Organizo.

    Instruis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro: ¹³:³⁴ "Novan Ordonon Mi donas al vi: Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. ¹³:³⁵ Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos Amon unu al alia. 

    ¹⁵:⁷ Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. ¹⁵:⁸ En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj. 

    ¹⁵:¹⁰ Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia Amo tiel same, kiel Mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia Amo.

    ¹⁵:¹¹ Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena. 

    ¹⁵:¹² Jen estas mia Ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel Mi vin amas. ¹⁵:¹³ Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj. ¹⁵:¹⁴ Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion Mi al vi ordonas. Kaj Mi tion ordonas: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis.

    ¹⁵:¹⁵ Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion Mi lernis de mia Patro, Mi sciigis al vi.

    ¹⁵:¹⁶ Vi ne elektis min, sed Mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu bonan frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

    ¹⁵:¹⁷ Tion Mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel Mi amas vin. ¹⁵:⁹ Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo."

    (Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo, aranĝita de Paiva Netto, akorde kun la Evangelio de la Kristo de Dio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; 15: 7, 8, 10 ĝis 17 kaj 9.)

    Se tiu ĉi laboro estas de homoj, ĝi ne triumfos. Sed se ĝi estas de Dio, ne ĝin kontraŭbatalu, ĉar vi kontraŭbatalos Dion mem.

    Gamaliel

    (Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 5:38 kaj 39)

    * * * * *

    Respondante al la sinedrianoj, Petro kaj Johano diris: ‘Ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis. (...) Gravas prefere plaĉi al Dio, ol al la homoj’.

    (Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 4:19 kaj 20 kaj 5:29)

    * * * * *

    Ĉio postrestas, nur Jesuo, la Ekumena Kristo kaj Dia Ŝtatestro, plu daŭras!

    Paiva Netto

    * * * * *

    En estonteco, kiun ni, prudentaj civiluloj, religiuloj kaj militistoj deziras, ke ĝi estu proksima, Paco jam ne plu firmiĝos sub ruliĝantaj raŭpoj de tankoj aŭ ĉe la tondrado de kanonoj; sur amasoj da kadavroj aŭ amasoj da vidvinoj kaj orfoj; eĉ ne super grandiozaj faritaĵoj de materia progreso sen Dio. Tio estas, sen la responda progreso spirita, morala kaj etika. La homo ekkonscios, ke li ne estas nur sekso, stomako kaj intelekto. En li staras Eterna Spirito, kiu parolas al li pri aliaj vivoj kaj aliaj mondoj, kiujn li serĉas per Intuicio kaj per Racio. La paco de la homoj estas ankoraŭ nun la paco de lupoj kaj de kelkaj malprudentaj frenezuloj, kiuj gvidas popolojn sur la Tero. Paco, la vera Paco, naskiĝas unue el la pura koro de homo. Kaj nur Jesuo povas purigi la koron de la Homaro je ĉia malamo, ĉar Jesuo estas la Sinjoro de Paco.

    La aŭtoro

    (Teksto prenita el Meditadoj kaj Pensoj — Dialektiko de Bona Volo, de Paiva Netto, lanĉita en 1987, 51-a eld., paĝo 113.)

    "Gloron al Dio en Ĉielo, Pacon sur la Tero al homoj (viroj kaj virinoj, gejunuloj, infanoj kaj Benataj Animoj kaj la Lumaj Spiritoj) de Bona Volo de Dio."

    (Kanto de la Ĉiela Milicio, anoncanta al la paŝtistoj sur la kamparo la naskiĝon de Jesuo. Evangelio de la Kristo laŭ Luko, 2:14.)

    Se militoj naskiĝas en la menso de homoj, do en la menso de homoj oni konstruu la bastionojn de Paco.

    (Peco el la Enkonduko al la Konstitucio de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo — UNESKO, aprobita je la 16-a de novembro 1945.)

    Prezento

    E n la profesio de ĵurnalisto kaj dokumentfilma reĝisoro, de pli ol kvardek jaroj mi okupiĝas pri malkovro de la iberoamerika mondo, tiu grandega spaco, kie oni parolas la portugalan kaj hispanan lingvojn. Tiuj miaj aventuroj aperis en centoj da raportfilmoj, revuoj, gazetoj kaj dekoj da libroj. Kvankam mi parolas kelkajn lingvojn, mi ofte uzas Esperanton ĉe mia profesia agado. Mi ekinformiĝis pri la internacia lingvo kiam mi estis ankoraŭ mezgrada lernanto en Varsovio, mia naskiĝurbo. Tiutempe, Pollando estis izolita lando, pro politikaj motivoj. Tial, dekomence Esperanto estis valora ilo por kontakti homojn. En Brazilo, ĝi aparte kontribuis: per ĝi mi faris diversajn laborojn por televido kaj plurfoje la temo de tiuj filmoj estis Legio de Bona Volo.

