Discover millions of ebooks, audiobooks, and so much more with a free trial

Only $11.99/month after trial. Cancel anytime.

Ni lernu la eŭskan. Gramatiko kaj ekzercoj
Ni lernu la eŭskan. Gramatiko kaj ekzercoj
Ni lernu la eŭskan. Gramatiko kaj ekzercoj
Ebook377 pages6 hours

Ni lernu la eŭskan. Gramatiko kaj ekzercoj

Rating: 0 out of 5 stars

()

Read preview

About this ebook

Per "Ni lernu la eŭskan" estas prezentata al la públiko la unua lernolibro de la izolita senparenca eŭska lingvo en Esperanto.

La eŭska ne estas hindeŭropa lingvo, kaj ĝia deveno estas ankoraŭ neklarigita. Tiu estas unu el la kialoj, pro kiuj parolantoj de hindeŭropa lingvo, najbare de la eŭska, emas diri, ke ĝi estas 'malfacila lingvo'.

LanguageEsperanto
Release dateDec 5, 2020
ISBN9782369602453
Ni lernu la eŭskan. Gramatiko kaj ekzercoj

Related to Ni lernu la eŭskan. Gramatiko kaj ekzercoj

Related ebooks

Related categories

Reviews for Ni lernu la eŭskan. Gramatiko kaj ekzercoj

Rating: 0 out of 5 stars
0 ratings

0 ratings0 reviews

What did you think?

Tap to rate

Review must be at least 10 words

    Book preview

    Ni lernu la eŭskan. Gramatiko kaj ekzercoj - Aitor Arana

    Aitor Arana

    Wim Jansen

    Ni lernu la eŭskan

    Gramatiko kaj ekzercoj

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    Aitor Arana

    Wim Jansen

    Ni lernu la eŭskan

    Gramatiko kaj ekzercoj

    2-a eldono

    Embres-et-Castelmaure

    Monda Asembleo Socia (MAS)

    Epub-versio

    ISBN 978-2-36960-245-3

    (= MAS-libro n-ro 254)

    La unua eldono estis provlegita de Uwe Joachim Moritz, Ursula Schnelle-Moritz kaj Nikolas Xil Carvalho; aperinta dank’ al la monhelpo de Miren Elizagarai kaj la helpo de Jon Urruxulegi.

    © Aitor Arana

    © Wim Jansen

    © Erroteta Argitaletxea

    ISBN: 978-84-15508-72-4

    Pri la aŭtoroj

    Wim Jansen (1948)

    estas nederlanda inĝeniero kaj magistro pri kompara lingvistiko kun eŭska specialiĝo. Li doktoriĝis en la Universitato de Amsterdamo per disertacio pri la frazkonstruo en Esperanto kaj okupis en tiu sama universitato la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto de 2002 ĝis 2013. Li verkis la unuan eŭska-nederlandan vortaron (1996) kaj anglalingvan lernolibron de la eŭska por komencantoj (Beginner’s Basque, 2002; tria eldono en 2018). Al la luksa reeldono de Linguae Vasconum Primitiae (1545) komisie de la Eŭska Akade­mio (2015) li kontribuis per nederlandlingva traduko de la kompleta poemaro de Etxepare.

    Aitor Arana (1963)

    esperantistiĝis kiam li estis 22-jaraĝa. Kiam li estis 17-jaraĝa, li komencis originale verki en la unuigita eŭska kaj traduki en ĝin. Li estas unu el la plej fruktodonaj verkistoj en Eŭskio kaj gajnis gravajn premiojn. En sia junaĝo li eldonis la lernolibron Esperantoa ikasgai (1991), kaj en nia lingvo legeblas liaj verkoj Klaŭda kaj la rivera sekreto (2013) kaj Fajra amo (2015). Antaŭe li esperantigis i.a. Memoraĵoj de eŭska bovino de Bernardo Atxaga (1999) kaj La portreto de Dorian Gray de Oscar Wilde (2012). Li estas la aŭtoro de la granda Eŭska-Esperanta-Eŭska Vortaro (2015).

