Ĉiuj steloj etas nokte (Mikronoveloj originale verkitaj en Esperanto)
By Liven Dek
()
About this ebook
La Belartaj Konkursoj (BK) de Universala Esperanto-Asocio, en 2018, ekhavis du novajn branĉojn. Unu el ili, la “mikronoveloj”, fariĝis tiel populara, ke Miguel Fernández Martín (BK-prezidanto) kaj Miguel Gutiérrez Adúriz (BK-sekretario) decidis, kun helpo de Giulio Cappa, kolekti multajn el tiuj premiitaj kaj nepremiitaj verkoj en ĉi tiun libron kaj prezenti ilin al la Esperanto-legantaro, kun la espero, ke tiu literatura formato fariĝu konstanta parto de nia literaturo. Ja ekzistas ekzemploj de tiu ĝenro jen kaj jen en nia literaturo (kelkaj el ili estas represitaj ĉi tie), sed la unua libro kun originalaj E-mikronoveloj, Ne ekzistas verdaj steloj, de Liven Dek, aperis nur en 2012; la dua parto de ĉi tiu verko estas same prezentita en ĉi tiu volumo.
Al verkistoj, kiuj planas kontribui al la ĝenro, utilos la artikolo “Por la aŭtoroj de mikronoveloj” de Giulio Cappa. La libron krome akompanas grafikaĵoj de María Zocato kaj Pedro Ullate.
Related to Ĉiuj steloj etas nokte (Mikronoveloj originale verkitaj en Esperanto)
Related ebooks
Belarta rikolto 2017. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsThe Esperantist, Vol. 2, No. 1 Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsBelarta rikolto 2018 (Premiitaj tekstoj de la Belartaj Konkursoj 2018 de UEA) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsBelarta rikolto 2016. Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsThe Esperantist, Vol. 1, No. 9 Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsThe Esperantist, Vol. 1, No. 12 Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsThe Esperantist, Vol. 1, No. 14 Rating: 0 out of 5 stars0 ratingsThe Esperantist, Vol. 1, No. 8 Rating: 0 out of 5 stars0 ratings
Reviews for Ĉiuj steloj etas nokte (Mikronoveloj originale verkitaj en Esperanto)
0 ratings0 reviews
Book preview
Ĉiuj steloj etas nokte (Mikronoveloj originale verkitaj en Esperanto) - Liven Dek
Kovrilo
cover.jpgCopyright – Kopirajto
Mondial
Novjorko
Ĉiuj steloj etas nokte
(Mikronoveloj kaj aliaj mikrorakontoj)
Diversaj Aŭtoroj
Kopirajto
© de la libro 2021 Mondial
© Liven Dek pri sia rakontaro
© ĉiu aŭtoro pri sia propra rakonto
La kovrilo
montras foton de © Valentín Vadillo Santaolalla,
sur foto de nokta ĉielo, liverita de David Galadí
Internaj grafikaĵoj
de María Zocato kaj Pedro Ullate
ISBN 9781595694201 (Print edition)
ISBN 9781595694652 (ePub edition – Published with Smashwords.)
www.esperantoliteraturo.com
Titolpaĝo
img1.jpgAntaŭparolo de la Prezidanto de la Belartaj Konkursoj (BK)
(Permesu al mi komenci ĉi antaŭparolon manifestante mian plejan bedaŭron pro ĉiuj mortintoj kaj suferantoj en la tuta mondo kaŭze de la terura KOVIM-19. Kaj permesu al mi mencii kiel reprezentantojn de ĉiuj homoj ajnagrade vunditaj de SARS-CoV-2 la geedzan paron da E-verkistoj Júlia Sigmond kaj Sen Rodin, mortigitaj de tiu kronviruso la 23an kaj, respektive, la 27an de marto 2020. Plie, permesu al mi mencii kiel reprezentanton de ĉiuj viktimoj de rasismo la usonan civitanon George Floyd, nigrahaŭtulo murdita de samlanda policano la 25an de majo 2020, kion mi plej energie kondamnas kiel plian fiaĵon de same terura kaj danĝere disobliĝanta viruso: faŝismo)
La mikronovelo en BK
En 2016, ni, la novaj Sekretario kaj Prezidanto de BK, respektive, Miguel Gutiérrez Adúriz kaj mi mem, Miguel Fernández Martín, nun karese alnomataj la Miguel-oj
, transprenis la torĉon de BK-gvidado el Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin. En mia Raporto de la Prezidanto
responda al la Belarta rikolto 2017, publikigita de Mondial, kune kun la tiujare premiitaj konkursaĵoj, kiel kutime, mi esprimis nian deziron pluigi la fruktodonan laboron longatempe realigitan de la antaŭa gvidskipo kaj enkonduki ŝanĝojn, tamen ne draste sed poiome, ŝtupe.
Jam tiam mi anoncis nian intencon inaŭguri du novajn subbranĉojn en BK-2018. Unu rilatan al kurtaj teatraĵoj; la alian, al kurtaj prozaĵoj. Emigis nin al tio nia ideo ĝisdatigi nian beletron enkorpigante en ĝin ĝenrojn nuntempe furorajn en la etnaj literaturoj, des pli, ke ili plej oportunas kiel fontoj de materialo uzebla de niaj artistoj kadre de niaj dise sed ne malabunde okazantaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Tiusence, mi elmetis nian aspiron al tio fari, ke premiiĝo de BK-aĵoj marku ne la finon sed la komencon de ilia kurso laŭlonge de la literatura Esperantujo.
Kompreneble, spronis nin ankaŭ nia granda zorgo pri la sistema dekadenco de la branĉo Teatraĵo kaj nia supozo, ke, ĝenerale, nia propono allogos pli da konkursantoj.
BK-2018, BK-2019 kaj BK-2020 pruvis la pravecon de nia hipotezo. Kiel antaŭvidite, en la unua premieris la du projektitaj novaj subbranĉoj. En nia voko al partopreno en BK-2018, ni esprimis jenon: Kiel konstateblas, ĉi-jare eksplice konkretiĝas la ideo diversmedie manifestita de la Prezidanto kaj la Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, ke ili volas potencigi tri ĝenrojn: mikronovelon aŭ mallongan rakonton, ene de la branĉo Prozo, kaj skeĉon kaj monologon (unupersonan ordinare mallongan teatraĵon), ene de la branĉo Teatraĵo. Unue, por ke la E-beletro ne fremdu al la furoro spertata de tiuj ĝenroj kadre de etnaj literaturoj. Due, ĉar ĉi-ĝenraj kreaĵoj konsistigas materialon plej interesan kaj oportunan por ludado kuntekste de niaj kongresoj kaj renkontiĝoj. Trie, por malfermi la BK-pordojn al kiel eble plej diversa konkursantaro. Atentu, tamen, ke la ĉi-jaran enkondukon de ambaŭ subbranĉoj ni faras nur prove. Ilia definitiva aligo al la BK-fakoj dependos de la reago far la BK-partoprenantoj
.
Nu, la BK-partoprenantoj reagis plej pozitive. La eksperimento estis vere sukcesa, ĉefe en la subbranĉo Mikronovelo, por kiu oni ricevis 38 verkojn, ĝenerale, alte aprezitajn de la responda juĝkomisiono. Ilian meriton pligrandigis ilia mallongeco: maksimule 100 vortoj, laŭ regulo de tiam reganta ĉi-subbranĉe. Kia ĝojo konstati, ke ili, kune kun