    Mi havis la plezuron ekkoni la agadon de tiu Institucio kaj kundividi kun la Legianoj grandajn atingojn de LBV, ekzemple kiam mi vidis la inaŭguron, fare de ĵurnalisto kaj verkisto José de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de tiu grandega Organizo, de la Templo de Bona Volo (TBV) kaj de la Monda Parlamento de la Ekumena Frateco, ParlaMundi de LBV, en Brasília/DF (ĉefurbo de Brazilo), respektive en 1989 kaj 1994. Mi ankaŭ partoprenis kun ili en la agado de donacoj ĉe Karitata Rondirado, ĉe lernejoj kaj ĉe hejmoj por maljunuloj, de LBV. Krome, mi eksciis pri ilia laboro en aliaj landoj kaj pri la ekzisto de korespondantoj tra la mondo – kaj multaj el ili cetere interagadas kun Legio de Bona Volo danke al la retejo en Esperanto, ene de Portalo Bona Volo (bonavolo.com).

    Ĝi estas laŭdinda Institucio, same kiel ĝia estro, aŭtoro de Meditadoj el la Animo, verko kiu atingis literaturan sukceson en Brazilo, en Portugalujo kaj en Argentino, je pli ol 400 mil venditaj ekzempleroj, krom aliaj titoloj egale inspirdonaj. Paiva Netto estas homo, kiu disvastigas Fratan Amon kaj Ekumenismon sen landlimoj kiel veran vojon por atingi la tutmondan Pacon, kaj tiaj konceptoj elstaras en ĉi tiu nuna libro. De tio rezultas la antaŭenpuŝo de la aŭtoro de la verko al la internacia lingvo, precize ĉar tre similas ĝia ideologio al tiu de LBV, nome unuigi la naciojn per tio, kio estas plej alta en la Spirito de ĉiu el ĝiaj enloĝantoj, kaj flankenlasi ĉian kaŭzon por disiĝo aŭ diskriminacio.

    Ne hazarde LBV, fondita je la 1-a de januaro 1950 – Monda Tago por Kunfratiĝo – fare de ĵurnalisto, radipreleganto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979), havas en sia dialektiko: Batali por la plej granda disvastigado de la internacia lingvo Esperanto, altvalora ilo por la interfratiĝo de la popoloj, laŭ la konsidero, ke LBV estas la Esperanto de la religioj, samkiel Esperanto estas la LBV de la lingvoj. Tial, tuj post la unuaj jaroj de funkciado de la Institucio, en 1956, ĝi starigis sian Kurson de Esperanto, elsendatan tiutempe ene de programo Kampanjo de Bona Volo, pere de Radio Mundial, en Rio de Janeiro/RJ, tiam konata kiel Radio Bona Volo. Nuntempe, Departemento pri Esperanto de LBV estas inter la plej agemaj, kaj ĉiam partoprenas en internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj en Brazilo.

    La revo de la pola oftalmologo Lazaro Ludoviko Zamenhof (1859-1917) vivas en la entuziasmo de tiom da geesperantistoj tra la tuta mondo, kaj tion mi vidas en la sindediĉo de tiuj, kiuj alprenis al si la internacian lingvon ĉe Legio de Bona Volo. Tial, prezentante ĉi tiun verkon, mi emas kundividi kun la leganto iom el mia travivado ene de tiu Organizo, kiu por mi reprezentas en la praktiko ekumenan komprenon pri scio, prezentata de tiu prestiĝa verkisto sub ĉi tiu titolo.

    Potenco de Bona Volo

    Indas rememorigi, ankoraŭ unu fojon, la unuajn jarojn de tiu amikeco. Kaj tion mi faras kun la helpo de iuj malnovaj miaj filmoj, aparte per Potenco de Bona Volo. En ĝi mi emociite ĉeestas la inaŭguron de Templo de Bona Volo, je la 21-a de oktobro 1989, nome unu el la plej grandaj piramidformaj konstruaĵoj en la mondo, laŭ tio, kion informas de tiam la amaskomunikiloj. Ĝi estis por mi ia granda sperto. Tie staris homoj el la tuta mondo; pli ol 50 mil ĉeestantoj dum la ĉefa ceremonio, sub la gvido de Paiva Netto.

    Per la raporta filmo

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1