    Antaŭparolo al la unua eldono

    Per Ni Lernu la Eŭskan estas prezentata al la publiko la unua lernolibro de la izolita, senparenca eŭska lingvo en Esperanto. Veraj lernolibroj aŭ didaktikaj gramatikoj de la eŭska, aŭ, manke de ili, iom ambiciaj turismaj frazaroj, ekzistas laŭ mia scio nur en la hispana, franca, angla, germana kaj rumana. Per tiu ĉi verko Esperanto aliĝas al tre malgranda elita rondo de lingvoj.

    Kiu verkas, volas diskonigi sian produkton, kaj tio signifas reklami ĝin kaj varmigi potencialan publikon por ĝi. Ni frontas la taskon varmigi la esperan­tistaron por lingvo kiu, laŭ populara reputacio –almenaŭ en Eŭropo, la trovejo de la eŭska–, estas unu el la plej malfacile lerneblaj lingvoj (kion ajn tio signifas). En sia Enkonduko ankaŭ mia kolego kaj iniciatinto de tiu ĉi libro, Aitor Arana, tuŝas tiun ĉi punkton, menciante la fieran titolon La Nevenkeb­lulo Venkita de la unua hispanlingva gramatiko de la eŭska (Larramendi, 1729). Kaj, preskaŭ tri jarcentojn post la ‘venko’ de Larramendi, daŭre staras forte la reputacio pri la malfacileco de la eŭska. Vivtenas tiun reputacion multaj ne-eŭskaj kunloĝantoj de Eŭskio, kiuj parolas la latinidan francan aŭ hispanan. Vivtenas ĝin ankaŭ travojaĝantaj turistoj, ofte ĝermanlingvaj, kaj iusence vivtenas ĝin la ĝenerala lingvistiko, kies esplorinstitutoj kaj eldonejoj estas firme en hindeŭropaj manoj, kaj por kiuj la eŭska lingvo estas ekzotika besteto sub hindeŭropa mikroskopo. Kiom interese estus legi komparan studon pri la eŭska el la plumo de profesiulo, denaska parolanto de la japana, keĉua aŭ iu inuita lingvo, ne jam konatiĝinta kun iu kolonia lingvo hindeŭropa. Sed tiaj esploristoj verŝajne ne ekzistas.

    Restas do la persista reputacio pri la malfacileco de la eŭska. Mi mem iel okupiĝas pri tiu ĉi lingvo jam dum mia tuta profesia vivo, konsentite neniam kontinue kaj ofte kun longaj paŭzoj inter mallongaj periodoj de relativa intensiveco. Ĉu vere la eŭska meritas tiun reputacion? Mi konfesu ke jes! Oni relativigu la malfacilecon de lingvoj kiom ajn oni volas, oni kuraĝigu min, dirante ke la eŭska  gramatiko, malgraŭ ĉio, estas sufiĉe regula.  Kio senpar­done restas, estas unue la ŝajne senlima formriĉeco de la eŭska morfologio kaj due la fremdeco de ĝia leksiko, ankaŭ laŭ Esperanta mezurilo. Por ilustri la unuan punkton: konjugaciita verboformo en mia gepatra lingvo havas nur du-tri diversajn formojn kaj akordiĝas ĉefe nur kun la singulareco/pluraleco de la subjekto. En kompara verboformo en la eŭska povas speguliĝi unu el la ses subjektaj personoj kaj, laŭ la predikato, unu el la ses personoj de la rekta objekto kaj unu el la seso de la nerekta objekto. Tiom da kombineblecoj kune facile donas centon da formoj (en unu tenso kaj unu modo). Tion kio estas denaske neuzata en la propra lingvo, kaj sekve konsiderata kiel balasto, oni malvolonte enradikigas kiel necesaĵon en fremda lingvo.

    Pri la dua punkto: granda parto de la vortaro de hindeŭropaj parencoj de mia gepatra lingvo estas interlingve iel rekonebla, ĉu pro komuna deveno (‘maro’, en la nederlanda zee, angle sea, germane See), ĉu pro aktiva dumjarcenta pruntado (‘alveni’ en la franca arriver > nederlande arriveren, angle to arrive). Tiaj ‘hokoj’ al kiuj oni povas kroĉi sin, kiam oni provas rekapti iun duone forgesitan vorton, mankas en la eŭska. Se oni, post longa paŭzo kaj tute alidirekta okupiteco, forgesus ke ‘maro’ estas itsasoa, aŭ ke ‘alveni’ estas heldu, ne havus sencon ekserĉi hokon kiu ne ekzistas. Necesas relerni ilin.

