Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Miaj Balonoj/ Kion Mi Vidis, Kion Ni Vidos
Miaj Balonoj/ Kion Mi Vidis, Kion Ni Vidos
Miaj Balonoj/ Kion Mi Vidis, Kion Ni Vidos
Ebook252 pages3 hours

Miaj Balonoj/ Kion Mi Vidis, Kion Ni Vidos

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Alberto Santos-Dumont vivis dum periodo de grandaj ŝanĝiĝoj: tiu inter la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento; periodo kiam, oni povas tion aserti, estis generita la mondo en kiu ni hodiaŭ vivas. Multaj el la inventaĵoj kaj facilecoj, kun kiuj ni ĉiuj ĉiutage kunvivas, naskiĝis precize dum tiu historia momento.
LanguageEsperanto
Release dateSep 11, 2020
Miaj Balonoj/ Kion Mi Vidis, Kion Ni Vidos

Related to Miaj Balonoj/ Kion Mi Vidis, Kion Ni Vidos

Related ebooks

Related categories

Reviews for Miaj Balonoj/ Kion Mi Vidis, Kion Ni Vidos

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Miaj Balonoj/ Kion Mi Vidis, Kion Ni Vidos - Alberto Santos-dumont

    MIAJ BALONOJ - KION MI VIDIS,KION NI VIDOS

    Miaj balonoj

    Kion mi vidis,

    kion ni vidos

    Alberto Santos-Dumont

    1ª edição

    2020

    Copyright © 2020

    Autoria

    Alberto Santos-Dumont

    Tradutor

    Luiz Fernando Dias Pita

    Revisor

    James Rezende Piton

    Dados Internacionais de Catalogação na Publicação (CIP)

    SA237m

    Santos-Dumont, Alberto.

    (Miaj Balonoj) + (Kion Mi Vidis, Kion Ni Vidos) / Alberto Santos-Dumont.

    – 1. Ed. – Joinville – SC: [s.n.], 2020.

    239 p.: il; A5 (14,8 x 21 cm).

    Título Original: Dans L’air / O Que Eu Vi, O Que Nós Veremos. Inclui Bibliografia.

    1. Santos-Dumont. 2. Aviação. 3. Inventores. 4. Biografias. I. Título.

    CDD: 926.2913

    CDU: 929:629.7

    Impresso no Brasil / Printed in Brazil

    ISBN: 978-658618206-4

    ENHAVO

    ANTAŬPAROLO

    MIAJ BALONOJ

    FABELO

    KION MI VIDIS, KION NI VIDOS

    POSTPAROLO DE LA TRADUKISTO


    ANTAŬPAROLO

    Alberto Santos-Dumont vivis dum periodo de grandaj ŝanĝiĝoj: tiu inter la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento; periodo kiam, oni povas tion aserti, estis generita la mondo en kiu ni hodiaŭ vivas. Multaj el la inventaĵoj kaj facilecoj, kun kiuj ni ĉiuj ĉiutage kunvivas, naskiĝis precize dum tiu historia momento.

    Mastro de kompleksa temperamento, kaj de porĉiama rento, deveninta el la heredaĵo al li liverita de la patro, kiu lin emancipis kiam nur 17-jara, ankoraŭ junaĝa Santos-Dumont translokiĝis al Parizo, serĉe de diversaj scioj, kiuj estis de li akumulataj per ampleksa aro da studoj, kiuj, dum liaj laboroj, donis al li intelektan sendependencon kaj kiuj, aliflanke, tenis lin malproksima de la ortodoksaj sciencaj rondoj de lia tempo.

    Inter 1898 kaj 1909, li elpensas - tute sendepende, kvankam uzante la rimedojn kaj sciencajn sciojn tiam disponeblajn kaj kiujn lia poŝo povas aĉeti - 3 sferajn balonojn, 12 direkteblajn, 7 aeroplanojn, unu helikopteron kaj unu surakvan glisilon. Inter tiom da kreaĵoj, Santos-Dumont nomis nur sian unuan kaj plej malgrandan hidrogenan balonon, Brazilo; krom tiu, ĉiuj liaj aliaj inventaĵoj ricevis nur ĝeneralan numeradon. Dum tiu epoko li prezentis kreivajn solvojn por diversaj tiamaj aeronaŭtikaj problemoj kaj fariĝis nepra referenco por siaj samtempuloj.

