Flagoj - Historio kaj kuriozaĵoj
()
About this ebook
Reviews for Flagoj - Historio kaj kuriozaĵoj
0 ratings0 reviews
Book preview
Flagoj - Historio kaj kuriozaĵoj - Cristina Bollini
FLAGOJ….
Ĉiuj ŝtatoj havas propran flagon, kiu reprezentas ĉiujn civitanojn.
La koloroj de ĉiu flago estas malsamaj, kaj kun pluraj signifoj.
Ĉu vi konas ilin?
En ĉi tiu libro vi povas trovi la historion de ĉiuj flagoj.
Sed … komence ….
nia flago
en ĝi ĉiu Esperantisto rekonas sin.
Nia Verda Stelo
.
Nia flago estas verda (simbolo de Espero), kun blanka kantono (blanko estas la tradicia koloro de la paco).
La kvinpinta verda steloreprezentas la Kvin Kontinentojn.
Ni havas ankaŭ alian simbolon:la Jubilean
kiu konsistas el la kunmeto
de du literoj "E"
unu latina, la alia cirila.
Ĉi tie komenciĝas nia vojaĝo tra la koloroj … Ni iru …..
KURIOZAĴOJ- 1
Blanko, ruĝo, verdo
Mi estas Itala, do miaj koloroj estas blanko, ruĝo kaj verdo.
Mi demandis min… Kiom da ŝtatoj havas tiujn kolorojn?
Mi prenas mian libron, kaj nombras ….
Belorusio, Bulgario, Hungario en Eŭropo, Alĝerio, Burundokaj Madagaskaro en Afriko, Irano, Maldivoj, Libano kaj Omano en Azio; ili ĉiuj uzas tiujn kolorojn, kvankam alimaniere aranĝitaj.
Ĉu mi forgesas Meksikon?
Meksiko havas flagon egala al la nia, kun aldono de ŝtata emblemo meze de la blanka bendo.
Union Jack
La flago de Britio, konata en la tuta mondo kiel "Union Jack" aŭ "Union Flag", estas, fakte, formita el la kuniĝo de la flagoj de la reĝlandoj de Skotlando (blanka Sankt-Andrea kruco sur blua fono), de Anglio (ruĝa kruco sur blanka fono) kaj Nord-Irlando (ruĝa Sankt-Andrea kruco sur blanka fono).
Ĉu mankas la flago de Kimrujo?
Ne… La flago de Kimrujo ne estis inkluzivita, ĉar, tiutempe, Kimrujo estis parto de la Reĝlando de Anglio, do, ĝi ne havis propran flagon.
KURIOZAĴOJ
Simbolo de libereco
Sur multaj afrikaj flagoj oni povas trovi ruĝan, verdan, kaj flavan kolorojn, kiuj nomiĝas tutafrikaj koloroj
.
Ili devenas el la Etiopia flago, kaj simbolas liberecon kaj volon de kunlaborado de ĉiuj afrikaj landoj.
Ĉi tiuj koloroj estis elektitaj, ĉar en la kolonia periodo Etiopio estis unu el la malmultaj preskaŭ sendependaj ŝtatoj.
Ĉu la flagoj estas nur rektangulaj?
Ne. Kvankam la plejparto de la flagoj havas rektangulan formon, (verdire kun malsamaj proporcioj, indikataj en ĉi tiu libro apud ĉiu flago), tri ŝtatoj havas nerektangulan flagon.
Du el ili estas kvadrataj, tiuj de Svislando kaj de VatikanUrbo.
La tria estas tute malsama. Nepalo uzas specialan flagon, kiu estas formita el surmeto de du trianguloj, ŝajnige de tegmento de pagodo.
KURIOZAĴOJ
Samaj flagoj
Ĉu ekzistas flagoj tute egalaj?
Jes …. Ne …. Eble …
1936, Berlino, Olimpiaj Ludoj. Estis hisitaj du flagoj egalaj, konsistantaj el du bendoj blua kaj ruĝa. Ili estis la flagoj de Liĥtenŝtejno kaj Haitio.
Post unu jaro Liĥtenŝtejno aldonis kronon sur la blua parto, kaj Haitio ŝanĝis sian flagon.
Rumanio havas vertikalanbluan-flavan-ruĝantrikoloron,kiel Ĉado.
Sed, oficiale, tiu de Ĉado estas indigo, ne bluo.
Monako kaj Indonezio havas ambaŭ horizontalan dukoloran flagon (blankan kaj ruĝan); sed, rigardu bone: la proporcioj estas malsamaj.