    Tamen, tiu kiu volas lerni lingvon, kiun ajn lingvon, devas akcepti ke necesas venki barojn, kaj leksikajn kaj gramatikajn. Kiu dediĉas al la eŭska la tempon kiun ĝi postulas, atentas pri la bezonata kontinueco en siaj studoj kaj metas al si atingeblan lernocelon, estos fine rekompencita per la malkovro de unika lingvo, la pordo al popolo kun jarmilojn aĝa historio, kun viglaj kulturo kaj folkloro, en lando kun belega naturo. Kaj ne nur per tio. Kiel mi jam atentigis en mia antaŭparolo al la Eŭska-Esperanta/Esperanta-Eŭska Vortaro de Aitor Arana (paĝoj XV-XX), okupiĝante pri la eŭska, oni havas la okazon lerni multon ankaŭ pri Esperanto. Mi resendas la leganton al tiu teksto pri la leksiko, en kiu mi skizas ĝian grandan intereson por esperantistoj. Ĉi tie mi ne plu parolos detale pri la eŭska vorttrezoro mem. Ni turnu nian atenton al la gramatiko.

    Kiel priskribi per kelkaj vortoj la gramatikon de la eŭska? Ĝia morfologio estas ĉefe aglutina, kiel la Esperanta, kio signifas ke la signifokontribuoj kaj gramatikaj funkcioj en vorto retroviĝas en kombineblaj senŝanĝaj morfemoj. Ĉio ĉi kondukas al relative bona rekoneblo de radikoj kaj de vortkonstruaj kaj gramatikaj afiksoj, malgraŭ okazaj kunfandiĝoj de morfemoj. Multaj sufiksoj havas funkciajn kunulojn en Esperanto, ekzemple:

    -tasun ‘-ec’                eder-tasun ‘bel-ec’, handi-tasun ‘grand-ec’

    -zale ‘-em’                mendi-zale ‘mont-em’, t.e. ‘mont-ŝatant’

    -le ‘-ant, -ist’                entzu-le ‘aŭd-ant’, ikus-le ‘vid-ant’

    -tzaile ‘-ant, -ist’                garbi-tzaile ‘purig-ant’, lagun-tzaile ‘help-ant’

    La lasta paro montras ke la eŭska estas malpli rigora ol Esperanto, ĉar ekzistas du variantoj por la sama funkcio (-le kaj -tzaile), kiuj komplementas unu la alian laŭ fonologia elektokriterio. La sekvanta ekzemplo celas montri ion similan en la konjugacio, kun la morfemo (infikso) de la objektpluraligo, kiu devige aperas en ĉiu koncernata verboformo. Ĉi tie ni vidas tri malsamajn infiksojn, -z-, -it- kaj -zki-, kun la sama funkcio, t.e. marki la pluralecon de la rekta objekto. Montriĝas ke ili povas diferenci laŭ la verbo (eduki kontraste kun *edun), kaj ankaŭ laŭ la konjugacia paradigmo ene de unu verbo (kun aŭ sen dativo):

    eduki ‘posedi’                Nik liburuak dau-z-kat. ‘Mi posedas la librojn.’

    *edun ‘havi’                Nik liburuak d-it-ut. ‘Mi havas la librojn.’

    *edun ‘havi’                Nik liburuak emango d-i-zki-o-t. ‘Mi donos al li la                                 librojn.’