    Lia genieco prezentiĝis en la novigado, en la malsimiligita fasonado de liaj projektoj, kie malpezeco kaj laŭfunkcieco estis nepre kunigitaj. Siatempe li ĉeestis meze de ĉies diskutoj pri aernavigado kaj aeronaŭtiko, al kiuj li kontribuis kaj per aparatoj kaj per opinioj, por la solidigo de modelo de aera transportado, kiu pluvivas ĝis nun.

    Tamen, krom lia senduba inventemo, oni ne plu komprenas Santos-Dumont kiel tiaman homon; hodiaŭ li estas kvazaŭ mito, nuntempa brazila ikono, patrono de la Brazila Milita Aernavigado kaj omaĝita de sennombraj titoloj kaj postmortaj nomumoj, kiuj eĉ inkluzivas orkideon kaj lunan krateron kun lia nomo.

    La procezo, kiu portis lin, el pioniro de la aernavigado, ĝis la ŝtupo, kiun li atingis ankoraŭ dum sia vivo, estis faciligita de la manko de fontoj pri lia persono. La bildo de Alberto Santos-Dumont, kiu daŭras inter liaj posteuloj, estas grandparte tiu konstruita de li mem. Kaj diversaj faktoroj kontribuis al tio; unu el ili, la tre malmulta sciado pri lia sentimentala vivo, ĉar Santos-Dumont neniam edziĝis. Tial, liaj biografiistoj ĝenerale ne tuŝas tiun punkton, aŭ nur supraĵe tion faras. Pro diversaj kialoj li lasintus vastan malferman kampon al suspektemoj pri lia seksemo, tamen, la fakto mem, ke li estis neniam partopreninta en ajna el la tipaj skandaloj de siatempa Parizo (urbo kie nenio povus esti longtempe kaŝita, laŭ unu el liaj biografiistoj), povas esti uzata kiel akceptebla justigo por ke li estu liberigita el ajna insinuo rilate al ebla gejeco.

    La kialo por tio venas el la fakto, ke la tuta historiografio pri li baziĝas, plejparte, je tio, kion li mem skribis en siaj du membiografiaj libroj: la franclingva Dans L’Air, el 1904, kaj la portugallingva O que eu vi, o que nós veremos, el 1918. Tiu magreco de fontoj okazas pro epizodo okazinta en 1914, en kiu partoprenis kaj teleskopo kaj germana servisto, je la komenco de la Unua Mondmilito, kaj pri kiu ni parolos poste.

    La unua libro, kiu samjare estis tradukita al la angla, kun la titolo My Airships, estis eldonita en Brazilo nur en 1938, tiam titolita Os meus balões. Tiu verko parolas pri la sensacioj de balonismo, priskribas la dimensiojn de liaj balonoj, la potencon de la motoroj kaj elmontras la solvojn de li trovitajn por ke oni povu solvi la problemojn ĉiumomente aperintajn. La brazila eldono ankaŭ alportas diskutadon pri la fama kverelo rilata al kiu realigis la unua flugo de la pli peza ol aero, disputo inter la Fratoj Wright kaj la diskutita flugo de la avion, inventaĵo de Clément Ader, en 1892.

    Fakto estas, ke ĝis 1906 neniu en la mondo estis fluginta per aeroplano kapabla sori per ties propra forto. Ili estis aparatoj por glisado, kiel la multiplano kreita de Octave Chanute (disĉiplo de Otto Lilienthal, kreinto de glisiloj, kiu poste translokiĝas al Usono), aŭ la aparato de la fratoj Charles kaj Gabriel Voisin, trenita de jaĥto.

