Espero neniam mortas
By Paiva Netto
()
About this ebook
Paiva Netto estis inspirita noti ĉi tiun fortan ekkrion — Espero neniam mortas! — kiam li spektis, en la jardeko post 1980, ke junulo diris per la televido, ke li perdis la esperon pri la vivo. Kun sia ĉiama entuziasmo pri Bonfarado, ne akceptante ian penson pri malvigliĝo aŭ malvenko, la aŭtoro metis en ĉi tiun verkon sian sperton de pli ol 66 jaroj dediĉitaj al rekonata kaj rimarkinda agado ekumena kaj homama, kies signo estas Realiganta Fido, kaj li montras la nepre ĝustan direkton: "Jesuo, la Ekumena Kristo, la Plejalta Ŝtatestro, estas la Dia Espero, kiu malsuprenvenis al afliktitoj kaj la senmorta certeco pri pli bonaj, pli solidaraj tagoj!"
Read more from Paiva Netto
Meditadoj El La Animo Rating: 0 out of 5 stars0 ratings101 lecionoj pri Spirita Saĝo Rating: 0 out of 5 stars0 ratings
Related to Espero neniam mortas
Related ebooks
Kiel Venki Suferon Rating: 5 out of 5 stars5/5A História Da Igreja E A Sua Missão Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsBIBLIA STUDA GVIDILO: Teologio kaj kristana vivo Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsEsperanto Turkisoj Biblio: La Sankta Biblio 1926 - Türkçe 2001 Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsComo Deus Fala Com Você Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsO Espelho Da Salvação Eterna Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsJan Amos Komenský Johano Amos Comenius Rating: 0 out of 5 stars0 ratings
Reviews for Espero neniam mortas
0 ratings0 reviews
Book preview
Espero neniam mortas - Paiva Netto
Resumo
Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo
La Mistero de Dio Revelaciita
Konstanta Ĉeesto de Jesuo
La Opinio de Gamaliel
Antaŭ la Sinedrio
Espero neniam mortas
Lumo de Espero por la Homaro
La Aŭtoritato de Jesuo kaj la Sigeloj en la Apokalipso
Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj?
Jesuo venkas la ŝtormojn en la mondo
Neniam rezigni pri Bono
Espero neniam mortas!
Kontraŭbatali apation
Reagi kontraŭ senkuraĝeco kreas bonan viglecon
La senfina Espero
Ne timu krizon. Ĝi pasos for, vi restos!
Saĝeco de Konfuceo
Amo: nutraĵo por la Spirito
Ŝanĝi kutimojn
Kuraĝo apogita al Dio
Vojo al sukceso
Kio interesas Jesuon?
Jesuo plenumas Sian parton
Fuelo de Espero
Nobligi la Animon laŭ la atesto al Jesuo
Transpasi timon kaj malamon
Fermitaj karceroj
Dia kompetenteco
Fidu Jesuon!... Fidu Jesuon!...
Unu parolo povas savi unu vivon
Reagi kontraŭ sia propra doloro
Komunikado 100-procente Jesua: unua misio
La Dia Homeco de Jesuo
Eterna Ideologio de Dio
La Kvina Evangelio starigota
Transpasi krizojn
Nenifarado kaj tombo
Nur Bono restas
Persisti efike kaj pacience
Neniu perdiĝas
Dia lumo
Lumo je la ekstremo de tunelo
Persisto estas sinonimo de Fido
Ne perdi oportunajn okazojn
Dio estas plejalta feliĉo!
Persistu en la Sinjoro
Dio estas nia fortikaĵo!
Persisto ĉe ĉielaj aferoj
Fido pri la Savanto
Ĉiam estos Espero
Ni donu la parolon al Pio la 11-a
La Plenplena Glaso
Hirundoj revenas
Jesuo, la Eterna Certeco, kiu ne elrevigas
Dio, la kultivejo kaj la laboristo
Nutri la forton de Espero kaj de Realiganta Fido
Venki malfacilaĵojn
Vigliga parolo
Bona jaro? Tio dependas de ni!
Renovigo de Espero
Lumanta Stelo de la patrina spirito
La virina kuraĝo
Espero je senfina Amo
Neestingebla fajro de la Ĉiela Karitato
Karitato lumigas la Spiriton
Dia Medikamento en turmentaj horoj
La standardo de la Tria Jarmilo de Espero
Pragmata Espero
Vivo — Granda Artaĵo de Dio
Sublimaj vojoj de Arto
Jesuo estas forta mesaĝo pri Espero
Estontaj kleraj generacioj
Rezisti kaj venki
Farenda elekto
Nedetruebla fortikaĵo de familio
Ne rezigni pri tiuj, kiujn ni amas
La donitaĵo de Vivo
Dialogo kun la Plejalta
Spirita sano
Kapablo servi
Speciala Scienco
Paco, kiu nin instigas
Vera volo
Timo kaj prudento
Por ni, Jesuo martiriĝis sur la kruco
Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj
Programo, kiu lumigis la Oran Epokon de Radio
Ampleksa koncepto pri Iru kaj prediku
de Jesuo
Timo devenas de spirita nescio
Maksimuma Espero
Venki la barojn inter la mondoj
Vi estas Lumo
Malfermi la koron al Bono
Mizerikordo: Fundamento de Fido
Mizerikordo en sentoj
Dia Justeco kaj Profetado
Vorto de persisto, kuraĝo kaj Fido
Fonto de Saĝo
Kie trovi forton?