Religio sur flagoj
Ofte religio aperas en flagoj kiel kruco, duonluono, kaj alio.
Sur Kartvela flago estas kvar krucoj, kiuj simbolas kristanecon.
Saman signifon havas la kruco, kiu estas sur la flago de Tongo.
Islamanreligio estas simbolata de kreskanta luno, islama simbolo ekde la XIV jarcento (aperanta sur multaj flagoj kiel tiuj de Pakistano aŭ Alĝerio) kaj per glavo (kiel tiu de Saudi-Arabio).
Budhismo estas identigita per la tradicia rado (Barato), Judismo de la Stelo de Davido, kiu staras sur la israela flago.
EŬROPO
ACOROJ
Adopto: 12an Aprilo 1979
Proporcioj: 2:3
La Acoroj estas portugala autonoma regiono, kiu rajtas hisi sian propran oficialan flagon devenantan de tiu, kiu estis uzata de la Liberiga-Fronto.
La flago estas vertikala dukoloro: blua (flanke de flagmasto) kaj blanka (larĝa la doublo de la blua).
En la supra parto, apud la flagmasto, estas enmetita portugala emblemo, simbolo de la patrolando.
Sur la du strioj estas fluganta nizo kun disetenditaj flugiloj kaj naŭ steloj suprenmetitaj laŭ cirkla arko (po uno por ĉiu insulo de la arkipelago).
La nizo figuras ankaŭ en la ŝtata emblemo, kun la devizo Antes Morrer Livres Que Em Paz Sujeitos
.
La portugala nomo de la arkipelago estas Açor, kiu signifas ĝuste nizo.
ALANDO
Adopto: 3an Aprilo 1954
Proporcioj: 17:26
La flago de Alando konsistas el skandinava ruĝa kruco, borderita de flava bendo same dika, sur blua fono.
La desegno similas al tiu de la sveda flago (Alando ĝis 1809 apartenis al la sveda regno) kun aldono de la ruĝa koloro, klara rilato al la finna ŝildo (nun Alando estas la sola aŭtonoma provinco de Finlando).
La flago povas esti uzata kaj en la aŭtonoma regiono de insuloj Alando kaj en la boatoj registritaj en la insularo.
La ŝtata blazono, uzata por la unua fojo en 1560, prezentas oran cervon (simbolo de Svedio) sur blua ŝildo, surhavanta kronon.
ALBANIO (AL)
Adopto: 7an Aprilo 1992
Proporcioj: 5:7
En la jaro 1912, kiam Albanio reakiris sian sendependecon el Turkio, ĝi reutiligis la ruĝan flagon, en kiu oni povas vidi dukapan aglon, kiu estis ekde la XV jarcento la emblemo de la nacia heroo Gjergj Kastrioti Skanderberg, kiu gvidis la batalon kontraŭ la turkoj.
La aglo omaĝas kaj la bizancan imperion kaj la antikvan legendon, kiu volus la albanoj posteuloj de aglo. Fakte, la nomo de la lando Albanio, signifas Lando de la agloj
.
En la ŝtata blazono, kiu bildigas la emblemon de la flago, super la aglo estas flava kasko, kun kapraj kornoj. Ĉi tiu blazono estas kutime konata kiel la emblemo de Skanderberg.
Dum la komunista reĝimo, ekde la 15-a de Marto 1946 super la aglo, kaj ene de la flago, kaj de la blazono, estis ruĝa stelo kun flava rando (simbolo de komunismo).
Kiam la komunista reĝimo finiĝis, la 7an de Aprilo 1992, la stelo estis forigita el la flago, kaj anstataŭata per la flava kasko en la ŝtata blazono.
ANDORO (AND)
Adopto: 1866
Proporcioj: 7:10
La Andora princlando situas en la Orientaj Pireneoj kaj estas sendependa ekde la jaro 1278.
La flago estis oficiale adoptata en la jaro 1866, kaj devenas de la franca trikoloro; kelkaj historiistoj atribuas ĝin al Napoleono III.
La koloroj simbolas la antikvajn protektantojn de la lando (Episkopo de Urgel kaj Grafo de Foix).
En la centro de la flago elstaras la blazono de la ŝtato.
Ĝi konsistas el ŝildo dividita en kvaronoj, enhavantaj respektive la emblemojn de la Hispana Episkopo (mitro kaj episkopa bastono), de la Grafo de Foix (tri ruĝaj strioj sur flava fono), de Katalunio (kvar ruĝaj strioj sur flava fono) kaj de Bearn (du taŭroj direktitaj al la klapo).