    Same estis la biplano de la fratoj Wilbur kaj Orville Wright, inspirita en tiu de Chanute, kiu, kiam en aero, perfekte flugadis, sed kiu ne sukcesis ascendi de la tero sen sia forĵetilo. La usonanoj alvenis Francion en 1908 kaj, eĉ sen ajna atestanto pri tio, ili postuladis, ke ili jam estis plenumintaj la unuan meĥanikan flugon en 1903, kiam ili estis komencintaj fari eksperimentojn kun aparato aeren ĵetita de katapulto.

    Malgraŭ la fakto, ke dum flugo, la biplano de la fratoj Wright ja estis supera al la aliaj, Santos-Dumont havis siaflanke la nediskuteblan pruvon pri tio, ke li ja estis la unua homo fluginta en aviadilo de li nomita 14 Bis, antaŭ centoj da atestantoj. Aviadilo (aŭ aeroplano), kiun ni nepre devas kompreni laŭ la jenan difinon: aparato pli peza ol aero, kiu el- kaj alteriĝas per propraj rimedoj.

    La 14 Bis naskiĝis en Junio 1906, kiel veturilo pli peza ol aero pendigita sub la balono Numero 14. Ĝi estis biplano formata de ses kvazaŭskatolaj ĉeloj, konstruitaj el japana silko kun bambuaj strukturoj kaj aluminiaj ligiloj, kun 12 metroj da enverguro inter la flugiloj kaj 10 metroj da longeco. La balono Numero 14 kaj la 14 Bis aperis kiel kunigitaj aparatoj, sed ili estis, poste, definitive apartigitaj, ĉar la aviadilo ne plu bezonis la balonon kiel helpan veturilon.

    Ĝi prezentis formon de T, kun la stiriloj por direktado kaj profundiĝo lokigitaj antaŭ la aerŝipo kaj sinmoveblaj ĉiudirekten. Ĝi flugis kvazaŭ inversigitan T: ĝiaj flugiloj estis malantaŭaj, kune kun la motoro, en la kunigo de tiu T, dum la vosto estis antaŭa. La francoj rapide kromnomis la strangan aparaton kiel oiseau de proie (rabobirdo) aŭ canard (anaso), pro ĝia simileco al fluganta anaso.

    Je la 23-a de Oktobro 1906, Santos-Dumont realigis la unuan meĥanikan ekflugon precize registritan en la mondo: post ducentmetra kurso tra la Kampo de Bagatelle, la aparato elteriĝis per si mem, kaj flugis rektalinie tra 60 metroj, je alteco de 2 kaj 3 metroj, kaj alteriĝis sen ajna difektiĝo.

    Je la 18-a de Septembro 1909, li plenumis sian lastan flugon en unu el siaj aerŝipoj, kiuj tiam jam havis fasonadon proksiman al la nuntempa, kaj plenumis aŭdacan pasadon tuj super de la kapo de la ĉeestantaro, kun la manoj for de la direktiloj. Li tiam estis en unu el la Demoiselles; malgrandaj aerŝipoj, malpezaj kaj kun travideblaj flugiloj, kiuj, ĝuste por tio, ricevis tiun kromnomon samtempe signifanta kaj junulinon kaj libelulon. Tiuj aparatoj povus esti, postfluge, transportataj kun sia vosto malmuntita, en la veturilo mem de la inventisto. Per ĝi, li vizitadis siajn amikojn en iliaj kasteloj kaj ankaŭ starigis rekordojn pri rapideco, distanco kaj elteriĝo. Flugante en tiuj malgrandaj aviadiloj, Santos-Dumont estis la unua aeronaŭto, kiu posedis kvar permisilojn liveritajn de la Internacia Aeronaŭtika Federacio: piloto de sfera balono, de direktebla balono, de biplano kaj de monoplano.

    En 1910, dum kuracista konsulto, li malkovris nekuraceblan malsanon - multobla sklerozo, la sama degenera malsano, kiu laŭŝajne kaŭzis la sinmortigon de lia patrino, en 1903 - kaj, ekde tiam, lia vivo rapide malakcelis: li tiam faras diversajn vojaĝojn inter Ameriko kaj Eŭropo. Li tiam plu havas famon kaj prestiĝon, en Brazilo kaj en la mondo, sed li ne plu revenos al pilotado. Dekojn da fojoj li krozas la Atlantikon, gajnas medalojn kaj ordenojn, multe partoprenas en prelegoj, konferencoj kaj eĉ ekspertizas pri tio, kion li plej bone scias: aernavigadon. Malgraŭ tio, li ne plu povas esti piloto.