    La lecionoj en la lernolibro pli detale montros ke la senŝanĝeco de la vortele­mentoj ne estas tiel absoluta kiel en Esperanto, ekzemple pro historiaj evoluoj kiujn iu formo trairis, aŭ pro la fonetika interinfluo de du najbaraj sonoj, kaj ke ankaŭ la produktiveco ne estas tiel ‘senlima’ kiel en Esperanto. Tamen, lerninte la bazajn principojn de la vortformado kaj de la konjugacio, oni ricevas ĝeneralan impreson de lingvo iom simila al Esperanto, t.e. kun kunkatenigoj de (unu fojon enkapigitaj) facile rekoneblaj vortelementoj, ekzemple el la unua grupo supre: mendizaletasuna = mendi-zale-tasun-a = ‘mont-ŝatant-ec-la’ = ‘la montŝatanteco’ aŭ ‘la alpismo’, en kiu la fina neleksika kontribuanto -a estas la postmetita difina artikolo, kiu klarigas ankaŭ la substantivecon de la rezulto.

    La eŭska estas ergativa lingvo, kio signifas ke la subjekto de transitiva verbo en duargumenta predikato forme diferencas de tiu de netransitiva verbo en unuargumenta predikato:

    Nik etxea dut. ‘Mi havas (la) domon.’

    Etxea polita da. ‘La domo estas bela.’

    Ni gizona naiz. ‘Mi estas homo.’

    En la unua frazo ĉi-supre ni vidas la markilon -k de la t.n. ergativa kazo, kiu karakterizas la subjekton en transitiva konstruo. La rekta objekto en tia konstruo (ĉi tie: etxea) malhavas tiun markilon kaj montras la saman nemarki­tan formon kiel la subjektoj Etxea kaj Ni en la dua kaj tria netransitivaj frazoj. Tiu ĉi aranĝo forte kontrastas kun Esperanto, kiu estas akuzativa lingvo, t.e. ĝi markas la rektan objekton per la finaĵo -n (‘domon’) kaj ne forme distingas inter la subjektoj en du semantike malsamaj predikatoj.

    La baza vortordo en eŭska frazo estas pragmatike difinita, tiel ke la t.n. fokusa frazelemento devas senpere antaŭi la verban predikaton. Frazelemento estas fokusa kiam ĝi emfaze alportas novan informon de la parolanto por la aŭdan­to. Kiam frazo enhavas subjekton S kaj rektan objekton O, akompane al la predikata verbo V, S kutime difinas iun komune konatan elirpunkton, kaj O alportas la novaĵon por la aŭskultanto, kaj tiu ĉi lasta devas antaŭi la predika­ton. Tial, en kompletaj frazoj kun du argumentoj la baza ordo en la eŭska estas SOV. La fakto ke en la eŭska la objekto venas post la subjekto estas komunaĵo kun Esperanto, kiu rezultas el la relative universala informstrukturo de lingva esprimo (en kiu la konataĵoj aperas antaŭ la novaĵoj), sed la specife eŭska SOV klare kontrastas kun la Esperanta SVO. Eĉ pli kontrastas la neŝanĝebla interligiteco de la pragmatika strukturo ‘konata-nova’ kun la sintaksa struktu­ro OV en la eŭska, kontraŭ la relative granda libereco en Esperanto, en kiu la sintaksa bazo SVO montras grandan flekseblecon por forme adaptiĝi al la pragmatikaj intencoj de la parolanto. Kompara studo de la instrumentoj pri kiuj disponas la kontrastantaj eŭska kaj Esperanto en tiu ĉi kampo utilos al ĉiu kiu interesiĝas pri bona stilo en sia Esperanto.