Dio, sekura Fundamento por la vivo
Servi la Kreanton
Malkonstrui la limigitan estulon, homon
Espero malsuprenvenis sur la Teron
Jesuo, la vera Liberiganto kaj la Dia Espero
Jesuo resurektis, kaj ni kun Li
Sankta Triunuo
La Dia Referenco Jesuo
Transformi idealon en pragmatismon
Decido ĉe Kristo Jesuo
La Tri sekretoj
Dezirinda ekvilibro
Travivi la Bonon
Rompi katenojn
Neniam forkuri
Saĝeco gravurita en la Animo
Invito al Paco
Nur terpomŝeloj
Plej alta alvokiĝo al servado
Fido kaj Bonaj Faroj
Plibonigo de la monda situacio
Antaŭ Bono ne ekzistas malbono
Agi ĝuste
Ne emeritiĝu rilate la vivon
Idealismo kun sperto
La venkenda malamiko
Blovo da vivo
Morto ne estas la fino
Eterna feliĉo
Krista humileco
Sekreto por venki
Dia strategio
Trovi Lumon
Libereco kaj enkarceriĝo
Frateco, Etiko kaj Justeco
Soldato por Paco
La Vivo estas eterna
Inspiro el la Ĉielo
Ripozo por la Animo
Respekti la Vivon
Vi neniam mankis al ni, Jesuo!
La Unua Karitato
La Eksterordinara Potenco de Jesuo kaj la Dia Espero
Jesuo, la Dia Espero, malsuprenvenis al la afliktitoj
Jesuo estas Vivanta Lernejo por Liberigo
Graco, Mizerikordo kaj Vero
Preparo por la preĝo
Konstanta Kristnasko de Jesuo kaj Novjaro de Spirita Renoviĝo!
La riĉaĵo de aŭtentika Karitato
Patronia kaj Feliĉpromesoj
Patronia
La Feliĉpromesoj de la Prediko sur la Monto de Jesuo
La Sep Feliĉpromesoj de la Apokalipso de Jesuo
Bibliografio
Templo de Bona Volo
Biografio
Landmarks
Cover
.
Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo
La Spirite Revolucia, Plejalta Ordono de la Dia Majstro reprezentas la apartan trajton de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito¹ kaj estas la fundamento de ĉiuj ĝiaj agadoj por spirita, socia kaj homa antaŭenigo, per la forto de Frata Amo, kiun Li alportis en la mondon.
Instruis Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro: "¹³:³⁴ Novan Ordonon Mi donas al vi: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. ¹³:³⁵ Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos la saman Amon unu al alia.
¹⁵:⁷ Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. ¹⁵:⁸ En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj.
¹⁵:¹⁰ Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia Amo tiel same, kiel Mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia Amo.
¹⁵:¹¹ Tion Mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena.
¹⁵:¹² Jen estas mia Ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel Mi vin amas. ¹⁵:¹³ Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. ¹⁵:¹⁴ Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion Mi al vi ordonas. ¹⁵:¹⁷ Kaj Mi tion ordonas: vi amu unu alian, kiel Mi vin amis.
¹⁵:¹⁵ Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed Mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion Mi lernis de mia Patro, Mi sciigis al vi.
¹⁵:¹⁶ Vi ne elektis min, sed Mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu bonan frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.
¹⁵:¹⁷ Tion Mi ordonas al vi: ke vi amu unu la alian, kiel Mi amas vin. ¹⁵:⁹ Kiel la Patro min amas, tiel Mi ankaŭ vin amas. Restadu en mia Amo".
(Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo², kunigita de Paiva Netto, konforme al la Sankta Evangelio de la Kristo de Dio laŭ Johano, 13:34 kaj 35; kaj 15:7, 8, 10 ĝis 17 kaj 9.)