    Dum la jaro 1914, Santos-Dumont estas en Parizo kaj lia aŭtomobilo estas rekviziciita de la Franca Armeo. Komence de la 1-a Mondmilito, li enlistiĝis kiel volontula ŝoforo, sed li ne estis akceptita. Li do komencis tute senefikan kampanjon por malpermesado de aviadiloj kiel milita armilo.

    Dum tiu sama jaro, li translokiĝis al Béneville, apud la franca marbordo, kie, kaj pro la kutimo ade iri al la tegmento de lia ĵus aĉetita domo, celante observi la noktan ĉielon per potenca astronomia lorno Zeiss, fabrikita en Germanio; kaj pro la fakto, ke li havis germanan dungiton je sia servo, li rapide elvekas la suspektemon de la urbaj enloĝantoj, kiuj tuj ekpensis je li kiel porgermana spiono. La policestro ordonas esploradon en lia domo kaj li mem pasigas tutan nokton en policejo kaj estas liberigita nur danke al telefonalvoko de la prezidento de Francio mem.

    La reagoj de Santos-Dumont al tiu fakto estis eksigi siajn dungitojn kaj amasigi kaj bruligi ĉiujn siajn paperojn, leterojn, projektojn, personajn registrojn kaj eĉ taglibron; tio kreos, por liaj estontaj biografiistoj, grandan vakuon rilate al gravaj trajtoj de lia personeco. Tiamaniere, neanstataŭigeblaj historiaj fontoj estis porĉiame perditaj. La plejmulto el tio, kio estas konservata pri Santos-Dumont apartenas al kio saviĝis el tiu cindrigo kaŭzita de ĉagreno.

    Neneigeblas, tamen, ke tiu manko de fontoj ja kontribuis por pligrandigo de mita aŭro ĉirkaŭ li, kiu, iamaniere, restis por la estonteco kun la bildo konstruita ekde informoj rikoltitaj el liaj libroj. Sen aliro al tiuj fontoj, la plejmulto el la verkistoj ripetas fragmentojn de liaj du membiografiaj libroj, intermetante kaj plenigante ilin kun tekstoj kaj fotoj de tiamaj ĵurnaloj kaj revuoj. Oni devas tamen rimarkigi, ke, eĉ se ekzistas pri li larĝa bibliografio, malmultaj estas la profesiaj historiistoj, kiuj interesiĝis pri esplorado de lia vivo; la plejmulto el liaj biografiistoj estas, unuflanke, ĵurnalistoj, verkistoj kaj/aŭ romanistoj; aliflanke, militistoj, inĝenieroj aŭ fizikistoj.

    En 1916, Dumont decidis reveni al Brazilo. Du jarojn poste, li akiris terpecon en la urbo Petropolo, en la federacia ŝtato Rio-de-Ĵanejro, kaj tie li konstruigas etan domon, kiun li nomis "La Ĉarmigita", kie li ekvivas sola, kun nura geparo da servistoj.

    Tiu domo estas malgranda duetaĝa ĉaledo, projektita de li mem kaj de la inĝeniero Eduardo Pederneiras, laŭ alpa stilo, konstruita en klinita tereno, kun kelo kiu ankaŭ estis uzita kiel metiejo. Je la unua etaĝo, li kreis ampleksan diversuzan salonon, kun biblioteko. La dua etaĝo estas nur spaco alirebla per ŝtuparo, kun malgranda ĉambro kaj banĉambro, per kiu oni aliras al ekstera ponto, kiu irigas al la supra parto de la tereno. De tie, mallarĝa ŝtuparo flankigita de ŝnura manapogilo kondukas al tegmento kovrita de metalaj ladtegoloj, sur kiuj troviĝas belvedero por astronomiaj observadoj