    Mi ĉiam esperas ke ĝuste en la kontrastigo kun alia lingvo ni trovas inspiron por pli bone kompreni nian Esperanton. Tial mi volas elstarigi unu plian detalon de la eŭska gramatiko, kiu estas interesa ne nur pro si mem. Kvalifika adjektivo en la eŭska sekvas la substantivon apud kiu ĝi staras epitete: ‘bela’ estas polit kaj ‘domo’ estas etxe, kaj ‘bela domo’ estas etxe polita (kun la difina artikolo -a aldonita al polit kiel lasta membro en la substantivgrupo). Ni scias ke la baza ordo en Esperanto ne estas ‘domo bela’, sed ‘bela domo’, sed ke ‘domo bela’ ankaŭ eblas, ekzemple por emfazi la belecon de la domo. Tia pragmatika ordoŝanĝo ne eblas en la eŭska, kaj tio jam estas interesa diferen­co. Sed pli interesa estas la fakto ke adjektivo kiu estas derivita de substanti­vo, necese staras ne post, sed antaŭ sia substantivo, ekzemple herriko ‘vilaĝa’ kiu estas derivaĵo per la sufikso -ko de herri ‘vilaĝo’, en herriko etxeak ‘la vilaĝaj domoj’ aŭ ‘la domoj en la vilaĝo’. En Esperanto senŝanĝe validas la baza ordo adjektivo-substantivo. Sed, ĉu la apudmeto de etxe polita kaj herriko etxeak ne estas pensiga pri kelkaj detaloj, pri kiuj ni eble eĉ ne kon­scius sen tiu ĉi konfrontiĝo? Ĉu tro facilanime ni nomas ‘bela’ kaj ‘vilaĝa’ adjektivoj, se ili kondutas tiel malsame en la eŭska? Ĉu per tio ni subtaksas iun esencan diferencon inter ili? Kaj kion diri pri la fakto ke la eŭska aplikas la rilatigan sufikson -ko, kaj Esperanto, kontraŭe, vortklasmarkilon? Nevole ni manovris nin en aspekton de la Esperanta gramatiko kiu sin manifestis jam en la Unua Libro (1887) kaj poste en la Fundamento de Esperanto (1905). La ekzemploj tie donitaj estas la desubstantivaj adjektivoj ‘tragedia’ en la franca eldono kaj ‘teatra’ en la angla, germana, rusa kaj pola, iom kaŝitaj en paragra­fo pri internaciaj vortoj (la regulo tamen validas laŭ analogeco ankaŭ por neinternaciaj vortoj kiel ‘vilaĝa’), kiu kvazaŭ pase sugestas formojn sen vere tuŝi iliajn signifojn. En tiu ĉi antaŭparolo ni ne povas permesi al ni, profiti la pensigan ekzemplon de la eŭska kaj pliprofundiĝi en la konsekvencojn de tiu regulo.

    Mi ja ŝuldas al la leganto kelkajn vortojn pri la libro mem. Ĝi konsistas el 33 lecionoj kaj kelkaj ampleksaj aldonoj. Ĉiu leciono pivotas ĉirkaŭ limigita nombro da gramatikaj fenomenoj, kiuj estas riĉe ilustritaj per ekzemplaj frazoj. La gramatikaj klarigoj enhavas la esencon, kiun oni bezonas, en senkomplika lingvaĵo kiu celas lernantojn de ĉiuj aĝoj kaj ĉiuj niveloj. La celo de la ekzemplaj frazoj estas, montri kiel funkcias la gramatiko, kaj kiun rolon ludas vortoj en la frazkonstruoj. La lernanto ekkonu, lernu kaj rekonu la vortojn tuj en ilia kunteksto kaj laŭbezone mem kreu sian bazan vortliston. La libro, do, ne enhavas apartan bazan vortliston, sed stimulas la lernanton ĝin mem ellabori. Cetere, la esperantista lernanto estas ege bonŝanca kompare kun parolantoj de la plej multaj lingvoj tutmonde, tiusence ke tiun ĉi espe­rantlingvan lernolibron de la eŭska povas akompani ampleksa kaj moderna dudirekta vortaro inter la eŭska kaj Esperanto, kiu estas havebla je tre modera prezo en niaj libroservoj.

    Ĉiu leciono finiĝas per nombro da sugestitaj ekzercoj, kiujn la lernanto povas fari por kontroli ĉu la koncerna lernmaterialo estas komprenata kaj bone digestita. La aldonoj koncernas kompletigajn paradigmojn de la diversaj verbosistemoj en la kondicionala, potenciala, subjunktiva kaj imperativa modoj. Ilin la lernanto uzu konsulte, en la okazo de bezono aŭ por kontentigi sian scivolon.

    Dank’ al la publikigo de la Eŭska-Esperanta/Esperanta-Eŭska Vortaro (2015), la ĵusa aperigo de la dua eldono de Esperantoa ikasgai (2016) kaj nun,

    Enjoying the preview?
    Page 1 of 1