¹ Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito — En ĉi tiu kaj en aliaj literaturaj verkoj pri la Kvara Revelacio, la leganto trovos la nomojn Legio de Bona Volo — LBV (www.bonavolo.com) kaj Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito (www.religiodedio.org), kreitajn de la karmemora Alziro Zarur (1914-1979), kiuj kuniĝas por agado por ia pli bona mondo kaj por ia pli feliĉa homaro
. Ili estas du institucioj senlime ekumenaj, kuniĝintaj por tutece zorgi pri fundamentaj bezonoj de la homo kaj de lia Eterna Spirito, transformante lin sen troprotektaj agoj, por ke li mem povu plenumi en la socio sian rolon kiel protagonisto en la solvado de ekzistantaj problemoj. Ili tiel agas por ke la homo sin plene disvolvu per la potencaj instruoj de la Spirito (Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito) kaj per dinamika agado por homa kaj socia reformo (Legio de Bona Volo), kio estas natura konsekvenco de nia integriĝo en la diajn regulojn. Jesuo diris: "Celu unue la Regnon de Dio kaj Lian Justecon, kaj ĉio tio, kio estas materia [do homa kaj socia] estos aldonita al vi" (Evangelio de la Kristo laŭ Mateo, 6:33). De la kongruiĝo de tiaj agadoj — la spirita kaj la hom-socia — naskiĝis la Politiko de Dio, por la Eterna Spirito de la homo. La Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito estas konata ankaŭ kiel Religio de la Tria Jarmilo, Religio de la Universala Amo kaj Dia Religio.
² Traktaĵo pri la Nova Ordono de Jesuo — Pro la spirita forto, kiun posedas tiuj vortoj de la Kristo de Dio, Paiva Netto ordonis la legadon de tiu Traktaĵo okaze de la malfermo de ĉiuj programoj de Supera Reto Bona Volo de Komunikado (radio, televido kaj interreto) kaj en la publikaĵoj, kaj ankaŭ en publikaj kunsidoj de la Religio de la Tria Jarmilo, kaj per tio li plenumis peton de la Spiritaj Fratoj de la Monda Revolucio de la Lumaj Spiritoj, en la Kvara Revelacio, reprezentataj de Frato D-ro Bezerra de Menezes (Spirito).
“Kristo, la Konsolanto” (1881) | Carl Bloch (1834-1890) | Oleo sur tolaĵo | 251 x 170 cm | Altaro de la Preĝejo de Landskrona, SvedujoarabescoLA MISTERO DE DIO REVELACIITA
La Mistero de Dio, de Jesuo Kristo revelaciita, estas Amo!
¹
La aŭtoro
¹ Tiu penso de Paiva Netto estas la lasta verso de lia muzikkomponaĵo, kies titolo estas La Nova Ordono de Jesuo, lasta movimento de la Oratorio La Mistero de Dio Revelaciita
, kiun sonregistris, en la jaro 1999, National Philharmonic Choir Svetoslav Obretenov
kaj Sofia Symphony Orchestra, el Bulgarujo, sub la reĝisorado de dirigento Ricardo Averbach. Disponebla en streaming platformoj (Boa Vontade Play, Spotify kaj Deezer), tiu Oratorio vendiĝis je pli ol 550 mil kopioj, kaj ricevis la Duoblan Platenan Diskon. Je la 5-a de Aprilo 2000, okazis ĝia monda premiero en la angla lingvo, kiam la Ekumena Koruso Bona Volo sin prezentis en la sidejo de Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Novjorko, Usono.
KONSTANTA ĈEESTO DE JESUO
Ĉio pasas for. Jesuo, la Ekumena Kristo kaj Dia Ŝtatestro, plu restas! Li diris: La Ĉielo kaj la Tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos
(Evangelio laŭ Luko, 21:33).
La aŭtoro
arabescoLA OPINIO DE GAMALIEL
Se ĉi tiu laboro estas de homoj, ĝi renversiĝos, sed se ĝi estas de Dio, vi ĝin ne povos renversi; aŭ eble iel vi troviĝos batalantaj kontraŭ Dio.
(La Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 5:38 kaj 39)
arabescoANTAŬ LA SINEDRIO
Petro kaj Johano responde diris al sinedrianoj: Ni ne povas ne paroli pri tio, kion ni vidis kaj aŭdis. Oni devas obei Dion prefere ol homojn.
(La Agoj de la Apostoloj de Jesuo, 4:19 kaj 20; kaj 5:29)
.
ESPERO NENIAM MORTAS
AKADEMIO JESUO, LA EKUMENA KRISTO, LA DIA ŜTATESTRO¹ — Je la fino de Oktobro 2019, post kiam Paiva Netto, Prezidanto-predikanto de la Religio de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito, kondukis la emociplenan solenan sesion pri la 30-jariĝo de la Templo de Bona Volo (TBV), en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, dum kiu li lanĉis la libron Jesuo kaj la Civitaneco de la Spirito, tiam li estis fininta la preparadon de ĉi tiu plia verko dediĉita al Nia Sinjoro Jesuo Kristo: Espero neniam mortas. Tiam, li spirite sentis sin puŝita al publikigo de ĝi en la komencaj monatoj de la jaro 2020, plenume al ia Ĉiela Agendo. Tiumomente, oni ne imagis, ke la homaro alfrontos unu el