    La tuta ideigo de la domo estas komplete minimumisma kaj ĝiaj mebloj estas fiksitaj en la muroj. La lito mem estas sur mallarĝa hurdo, apogita sur meblo kun tirkestegoj. La banĉambro posedas duŝilon varmigitan de alkoholo, inventita de li mem per adaptiĝo de sitelo borita kaj dividita je la mezo, por ke samtempe eniru akvo varma kaj frida, kun du kranoj, kiuj taŭgas por ke oni dozu la akvofluojn; la ekstera kaj interna ŝtuparoj, tre klinitaj, estas tranĉitaj, tiel ke vizitanto estas devigata ĉiam eniri la domon kun la dekstra piedo antaŭe, kio bone reprezentas kaj materiigas la superstiĉojn de la dommastro (Tamen, la plej bona ekzemplo pri liaj superstiĉoj estas la fakto ke, inter la numeroj de liaj kreitaĵoj ne estas la numeroj 8 nek 15. La unua ja estis saltita; kaj la dua estis latinece nomigita kiel 14 Bis.)

    En tiu domo, ankoraŭ dum 1918, li verkas sian duan libron: "O que eu vi, o que nós veremos". En ĝi li ripetas kelkajn punktojn de la antaŭa verko, parolas pri siaj maŝinoj, pri la estonteco de la aeronaŭtika teknologio kaj defendas la ideojn pri kreado, en Brazilo, de teknika lernejo pri aernavigado.

    Se en sia unua libro Santos-Dumont montriĝas entuziasma de sia aktiveco, en tiu dua oni vidas homon jam laciĝintan kaj kiu eĉ elmontras ian ĉagrenon, eble rezulte de la simptomoj de la malsano, kiu ade suferigis lin. Li parolas pri sia pasinteco, rememoras faktojn kaj eventojn de sia vivo; tamen, li faras preskaŭ nenian referencon al la cirkonstancoj nek al tiuj, kiuj helpis lin realigi siajn projektojn, kio ŝajnas al ni romantika ideigo pri sia propra laboro.

    En 1910 li estis ricevinta, de sia kuracisto, prognozon de 20 jaroj de ankoraŭ aktiva vivo; kaj, dum tiu tempo, li rapide kaj antaŭtempe maljuniĝas. Fine, en 1932, ankoraŭ 59-jara, li sinmortigas, dum unu el el siaj depresiaj krizoj, en ĉambro de la Hôtel de la Plage, en la urbo Gvaruĵao, ŝtato San-Paŭlo. Post la morto, li rapide pasas el nacia famulo al heroo en la panteono de simbolaj roluloj de la brazila popolo kaj fariĝas preskaŭ mitologia figuro.

    Por tio kontribuas, krom la jam citita manko de primaraj konsultfontoj, liaj agoj, kiuj rivelas altruisman kaj malavaran homon, kiel la fakto, ke li neniam patentigis siajn inventaĵojn kaj ke li ankaŭ deklaris, ke li ne celas vendi aŭ konstruigi aeroplanojn industriskale, disponigante al ĉiuj siajn modelojn. Onidire, la fama franca aviadisto Roland Garros estus lerninta, inter aliaj el tiu tempo, flugadi en kopioj de la de li inventita Demoiselle, kies planoj estis venditaj en katalogoj de revuoj, laŭ la stilo faru vi mem.

    Santos-Dumont kredis, ke la rezultoj el sia kreemo estis publikdomajna havaĵo, opinio tute diversa el tiu de siaj kolegoj, speciale de la fratoj Wright, kiuj ĉiam postulis grandajn monsumojn por la vendado de siaj inventaĵoj.

    Forlaso de Santos-Dumont el la aeronaŭtika scenejo koincidas kun radikala ŝanĝo en la maniero fabriki kaj uzi la aeroplanojn. Se liatempe aernavigado estis sporto por malmultaj, sed kuraĝaj homoj, poste ĝi transiris al la manoj de inĝenieroj kaj meĥanikistoj. Diversaj el tiuj fariĝas industriistoj kaj ekspluatas fabrikadon kaj vendadon de siaj aparatoj, kiuj pli kaj pli havas ne nur civilan sed ankaŭ militistan uzadon, kaj aktive ekpartoprenas en militoj kiel detruaj maŝinoj.