Sur la bazo de la blazono estas devizo Virtus Unita Fortior
("Virto Unuiĝinta Plifortiĝas").
En la franca versio de la blazono, uzita ĝis 1969, sur la supro de la ŝildo estis ora krono.
AŬSTRIO (A)
Adopto: 1an Majo 1945
Proporcioj: 2:3
Oni diras ke la koloroj (ruĝo kaj blanko) devenas de la jaro 1191 kiam, dum la batalo de Acri en la Tria Krucmilito, reĝo Leopoldo V el Bandenberg revenis kun la tuniko, kiu estis origine blanka, tute krovita per sango, krom la centra strio; tiu estis ankoraŭ blanka, ĉar kovrita per la zono, kiu subtenis la glavingon.
La flago, jam uzata je la fino de la XVIII jarcento, estis restarigita post la unua mondmilito, kiam Aŭstrio fariĝis respubliko, kaj oficiale adoptita la 1an de Majo 1945.
Dum la nazia periodo (1938-1945) estis uzata, kiel ŝtata flago, tiu kun svastiko.
La ŝtata blazono estas formata de turkronita aglo, jam uzata en dukapa formo de la aŭstro-hungara imperio. La aglo tenas per la krifoj falĉilon kaj martelon. Tiuj ĉi, kun la alta krono, simbolas la unuiĝon de la klasoj (laboristoj, kamparanoj kaj burĝoj) de la lando.
La rompitaj ĉenoj estis aldonitaj post la dua mondmilito, kaj signifas la liberigon de la popolo el la naziismo.
BELGIO (B)
Adopto: 23an Januaro 1831
Proporcioj: 13:15
La koloroj de la flago de Belgio estis uzataj en la jaro 1789, dum la milito por sendependeco kontraŭ la aŭstro-hungara imperio.
Oni opinas, ke la koloroj devenas el la insignoj de Brabanto (baŭmanta orumita leono sur nigra fono), de Flandrio (baŭmanta nigra leono sur orumita fono) kaj de Henegovio (kvar baŭmantaj leonoj nigraj kaj ruĝaj sur orumita fono).
La samaj koloroj estas tre uzataj ankaŭ en la flagoj de aliaj regionoj.
Akirita la plenan sendependecon, Belgio adoptis oficiale tiun flagon, ŝanĝante la striojn de horizontalaj al vertikalaj kaj lasante la formon de la flago preskaŭ kvadrata.
Belgio havas du blazonojn: la granda blazono
estas uzata nur sur la trono de Reĝo kaj en la oficialaj dokumentoj: la malgranda blazono
estas ordinare uzata.
Ĉi lasta konsistas el nigra ŝildo, kun baŭmanta orumita leono (malnova emblemo de Brabanto), ĉirkaŭita de Koliero de la Ordeno de Leopoldo, surdu krucigitaj sceptroj.
Reĝa krono kaj nacia devizo L’union fait la force
("La unueco fortigas") kompletigas la skemon.
BELORUSIO (BY)
Adopto: 7an Junio 1995
Proporcioj: 1:2
Post sia disiĝo el SovetUnio, okazinta en 1991, Belorusio adoptis trikoloron kun horizontalaj strioj blanka-ruĝa-blanka.
La 7-an de Junio 1995 la flago estis ŝanĝita kun la enigo de la verda koloro kaj la translokiĝo de la blanka strio laŭlonge de la flagostango (maldekstre de rigardanto).
Poste, blanka strio estis pliriĉigita kun la enmeto de tipa ornama desegno.
La verdo simbolas la arbarojn de la lando, kaj la ruĝo memorigas la sangon elverŝatan por konkeri la sendependecon.
La blazono konsistas el du faskoj de greno ĉirkaŭvinditaj per flaga rubando kaj entenantaj supran parton de la terglobo sur kiu estas leviĝanta suno kaj plej supre la konturo de la ŝtato.
BOSNIO KAJ HERCEGOVINO (BIH)
Adopto: 4an Februaro 1998
Proporcioj: 1:2
Proklaminte sia secesio el Jugoslavio kaj disigite de interna milito, Bosnio adoptis la flagon, kiu estis uzata dum la XVI jarcento de la lasta sendependa reĝolando, konsistanta el ŝildo blua kaj blanka kun ses oraj lilioj.
Baldaŭ ĉi tiu flago fariĝis simbolo de la islamanoj, pro tio ĝi estis anstataŭita per la nuna, elektita