    Se, ekde la Industria Revolucio, la precipa motoro de la teknologiaj novigoj estis la soleca inventisto enfermita en sia metiejo, la evoluo de la 19-a jarcento generos gravegajn ŝanĝojn. Tiel, laŭlonge de tiu tuta jarcento, scienco fariĝos ĉiam pli kompleksa, ĉiam pli kaj pli dependanta el ĉiam pli kaj pli multekostaj aparataroj kaj, evidente, malpli alirebla al memlernantoj. Kaj la fino de tiu jarcento alportos ankoraŭ pli severajn ŝanĝojn, ĉi-foje en la maniero mem elpensi kaj fari sciencon; tamen tiuj estos ŝanĝoj, kiuj nur solidiĝos laŭlonge de la 20-a jarcento.

    Tial, ni povas ja aserti, fakte, ke Alberto Santos-Dumont estas unu el la lastaj romantikaj inventistoj, anstataŭitaj, dum la sekvintaj jaroj, de grandskalaj produktaj strukturoj, kiuj postulas grandan elverŝon de kapitalo, fare de registaroj kaj entreprenoj.

    Rio-de-Ĵanejro, Printempe de 2019.

    Mgr. Dimas de Fonte Silva

    Instruisto pri Historio kaj Historiisto

    Imagem1

    MIAJ BALONOJ

    1904

    "Kelkaj personoj vidas la aferojn tiaj, kiaj ili estas,

    kaj ili demandas sin: Kial?

    Mi revas pri aferoj, kiuj neniam ekzistis kaj

    mi demandas min: Kial ne?"

    George Bernard Shaw

    Irlanda verkisto (1856-1950),

    Nobel-Premio pri Literaturo (1925)


    ENKONDUKO

    FABELFORMA

    Infanaj Rezonadoj

    Babilante, du brazilaj junuloj promenadis sub ombroj, du naivaj landinternaj knaboj, nesciantaj pri ĉio, krom pri la riĉeco de la primitivaj plantejoj, kie neniu el la inventaĵoj kreitaj por mildigi la penadon de la laboristoj estis ankoraŭ ĝeninta la Naturon, kiu tie disdonis siajn fruktojn al la homo, je la kosto de lia propra ŝvito.

    Tioma estis ilia nesciado pri maŝinoj, ke ili estis vidintaj nek kariolon, nek ĉarumon. Ĉevaloj kaj bovoj transportadis surdorse la objektojn necesajn por biena vivo, dum la trankvilaj lokaj agrikulturistoj, per ŝpato kaj ŝovelilo, aldonis al ili valoron.

    Ili estis pensemaj knaboj. La temoj pri kiuj ili diskutadis treege superis ĉion, kion ili estis vidintaj aŭ aŭdintaj.

    - Kial oni ne havas transportilon pli bonan ol bestodorsojn?, diris Luís. Pasintsomere, mi jungis kelkajn ĉevalojn al greneja pordo kaj mi enmetis maiz-sakojn sur ĝi; kaj tiamaniere mi transportis, en ununura vojaĝo, pli ol tio, kion dek ĉevaloj povus esti transportintaj. Estas vere, ke sep ĉevaloj estis necesaj, por treni tiun ŝarĝon, krom du viroj, flanke de la pordo, por malpermesi, ke ĝi glitus.

    - Kion volas vi? - respondis Pedro - ĉio en la naturo kompensiĝas. Oni ne povas preni ion el nenio, nek multon el malmulto!

    - Enmetu rulojn sub tiun sledon kaj vi bezonos malpli grandan trakcian forton.

    - Nu! Tiuj ruloj formoviĝos kaj vi ĉiumomente devos reenmeti ilin, do en tiu kroma laboro ni perdos kion ni estos gajnintaj en movforto.

    - Sed tiuj ruloj, rigardigis Luís, povus esti ligitaj, en certaj fiksaj punktoj, al la sledo, per truo en ilia centro. Aŭ, kial oni ne adaptu rondajn lignopecojn al la kvar

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1